DEKLARACIO

(De A. al B.)

Tokio, la 15an de Septembro 1912.

Kara B.!

Laŭ via lasta letero mi nur atendis, ke vi povos reveni; sed vane.

La antaŭlegado komenciĝis hieraŭ, sed ĝi estas neinteresa

laŭkutime. Je la komenco de l’ nova studjaro mi ĉiam havas

ian novan atendon, sed mi ĝin trovas ĉiam precize perfidita.

Antaŭlegado de sinjoro prof. A. sufiĉas, por min tute enuigi post

30minuta aŭskultado. Je nia miro sinjoro C. jam ĉeestas ĉi tiun

jaron kaj kiel kutime li ĉiujn ĉirkaŭrigardas kun ironiaj okuloj

de sur la altkreska korpo.

Kia do estas via farto? En Tokio estas ankoraŭ iom varmege, sed

havante daŭre belan veteron kaj iom pli sekan aeron, ni kelkajn

fojojn trovas la vesperon tre bela. Ĉu vi ne kuraĝas reveni ĉi

tien? Mi nepre prezentos al vi D-ron B., kiu laŭ onidiro havas

konfidindan sperton je la malsano de l’ spiradorgano kaj efektive

bonan famon; ankaŭ mia onklo estas kuracita iam de li. Havante de la

infaneco nenian rilaton al la malsano, mi ne povas plene imagi vian

sentadon; sed ŝajnas al mi, ke vi pensas iom hipoĥondre pri via

malsano. Antaŭ ĉio mi nun opinias, ke estas malbone por vi, pensi

pri tro diversaj aferoj. Ĉu la loko Ŝiobara[1] estas bona por via

malsano? Onidire la ŝanĝo de la klimato estas granda en via loko

kaj mi opinias, ke tie malvarmiĝos pli frue ol en Tokio.

Ankaŭ por mi mem mi deziras, ke vi nun restu en Tokio; ĉar mi

sentas, ke mi ankaŭ ekkomprenis la religion. Entute la familio de

miaj gepatroj tute ne atentis religian vivon, kaj tio ne devenis

de memkonscio. Eble mia patro pensis iom pri tio, sed al la aliaj

familianoj tio okazis nur pro malvigla, senmemkonscia vivado.

Implikite en tiun atmosferon, mi ankaŭ havis ĝis nun neniun

rilaton al religia vivo. Akceptinte supraĵan antaŭopinion, kiu

devenis de iu scienca antaŭjuĝo, tiel, kia ĝi estas, mi pensis,

ke por mi estas nenecese rigardi la religion rekte; kaj efektive mi

estis tiam tiel senpripensema, ke ĝi estis nenecesa por mi. Sed

ŝajnas al mi, ke ankaŭ mia vivo ektravivis strangan turnotempon.

La mondo ekŝajnis al mi tiel vivoplena, al la celo progresanta

kaj organika, ke mi ĝin nur sub abstrakta, dubsenca vorto kiel

„sorto“ ne povas kompreni. Dum tia penso ekkreskis en mi, mi

unue ekinteresiĝis je la kristanismo, kiun vi konfesas. Mi denove

rigardis mian ĉirkaŭon kaj vidis kun miro, ke mistera mondo, de

mi ĝis nun tute neatentita, antaŭ mi disvolviĝas. Eksciiĝinte,

ke homa vivo povas tiel ŝanĝiĝi laŭ la maniero de rigardo, mi

nur miregas pri ĝia riĉa amplekso. De antaŭ nelonge mi regule

legadis la leteron „al la Romanoj“ ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo

kaj, sentinte en mia koro ĉiun tiaman sekreton, mi timis antaŭ la

profunda kaj akra sagaceco de Kristo. Mi pensas, ke povis observi

tiel akre kiel ambaŭklinga glavo nur Paŭlo revivigita de Kristo.

Jen min kaptas timo, ke, se mi antaŭenpaŝos unu paŝon, tiom

da peko disvastiĝos ĉirkaŭ mi, kaj se mi malantaŭenpaŝos du

paŝojn, tiom da pento estos tie postlasata.

Ĝis nun mi min rigardis viro energia, pli vigla kaj iom kuraĝa; sed

mi min sentas soleca, kiam mi pensas, ke, se mi akceptus religian

vivon, mia ĝisnuna memkonscio tute senspure malaperus; mi min sentas

tro soleca.

En tia okazo mi nenion povas krom deziri, ke vi estu ĉe mi.

Nun mi transiru al tute alia temo kaj vin demandas, kiel vi opinias

pri la amo? Feliĉe -- mi volas tiel diri, sed povas esti malfeliĉe

-- mi ankoraŭ ĝis nun havis neniun okazon havi aman aferon kun iu

ajn virino kaj enprofundiĝi en ĝin. Se fremdaj amrakontoj, kiujn

miaj samklasanoj ofte babilis ĉirkaŭ la forno k. c., min atingis,

mi ĉiam forlasis la lokon tirite de iu pura forto en la koro, dum

mi sentis iun hontindan allogon kaj scivolemon. En tia okazo mi

ĉiam rememoris viajn akrajn, helajn okulojn rigardantajn de post

la ferkadraj okulvitroj. Do vi min demandas, ĉu la amo malhelpas

studadon; ĉu pura, malegoista kaj solece-brila kortuŝo, kiun, al

mi ŝajnas, nur homoj enamiĝintaj travivas, ne estas ambrozio, kiun

la junuloj devas almenaŭ unu fojon gustumi? En la vortoj de Paŭlo

kaj Tolstoj parolitaj pri la rilato inter viro kaj virino kuŝas

kompreneble forta kaŭzo nerifuzebla. Mi ankaŭ ĝin jesas; sed, ĉu

ĝi estas la plej profunda fundo de la vivo?

Skribinte longan sensencaĵon mi timas, ke mi vin ĝenas. Sed mi tre

ĝojos, se vi skribos al mi pri via opinio, kiam vi vin sentos pli

bonfarta.

Hieraŭ estis antaŭdecidite iri post la antaŭlegado al Haneda[2] por

kolekti materialon; sed ne interesite mi tion rifuzis kaj iris

sola promeni ĝis la ĉirkaŭo de botanika ĝardeno en Koiŝikaŭa[3].

Lastatempe mi mem min sentas iom neordinara. Al mi la muskoloj

kvazaŭ malstreĉiĝis, kaj kiam mi rekonsciiĝis, mi pripensadis pri

absurdaj aferoj. Tio povas esti kaŭzita ankaŭ de tio, ke vi ne estas

ĉi tie en Tokio.

La monon petitan mi al vi sendos. Vi devos elspezi pli multe ol en la

universitato. Mi vin ne kontraŭopinias pri memkuirado, sed vin gardu

antaŭ malpermesitaj aferoj. Monon vi povas elspezi senzorge, ĉar mi

havas iom pli multe ol bezone.

Ĉi tiun nokton mi ial sentas deziron, plie skribadi al vi; tamen,

ĉar la nokto estas jam malfrua kaj mi timas malbone influi sur vian

malsanon, mi ĉi tie ĉesas.

Estas ja nokto, en kiu mi eksentas amon al ĉiuj ajn.

Do (de tie ĉi la letero estas forstrekita).

Via A.

(De B. al A.)

Ŝiobara, la 20an de Septembro 1912.

Kara A.!

Promeninte, sur la revena vojo mi kaptis unu maloftan tineon ankaŭ

hodiaŭ. Ĝi povas esti nova speco. Ŝiobara estas iom pli bona loko

por kolektado de materialo.

Vi eksciis amon? Lastatempe miaj nervoj iom pli-akriĝis.

Kiu povas esti favorito de amo krom vi? Vi havas sanan korpon,

sinceran karakteron, allogan vizaĝon kaj puran naivecon. Antaŭ vi

estas entreprenoj kaj malantaŭ vi riĉeco.

Tio ne estas sarkasmo, sed nur sinsekva aranĝo de faktoj tiel

simplaj, ke ili povus ŝajni sarkasmaj.

Amo estas forteodora esenco, kiu povas fermenti nur en la provizejo

plena je nutraĵoj.

La kompatinda malsanulo kiel mi eĉ ne flaras ĉi tiun esencon sen

pulsobatego. Ne pro envio ... ne, pro envio, pro klara envio.

Sed estas en la mondo homoj, kiuj meritas amon, kaj ankaŭ homoj,

kiuj ne meritas amon.

Mi vin kuraĝigas, nepre efektivigi vian amon. Mi eĉ povas diri, ke

estas eraro de Dio, ke vi ne havas aman historion.

Tolstoj estas, oni povas diri, optimisto, kiu ebriiĝinte de bona

vino deliradas. Kia simpla aminda koro!

Vi, kiu predikas pri Tolstoj kaj Paŭlo samtempe, erare metis infanon

apud la diablon.

Kristo estis dufoje krucumita, unue de judoj kaj duafoje de Paŭlo.

Per la unua sufero li ĉieleniris, sed per la dua li estis teren

forĵetita.

Mi antaŭ ĉio malamas la konfuzajn vortojn de Paŭlo. Ĉu li

predikas la homon per la homo? Do vin gardu antaŭ falsa profeto

predikanta la homon per la homo.

Nun, mia malsano estas jam diagnozita kiel efektive kompleta ftizo.

D-ro B. estis tre interesa kuracisto. Li ĉion malkovris al mi,

dirante, ke estas nenecese kaŝi antaŭ mi. Kiam li deklaris al mi

pri tio, mi, kion vi komprenos, tiumomente tiel suferis, ke mi eĉ

ne povis moviĝeti, kvazaŭ ĉiuj nervoj en mia korpo frostiĝis

kaj kaŭzis la rigidecon de la membroj. Sed mia koro jam reakiris

kutiman trankvilecon; tamen estos neeble, reveni al la universitato

en la proksima estonteco. Mi ofte sopiras je l’ atmosfero de la

laboratorio; sed mi nenion povas krom rezigni.

Dankon por la mono. Mi nun loĝas en la domo apudrivera, kiun vi

konas; sed konfuzate de vojirantoj mi intencas iam post nelonge lui

ĉambron ĉe iu kamparano.

Nun mi ekhavis febron ree; pardonu, ke la letero fragmentiĝas, mi

bone scias, ke tio estas malagrabla por vi.

Mi rememoras, ke mi forgesis, skribi al vi pri mia opinio pri la

religio; sed ĝi ne estas inda je skribado.

Ĉar mi apartenas al tiuj, kiuj ne povas vivi ne ebriiĝante, mi nur

volas ebriiĝi de Kristo. Se mi estus vivinta antaŭ Baudelaire,

mi certe ne estus lin antaŭe skribiginta la poezian poemon

„Ebriiĝu“!

Via B.

(De A. al B.) (poŝtkarto).

Tokio, la 22an de Septembro 1912.

Kara B.!

Promeninte en la botanika ĝardeno mi ĵus revenis kaj trovis vian

leteron min atendintan. Eksciinte, ke via malsano estas ftizo, ankaŭ

mia sango kvazaŭ frostiĝas. Mi elkore vin kompatas.

Vi lerte min divenis. Mi intencas, iam konfesi al vi detale kaj peti

vian helpon; bonvolu ĝin legi, kiam vi vin sentos bonfarta. En

Ŝiobara oni jam sentos malvarmon? Mi deziras, ke vi kiel eble plej

singardeme zorgu pri via malsano.

Via A.

(De A. al B.)

Tokio, la 6an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Kiel vi kun dolorego bataladas kontraŭ la malsano, kiu senkompate

forrabas de vi ĉiujn esperojn, vin ekstreme minacas kaj

maltrankviligas, tio estos eble la sekreto, kiun nur vi sola povas

kompreni. Al mi ŝajnas, ke en via suferado kuŝas io tre sankta

kaj estus tro malhumile por la homo kiel mi, kiu travivis neniun

malsanon, eĉ nur ĝin ekrigardi. Povas esti malprave, ke mi

konsolas la malsanulon. Sed mi ne povas krom vin kompati laŭ mia

maniero kaj deziri al vi la plej baldaŭan resaniĝon.

Per via lasta letero mi ne povis detale sciiĝi pri via farto; ĉu vi

nun iom pli bone fartas? Se via humoro al vi permesos, bonvolu sciigi

min pli detale pri via febro kaj apetito. Ĉu vi min demandos, por

kio tio utilos? Mi senkaŭze deziras tion ekscii.

Ho, kiom ofte mi ŝanceliĝis, ĝis mi decidis skribi al vi la

sekvantan konfeson. Mi timis, ke ĝi povas influi malbone sur vian

malsanon; sed mi pli multe dubis, ĉu mi povos skribi ĝis la fino

nenion kaŝante.

Sed, mi hodiaŭ decidis skribi. Ĝi rilatas al la ama problemo, kiel

vi jam divenis. Sed mi refoje vin petas, ke vi legu, kiam via humoro

tion permesos.

Al mi ŝajnas necese, ke mi ion skribu pri mia seksa vivo, antaŭ ol

komenci la konfeson.

Se mi rigardas mian estintecon, mi povas rememori, ke mia koro estis

jam, kiam mi estis infano, supermezure alligita al la ino. Malgraŭ

ke tio estas komuna por ĉiuj viroj, nur malmultaj homoj parolas pri

tio malkaŝe; se ne, mi estas tute malsama ol la aliaj kaj havas tute

malsimilan travivaĵon. Mi memoras, ke mi havis iun, ĉe la viro ne

senteblan, amikecon al la juna edzino de mia najbaro. Tiam mi estis

tia knabo, kian oni karesas dirante: „Aminda knabo!“ Kaj al mi

ŝajnis, ke ŝi speciale min amis. Kiel mi ĝojis pri tio! De memfido

kaj kontento -- kia diferenco inter mi tiam kaj mi nun, tremanta

ĉiam antaŭ maltrankvileco, -- kaj kia dezirinda miraklo! -- mi

kondutis tiel fiere, ke mi eĉ malestimis miajn kunludantojn antaŭ ŝi.

Iam, pro la ŝanĝo de la ofico de sia edzo, ŝi subite malaperis

ien de antaŭ miaj okuloj. Mia mondrigardo, laŭ kiu mi difinis la

tutan mondon tian, kian mi ĝin aŭdas per la oreloj kaj vidas per

la okuloj, tute ŝanĝiĝis, kaj de tiam en mia koro ekkomenciĝis

neatendita tute alia mondo, malplena mondo. Mi rememoras, ke ia

sopiro je nekompreneblaĵo ankaŭ komenciĝis de tiam. La mirindan

mondon, de kiu ŝi estis malaperinta, mi tiam neniel povis klare

imagi en la kapo. Mi nur sentis min tre soleca. Okazis, ke kelkajn

vesperojn, atakite de stranga nostalgio, mi aŭ ekploris senkaŭze,

aŭ ĝenis sencele servistinojn kaj la patrinon, tiel ke mia patro,

kiu tre malofte ekkoleris, min severe riproĉis. Oni diris, ke mi

suferas je neŭrastenio. Kiaj sarkasmaj vortoj! Efektive, mi tre

naive malsaniĝis je neŭrastenio.

Espereble vi ne legos mian leteron, ne konsiderante pri via malsano?

Bonvolu vin gardi!

Se mi rememoras la tiaman aferon, mi ankoraŭ nun min mem kompategas.

Larmoj, kiaj estas sekreciataj ĉe la rememorado de la naskiĝloko,

amasiĝas sur miaj okulharoj.

Poste mia memoro je la bela najbarino malaperis iom post iom. Ŝajnas

al mi, ke mi ree fariĝis vigla knabo kiel antaŭe. Sed la vundo de

l’ eta koro, kvankam nur degratita, atendadis la forton kuracantan,

dum ĝia posedanto tion ne rimarkis. Kiam mi estis dekdujara, iam mia

fratineto invitis sian amikinon kun ŝia pli maljuna fratino, por

kune ludi. La pli maljuna fratino estis ankaŭ dekdujara kaj nomata

Cuja. Depost kiam mi ŝin vidis unuafoje, mi ŝin ekamegis. Pri la

pli juna mi ne memoras, kia ŝia nomo estis, ĉar ŝi estis blinda

je unu okulo kaj malbela, dum la pli maljuna estis nekompareble

bela. Kiam mi aŭdis, ke mia patrino ŝin admiris, dirante „bela

kiel pupo“, mia koro kvazaŭ suprensaltis pro konsento al tio. Sed

miaflanke, neniel povante diri tiajn vortojn, mi min sentis incitita.

Mi penadis alproksimiĝi al fraŭlino Cuja kun trankvila koro, sed

pro hontemo mi neniel tion povis; ĉar tiam en mi malbeno de la karno

jam eklevis sian malbelan kapon, kvankam nur iomete. Sed mi ĉiel

penadis, esti nepre la unua superulo antaŭ ŝi. Mi ekhavis nur

malamikojn ĉirkaŭ mi, kaj mi ree fariĝis malbonhumora knabo kun

malmola koro.

Mi tion ankaŭ rememoras. En la deziro esti ĉiam en ŝia proksimo,

mi volis nepre akiri ŝian fotografaĵon. Al mi ŝajnas, ke mi

tiam pensis, ke estas neniu rimedo krom interŝanĝi. Sed, kiel mi

kuraĝus doni al ŝi mian solan fotografaĵon. Kaj fine mi elpensis

fari fotografaĵon de miaj grupanoj. Kiam la fotografaĵo estis

farita, mi trovis, ke mi estis fotografita tre malbela, sed unu el

miaj amikoj aminda. Mi tre ŝanceliĝis malgraŭ la juneco, sed

refoje fotografigi estis neeble. Iun vesperon, post kiam mi kun la

fratinoj kaj aliaj geknaboj multope ludis, mi ĵetis la fotografaĵon

antaŭ fraŭlino Cuja kaj ŝia fratino, ŝajnigante indiferentecon.

Estis fraŭlino Cuja, kiu rapide ĝin prenis. Ŝia fratino tuj

alproksimiĝis al ŝi kaj ili ambaŭ ĝin rigardis. Tiam mi diris

kvazaŭ duone kantante: „Kiu volas ĝin ricevi?“ Estis ŝia

fratino, kiu dirinte: „Donu al mi!“ bruligis sian solan okulon.

La detenema fratino pli maljuna ĝin metis trankvile sur la maton

turninte la bildflankon malsupren, kvazaŭ ŝi tuŝis ion malbonan.

Mi ekscitiĝis kaj nenion pripensante ĝin disŝiris en pecetojn

antaŭ ĉiuj rigardantoj mirigataj.

Vi eble tre enuos legi tiajn aferojn. Sed mi vin petas esti pacienca

por iom da tempo kaj legi plue.

Mi volis iel certiĝi, ĉu ŝi min amas. Sed ŝi kondutis naive,

ĝentile kaj al ĉiuj egale, kaj pro tio mi suferadis kaj suferadis,

ke mi min sentis kvazaŭ sufokata. En mia nuna stato mi ne toleras

rememori la puran, fortan suferadon, kiun mi tiam travivis.

Poste alia afero okazis. Sur la vojo al la lernejo de mia fratineto

loĝis bubo, kiu turmentis preterirantajn geknabojn. Ŝin atendante

je la horo de ŝia lernejvizito kaj hejmenreveno li ŝin minacis, ke

li ŝin batos, se ŝi piedpremos eĉ unu eron de ŝtoneto kuŝanta

antaŭ lia domo. Pro timo antaŭ tiu bubo la vizito de fraŭlino Cuja

al ni ankaŭ komenciĝis maloftiĝi. De forta amo al mia fratino kaj

samtempe de dezirego vidi fraŭlinon Cuja pli ofte, mi iun tagon

faris interfrapon kun li. Nur pro la pli granda longeco de mia bambua

bastono, mi fine forpelis tiun bubon en lian domon. Kun fiera mieno

de triumfo mi iris tien kaj tien ĉi antaŭ la pordo de lia domo.

Jen subite ŝtono, kiun li celante ĵetis sur min de interne de la

barilo, celtrafis mian dekstran brovon kaj de tie sango ŝprucis.

Ekkoleriĝinte mi enkuris senkonscie en lian domon kaj estis tie

flegata; poste oni min portis al mia domo kaj kuŝigis en la lito

post kudrado de la vundo per tri kudriloj. Oni diras, ke mi tiam

eldiradis eĉ en la deliro: „Senkuraĝulo! Senkuraĝulo!“

Post ĉirkaŭ dek tagoj la vundo jam preskaŭ resaniĝis, ke mi

povis promeni en la ĝardeno. Sed la kolero de mia koro neniel

trankviliĝis, kaj ĝenite de mi pro tio, mia patrino rakontis al

mi pri diversaj aferoj, por min konsoli, kaj sciigis min, ke unu de

fraŭlinoj Kobajaŝi ĉiutage vizitadis Inari-templon[4] por preĝi,

ke mia vundo kiel eble plej baldaŭ resaniĝu. Kiam mi aŭdis pri

tio, mi pro ĝojo preskaŭ eksaltis. Nun mia vundo estis sufiĉe

rekompencita. Estis bone, ke mi vundiĝis. „Sed,“ mi ekpensis

en mia eta koro, „kiu estas unu de la fraŭlinoj?“ Mi neniel

kuraĝis demandi mian patrinon pri tio.

Kiam mi povis ree vizitadi lernejon, fraŭlino Cuja kaj ŝia fratino

transloĝiĝis de sia loĝejo en la vendejon kaj de tiam estis

neniam donita al mi la okazo, ŝin vidi eĉ nur unu fojon. Mi pensis,

ke estas pli bone, se mi estus mortinta pro interfrapo. Efektive,

estas neniu epoko krom infaneco, en kiu oni povas pli facile decidi

morti. Kompare kun mi tiama, mi kun miro vidas, ke mi nun estas

mirinde malproksimiĝinta de la morto.

Mi ĝis nun ankoraŭ ne scias, kiu de la du fraŭlinoj preĝis

por mi. Poste ni translokiĝis en la urbon Sendai[5]; sed mi ofte

vizitadis mian antaŭan urbeton kaj jam sciigite, ke la patro

de fraŭlino Cuja estas tevendisto, mi ĉiam atentadis sekrete,

kiam mi iris preter la tevendejoj. Iam ŝajnis al mi, ke mi vidis

fraŭlinon Cuja en la iom granda vendejo. Kvazaŭ frapita de tondro

mi konfuziĝis kaj turninte la kapon de tie mi rapide foriris.

Tiam, je mia malĝojo, mi jam fariĝis kvazaŭ duonbesto, kiu,

eltirinte fraŭlinon Cuja el fragmentitaj rememoroj kaj sin ferminte

en la labirinto de la fantazio, al si permesis onanion.

Ankaŭ post tio mi kelkajn fojojn preteriris la tevendejon, en

kiu, ŝajnas al mi, mi vidis fraŭlinon Cuja. Sed post nelonge la

tevendejo estis fermita. Kaj fraŭlino Cuja, kiu skuis miajn tutajn

animon kaj korpon, postlasinte nur neperfektan imagon en mia koro,

malaperis kun tiu juna edzino en la miraklan mondon, kiu min neniom

koncernas. Tio estis por mi tiam pli mistera, pli malĝojiga okazo ol

morto. Ĝi estas ankoraŭ nun mistera por mi, se mi rememoras; terure

mistera. Neniel revidi la homon, kiun oni antaŭe vidis ... ĉu tie

ne kuŝas senfunda mistero de la sorto?

Kara B.! Vi nun finaŭdis sensencan, longan uverturon. Kompreneble

mia seksa vivo ne finiĝas tie; sed pensante, ke la ceteraj ne

rilatas senpere al mia konfeso, mi ilin rezervos por babilado en

aliaj tagoj kaj nun skribas al vi malkaŝe pri la lasta okazintaĵo.

Kiel vi scias, ĉi tiun someron mi vizitis la banlokon Noboribecu[6]

en Hokkaido[7] kun mia patrino. Pro longjara mastrumado ŝi estiĝis

tre kaduka, kaj konsilite de iu kaj samtempe instigite de scivolemo,

mi ŝin akompanis tien, kvankam tio ŝin iom ĝenis. Por mi

enlandulo, tiel nomata de la insulanoj, ia dezerta naturo en Hokkaido

ne estis aminda. Kiam mi veturis sur malebenega monta vojo skuiĝante

en la omnibuso, mi eĉ timis, pensinte, kia gastejo nin atendos;

sed atinginte la cellokon, mi trovis kelkajn pli grandajn gastejojn

ol mi estis atendinta. Sed malpureco nekonvena je la grandeco kaj

bangastoj, kiuj konsistis nur el homoj kiel kompanianoj kaj ministoj

vivantaj en la plej malalta ĝuo, tuj kaŭzis al mi malagrablan

senton. Feliĉe nia ĉambro estis rezervita en la unua etaĝo, kiu

havas belan perspektivon. Verda vidaĵo rigardita de tie estis tre

bela; sed mi sentis, ke nenio estas pli neĝustloka krom kuŝigi la

sanan korpon en la ĉambron de l’ bangastejo.

Sed estas pli netolereble, restadi pro malsano en tiaj lokoj kiel vi.

Mi timas, ke ĉi tiuj miaj vortoj vin malagrabligos.

Post vespermanĝo mi ĉirkaŭiris laŭ la verando en la unua

etaĝo kaj trovinte en la ĝardeno malantaŭ la konstruaĵo du

per jukataoj[8] vestitajn homojn kaŭrantajn sur la vojo sub la

parkomaniere artefarita monteto, mi haltis min apogante sur la

kolonon.

Unu de ili estis malgrasa, ŝajne altkreska maljunulo kaj kontraŭ

li kaŭris knabino kun japanmaniere aranĝita hararo kaj olivkolora

zono. Mi atente rigardis, kaj ŝajnis al mi, ke ili senbranĉigas

kaj senŝeligas ĵus elfositan bambuon kun kurba radiko. La knabino

aspektis ankaŭ malgrasa, sed ŝia riĉa hararo distinge tiris mian

atenton eĉ de malproksime. Nekonscie observante tion, mi elelektis

senkonscie pasintajn memorojn en la kapo, kaj kiam mi rekonsciiĝis

de fantazio, mi rimarkis, ke mi pensis ŝin alligita al fraŭlino

Cuja kaj mi mem miris pri mia stranga penso.

Jen la gracieco simila je la cervido, kiun mi trovas en dekdu- aŭ

dektrijara knabino kaj la ĉarma hararo kun bela rando, kiu min

allogas ĝin ĉirkaŭpreni kaj mordi, kaj per kiu fraŭlino Cuja

distingiĝis. Al mi ŝajnis, ke la knabino antaŭ mi posedas tiujn

du ecojn. Miaj ĉiuj rememoroj estintaj svarmis unu post la alia kaj

mi sentis, ke la sango en mia tuta korpo enkuris en la koron min

ekscitante.

Mi ne povas krom pensi, ke ironia rideto aperas sur via vizaĝo, dum

vi legas ĉi tiun leteron. Tio povas ŝajni al la homoj kiel vi,

kiu vi silentas, kvankam vi bone konas la mondon, sensenca epizodo

infanaĵa. Sed mi, intencinte kaŝi nenion antaŭ vi, skribis ĝis

ĉi tie kaj ne povas jam returneniri. Min apogante sur la kompaton

vidiĝantan malantaŭ la ombro de via rideto, mi skribadu nedeteneme.

Kvazaŭ instigite de mia ne ordinara rigardo, la knabino subite levis

sian kapon kaj min rigardis rekte. Mi koncentris energion en mia tuta

korpo en la okulojn, kaj penadis ne rompi ĉi tiun sonĝon en la

hela tago. Tiam la maljunulo subite ekrimarkis la sintenadon de la

knabino kaj turnis siajn okulojn al mi laŭ ŝia rigardo. Konfuzite

la knabino turnis sian vizaĝon teren kaj ekstarinte pli frue ol la

maljunulo ŝi prezentis al mi la dorson. Kaj ili ambaŭ malaperis

malantaŭ la artefaritan monteton.

Antaŭ la vespera perspektivo, mankanta je la sunlumo, miaj okuloj,

kiuj rigardadis blankaĵojn, estis kvazaŭ blindaj. Pro tio mia

konscio ankaŭ malklariĝis, kaj mi ne sentis la verandon sub

miaj piedoj. Sed ĉi tiu iluzio tuj rompiĝis kaj iom post iom

rekonsciiĝinte mi klare vidis, ke ĉio okazis ĉi tie antaŭ miaj

okuloj. Tio ne estas sonĝo, sed realaĵo. Ĉu ekzistas tia realaĵo?

Dank’ al Dio! Mia koro tiel ĝojis, ke ĝi en mi pulsobategis. Ree

revenis al mi la perdita mondo. Sola ridetante mi en firma paŝo iris

sur la verando tien kaj tien ĉi. Mi ne povis kompreni, ĉu pasis nur

unu sekundo aŭ eterno, ĝis mia patrino venis min alvoki por banado.

Mi ŝin sekvis distrite kaj nur sensence ridetante.

Mia laca patrino sentis agrablan dormemon eble pro efiko de la

medikamenta bano kaj post banado ŝi tuj ekdormis trankvile. Mi

penis legi vian traktaton „Studado pri la traĥeo kaj la larvo de

la libelo“, kiun mi kunportis, sed mi ĝin neniom komprenis post

kelkfoja relegado. Estis kvazaŭ Biblio. Antaŭ miaj okuloj aperadis

kaj malaperadis fragmentitaj impresoj de la knabino, kiun mi vespere

vidis, kaj mi tute suferis. En tiuj tagoj mi skribadis la taglibron

laŭkutime, sed mi nun vidas, ke tie estas skribite nur jene:

„Alvenis hodiaŭ al la gastejo en Noboribecu; malpura, sed tre

bona loko. Mi min sentis neniam tiel feliĉa. Estas vespero, kiam

mi sentas deziron danci senveste kiel Davido. Dum mia tuta vivo mi

neniam forgesos tion, kio hodiaŭ okazis. Kion fari kun la forto de

la amo, kiu tiel ŝprucas. Dankas Dion. Kiel aminda estas la vizaĝo

de mia dormanta patrino!“

Efektive pro tio, ke mi vivas en tiu ĉi mondo, mi tiun nokton dankis

Dion kaj min sentis tro feliĉa, kaj ne povis dormi. Kiam la dua

horo sonoris, mi decidis enlitiĝi. La litkovrilaro estis mola kaj

agrabla. Tute libera de diversaj fantazioj, kiuj atakas junulojn en

la lito -- ambicio, revo, pento, volupto, memriproĉo, entrepreno

-- mi estis kiel infano tuj entirita en la fundon de profunda, ĝoja

dormo.

Kiam mi vekiĝis la sekvantan tagon, hela sunlumo jam eniris oblikve

sur la verandon, ĉar en Hokkaido oni uzas kutime vitrajn glitpordojn

anstataŭ la lignaj. Mi vekiĝis spontanee kiel la burĝono ekfloras,

kaj senkonscie ridetis en la lito. Kaj sentinte nun konfidindan

forton de mia korpo, mi aŭ prezentis ambaŭ brakojn alterne antaŭ

la okulojn, aŭ prenis ilin alterne unu post la alia, aŭ preninte

apudkuŝantan spegulon rigardis en ĝin montrante blankajn dentojn.

Poste, kiel juna bambuo forĵetanta neĝon de si, mi abrupte leviĝis

sur la lito. Jen mi vidis, ke min rigardis mia patrino, kiu jam sin

vestis, frotante al si la okulojn.

Kun ĝojo en la koro mi komencis min vesti, sed subite abomena

maltrankvileco, kiun mi ne estis rimarkinta, min ekkaptis. Ligante al

mi zonon mi penis rememori la scenon en la lasta vespero, sentante,

kvazaŭ mi ion postlasis. Kaj vidu, la sceno estis fiksita en mia

kapo kun pli klara konturo ol tiam, kiam mi vidis per la okuloj. Kial

do povas komenciĝi abomena maltrankvileco? Kio min maltrankviligas?

Mi sentis, ke per tio, ke mi vidis la knabinon, mia vivo estis fikse

destinita por la vojo al malĝojo kaj al malfeliĉo. Tie estis iu

foso, kiun mi ne povas transpasi. Stranga soleco min ĉirkaŭis.

„Jes, sen konsiderado li volas efektivigi la iluzion.“ En tiama

humoro mi permesis al mi tian malprofundan monologon. Sed, mi

rememoras, ke maltrankvileco kaj pasio, pro kiuj mi nun suferas,

estas kaŭzitaj ĉiuj de la diableto, kiu tiam ekaperis en mia koro.

Mi deziregis, ke mi vidu la knabinon ankoraŭ unu fojon. Ŝi loĝas

en la sama gastejo kiel mi; sed kie estas ŝia ĉambro? La tago

pasis postlasinte al mi malgrandan maltrankvilecon. Vespere antaŭ

enlitiĝo mi volis min bani ankoraŭ unu fojon. Timeme portante

plene malsekajn lignoŝuojn kun malstreĉitaj rimenoj kaj celante la

malhelan lamplumon, mi malsupreniris danĝeran, ŝtonan ŝtuparon

kaj atingis sub la krutaĵo konstruitan banĉambron, tra kiu torenta

rivereto fluas. Tie mi trovis neniun bangaston, sed nur komizojn kaj

servistinojn de kelkaj gastejoj, kiuj kune sin banante malĝentile

eldiradis kiel eble plej obscenajn vortojn unuj al la aliaj kaj

bruludis. Pro malesperiĝo mi volis reveni ne banite, sed trovinte

tiumomente, ke la maljunulo sin senvestiganta en la vestejo estas

la hieraŭa homo, mi senŝanceliĝe eniris en la vestejon kaj min

senvestiginte pli frue ol la maljunulo mi ensaltis en la bankuvon. La

fortikaj Panoj kaj malbelaj nimfoj, kies ĝuado estis interrompita

per la vizito de l’ bangastoj, baldaŭ foriris unu post la alia,

tiel, ke du grandaj bankuvoj apartigitaj per ligna tabulo estis

okupitaj nur de ni du: mi kaj la maljunulo.

Do, en tia okazo estus laŭkutime, ke mi alparolas al la maljunulo

kun mondeca maniero kaj konatiĝas kun li. Sed tian agon mi tute ne

ŝatis. Krom tio, la maljunulo ŝajnis al mi obstina kaj de malnovaj

kutimoj. Ĉiam murmurante ion en la buŝo, li ne volis eĉ turni

la okulojn al mi. En la banĉambro regis silento, nur bruis akvo

superfluanta el la aparta kuvo por lavado kaj sonis glate, kvazaŭ

oni tuŝas oleon, kiam ni lavis al ni la vizaĝojn kaj manojn per la

viŝtukoj.

Tiam subite aŭdiĝis piedsonoj de altaj lignoŝuoj. Mi ekmiris kaj

maltrankviliĝis. Ankaŭ la maljunulo sin turnis al la sono. Kaj

poste silento ree regis momenton.

Baldaŭ la pordo de la enirejo iomete malfermiĝis. Miaj tutaj korpo

kaj animo estis nur sola „atento“. Levinte nur la kapon el varma

akvo mi kiel ĉasisto sekrete observadis la eniranton, ĉirkaŭitan

de vaporo de malantaŭ la malhela lumo de l’ petrollampo. „Ĉu vi

estas sola, mia avo?“ kiel tondro frapis miajn orelojn soleca, sed

juna voĉo. „Kia bela voĉo, pli bela ol mi atendis!“ tiel pensante,

mi englutis ŝian voĉon tra la oreloj ĝis la fundo de la koro.

Malgraŭ ke la maljunulo kompreneble sciis mian ĉeeston, lia buŝo

eligis: „Jes“, kvazaŭ lin tedis, diri, ke mi ĉeestas. Kaj

aŭdinte tion la homo ekstera malsupreniris ŝtonan ŝtuparon kun

ĝojo. Kia aminda estis ŝia pozo, kiam ŝi iris paŝo post paŝo

horizontale streĉante la dekstran brakon, por ke ŝi ne glitu pro

malsekeco de la pavimo! Baldaŭ ŝi sidiĝis kun levitaj genuoj apud

la bankuvon, el kiu varma akvo superfluadis, kaj malsekiĝinte al si

la bruston per la viŝtuko, ŝi serĉis per la okuloj la avon tra

vaporo, kaj eksciis, ke tie alia juna homo estas. Kia kompatinda ŝi

estis, kiam ŝi pro honto, kiu kaptis ŝian tutan korpon, senkonscie

kuntiris la membrojn kaj mallevis la kapon! Mi nur silente rigardis

la scenon kvazaŭ en sonĝo. Tiam, instigite de la maljunulo, ŝi

kuraĝis sin trempi en la bankuvon. Mi akre konsciis, ke apartigite

de la akvo ŝia korpo estas en la proksimeco de kelkaj futoj. Kaj mi

sentis, ke pikanta incito atakadis mian haŭton, kvazaŭ mi staris en

la akvo saturita je elektro. Mirinte mem pri mia troa senkuraĝeco mi

penadis trankviliĝi kaj tie resti, sed vane. Ne tolerinte mi fine

transiris rapide en la alian bankuvon.

Tiam, mi banante en la akvo apartigita per ligna tabulo, mi avidege

kiel la kato aŭskultis, por kapti ĉiujn bruojn en la apuda kuvo.

Nenia parolo aŭdiĝis, kvazaŭ la silentado, kia nur okazas inter la

homoj sataj je amo, estas agrable interŝanĝata inter la maljunulo

kaj la knabino. Trankvila kaj sola, kun pacega rideto mi ebriiĝis

de tiu elokventa silentado. Estis trankvila, paca nokto; nur la bruo

de l’ torento, kiu el la senhoma monto rapidas al la homplena

loko, vizitis miajn orelojn kiel pura akompananto konvena je ĉi tiu

silentado.

Tiam ŝi eklavis al si la hararon apud la aparta kuvo preta por

lavado. Malhelpite de l’ ligna tabulo mi ne povis vidi ŝian korpon;

sed maldika antaŭbrako konvena je la virgulino kaj unu parto de

riĉa, nigra hararo incitadis mian senton kaj ebriegigis mian cerbon

kune kun ensorĉanta odoro de l’ pudro. Kiam ili ambaŭ forlasis la

banĉambron kaj iliaj piedsonoj malproksimiĝis, mi alproksimiĝis al

la aparta kuvo kaj volis serĉi tie ŝian postsignon. Mi ĝojsaltis

kiel pasero, kiam mi el kelkaj akvoĉerpiloj trovis unu makulitan

per pudro. Kvazaŭ el glaso por triumfanto mi enverŝis per tiu

ĉerpilo malvarmegan montan akvon en mian sekan gorĝon kaj revenante

mi kunportis tiun akvoĉerpilon kun zorgo.

Tiun nokton, kiam mi enlitiĝis, antaŭ miaj okuloj klare aperis la

bildo de „la naskiĝo de Venuso“ de Botticelli. Unue mi memoras

je malgrandaj printempaj ondoj, kiuj ludante je ĵus deprenitaj

rozoj ĝoje brilas, dancas kaj ridetas. Due mi memoras je l’

malplena, sed plena, granda spaco etendiĝanta sur tiuj ondoj. En la

mezo pentrita iu gracia figuro ne pure greka. Ĉu ŝaŭmoj de akvo,

aŭ homo, aŭ marfeino? Figuro de gracie ekstarinta virgulino, kiu

klinas la kapon, kvazaŭ ŝi ne povas subteni sian riĉan, brunan

hararon kaj rigardas rekte antaŭen kun mallarĝe malfermitaj okuloj

ne perfekte vekiĝintaj de sonĝo. Figuro de virgulino naskonta

senfinajn vivon kaj ĝojon. Tute sanktigita, riĉa sensacio...

Poste mi havis ofte okazojn ŝin vidi. La sekvantan tagon ŝi

aranĝis la lavitan hararon nur simple. Mi ial pensis, ke ŝi tion

faris min flatante. Ju pli ofte mi ŝin vidis, des pli profundiĝis

mia amo al ŝi, kaj ĝi jam fariĝis forto, kiu apartigate de l’

asociacio je fraŭlino Cuja povis ekzisti tute memstare kaj min

altiradis. Mi tion timis, sed kion mi povis fari? La nigrega hararo,

kiu ornamas la belan vizaĝon kiel la ebona turo bele skulptita. La

nigreta, sed brila vizaĝo gracia, kiun riĉeco de l’ hararo pli

delikata ŝajnigas. Grandaj okuloj enigmaj. Inspiranta brusto kun

mamoj ne ŝvelantaj. Graciaj gamboj kun plenaj femuroj. Pripensante

tiujn en la koro unu post la alia, mi ne povis krom bedaŭri, ke mi

ŝin vidis tro malfrue. Eble okuloj de kelkaj junuloj plenaj je pasio

ŝin jam rigardis. Kaj ĉu ŝi el ili neniun trovis, kiu tuŝis ŝian

koron? Jes, ŝi devas esti jam trovinta tiun. Estus vere miraklo,

se ŝi lin ankoraŭ ne estus trovinta. En la fundo de ŝia brusto,

kiu, ŝajnas al mi, nenion scias kaj neniun tuŝas... Sed, ho ve,

tro malfrue mi ŝin vidis! Dum mi tion ne konsciis, ekkreskis en mia

koro ĵaluzo kaj envio. Kaj strange malgajigite pro tio, mi forlasis

mian patrinon kaj sola vizitis la banejon en Karunisu, kiu estas

malproksima ĉirkaŭ 8 kilometrojn.

Kion do vi amas en ŝi? Vi nur konas ŝian supraĵan vizaĝon. Kio

ja estas la nigra hararo? Kio ja estas la grandaj okuloj enigmaj?

Kio ja estas la maldika brusto, kiu povas enfermi en si malsanon?

Kion vi faros, se ŝia belforma kapo estas plena nur je senprudentaj

ideoj? Kion vi faros, se la okuloj konvenaj je la vizaĝo de l’

anĝelo estas facile allogataj de volupto? Kion vi faros, se en ŝia

ŝajne naiva brusto jam estas loĝinta iu homo? Vi do ankoraŭ neniom

tuŝis ŝian koron. Kia revulo kaj fantaziulo vi estas! Kien kaj kiam

vi forĵetis vian animan vivon por kiu vi klopodis? Kion vi faros

kun via entrepreno? Ĉu vi kredas antaŭ ĉio, ke vi havas ion, kiu

meritas postuli amon de l’ virino? En via 22jara vivado, ĉu vi

elfaris ion memfidan? Observu atente vian vizaĝon per la spegulo!

Ĉu tie ne estas reflektataj ordinare pasigitaj 22 jaroj malklare,

sen forto kaj inspiro kiel la portreto pentrita de mallerta artisto?

Observu atente vian malelegantan sintenadon kaj vestaĵon! Kion vi

erare pensas? Malspritulo! Vi devas silente rompi la barelon kaj

iom post iom vin elkonstrui kiel Teufelsdröckh. Se vi serĉos la

virinon, serĉu ŝin inter la loĝantaro de l’ regno, kiun vi plene

okupis. Ĉiuj virinoj estas nun al vi fremduloj perfektaj. Nenio

estas pli erara ol via penso! Tiaj vortoj sonis unu post la alia

kvazaŭ frapante al mi la kapon.

Silente mi grincigas la dentojn. Mi havas neniun forton, kiu povas

kontraŭstari la kulpigon de mi mem. Sed mi scias, ke mi havas fortan

intuitivon kaj ke la sorto ne estas retenebla. Ĉiu ŝia haro min

kredigas, ke ŝi estas la mia kaj la tempo nun maturas. Kompreneble

mi estas nur nematura junulo. Mia vizaĝo havas nenion, kio allogas

virinon. Sed ĝis nun mi konservadis miajn korpon kaj animon puraj

per la plej granda penado, por ke mi ilin donu al la ino, kiu kun mi

kune ĝojos kaj malĝojos dum mia tuta vivo. Mi estas juna kaj ĝis

nun ankoraŭ nenion indan mi elfaris; sed dum kiam mia vivo daŭros,

mi ne perdos kuraĝon kaj deziron efektivigi ion fortan, belan kaj

valoran kaŝitan en mia koro. Ĉu ŝi jam konas amon? Bone, mi ŝin

sciigos pri la pli forta amo; mi ŝin sciigos, kia estas vera amo. Mi

intuitive sentas, ke mi havas sorton fari tion al ŝi.

Kun firmaj paŝoj mi iris sur la vojeto en la senhoma arbaro,

piedpremante la forte odorantajn filikojn, kaj tiel aŭ min

riproĉis, aŭ min konsolis. Mia koro sin sentis aŭ soleca kiel en

vintra sezono, aŭ esperoplena kiel en printempa kampo. Vizitite de

tia konfuza, mirinda ŝanĝo kelkfoje en unu tago, mi pasigis kelkajn

tagojn sonĝe, kvazaŭ mi vagis en tute fremda labirinto.

La 26an de Aŭgusto, la uraganego terure atakis ankaŭ Hokkaido-n.

En la tagĵurnalo de l’ sekvanta tago mi legis en la marĝeno,

ke pro la difektiĝo de l’ fervojo inter Aomori[9] kaj Tokio la

vagonaro ne veturas. La sekvantan matenon, la servistino, kiu nin

servis ĉe la matenmanĝo, rakontis al mi, ke forveturontaj gastoj

konfuziĝis pro tio kaj ŝi aldonis, ke la knabino plorplendis

tre kompatinde, dezirante restadi ankoraŭ kelkajn tagojn, dum

kiam la maljunulo obstine insistis, nepre forveturi malgraŭ ĉia

malhelpaĵo. Manĝante mi sentis en la brusto ion malvarmegan kiel

glacio. Ne demandite, la servistino rakontis al mia patrino, ke la

maljunulo loĝas en la kvartalo Koiŝikaŭa; ke li volas reveni tiel

rapide pro tio, ke la lernejo de lia nepino komenciĝos la unuan

de Septembro; ke li ĉiujare vizitas ĉi tiun gastejon kaj longe

restadas kaj ke li estas pura edoano[10] kaj tre obstina ktp.

Estis bela, posturagana mateno; la ĉielo estis hela, kvazaŭ ĝi

jam forgesis, kio hieraŭ okazis, kaj blua de iel aŭtuna nuanco.

Soleca malpleneco simila al ĉi tiu sennuba ĉielo regis ankaŭ en

mia brusto.

Kiam mi revenante de l’ tualetejo supreniris la ŝtuparon kaj

okaze rigardis la verandon, mi trovis, ke la knabino staras apud

la balustrado antaŭ mia ĉambro kaj vokas kun mallaŭta voĉo:

„Korvo! Korvo!“ Ŝajne ŝi portis en la mano restaĵon de manĝaĵo.

Ĝin ĵetante sur la tegmenton ŝi alvokis la avarajn, malbelajn

birdojn. Al mi ŝajnis, ke en ŝia profilo montriĝis pli profunda

soleco ol kutime. La korvoj alproksimiĝis laŭlarĝe irante al

manĝaĵo, bruigante mallogajn piedsonojn sur la ligna tegmento. En

tiu momento ŝi ekrimarkis, ke mi aperis de l’ malluma ŝtuparo, kaj

min rigardis. La rigardo de ŝiaj grandaj, impresoplenaj okuloj min

trafis fikse la unuan fojon. Mirigite de l’ abrupteco mi instinkte

ŝanceliĝis; sed sentante tro bedaŭrinde perdi tiun lastan okazon,

mi koncentris mian de ŝi turnitan rigardon ankoraŭfoje en ŝiajn

okulojn. Iu dolĉa malĝojo, subite ekkreskinta, tremigis miajn

lipojn, kaj miaj okuloj jam ne povis sin disigi de ŝi. Ni estis

kvazaŭ kunligitaj per forta, fatala forto nerezistebla. Mi ne

komprenis, kion tio signifis, sed ŝi tuj malantaŭeniris du aŭ tri

paŝojn. Mi sciis, ke mi devas antaŭeniri al ŝi senceremonie. Mi

sciis, ke tie estis lasita al mi la sola okazo alparoli al ŝi. Sed,

kia malspritulo mi estis! Kiel timemulo, ne toleranta plian saton,

mi min turnis al mia ĉambro laŭ la verando. Oni bezonas multajn

vortojn skribi pri tio, sed tio estis nur momenta okazaĵo daŭrinta

pli mallonge ol kvaronon da minuto. Sed, depost tiu ĉi momento jam

kaptis mian vivon la forta impreso dum la tuta vivo neforgesebla.

Mi tuj decidis, reveni jam en tiu tago al Sendai, kaj rapidigis

mian patrinon mirigitan. Konfuzite ŝi nur observadis mian frenezan

agadon.

Dum mi pakadis, radoj de omnibuso sonis. Kun miro mi rigardis

malsupren min apogante sur la verandan balustradon kaj trovis, ke

la plej bela veturilo en la loko estis preta duone kaŝate sub la

tegmento de l’ antaŭĉambro. La geservistoj de la gastejo komencis

kune enporti la pakaĵojn en ĝin. Distrite mi fikse tion rigardis,

kvazaŭ mi jam forgesis la ĝisnunan okupon. Baldaŭ aperis la

maljunulo adiaŭe salutate de la gastejestro. Mi senkonscie manpremis

firme la balustradon kaj mordis al mi la lipon. Tiam la knabino

aperis. Portante purpuran mantelon sur la purpura superjupo, sed

ornaminte la riĉan, nigran hararon per nenio, ŝi vidiĝis tro

soleca kaj malĝoja, sed por mi dieca. Mi klare vidis eĉ tion, ke

la basko de ŝia superjupo estis faldita ie je la rando. Mi preĝis

Dion en la koro, por ke ŝi suprenrigardu al mi ankoraŭ unu fojon.

Pasis iom longa tempo, ĝis ili ambaŭ eniris en la veturilon kaj

sidiĝis, kaj kvankam ŝi ŝajne sentis mian rigardon, ŝi min ne

rigardis. Mi sentis, kvazaŭ mi kriis per raŭka voĉo; sed, nek

kriante, nek moviĝante eĉ centimetron, mi nur postrigardadis la

veturilon. Mi ĝin postrigardadis, dum ĝi estis videbla. Sed la kapo

de l’ malvarma knabino fine malaperis ekster la vidkampo eĉ ne

movetiĝante.

Malplena mondo etendiĝis soleca, malvarma kaj senfina.

Kiam mi rekonsciiĝis, mi iun trovis tremanta manpremante la

balustradon. La unuan fojon en mia vivo mi tiam sentis manion de amo,

kiu povas igi min kuri de tie mortpremante aŭ mian patrinon, aŭ

alian, kiu ajn ili estus. Kruela koro, kiu povas oferi ĉion ajn,

bruege sonis tra la tuta korpo.

Via A.

(De A. al B.)

Tokio, matene la 7an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Hieraŭ mi komencis skribi al vi de la krepusko, kaj kompreneble

ne vespermanĝis. Dormema pro lacego mi enmetis la leteron en

la koverton, ne sciante, ĝis kie mi skribis, kaj sonĝoplena,

malagrabla dormo ne malfermis al mi la okulojn ĝis la 9a de hodiaŭa

mateno.

La kapo doloras al mi minacante je rompiĝo. Sed, antaŭ ĉio mi ne

trankviliĝos, ĝis kiam mi estos ĉion konfesinta.

Soleco estas nun por mi manĝaĵo, venena medikamento, la plej granda

konsolo kaj la plej granda doloro samtempe. Iun fojon mi min sentas

supermezure aminda, kaj la alian fojon tiel malaminda, ke min naŭzas

nur pensi pri mi mem. Brila, sankta ĝojo, kian sentas nur la infanoj

trempitaj en la amo de Dio, kaj maltrankviliga korpremo, kian Adamo

sentis forpelite el Paradizo, turmentas mian koron unu post la alia.

Ĝis nun mi neniam pensis, ke tia estas la homo. Mi nun miras, kiel

memmensogante mi skribis al vi en Septembro.

Ĉu tio estas la enfalejo, kiun la naturo faris por konservi la

specon? Ĉu ĉi tiu terura forto, kiu traborante la konscion, la

koron kaj la animon eniras pli profunden kaj tuŝas laŭ sia plaĉo

la bazon de l’ estado, estas nur ilo por konservi la naturan leĝon

nomatan naskado? Mi pensas, ke estas ofendo de l’ homa vivo, ke oni

simple traktas kaj konkludas tian misteran funkcion interne de l’

homo nur laŭ la scienco. En ĉiu fragmento de mia nuntempa vivo mi

eĉ pensas, ke mi povas detrui la tutan sciencan sistemon. Sed, kio

do estas, kiu estas postlasata post tia maltrankviliĝo? Estas nur

grataĵo postlasita senspace sur la haŭto de l’ vivoplena koro ...

kaj nenio krom tio.

Nun mi forgesis, ĝis kie mi skribis, sed mi skribados plue.

Post kiam mi akompanis mian patrinon ĝis la naskiĝloko, mi tuj

veturis al Tokio, kaj poste mi nenion faris krom tio, ke mi vagadis

sencele interne de l’ kvartalo Koiŝikaŭa. Veniginte ĉe ekveturo

de Noboribecu la gastonomaron, mi povis ekscii ŝian nomon, sed la

adreso ne staris en ĝi, eble pro tio, ke ili vizitas tiun gastejon

ĉiujare. Nun, kiam mi rememoras tion, ŝajnas al mi mirinde, kial

mi ne penis trovi rimedon por ekscii ŝian adreson. Mi eĉ povas

pensi, ke al mi mankis sincereco pri ĉi tiu amo. Kia mallertulo mi

estis! Je mia miro ŝi ankaŭ havis la saman familian nomon kiel

fraŭlino Cuja. Se la horo venas, kiam la lernantinoj vizitas la

lernejon, kiel somnambulo mi elvagadas el la domo perdinte sindetenon

kaj senton de honto kaj vagadas sencele tra la stratoj. Posttagmeze

mi faras ankaŭ la samon. Noktiĝas, kaj anstataŭ neplenumita espero

maldolĉaj doloroj de l’ koro min ekminacas. Mi pentas pri mia

hontinda ago, konvena je la malnoblaj knabaĉoj, malĝojas, ke la

estimo kaj intereso al la scienco estas malaperanta el mia koro iom

post iom kaj mi eĉ koleras pri tro sendetenema distriĝo de mia

animo. Maldolĉaj, solecaj larmoj de sinneado elfluadas ĉiuvespere

el miaj okuloj. Unu vesperon mi min riproĉas pli forte ol alian.

Kaj la alian vesperon, post suferado ellaciĝinte, mi mallevas mian

kapon por preĝi, ne sciante ĉu antaŭ Dio, aŭ antaŭ ŝi. Kaj tiam

larmoj elfluadas senfine el miaj okuloj.

La antaŭlegadojn mi ĉeestis nur la unuajn kvar tagojn.

Mi -- kiu antaŭe malĝojis pri mia malbela vizaĝo, dubis pri mia

kapablo kaj timis, ĉu ŝia amo jam apartenis al la alia -- nun

persistis en unu malgranda deziro, ŝin vidi nur ankoraŭ unu fojon,

kaj pro tio la deziro fariĝis tiel forta, ke mi ne povis ĝin

toleri.

Kion tio signifas, ke nur okaza renkonto produktas tian miraklon?

Mi estas kvazaŭ blindulo, kiu estas enĵetita en la fremdan, luman

mondon. Ekster la okuloj estas lumo lumanta ĉie kaj por ĉiam, sed

en miaj okuloj nur eterna, nerompebla mallumo.

Kara B.! Je mia feliĉo mi povis malkaŝe skribadi mian konfeson

ĝis ĉi tie. Sed mi nun sentas tion senprudenta. Mi jam tute perdis

tiel esperon kiel ankaŭ ambicion, kaj mi atendas por la venonta

tempo nenion -- sen iu ajn emocio. Ĉesis jam interkomunikiĝo

inter vi kaj mi. Mi plu nek havas necesecon, nek la kompetentecon

interkomunikiĝi kun vi. Mi skribis al vi tian longan leteron nur

pro la deziro, ke vi eksciu pri tio.

Se ĉi tiu longa letero vin malagrabligos, bonvolu min pardoni por

tio pro mia ĝisnuna amikeco. Plie mi timas, ke mia letero senutile

pligravigos vian malsanon.

Mi kore deziras, ke mia letero vin trovu en pli bona farto.

Via A.

(De A. al B.)

Tokio, la 10an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Vane mi atendis hodiaŭ de vi almenaŭ unu respondon al la letero

skribita la 6an. Sed nun mi pensas, kia egoisto mi estas, atendi de

vi respondon. Eble mi ne devis skribi al vi tian leteron; sed kion

mi devas fari, kiam amanta koro serĉas plenan malkovron, dum ĝi

aliflanke deziras profundan sekreton?

Al mi nun ŝajnas, ke ĉiuj homaj kulturoj ŝanĝiĝis. Tiel scienco,

kiel ankaŭ literaturo kaj moralo ŝajnas al mia arda koro nur

kvazaŭ maskobalo. Mi ne povas pensi alie, ol, ke malfeliĉaj

homoj, kiuj tute ne sciis pri la kortuŝo, kian mia koro travivis,

ilin supraĵe eltrovis kiel devigan rimedon, por ke ili forgesu

neforigeblan solecon.

La ekstera mondo nun montras al mi specialan aperon, kian krom mi

neniu scias. Neniu scienco ankoraŭ esploris pri tia apero, neniu

arto ankoraŭ pritraktis tian aperon, kaj neniu moralo ankoraŭ

eliris el tia apero; nur mi sola estas, kiu ĝin estras. Ĉiuj homaj

kulturoj moviĝas sur la periferio de tia apero kaj mi sola vivas

en ĝi. Mi sentas ekscitiĝon kaj liberecon, kiajn sentas nur Dio

komencanta kreadon.

Estas klare antaŭdirite, ke mia amo havos la sorton nepre

plenumiĝi. Por danki por ĉi tiu grandega privilegio mi volas ami

ĉiujn homojn. Ne! -- estus pli bone diri, ke la ama deziro, kiu

senĉese elspruĉadas eĉ el mia doloro, atestas baldaŭan plenumon

de mia amo. Kiam mi al ŝi donos miajn tutajn koron kaj animon, kiujn

mi ĝis hodiaŭ rezervis sanktaj kun penado, kiam mi ricevos same

la ŝiajn, saturitajn de mia amo, tiam la feliĉo, je kiu la homaro

sopiradis, okazos perfekte sur ni ambaŭ. Kaj kiel nova forto ni per

tuta forto penos por konstrui la novan homan kulturon.

Ŝiaj okuloj min pelas. Mi jam ne povas skribi filozofajn aĵojn

sidante antaŭ la papero. Por mi estas lasata pli grava, pli viva

afero.

Do, kara B.! mi vin salutas. Mian penson vi povas kompreni. Kaj mi

pensas, ke via malsano devas esti pliboniĝinta hodiaŭ.

Via A.

(De A. al B.)

Tokio, la 15an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Antaŭ horoj (ĉirkaŭ la 4a posttagmeze) ĉe l’ ponto Oĉanomizu[11]

mi pensis, ke mi ŝin vidis. Mi rekonis ŝian simple aranĝitan

hararon; ŝi portis purpuran superjupon kaj estis terure maldika.

Ŝia nobla, gracia irado min konvinkigis antaŭ ĉio, ke ŝi estas

tiu knabino. Mia kapo, kiu senkonscie ekscitiĝis la momenton, en

kiu mi tion eksciis, baldaŭ terure trankviliĝis. Kaj vidinte,

ke la okazo, kiun mi ne povos kapti refoje, venis, mi enpensiĝis

kun strange terura trankvileco kvazaŭ antaŭ la duelo per veraj

glavoj ... ĉu sekvi ŝin kaj ekscii ŝian adreson, aŭ alproksimiĝi

kaj alporoli al ŝi... Mi haltis senkonscie kaj pensadis, kaj dum

mia racio al mi diris, ke la unua rimedo estas pli prudenta kaj

sendanĝera, mi kun trankvila koro rekte al ŝi alpaŝis. Perforte

firme premante la teron per piedoj, kiuj volas flugi tra la aero,

mi baldaŭ al ŝi alproksimiĝis kaj alparolis. En la momento, kiam

mi sentis, ke eĉ por mi mem malbela, malakra voĉo eliĝis el mia

gorĝo, la knabino returnen rigardis kun miro. Estis tute alia

persono. Ŝi eble estis sentinta, ke ŝin sekvas malnobla knabaĉo,

kaj mi legis sur ŝia vizaĝo akrajn teruron kaj malamon. Kaj kiam mi

rekonsciiĝis, jen mi estis kuranta senkonscie tra nekonata strato,

malproksima de l’ centro de la urbo.

Kia malpura degeneriĝo de l’ koro!

Malestimu min, Dio kaj homo! Min ĵetu en la fundon de l’ infero!

Kia, kia afero!

Via A.

(De A. al B.)

Tokio, la 16an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Antaŭhieraŭ mi skribis en la taglibro jene:

„For, senhonta diablo de l’ volupto! Ĉu vi tion ne scias, ke, se

vi volas aldoni pezon de l’ allogo sur unu flankon de la pezilo,

dum kiam mia animeco brilas kaj pezas sur la alia flanko, estas tia

eraro, kia, se oni volas ne satigi la malsatan tigron metante antaŭ

li la leporon?“

Ĝis antaŭhieraŭ neniu allogo de karno ekzistis por mi, nur tiu de

manĝaĵo por plialtigi mian animecon. Kaj vidu, post la hieraŭa,

abomena okazintaĵo mi ne povis facile endormiĝi la nokton kaj

sopiradis je karno kvazaŭ spiregante. En fantazio mi per ambaŭ

manoj ĉirkaŭprenis, kvazaŭ dispremante, la en teruro kaj malamo

flamantan vizaĝon de la knabino. Iumomente la knabino ŝajnis al

mi, ke ŝi estas ŝi. Kiel sovaĝa besto mi pro doloro tordiĝis

en la lito, kaj ĝis tagiĝo mi travivis ĉian malpurecon, ĉian

malnoblecon kaj ĉian kruelecon en mia koro. Kaj post kiam al mi tute

malakriĝis la funkcio de l’ cerbo kiel al idioto, mi falis pro

lacego en la fundon de malluma dormo.

Mi timas min mem. Ĝis kie mi volas iri? Ĉu vi ankoraŭ ne reakiris

sufiĉan sanecon por vojaĝi? Al mi ŝajnas, ke mi bezonas la

gardanton kiel frenezulo. Se vi ne povos veni, mi iros al vi.

Mia koro, kiu jen ĉieleniras, jen terenfaligas la kapon sentas troan

timon.

Timo -- mi ĵus eksciis la veran signifon de tiu ĉi vorto „timo“.

Via A.

(De B. al A.)

Ŝiobara, la 18an de Oktobro 1912.

Kara A.!

Viaj leteroj depost la 20a de Septembro estis sufiĉaj inciti miajn

nervojn, kiuj longe restadis trankvilaj kiel morta cindro. Mi eĉ

sentis sencelan ĵaluzon al vi.

Ke vi vizitos Ŝiobara-n, neniom utilos por evoluigi la aferon. Se

jam estas konite, ke ŝia familia nomo estas Kobajaŝi kaj ke ŝi

loĝas en Koiŝikaŭa, mi kredas, ke mi vizitonte Tokion nepre povos

ludi la rolon de la „kavaliro de l’ rozo“. Tial mi telegrafis

al vi hodiaŭ matene. Tuj kiam la cirkonstanco permesos al mi, mi

forveturos al Tokio. La vorto „cirkonstanco“ signifas ankaŭ

akiron de l’ vojaĝelspezo. Al mi mono jam minusiĝis.

Ankaŭ mi intencas vin prezenti al sinjoro pastro; li estas almenaŭ

unu el tiaj homoj, kiuj posedas sincerecon prediki kaj amike konduti

al siaj posteuloj.

Estas erare, se vi min demandas pri la kredo. Vi staras nun sur la

pinto de l’ vivdeziro, sed antaŭ mi estas nenio krom la demando

de l’ morto. Mi ne toleras vin minaci kun miaj teruraj, paliĝintaj

iluzioj -- eĉ se mi havus forton renversi vian mondrigardon kaj vin

fari pala pesimisto.

Elirante el samaj Alpoj, vi estas Rhejno, kiu dissemas sur siaj

ambaŭ bordoj vinberojn kaj rozojn, dum mi estas Danubo nigra per

taksusoj kaj cedroj. La homo havas solecon nur en sia fino. Tio estas

kruco por la homo kaj samtempe fiero.

Antaŭ ĉio Dio estas ekzakta; sur lia vojo sin ne trovas eraro, ke

li al ni ŝajnas tro senerara. Ke vi eksciis amon, estas decido de

l’ sorto, kiel mi jam al vi diris; tute egale, ĉu vi ĝojas aŭ

malĝojas pri tio. Se mi estus diablo, mi eble ridus ironie, ke mi

refoje estas superruzita, kaj se mi estus anĝelo mi krius halelujon

plej laŭte.

Via troe plenigita vivo ĝisnuna ne allasis mian amikecon; sed vi

nun havas malplenon ne plenigatan. Via bonŝanco atestas, ke tiu ĉi

malpleno estos tuj plenigata; sed, ke mi povos iel vin helpi eĉ nur

momenton, estas granda plezuro por mi.

Kara A., al vi mi predikos pri moralo de l’ amo: Ne estu prudenta,

ne ŝanceliĝu, sed nur flamu; flamu kaj amu! Jen la tuto!

Via B.

(De A. al B.)

Tokio, la 22an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Vi eble estas nun ankoraŭ en la vagonaro, kaj vin sekvante mi sendas

nun al vi ĉi tiun leteron.

Kara B., por mi estis tiel malfacile kiel neeble, diri, ke mi kredas

je Dio. Sed, mi nun kredas je Dio, preĝas al Dio kaj vivas per Dio;

ĉar mi havas amon kaj Dio ĝin plenigas. Kiu, kiam kaj kiel, povus

supozi, ke mi ŝin vidos unue ĉe l’ enirejo de la preĝejo, kien

vi min kondukis? Mian tiaman profundan emocion vi ne povos eĉ imagi.

Kiam vi ekrigardis min en tia kortuŝo, vi momenton ridetis; mi vin

pardonas pri via rideto, sed vi eble ne scias, ke mi estis preskaŭ

vin fraponta, kiam vi ŝin prezentis al mi, trankvile dirante: „Ĉu

ĝi ŝi estas? Tiun ĉi fraŭlinon Kobajaŝi mi delonge konis.“

Tiam mi ne povis toleri, ke vi nian revidon, kiu por mi valoras

super ĉio, tiel malĝentile traktis. Dum mi unuflanke travivis tian

malagrablaĵon, mi aliflanke esploris, ĉu ŝiaj okuloj min memoras,

almenaŭ min rememoras? Speciale elektite sola el kelkaj junulinoj

kaj prezentite al mi junulo, ŝi ekmiris, hontiĝis kaj ruĝiĝis

ĝis la oreloj, kaj kiam ŝiaj okuloj renkontis momente la miajn, mi

ektremis, sentante strangan tremon, kvazaŭ mi estas superverŝata

per malvarma kaj varmega akvoj samtempe. Ŝi min memoris.

Al mi estas, kvazaŭ mi iras en sonĝo, kiam mi rememoras, kio poste

okazis. Mi tute forgesis, kion mi diris, kiam vi min prezentis al

la pastro; mi nur memoras, ke mi lin trovis konfidinda. Kiam la

kredantaro kantis himnojn, mi ploris pro ĝojo, sentante, ke la

voĉoj de la homoj tuŝas unu la alian. Pensante, ke ŝi ankaŭ devas

esti kantanta, mi ankaŭ volis tuŝi ŝian voĉon. Sed mia kanto

estis subpremita en la gorĝo pro emocio. La prediko de l’ pastro

estis por mi enuiga. De tempo al tempo mi vin ŝtelvidis kaj miris

pri via malvarmeco. Kian esprimon mia vizaĝo havis, kiam ni eliris

el la preĝejo kaj vi silente donis al mi manpremon?

Mi vin dankas. Mi dankas ĉiujn estaĵojn. „Morto, kie estas

via pikilo?“ Kiam mia mano estus metita sur la frunton de l’

mortinto, ĉu li ne revenos reviviĝinte en la mondon de l’ amo?

Mi kompatas tiujn, kiuj dubas je mirakloj. La universo estas nur bela

turo konstruita el mirakloj, ĉu ne?

Sed atendu! Mi havas ankoraŭ multajn aferojn, kiujn mi devas fari.

Vi elserĉis por mi ŝian (ne, de nun mi ŝin nomos per ŝia propra,

bela nomo J.) adreson. Mi akiris unuan ŝlosilon, sed kiel mi povos

akiri la duan, trian ... kaj la sepan? Vi al mi rekomendas, skribi

la leteron al fraŭlino J. Mi ne dubas ŝian bonvolon al mi, sed

aliflanke malluma dubo estas algluita daŭre al mia kapo. Do, mi

kompatinde ŝanceliĝas, komenci la unuan paŝon kuraĝan. Kien do

sin kaŝis mia vigleco?

Malfermu, la plej bona vojo! Por tio mi petos kunlaboradon al ĉiuj,

kiuj min helpos.

Kion mi devas fari por vi? Antaŭ ĉio mi al vi oferos ĉiun mian

feliĉon superfluan.

Via A.

(De B. al A.) (poŝtkarto).

En la stacio Niŝinasuno[12], la 22an de Oktobro 1912.

Kara A.!

Mi nun refoje revenas al la monto. Jen vidiĝas malproksime la monto

de l’ aceroj ruĝiĝinta kiel flamo; kia hela, freŝa koloro, kiel

la lampo antaŭ estingiĝo!

Por diri la veron, mi iom miris, ke ĝi estis tiu fraŭlino

Kobajaŝi. Si estas ankoraŭ knabino. Sed viaj okuloj eble vin ne

trompas, ĉar la knabino estas la feto de l’ naturo kaj laŭ mia

opinio ŝi estas feto enhavanta ne malmulte da valoraĵoj.

Do adiaŭ! Mi nun veturigas ĝinrikion[13] malrapide al mia loĝejo.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 3an de Januaro 1914.

Kara B.!

Ĵus ricevinte telegramon de vi, kiam mi estis manĝanta zoonion[14]

kun miaj familianoj, mi momente koleriĝis, sed samtempe trankviliĝis

kaj ĝojis. Kie kaj kion vi faradis, depost kiam vi sendis al mi

poŝtkarton el la stacio Niŝinasuno, la aŭtunon antaŭ du jaroj?

Tiam mi skribis al vi longan leteron respondante, sed ĝi revenis

kun la slipo surskribita: „La adresito ne estas trovebla“

de la poŝtoficejo. Imagu mian miron tiaman! Mi tuj demandis la

domposedanton per letero, sed oni ne respondis kontentige. Mi

demandis pri vi ĉiujn lokojn, al kiuj vi havis ian ajn rilaton;

sed al mi tute ne prosperis pri vi sciiĝi. Mi ĉiel pensis pri via

malapero kaj pensis, ke vi revenis al via naskiĝloko malesperiĝinte

pro neresaniĝo. Fine timante vian eventualan malfeliĉon mi rakontis

pri tio al sinjoro G., sed li ridis. Kaj jam malkvietigite mi

demandis la oficejon de la universitato pri la adreso de viaj

gepatroj kaj al ili telegrafis demandante. Post tri tagoj oni

respondis al mi telegrafe, ke laŭ onidiro ilia filo vivas, sed la

adreso ne estas trovebla. Per tio mi trankviliĝis, sed samtempe la

malkontenteco, kial vi perfidas eĉ mian amikecon, al mi plenigis la

koron dolorigante. Ĉu vi ne ĝojis, eĉ se pro komplimento, ke la

okazo min helpi venis? Malgraŭ tio vi vin kaŝis sen antaŭsciigo

ĉe l’ kriza momento plej grava.

La vintron, kiam mi revenis al Sendai, mi vizitis Ŝiobara-n por

certigi la aferon. Kiam mi la domposedanton demandis, li respondis,

ke la matenon de la 23a de Oktobro, vidinte, ke la pordo de l’

enirejo de la domo, kiun vi luis, ne malfermiĝas, li miris kaj pro

troa senbrueco en la domo li fine malfermis vespere kaj trovis,

ke vi jam estis forlasinta la domon. Okaze neĝis tiun tagon; oni

sentis pikan malvarmon en la domo kaj mi trovis vintran vivon en

la banloko sen bangastoj soleca. La ordema domposedanto estis

ordaranĝinta viajn malnovan superjupon, botelon por insektmortigo,

manuskripto-paperon kaj manĝilaron en unu angulo de l’ ĉambro kaj

sur tiuj aĵoj videble polvoj amasiĝis. Kiam mi tion ekrigardis,

mi sentis nepriskribleblan solecon kaj silente staradis en la mezo

de l’ vasta, malluma ĉambro kun larmoj en la okuloj. Kaj tie

mi ankoraŭfoje pensadis, kio al vi okazis; sed mi neniel povis

kompreni, kion mi ne povis kompreni ĝis nun. Mi perdis tiel esperon,

kiel forton, kaj piedirante sola tra neĝado mi revenis al la stacio.

De tiam dum unu jaro kaj tri monatoj vi silentadis kiel mortinto kaj

vivadis nur en mia memoro.

Povas esti malbone, ke mi pro maltrankvileco de l’ koro ne havis

tempon pensi pri vi pli afable, dum kiam mi bone sciis, ke vi pro la

tre senforta korpo kaj malluma direkto de l’ pensado vivadis en

malĝoja humoro, tamen, ke vi, nenion al mi anoncante, vin kaŝis kaj

silentadis pli ol unu jaron, al mi kaŭzis ne malgrandan solecon kaj

maltrankvilon. Reveninte al Tokio, vi eble sciiĝis pri mia foresto

el Tokio, miris kaj al mi telegrafis?

Kiel vi fartis de tiam? Mi jam ne povas koleri. Dum mi skribis ĝis

ĉi tie, la deziro vin vidi post tiel longa silentado forte kreskis

en mia koro.

Mi havas multe da aĵoj, pri kiuj mi volas paroli kun vi kaj demandi

vian opinion. Sed, antaŭ ĉio, mi vin petas, sciigu min pri via vivo

depost tiam, eĉ plej simple. Mi estas sana. Fraŭlino J. estas en

Tokio atakite de pneŭmonio. Ni gefianĉiĝis. Nian urbon Sendai mi

ne povas forlasi dum kelke da tempo.

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 3an de Januaro 1914.

Kara A.!

Reveninte al Ŝiobara post disiĝo de vi, mi trovis, ke en la monto

estas tre malvarme kaj tiea vivo ne estas bona por mia malsano. Krom

tio mi sentis fortan malamon al mia malvigla vivo. La sekvantan

frumatenon mi pakis mian malriĉan havaĵon kaj forvojaĝis al la

insulo Ogasaŭara[15] ... antaŭ ol elĉerpiĝis la mono, kiun mi de

vi ricevis.

Por vere ĝui kaj kompreni la solecon, mi min apartigis decide de

ĉiuj miaj rilatoj. Por ke mi fariĝu sola, ĉesi la interkomunikiĝon

kun vi estis la unua afero.

La insulo Ogasaŭara al mi plaĉis. Amaso da nuboj, kiuj matene kaj

vespere sidas kiel kotona ĉapelo sur la monto kaj malavare sin

malaperigas tage kaj nokte, postlasante helbluajn ĉielon kaj maron.

Pluvego kaj fulmotondro, kiuj kelkajn fojojn al mi ŝajnis ŝanĝi

la insulon en drakon. Ondetoj kiel floroj ludantaj en la golfeto

la trankvilajn tagojn. Aero peza, pura kaj iom dolĉa. Kiel nigra

makuleto mi vivadis sola inter tiuj aĵoj dum unu jaro.

Iom post iom mia skeptikemo kreskis; sed mi pensas, ke mi nun pli

multe kaptis „min“ ol antaŭe. Mi ne permesas al mi la provizoran

rimedon supreniri la turon, kiun aliaj homoj konstruis. Kun tia

penso, kun ses traktatoj, pri kiuj mi memfidas, ke ili enhavas

nemalgrandajn iniciataĵojn, kaj kun iom plibonigita farto mi

forlasis tiun rememorplenan insulon.

Ke vi ne estis en Tokio, estis al mi, kvazaŭ mi ne trovis stamenojn

en la floro. Mi min sentas treege soleca.

Kiel fartas fraŭlino J.?

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 5an de Januaro 1914.

Kara B.!

Dum mi faris neniun meritplenan laboron, vi revenis al la ĉefurbo

kiel la generalo triumfanta. Sed min agrabligas nekompareble, ke via

ora koro ree al mi revenis, pli ol granda merito de ses traktatoj.

Antaŭ ĉio mi vin gratulas kore pri via resaniĝo.

Mi nenion elfaris; sed mia ĉirkaŭaĵo ne malmulte ŝanĝis mian

internon kaj eksteran konturon.

Ĉar vi subite malaperis, mi travivis neatenditajn malfacilaĵojn

por progresigi mian amaferon, kaj mi sola kiel malspertulo devis

fari vojon tra ili. Mi eĉ konfuziĝis fari duan paŝon. Eble vi ne

povos imagi, al kiaj mizeraj ŝanceliĝo kaj suferado mi humiliĝis;

mi, kiun oni ĉiam konsideradis vigla kaj insistema. Tagoj pasis

kaj pasis kvazaŭ kurante, sed ili nenion postlasis en mia koro

krom bruliĝantan amflamon kaj pli kaj pli mallumiĝantan esperon.

Preskaŭ ĉiun vesperon mi staris antaŭ la enirejo de l’ domo de

fraŭlino J. Sed, kiam mi vidis iun figuron similan al ŝi, mi tuj

forkuris kiel ŝtelisto. Por mi estis nur unu sola konsolo, ke mi

vizitis la preĝejon ĉiudimanĉe kaj ŝin vidis ne rimarkate de

aliaj. Lastan Aprilon fraŭlino J. forlasis la lernejon kun bonega

rezultato kaj de tiam ŝi ofte ne ĉeestis la preĝejon. Mi plie

flamiĝis kaj suferis, kaj instigite de la nesubpremebla pasio, mi

fine kuraĝis al ŝi skribi unuan leteron je la 12a de Majo, tago por

mi neforgesebla.

La sekvantan dimanĉon mi vizitis la preĝejon kun la humoro de l’

kondamnoto je morto. Mi nur atentis, ĉu fraŭlino J. venas, dum kiam

ĉiuj okuloj de la ĉeestantoj al mi ŝajnis penetri en la fundon de

mia koro. Sed fraŭlino J. fine ne venis.

Tiujn tagojn mi estis tiel kaduka, ke mi sentis, ke mi tagon post

tago malgrasiĝas; kontraŭe, miaj nervoj estis ekstreme streĉitaj,

kaj mi min sentis pli streĉita hieraŭ ol antaŭhieraŭ, hodiaŭ ol

hieraŭ. Mi suferis tiel, ke mi pensis, ke nenio restas por mi krom

morti, se mi estos pli streĉata ol hieraŭ; sed la sekvantan tagon

mi min trovis ankoraŭ vivanta, sed pli suferanta, kaj mi miregis pri

tio. Okazis kelkfoje, ke mi min mem kompatis pri la infaneca pasio,

kiu min tiel forte interesigis je unu virino kaj frotante al mi la

brakojn, mi sentis larmojn en la okuloj. Mia deziro, kiu antaŭ la

revido konsistis nur el tio, ke mi ŝin vidu nur ankoraŭ unu fojon,

terure pligrandiĝis. Se ŝi jam estus promesinta kun la alia... En

la momento, kiam mi tiel pensis, mi senkonsidere eksaltis eĉ antaŭ

aliaj homoj aŭ en la nokto.

Laŭ mia karaktero mi ne povis krom ĝisiri ĝis la fino, eĉ se mi

sukcesus aŭ ne, ĉar mi unu fojon jam ekinteresiĝis. Kaj mi riskis

skribadi al ŝi tuj. Tiujn tagojn fraŭlino J. vizitis la preĝejon

malofte, sed ne rigardante la sidejon por viroj eĉ momenton; ŝi

ĉiam nur venis kaj nur revenis. Ŝi ankaŭ ne respondis al mi eĉ

unu linion. Tial, fakte mi estus devinta senesperiĝi; sed mi ne

perdis la esperon, ĉar en ŝia sintenado observata de malproksime

miaj pliakrigitaj nervoj sentis iun certan reakcion. La vizaĝo de

fraŭlino J. videble ekpaliĝis kaj perdis esprimojn kvazaŭ masko,

tiel ke mi timis, ke ŝi koleras, kiam ŝi levis la kapon, kaj ke

ŝi ploras, kiam ŝi ĝin mallevis. Mi eĉ penis legi signifon en

ĉiu faldo de ŝia vesto kaj en ĉiu malligita haro. Ke ŝi ne estas

indiferenta, estas certe; ke ŝi iom pripensas pri mi, estas ankaŭ

certe. Do, kial ŝi tiel ŝanceliĝas? Ĉu ŝi ne estas en la stato,

en kiu ŝi povas rekompenci mian amon? Tiel pensinte, mi sentis

kapturniĝon kaj plenan mallumon antaŭ la okuloj.

Tiel turmentite de ĉiaj maltrankviloj kaj afekcioj, mi apenaŭ

sukcesis fari studjarfinan ekzamenon, kaj decidinte laŭ la letero

sendita jam antaŭe el Sendai mi estis revenonta tien, kiam la pastro

min venigis iutage. La pastro rakontis, ke fraŭlino J. lin vizitis

antaŭ kelkaj tagoj kaj pro doloro, malkaŝante antaŭ li ĉiujn

miajn leterojn, ŝi petis lian juĝon. Kompreneble mi ruĝiĝis. La

pastro min admonis fervore, ke mi elektis malĝustan rimedon, kaj

diris al mi kompateme kaj solene, kiel la koro de l’ virgulino

konfuziĝas per tia neatendita ektuŝo. Mi tiam sentis plian amon al

ŝi. Li diris al mi interalie, ke mi komisiu al li solvon de tiu ĉi

problemo, ke li ŝin demandos detale kaj ke mi atendu lian leteron

reveninte al miaj gepatroj, ĉar li kompatas min koncerne la aferon

kaj ne agos malbone al mi.

Mi lin ne obeis, sed lin petegis, ke li permesu al mi intervidon kun

ŝi antaŭ li, se ne estas permesate, ke ni solaj intervidos. Ŝajnis

al mi, ke la pastro iom ŝanceliĝis; sed fine li diris al mi, ke mi

venu la sekvantan tagon.

La nomita tago estis la 28a de Junio. Fraŭlino J. jam tie estis,

kiam mi venis, kaj tie mi trovis ankaŭ sinjoron prof. D. ne

atenditan. La pastro intencis nin intervidigi ankaŭ antaŭ li; sed

laŭ ties opinio estis decidite, ke ni solaj intervidu en la aparta

ĉambro.

Estis bela junitago, sed la ĉambro kun senornamaj, blankaj muroj

en la preĝejo donis al mi iun strangan, dezertan impreson. Mi iris

apud la fenestron kaj, apogante la manojn sur la fenestran kadron,

mi staris rigida kaj ŝin atendis. Kvazaŭ ridanta moviĝeto de l’

poplaj folioj ekster la fenestro ĵaluzigante altiris mian rigardon

kiel la danco de al mi fremda junulo plena je feliĉo. Tiam fraŭlino

J. eniris sola en la ĉambron. Ŝia tuta korpo estis tiel rigida pro

streĉo, ke ŝi eĉ ne povis tremi. Nur ŝiaj lipoj tremetadis je

malgranda ritmo kiel ĉe agonianto. Ŝia dolorplena mieno estis tiel

kompatinda, ke mi ne povis ŝin rigardi rekte. Mi nur denove povis

senti forte, ke mi nun staras en pli grava krizo ol mi atendis. La

streĉo trapenetranta mian tutan korpon min treege malvarmigis, kaj

ĉirkaŭite de tiu malvarmo mia pasio flamis tiel turmentite kiel

fajro kovrita per io.

Mi ne sciis, kion diri. Se ĉiu de ni jam konis tion, kion la alia

volis diri.

„Ĉu mi povas konfidi al vi?“

Mekanike mi diris tiujn vortojn min riproĉante, kiajn mallertajn mi

diras. Fraŭlino J., kiu mallevante la kapon staradis kiel statuo,

nur respondis kun senesprima, mallaŭta voĉo: „Jes!“ kaj post

kiam ŝi min fikse rigardis kun levitaj okuloj riproĉantaj, ŝi

ankoraŭfoje turnis la kapon malsupren.

Por mi la vortoj de ni ambaŭ estis tre malkontentigaj. Mi pensis,

ke mi ne atendis fari kaj diri tiel prozan aĵon. Sed samtempe tiu

ĉi intervido, ŝajnis al mi, estas de la komenco ĝis la fino

neplipurigeble sankta kaj bela ceremonio.

Mi simple rakontis al la pastro kaj sinjoro prof. D. pri ĉio, kaj

tuj forlasis la preĝejon. Ĉio estis sonĝo. Mi estis kvazaŭ infano

naskiĝinta 23jara en la mondon.

La afero min atendinta en Sendai estis tute alia. Pro tio, ke la

malsano de mia patro pligraviĝas kontraŭ ĉies atendo kaj aliflanke

por ordigi la familian financon, oni estis aranĝanta parencan

interkonsiladon. Reveninte al la hejmo mi rakontis al neniu pri

fraŭlino J., ĉar la pastro kaj sinjoro prof. D. min tiel konsilis.

Kaj dum kiam mi flegadis la patron, aliflanke mi ĉeestis la

malagrablegan parencan interkonsiladon. Inter la parencaro sin trovis

ankaŭ tiaj, kiuj, klarigante al mi la aferon, antaŭdiris: „Vi,

estante scienculo, vi eble ne povos bone kompreni tian aferon?“ Min

tute tedis tiu ĉi interkonsilado. Estas tute nenecese, malfaciligi

la aferon kiel ili. Estus pli bone, forvendi ĉiujn malfacile

konserveblajn posedaĵojn kaj aĉeti iajn obligaciojn. De l’

komenco mi tiel opiniis, sed ili estis tiaj homoj, kiaj sin sentas

kontentaj nur kontraŭstarante la alian.

Iun tagon mi iris promeni al la Kadan[16]. La rivero Hirose[17]

dividiĝas en kelkajn riveretojn kaj ili trankvile movas kelkajn

akvomuelilojn. Kiel la nomo montras, la loko estas riĉa je

floroj eble de l’ malnova tempo kaj mi vidis tie kaj ĉi tie

diverskolorajn, por varmega suno konvenajn florojn, florantajn

inter la freŝaj verdaĵoj, kiuj ĵus etendis foliojn. Kiam mi

vagadis tra la stratoj malproksimaj de l’ urba centro en freŝa

somero, penssonĝante nur pri fraŭlino J., subite mi estis vokata

de iu ĝinrikiisto[18] veturiganta gaston. Li min demandis pri mia

domo, dirante, ĉu mi ĝin ne scias? Do, miaflanke ekzameninte la

ĝinrikion mi trovis en ĝi virinon ĉirkaŭ kvardekjaran. Ŝia

unua impreso min tuj malagrabligis. Ŝi apartenis al tia tipo de

Tokianino, kiu parolas kun lerta, kvazaŭ katoflata voĉo, sed de

l’ komenco malestimas la kunparolanton. Kiam mi respondis, ke

mi estas la demandito, la virino videble miris, sed ŝajnigante

trankvilecon ŝi rapide eliris el la ĝinrikio kaj diris, ke ŝi

estas la patrino de fraŭlino J. Ŝi ankaŭ babilis pri sia filino

kaj pri multaj aliaj aferoj, jen mallevante, jen ree levante la kapon

en la maniero, al kiu la virino kutimiĝas. Tio min ekmirigis. Kaj

mi nur povis senti malagrablan senton, ke abomena formalismo rilate

al la amo jam komenciĝis. Ĉar la virino diris, ke ŝi havas ion por

paroli kun mi, mi antaŭ ĉio ŝin alkondukis al mia domo. Sed ŝia

afero estis tia, kian oni estus povinta fari sufiĉe per letero. Ŝi

ekzamenadis atente min kaj la staton de mia familio kaj post nelonge

ŝi diris kun rido esprimanta kontenton, ke mi ŝin pardonu pri tio,

ke ŝi sola venis, ĉar ŝia edzo ne povis veni kun ŝi pro iu afero;

kaj simple salutante mian patrinon ŝi rapide foriris. Mi sentis

netolereblan malagrablecon. Al mi ekŝajnis eĉ neracie, ŝin nomi

mia bopatrino pro la geedziĝo kun fraŭlino J.

Du tagojn post tio la pastro min vizitis en Sendai. Nek mia patro,

nek mia patrino kontraŭstaris mian edziĝon; sed mia patro proponis,

ke mi prokrastu la edziĝan ceremonion ĝis Decembro. Kiel kaŭzon

li nomis sian malsanon; sed nun rememorante, ke tiam al li mankis

elspezo por mia edziĝo, mi kompategas mian patron suferintan pro tio

en la malsanlito. Sed, ĉar la pastro insistadis, ke estus pli bone,

ne edziĝi sen solena ceremonio, mi iris al Tokio, petinte prokrasti

parencan interkonsiladon por unu semajno. Estis la 14a de Julio.

Poste al mi daŭris ĝojplenaj tagoj. Al mi estis donitaj ĉiaj

okazoj; sekve mi ŝin karesis ĉiel, sed mi evitis komenci tiun

rilaton, en kiun oni estas ordinare enkondukata per la edziĝa

ceremonio. Kiam ni disiĝis ĉirkaŭ post unu semajno, ŝi malĝojiĝis

kompatinde, kvazaŭ ŝi antaŭsentis ion malbonan. Min ankaŭ ĉirkaŭis

stranga maltrankvileco; kaj tiu ĉi maltrankvileco min malagrabligis,

ĉar ŝi rigardis nian estontecon kun ia ajn suspekto, mi laŭkutime

ekkoleris kaj ŝin riproĉinte mi forvojaĝis de la stacio Ueno[19].

En la vagonaro mi tre pentis, ke mi ŝin tiel severe riproĉis. Mi

pensis, pro kia neceso mi tion faris; sed ĝi havis neniun kaŭzon.

Kiom da fojoj mi deziris, tuj reveni al Tokio ankoraŭfoje kaj karese

ĉirkaŭpreni ŝian gracian kolon je mia brusto!

Poste, mi devis ree partopreni la bagatelan parencan interkonsiladon.

La malsano de mia patro pligraviĝis iom post iom kaj la 31an de

Aŭgusto li fine revenis al la koro de Dio de ni disiĝinte.

Kara B.! Mi nur povas beni la memoron al mia patro. Li postlasis

al mi diversajn aĵojn. Kvankam li estis naskita kiel la filo de

komercisto, lia karaktero havis tre noblan flankon. Mi povas diri, ke

li estas unu el la disciploj de sinjoro Hukuzaŭa[20], kiuj komprenis

ties superecon. Laŭ la karaktero de mia patro ŝajnas al mi, ke

sinjoro Hukuzaŭa apartenis al tiaj homoj, kiuj staras malproksime de

la utilismo. Al mi ŝajnas, ke sentinte severan malkonsenton kontraŭ

la kavalirismo nomata Buŝidoo[21], seka kaj nenatura moralo, por

kiu provincaj kavariloj translokiĝintaj en la centron de la regno

ĉe Meiĝi-Monarĥirestarigo[22] propagandis, li fariĝis amiko

de nekavalira klaso, sekve amiko de ilia vivo kaj profesio. En la

fundo, ĉu li ne estis genia idealisto? Ankaŭ pri mia patro, kiu

estis komercisto dum sia tuta vivo, mi bone komprenis, ke laŭ lia

agado komerco estis nur lia plej supraĵa vivo. Mi ofte vidis ĉe li

Laŭce[23], Spinoza kaj „Kapitalo“ de Karl Marx. Li estis ankaŭ

tre stoika; mi ofte pensis, ke li tiel sintenadis, por subpremi

troan pasion kaj sentemon. Mi scias, ke li estis amata de kelkaj

virinoj ĝis maljuna aĝo; sed li ĉiam preterpasis ilin kun soleca

trankvileco eĉ ne flankenrigardante. Se mi nun lin rememoras, lia

vivo ŝajnas al mi kvazaŭ aŭtuna vento trablovanta tra la ebena

kampo trankvile kaj solece. Kia nobla, pura memoro!

Du tagojn antaŭ la morto mia patro malkovris ĉiujn siajn

malsukcesojn en la financa flanko. Estas prave, ke la parenca

interkonsilado konfuziĝis kaj en nenio interkonsentis. Per malmultaj

vortoj, mia patro penis sola replibonigi la staton ĝis sia morto kaj

pro tio neniu komprenis la veran staton. Lia financa vundo estis tiel

granda, kiel neniu ĝin atendis. Estas eble nenecese skribi al vi pri

tio, ke de du jaroj li suferis eĉ pro mia monata studelspezo. Tamen,

malgraŭ tio li neniam montris maltrankvilecon en sia ĝisnuna vivo.

Mi neantaŭzorgeme elspezadis pli multe ol la alia tian karan monon

kun trankvila koro. Oni diras, ke mia patro diradis, ke nenio estas

pli malbona ol malhelpi la disvolviĝon de junulo.

De la tago, en kiu mia patro mortis, mia mondo tute renversiĝis. Unu

post la alia okazadis mizeraĵoj antaŭ miaj okuloj, ke mi deziris,

ke mia patrino estu jam mortinta pli frue. Fine la loĝejo, fama

pro fortika konstruado en tuta Sendai, devis esti aŭkciata. La

pentraĵoj de mia patro tre ŝatitaj kiel „Kannono“ de Bakei[24],

„Kverkarbaro“ de Rousseau kaj unu biblioteko da libroj, ĉiuj

disiĝis al ĉiuj flankoj. Kiam mi vidis, kiel du profesoroj de

Toohoku-Instituto[25] venis kaj en la malluma koridoro antaŭ la

biblioteko disputadis kun organizantoj pri la kosto de „Kapitalo“

de Marx, ne tolerante mi subite ĝin forprenis de ili. Kiam mi

rememoras la kruelan scenon okazintan en somermeza tago, al mi staras

eĉ hodiaŭ larmoj pro malĝojo en la okuloj.

Poste estis decidate, ke ni, mi, miaj patrino kaj fratino, luu iun

malgrandan duetaĝan domon konstruitan en la korto de iu parenco kaj

transloĝiĝu en ĝin. Oktobro jam venis, sed mi ankoraŭ ne povis

iri al Tokio por studi. Mia zorgema patro ja postlasis muelejon al

mia patrino en la nomo de iu maljuna servanto, kiu lin longajn jarojn

servadis; sed por gajni monon por vivado per la muelejo oni bezonis,

ke mi nepre restu hejme. Kompreneble mi ĉion skribadis al mia J.

malkaŝe kaj ŝi tuj respondis el la fundo de ŝia koro. Mia amo al

ŝi pligrandiĝis iom post iom, ke mi min sentis dolorplena, kaj ŝi

ankaŭ skribis, ke nia plua malkunesto ŝin povos malsanigi. Kiam

mi eksciis, ke mia patro, kiu ne povis akiri monon por mia edziĝo,

proponis prokraston de l’ edziĝa ceremonio ĝis Decembro je l’

preteksto de sia malsano, mi lin tutkore kompatis pri lia sufero kiel

la patron, kaj ĉiam al mi staras larmoj en okuloj, kiam mi rememoras

tion. Sed por mi la ceremonio havis neniun signifon, mi nur deziris

kunvivadon. Okazis ofte, ke mi estis freneziĝonta sen mia J. Do,

mi skribis al ŝi, ke ŝi venu antaŭ ĉio al Sendai. Tamen ne ŝi,

sed la pastro al mi respondis. Estis eble en la mezo de Oktobro kaj

jam estis iom malvarme. Laŭ tiu respondo mi eksciis, ke mia J.

fine akiris pleŭriton kaj pneŭmonion samtempe kaj enlitiĝis de

du semajnoj. La pastro unue skribis, ke li skribas anstataŭ ŝia

patrino, ĉar por ŝi malklera tio estis iom malfacila. Mia J. nenion

skribis al mi pri sia malsano eble timante, ke mi maltrankviliĝos.

Mi min sentis, kvazaŭ mi estas la arbo, de kiu eĉ la lasta folio

estas deprenita. Kio ajn estas skribita post tio, mi eble ĝin ne

estus kompreninta, eĉ se mi estus leginta; do, ĝin ne leginte mi

kiel eble plej rapide forveturis al Tokio. Mia J. tiel malgrasiĝis,

ke ŝi ŝajnis al mi kvazaŭ alia homo. Niaj koroj alproksimiĝis

unu al la alia, kvazaŭ ekzistus neniu en la mondo krom ni ambaŭ.

Mi pasigis du tagojn ĉe ŝia malsanlito; sed, ĉar nek la reveno

al Sendai kun ŝi, nek mia plua restado en Tokio estis permesataj,

mi devige disiĝis de ŝi. Post kiam mi revenis hejmen, min atingis

ŝia kuraĝiga letero. Ŝi skribis, ke ŝi ĉiel penos por resaniĝi

kiel eble plej baldaŭ kaj iri al Sendai, kaj ke mi miaflanke penu

elhaki la vojon por la estonteco; kaj poste ŝi aldonis: „Mi timas

pri l’ opinio de mia patrino, ĉar mi ofte vidas ion malbonvolan

al ni en ŝia parolo. Kompreneble ŝi ne proponas, ke ni rompu la

fianĉecon, sed al mi ŝajnas, ke ŝi penas ĉiel nin apartigi. Sed

kompreneble tio neniom konfuzas mian koron.“ Mi klare komprenis

ŝian patrinon. Atendu! Atendu! Mi nepre elhakos mian propran vojon.

Estu malbenata tiu, kiu deziras iel ajn malhelpi mian amon! Vidu,

kiel terure tiu estos punata pro sia erara kalkulo! Mi decidis,

neniam vidi ŝian patrinon ĝis tiam. Kaj deposte ĉiuj miaj penadoj

estis oferataj por plibonigo de l’ financa stato, por ke mi rabu

mian J. triumfante de ŝia diabla patrino, trankviligu iom ajn la

lastajn jarojn de mia patrino kaj plie eduku kaj klerigu mian solan

fratinon.

La jaro pasis, dum mi ĉiutage vizitadis la muelejon kaj tie

laboradis tute kovrita per farunoj. Kun kia soleca koro mi rigardis

la vintrajn perspektivojn en la norda provinco, kiuj etendiĝas de

l’ polusa zono kvazaŭ manetendante! Sed por senkuraĝiĝi pro tio

mi havis troan energion kaj fierecon, ankaŭ brilan esperon. Se mia

fratino mastrumis iom pli ŝpareme, por malpezigi mian ŝarĝon, mi

ne povis krom ekkoleriĝi kaj kriis. Sed en la fabrikejo mi laboris

kiel eble plej forte kaj sentis la vivon de laborado agrabla. Por

mi estis tre ĝustaloke, laboradi ŝvitplene, stari apud la enirejo

sentante, ke varmegigita sango cirkulas tra la tuta korpo kiel

varmega akvo tra la akvotubo, kaj esti blovata de l’ vento miksita

kun neĝo. Al mi eĉ ŝajnis, ke studado estas senutila. Kiam vespero

venis, mi min ŝajnigis vigla, ke ofte okazis, ke eĉ mia patrino,

kiu pasigis la tutan tagon malĝoja, laŭte ekridis. La amo inter

patrino kaj filo, frato kaj fratino, kiu ĝis nun estis malhelpata

de geservistoj, nun tute unuiĝis per nenio malhelpate, kaj ni tri

subtenis la amon unu kontraŭ la aliaj kiel la tripieda kaldrono.

Sed, eble ankaŭ tie estis iom da kaŝemo; kiam neĝa vento trablovis

skuante la domon kaj tie regis nokta malvarmo tiel severe, ke oni

ne povis ĝin toleri per la forneto, ofte okazis, ke ĉiuj tri

malgajiĝis kvazaŭ agorde. Ĉiu el ni tri havis apartajn pensojn

kaj sentis solecon, kaj en tia okazo mia fratino ĉiam min demandis:

„Kiel do fartas sinjoro B.?“ Ŝi sopiris je vi, kiun mi povis

nomi mia sola amiko. Mi senpacience ekkoleris: „Kia senhumanulo!

Kiel ajn li fartus, tio min tute ne koncernas.“ Kaj en tiaj noktoj

mi sentis ekscitiĝon eĉ dum preĝado.

Mia J. skribadis al mi de tempo al tempo mallongajn leterojn, kiujn

ŝi eble skribis malgraŭ sia malbonfarto. Ŝiaj vortoj ŝajnigantaj

trankvilecon min instigis aŭ al kompatemo, aŭ al ia malameto al

ŝi, kaj iam mi eĉ pensis, alkuri al ŝi kaj ŝin ĉirkaŭvolvi per

mia flamanta pasio ĝis ŝi sufokos; sed, kiam mi rememoris ŝian

patrinon, mi tuj ekgrincigis la dentojn kaj returnis min irontan al

la stacidomo.

Tia vivo ripetiĝis kaj pasis la jaron. Min ankaŭ vizitis la novjaro

-- malvarmega novjaro -- en la norda provinco. Intencinte komenci

la laboradon de la tria, mi manĝis zoonion tiumatene, kiam via

telegramo min atingis.

Kara B.! Por mi via reveno ne estas tro malfrua. Vi ja revenis.

La nova vivo de malriĉeco min tute ne turmentas. Kun abrupta ŝanĝo

de mia cirkonstanco multaj nekonataj mondoj disvolviĝis antaŭ mi.

Mi nun plene komprenis pri la fakto, ke ĉiuj aldonaĵoj de l’

vivo kiel scio, kutimo, vestaĵo kaj manĝaĵo havas emon malhelpi

reciprokan alproksimiĝon de l’ koroj, eĉ tute rifuzas tion

je l’ okazo kaj el ili nenio sentigas la homon soleca krom la

aldonaĵo nomata riĉeco.

De kiam mi perdis ĉion, mi sentas en la koro kuraĝigon, ke mi

mem estas ekira punkto. Mi neniel volas rezigni la deziron fariĝi

scienculo. Sed mi sentas senfinan ĝojon pro tio, ke al mi estas

aldonita la vivo, por nutri patrinon, eduki fratinon kaj konstrui kun

mia edzino regnon, kvankam plej malgrandan. Tio estas la vivo, kies

foreston mi ĝis nun sentis senkonscie. Se mi estus ŝarĝita pli

peze, tiam mia ŝultro eble trovus pli trankvilan pozon.

Sed mi tre bedaŭras, ke mi nuntempe ne povas vin helpi ekonomie.

Kiel mia patro mi volas sendi al vi iom da studelspezo, por ke vi

studu ankaŭ por mi; sed pro malkapablo mi ankoraŭ ne atingis tiun

staton. Ĉar ekzistas multaj, kiuj bedaŭras mian patron pri la

bankroto, mi povus ion fari, se mi ilin petus; sed mi ne ŝatas esti

kompatata de ili iel ajn. Mi ne volas kreski sub la kompato al mia

patro.

En mia lasta letero mi al vi skribis, ke mi ne povos viziti Tokio-n;

sed mi nun ne povas alie: mi devas veni tien. Se eble, mi deziras

vidi nur vin kaj mian J., ne vidonte ŝian patrinon.

Pri ceteraj aferoj mi rakontos al vi dum nia revido. Jam estas

tagmezo kaj de nun mi iros al la fabrikejo por ekkomenci laboradon de

l’ nova jaro.

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 10an de Januaro 1914.

Kara A.!

La pastro konsilas kaj vi ankaŭ tiel insistas; do mi decidis, laŭ

viaj konsiloj loĝi ĉe fraŭlino J. de hodiaŭ. Por mi estas

destinita ĉambro kun ok matoj[26] kaj fenestro kontraŭanta nordon;

por mi ekzistas neniu skribĉambro, kiu povas sendi pli bonan lumon

ol ĉi tiu. La pakaĵoj, kiujn mi enportis, aspektas speciale

malpuraj. La unuan fojon en mia vivo mi travivas tiel trankvilan

vivon.

En ĉiuj punktoj estis tre bone, ke mi iris al Sendai por vin vidi.

Mia karaktero havas ian strangan econ timi alvenon de l’ feliĉo.

Mi ĝin ne timas en la senco, en kiu mallaboremuloj sekrete timas

tro grandajn rekompencojn; sed ĝi devenas de tio, ke mi scias,

ke feliĉo estas la masko, kiu povas eltrompi eĉ pli sinceran

karakteron. Kiam mi staras rekte antaŭ la „vero“, mi povas

senti tian agrablecon, kian mi sentas, kiam mi eltrinkas glason da

malŝatata vino per unu tiro. Sed kiam mi devas taksi „veron“

kaŝitan post la feliĉo, mi sentas timon, kvazaŭ mi taksas la

sorton mem. Sed en via modesta domo apud la rivero Hirose „vero“

ridetis ne portinte la maskon de feliĉo. „Vero“ ridetas, -- la

fakton, ke „vero“ ankaŭ ridetas kiel la homo, mi eltrovis en

via hejmo. Kvankam ĝi estis via afero, mi ĝin sentis tre agrabla.

Via patrino, kia ĉarma patrino ŝi estas! Kia aminda virgulino via

fratino estas! Kaj, kia sincera junulo plena je kreskemo vi estas!

Tie, kie vi tri estas, ŝajnas al mi, ke eĉ la naturo refariĝas

pratempa naturo.

Kompare kun la via la hejmo de Kobajaŝi montriĝas tute alia mondo.

Ŝajnas al mi, ke la patro ĉiam vojaĝanta tute ne rilatas al la

formado de l’ familia atmosfero. La maljunulo, kiun vi vidis en

Noboribecu, ŝajnas tre obstina, kiel vi diris, kaj estas tielnomata

edoano. La karaktero de edoano kondiĉas havi bonecon en sia fundo.

Sed ekstrema artifikado de l’ karaktero kaj malantaŭenemo

min malagrabligas. Montri eĉ perforte viran fierecon, nepre

kontraŭstari la pli fortan kaj ĉiamaniere peni insistadi tion,

kion oni jam komencis; la malforteco de lia karaktero ŝati tiajn

malkarajn formalismojn kiel vivon mem, min kolerigas. La patrino

apartenas al la tipo de l’ plej malnoblaj virinoj. Ŝi estas flato

mem, kaj je mia netolero la objekto de ŝia flatado estas ŝi mem.

El ĉiuj ŝiaj hartruoj blinda deziro je plezuro vaporiĝas kaj

ŝin ĉirkaŭas. Ĉu vi rimarkis eĉ unu el ŝiaj dentoj similaj al

la ĉevaldentoj, kiuj aperas de inter ŝiaj nigretaj lipoj? Sed,

kun malbeleco ŝi havas samtempe ian purecon kaj iam mi eĉ sentas

ŝian karakteran subpremon. Fine, pri fraŭlino J. mi nur povas diri

la vorton „miro“. Antaŭ ĉi tiu miro estas tute senkolora la

miro, ke la naturo kreskigas rozon el la malbela koto. Ŝi, kiun mi

antaŭe vidis, estis infano, nenio; sed nun ŝi estas virino kaj

ĉio. Ŝia karaktero iradas la vojon, sur kiu neorganikeco transiras

al organikeco, kun tiaj rapideco, lerteco kaj certeco, kiaj per la

scienco ne estas kompreneblaj. Kiu povus solvi ĉi tiun enigmon

briletantan en ŝiaj grandaj okuloj, kiujn vi je ŝi karakterizas?

Mi estis konvinkata, ke la virino estas forĵetata de la trono de

l’ mistero per plenumiĝo de amo. Sed al mi ŝajnas, ke en sia

malgrasiĝinta korpo fraŭlino J. enhavas senfinan enigmon kaj

per ĝi sin turmentas. Tio sugestias pri plena karaktero de nun

ekkreskonta.

Do, la hejmo de Kobajaŝi estas kvazaŭ konfuzita skatolo de Pandoro.

Kia stranga bruo eksonus, se mi ĝin prenus en la manojn kaj skuus?

Malkovri ĝian kovrilon ne povas eĉ pensi senkuraĝuloj.

Post tagmanĝo mi rakontis al la familianoj detale pri via familio.

La patrino ŝajnis, kvazaŭ ŝi sentas doloron je la oreloj.

Kompreneble fraŭlino J. min aŭskultis kun grandaj fervoro kaj

intereso ŝajne de scivolemo. Kiam mi rakontis pri via fratino,

ŝia fervoro atingis la supron kaj kiel la komandanto aŭskultas la

raporton de l’ spiono, ŝi avide min demandis pri la vizaĝo kaj

karaktero, ke mi eĉ sentis iom da malagrableco.

Laŭ mia propra travivo la malsano de fraŭlino J. ne estas tute

trankvila. Estas nun treege malvarme en Tokio, kaj mi timas precipe

la sezonon, kiam la nuna malvarmeco transiros en varmecon. Mi ŝin

konsilis, esti ekzamenata antaŭ ĉio de D-ro B. Mi enmetante sendas

al vi la tabelon de ŝia korpa temperaturo.

Mi decidis, okaze de l’ vizito al Tokio liberiĝi de la eklezio.

Unue: mi ne estas la homo, kiu povas prediki pri la kredo al aliaj

homoj; la eklezio min ne bezonas. Due: mi volas liberiĝi de ĉiuj

katenoj, kiuj la agojn de miaj animo kaj korpo malliberigas laŭ

reguloj de la ekstera mondo. Mi ne bezonas la eklezion. Trie: por

diri malkaŝe, mia kredo estis ebrio. Timinte tuŝi la fundon de mia

karaktero, mi penis forgesi mian malplenecon per ebrio. Unuvorte, mia

kredo estis tia, kian oni devas redoni. Kvare: ĉu Kristo ne kaŝis

sin 40 tagojn en la dezerto? Kun kia senhontemo mi, kiu ne havas

talenton kiel Kristo, nek travivon kaj aĝon kiel li, povos kunesti

kun la homoj trankvila? Kvine: mi eksentis sensencaj la faktojn,

kiuj estas skribitaj en la Biblio kaj klarigataj de la eklezio. Por

ke vi min ne malkomprenu, mi ĉi tie klarigas, ke mi neniel neas

la misteron kuŝantan sur la fundo de ekzistado; sed mi nur volas

jesi, ke neniu klarigo ĝis nun provita povis iel ajn klarigi ĉi

tiun misteron. Mi volas diri, ke mi ne povas krom akre senti, ke mi

vivas en ĉi tiu mistero. Sese: mi ne ŝatas esti taksata pli valora

aŭ malpli ol mi estas. Ke mi estas ekleziano ofte kaŭzas, perforti

alian al erara taksado de mia karaktero.

Mi trovis vian sintenadon en malriĉeco tre konvena je vi. Vi

antaŭeniradas ne timante la donitan cirkonstancon kaj kaptas

nemoveblan veron per aŭ longa, aŭ mallonga travivo. Malakreco plena

je vigleco, indiferenteco enhavanta puran konsciencon -- tiajn mi

en vi vidas; sed miaflanke -- mi fariĝis iom nepacienca ... teda.

Hodiaŭ mi ne plu skribos.

Per la pago de mia helpanteco en la instituto kaj per redaktado

de „Oficiala gazeto de biologia asocio“ mia mono sufiĉas por

studelspezo; bonvolu trankviliĝi.

Mi nun konsiliĝas kun sinjoro prof. F., por eldonigi en Germanujo

unu el la traktatoj verkitaj en la insulo Ogasaŭara. Sed mi ofte

havas febron, kaj mi malĝojas, ke febro min ne forlasas tiel frue,

kiel mi esperas.

Via B.

(De A. al B.)

Sendai, la 12an de Januaro 1914.

Kara B.!

Ke vi vizitis nian urbon Sendai, estis bone ankaŭ por mia familio.

En vi, kiu ŝajnas obstina kaj nealproksimiĝebla, mia patrino tuj

trovis ion akordiĝantan kun mi; mia fratino vin nur adoras elkore.

Kaj mi vin dankas pro tio, ke vi akceptis mian peton, loĝi ĉe

la familio de Kobajaŝi. Kiam mi proponis tion, mi sentis grandan

doloron pensante, ke vi devas vivi kun la abomena patrino de mia

J. Sed mi pensas, ke mia J. vin rekompencos por tio. Tion, kion vi

observis pri ŝi, mi ankaŭ estis dironta. Ŝi ja havas karakteron

plene ekkreskontan. Sed pensinte, ke estas delikata demando, kiel tiu

karaktero ekkreskos, mi ne povis ŝin lasi sola en tia familio. Mi

tutkore esperas, ke ŝi sub via zorgado disvolviĝu laŭ la volo de

l’ naturo. Samtempe kun la via mi ricevis leteron ankaŭ de mia J.

Ŝi tre ĝojas pri via kunloĝado, sed ŝi ŝajnas senti ian timon

pro tio. Antaŭ vi, kiu ne povus timi instinkte malkovri malfortajn

flankojn de sia karaktero? Mia J. skribis ankaŭ pri mia fratino N.,

pri kiu vi al ŝi parolis, kaj aldonis, ke ŝi, de vi aŭdinte pri

mia fratino N., sentas specialan amon al ŝi. Ŝi ankaŭ skribis, ĉu

ne estus bone, se ni penadus edzigi vin kun mia fratino N. Mi nun

komprenis, kial mia J. vin demandis detale pri N.

Mi bezonas vian pluan klarigon pri mia karaktero, kiun vi nomis

nepacienciga. Ĉu ne ekzistas diferenco inter ni en tio, ke vi ĉiam

vivas celante la estontecon, dum mi penas vivi plej bone en la

estanteco? Mi pensas, ke plifortigi la fundamenton de l’ muelejo

kaj certigi la vivon de miaj patrino kaj fratino plej facile promesas

al mi viglan laboradon en la estonteco. Mi certe estas malsaĝulo,

kiu estante en la stato, en kiu mi povas uzi helpon de l’ aliaj,

tion ne faras. Sed mia tro obstina sincereco ne permesas al mi tion

fari; nome, tio estas disvolvaĵo de mia karaktero ne fleksebla.

Anoncite de vi pri la kaŭzoj, kial vi forlasas la eklezion, mi

sentas diferencon inter niaj karakteroj kaj ridetas. Eble mi ankoraŭ

ne havas rajton diri grandaĵojn, ĉar ne pasis longa tempo de

tiam, kiam mi apartenas al la eklezio; tamen mi kredas, ke, se

vi liberiĝas de l’ eklezio, vi devas ankaŭ ĉesi esti unu

familiano, unu naciano de l’ samaj kaŭzoj. Se mi havus forton, mi

ne liberiĝus de la eklezio, sed penus tiom por ĝin rekonstrui, kiom

mi povus; kaj se mi ne havus forton, mi amasigus forton iom post iom

de ĝi ĉirkaŭite. Mi min ne retiros de la donita pozicio, ĝis kiam

mi facile subigos la ĉirkaŭon. Estos eble bone por vi, liberiĝi de

la katenoj de la eklezio. Sed por mi eksiĝo el la eklezio sen batalo

nur signifas la malantaŭeniron de mi mem. Antaŭ ĉio mi pensas, ke

vin perdante la eklezio sentis grandan baton. Mi pri tio bedaŭras la

eklezion.

La afero de l’ muelejo iel eksukcesis. Post nelonge mi ĝin povos

memstarigi. Nokte mi legadas librojn kaj precipe pri mendelismo;

sed tiaj eksperimentaj libroj min ne kontentigas, ĝis mi atingos

la staton, en kiu mi povas fari eksperimenton. Mi aŭdis, ke en la

venonta Aprilo jara kunveno de l’ zoologia instituto okazos post

tiel longa interrompo. Mi esperas, ke tiam mi ankaŭ povos ĝin

partopreni.

Mi vin petegas zorgi pri mia J. Estas netolereble, aŭdi ke ŝia

malsano estas pli grava ol mi atendis. Mi okaze imagas ŝian morton,

kaj tiam en tiu momento mia kuraĝo tute kuntiriĝas. Se mia J.

mortus, por kio estis mia naskiĝo kaj mia ĝisnuna vivo? Mi ĉiel

penos por ŝi, por ke ŝi resaniĝu. Kaj, se estus necese por tio ...

ho, sed, kion fari?

Eble mia J. havas sekretojn, kiujn ŝi ankoraŭ al mi ne malkovris.

Ofte al mi ŝajnas, ke ŝi sin kaŝas okaze en la sekretojn eĉ

tiam, kiam ni solaj persone interkompreniĝas unu la alian, ne

parolante pri tiam, kiam ni interkorespondadis. Malkaŝdire, tio

min ne kontentigas. La konscio, ke mi ĉirkaŭiradas nur ĉirkaŭ

la periferio de ŝia koro, estas netolerebla. Aŭ, ĉu ĝi estas

ordinara afero por amanto? Antaŭ ĉio, mi devas eniri pli kaj

pli en la fundon de ŝia koro. Mi eĉ pentas kelkafoje, kial mi

ne kuraĝis tuŝi ŝian karnon? Ĉar mi eĉ dubas, ĉu niaj koroj

interkomunikiĝas malhelpate de la apartigo de l’ karno.

Estas nun plej malvarme; mi deziras, ke vi ankaŭ zorgu plene pri

via sano. Ĉu vi ne laciĝas pro troa laboro? Ĉu la diferenco inter

maksimuma kaj minimuma temperaturo de via korpo estas pli malgranda

ol tiu de mia J.? Se ne, mi opinias, ke estus pli bone, decidi

ĉesigi la laboradon iom da tempo.

Hodiaŭ neĝas de mateno. Vespere ĉe reveno el la fabrikejo mi

alparolis al iu maljuna laboristo. Li rakontis, ke antaŭ jaroj oni

povis vivi facile, se nur la rizo kostis malmulte; sed nuntempe, ĉu

ĝi estas kara aŭ malkara, riĉuloj vivas facile kaj malriĉuloj

malfacile; kion tio signifas? Kaj tiel dirinte li enpensiĝis. Oni

diras, ke li havas malsaneman edzinon, diboĉeman filon, fidelan

bofilinon kaj multajn genepojn. La statoj de l’ laboristaj familioj

estas ĉie similaj, sed mirinde mi estas devigata pensi pri la sorto

de nur tiu ĉi unu el ili.

Via A.

(De B. al A.)

Tokio, la 14an de Januaro 1914.

Kara A.!

Vi diras, ke vi penas vivi plej bone en la estanteco kaj ke mi

antaŭeniras celante la estontecon.

Povas ŝajni, ke vi estas grandanima konsumanto de la estanteco kaj

mi ŝparema rezervanto de la estonteco. Mi mem esperas, okaze tia

esti. La scienculo devas plenumi la devon esti rezervanto por la

estonteco.

Sed kion fari kun tio, ke mi estas nesatigebla konsumanto?

Unuvorte, la homo estas aŭ konsumanto aŭ produktanto. Al la

konsumantoj apartenas du tipoj: unuj, kiuj konsumas por produkti kaj

la aliaj, kiuj konsumas por konsumi. Al la produktantoj ankaŭ du

tipoj: unuj, kiuj produktas por konsumi kaj la aliaj, kiuj produktas

por produkti. Vi apartenas al la plej racia tipo, kiu produktas por

konsumi; sed ŝajnas al mi, ke mi fine ne povas esti krom diboĉulo,

kiu konsumas por konsumi. Per aliaj vortoj, mi estas plena egoisto en

la fundo kaj se mi havus ion, kio povus utili por la homaro, tio eble

nur estus, ke la homaro povas atesti per mia konsumado, kiom ĝi ĝis

nun rezervis.

Tipa grupo de konsumantoj por konsumi estas la artistoj. Unuvorte,

ili estas potencaj konsumantoj el la homaro kaj en tiu ĉi punkto mia

karaktero havas ion, kiu estas komuna kun la artistoj.

Jam tiel naskite, mi deziras fari tian diboĉadon, ke mi elkonsumas

la tutajn provizaĵojn, kiujn la homaro dum milionoj da jaroj

amasigis.

La entrepreno produktas kaj la arto konsumas. En tiu ĉi senco Dio

estas la plej granda entreprenisto kaj la diablo la plej granda

artisto.

Mi transiru al alia temo.

Vi havas ne malgrandan estimon antaŭ la moderna scienco. Mi

malestimas la memkontraŭdiron de l’ moderna scienco.

La scienco deklaras, ke ĝi klarigas la veron, kaj por diri la veron

ĝi nur ordigas la faktojn.

Ĉu la ordigitaj faktoj estas la vero? Se jes, en la kartujo de la

biblioteko sin kaŝus la plej alta vero.

Kiam la scienco malsupreniros de la uzurpita trono kaj portos ledan

laborveston kaj martelon, nur tiam ĝia aŭtoritato naskiĝos; ĉar,

per malmultaj vortoj, la scienco estas nur servanto de praktika vivo,

kiu produktas por produkti. Kiel la ordinara laboristo havas fortan

korpon kaj obeemon, tiel la scienco havas klaran kapon kaj bonan

paciencon. Same kiel la ordinara laboristo, la scienco ne scias, kion

fari kun ĉiuj siaj produktaĵoj. La ordinara laboristo laboras en la

fabrikejo. La laboristo de l’ scienco laboras en la laboratorio.

Mi estas nuntempa scienculo, certe ne granda. La scienco liveras al

mi panon, laŭpartan scivolemon kaj okaze enuan tempon kaj manieron

de konsumado. En la nomo de l’ scienco mi povas liberiĝi de la

devo pripensi, kio estas la postuloj plej proksimaj al la homa vivo

kaj min okupi je la demandoj nur instigantaj mian scivolemon, kaj ju

pli malproksimaj tiuj demandoj estas de la plej necesa postulo de

l’ homa vivo, des pli laŭte oni emfazas mian scienculecon.

Sed mi ne povas kontentiĝi esti tiagrada konsumanto. Se konsumi,

mi volas konsumi malkaŝe. Mi ne ŝatas konsumi trompante. Leginte

vian leteron mi eksentis deziron skribi al vi tian leteron. Plue mi

skribados en la sekvanta letero.

Via B.

(De B. al A.)

Tokio, la 15an de Januaro 1914.

Kara A.!

Atakite de pli alta febro ol kutime, eble pro malvarmumo, mi

hieraŭ ne vizitis la laboratorion kaj estis zorgata de fraŭlino

J. diversmaniere. Kaj, ĉar ŝia patrino forestis -- pro vizito al

prapatraj tomboj (kia memtrompo!) -- ni ambaŭ interparolis iom pli

intime ol ordinare.

Unue mi konsilis al ŝi iom tro severe, malfermi ŝian tutan koron

kaj ĝin montri al vi. Fraŭlino J. min rigardis kvazaŭ dubante kaj

plendis, ke kontraŭe vi estas, kiu ne malfermas sian koron. Trovante

en mi malsaĝulon metitan inter geamantoj, mi ne povis krom maldolĉe

ridi.

Kiam mi estis en la insulo Ogasaŭara, mi dufoje al ŝi sendis

anonimajn leterojn, pri kio mi ankoraŭ al vi ne rakontis. Tio

okazis, kiam la rilato inter vi ambaŭ ankoraŭ ne estis difinita.

Do, antaŭ ol ŝi ricevis vian unuan leteron, fraŭlino J. jam sciis

pri via konturo kaj intenco. En la hieraŭa interparolado ŝi diris,

ke ŝi tuj sentis intuitive, ke mi skribis tiujn anonimajn leterojn.

Je mia demando, de kio ŝi tion eksciis, ŝi respondis, ke tian

aferon povas ekkompreni eĉ homo senscia kiel ŝi kaj min rigardis

fikse kaj malafable per siaj sentemaj okuloj.

Kompreneble vi jam scias pri la fakto, ke fraŭlino J. ne estas

filino de tiu abomena patrino, nek de tiu patro; sed tion aŭdinte

hieraŭ unuafoje, mi ne malmulte miris. Laŭ ŝia elkora rakonto

mi povas klare imagi ŝian estintecon. Unue mi vidas malgrandan

vaporŝipon forveturintan de Osako[27] al Tokio. Mi vidas en unu

angulo de ĝia triaklasa ĉambro junan, de sia edzo forlasitan

virinon, kiu kuŝas surventre sur la planko tute senkonscie, kiel

la animo vaganta tra la transmorta mondo. Mi vidas unu animeton jam

stampitan per la malĝojo de vagado en ŝia ventro. Mi imagas la

-- je laco kaj malĝojo plenan -- cirkonstancon de la laboristino,

kiu en la plej profunda fundo de maltrankvileco kaj konfuzo de

la urbego Tokio ĝemante vendas sian mallertan laboron. Mi vidas

grandkapan, malbelan infanon, kiu nur post la noktmezo povas

suĉi el mamoj nesufiĉe liverantaj lakton kaj poste ekdormas. Mi

aŭdas kortuŝantan kriegon, kiun la infano eligas, kiam ĝi estas

transdonata kvazaŭ aĵo de sia patrino al sia onklino. Kaj nun

antaŭ miaj okuloj staras la figuro de fraŭlino J., kiu el tiu

velkonta ĝermo fine elkreskis virino. Mi unuafoje povis kompreni la

kaŭzojn de ŝia kaduka konstitucio, profunda koro kaj malgajeco, kiu

ofte ŝin atakas kaj ŝin faras soleca kaj bela kiel aŭtuna nebulo.

Per la malkovrado de ŝia estinteco tia, mi nun kvazaŭ rekonsciiĝis

eĉ se malfrue. Dum vi povas doni ĉiujn konsolojn al ŝi, mi devas

esti konsolata de tia homo; mi miregis pri la diferenco inter niaj

sortoj. Mi tre bedaŭras ankaŭ pri tio, ke la scienco ne povas

trakti tian gravan aĵon de l’ homa vivo minimume tiel, kiel

mallerta instruisto traktas la korojn de lernantoj, kaj senkonscie mi

skribis al vi lastanokte leteron.

Sed estas treege ĝojinde por mi, ke mi per kono de ŝia estinteco

povis ekscii, ke fraŭlino J. ne ricevis sangon de sia tielnomata

patrino. En la lastaj tagoj nenio min sentigis tian ĝojegon kiel ĉi

tio.

Malkaŝdire, mia estinteco havas ankaŭ ion, dank’ al kio mi

precipe kompatas la ŝian. Tamen, pri tio mi ne rakontas eĉ al

vi. Estas neniu kaŭzo por malkovri malfeliĉon de homa vivo kaj

mallumigi tiom la homan vivon.

Ankoraŭ hodiaŭ mi ne povas ellitiĝi. Por mi malsanulo estas la

malvarmo kvazaŭ penetranta. Fraŭlino J. min flegas kun amikeco,

kvazaŭ ŝi forgesis pri sia malbonfarto. Mi timas, ke tio estas

nebona por ŝia malsano.

Granda vivo forfluas fortege. Kia terura, sed kuraĝa bildo! Ĉu

mi devas resti kiel flanka rigardanto ĝis la fino? Aŭ, eĉ se mi

enirus en ĝin, ĉu mi baldaŭ malaperos kiel ŝaŭmoj pro malforteco

de l’ korpo?

Bone, estus bone!

Mi salutas viajn patrinon kaj fratinon N.

Via B.

Deklaracio · 第 7 / 9 题