(De B. al A.)

Tokio, la 3an de Februaro 1914.

Kara A.!

Fraŭlino J. kreskadas ne bezonante kuneston de homo kiel mi. Kaj

mia kunestado malutilas por ŝia farto. Timante, ke ŝi infektiĝos

de mia malsano, mi ĉiam sentadas maltrankvilecon. Do, de la lasta

tempo mi kelkajn fojojn konsiliĝis kun vi pri mia transloĝiĝo.

Vi tion rifuzis. Sed hodiaŭ neatendite la pastro min vizitis kaj

konsilis min pri transloĝiĝo. Mi ne scias, ĉu tion kaŭzis mia

liberiĝo de la eklezio aŭ alia afero? La pastro nur pretekstas la

konvenecon. La plej malsincera vorto! Sed estas vi kaj la pastro,

kiuj unue min konsilis pri la transloĝiĝo ĉi tien. Tial mi vin

demandas ankoraŭfoje, kiel mi devos agi.

En ĉiuj punktoj mi ne povas diri, ke fraŭlino J. pli bone fartas.

Iam mi vidis kavetojn en ŝiaj delikataj manoj kaj ankaŭ inter la

fingroradikoj, sed lastatempe ili ĉiuj malaperis. Ofte al mi eĉ

ŝajnas, ke ŝi, timante rompiĝon de l’ kaduka korpo per la forto

interne superfluanta, ne povas elporti malgajecon. Mi vidas, ke vi

lastatempe pli malofte al ŝi skribas, kaj tio ŝin malkontentigas.

Vi devas skribi al ŝi kun ĉiuj viaj pasioj, kompatoj kaj konsoloj.

Ĉu vi povas imagi, ke al ŝi en la okuloj staras larmoj de soleco?

Estas tiel kompatinde, ke eĉ mi tion apenaŭ povas elporti. En la

kontraŭa proporcio al ŝia sano, mia farto lastatempe pliboniĝas

iom post iom. Mi pasigas tutan tagon en la laboratorio kaj laboradas

kiel la leono ... efektive kiel la leono. Mi volas subteni de Vries,

kontraŭstarante la kontraŭparolantojn de l’ mutacia teorio. Por

mi subita vario, kiun de Vries insistas, estas ebla. Mia interna

postulo min igas kredi je tio. -- Ĉu vi malestimas mian nesciencan

sintenadon elirintan el mia antaŭopinio? Sed estis neniu kredanto

de nova teorio, kiu ne havis antaŭopinion kiel mi. Aŭtobiografio

de Darwin plej bone rakontas pri tio. Kiam li estis sugestita de la

fenomeno de disvolviĝo de vivantaj aĵoj, lia eksperimento ankoraŭ

ne atingis la gradon, lin igi supozi pri ĉi tiu riska afero --

krom tio, mi kredas, ke mi povis kolekti iom da kredindaj faktoj

utilaj por de Vries ankaŭ inter la faŭno. Forgesante sciencistan

konsciencon kaj riskante neon de l’ fakto, mi kompreneble ne

kuraĝas defendi sugeston. Sed, ke la hipotezo de subita vario estos

akceptata, kaŭzas al mi pli grandan kontenton de l’ karaktero ol

scienca venko.

Estis decidite, ke mia traktato estos publikigata en Germanujo.

Kun ĝojo kaj danko mi ricevis la monon, kiun vi donacis al mi el

la profito de l’ muelejo. -- Divenu, amiko, kia mirinda fenomeno

okazis tiun vesperon! Mi revenis hejmen tenante pupon en la brakoj

kaj ĝi ornamis la nezorgitan malsanliton de fraŭlino J. kiel via

donaco.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 5an de Februaro 1914.

Kara B.!

La nekomprenebla memdecido de l’ pastro min mirigas. Kompreneble mi

ricevis de vi simplan leteron; sed en ĝi vi nur skribis, ke, ĉar

vi kaj mia J. havas saman malsanon, via kunloĝado ĉe ŝi estos

danĝera por ambaŭflanka sano. Tio ne havas kaŭzon esti denove

priparolata, ĉar ni sciis pri tio jam antaŭ via transloĝiĝo ĉe

ŝi. Eble la pastro havas iun kaŭzon, kiun li ne povas malkovri

antaŭ mi. Antaŭ ĉio estas mallaŭdinde, ke li sola vin konsilis

min ne demandante. Kompreneble mi ne neas, ke sensencaj priparoloj

atingis ankaŭ miajn orelojn. Sed tiuj, kiuj paroladas pri tio, estas

aŭ malsaĝuloj aŭ degenerintoj, kaj mi deziras, ke vi loĝadu ĉe

Kobajaŝi eĉ nur pro tiaj malsaĝuloj kaj degenerintoj. Mi konas pli

grandan, pli belan amikecon.

Vi diras, ke mi pli malofte skribas al mia J.!? Vi eble pensos, ke

mi vin reatakas; sed kontraŭe mi volas plendi pri tio. Antaŭe ŝi

al mi skribadis preskaŭ ĉiutage, kvankam mallonge, kaj en ŝiaj

leteroj estis enteksitaj naiva sentimento kaj brila espero. Kiam mi

revenis de la fabrikejo je la krepusko, mi kutime sidiĝis antaŭ la

skribotablo, por „studi pri letero“ kiel mia fratino diris, kaj

forgesis la zorgon en tiu tago. Kiam mi vizitas la fabrikejon, mi

eksentas forton; kiam mi vidas la patrinon, mi eksentas kompaton al

ŝi; kiam mi vidas la fratinon, mi eksentas varmon; kaj kiam mi vidas

leteron, mi eksentas amon. Kaj mi sciis, ke amo estas ŝtonego taŭga

por fundamento de ĉiuj spiritaj funkciadoj. Tamen, la leteroskribado

de mia J. fariĝis lastatempe tre senorda. Iun fojon tri poŝtkartoj

min atingis samtempe kaj alian fojon al mi alvenis peza letero kun du

poŝtmarkoj. Sed inter ili mi devas vane atendi du aŭ tri, kelkfoje

eĉ kvar aŭ kvin tagojn kun malagrabla, senpacienca koro. Krom

tio, je plua malbeno kaj je mia miro, eĉ via letero ne alvenas por

min konsoli, kiam mia J. ne skribas. Eble vi ne povas imagi mian

maldolĉan mienon de tiam, kiam mi ne ricevas leterojn el Tokio. En

tia okazo mi sidiĝas antaŭ la skribotablo kaj kolektas literojn de

la eklegita libro, sed inter la literoj estas intermetataj strangaj

vortoj tute senrilataj al la libro kaj komenciĝas mirinda iluzio.

Sentante malbenon mi enlitiĝas, sed tie min atendas terura maldormo

kun brilantaj okuloj kaj enbatadas angulajn najlojn en mian cerbon.

Estas hodiaŭ jam tria tago, depost ŝi ĉesis skribi. Ŝia lasta

letero enhavas jenajn liniojn:

„Ŝajnas al mi, ke en mi ekvekiĝis la memkonscio, pri kiu vi

paroladas. Sed ĝi ne estas plezura aĵo kiel vi diras, sed nur

terurega. Ĝis nun mi pensadis, ke mi konsistas el amaso de ĝisnunaj

kutimoj, sed lastatempe aperadis de tempo al tempo io, kio perfidas

mian kutimon. Kie ĝi sin kaŝis ĝis nun? Ĉu ĝi sin kaŝis de

komence sendepende de la kutimo, aŭ poste eniris en min, kiel

Mario gravediĝis de la Sankta spirito? Lastatempe mi ekkomprenis

la koran suferon de Sankta Patrino, kvankam malklare. Kio el mi

fariĝos poste? Ŝajnas al mi, ke antaŭ mi iom post iom malheliĝas.

Pensante, ke eĉ vi ne komprenas plene mian tutan pensadon, mi min

sentas maltrankvila. Vi estas pli bona kaj pli aminda homo ol Jozefo.

Mi ... ho, kian teruran memkonscion mi ekkonscios! Ĉu mi devas

malfermi larĝe la okulojn? Jes, vi ordonas tion fari. Mi ne malfidas

al vi. Sed mi sentas grandan timon.

Mi refoje enlitiĝis. Sinjoro B. tiel diligente studas, ke li ne

revenas, antaŭ ol lampo eklumas. Supozinte lian laciĝon mi kelkajn

noktojn elleviĝis kun peno kaj faris al li nigran teon, sed li

estas tiel diligenta, ke li nek diris dankon, nek levis eĉ la

kapon. Kaj ofte okazis, ke trovinte la sekvantan matenon ne prenitan

teon kun naĝanta polvo sur lia skribotablo, mi ekkoleriĝis. Sed

estas strange, ke li bonfartas, kiam mi malbonfartas kaj mi sentas

bonfarton, kiam li malbonfartas.“ --

Kompreneble mi povas imagi, ke ŝi sentas doloron de transira tempo,

en kiu ŝi estas nek knabino, nek virino, sed fariĝos homo. Sed,

kial ŝi diras, ke mi ŝian pensadon ne komprenas? Kial mia J. ne

gustumigas siajn ĉiutagajn dolorojn ankaŭ al mi? Tio min treege

malkontentigas. Mi scias, ke vi estas okupita; sed en tiu ĉi

okazo mi vin petas ŝpari iom da tempo por helpi ŝian reviviĝon.

Mi instigis mian J. al memkonsciiĝo. Mi nun ekscias, ke mi ŝin

instigis al io, kiu estas super ŝia forto. Sed, nun mi jam ne povas

reveni al ekira punkto. Mi min vipos pli forte kaj efektivigos mian

celon, al kiu mi ŝin instigis. Mia koro ne trankviliĝos, antaŭ

ol mi atingos la fundon de la koro, kie la animoj de ni ambaŭ

ĉirkaŭprenos unu la alian. Rubikono estas jam transpaŝita. Mi ne

postenrigardos. Mia J. ankaŭ ne povas ankoraŭ rigardi malantaŭen.

Ni staras en la krizo kaj mi deziras, ke vi komprenu tion.

Sed, kian solecon mi sentas ĉi tiun nokton! Ekster la fenestro

brilas hela lunlumo. Malgraŭ malvarmeco mi plene malfermas la

fenestrojn kaj aŭdas la bruon de l’ rivero Hirose ludanta en

granda kriptomerio en unu angulo de la korto. Solena bruo de l’

akvo penetras tra la ŝeloj de kelkcentjara granda kriptomerio. Mia

patrino enlitiĝis ĉi tiun nokton jam frue. N. eble kudras ion en la

apuda ĉambro, de tempo al tempo sonas ŝia tondilo malvarme. Depost

kiam ŝi min demandis antaŭ nelonge trans la interĉambra pordeto:

„Kara fraĉjo! Ĉu la karbo estas ankoraŭ arda?“ ŝi nenion

diris. Eble ŝia juna koro ankaŭ pensadas pri io.

Ho, kion do fari?

Vi laboradas? Vi laboradas venkante la malsanon kiel la leono? Mi

ankaŭ laboras. Mi ankaŭ laboros venkante maltrankvilecon, kiu mian

koron atakadas. Jes, mi laborados. Mi ne estas Roberto de Schiller,

sed laborados, ĝis mia tempio sangiĝos.

Antaŭ miaj okuloj aperadas via figuro laboranta: Vi rigardas libron

tra ferkadraj okulvitroj, envolvite laŭkutime per ruĝa lankovrilo.

Vi povas ridi, sed en miaj okuloj nun staras larmoj.

Kia luma lunbrilo!

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 6an de Februaro 1914.

Kara A.!

Do, mi restos ĉi tie laŭ via decido.

Mi ne batalas kontraŭ la malsano, sed kontraŭ la sorto. Vi

estus feliĉa, se la tempo ne venus, kiam vi rememoros ĉi tiujn

maltimemajn vortojn.

Mi deziras, ke vi ilin ne ekkomprenu!

Mi aŭdis, ke antaŭ tagoj fraŭlino J. al vi skribis, kiel bone

estus, se mi edziĝus kun via fratino, fraŭlino N. Mi lastatempe

ekpensis pri tio serioze. Ĉu vi havas intencon, edziniĝi vian

fratinon je homo kiel mi?

Mi rifuzis publikigi mian traktaton en Germanujo, ĉar mi mem

eksentis naŭzon je mia bagatela vanteco. Kio ja estas entrepreno

de l’ homo? Kiel ajn granda ĝi estus, la entrepreno estas turo

sur la sablo, kiu kun la terglobo pereiĝas kaj malaperas nenion

postlasante.

Do, ĉar mi tiel pensas, certe estos granda, interesa ironio por

la sorto, ke oni skribas traktateton iom originalan kaj pri tio

fieriĝas.

Vi ne estas prava, postulante de fraŭlino J., ke ŝi tiel ofte

skribu. Pro severa malvarmeco en Tokio fraŭlino J. tre suferas. Mi

ankaŭ ne ĉiam legadas, sed ofte interparolas kun ŝi pri seriozaj

aferoj kaj tiam mi nur miras pri ŝi.

Diversaj fortoj faras miraklon en la koro de l’ viro, sed en la

koro de l’ virino nur amo faras tion. Se mi komparas ŝin sidintan

kiel pupo antaŭ tri jaroj en angulo de l’ dimanĉa lernejo kun ŝi

nuntempa, mi denove sentas deziron krii, ke la aŭtoritato de l’

scienco estas nenio.

Antaŭhieraŭ la patro de fraŭlino J. subite hejmenrevenis kaj

hodiaŭ matene li jam malaperis. Saĝeta viro kiel makleristo. Sed

li al mi ne sentigas malagrablecon kiel la patrino. Ho, unika estas

la malvarmeco, kun kiu ŝi lastatempe kondutas al mi! Tio estas alia

kaŭzo por tio, ke mi sentas deziron, loĝadi ĉi tie.

Via B.

(De B. al A.)

Tokio, la 7an de Februaro 1914.

Kara A.!

Mi sentas naŭzon kontraŭ la ironiulo sin kaŝanta en mi.

Kun honto mi al vi proponas, nuligi ĉion skribitan en la lasta

letero. Ankaŭ permesu al mi, profunde pripensadi pri la edziĝo kun

fraŭlino N. ankoraŭ unu fojon. Mi min malamas, ekstreme malamas.

Kial mi ne havas kuraĝon rigardi la veron de fronto? Fraŭlino J.

ankoraŭ ne matenmanĝis. Kiam mi ŝin ekrigardis, ŝi ŝajnis esti

ploranta.

Antaŭ la vizito de l’ laboratorio.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, nokte la 8an de Februaro 1914.

Kara B.!

Leginte viajn leterojn skribitajn la 6an kaj la 7an, mi ne scias,

kiel mi devas kompreni la nunan staton de via koro. Mi nur povas

supozi, ke antaŭ ĉio en via koro okazis terura batalo.

Sed estus pli preferinde, malkaŝe diri al vi tion, kion mi deziras,

ol supozi pri vi laŭ mia fantazio. Kiam vi skribis al mi pri N.,

mia koro ekbategis, kvazaŭ mi mem estas virgulino demandita je

edziniĝo; sed tuj poste mi eksentis malesperon. Por mi ŝi estas

tiel aminda, ke mi povas ŝin pardoni pri kio ajn. Aŭdinte pri vi,

ŝi jam vin amis, antaŭ ol vin vidi. Depost kiam ŝi vin vidis,

ŝi vin eĉ adoras, kiel mi jam skribis al vi pri tio. Ŝi estas

tre simpla kaj pro tio ŝia simpla, diafana koro povas nur amegi la

intiman amikon de sia frato pli forte ol sian fraton. Ŝi kompreneble

bone scias, ke ŝi ne estas homo konvena por vi. Tial ŝi eĉ ne

unufoje malkovris al mi sian koron vin amantan. Ŝi kvazaŭ enfermas

vian rememoraĵon en la plej profunda kaj sankta anguleto de sia

koro kaj sufiĉe kontenta je favoro tiomgrada, ŝi ĉiam laboradas

vigle. Se oni ne rigardus ŝin per la okulvitroj de amo, eble eĉ

por Dio estus malfacile, malkovri sekreton de ŝia koro. Mi ne estas

Dio; sed ŝin amante pli forte ol ĉiuj aliaj mi povas travidi ĝis

la fundo de ŝia koro kaj des pli ŝin kompatas. Por mi estas tre

kompatinde, ke ŝi sen memfido kredas je tio, ke ŝi kiel via edzino

ne estas sufiĉe saĝa kaj klera, nek prudenta, nek bela ktp. Kaj

pli kompatinda estas ŝia koro, ĉar ŝi pensas sin oferi al vi tiel

animon kiel ankaŭ korpon pli kore ol ĉiuj aliaj virinoj. Kiam mi

okaze priparolas pri vi al mia patrino, ŝi, kiu apud ŝi ion kudras,

senkonscie ĉesigas kudri kaj aŭskultas ravite mian parolon; mi

pensas, ke tiam ŝian vizaĝon eĉ vi trovus bela.

En mia lasta letero skribinte nur iom pri mia fratino N. mi ĉesis,

ĉar mi pentis, ke mi tro fiere skribis; ĉar mi ekmemoris, ke vi

havas sufiĉan forton kaj indon edziĝi kun virino pli supera ol

mia fratino N., se ne estas konsiderata la forteco de ŝia amo al

vi. Mi firme kredas eĉ hodiaŭ, ke ŝi ĝin rifuzos, se vi petus

ŝian manon. Kaj tio estas prava. Sed, ke tio estas prava, neniom

malgrandigas mian kompaton al ŝi, ĉar neniu virino komprenas pli

bone ol ŝi, kiel ami sian amaton.

Por kio mi skribis tiel? Jes, ĉar mi deziris, ke vi komprenu ŝin

kaj montru iom da simpatio al ŝi. Bonvolu skribi al ŝi, kiam vi

havos liberan tempon. Mi kredas, ke tio donus al ŝi grandan konsolon

kaŭzante neniun danĝeron al ŝia animo. Mi deziras, ke vi sciiĝu

pri tio.

La 7an mi ricevis leteron ankaŭ de mia J. Lastatempe ŝia skribado

eksimilis iom post iom al la via tiel, ke hodiaŭ mi preskaŭ ne

povis ĝin diferencigi de la via. Pensinte, ke mi ricevis du leterojn

de vi, mi malfermis la ŝian, kaj, trovinte, ke ĝi ne estas via, mi

denove ekzamenis la koverton. Krom tio, dum kiam ŝi uzadis ĝis nun

blankajn kovertojn, hodiaŭ ŝi subite sendis dubeverdan same kiel

vi. Kaj kiel kutime mi miris pri via mirinda influemo sur la alian.

Oni diras, ke en la laboratorio via emo aŭskulti levante la okulojn

nun estas moda. Nu, kio fariĝis el ŝi lastatempe? Lastatempe

neniu letero min atingas, en kiu ŝi ne skribas pri morto. Nome ŝi

diras, ke inter Dia volo kaj homa vivo certe kuŝas kontraŭdiro ne

enterigebla. Kiam iu formo de vivo estas necesa, sed kontraŭstaras

Dian volon, ĉu morto ne estas la sola solvaĵo de kontraŭdiro?

Ankaŭ ŝi skribis: „Mi neniom povas simpatii senrespondecan

morton, tamen, ĉu la vivo, kiu ne povas efektivigi Dian volon, ne

meritas esti transdonata al la morto?“ -- Ŝi skribis ankaŭ tiel:

„Ŝajnas al mi, ke mi malsana estos kaptata post nelonge de la

morto. Se tiel, ĉu ne estus pli bele sinmortigi servigante al si la

morton? Morto estas timinda, ĉar mi pensas, ke mi fariĝos nenio.

Mi kaptis iun koron kaj pensas, ke tiu koro neniam min forgesos. Mi

povas daŭrigi mian puran, altan vivon en tiu koro.“ -- Mi povas

kompreni ŝian koron ĝis iu grado. Ankaŭ mi ne pensas, ke la

memmortigo estas peko, kiel iuj asertas. Mi pensas, ke neniu kaŭzo

estas por riproĉi tian homon, kiu ne per sia volo naskiĝis en tiu

ĉi mondo kaj nun rompas tiun okazon. Sed mi ne ŝatas, pensi ke mia

J. sin kunligas kun memmortigo. Kompreneble, se ŝi sin mortigus,

ŝi alta, profunda kaj pura vivos por ĉiam en mia koro. Sed ĉu

ŝi ne pensos pri tio, ke tiam mi, min kaŝante en ŝia koro, devas

vane morti kun ŝi? Ŝi diras pri la kontraŭdiro inter Dia volo kaj

homa vivo, sed, kie estas kontraŭdiro? Kial ŝi ne volas malkaŝe

malkovri al mi pri detalaj punktoj? Mi pensas, ke mi ne estas tiel

senkuraĝa, ke mi ne povas rekonstrui nian vivon laŭ Dia volo. Se mi

tion pripensas, mi povas nur senti iun nekompreneblan malkontenton

pro ŝia sintenado. Ofte maltrankvileco kaj malfido, kiaj ekkreskas

ekzemple inter homoj havantaj sekreton unu antaŭ la alia, minacas

konfuzi mian kapon.

Ni estas junaj kiel la ĉielo printempa, ĉu ne? Enspiregante aeron,

ni interkomuniku korojn kiel lumon. Ni ĝoju aŭ malĝoju el la fundo

de l’ koro, se ni havos okazon ĝoji aŭ malĝoji. Kial ne estas

permesate, agi kiel la nuda naturo mem? Vidu la naturon ekster la

fenestroj!

Ekbloveginte de antaŭ horoj, la vetero pliteruriĝas iom post

iom. Kiam subita ekventego sen neĝo eniras en la ĉambron plate

kaj akrege kiel la segilo, mia dometo ektremas, kvazaŭ ĝi estos

forblovata. Kia terura bruego! Sed, kia solena orkestro! Mi nun

devas iri al la fabrikejo por vidi, ĉu io okazas? Mi timas, ke la

kamentubo konstruita per tertuboj amasigitaj unu super la alia falos;

se ĝi falos, la sorto de l’ maŝinaro estos endanĝerigata.

Kia terura bruego! Sed, kia solena orkestro!

Dia beno estu sur vi! Kaj sur mia J.!

Post nelonge mi vizitos vian urbon Tokio-n.

Via A.

(De B. al A.) (poŝtkarto).

Tokio, nokte la 9an de Februaro 1914.

Kara A.!

Uragano estas atakanta ankaŭ la ĉefurbon.

Kun rapideco, kiu ŝajnas atingi 10an gradon laŭ Beauforta skalo,

ventego krias tra ĉielo kaj tero. Kia terura, freneza bruo! Kaj, kia

solena akordo!

Timinda estas la naturo kaj vere kompatinda la homo!

Kiam la naturo, kiel ajn terure ĝi uraganas, kaŝas en si solenan,

nerompeblan akordon, kial la homo, kiu naskiĝis kiel unu parto de la

naturo, estas tiel lerta, malakordigi ĉiujn aĵojn?

Vere kompatinda estas la homo kaj naŭziga mi estas!

Via B.

(De B. al A.)

Tokio, nokte la 9an de Februaro 1914.

Kara A.!

Leginte vian leteron mi skribis al vi senkonscie la lastan

poŝtkarton kaj, elirinte tra uragano, mi ĝin enpoŝtigis. Post

reveno mi suferadis pro terura tusado ĉirkaŭ duonhoro. Pro troa

terureco de l’ tusado fine fraŭlino J. ellitiĝis kaj min flegis.

Eble mi estas malvarmuminta de kelkaj tagoj. Febro plenigas mian

kapon kaj min malagrabligas treege.

Mi ĵus parolis kun fraŭlino J. iomete. Mi ŝin demandis senĝene,

ĉu ŝi ne havas sekreton antaŭ vi ne malkovreblan? Fraŭlino J.

klare ĝin neis kun sincera mieno ... en tia okazo ŝia beleco estas

kvazaŭ dieca.

Sentante ian strangan maltrankvilecon mi ne povas legi ĉi tiun

nokton. Do, oferonte longan tempon, mi al vi prezentos la plejlastan

staton de fraŭlino J.

Oni pensas pri mi, ke mi estas tute indiferenta krom je legado. Estas

ja prave, se homoj, kiuj vidis nur mian vestaron kaj malordon en

mia ĉambro, tiel pensas. Sed mi pensas, ke al tiuj, kiuj ne estas

indiferentaj, mi montriĝos kiel neindiferenta homo, kiel ili pensas.

Iam nova servistino venis ĉe iu scienculo kaj por montri sian

diligentecon ŝi ordigis ĝis ĉiuj anguloj de lia skriboĉambro. La

scienculo konfuzite ŝin rigardis kaj diris al ŝi: „Kion mi kun

peno malordigis regule, tion vi ordigis malregule.“ Vi povas fidi

al mia raporto kun ne malgranda fideleco.

Se mi rememoras fraŭlinon J. en la epoko de l’ dimanĉa lernejo,

mi povas vidi antaŭ mi ordinaran, sed por la aĝo iom malgajan,

knabinon. Se mi devas nomi ŝian karakteraĵon, mi povas alkalkuli

terure malgrasan korpon kun maldikaj membroj, nigregan, riĉan

hararon kaj grandajn okulojn kvazaŭ ion serĉantajn. Mi rememoras,

ke tiuj okuloj min impresis neforgeseble. Estis antaŭ ses jaroj kaj

ŝi estis dekkvarjara. La pastro proponis al mi, ke mi anstataŭu iun

instruiston, ĉar li ne ĉeestis pro malsano. Mi lin anstataŭis --

ho -- estis la klaso, al kiu fraŭlino J. apartenis. El sep aŭ ok

knabinoj ŝi estis eble la plej juna.

Estis komenco de la aŭtuno. Mi, kiu treege malamas ian odoron --

mi nomu ĝin malbonodoro -- kiu flariĝas, kie virinoj kunvenas,

memoras, ke mi unue plene malfermis apudan fenestron. Inter mi kaj

miaj lernantoj fluis rivero de flava, varma lumo kaj mia rigardo,

kiun mi volis doni al lernantoj, estis de ĝi interrompita. Ĉar

la benkoj por lernantoj estis metataj en la angulo de la ĉambro,

por miaj okuloj saturitaj je lumo tiu loko montriĝis tute malluma.

Palpebrumante mi penadis distingi la lernantojn en la malluma

loko kaj unue mi sentis, ke rekte antaŭ mi du grandaj okuloj min

rigardadis fikse iom sin levante. La okuloj de la aliaj lernantoj

certe ankaŭ estis min rigardantaj, sed ŝiaj grandaj okuloj plej

frue incitis mian rigardon. Mi pensas, ke nenio estas pli senharmonia

kaj timiga ol la sklero dubeblua en malhela lumo. Ĝi min rememorigas

je disŝeligita ostro, je malluma grizo aperanta en la rando de l’

frunto de la mortinto; sed eble pro la pli nigra pupilo mi ne sentis

tiel, sed iun profundan molecon, kvankam ne varman. Mi konsciiĝis,

ke mi estis trankvile akceptanta la senton, kian oni sentas, kiam

oni rigardas kurban linion, kiu komence similas al rektlinio kaj

estas dika, sed iom post iom maldikiĝas en direkto de l’ fino

kaj malaperas supren; kian oni sentas ekzemple, kiam oni rigardas

la kurban linion videblan en la nova luno duone kovrita. Tiuj ĉi

okuloj min rememorigis ankaŭ je la sezono, kiu apartenas nek al la

fino de l’ somero, nek al la komenco de l’ aŭtuno; kiu estante

trankvila kaŝas fortan skuiĝon en la plej profunda fundo; kiu havas

ion moviĝantan diversmaniere, sed samtempe ian solenan trankvilecon.

Per ĉi tiu rememorigo mi ankoraŭ memoras, ke estis tiam komenco

de la aŭtuno. Ankaŭ mi fikse rigardadis tiujn okulojn. La okuloj

de plimulto de la virinoj, precipe de l’ knabinoj, ŝanceliĝas

fikse rigardate de la viro, precipe de akraj okuloj kiel la miaj;

sed tiuj okuloj ne ektimis. Ili ne ektimis, ĉar la vizaĝo ja havis

nenion prihontindan. Kontraŭe miaj okuloj sentis iun maljustecon kaj

mi unue turnis la rigardon de ŝi. Mi eĉ nun sentas honton, se mi

rememoras la tiaman malvenkon. Kaj ili estis la okuloj de fraŭlino

J.

Deposte fraŭlino J. ne aperis en mia memoro. La antaŭlastan jaron,

kiam mi vin prezentis al ŝi ĉe la enirejo de la preĝejo, mi

nur ripetis la impreson, kiun mi antaŭe de ŝi ricevis. Ke ŝi

deksepjara neniom ŝanĝiĝis kompare kun ŝi dekkvarjara, pri tio

mi nur ĝojis en mia egoista vidpunkto, kiu min dezirigis, ke ŝi por

ĉiam restu tia, kia ŝi estas.

La temo flankeniros, sed bonvolu legi, supozante aŭdi ĉi tie nur

babilaĵon. Mi pensas, kiel bela fariĝus la monda historio, se la

virino tiel fiziologie, kiel ankaŭ en seksa deziro ne pliaĝiĝus

pli ol 14 aŭ 15jara. Tiun penson mi nomas mia egoista vidpunkto.

Ofte larmoj staras en miaj okuloj, se mi vidas aŭ pripensas belan

knabinon en tiu aĝo... Vi povas diri, ke tia romantika parolmaniero

ne konvenas por mi. Sed, ĝi ne estas romantika, nek sentimentala.

Mi firme kredas, ke ĝi estas homa postulo kaj sentimento devenanta

de la pli profunda fundo de l’ vivo. Kompreneble mi ne parolas

pri tiuj, al kiuj ankaŭ koroj rigidiĝas kaj krudiĝas, tuj kiam

la ostoj rigidiĝas. Mi volas ne perdi la delikatecon de l’ koro

ĝis la morto. Tradukate en anglan lingvon kiel „gossamer-like“

tiu ĉi granda forto de l’ koro estas treege malkomprenita.

Delikateco ne signifas malfortecon de l’ koro; sed tio ankaŭ

neeviteble restados nekomprenebla por tiuj, kiuj perdis delikatecon

de l’ koro. Ili ne povos kompreni la grandecon de l’ forto, kiun

la knabino havas antaŭ pubereco. Ekzemple vi esploru la linion de

la kruro de la genuo ĝis la kalkano, kiam la knabino staras. Kia

modera, nekritikebla aranĝo de belaj linioj! Ilia tuta konturo

prezentas mirindan misteran figuron en hela sunlumo. Sed mi devas

diri, ke pli mirinda mistero elfluas el ŝia koro. Metu ekzemple

floron antaŭ la knabino! Ŝi ĝin karesos kun ĝentileco konvena

por ĝi. Tiom miloj da amindaj mensogoj de l’ knabinoj kaj ankaŭ

ilia mirinda ĉarmo, kiu terure incitante viran koron ne permesas

perfektan alproksimiĝon, estas la solaj girlandoj ornamantaj

surteran paradizon. Mi ofte havas diversajn iluziajn asociaciojn

de ideoj. Kiel ekzemple, se mi veturas per nokta vagonaro, mi

ĉiam asociacias naturan morton; se mi enspiras matenan aeron,

mi asociacias melodion de fajfado; kaj se mi vidas la knabinon,

mi ĉiam asociacias la sorton de la homaro tre akre, kvankam per

malklara konturo, kaj nevole larmoj ekaperas en miaj okuloj. Kaj

mi firme kredas, ke inter tiuj ĉi du objektoj kuŝas tre proksima

interrilato. Kaj la sorto de la homaro asociigata per la knabino

havas neneeblajn belecon kaj mizerecon. Mi tion treege amas.

Sed fraŭlino J. jam trapasis la epokon de la knabino aŭ de la

virgulino, kiu estas la plej ĉarma por la apuda rigardanto de la

virino, kiel mi. La pordo de homa vivo estas la sama kiel la pordo de

Paradizo. Ĝi ne havas ĉarnirojn malfermeblajn ambaŭflanken, sed

nekomfortajn, kiuj malfermiĝas nur por la elirantoj. Kiu ajn jam

eliris malferminte la pordon aŭ memvole aŭ okaze aŭ pro subpremo

-- ĝis kiam li plenumos la miraklon de reviviĝo -- al li ne okazos,

ke ĝi malfermiĝos por li la duan fojon. Tiuj, kiuj sciante, ke ili

ne povas reveni al la estinteco, rigardas la pordon kun malĝojaj

okuloj, estas nomataj sentimentalistoj. Mi konas la malsaĝecon de

la homoj tiel sintenantaj kaj ilin kompatas, ĉar mi opinias tian

sintenadon konsumado de energio. Mi adoras eternan knabinon. Sed, se

mi scias la neeblecon de ĝia efektivigo, mi povas esti realisto,

kiu tuj turnante la okulangulojn vidas virinon. Nun mi staras sur la

vidpunkto rigardi fraŭlinon J. kun klaraj okuloj.

Kiam mi transloĝiĝis en tiun ĉi domon kun malmultaj posedaĵoj,

pakitaj per la ruĝa lankovrilo, la metamorfozo de fraŭlino J.

montris terure rapidan, fundamentan fazon. Longa tempo devis pasi,

ĝis kiam la pupiloj de mia koro sin aranĝis por observado. Mi

sentis kvazaŭ malagrable, ke la atmosfero de tiu ĉi hejmo forte

maltrankviliĝas pro fraŭlino J. kaj en ĝi flugpendas io stranga

kiel enigmo. Mi ne sciis, ĉu ĝoji aŭ malĝoji pri tio. Sur la

muro de por mi decidita ĉambro estis pendanta belega kopiaĵo de

„Beatrice“ de Rossetti kaj apud ĝi en malbongusta kadro portreto

de knabino, kiu eble estas aldonaĵo de iu porknabina gazeto.

Grimacante mi demetis la portreton de knabino antaŭ ol malpaki

miajn posedaĵojn kaj sur la loko mi pendigis fotografaĵon de de

Vries. Sed ĝi montris pli strangan kontraston je „Beatrice“.

Tiun nokton mi tiun elportis, sed la sekvantan matenon, neniel

trankviliĝante, mi demetis ankaŭ „Beatrice“ de ŝia sankta

trono kaj ĝin anstataŭis per la geologia karto de Yorkshire.

Havante karakteron ne konsideri opiniojn de aliaj homoj rilate al tia

afero, mi tion ne povis elporti silente, kvankam mi sciis, ke tio

dependas de bonvolo de fraŭlino J. Do, pro tio fraŭlino J. ekvidis,

ke ŝia sintenado kontraŭ mi estos tre malfacila. Tiel komencinte

de la ĉambro mi rebonigis ĉion ĉirkaŭ mi laŭ mia volo. Se

ordigo de l’ ĉambro, kion fraŭlino J. faris dum mia foresto, ne

plaĉis al mi, mi senĝene reordigis antaŭ ŝi laŭ mia maniero.

Ŝia maniero de ĉambropurigado havis multon al mi ne plaĉantan. Mi

komence pensis, ke ŝia patrino purigas mian ĉambron kaj montrante

polverojn terure amasiĝintajn en la anguloj de la ĉambro mi iam

diris al ŝi: „Oni devas konstrui la ĉambron elipse por homo

kiel via patrino,“ kaj ŝin ruĝigis, ke mi ŝin kompatis. Mi

poste aŭdis, ke fraŭlino J. tiam pensis, ke mi estas malvarmsanga,

al virinoj ironia viro. Aliflanke fraŭlino J. ofte kaŭzis al mi

akrajn plezurojn kaj ofte mi ŝin dankis silente. Ekzemple ŝi ĉiam

prezentas al mi dentolignetojn naĝigantajn en varmega akvo; se nin

vizitos por almozpeti strata ĵonglisto kun leona masko, pigmeo aŭ

orfinoj vestitaj per senkoloriĝintaj superjakoj kaj instigantaj

bonfaron per la voĉo simila al bambua balaileto, ŝi forkuras en la

internan ĉambron kun la mieno, kvazaŭ ŝi pentas, ke ŝi naskiĝis

kiel homo; ŝi ĉiam malestimas sian patrinon kiel private, tiel

ankaŭ publike; ŝi ĉiam vizitas la tualetejon tute nerimarkite;

kiam ŝi ricevas leterojn de vi, ŝi ekhavas tre belan vizaĝon

kompare kun ordinare ktp. Sed, per malmultaj vortoj, la ĉarmo de

fraŭlino J. estis en la tagoj de mia transloĝiĝo tia speciala,

kian nur neelfarita verko donas atendigante sian perfektiĝon.

Sed, eĉ tiam mi ne estis inklina ŝin rigardi pli malsupera ol

mi. Eble mi jam skribis al vi en tiama letero pri tio, ke ŝi

rezervas multe da nekonataj valoraĵoj, kvankam ŝi havas tian

neperfektecon kaj kontraŭdiraĵon. Mi ne povis alie senti. Per

plenumiĝo de amo la virino fariĝas ordinara, sed fraŭlino J.

havas multon, kiun la amo ne povis rabi de ŝi -- mi memoras, ke mi

skribis al vi tiel. Mi kelkafoje sentis, ke ŝi, kiu devas pensi

nur pri vi, enpensiĝas tute vin forgesante. Tio ne ŝajnis al mi

nur sensenca revo, al kiu estas ema precipe la virino. Eble vi

jam vidis fotografaĵojn de fraŭlino J., kaj ĉu vi ne rimarkis,

ke mienoj kaj vizaĝoj de ĉiuj fotografaĵoj estas tiel malsamaj

laŭokaze, ke oni povas pensi vidi ne la saman homon? Mi ofte

sentis tremigan teruron, kvazaŭ vidi fantomon, kiam mia rigardo

iel renkontis la ŝian. Kiel pri la impreso de l’ naturo, tiel

ankaŭ pri esprimoj de la homo oni ne povas diri, kiu estas lia

propra; sed renkontante okaze tro neatenditan esprimon, kiu min tute

ne memorigas al fraŭlino J., mi nevole ekmiras. Ĉu prapatroj de

fraŭlino J. okaze rigardas la estantan mondon per ŝiaj pupiloj aŭ

estonta fraŭlino J. pli frue aperis malklare en sia korpo? Iufoje

ŝia vizaĝo esprimas ekstreman enuon kaj malĝojon kaj la alian

fojon ekstreman liberecon, kiel Prometeo disrompinta ferajn katenojn.

Iufoje ŝiaj pupiloj brulas kiel nigraj flamoj kaj alian fojon

ŝiaj lipoj serĉantaj kison malfermiĝas kiel floro. Kaj admirinde

estas, ke en ŝiaj esprimoj kuŝas neniom da memtrompo. Mi, kiu

ĉiam malkonfidas al mia fideleco, havas rilate grandan eblon senti

fidelecon de aliaj homoj kaj samtempe tiel akran eblon malkovrigi

sian malfidelecon, ke ĝi min dolorigas. Kaj mi ja povas trovi nenion

malfidelan en ŝiaj esprimoj. En iu senco mi eĉ koleris pri tio, sed

mi estas tro sciencema por kripligi la fakton. La tradicia definicio,

ke la virino estas hipokrita en la fundo, la definicio, kiun mi

ĝis nun akceptis aksiomo, ekŝanceliĝis antaŭ ĉi tiu fakto. Mi

ne povis krom eksenti ian subpremon. Ĝi min iel maltrankviligis

kaj min minacadis. Brilon de la malplenaj, sed streĉitaj okuloj,

per kiaj mortonta febromalsanulo senkonscie ion rigardas, mi iufoje

atribuis al la perioda febro, kiu fraŭlinon J. atakadis. Efektive

al ŝi tiam aŭ aperis, aŭ malaperis febro de ĉirkaŭ 38° C. Iun

fojon mi ŝin demandis pri tio senĝentile. Kaj tiam ŝi ĉiam faris

tre maltrankvilan mienon, sed regule respondis, ke tio devenas de

ŝia malsano. Dum mi pensis, ke tio povas esti, mi en la koro diris:

„Ne, vi mensogas!“

Okazas, ke ial terure abomena suspekto min atakas. Dum kiam fraŭlino

J. diras, ke ŝi vin amas, la fideleco sin kaŝanta en la profundo

ŝajnas al mi tion perfidi. Kun miro mi min riproĉis, sed mi estis

ema pensi la samon. Sed, kiam mi vidas ŝin ricevintan de vi leteron,

ĉi tiu abomena malklareco de mia koro senspure malaperas.

Hodiaŭ estas jam la 30a tago, depost kiam mi ĉi tien transloĝiĝis.

Mallonga tempo faris ne malmultajn okazojn. Kiam mi transloĝiĝis,

fraŭlino J. sentis timon antaŭ mia mizantropeco, kaj miaflanke

mi suferis pro la supre priskribita stranga maltrankvileco; do

interkomunikiĝo de niaj koroj progresis netolereble malrapide. Ke

mi la 14an de Januaro, kiam ŝia patrino forestis pro vizito al la

prapatraj tomboj, unuafoje kun ŝi interparolis iom pli amike, mi jam

skribis al vi. Mi kaj ŝia patrino malkaŝe malamis unu la alian de la

komenco. Ŝia patrino rigardis kun malestimemaj okuloj eĉ tion, ke

fraŭlino J. interparolas kun mi. En tia okazo fraŭlino J. alparolis

al mi amike, kvazaŭ intencante instigi ŝian malamon. Sed, ĉar la

konscio, esti apud ŝi, estis sufiĉa por instigi mian galveziketon al

troa sekreciado, mi neniel povis esprimi veran amikecon antaŭ ŝia

patrino. La patrino forestis kaj, ĉar mi ne fartis bone tiun tagon,

mi ne vizitis la laboratorion. De matene malvarma pluvo, kiun oni

povus nomi glaciiĝinta pluvo, penetris nebule en la ĉambron tra ĉiu

fendeto, kaj estis unu el la dolorigaj tagoj, kiujn nur ftizuloj

komprenas. Krom tio mi sonĝis tre abomenan sonĝon en la nokto.

Mi sonĝis, ke mi estis, kvazaŭ mizera ŝtono forĵetita, inter

stranga homamaso en stranga salonego, kiun oni povas priskribi nur

per la vortoj kiel luksa, brila ktp. Mi ne estas homo, kiu tuj

malfidas al sia kapablo. Malgraŭ tio mi sentis strangan premon kaj

neniel al mi flamis la koro. Mi min instigis perforte kaj kuraĝe

stariĝinte mi ĉirkaŭrigardis. Sed neniu el la homamaso min

rimarkis, ili ĉiuj staris turninte al mi dorsojn kaj kun granda

fervoro interesiĝis je iu afero. Kio la afero estis, mi neniel povis

vidi. Aŭ -- ĉu mi ne estis ĉiel-dotita je okuloj, kiuj povas vidi

la plej gravajn aferojn? Mi tiel pensis en la sonĝo kaj tio estis

min enkondukanta en senfinan malesperon. Skuinte la membrojn, mi

baraktis antaŭ tiu ĉi malespero kiel antaŭ la malamiko havanta la

korpon. Oni ekridegas. Sed ili ne ridegas je mi; ili ĉiuj ridegas

turnante dorsojn al mi kaj eĉ ŝajnas ne scii pri mia ĉeesto. Pro

ekkolero la vizaĝo estis al mi rompiĝonta. Refoje okazas ridego

je mi indiferenta. Mi fikse manpremis kaj ekploris laŭte, sed miaj

okuloj rigardantaj fikse la homamason estis sekaj. Mi ploris nur

per voĉo, kiel obstina knabaĉo laŭte ploregas, ne povante sola

kontraŭstari multajn malamikojn. Trian fojon okazas gaja ridego je

mi indiferenta. Kiam mi vekiĝis, tiel la vizaĝo, kiel ankaŭ la

manoj estis al mi tute malsekaj pro noktoŝvito, kaj mi eksentis

frostotremon, kvazaŭ al mi ĉiuj hartruoj kuntiriĝas. Kaj je

mia miro mi perdis pro tiu ĉi sonĝo la kutiman memfidon kaj min

sentis tre soleca. Malesperiga sento, ke „mi estas diboĉemulo kaj

senkuraĝulo,“ sonis tra la tuta korpo. Kordoj de meditado havas

senfinan longecon. Tute kovrite ĝis la kapo per litkovriloj mi pli

kaj pli ekeniris en la labirinton pli mallarĝiĝantan, kaj ĝuste

tiam fraŭlino J. eniris en la ĉambron, malferminte interĉambran

glitpordeton, kaj je mia feliĉo ŝi sin tenis en la pozo, kiu ŝian

esencon plej bone montras -- la pozo, sidi gracie, vidigi la pli

dekstran duonon de sia vizaĝo iom sin fleksanta, etendi manojn sur

la genuojn malfikse kvazaŭ fluantajn kaj meti unu manon sur la

alian montrante manplatojn. Estis komenco de bonŝanco en tiu tago.

Ankoraŭ ne liberiĝinte de malbonhumoro, mi ŝin salutis levante

la okulojn kaj subite diris al ŝi kun malĝentila tono: „Kial

vi ne malkovras plie vian koron al sinjoro A.?“ kaj tuj post tio

mi pentis, pensante, kiel malafabla mi estas. Tiumomente fraŭlino

J. ekmontris kutiman, maltrankvilan mienon, kian nur la homo kiel

mi povas rimarki, kaj tuj post tio iom klininte la vizaĝon ŝajne

pezan pro riĉa hararo, kvazaŭ tutkore malfidante al miaj vortoj

kaj bedaŭrante mian malĝustan konduton, kaj iom ruĝiĝinte --

se la temo vin koncernas, tiam ŝi ruĝiĝas sub la okuloj -- ŝi

diris al mi jenon: „Kion ajn mia A. skribis al vi, mi ne povas

plie malfermi la koron ol ĝisnun. Kontraŭe mi deziras, ke mia A.

malkovru al mi ĉion pli malkaŝe. Ke la viro sin sentas forta, al mi

ne plaĉas.“ Mi ne havas arton mimiki la vortojn de la virino kiel

la literaturisto, tamen mi povas akre senti la tuŝon de la vortoj.

Kiam fraŭlino J. diris, ke al ŝi ne plaĉas, ke la viro sin sentas

forta, en ŝiaj vortoj bele vidiĝis iu dolĉeco kaj forta decido, ke

ŝi portos por vi pezan ŝarĝon, ĝis al ŝi rompiĝos la skapolo.

Aŭdinte tion mi unue sentis klara mian koron.

Poste mi iom detale rakontis al ŝi pri la insulo Ogasaŭara, pri

mia speciala fako de la scienco kaj fine pri sekvo de meditado, je

kiu mi min okupis post vekiĝo de la inkubo; do, pri aĵoj, pri kiuj

mi rakontus al vi, se vi estus en Tokio. Mi min sentis tro soleca,

refoje daŭrigi ĉi tiun meditadon restonte sola, kaj mi volis

depreni la ĝermon de tiu meditado per malkovrado al iu ajn, tute

egale ĉu tiu ĝin solvus aŭ ne. Suferante doloron mi malelokvente

rakontis al ŝi fragmente, sentante, kvazaŭ mi konfesas. Fraŭlino

J. klinis la kapon kaj, ludante kun ruĝleda ujo de la klinika

termometro tie kuŝanta, ŝi atente min aŭskultis. Sentante alian

intereson ol antaŭ vi, mi rakontadis al ŝi pri idea konfuzo,

kiun ŝi eble ne komprenis, kaj pri fragmentaj rememoraĵoj el mia

infaneco, kaj mia sento ekscitiĝis, kio al mi malofte okazis. Mi

antaŭvidis, ke mi refoje ekhavos febron, sed jen nenia helpo. La

tono de mia parolo fariĝis pli kaj pli sentimentala kaj kiam mi

subite ĉesis paroli kaj ni ambaŭ enfalis por momento en profundan

silenton, mi rimarkis je mia miro, ke ŝiaj okuloj estis brilantaj

per larmoj. La sango en mia korpo, kiu estis tute varmega ĝis nun,

fariĝis malvarmega kiel glacio kaj ĉesis cirkuladi. Vidante, ke la

ŝultroj de fraŭlino J. tremetas, mi sentis, ke mia fiereco estis

piedpremata. „Estas jam sufiĉe, se via egoismo fariĝis tiel

malgranda!“ tiel pensinte mi ĉesis por momente spiradi.

Sur la vizaĝo de fraŭlino J., kies okuloj jam sekiĝis, montriĝis

plena sincereco. Ŝi diris: „Mi ne ploris je vi, mi nur ploris

pro mia estinteco por vi; pro doloro mi ne povis vin aŭskulti

plue.“ Kaj kun iu laŭsistema parolmaniero, aludanta sagacecon

kaj ne imitebla por la viro, ŝi rakontis al mi pri sia estinteco.

Ju pli ŝia rakonto pluen iris, des pli ofte ŝi interrompis paroli

kaj tremigis la ŝultrojn. Mi vidis ŝin ekplorantan, por subpremi

doloron. Estis malĝoja rakonto, kiun vi jam konas. La vetero dum

tiu tago ŝajnis al mi kvazaŭ fono de l’ rakonto. Rememorinte,

ke ŝi, ĝis kiam ŝi fianĉiĝis kun vi, ĉiujn problemojn ŝin

turmentantajn -- iufoje malfacilan, alian fojon malbelan kaj trian

fojon mizeran -- mem devis solvi kun naiva, delikata koro de knabino,

mi sentis, ke mia koro estis premata per kortuŝo dolora, malĝoja

kaj mizera, kaj mi ne povis krom ekopinii tute alie ol ĝisnun pri la

kapablo de fraŭlino J.

La parolado inter ni ambaŭ ŝajnis ne havi finon. De la komenco ĝis

la fino estis neniu gaja temo, sed ni ambaŭ ridis unu al la alia,

kiel malĝojantoj ridas por konsoli unu la alian. Mi ne scias, kion

fraŭlino J. volis, sed miaflanke mi volis, ke ŝi restu kun mi kiel

eble plej longe. Por mi estis ja netolerebla la atendo, ke mi, post

kiam ŝi estos for, daŭrigos la tiumatenan meditadon, kiu mian tutan

animon subpremis.

Post kiam ni interparolis ĉirkaŭ du horojn, fraŭlino J. forlasis

mian ĉambron vokite de sia avo. Sed la sekvo estis neatendita. Mi

sentis en la anguleto de l’ animo iun varmecon, kiun mi ĝis nun

neniam travivis, kaj mi tutkore vin gratulis pri via feliĉo edziĝi

kun tia homo. Al mi la mondo eĉ ŝajnis pli bela ol antaŭe.

Sed la sekvontan nokton min atakis fortega reakcio, kiun vi povos

kompreni, se vi relegos la lastan leteron. Denaskiĝaj difektoj de

miaj karaktero, sano kaj sorto min severege turmentis. Kara A.! Mia

kapo hodiaŭ perdas kvietecon; anstataŭ skribi pri ŝi mi emas

paroli pli multe pri mi mem. Sed, ĉar mi, ne estante literaturisto,

ne posedas arton priskribi unu homon tute apartiginte de mi, vi min

devas pardoni pri tio kiel pri neeviteblaĵo. Sed mia spegulo, kiu

reflektas fraŭlinon J., tute ne estas malebena, nek malklara.

De tiu tago ni ambaŭ eksciis la konturojn de ni ambaŭ. Post kelkaj

tagoj mi resaniĝis kaj la animo akiris trankvilecon, kian oni

sentas post la uragano, tiel ke mi ree eksentis intereson kaj amon

je mi mem kaj mia laboro. Kaj ĉion, kion fraŭlino J. faras, mi

ekrigardis kun bonvolo kaj kompato. Mi povis iom ekkompreni ŝiajn

maltrankvilajn esprimojn. La komforteco de la loĝejo, al kiu mi

kutimiĝis, deprenis plie murojn de mia brusto. Vi ofte okupis la

centron de la temo de nia interparolado. Kompreno de fraŭlino J.

pri vi estis pli granda ol mi atendis. Vian kvietaniman, fortan kaj

amoplenan karakteron ni traktis kiel trezoron. Pasis kvar aŭ kvin

tagoj, kaj la supro de la paco inter ni foriĝis.

Iun tagon fraŭlino J. revenis kun pala vizaĝo de la preĝejo. Ĉar

estis treege malvarme en tiu tago, mi pensis, ke ŝi estis refoje

atakata de malsano, kaj jen ŝi eniris en mian ĉambron, dirante, ke

ŝi havas ion por paroli kun mi. El ŝiaj okuloj stranga lumo radiis

kaj ŝiaj lipoj tremis. Ŝi rakontis, ke en la preĝejo disvastiĝas

onidiro, ke ŝia malofta vizito lastatempa al la preĝejo estas

kaŭzata de tentado de mi herezulo; ke, krom tio, mia tentado ŝin

kaptis ne nur je kredo, sed ankaŭ progresis al la pli terura flanko;

kaj ke ni sekse interalproksimiĝante forĵetas ĉiun moralecon kaj

droniĝas en hontinda volupto. Apenaŭ fraŭlino J. eldiris ĉi

tiujn vortojn, ŝi silentis. Ŝi bedaŭris, ke ŝi estis kaŭzo por

difekti mian honoron. Mi denove malbenis la malnoblecon de l’ homa

karaktero. Kvankam ni silentis pri tio, ni ambaŭ tre bone sciis, ke

la disvastiginto de tiu ĉi onidiro estas ŝia patrino mem. Apartigi

fraŭlinon J. de vi, estis de longe la deziro de ŝia patrino. Krom

tio ŝia lastatempa konduto al sia patrino estis sufiĉe por instigi

ŝian malamon. Mia malamikeco kontraŭ tiu ĉi malaminda virino

atingis supron. Post longa silentado mi subite ekstaris kaj iris al

ŝia ĉambro. Fraŭlino J., kiu jam scias, ke estas vane min deteni,

lasis min agi laŭ mia volo. Tio estis agrabla al mi. Mi persekutis

la patrinon, ĝis kiam mi plene kontentiĝis, sentante akraj miajn

intuitivon kaj volon, per kiuj mi povis ŝin venki, dum mi havis

neniun konkretan atestaĵon pri ŝia perfido.

Sed, de tiu tago la farto de fraŭlino J. subite ŝanĝiĝis. Ŝi

havis hemopteon preskaŭ ĉiutage kaj diferenco inter maksimumo kaj

minimumo de ŝia korpa temperaturo pligrandiĝis tagon post tago.

Al kio mi povus kompari ŝin turmentata de malsano? Al kio mi povus

kompari la belecon de la muskolo, kiu post detruiĝo de bela muskolo

nove aperas kiel miraklo? Ju pli ŝi malgrasiĝas, des pli bela ŝi

vidiĝas kaj des pli forte oni povas senti la forton de ŝia profunda

animo de ekstere. La nobleco, kian sanktulo tute kadukiĝinta pro Dia

provo havas, ŝin briligas. Mi eksentas deziron min ĵeti antaŭ ŝi

kaj konfesi ĝis kontentiĝo, anstataŭ ŝin flegi kaj kuraĝigi.

Sed mi devis pensi pri mi mem pli prudente. Unue, ne estas bone,

ke mi, kiu havas saman malsanon kiel ŝi, restas ĉe ŝi. Se

mi pripensas nur pri tiu punkto, jen estas plena kaŭzo forlasi

ĉi tiun domon. Due, fraŭlino J. havas en si forton, kiu, ne

bezonante ekziston de la homo kiel mi, iom kaj iom disvolviĝas. Ŝia

lastatempa progreso min mirigas. Kiel ekzemple la kredo je Ĉiopovulo

estas miro tiel por mi agnostikulo, kiel ankaŭ por la tielnomata

moderna kredanto. Sed ŝia kredo estas libera kaj malligata je ĉiuj

dogmoj, kaj forĵeto de la dogmoj okazis al ŝi kiel sekvo de plua

alproksimiĝo al Ĉiopovulo, ne pro malamo al kateniĝo. Tial ŝiaj

pensoj kaj agoj apartenas al tiaj, kiaj povas esti malakceptataj

laŭ la dogmoj, sed akceptataj kaj pardonataj de Ĉiopovulo. Kiel

ŝi atingis tian komprenon, kvankam ŝi estas edukita en la dimanĉa

lernejo plena je dogmoj kaj kreskis en familio tute indiferenta

je la religio? Eble vi forte influis sur ŝin. Sed, se ŝia animo

ne havus esencon brilan kiel juvelo, kie ŝi povus kulturi tian

sanktan kampon en la fundo de l’ vivo? Rilate al bagatelaj aĵoj

mi ankaŭ povus iom influi sur ŝin, sed, per malmultaj vortoj; tio

ne valoras pli ol ekscesa zorgemo por la homo, kiu jam plenumis

grandan aferon. Tio estas neutila, se ne malutila. Mi decidis forlasi

ĉi tiun domon. Ordinare, se mi povas trovi tian fiksan kaŭzon,

mi neniun demandas pri la opinio kaj tuj plenumas mian decidon.

Sed mi vin demandis letere pri via opinio kaj kompreneble vi tion

kontraŭstaris. Mi vin demandis, ĉar mi havis iomete da riproĉeblaj

kaŭzoj: unue, malgraŭ ke mi konfidas al la kapablo de fraŭlino

J., mi kompatbedaŭris lasi ŝin sola ĉe ŝia patrino; due, mi

sentis dolore disiĝi de ŝi. La stato de mia koro pli multe bezonis

fraŭlinon J. ol ŝi min bezonis. Sed vi kredas, ke mi ne uzis

artifikon skribi intence al vi, atendante de vi tian respondon. Nur

la fendoj de mia koro min instigis agi tiel. La farto de fraŭlino

J. malboniĝis pli kaj pli, kaj ŝiaj nervoj tiel akriĝis, ke ili

ŝajnas reakcii eĉ je la sesa sento, kiam la pastro nin vizitas.

La pastro postulis de mi unue intervidon kaj konsilis al mi, ke mi

forlasu ĉi tiun domon. Mi nur respondis al li simple, ke mi vin

demandos pri via opinio, kaj ni ambaŭ kune iris al fraŭlino J. en

ŝian litĉambron.

Kuŝante surdorse kaj plektante ambaŭ manojn ĉe la supra rando

de l’ litkovrilo, fraŭlino J. trankvile dormadis. La dormado

estis tiel pura kaj trankvila, ke ni ne povis distingi, ĉu ŝi

vivas aŭ mortis. Ŝia avo, rigide sidanta ĉe ŝia lito kaj iom

klinanta ambaŭ brakojn sur la genuoj, kompateme karesis per la

fingroj la finon de la nigra hararo, kiu kun melodio muzika elfluis

el super la blanka kuseno. Mi deziris, ke tiu ĉi vidiĝo restu por

ĉiam tia, kia ĝi nun estas, por ke mi ĝuu ĝian rigardon. Kiam

ni eniris en la ĉambron, la avo lasis la hararon kun konfuzego kaj

vekis fraŭlinon J. skuante ŝin. Ŝi larĝe malfermis la grandajn,

klarajn okulojn kaj kiam ŝi ĉirkaŭrigardinte trovis la pastron min

akompanantan, ŝiaj okuloj ekparolis malsimplajn vortojn, kiujn mi

nur komprenis; sed, baldaŭ ekstaris en ili varmegaj larmoj. Neniu

volis ekparoli. Regis silento momenton. Kun miro la pastro eble

eksciis, kian mortigan doloron la afero, kiun la tria povas trakti

sen zorgo, donas al fraŭlino J. Starante en la mezo de l’ afero

kaj sentante konfuzon pri sia ago, li fine ne povis ekparoli eĉ unu

vorton pri mia transloĝiĝo kaj rapideme foriris. Ankaŭ en tio ĉi

mi konstatis kaŝitan forton de ŝia karaktero. Mi, kiu ne povas

ĝui triumfon ne batalante kun eltirita glavo, min sentis eĉ iom

supraĵa.

Per la vizito de la pastro mia decido fariĝis definitiva pri la

problemo; mi decidis, se vi nur permesas, restadi ĉi tie por la

mondo, por vi kaj ankaŭ por mi mem. Kaj forta kuraĝo al mi revenis,

ankaŭ mia sano pliboniĝis proporcie je ĝi, intereso je la laboro

ekkreskis min instigante.

Kontraŭe al fraŭlino J. okazis terura malespero. Ŝi ekdubis pri

via amo. „Mi ne estas amata ĝuste; alie, mi ne scias ĝuste ami.

Ĝis nun mi kredis, ke mi povas senti fortan kontentiĝon de l’

koro per humila, sincera akcepto de vira amo, kaj do penadis por

tio per ĉiuj fortoj. Imagu malesperon kaj doloron kaŭzitajn de

tio, ke ili ne estas kompensitaj. Ankaŭ ŝajnas al mi, ke senfina

mallumo disvastiĝas antaŭ mi. La letero de mia A. estas por mi la

plej kara. Ĝi fortigas la lumon de mia vivo; sed rekte malantaŭ

ĝi terura krepusko minacas min ĉirkaŭvolvi. Ĉu mia amo ankoraŭ

ne estas sufiĉa? Ne, ne, mi hontas eĉ dubi pri tio. Ju pli fikse

mi povas kapti memkonsciencon, al kiu mia A. min instigis, des pli

proksimen alproksimiĝas al mi ĉi tiu terura mallumo sekvanta la

krepuskon. Sed mi mem ankoraŭ ne scias, kiel konfesi pri tio al mia

A. Unuvorte, konfeso ne utilos. Se tio devenas de mia tro malsufiĉa

aŭ tro sufiĉa pripensado, tio nur ĝenos mian A. Neniu estas pli

soleca ol mi en la mondo. Estas nur mia avo kaj mia A., al kiuj mia

amo alfluas. Sed pli vere mi nomu kompato la amon al la avo. Do estas

nur mia A., kiu povas esti la objekto de mia amo. Sed...“ Fraŭlino

J. konfesis al mi tiel.

Krom tio, ŝia senfortiĝo ofte ŝin metis antaŭ la problemon de

l’ morto. Eĉ per viaj simpatio kaj diveno vi ne povus klare

imagi la koron de l’ homo, kiu devas rekte renkonti tiun ĉi

problemon. Timo je morto fariĝas ludo per interesto de distanco --

eĉ de la plej malgranda. Malproksimiĝu unu metron de morto, kaj

oni povus laŭdkanti kun rido, malestimi kaj malserioze trakti la

morton. Sed, kiu kuraĝas levi la manojn de laŭdo, malestimo aŭ

malserioza traktado nuligante la distancon de unu metro? Unu rigardo

de Gorgono ŝtonigas la homon, unu rigardo de morto frakasas la

homon en pecetojn. Mi ne povis krom senti maltrankvilecon, kvazaŭ

mi rigardas la floron metitan sur la renverse starigita triangula

piramido.

Feliĉe la terura doloro, kiu fraŭlinon J. minacis je morto,

ekmalgrandiĝis post tri tagoj, kaj ekaperis ia trankvileco. En

tiuj tagoj ni okaze kune legis „Aglavaine kaj Sélysette“ de

Maeterlinck. Legi ĉi tiun poemon kun mirinda, mistera forto estis

triafoje por mi kaj unuafoje por fraŭlino J. Kiel mi miris triafoje

leginte, tiel ankaŭ ŝi miris legante unuafoje. Nuda vereco de l’

sorto estis ĵetita antaŭ nin ambaŭ. Ni tute distriĝis, kvazaŭ

ni vidis ion vere belan, sekve teruran. „Kial tia tragedio okazas,

dum ili tri ja estas ĉiuj bonaj?“ tiel diris fraŭlino J. kaj mi

ankaŭ diris: „La fakto, ke la malbonulo prosperas kaj la bonulo

pereas, ne kondiĉas la tragedion. Tio estas nur burlesko, se mi

povas diri. Vera tragedio okazas nur tiam, kiam, ju pli forte la homo

vekiĝas per la terura forto -- ĉu dia, aŭ diabla mi ne scias --

perfidanta multoble homan atendon, li des pli profunden enfalas en

la maldolĉan sorton. En tiu ĉi senco Edipo estas multe pli granda

ol Hamleto.“ Kvazaŭ la personoj en la dramo, ni ambaŭ havis

streĉitajn korojn nedifineblajn ĉu belan, aŭ malĝojan.

Dum kiam fraŭlinon J. vizitis iom pli bona stato de sano, min atakis

malgajeco. Tro fidante al mia vigleco -- verdire al mia ŝajna

vigleco -- mi iris kolekti materialojn, kiam malvarma vento blovis.

Mi daŭrigis studadon de mateno ĝis vespero. Ne donante okazon al

la diablo, kiu spionas sin ĵeti sur min, mi okupiĝis je laborado

kvazaŭ algluiĝinte al ĝi. Mi ankaŭ pentis, ke mi malice restadis

en ĉi tiu domo. Krom tio, mi, kiu ĝis nun sekrete sentis fierecon

pri tio, ke mi havas sufiĉe da karaktero speciale supera, eĉ se

ne plene elkreskinta, ne ekpovis toleri solecon, kiu sekvas tian

karakteron. Paca karaktero, kiu, anstataŭ sin trudi al la aliaj,

timeme sin retiras de ili, estas perfekta tiel, kiel ĝi estas,

kvankam ĝi estas malgranda. Ju pli speciala la karaktero estas, per

des pli speciala plenigaĵo ĝi perfektiĝas. En homa vivo, treege

limigita de tempo, spaco kaj tradicio, nenio estas pli stulta kaj

malsprita ol atendi ĉi tiun specialan plenigaĵon. Povas ekzisti

homoj, kiuj ne konsideras tian postulon. Sed al la homoj, kiuj forte

kaj profunde deziras kreskadon de l’ karaktero, nenio instruas

ironion de l’ sorto pli forte ol tio. La vera, fundamenta ideo de

liberalismo kaj egaleco estas kristalo de la deziro, iom ajn liberigi

eternan homan vivon de tiu kondiĉo. Liberalismon oni rigardas

kiel plendaĵon de ordinaraj, nenion postulantaj malfortuloj. Kia

senpripensemo! Nur per la simpla fakto, ke la fervora insistanto de

tia ismo estas ĉiam posedanto de speciala karaktero, oni povas tion

kompreni.

Libereco! Libereco! Vera libereco, kiu estas kapabla plenumi avidan

postulon de nudaj animoj! Ni serĉu tiun liberecon! Ni rezervu

kuraĝon, por ke ni povu senkondiĉe obei tiun liberecon!

Sonadis la vaporfajfilo de l’ arsenalo. Ektagiĝis tra fendoj de la

fenestroj. Ree komencas tago de doloro. Ellaciĝinte pro ekscitiĝo

kaj malsana febro mi estas devigita ĉesi ĉi tie.

Fraŭlino J. kaj aliaj ŝajnas ankoraŭ dormadi trankvile.

Ĉu mi jam rakontis al vi ĉion? Restas ankoraŭ multaj aferoj inter

mi kaj fraŭlino J., pri kiuj mi devas rakonti al vi. La okazo

rakonti pri tio ree venos. Unuvorte, vortoj estas nur vortoj.

Mi aldonas ankoraŭ unu vorton, ke la motivo por mia deziro edziĝi

kun fraŭlino N. estas laŭ instigo de fraŭlino J. Fraŭlino J.

pensas, ke mia vivo maldolĉa kiel galo iom dolĉiĝos, se mi

edziĝos kun fraŭlino N., kaj al mi konsilas nepre edziĝi kun ŝi.

Iam mi interesiĝis je tio. Sed kiam mi pensis pri eksternormaleco de

mia karaktero, mi malesperiĝis je mi mem. Bonvolu min pardoni pri

mia senpripensema sintenado!

Jam finiĝis. Mia plumo elservis, mi ĝin rompos kaj forĵetos.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 11an de Februaro 1914.

Kara B.!

Ni havas hodiaŭ nacian festotagon[28].

Uragano jam forpasis kaj venis trankvila tago. Varma sunradio

kvazaŭ profetanta venontan printempon vizitis eĉ la angulojn de

l’ fabrikejo dum la tuta tago kaj ŝajnis nepre purigi ĉion.

La maljunulo, laŭleĝa posedanto de la fabriko, demetis hodiaŭ

leporfelan dorskovrilon, kio ja malofte okazas, kaj diligente

laborante li avide rigardis sunradion, kvazaŭ ĝi bone efikus al

liaj okuloj. Kaj dum laborado li ĉiam elparoladis gajajn, komikajn

aĵojn. Mi ankaŭ estus devinta havi intereson je laboro, sed mi ne

povis; ial mi ne povis. Ju pli mi ne povis, des pli nur meĥanike

miaj membroj moviĝis. Kaj vespere mi revenis hejmen kun lacegiĝinta

korpo kaj kapo plenigita de io angulhava. Kvazaŭ antaŭsignon de

malfeliĉo mi aŭdis ĉe enirejo doloran tusadon de mia patrino.

De kelkaj tagoj ŝi subite kadukiĝis, kaj krom tio malvarmuminte

ŝi kuŝas en la lito. Pri mia fratino N. ŝi ankaŭ estas en tre

maltrankvila stato pro la problemo de edziniĝo, kiu subite okazis.

Sentante ian maltrankvilon en la tuta domo mi plie fariĝis malgaja.

Sed atendante ion mi iris al mia skribtablo kaj trovis sur ĝi

leteron en verdeta koverto. Tiu koloro estis antaŭe la signo de via

letero; sed, ĉar mia J. ankaŭ uzas la saman nuntempe kaj skribas

samstile kiel vi, mi povas distingi nur per la koverto, kiu de vi

skribis. Tio instigis mian koleremon. Senpacience mi esploris la

nomon de la adresinto. Mia J. ĝin ne skribis. Por diri la veron, kaj

eble je via malplaĉo, mi senesperiĝis; mi tute senesperiĝis kaj

tie eksidis kvazaŭ falante.

Por vespermanĝo ni ambaŭ manĝis batatan kaĉon apud la malsanlito

de nia patrino. Dum kiam mi ree sentis maltrankvilecon pri la

edziniĝo de mia fratino, ŝi min demandis pri diversaj aĵoj. La

viro, kiu proponis ŝin edzinigi, laboras kiel asistanto ĉe la

fako de aplikita ĥemio de la scienca fakultato en tiu ĉi urbo. Mi

iam lin vizitis por demandi pri la metodo de muelado. Tiam li estis

leganta libron en la unuaetaĝa ĉambro de iu malpura pensiono. Kiam

mi sidiĝis, li min eĉ ne rigardis kaj dirante, ke mi atendu iomete,

li senĝene legadis turnante sian dorson al mi, ĝis li atingis la

finon de l’ paragrafo. Kaj kiam li fine sin turnis al mi, min

rigardante fikse kun malgrandaj, amindaj okuloj, li tuj ekrakontis

pri atomismo, pri kiu li ĝis nun legis. Tio al mi tre plaĉis, kaj

deposte ni ekinterkomunikiĝis. Li ne havas monon, nek parencon, kaj

humorema kaj amika li apartenas al tia tipo, kia estas malofta inter

japanoj. Li ne estus kunvivanto ne konvenanta por mia fratino. Eble

ŝi ankoraŭ ne havas iun definitivan decidon pri edziniĝo kun li,

sed ŝajnas suferadi diversmaniere pro la problemo de edziniĝo mem.

Miaflanke, mi ne volas, ke mia fratino edziniĝu en la stato tia, kia

ĝi nun estas. Ĉar al mi ne plaĉis, ke mia patrino ripete paroladis

diversajn aĵojn pri ĉi tiu problemo, mi fine eldiris -- por mi tre

malofte -- ion nenecesan, kio instigis mian patrinon al larmoj. Post

manĝo mi sidiĝis antaŭ la skribtablo kaj senatente aŭdante, ke

mia fratino lavas la manĝilaron, mi sidadis nenion pripensante. Sed

kelkafoje, kvazaŭ ekmemorante pri ĝi, mi rigardis jen unu flankon,

jen la alian flankon de via peza letero sur la tablo. Kaj noktiĝis.

Krom tio, ke en la apuda ĉambro tuso de mia patrino aŭdiĝis en ne

mallonga intervalo, silento ĉirkaŭe regis, kaj mia fratino eble jam

endormiĝis. En tia okazo la malriĉeco minacas la homon en stranga

forto, kvazaŭ ĝi atendis, ke la homa koro trankviliĝas. Mi nevole

kuntiris la ŝultrojn, kvazaŭ mi portis pezan ŝarĝon, kaj fermadis

la okulojn. Intertempe al mi revenis mia kutima, kara forto. La

trankvila hejmo al mi ekŝajnis plena je paca amo. Kaj la interna

forto egaliĝis kun la ekstera kaj poste ĝin venkis. Tiam mi unue

kuraĝis malsigeli kaj legi vian leteron.

Via skribstilo, kiu laŭ la al- kaj forfluo de tajdo de sentimento

fariĝas aŭ zorgema kaj neta, aŭ kruda kaj libera, estas bona

gvidilo por kompreni vian sentadon. Antaŭ ĉio mi vin dankas pro

tio, ke vi skribis al mi tiel detale pri la plej lasta stato de mia

J. Ŝiaj lastaj leteroj ŝajnas esti skribitaj nur por min turmenti.

Laŭ ili mi povas kompreni, ke ŝia koro estas streĉata pro io; sed

tute ne estas klarigita, kiel kaj pro kio? Mi ne povis tion toleri,

kaj kompare kun ŝiaj, kian diferencon via letero montris! Mi povis

imagi iom videble, kiel la spirito de mia J. montriĝas en ŝiaj

parolado kaj agado. Mi vin dankas pro tio.

Sed ne ĉiuj miaj malkontentoj estas forigitaj pro tio. Kontraŭe,

kion signifas, ke, la malkontento ne nur estas forigita, sed ke ĝi

pliprofundiĝis je mia miro, post kiam mi legis vian leteron? Se mi

povas alkompari, vi desegnis al mi drakon kaj forgesis pentri gravajn

okulojn. Estus tute ridinde, se mi ripetus, ke mia amo al ŝi nur

kreskas. Eble vi povas min trovi kompatinda, kiu volas koni nur unu

solan virinon. Sed, se vi min tiel trovas, tio estas via aĵo kaj

min ne koncernas. Mi ŝin vidis laŭ providenco, kiel Adamo vidis

Evon. Lasinte Evon, Adamo ne povis fariĝi kunvivanto de cervino. Por

mi estas ankaŭ tiel. Mi scias, ke mi estas kreita nuda. Mi al Dio

malkaŝe jesas, ke mi nenion havas denaskiĝe; sed, se mia J. estus

deprenata de mi, mi ne povus krom plendi, ĉar tiam mi havus troan

malfidon al Dia amo, por toleri eĉ tion. Mia J. penetris en ĉiun

mian fibron, en ĉiun mian ĉelon, kiel la luno sin reflektas sur

ĉiu rosguto. Troe saturiĝante je mia J., mi okaze eĉ pensas, ke mi

ne bezonas ŝin vivantan. Sed tio ne estas vero, ne estas vero. Mi ne

kontentiĝos, se mi ne ekposedos la koron, karnon, ĉiujn harerojn

kaj ĉiujn haŭtomakuletojn de mia J.; ne, mi ne kontentiĝos ĝis

tiam. Kara B., vi estas spertulo pri diversaj aĵoj, sed vi eble

ankoraŭ ne estos travivinta tian kruelan turmentiĝon. Se jes, via

kompato povus karesi mian vundon pli lerte. Ĝis nun mi klopodis kiel

eble plej trankviligi la sentimenton kaj kvietigi la malkontenton,

kiu okaze de interne sin ŝovas. Mi pensas, ke mi estis tiom humila,

kiom mi povis. Mi volis labori, ĝis al mi la tempio sangos. Tage

mi laboradis diligente kaj nokte legadis, ĝis mi falis sur la

tablon kaj dormis. La noktojn, kiam mi ne povis endormiĝi, mi nur

preĝadis. Kaj iel venkante la neatenditan sorton, mi ne perdis

viglecon. Sed iam kaj iam tia klopodo facile rompiĝas. Atendante

okazon, terura, abomena forto sin ĵetas sur min. La grandaj okuloj

kvazaŭ rigardantaj profundan, nesolveblan enigmon; la ĉarma hararo

min instiganta ĝin mordi; ŝiaj du lipoj kaj dek fingroj, kiuj

kvazaŭ brulstampite restas sur miaj lipoj kaj manoj -- mi sentas,

ke al mi respirado ĉesas -- ili estas ĉiuj strangaj kuraĝigiloj

por mi. Sia malluma, mizera estinteco, plimalboniĝanta sano, animo

kreskanta en malkomprenemo kaj malico -- ili ekstreme instigas

kompaton kaj kunsenton de mi, de viro. Mi tion ne povas elporti, kaj

kelkajn fojojn, jes kelkdekojn da fojoj kriante en la koro mi ĵuris:

„Mi nepre ŝin feliĉigos. Mi ne kontentiĝos, ĝis ni ambaŭ

fariĝos la plej feliĉaj. Helpu ŝin! Savu ŝin! Gvidu ŝin sur la

plej bona vojo, por ke ŝi ne eraru!“ Ne mi sentis amon, sed amo

sentis min kaj ŝin. Mi estas nur trenata potence kaj forte kvazaŭ

de la ventego. Tion, kion mi faras, mia J. faras. Mi jam ne scias,

kion skribi. Neniuj vortoj ekzistas, kiuj esprimas mian koron. Tion

vi eble komprenos. Sed mi skribas. La ĉielo kaj la tero pereas;

nia amo ne devas perei, ne pereas. Dio faru ĝin nepereebla! Se ĝi

pereos, min mortigu antaŭ tio. Sed mi ne volas morti. Mi ne volas

morti, ĉar mi estas juna, forta kaj nepre faros tion, kio meritas

vivon. Mi ne deziras morti, ĝis kiam mi estos alvokinta mian J. al

mia brusto kaj ŝi estos gustuminta veran feliĉon per mi. Morti mi

ne deziras ĝis tiam.

(Skribinte ĝis tie ĉi, mi subite rimarkis sonon en la apuda ĉambro

kaj kun ekmiro mi aŭskultis. Estas kaŝita plorĝemo de mia fratino,

kiu laŭ mia opinio jam endormiĝis. Kiam mi vidis sur la tablon,

mia naztuko ankaŭ estis tute malseka de larmoj. Mia fratino aŭdis,

ke mi ploris, dum kiam mi tion ne rimarkis. Abomenulino! Mi sentis

malvarmon kaj ekkonfuziĝis kiel la infano riproĉita neatendite.

Mi ne kuraĝas relegi tion, kion mi skribis ĝis ĉi tie. Sed, kiajn

ajn sensencaĵojn mi estas skribinta, vi eble eltiros el ili mian

veran koron. Do, mi ĉesas ĉi tie kaj iom trankviliĝos.)

* * * * *

Kun mallaŭta voĉo mi riproĉis mian fratinon. Ŝi ĝentile konsentis

kaj eble kunpremis dentojn pro malĝojo. Mi rimarkis ankaŭ, ke la

patrino ŝajnas maldormi. Kiam mi sciiĝis pri tio, larmoj komencis

al mi denove elflui. Kvazaŭ tion eksentante mia fratino ankaŭ

ekploris refoje. Fine mia patrino ankaŭ ekploris. Ni tri ploris

silente ne volante ĝeni unu la aliajn. Mi ne povis toleri tion

kaj fine, ĵus nun, mi ilin laŭte riproĉis. Fine ili ambaŭ ĉesis

plori kaj mi skribados de nun.

Sed la letero de mia J. ne donas al mi eĉ dekonon da kontento de

mi atendita. Ŝia letero ne rakontas al mi pozitive veran staton de

iu ajn afero. Se mi ŝin demandas pri tio, ŝi respondas, ke ŝi

ne povas skribi alie, ĉar ŝi mem ne povas ĝin klare kompreni.

Mi povas vidi, ke ŝi forte rekompencas mian amon, eĉ se ne tiom,

kiom mi ŝin amas. Sed samtempe ŝi ripete skribas, ke ŝi timas,

ke ŝi ne havas rajton esti amata de homo kiel mi. Iam mi pensis,

ke ŝi tion skribas pro troa humileco, ĉar ŝi malsaniĝis post

fianĉiniĝo; sed mi ne povas pensi, ke ŝi komprenas mian koron

tiel supraĵe. Aŭ, ĉu ŝi eksentis malkontenton pri mia kapablo?

Se jes, kaŭzo povas ekzisti. Se la fundamento de ŝia amo al mi

staras sur mia kapablo, estas prave, ke ŝi ekperdas sian amon al

mi, kiu de fianĉiĝo ĝis nun prizorgas malgrandan fabrikejon kaj

eĉ en praktika vivo ŝajnas neniom progresi. Se la afero staras

tiel, pri tio mi estas kulpa. Mi, kiu erare kredis, ke ŝia koro

estas pli profunda, almenaŭ estas ebla pliprofundiĝi, ne povas

krom min riproĉi pri mia malsaĝeco. Via lasta letero estas tiel

sentimentala, ke ĝi ne konvenas por vi; sekve mi povis pli klare

imagi malfacilan staton kaj suferadon de mia J. per ĝi ol per la

letero de ŝi mem. Sed mi povas diri, ke ĝi similas al la ŝia en

tio, ke ĝi ne priskribas gravajn punktojn. Mi pensas, ke per racia

kapo kiel la via vi nepre komprenas malklarajn punktojn de ŝia

karaktero. Mi deziras, ke vi sciu, ke sciiĝi pri ili estas por mi

pli agrable ol ne scii, kiel ajn malagrablaj ili estas. Por viaj

simpatio kaj amikeco mi ne maldankas vin, kiu vi malgraŭ febro pro

malvarmumo al mi skribis ne dormante tra la nokto. Mi sentas ne nur

profundan emocion pro tio, sed ankaŭ mi volas konsili al vi, nepre

ne fari tian penadon refoje. Mi neniam pensas instigi vin ripeti la

samon. Bonvolu nepre lasi tian perfortaĵon de nun. Mi vin nur petas,

ke vi priskribu klare pri la koro de mia J., eĉ se mallonge. Mi

deziras, ke vi koncentru diverĝantan lumon en unu fokuson. Komprenu

la doloron de mia koro!

Mi amas lumon. Igu min suferi en la lumo! Flirti en la krepusko

kiel la vesperto estas por mi doloro, turmento kaj puno, kiujn mia

karaktero neas.

Ial mi ne intencas skribi al mia J. Je mia malfeliĉo via afabla

letero donis al mi pli ĝeneralan komprenon pri ŝi, sed samtempe

metis antaŭ mi pli profundan dubon. Kiam oni ekdubas pri la alia, la

koro fariĝas kvazaŭ fosa ŝlimo.

Verdire, laŭ la instinkto de la amanto mi kelkajn fojojn eksentis

neatenditan dubon en mia koro. Sed mi ankoraŭ ne perdas virecon,

ĝin forigi tute senreste el la koro kaj tial ne estas necese, detale

rakonti al vi pri tio.

Kia estas via sano lastatempe? Timinda estas la vento, kiu eniras la

ĉambron tra fendetoj. Bonvolu vin gardi kontraŭ ĝi! Ĉe la lasta

uragano nia dometo, ne kun zorgo konstruita, allasis venton de ĉiuj

fendetoj kaj ni suferegis, tiel ke post trankviliĝo de la uragano mi

eniris sub la plankon kaj inter la araneaĵoj algluis fortan paperon

sur la fendaĵojn, helpate de mia fratino. Malgraŭ tio ŝajnas al

mi, ke mia patrino malvarmumis pro ŝtelirinta vento. Sciiĝinte, ke

mia J. estas resaniĝanta, mi preĝas, ke oni ne aldonu al ŝi karnan

ŝarĝon sur la animon. Kia malnobla virino ja estas ŝia patrino!

Malvarmo en la norda provinco sub la hela ĉielo penetras tra

la medolo. Ankaŭ morgaŭ ni havos belan veteron. Kia nekonvena

vetero por mia koro! Konvenaj por la du virinoj, ili jam ŝajnas

endormiĝintaj, forgesinte malĝojon. Estas nokto, kiu min igas

terure pripensi la misteron de la sorto, kiu venis kaj venas sur ilin

kaj min.

Se vi tion trovos necesa, bonvolu doni la leteron al mia J., ĉar dum

tagoj mi ne inklinos skribi al ŝi.

Estas nokto, en kiu mi deziras elkore preĝi! Doloriga nokto!

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 14an de Februaro 1914.

Kara A.!

Vi nun staras en la krizo.

Sur la krutaĵo estas tero, kie oni povas sin teni. Kaj vi devas ĝin

ŝati.

Sub la krutaĵo ne estas tero; tie nur morto kaj malpleno. Kaj vi

devas ilin malŝati.

Nu, en ĉi tiu momento, kaptu fraŭlinon J. firme! Perdi ĉi tiun

momenton signifas, ke vi perdos fraŭlinon J. Via tielnomata humoro,

via tielnomata malfido ne estas kompensaĵo, kiu valoras por vendi

fraŭlinon J. Tio estas klara fakto, pri kiu vi devas scii plej bone.

Kie estas la sinjorino, kiu kiel kompensaĵon por la perlo serĉas

porkon? Kie estas la ĝardenisto, kiu elradikigante la rozon donas

ĝin por la semoj de la kardo?

Via pasio min mirigas. Sed via plendo ne konvena por via pasio plie

min mirigas.

Amo estas kiel du kanabaj ŝnuroj. Nur tiu, kiu tordas senlace,

fariĝas la posedanto de pli forta ŝnuro. Metu unu kanabon tien, kaj

la alian ĉi tien! Unu malĝojos kaj la alia bedaŭros, kaj ambaŭ

pereos.

Vi devas veni Tokio-n; se ne, fraŭlino J. devas iri al Sendai. Jen

estas neniu rimedo krom tio. La krizo minacas. Alproksimiĝinte al

la torento akvo subite ekrapidas. Ĉe la krizo la sorto estas ĉiam

tirano, kiu levas dikfingron.

Neniu estas tiel senpartia kiel vi. Sed ankaŭ neniu estas tiel

tro fidele pripensema kiel vi. Vi estas tro fidele pripensema pri

senpartieco. Vi estas tro fidele pripensema pri tio, ke vi estas

viro. Vi estas tro fidele pripensema pri la infaneco kiel sola

filo de l’ riĉulo. Vi estas tro fidele pripensema pri subita

malriĉiĝo. Vi estas tro fidele pripensema pri la patrino de

fraŭlino J. Je plia malbono vi estas ĉiam tro fidele pripensema kun

senpartia koro. Tial vi komprenas viajn malfortajn flankojn eĉ kiel

virton. Nur kapti fraŭlinon J. estas nun necese al vi. Estas nur

problemo, ĉu kapti aŭ ne. Krom tio, kia problemo ekzistas, pri kiu

vi devas esti tro fidele pripensema?

Viaj nervoj devas vidi pli akre la delikatecon de la aferoj. Ke vi

konas la koron de nur unu virino, ne pretekstu por tio, ke vi tion ne

faras. Vi devis veni pli ofte Tokio-n kaj malproporcie al fraŭlino

J. vi devis skribi al ŝi pli ofte. Kiom da fojoj mi vin instigis

al tio! Sed vi min ne aŭskultis. Eble via sincera karaktero al vi

ne permesis min aŭskulti. Vi amas fraŭlinon J. Via amo al ŝi

estas eterna. Same fraŭlino J. diris, ke ŝi vin amas. Ŝia amo

devas esti eterna. Tio estas evidenta dedukto. Sed, vi estas juna

ulmo, kiu jam disetendis siajn branĉojn, dum fraŭlino J. estas

pli juna betulo, kiu nun pripensas, kiel disetendi la branĉojn.

Via senpartieco fine alportos al vi venkon brilan. Sed mi timas,

ke vi devos antaŭ tio fali kelkajn fojojn, por ĉirkaŭpreni tiun

trezoron. Do mi intence tion diras al vi.

Mia korpo suferas pro malsana febro; mia animo plie suferas pro

interna febro. Mia pasio flamas, flamas kiel flamo. Sed mi ne scias,

per kio kaj por kio ĝi flamas. Mi deziras tion plene scii, sed

samtempe mi rifuzas sciiĝi pri tio. Ne, kiam mi forte konscios pri

la pasio, la flamo fariĝos kiel la lumo de karbeto kaŝita en la

jam forbruliĝinta cindro. Kiam mi estas en la stato de senkonscio,

la flamo ekflamas por elbruligi miajn animon kaj korpon samtempe.

Mi rapide ion entreprenas. Kaj vidu, mi nenion elfaras. Mi jam ne

konas min mem. Mi ne povas min rigardi kun respondeco. Mia koro estas

la kapo de Jano. La vizaĝo kontraŭanta la okcidenton ne vidas

la vizaĝon kontraŭantan la orienton. La vizaĝo kontraŭanta la

orienton ne konas la vizaĝon kontraŭantan la okcidenton. Kiel la

estinteco kaj la estonteco ne konas unu la alian, mia koro ne konas

mian koron.

Malbeninda estas duobla vivo!

Naturo ĉie vivas duoblan vivon. Mi tion malbenas.

Via B.

(De B. al A.)

Tokio, la 14an de Februaro 1914.

Kara A.!

Kiam mi revenis enpoŝtiginte mian lastan leteron al vi kaj eniris en

mian ĉambron, mi trovis tie fraŭlinon J. min atendantan.

Fraŭlino J. legis vian leteron. Per larmoj ĝis nun verŝitaj ŝiaj

grandaj okuloj tremis kiel la luno reflektata de la akvo. Alie mi ne

povis esprimi. (La koro, kiu povas postuli larmojn de siaj okuloj,

estas enviinda.)

Ni temis pri edziniĝo de via fratino N. Fraŭlino J. insistis, ke mi

devas edziĝi kun ŝi.

Mi ne estis instigita al decido de tio, sed en tiu ĉi momento mia

decido fariĝis. Do mi volas edziĝi kun fraŭlino N. Kvankam vi

tion komprenos kiel mian kapricon aŭ ne, mi deziras edziĝi kun

ŝi, se ŝi nur jesos tion. Tio ne estas petego, sed deklaracio.

Niaj interparoladoj devas esti ĉiuj deklaracioj. Nuligi deklaracion

ne estas hontinde. Kontraŭe ni devas honti pri tio, ke ni ne povas

deklari.

La skatolo de Pandoro fine estas renversita. Kiam ni interparolis,

ŝia patrino eniris. Ankaŭ al ŝi mi konsilis, ke sendi fraŭlinon

J. al Sendai estus pli bone. La patrino tuj ekatakis nin ambaŭ per

la glavo de miaj vortoj: Ili ankoraŭ ne geedziĝis efektive. (Ŝi

triumfante aldonis, ke ŝi aŭdis de fraŭlino J., ke karna rilato

ankoraŭ ne ekzistas inter vi.) Dume fraŭlino J. ekmalsaniĝis. Tio

devas esti sufero por vi. (Tiel ŝi memdecidis kvazaŭ kun konvinko.)

Viaflanke okazis ruiniĝo de via familio. Vi nuntempe ne devas pensi

pri la problemo de edziĝo. (Tiel ŝi refoje konkludis trudeme.)

Tial estas prave, ke pro reciproka oportuneco ĉi tiu problemo de

geedziĝo prokrastiĝu ĝis ambaŭflankaj malfacilaĵoj solviĝos

-- tiel ŝi diris. (Kaj ŝi aldonis, ke tio, ke ŝi restis ankoraŭ

virgulino, antaŭ ĉio faciligas la aferon. Mi ne povas imiti ŝian

dirmanieron, sed ĉi tiuj malbenitaj vortoj eĉ nun bruligas al mi la

orelojn kiel abomena brulstampilo.) Ŝi ne forgesis, aldoni al tio

ion aldonan: Ŝi diris, ke, se la rilato inter vi kaj fraŭlino J.

interrompus portempe, mia restado ĉi tiea perdus kaŭzon. Aŭdinte

nian laŭtan disputon ankaŭ la avo venis tien. Al ili mi kondutis

kiel batalanto, je kio mi estas tre lerta. Ironio kaj insulto

trafadis iliajn vizaĝojn kvazaŭ hajleroj. Eĉ nun diabla rideto

aperas ĉirkaŭ mia buŝo, se mi rememoras, kiel plezurige la fervoro

en mi silente kaŝita eksplodis kvazaŭ vulkana elsputo. Kion la

avo diris, estis vortoj de l’ tielnomata edoano: Ĉu vi fariĝus

milionulo aŭ malriĉegulo, promeso estas promeso. Malsaniĝo de lia

nepino estas kulpo de ili, kiuj pri ŝi zorgas, ĝis la tempo venos.

Tial, se vi nuligas promeson, ili ne povas krom rezigni pri tio; sed,

se vi deziras ŝin edzinigi al vi, ŝi staras sub via volo, kion vi

farus al ŝi, eĉ se vi ŝin kuirus aŭ rostus. Kion ajn oni dirus,

la nepino nun devas aparteni nepre al via familio. Estas superflue,

ke mi min intermetis en ĉi tiun problemon. Unue estas eraro, ke

ŝia patrino ekparolis pri la afero antaŭ mi -- tiel li diris. Ke

la maljunulo, kiu fraŭlinon J. ekstreme amegas kaj estas kvazaŭ

mortinta sen ŝi, grincigis la dentojn pro perforta insistemo, estis

mizera aspekto. Mi antaŭ ĉio eldiradis, kion mi volis. Eĉ kun

pacienco mi nun ne volas resti en la domo, kiu miajn nervojn incitas,

sen speciala kaŭzo. Mi postulas de vi opinion. Kion ajn Budao

predikis, mi estas unu ekzistaĵo en ĉi tiu mondo. Ĉu renaskiĝo

okazos aŭ ne, la estanteco estas por mi trezoro. Mi ne povas kovri

ĉi tiun trezoron per ĉifono.

Mi ripetas, ke mi deziras edziĝi kun fraŭlino N., via fratino. Mi

aldonas, ke fraŭlino J. gustumas plejeble grandan turmenton. Nur

vidi tion deflanke, mallumigas al mi la tutan mondon. Decide finu la

aferon iel!

Via B.

(De A. al B.)

Kara B.!

Viaj du leteroj estis ricevataj. Ke mia vizito al Tokio havos nenian

bonan sekvon, viaj leteroj mem rakontas. Nia urbo Sendai atendas

mian J. kun ambaŭ manoj malfermitaj. Mi ne pensas, ke, eĉ se

malfortiĝinta, ŝia nuna sano ne permesos al ŝi vojaĝon al Sendai.

Ĉu mia J. gustumas plejeble grandan turmenton? Kaj eĉ ne skribante

al mi pri tio? Kian eraron mi faris? Ŝi ne volas eĉ diri tion. Kiel

pensi pri ŝi? Amo kaj malamo estas parenca. Ĉu vi deziras, ke mi

travivu ĉi tiun teruran veron?

Kiel vi diras en tia subiganta maniero? Justan motivon povas kompreni

eĉ mi, se vi parolus al mi sur egalaj kondiĉoj. Kaj vi estas

homo, kiu faras belan deklaracion. Jes, nuligi deklaracion ne estas

hontinde, kiel vi diras. Sed, ĉu vi ne trovas iom hontinde refoje

deklari jam unufoje nuligitan deklaracion?

Kiel vi diras, mi estas senpartia. Mi ne konas alian vojon ol la

sinceran. Sen via atentigo pri tio, mia simpla karaktero jam ofte min

turmentis. Mi kelkajn fojojn provis transiri en la pli malsimplan

karakteron, kaj ĉiam ripetadis iri la saman vojon de malsukceso

kaj humiliĝo. Sed nun mi ne eraras. Tiujn, kiujn mi povas ami, mi

amas; sed tiujn, kiujn mi ne povas ami, mi malamas. Kaj samtempe mi

tre bone scias, kiel dolore estas malami la alian. Kiel la instinkta

refleksaĵo de ĉi tiu doloro mia koro deziras ami ĉiujn. Pro tio,

ke mi amis, kaj ke mi malamis, mi povos ne penti, se io perdiĝos

al mi, kvankam mi travivos ekstreman malĝojon; ĉar ĝi propre ne

apartenas al mi. Mi postulas nur tion, kion mia amo pure kaj juste

povas postuli. Por mi nur tiaj aĵoj estas veraj. Mia amo devas

naski nur la veron. Miaj piedoj devas stari nur sur la vero. Tial

mi estas tro fidele pripensema pri ĉio. Kiel fremdulo oni povas

kritiki pri tio, ĉu tio estas bona aŭ malbona. Sed por mi, ĉu

estas bona aŭ malbona, tio estas nur necesa kondiĉo. Ĉi tiu kredo

estas karaktera. Min ne detruante, oni ne povas detrui mian kredon.

Ke mi devas notadi tian klaran tialon, montras ke via opinio pri mi

havas mankaĵon. Eĉ vi saĝulo iam eraras. Vin gardu!

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 17an de Februaro 1914.

Kara A.!

Nur pro tio, ke vi estas pliaĝa frato de fraŭlino N., mi al vi

proponis, ke mi edziĝu kun ŝi; sed vi montris al mi kruelan

sintenadon de indiferenteco.

Mi al vi ne konfidas.

Bonvolu transdoni al via fratino la leteron al ŝi skribitan, kiun mi

enmetas. Vi estas ne malgranda senprudentulo, sed mi pensas, ke vi ne

estimas mian karakteron tiel, ke vi ĝin al ŝi ne transdonos.

Via B.

(De B. al A.) (telegramo).

Tokio, la 17an de Februaro 1914.

Nuligu leteron al fraŭlino N. laŭ peto de fraŭlino J.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 17an de Februaro 1914.

Kara B.!

Mi de vi postulas, ke vi klarigu al mi la veran staton de l’ afero.

Vi estas, kiuj montras kruelan sintenadon.

Mia fratino ne estas tera pupo, kaj mi ne leterportisto. Mi tion

diras, ĉar mi estimas ŝian karakteron; sed vi kondutis al ŝi

malserioze. Feliĉe la telegramo min atingis pli frue ol la letero,

kaj mia fratino ne legis ĝin efektive; sed estas fakto, ke vi

kondutis al ŝi malserioze. Kiel ŝia frato mi havas malamikecon

kontraŭ vi, ĝis kiam mi ekscios pravigeblan kaŭzon.

Ne, mi ne bezonas vian klarigon. Viaj malĝentilaj kondutoj ĝisnunaj

elokvente parolas pri la vero. Vi volas mian J. (de ĉi tie estas

strekita) ... estas terurege. Kial mia kapo havas kapablon pensi?

Kial mia kapo ne frakasiĝas?

Ne forgesu, ke vi mem estas, kiu min tiel turmentas, ke mi fine

malkonfidas al miaj amatino kaj amiko. Kaj vi ne estos pravaj, se vi

trovos tion bagatela.

Via A.

(De A. al B.) (telegramo).

Sendai, la 7an posttagmeze de la 19a Februaro 1914.

J. hodiaŭ venis, restos kelkajn tagojn; letero sekvos.

Via A.

(De A. al B.)

Sendai, matene la 20an de Februaro 1914.

Kara B.!

Mi nur mallevas mian kapon. Estas miro, ke mi povas daŭrigi mian

respiradon.

Mia J. ankaŭ mallevas sian kapon apud mi. Ni ambaŭ ne povas eĉ

plori.

Nun mi rapidas raporti al vi nur tiom.

Via A.

(De A. al B.)

Sendai, matene la 20an de Februaro 1914.

Kara B.!

Sciiĝinte, ke mia J. forlasis Tokio-n hieraŭ matene nenion dirante

eĉ al vi, mi al vi telegrafis por trankviligi. Mi pensas, ke la

telegramo vin atingis, kaj mia rekomendita, mallonga letero ankaŭ.

Lastanokte ni ambaŭ pasigis nokton ne enlitiĝinte, sed sidante.

Iun momenton ŝajnis al mi, ke mia kapo frakasiĝos kun bruo, sed

kontraŭe ĝi nun estas terure trankvila. Do uzante ĉi tiun okazon

mi nun prenas plumon, por ke mi skribu al vi pri ĉiuj okazintaĵoj

plejeble trankvile kaj sincere. La horloĝo nun haltas ĉe la dekunua

kaj duono, sed laŭ alteco de la suno estas nun eble ĉirkaŭ la 9a.

Ankaŭ hieraŭ mi vizitis la fabrikejon kaj laboradis kiel frenezulo.

Ĉirkaŭ la deka mia fratino rapide alkuris kun telegramo. Tuj min

atakis la ekstrema maltrankvileco, kiu aperis sur ŝia vizaĝo pro

tio, ke la sendinto estas mia J. Mia fratino rigardis mian vizaĝon

kaj mi la ŝian, kaj en tiu momento ni sentis reciproke ian kompaton.

Kun la koro kiel eble plej perforte trankviligita mi iris al la

fenestro kaj sensigelis la telegramon.

Mi legis: „Hodiaŭ iros kaj konfesos; atendu ĝis tiam.“ Mi

ordonis, ke ŝi revenu hejmen kaj aranĝu por akcepti mian J.,

kaj senpolviginte la kapon polvoplenan mi surmetis malnovan

soldatmantelon kaj kune kun ŝi forlasis la fabrikejon. Ĉe la disiro

mia fratino min demandis: „Ĉu ne io maltrankviliga okazis?“ Kolere

mi respondis: „Silentu, nur revenu kaj aranĝu por ŝin akcepti; tio

estas sufiĉa.“ Se mia fratino estus ŝanceliĝinta pli longe, mi estus

povinta uzi perforton.

Kiam mi min trovis sola, mi kuris al la stacidomo kiel eble plej

rapide. Kompreneble ŝi ankoraŭ ne alvenis tie. Unue rekonsciiĝinte

mi serĉis la telegramon por legi ĝin refoje, sed, dum mi tion ne

rimarkis, la papero estis disfrotita kaj tute malseka pro ŝvito.

Do devigite mi legis horaron en la stacidomo kaj trovinte, ke eĉ

la unua ekspreso ne atingas nian urbon pli frue ol je la 12a, mi

tute senesperiĝis. Ial ofte koliziante la aliajn, mi forlasis la

stacidomon kaj eksidis sur la digon sude de la gasfabrikejo. Tie

neniu estis. Mi tiam eksciis, ke ankaŭ hodiaŭ ni havas belan

veteron. La vento estis tranĉante malvarma. Kian konfeson ŝi

al mi faros, mi ne sciis; sed pensinte, ke mi devas aranĝi por

elporti neordinaran skuon, mi volis trankviliĝi. Mi volis unuigi

ĉiujn miajn penserojn en unu; sed, kiam mi rekonsciiĝis, mi estis

senatente rigardanta ŝelon de l’ oranĝo, kiu antaŭ mi kuŝis. Mi

kelkajn fojojn penadis rekomenci, sed mi ripetadis ĉiam la saman,

kaj tiam mi tion ne trovis tiel koleriga. Kiom da horoj pasis tiel!

Dume, mi pli kaj pli ekhavis liberan spacon en la anguloj de l’

kapo, kaj fikse rigardante la ŝelon de la oranĝo mi rememoris

kvazaŭ en la sonĝo tion, ke mi intervidis kun mia J. en la aparta

ĉambro de l’ preĝejo. Mi sentis tiam la akran koloron de l’

pendpentraĵoj por la dimanĉa lernejo, kiuj estis metitaj en la

angulo de l’ ĉambro, malgraŭ ke ili estis ekster vidangulo; kaj

mi povis hodiaŭ reprezenti al mi tiun senton. Ŝajne ne moviĝante

-- ne povante moviĝi -- kiel malvarma, ŝtona statuo mia J. staras

kun mallevita kapo. Mi staras antaŭ ŝi. Antaŭ ol paroli, ni ambaŭ

jam komprenas la deziron de la alia. Sed mi ne trankviliĝas, ĝis mi

parolas la plej bonajn kaj plej belajn vortojn. Kaj, kiel bone estas,

ke ni staras tiel! Tion vidante, eĉ la anĝelo ne povus krom ridi.

En miaj okuloj malrapide ekaperis larmoj dolĉaj, sed malgajaj, kaj

kiam ili plenigis la okulojn, ili fariĝis guto kaj donante varmeton

al malvarma vango, ĝi senbrue ensorbiĝis en la teron. Kvazaŭ

distrite mi ĝuadis ĉi tiun iomete plezurigan malgajecon.

Malgajeco naskis malgajecon kaj larmoj fluis iom kaj iom pli forte.

Kaj ili estis anstataŭataj per varmegaj kaj maldolĉaj. Dum kiam mi

ne rimarkas, ke la figuro de la pura knabino J. malaperis de antaŭ

mi kaj en mia malklara konscio sensenca mallumo ekprofundiĝis. En la

lumo de l’ brila ĉielo mi min sentis tute ĉirkaŭita de mallumo.

Nigrega malespero min ĉirkaŭis. Mi ne povis eĉ moviĝeti. Kial

mi vidos mian J.? Subpremite de tiu ĉi demando mi kaŭriĝis kiel

ŝtono sur la digo kovrita per herbetoj.

Dum iom da horoj sekvantaj mi estis vivante morta; mi vivis en morto.

Mirigite de fajfado de la fabrikejo, kiu subite apud mi eksonis, mi

renaskiĝis en la mondon de la horo, kaj trovis laŭ la horloĝo, ke

estas jam 11a kaj duono. Sed ne restreĉinte la horloĝon de hieraŭ,

mi ne vivis en la mondo de l’ horo. Tuj kiam mi tion rimarkis, mi,

kiu jam perdis mian J., refoje alkuris al la stacidomo, por ke mi ne

perdu almenaŭ okazon vidi ŝian korpon. De la elirejo pasaĝeroj

eliris svarme. Kiam mi trovis la figuron de mia J. malgrasa pro

malsano, laca pro vojaĝo kaj malhela, ne memorigante la virgulinon

en la plej malantaŭa parto de l’ lasta amaso, mi sentis, kvazaŭ

mi estis subite retirata malantaŭen kaj pro ekstremaj amo kaj malamo

al ŝi mia kapo estis kvazaŭ frakasita en pecetojn, kaj antaŭ mi

fariĝis tute mallume.

Sed la okazo min altrenis al ŝi. La okuloj de mia J., kiuj ŝajnis

duone perdintaj konsciencon, min fikse rigardis, kvazaŭ ili aŭ

miris pri mia vidiĝo simila al almozulo, aŭ estis tute trankvilaj.

La vortoj, kiujn la okuloj parolis, estis tute aliaj ol la antaŭaj,

sed je malĝojo la okuloj mem rezervis antaŭajn figurojn neniom

ŝanĝitajn.

Post malvarmaj salutoj ni duope ekiris. Kiam ni silente iris ĉirkaŭ

100 metrojn, mi ŝin demandis abrupte: „Ĉu sinjoro B. fartas

bone?“ Kaj mia J. devigite respondis: „Jes!“ Ni ambaŭ aŭ

koleris aŭ hontis pri tio, kaj poste ni atingis mian domon en

silentado.

La maltrankvila mieno de mia fratino, kiu nin akceptis ĉe la

enirejo, akiris plian palecon en tiu momento, kiam ŝi vidis nin

ambaŭ. Mi pensas, ke niaj mienoj esprimis pli grandan gravecon ol la

de ŝi atenditan. Kiam mia J. vidis mian fratinon, ŝi volis fratine

diri al ŝi ridetante: „Vi estas fraŭlino N.?“ Sed apenaŭ ŝi

tion eldiris, ŝi ekploris mallevante la kapon kun tremanta hararo.

Pro tiu tro neatendita afero mia fratino faris nur grandajn okulojn.

Plorante mia J. estis kondukata en la ĉambron, kaj mallevante la

vizaĝon ĝis la mato, ŝi mallaŭte ploradis. Mia fratino, kiu

alportis al ni teon, ŝanceliĝis ĉe la interĉambra glitpordeto, ne

kuraĝante eniri en la ĉambron. Mizera atmosfero jam plenigis mian

domon. Dum mi silente observadis mian J., mi eksentis ian kompaton

al ŝi. Ŝi ploradis, ke mia kompato iom post iom ŝanĝiĝis en

senpaciencon. Mia senpacienco ŝanĝiĝis iom post iom en koleron.

Sed ne kuraĝinte ŝin riproĉi, mi subite ekstaris, malĝentile

demetis la mantelon, ĝin pendigis al najlo kaj sovaĝe residiĝis.

Mia J. ploradis, kvazaŭ ŝi tion ne rimarkis. Mi nur povis silente

rigardi ŝian tremantan hararon kaj maldikan nukon. Dume kolero

refoje transiĝis en kompaton. Profunda kompato, kiun travivas nur

la patrino, al kiu estas lasita neniu rimedo krom nur rigardi ŝian

solan infanon mortantan eĉ ne kriante -- tiu kompato plenigis

mian koron. Mi kelkajn fojojn englutis ion, kio aperadis en la

profundaĵo de l’ nazo kaj laringaj kanaloj -- preĝante en la koro

fervore: „Estu trankvila! Estu trankvila!“

Kiam ŝi ekstaris forte premante la okulojn per naztuko tri fojojn,

kvazaŭ ŝi jam rezignis kaj decidis, mi ankaŭ iom trankviliĝis.

Metinte fajrujon inter ni, ni sidiĝis unu kontraŭ la alia. La

fajrujo, sur kiun neniu de ni etendis la manojn, estis kvazaŭ

malhelpaĵo inter ni. Mia J. ŝajnis ordigi por momento la vortojn

dirotajn en sia kapo, kaj tuj ŝi komencis kun tremantaj, sed fortaj

kaj klaraj vortoj:

„Mi vin nur petas min pardoni. Vian ĝisnunan sentadon mi kunsentis

kun granda sufero neelportebla, sed ĝis hodiaŭ mi nenion povis

diri al vi. Mi pensadis, kaj pensadis, sed estis vane. Sed kiam mi

antaŭhieraŭ petis sinjoron B. kontraŭ lia volo, ke li nuligu la

edziĝon kun fraŭlino N., mi fine decidis kaj skribinte ĉi tion de

tiam ĝis lasta nokto malfrue, mi forlasis la hejmon hodiaŭ matene

ankoraŭ en krepusko. Mi hontas, ke mi tiel malbele skribis, sed mi

vin petas, ke vi ĝin legu min kompatante. Mi timas, ke mi ekploros,

se mi ekparolos.“

Tiel dirinte, mia J. elprenis el sia poŝo ion skribitan sur la al mi

jam konata, verdeta leterpapero en malgrandaj literoj, kaj ĝin metis

antaŭ min. Tiu ĉi ceremonia maniero min instigis al ne malgranda

antipatio; sed mi ne povis krom ĝin preni kaj legi. Tion mia J.

kunportos ĉe reveno kaj montros al vi senpere.

* * * * *

(Skribaĵo de fraŭlino J.)

Kara A.!

Venis la tempo, kiam mi devas al vi konfesi tion, pri kio eĉ mi mem

ne sciis. Mi deziras preferi morton ol diri tion, sed mia malforta

korpo ankoraŭ ne mortas. Dum mi ne mortas, mi ne povas vivi min

mensogante. Bonvolu kredi mian sincerecon en tiu ĉi skribaĵo. Mi

vin petas, ke vi bonvolu kredi nepre tion, ke tion ĉi skribas tiu,

kiu al vi fidas.

De infaneco mi ne povis liberiĝi de l’ inklino, min senti

kompatinda, kaj kiam mi atingis aĝon 15- aŭ 16jaran, mi ekhavis

malgajan koron timantan antaŭ la estonteco. Precipe antaŭ la viroj

mi nur timadis sen kaŭzoj. Ankaŭ en Noboribecu, kiam mi eksciis,

ke vi min vidis de l’ unua etaĝo, mi kompreneble ektimis, ke mi

sentis malvarmon en la koro. Mi jam decidis en la koro, ke iam viro

aperos kaj min ĵetos en la pli profundan malfeliĉon. Kelkajn fojojn

mi kontraŭparolis sen iaj kaŭzoj eĉ mian avon nur pro tio, ke mi

lin timis pro lia vireco. Kiam mi unue aŭdis pri Dio, mi en la koro

pensis, ke Li estas viro, kaj nur timis.

Sed, vi eble ne scias, ke mi la trian tagon antaŭ forlaso de

Noboribecu min kaŝis en loko rigardebla de neniu kaj longe vin

rigardis, kiu ludis en la ĝardenoj kun geknaboj. Estis tiam, kiam

mi min sentis plej hontema. Ĉiumomente, kiam vi vin turnis al mi,

mia koro batis kvazaŭ tumultosonorilo; sed mi ne kuraĝis foriri de

tie. Poste, kiam mi revenis al mia ĉambro kaj vidis mian avon, mi

sentis ian neeldireblan riproĉon de l’ koro, sed mi neniel volis

forgesi, kiun mi vidis. Mi volis tion rezervi en la profundaĵo de

l’ koro kaj vivadi tiel, kiel mi estis tiam. Pri l’ ideo de

edziniĝo mi sentis timon, eĉ nur pripensi pri tio. Mi decidis, ke

mi dum mia vivo rakontos pri tio al neniu. Sed, kiam mia avo diris,

ke ni forlasos la banurbon la sekvantan tagon, mi deziris restadi pli

longe. Pretekstinte difektiĝon de la fervojo pro superakviĝo mi eĉ

plorante insistis restadi plie.

Kiam mi intervidis kun vi en la preĝejo, por diri la veron, mi ne

sciis, kion respondi. Eĉ se mi estus devinta morti pro tio, mi ne

povis toleri, ke vi edziĝos kun alia ino; sed al mi estis nepenseble

terure, edziĝi kun vi kaj apogi mian estontan sorton sur vin.

Unu semajno post la solena fianĉiniĝo estis por mi neforgesebla,

ĉar mi tiam ekpensis, ke mi ne plu povas disiĝi de vi. Mia koro

estis kvazaŭ la akvo apud la akvoturniĝo. Dum mi sentis terure,

mi estis altirata al vi. Bonvolu min pardoni, se mi uzas esprimon

ne konvenan por la virino, ĉar nun mi ne devas diri la malveron.

Unue tiam naskiĝis en mia koro seksa deziro, kaj mi ekgustumis

solecon, doloron kaj malĝojon, kiujn mi neniel povis forigi, se

mi estas sola. Mia koro pli mallumiĝis kvazaŭ translokita de la

supra breto sur la malsupran. Mi hontis kaj suferis turmentege

antaŭ Dio, kaj iufoje eĉ preĝis kun larmoj, dezirante ree fariĝi

antaŭa mi; sed kompreneble mi neniel tion povis kaj deposte mia

koro komencis duoblan vivon. Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke mi ĉe

disiĝo de vi fariĝis senespera kvazaŭ histeriulino kaj vi min

terure riproĉis? Mi ekpensis kvazaŭ perfidita. La instinkto de

l’ virino min igis forgesi kutimon de l’ mondo. Kaj krom tio, mi

tiam sentis intuitive, ke mi devas disiĝi de vi por eterne. Nun mi

trovas tion tre mirinda, sed eble mia koncentrita koro travidis la

estontecon, kvankam tre malklare. Kiam mi disiĝis de vi en Ueno kaj

forlasis la stacidomon, mia koro ploris dirante: „Jam finiĝis, jam

finiĝis!“

Longan tempon mi ne liberiĝis de tiu sento. Deposte mi fariĝis

virino, kiu pli timis la estontecon ol antaŭe, kaj ĉiam travivadis

sendormajn noktojn kaj dumtagajn kapdolorojn. Dume mi ricevis

sciigon, ke via patro mortis, kaj poste teruran sciigon pri la

bankroto. Tiam, kiel mi deziris tuj veturi al vi kaj plori kun vi!

Sed tiam mia kaduka korpo jam havis teruran malsanon kaj mia patrino

insiste malpermesis al mi iri al vi. La pastro ankaŭ diris, ke

mia alveno vin nur malhelpos. Suferante en la koro mi min fermadis

silenta en la domo kaj pensis nur pri vi. Sed, mi devas diri al vi

la veron, ke en la profundo de mia koro estis kaŝita io stranga,

kio ne volis iri al Sendai. Mi ial sentis, ke, se mi senpripenseme

iros al Sendai, io pli terura devas okazi. Mi ne povas trovi alian

rimedon ol nur legi viajn respektindajn leterojn kaj min plibeligi

kaj plialtigi. Ĉiam, kiam mi ricevis leteron de vi, por momento mia

koro sin sentis klara, kvazaŭ subite tagiĝis, en kia ajn malĝoja

stato ĝi estis, kaj mi intencis tuj respondi al vi.

Tiel, dum kiam la aŭtuno sekvis la someron kaj la vintro la

aŭtunon, mi iom kaj iom eksciis disvolviĝon de l’ koro, pri kiu

vi parolis. Senkonscie mi pli kaj pli perdis timon antaŭ la viro

kaj pli kaj pli sentis forton de l’ virino. En la koro mi juĝis

pri la ago de mia vera kaj mia adoptinta patrino, kaj mi sentis

senfinan malamon al la adoptpatrino, pensante, ke mi devas senti

ĉiam honton pro ekzistado de tia patrino, dum mi sentis kompaton al

mia vera patrino pro tio, ke ŝi reteneme vivis ne vekiĝinte kaj

timante la viron. Sed pri mi mem mi tute ne scias, kion fari. Nur

tiam, kiam mia patrino sciiĝinta pri la nova stato de via familio

subite ekprojektis min apartigi de vi, mi ne povis resti obeema kiel

antaŭe. Mi eksciis, ke mi ne devas resti obeema.

Ĉi tiun jaron sinjoro B. subite revenis el la insulo Ogasaŭara.

Skribinte nur la nomon de sinjoro B., mi sentas, kvazaŭ la koro al

mi rompiĝas.

Ĉar sinjoro B. rakontis al ni rakontojn du -- tri fojojn en la

dimanĉa lernejo, mi jam lin konis laŭvizaĝe. Tiam el la viroj

mi neniun pli timis kaj malamis ol lin. Kiam mi aŭdis, ke vi estas

intima amiko de sinjoro B., mi ektimis eĉ vin. Sed mi trovis en vi

ion ĝentilan, dum mi tiam trovis en sinjoro B. nur ion timigan.

Antaŭ ol mi fianĉiniĝis kun vi, mi ricevis du anonimajn leterojn.

Ial mi tuj eksciis, ke ilin sendis sinjoro B. En ili li skribis al mi

pri viaj karaktero kaj inklino sen ia ajn trograndigo. Leginte ilin

mi decidis, montri ĉiujn viajn leterojn al la pastro. Se mi ne estus

ricevinta leterojn de sinjoro B., mi ĉiufoje, kiam vi al mi skribis,

estus nur pensinta, ke la viro estas timinda. Ĉar mi sentis, ke mi

devas lin obei en ĉio ajn, mi en la koro sekrete maltrankviliĝis,

kiam mi sciiĝis pri lia transloĝiĝo ĉe min. Jes, tiam mi ankoraŭ

ne liberiĝis tute de la antaŭa antaŭjuĝo.

Kiam sinjoro B. transloĝiĝis ĉe min, li estis tute malhumila, kaj

ne trankviliĝis, ĝis li faris ĉion laŭ sia volo. Dank’ al tio

mi iom povis ĉesi lin timi. Tuj kiam li transloĝiĝis ĉe min,

mi pensis, ke estus bone, se li edziĝus kun via fratino fraŭlino

N. Sed mi mem ĉiam lin evitadis, kaj en la fundo de l’ koro eĉ

sentis antipation al li.

Iam -- en pluva tago -- sinjoro B. rakontis al mi pri diversaj aĵoj

tute amike. Tiam mi lin ekamis, dum sinjoro B. kompreneble tion ne

eksciis -- bonvolu min pardoni, mi petas. Bonvolu min pardoni, ke

mi konfesas al vi tiel malkaŝe. Tio, kion mi devas diri, estas

tute sama, kia ajn estus la dirmaniero. -- Tiam, kvazaŭ mi estis

sorĉita de la diablo, mi diris al sinjoro B. ĉion, kion mi rezervis

en la koro. Sed mi ne deklaris al li mian amon. Li ankoraŭ neniom

aŭdis de mi pri tio, ke mi lin ekamis de tiam. Mi mem eksciis tion

rememorinte. Tiam -- mi ĵuras al Dio -- mi decidis kaj pensis, ke mi

estos via edzino.

Ju pli mi komprenis la parolojn de sinjoro B., des pli klare mi

sentis mian vekiĝon. De kiam mi konis sinjoron B., mi trovis mian

seksan deziron vekiĝantan en la koro ial natura, kaj mi ne sentis

jam penton. Ankaŭ mia religia kredo tute ŝanĝiĝis, kvazaŭ

renversite. Al mi ekprosperis vidi klare, kio en la mondo estas vera

kaj kio malvera; sed tion mi nun diras nur rememorante tiamaĵojn.

Tiam, kiel via edzino ĝisfine, mi klopodis forĵeti la strangan

forton de sinjoro B. eĉ riskante la vivon. Deposte al mi komenciĝis

doloraj tagoj. Ĉiun fojon, kiam mi ricevis leteron de vi, mi sentis

alvenon de fortaj helpantoj, sed iel mia koro alkutimiĝis al la

sento de doloriga kateno; tamen, ĉu mi ĉesis eĉ momente vin

estimi? Mi nun pensas, ke estus pli bone, se mi estus farinta tion!

De tiam ankaŭ sinjoro B. estiĝis meditema. Ni aparte suferis

apartajn suferojn. Kiam mi iel povis malproksimiĝi de li, tiam lia

farto ĉiam malboniĝis; kaj kiam la meditemo de sinjoro B. iom

malpli profundiĝis, tiam mia koro suferis pro netolerebla soleco kaj

mi ekhavis aŭ hemopteon, aŭ febron. Sed pri tio mi tiam ne konsciis

klare. Ĉu vi kredas al mi? Mi bataladis, kiom mia korpo permesis,

kiom mia koro permesis. Mi insiste pensis, ke mi pri tio ne rakontos

al sinjoro B., eĉ se mi mortus; ke mi apartenas al vi. Pro doloro

mi kelkfoje proponis al sinjoro B., ke li edziĝu kun via fratino

fraŭlino N. Tio estis mia egoismo, mi ne pensis pri la estonteco de

fraŭlino N. Mi nur klopodis, kiamaniere ajn min liberigi de sinjoro

B. Kaj sinjoro B. decidis edziĝi kun via fratino; sed, kiam mi

terure febriĝis post tio, li tuj tion nuligis. Aliflanke vi de mi

postulis en ĉiu letero, malkovri al vi mian koron. Kiel vi vidas,

mi neniel povis respondi. Kiam mi prezentis al mi dolorojn, kiujn

vi devas senti, dum vi flegante vian maljunan patrinon kuraĝe

laboradas por vivo de mateno ĝis vespero kaj min rigardas kiel solan

lumon, kiom da fojoj mi ja deziris eĉ preferi morton. Efektive morto

estis pli facila por mi; sed mi jam estis la homo, kiu, kiel mi

antaŭe skribis, ne povas trakti la aferon malserioze. Mi jam havis

forton, ke mi pensis, vivi en kia ajn suferado, dum mi vivos. Ju pli

forte ni, mi kaj sinjoro B. suferis, des pli profunde ni amis unu la

alian; ne, ne ni, sed mi. Do kontraŭ lia volo mi refoje al sinjoro

B. proponis, ke li edziĝu kun via fratino fraŭlino N. Li skribis al

vi tiun ĉi fojon kun pli granda decido ol antaŭe.

Mi unuan fojon spiradis kiel la homo elsavita el vakuo, sed samtempe

mi vidis alian profundan veron. Kun kia koro mi povos edziniĝi

kun vi? Kaj kun kia koro sinjoro B. edziĝos kun fraŭlino N.? Kiam

mi tion eksciis, mi trovis en mia koro malnoblan, malbelan penson

malsuperantan eĉ mian adoptpatrinon. Depost tio mi ne konas dormon,

nek malsanon. Mi nur pensadis pri tio ne ĉesante eĉ momenton, kaj

fine mi ankoraŭfoje petis sinjoron B. telegrafe nei edziĝon kun

fraŭlino N. Kaj mi decidis, konfesi al vi ĉion persone.

Ĉar mia koro estis konfuza pro malkvieteco, mia skribaĵo povas

havi malĝustajn kontekstojn kaj esprimojn; sed mi kredas, ke vi

ekkomprenos gravajn punktojn per tio.

Mi konfesas, ke mia koro amas sinjoron B.

Mi vin ne malestimas. Kiel antaŭe, tiel nun vi estas por mi viro

pura kaj forta. Mi vin estimos por eterne, kaj vin petas, ke vi

permesu al mi tion fari. Sed mia sincera karaktero min igas vin

estimi kaj ami sinjoron B.

Mi estas via fianĉino. La promeso de gefianĉiĝo estas reciproka;

tial, se vi postulas plenumi la promeson, mi devas fari tion. Mi ne

povas krom edziniĝi kun vi kun malplena koro.

Mi amas sinjoron B., sed pri tio mi al li ne diris eĉ unu vorton;

kompreneble mi estas libera de la ago, kiu estas permesata nur inter

la geamantoj.

Mi vin petas, ke vi rakontu al via fratino detale pri la afero,

por ke ŝi ne malkomprenu ĉion. Se vi permesos, mi senpere ŝin

pardonpetos pri tio.

Via J.

* * * * *

Legante tion, miaj okuloj kelkfoje ĉirkaŭkuris sur la papero ne

funkciante. Mi revenis kaj revenis al la komenco, kaj kiam mi finis

legi, estis jam krepusko.

Kiam mi ricevis telegramon de mia J., kiam mi ŝin akceptis en

mia domo, mi preĝis Dion, ke mi trovu ian rimedon eĉ la plej

malfacilan, dum mi sentis aliflanke alvenon de la fino; sed ĉio ĉi

tio estis vana. La sorto min batis blinde rekte al la fronto. Viaj

lastaj leteroj pike min rememorigas pri ĉio.

Al vi, kiu legos ĉi tiun leteron, nun solviĝos ĉiuj enigmoj; same

al mi jam nun solviĝis ĉiuj. Viaj ĝisnunaj leteroj havis ĉiuj

gravegan signifon. Mi koleris, kiam mi devis ridi, kaj ridis, kiam mi

devis koleri. Mian malfortecon mi nur priploras, kompatas.

Mi povas bone kompreni la koron de mia J. Ŝi estas prava. Kaj mi

miras, ke ŝi ne perdinte la vojon marŝis pli antaŭen ol vi.

Se ŝia vekiĝo estus pli malforta! Se ŝia agado havus iun ajn

riproĉindaĵon! Se mi estus naskita pli malnobla! Tiam, tie ankoraŭ

restus la rimedo, ŝin konduki refoje al mia brusto.

Mia fratino ĝentile eniris en la ĉambron kaj foriris almetinte

karbon en la fornon. Tiam mi kuraĝis levi la kapon kaj diris al ŝi

kun decido, je l’ laŭdo: „Mi vin bone komprenis. Miaflanke

mi havas nenion por diri.“ Ŝi ankaŭ levis la kapon kaj min

aŭskultis, sed jen varmegaj larmoj ekfluis sur ŝiaj vangoj.

Kontraŭe en mia koro regis forta trankvileco, en kiu mia lasta

ĵaluzo kaj memrespekto sin kaŝis. Pri tio mi nun hontas.

Krom tio, ke mia patrino de tempo al tempo tusis, la du virinoj estis

tute trankvilaj eksentinte timon pro graveco de l’ afero, kvankam

ili ne sciis pri ĝia enhavo. Ni ambaŭ nur sidadis unu kontraŭ la

alia. Krom tio, ke mia J. de tempo al tempo ŝtelploris tremigante

la ŝultrojn de rememoro, la tuta ĉambro estis morte kvieta, kaj

dume la nokto pasis kaj tagiĝis. En silento ni vidis lumon de l’

mateno, kiu iom post iom solece kaj malakre pliblankiĝis.

Ĉi tiun nokton mia J. forveturos por reveni al vi. Mi atendas vian

deklaracion.

Mi aldone skribas, ke mia J. intervidis kun mia fratino. Estos

nenecese, detale raporti al vi pri la malĝoja intervido de la du

virinoj. Mia fratino diris, ke antaŭ ĉio ŝi pardonas mian J.

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, nokte la 21an de Februaro 1914.

Kara A.!

Malprava mi estis, kiu vin instigis elporti la sorton.

La ondoj de l’ sorto senkompate ĵetis nin tri al la ŝtonego de

l’ vero. Kiu povas liberiĝi de ĝi?

Ni tri ĉiuj vundiĝis, terure vundiĝis. Vi devas plori, fraŭlino

J. devas plori, kaj unue eksciinte verajn larmojn mi ankaŭ ploras.

Ĉiuj homoj ridas je ni tri. Senmodereco, senhonteco, senprudenteco,

frivoleco kaj nemoraleco!

Malkaŝan veron, veran sincerecon ni tri eksciis. Ni tri, kiuj estas

nerepacigeblaj malamikoj kaj samtempe samsentaj martiroj, devas iri

ĉiu sian vojon ne erarante, nek ŝanceliĝante.

Estu beno sur via malvenko!

Estu kompato sur la renaskiĝo de fraŭlino J.!

Estu malĝojaj larmoj sur mia venko!

En fraŭlino J. mi trovis mian kompletaĵon. Mi unue al vi dediĉas

ĉi tiun bonan sciigon.

Mi ĵuras, ke mi kun mia J. kuraĝe batalos ĉiujn venontajn batalojn

nenion evitonte -- por ni ambaŭ, por vi kaj por la homa vivo, kiun

ni devas kreskigi.

Vian amikecon kiel oro, vian materian helpon, vian konfidon, vian

malbonstaton, bonvolon de fraŭlino N. -- ĉion ĉi tion mi kuraĝas

oferi. Tio estas mia atestaĵo por tio, kiel mi povas ami kaj estimi

mian J.

Sed mi timas, ke mia malbona farto min ne starigos longe sur la

batalkampo. La aferoj de homa vivo estas malfacilaj kaj malproksimaj.

Malĝojigite vi devos ekstari tie, kie ni pereos. Akceptu nian

senfinan bondeziron por via estonteco malĝoja, sed eble vivoplena.

Mia deklaracio finiĝis. Venis jam la tempo, en kiu mi devas preni

glavon.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, matene la 23an de Februaro 1914.

Kara B.!

De la nesto, kie loĝas mia patrino, kies malsano iom post iom

pligraviĝas, kaj mia fratino, kiu perdis amon...

Sur mia tablo nun kuŝas eluzita horloĝo kun viaj leteroj.

Kvazaŭ kompatante sian posedanton la horloĝo haltas ĉe la 11a kaj

duono. Malsaĝa, sed iom kompatinda horloĝo!

Je mia miro, mi nun neniel intencas restreĉi risorteton de tiu ĉi

horloĝo.

Ho, mia koro, atendu pacience!

Ĉe l’ rando de la matena ĉielo nun la suno de la 23a de Februaro

ekleviĝis.

Mi estas ĝin rigardanta.

Via A.

Deklaracio · 第 8 / 9 题