Kia movado en la kastelo, kiam la granda novajxo plivastigxis!"

"Kaj vi? Vi, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de la fortikajxeto

_Liefkenhoek_ la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga

glora senditajxo?"

"Jes, kia estis via rekompenco, _Jeronimo_? Vi ne estas _Calatrava_

kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.

"Mi ne estas kavaliro de la _Calatrava_ ordeno," respondis la maljuna

militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran cxenon

cxirkauxigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni

ankaux donis al mi."

"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimigxis.

"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via

rigardo, _sennor Coronnello_; gxi volas diri: nun kial vi estas tie

cxi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Cxu ne

vere?" demandis li kaj cxirkauxrigardis en la rondo. "Nu, mi gxin

ankaux diros al vi, cxar mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn,

junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent

nauxdekunu konstruis princo _Farnese_ sian tendaron antaux la

fortikajxeto _Knodsenburg_ kontraux _Nijmegen_, por siegxi gxin; sed

_Gerhard de Jonge_, la nederlanda estro, estis kuragxulo kaj kauxzis

al ni sangigan laboron. Por lin malsiegxi marsxis ankaux Morico

de Oranujo tra _Arnhem_ en la _Betuve_ kaj embuskinta li

alproksimigxis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep

kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontraux la malamikon.

Vere, kuragxaj rajdistoj eliris: _Francesco Nicelli_, _Alfonso

Dovales_, _Padilla_, _Jeronimo Caraffa_, _Decio Manfredi_ kaj aliaj.

La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago -- malbenon al

gxi! Antauxen ni iris kontraux la malamikon, kaj rapide tiu cxi

remarsxis -- gxis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj

gxis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn

cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en cxiu batalo mi estis

versxinta sangon, kaj nun -- nun, kiam cxiuj kunuloj mortintaj kaj

vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima

standardo de la duko de _Parma_, kiun mi portis, restis en la manoj

de la malamikoj! Kriston broditan gxi enhavis kun la cxirkauxskribo:

'_Hic fortium dividet spolia_'[1]. -- Tiam pereis mia militisthonoro.

La morgauxan tagon oni forsxiris de mi la oran honorcxenon, donitan

de _Don Filipo_; mian postenon ricevis iu alia pli felicxa; mi kiel

simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forjxetis kaj

dungigxis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi

estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via

subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj -- ne vin forturnu de mi!"

La estro de la fortikajxeto _Liefkenhoek_ donis al la rakontinto la

manon kaj skuis gxin mute kaj kore; ankaux la aliaj sin alpremis por

doni al li la manojn.

"Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do cxio estas

vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingigxi -- en

_Escorial_ dormas _Don Filipo II._, en _Parma_ kusxas la eminenta

princo Aleksandro; kie restis _Fernando Alvarez de Toledo_, duko

de _Alba_? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?"

"_Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?_[2]" ridis juna

standardisto, kiu jxus estis foririnta de la universitato en

_Salamanco_; sed neniu lin atentis, kaj la kapitano _Jeronimo_

dauxrigis: "Kio grava, kunuloj; cxiu faru la devon kaj estimu

sin kiel honestulo! _Sennor_ komandanto, igu la soldatojn

formeti la armilojn, alie morgaux la disenterio forstrekos ilin de

via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. --

Lia katolika majesto _Don Filipo III._ kaj lia Gxenova Mosxto _Signor

Federigo Spinola_ havas iun bonan sxipon malpli. Igu la soldatojn

dormi, kolonelo; morgaux vi ekscios la detalajxojn."

"Cxu vi opinias tion, profeto de fatalajxoj? Ha, via diabla

malfelicxo troe disrompis vian fortan kuragxon. Kuragxigxu, brava

_Jeronimo_."

La kapitano nur movetis la sxultrojn.

"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la

remparojn. Poste vin cxiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason

da vino, neniu ja plu dormos en tiu cxi nokto. Kuragxon! sinjoroj,

kaj Hispanujo por cxiam!"

La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per vocxo

suficxe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarsxis

de la remparoj de la fortikajxeto _Liefkenhoek_.

Sed la estro ankoraux restis, apogis gxemante la kubutojn sur la

mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis

la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris:

"Li estas prava; estas fiajxo pri tiu cxi milito. Dekkvar jarojn nun

denove flirtas la hispana standardo sur tiuj cxi remparoj kaj sur

la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed cxu nur unu pasxon ni progresis

en la venkado de tiu cxi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis

kaj versxis la sangon sur tiu cxi malgrandega terpeco, alnagxigita

de l'maro! Kiaj viroj batalis pro tiu cxi loko! Kiel lumantaj steloj

brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj _Aleksandro

Farnese_, _Mansfeld_, _Mondragone_, _Johano Pettin de Utrecht_,

_Aldegonde_, _Gianibelli_, _Johano Baptista_, _Plato_, _Barrai_,

_Capisucchi_, _Olivera_, _Paz_, _La Motta_, _Delmonte_ kaj aliaj

centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kusxas tie malsupre sub la

sablo, sub la ondoj, -- kiom ankoraux tie malaperos?"

La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni auxdis nenion

plu sur la remparo de la fortikajxeto _Liefkenhoek_, escepte la

vokojn kaj la pasxojn de la kontrolirantoj kaj la mugxadon de la

ondoj kaj de la revekigxanta ventego.

Ree la estro cxirkauxiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj

gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaux li malsupreniris kaj eniris

la logxejon, kie li trovis laux sia invito cxiujn siajn oficirojn jam

kunvenintaj. Nur la kapitano _Jeronimo_ forestis; li kutimis cxiam

foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin,

bedauxris lin kaj priridis liajn antauxdirojn.

Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu cxi ventega nokto

la katolika regxo kaj _Federigo Spinola_ de Gxenova estis perdintaj

bravan sxipon. La morgauxa mateno jxetis la brulnigrigitajn ruinojn

de la _Immacolata Concezione_ sur la sablomontetojn de _Sudbeveland_

antaux la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis

pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj

de la fortikajxeto _Bats_. La malbona antauxdiro de la kapitano

_Jeronimo_ estis sin plenuminta, la akvogeuxzoj estis gajnintaj la

venkon en la nokta batalado.

La Nigra Galero · 第 8 / 17 题