Sinjorino Kamilo ploras. Kiel bonkora kristanino ŝi ame ardas por la

kristanaro kaj ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj malgraŭ miaj

insistaj avertoj. Ĉiuspecaj suspektaj ĉifonuloj ĉirkaŭvagas nian

domon. Sinjorino Kamilo forlasas vualita la domon je nekutimaj tempoj

kaj sidiĝas en la aŭtomobilon, kiun la kuraĝa Karolo veturigas al

iu kaŝa loko, kiun ni ne konas. Mi supozas, ke ŝi kaŝe rampas kun

la kristanoj en kavernoj kaj katakomboj kaj tie faras ĉiaspecajn

kontraŭŝtatajn danĝeraĵojn. Kaj mi rimarkis, ke ĉiam kiam ŝi

forveturas, la cinikulo de Sabellius Rufus vojstaras. Evidente li

estas spiono. Pro lia impertinento kaj avidego ni elĵetis lin el nia

domo; eble li volas nun venĝi sin.

Sinjorino Kamilo ploras. Ŝi sidas apud la fenestro de la

legoĉambro, dum kiam Fromaĝi, la manojn sur la dorso, maltrankvile

iras tien kaj reen.

„Mateo, mi petegas vin...“

„Ne!“ li diras nervoze. „Ne, mi ne povas plu permesi, ke vi

faras tiajn danĝerajn eksperimentojn. Ni ne pli incitu ankoraŭ la

koleron de Nerono ... sed li sciiĝos pri viaj kaŝaj manovroj...“

„Sed diru, kara Mateo“, ŝi singultas, „ĉu vi tute ne sentas

eron de kompato pri tiuj bedaŭrindaj kristanoj? Pri tiuj mizeruloj,

kiuj vivas kiel timigitaj ŝafoj, ĉiam pretaj morti por sia

kredo...“

Per gesto li fortranĉas ŝian frazon.

„La kristanoj, la kristanoj!...“ li krias ekscitite kaj furioze

kuras tien kaj reen, „ĉiam kaj ĉie la kristanoj ... kion ni havas

komuna kun tiuj ĉi homoj?...“

„Sed ni povas helpi ilin.“

„Helpi ... sensencaĵo ... kian utilon ili havus de nia helpo?“

diras Fromaĝi kaj kun grandega embaraso rigardas sian edzinon, kiu

mallaŭte ploras malantaŭ sia naztuko.

„Mateo, mi petegas vin...“ ŝi insistas. „Vi scias, ke en

venonta jaro brulos Romo. La kristanoj suferos kruelajn persekutojn.

La sango de miloj de martiroj fluos. Mateo, vi povas eviti ĉion ...

ni povas malebligi tiajn kruelaĵojn...“

Dum momento Fromaĝi ekhaltas kaj fikse rigardas. Sed tuj poste lia

mieno kolere trajtiĝas kaj li krias kun mokega rido:

„Ŝanĝi la historion vi volas, he? Ne ĝenu min per tiaj infanaj

stultaĵoj!“

„Mateo, nur eviti la teruraĵojn...“

Tiam Fromaĝi sovaĝe kombas sian hararon:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!...“

Tondre fermiĝas malantaŭ li la pordo.

Mi ne trovas vortojn de konsolo. Subita terure-frosta febro skuas

min, kiam mi mallaŭte forlasas la ĉambron...

53.

Nokto!

Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj --

tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj

vastiĝas ... mi tremas tutkorpe...

Mi rigardegas en la mallumon:

El angulo de la ejo rampas nigra besto. Simila al fantoma monstro ĝi

ŝoviĝas pli kaj pli proksimen. Kun okuloj ruĝe-flamaj kvazaŭ

laternegoj. Kaj avide ĝi malfermas sian faŭkon kaj elsputas fajran

fumon...

Ha, fantoma besto! Diru, kiu estas vi? Ĉu kreaĵo, kiun elkraĉegis

praepoko. Ĉu fantomombraĵo, kiun halucinas mia propra nervekscito?

Sed responde ridas mokaj voĉoj de koboldoj:

Hihi! Ĉu ni ne antaŭdiris? La Co konfuzas vin! Vi agas en la Co-a

mondo kaj jam ne scias, ĉu estas efektivo ĉu fantoma sonĝo, kio

vin ĉirkaŭas. Hihihi! La Co englutis vin en sian nigran faŭkon kaj

ne revomos vin en la estantan tempon...

Kaj ombruloj ĉirkaŭsaltas min. Ĉiu el ili havas alian vizaĝon.

Ŝajnas, ke ĉiuj korteganoj de l’ antikva Romo aperas subite

antaŭ mi...

Fromaĝi metas sian kapon en la ĉambron. Lia malgranda figuro

ŝvebas tra la spaco. Dum kiam li ŝovetas siajn okulvitrojn, li

ridas kun freneza voĉo:

„Hometo! Vi volas jam forlasi nian Co-an mondon? Vi serĉas, mia

kara! Ĉar gigantajn planojn mi preparas. Vi travivos tion, kion

travivis neniu vivanto. Sciu, ke mi plenumos la dezirojn de Kamilo!

Ha, ni venkos kun la potenco de l’ dudeka jarcento! Ni metos niajn

manojn en la evoluon de la tempoj. Ni haltigos la radaron de l’

eterna temphorloĝo. Por ni ne ekzistas historio, _ĉar ni kreos

ĝin_! Ni, homoj armitaj per la potenco de l’ dudeka jarcento,

detronigos Nerono-n! Ni imperiestrigos la noblan Titus-on, baptigos

lin kaj kondukos la kristanojn al grandioza triumfo!...“

„Ne! Ne!“ mi krias, dum miaj haroj hirte stariĝas sur mia kapo.

Sed Fromaĝi rigardas min sovaĝe. Li metas siajn manojn al mia

gorĝo. Li genuas sur mia brusto kaj krias konstante: „Vi devas! Vi

devas!“

Mi sentas, ke mia spiro mankas jam. Freneze mi baraktas kaj penas

vane forŝiri la manojn de Fromaĝi, kiuj premegas mian gorĝon...

Dume el la ombra angulo silente kaj mute rampas la fantoma monstrego

kaj malrapide englutas nin en sian nigran grandegan faŭkon...

54.

Profesoro Sovaĝi „ĝuas“ Romo-n. Li ĵetas sin en la pulsantan

vivon kaj vizitadas vindrinkejojn, gladiatorajn luktojn, termojn,

gimnastikajn lernejojn, flutistinojn kaj siriajn dancistinojn. Kaj li

asertas fiere, ke li estas sola konanto de l’ antikva Romo kaj ni

ĉiuj devas lerni de li.

Sed hodiaŭ li festas specon de renaskiĝo. Karolo rakontis al mi, ke

hieraŭ vespere li ie forte „elreliĝis“. Li venis hejmen sen

surtuto, kun iu malnova flikita tuniko, kun pajla krono sur la

dezerta kapo, kiu interne estis same dezerta. Kiel pafvundita apro li

venis de tie hejmen. Kion oni tie faris al li, mi ne scias; mi nur

scias, ke li hejme ŝiris de sia korpo la vestaĵon por bani. Oni

unkte ŝmiris lin tiel abunde, ke lia tolaĵo algluiĝis al lia

haŭto. Kompreneble tio ne estas agrabla stato.

Puriginte sin, li nun staras kun bruplena kapo kaj fikse rigardas nin

kun brakoj kruce metitaj surbruste. Poste li paŝas antaŭ nin, skuas

sian kapan globon tien kaj reen kaj ekparolas per tomba voĉo:

„Kunvojaĝintoj! Mi estis homo, kiu vagis erare, nun mi revenas

denove hejmen al la dudeka jarcento kiel perdita filo, kiu retrovis

la hejmenan vojon. Ha, mi esperis, ke mi trovos ĉi tie la veran

klasikon kaj malfideliĝis al mia klasika filologio. Trioblan

‚fi!‘ pri tio! La bildon de l’ klasika tempo, kiun mi portis

en mia brusto, oni ŝmire malpurigis ĉi tie al mi -- kaj el ĝi

restis makulaĉaro. Mi do rifuĝas al la sanktigita bildo, kian

pentris en mia koro mia klasika sento kaj publike deklaras, ke la ĉi

tiea Romo estas frenezulejo! Ha, mi forgesis min tiom, ke mi parolis

ilian mizeraĉan lingvon kaj forgesis, ke estas mi sola, kiu alte

tenas la standardon de la klasika filologio. En la Romo de Kezaro kaj

Kikerono ne devas ekzisti iu serpenta siblado de frenezula

parolmaniero. Kunvojaĝintoj, ĝojegu kun mi! Ree mi estas la malnova

Sovaĝi, la vojtrovinto de Odyssevs en la filologia konfuzego!...“

Li faras paŭzon, por atendi la efikon de sia parolado. Sed ĝi estas

tre mizera kaj ĉiuj senvorte rigardas la parolanton.

„Kunvojaĝintoj!“ denove krias la profesoro. „Mi konstatas kun granda

ĝojo, ke mia hodiaŭa surprizo tiom emocias vin, ke vi ne kapablas

paroli. Via silento estas por mi riĉa aplaŭdo kaj samtempe forta

instigo, iri plu la komencitan vojon. Jes, mi surpaŝis la vojon, kiu

kondukas el la filologia konfuzego, sed _mi ne iros ĝin sola_!

Sciu, ke mi havas grandiozan planon. Ni estas elsenditoj de l’

dudeka jarcento, kiuj devas plenumi sanktan kulturan mision. Tial

mi kondukos ankaŭ aliajn sur tiun ĉi vojon. La Romo-n de l’ Nerona

epoko eltiri el la filologia ŝlimo, tio estas nia nobla tasko, kiun

ni devas plenumi! Kiel ni ebligos tion? _Mi fondos por romanoj

universitaton de l’ dudeka jarcento_, en kiu ĉiu romano havos

okazon lerni la latinan kaj grekan lingvon ĝuste kaj klasike, en

kiu ĉiu povos profiti de niaj sciencoj, en kiu fine ĉiu fariĝos

disĉiplo inda ne nur je antikva Romo sed eĉ je nia jarcento! Ha,

kaj tiam oni enskribos en la grandan libron de l’ historio per oraj

literoj ne nur mian nomon, sed ankaŭ la nomon de vi ĉiuj, kiuj

afable helpos min _efektivigi la grandiozan kulturan mision de l’

dudeka jarcento_!!!“

Post tio, la profesoro rapideme forlasas nian ĉambron; evidente li

ne volas perdi tempon kaj tuj komenci la bezonajn preparojn...

55.

Maria ploras. Ŝi sidas supre en sia ĉambro kaj verŝas larmojn ...

amarajn larmojn.

Kviete mi karesas ŝian nigran hararon. Mi estas konfuzita; ĉar

unuafoje mi vidas ŝin ploranta.

„Maria“, mi diras mallaŭte, „kial vi ploras?“

„Lasu min!...“ ŝi rediras ofendite.

„Kial vi koleras al mi?“ mi demandas konfuzite.

„Vi demandas ... ah...“ ŝi riproĉas singulte, „vi demandas

min ... ah, ke mi tiom eraris! Mi konfidis vin, kiam vi flustris al

mi amon kaj fidelon ... kaj nun? Nun vi forlasas min kaj serĉas en

la brakoj de antikva junulino tion, kion mi ne donis al vi...“

Mi estas konfuzita kaj serĉas vortojn por senkulpigi min.

„Maria ... ĉu vere vi estas ĵaluza pro tiu knabino, kiu ja estas

nur fantomo de nia Co-a ekzisto?“

„Ha!“ ŝi krias laŭte, „ne senkulpigu vin! Ĉiutage mi povis observi

la ludon, kiun vi frivole aranĝis antaŭ miaj okuloj. Ĉu vi scias,

kiom mi suferis? Sed vi ne estas inda, ke mi ankoraŭ pensu pri vi.

Vin mi forstrekas el mia memoro. Vi ŝatis miajn karesojn nur tiel

longe, ĝis kiam vi trovis alian virinon. Kaj tiam vi formetis min

flanken kiel ludilon, kiu jam enuigas, kaj senkompate forlasis min.

Kaj eble nun, kiam ankaŭ ŝi jam enuigas vin, vi serĉas denove min...“

Mi estas kortuŝita de la larmoj, kiujn verŝas trompita knabino.

„Maria...“ mi balbutas, „vi ĉion rigardas kiel tragedion. Ĉu

estas mia kulpo, ke la romana knabino amas min? Sed mia amo ja restas

ĉe vi, Maria ... nur ĉe vi...“

Kaj denove mi karesas ŝian hararon.

„Ni forlasos Romo-n ... eble baldaŭ... Kaj ni denove estos hejme

feliĉaj naturinfanoj, kiaj ni estis antaŭ la vojaĝo. Mi ne

supozis, ke vi koleros al mi...“

„Ĉu vi postulas, ke mi rigardu kun ridantaj okuloj, kiel mia amato

kisas fremdan knabinon? Ne, vi trompis mian amon. Vi rompis mian

koron por ĉiam. Mi kredis, ke vi estas homo nobla kaj bona, sed mi

terure eraris. Per krudaj manoj vi detruis mian feliĉon ... ĉion,

ĉion vi detruis...“

Novaj larmoj fluas el ŝiaj belaj malhelaj okuloj. Ŝiaj ŝultroj

tremas pro la singultoj, kiuj ŝiriĝas el ŝia brusto. Kaj ŝi

ploras tiel kortuŝe, ke mi subite sentas penton en mia koro. Mi

volas ŝin konsoli, sed mi ne scias kiel. Ĉar mi ekkonas nun, ke mia

kulpo estas granda kaj ke la peko, kiun mi faris kontraŭ tiu ĉi

knabino, estas malbela kaj jam ne korektebla. En tiu ĉi horo mi

sentas, ke la amo de tiu ĉi knabino estis granda kaj pura. Kaj mi

paŝdetruis ĝin kiel belegan floron...

„Maria...“ mi diras pente, „ĉu mi ne povos akiri pardonon? Mia

amo al vi ja flamas pli hele ol fajro...“

Mi provas delikate depreni ŝiajn manojn, kiujn ŝi metis antaŭ la

vizaĝon, kaj klinas malsupren mian kapon.

„Ne ploru ... ne ploru!“ mi petas.

Sed ŝi forskuas miajn manojn, kiujn mi karese metis ĉirkaŭ ŝiajn

ŝultrojn kaj kun malame flamantaj okuloj ŝi ĵetegas en mian

vizaĝon:

„For! Mi ne volas vidi vin ... senhonta homo, vi!...“

Mute mi ŝanceliĝas al la pordo. Lastan rigardon mi resendas al la

knabino kaj silente kaj rezigne fermas la pordon. Mi ne konscias nun,

kion mi faris ... sed mi sentas, ke mi estas malgaja ... tiel

malgaja...

56.

Homoj bruas en nia domo. Ili plenigas la vastan vitran halon, kiu

subite fariĝis homa abelejo. Ĉiuj ili volas viziti la lernejon de

l’ fremduloj, pri kiu Sovaĝi fanfarone anoncis en Romo per grandaj

afiŝaj alvokoj en latina lingvo. Plej diversaj homoj venis:

grizharaj maljunuloj, knaboj, soldatoj, filozofoj, laboristoj... Ili

estas sciavidaj pri la novaĵoj, kiujn ili aŭdos kaj pri la

sorĉaĵoj, kiujn ili lernos.

Sovaĝi disvolvis vastan programon. Li opinias, ke li bonege sukcesos

kaj ke li vere enkondukos tute novan kulturon en Romo-n. Li konfiskis

ĉiujn lernolibrojn de latina lingvo, kiujn ni aĉetis, por enkapigi

al siaj lernantoj „klasikan“ latinon. Tio ĉi ŝajnas al li plej

urĝe plenumota tasko.

Krome li dungis fraŭlinon Snob kiel docentinon. Ŝi prelegos

historion kaj natursciencon! Tondre! Mi eksvenetas, kiam mi rememoras

ŝian cervohipotezon kaj la „biblian“ aferon. Kiam mi atentigis

profesoron -- pardonu! -- universitatestron Sovaĝi pri tio, li

kviete ridetis kaj diris, ke tiel precize ŝi ne bezonas praktiki la

aferon. Sed preskaŭ okazis, ke ili ambaŭ ne interkonsentis pri la

salajro. Sovaĝi proponis al ŝi monate 1000 sestercojn, ŝi postulis

pli, akcentante siajn „universitatajn studojn“. Krome ŝi nepre

volis scii, kiom da dolaroj estas 1000 sestercoj, ĉar „ŝi

kutimas labori nur laŭ tarifo“.

Specialan fakon en sia universitato Sovaĝi volas dediĉi al la kuira

arto kaj aranĝi kursojn de kuirado kaj mastrumo. Por tiu ĉi celo li

volis gajni sinjorinon Kamilo-n, sed tiu rifuzis sian helpon, ĉar la

kompatindaj kristanoj ŝin tute okupas. Profesoro Sovaĝi do turnis

sin al Sabino, la kuiristino, kaj promesis pagi al ŝi konvenan

salajron. Sabino tre volonte konsentis, sed estas ankoraŭ en ioma

embaraso, ĉar ŝi ne scias ankoraŭ eĉ unu vorton latinan.

Kiam Tabakaĉ sciiĝis, ke „oni povas fari kapitalon“, li tuj

ekrilatis kun profesoro Sovaĝi. La profesoro komence rifuzis lian

helpon, sed fine dungis lin kiel ordigiston kaj kontroliston.

Ankaŭ min profesoro Sovaĝi volis „svati“ por sia universitato.

Ke mi prelegu pri moderna literaturo de l’ dudeka jarcento. Sed

ĉar li proponis al mi nur 500 sestercojn, mi rifuzis. Tiam li tre

koleris kaj diris, ke mi estas homo postularoganta, ke mi ja tute ne

havas universitatan kvalifikon kiel fraŭlino Snob, kaj ke mi havas

nenian komprenon pri la granda kulturmisio de l’ dudeka jarcento.

Mi ofendite respondis, ke mi kraĉas sur liajn 500 sestercojn, sur

lian Kikeronon kaj sur lian tutan universitataĉon! Kiam li aŭdis

tion, li tuj kuris al la juĝejo, poste al la pretoro, por akuzi min

pri „personaj kalumnioj“. Mi efektive estas scivola pri la

proceso, gvidota laŭ antikve-romaj leĝoj...

Cetere, la universitato kaŭzas grandan deficiton malgraŭ la avaraj

kaj ridindaj salajroj kaj la enspezataj, proporcie altaj, studopagoj.

Kvankam Tabakaĉ atentegas, ke nenio malaperu el nia domo, la

lernantaro prenaĉas kaj ŝtelas ĉion, kio estas nefiksa kaj

forportebla. Unu grizharulo eĉ forŝtelis nian plej belan ursofelon

el la vitra halo, portante ĝin surŝultre kvazaŭ togon...

La lernantoj treege bruas. Ne mankas inter ili eĉ tiu speco de

friponoj, kiuj venis nur por amuzi sin, ĉagrenante la profesoron per

diversaj petolaĵoj...

Mia frunto zorge sulkiĝas, kiam mi vidas ĉion ĉi. Mi estas jam nun

konvinkita, ke la projekto de Sovaĝi estos mizera malsukceso kaj --

kio estas plej terura -- ridindiga kompromito de l’ dudeka

jarcento!

Bone, ke mi tenas miajn fingrojn for de tia aferaĉo!...

57.

La cezara frenezo infektis ankaŭ fraŭlinon Snob kaj montras

katastrofajn sekvojn.

Ŝi elspeze forĵetis sian monon kaj havaĵon por havigi al si

antikvajn toaletojn kaj ornamaĵojn, ĉar ŝi volas esti tute

„antikve-moderna“ romanino. Ŝi prunteprenis de Sabellius Rufus

sklavinon, kiu scias frizi, kaj ŝi nun portas sian hararon jen

milbukle alten turigita jen laŭgreke ĉirkaŭtenita de oraj ringoj.

Kaj ĉar ŝia mono elĉerpiĝas pli kaj pli, ankaŭ la salajra

antaŭspezo, kiun ŝi ricevis de Sovaĝi, ŝi steletas, kion ajn ŝi

povas, por sin fordoni al antikva lukso. Kaŝe ŝi vendas la

figuraĵetojn kaj malgrandajn objektojn el sia ĉambro. Per

aŭtomobilo ŝi jam ne volas veturi kaj deklaras, ke la sola inda

maniero de veturado por romana sinjorino estas la palankeno, kaj ke

la palankenon devas porti nubiaj sklavoj.

Sed ŝia antikva frenezo montras de tago al tago pli terurajn

sekvojn. Ŝia ĉambro estas tute malplena, la muroj nudaj. Nur

surplanke kuŝas matraco kaj litaĵo, sur kiu ŝi dormas. Dio kara!

Mi ekprenas mian kapon pro kompato kaj zorgo, kiam mi vidas tion. La

meblojn, bildojn, tapiŝojn ... ĉion ŝi vendas al entreprenemaj

romanoj. Kaj kion ŝi faras per la enspezita mono? Ŝi aĉetas

antikvajn vestaĵojn, antikvan ornamaĵaron, antikvan frizistinon,

antikvan palankenon kaj kvar antikvajn nubianojn, kiuj portas la

palankenon.

Kaj plej amuze estas, ke fraŭlino Snob simple ŝtelis la venditajn

aĵojn, ĉar ili ja apartenas al gesinjoroj Fromaĝi. Sed tiuj estas

blindaj kaj ne volas aŭdi min. Sinjorino Kamilo ploras kaj

preĝas pro kaj kun la kristanoj, Fromaĝi mem estas okupata per

eksperimentado kaj nenion volas scii pri la sensencaĵegoj, kiujn

faras fraŭlino Snob. Ankaŭ Maria tute retiriĝis en sian ĉambron

kaj jam interesiĝas pri nenio. Kaj fraŭlino Snob gaje daŭrigas la

ŝteladon kaj entreprenas siajn rabekskursojn ankaŭ en aliajn ejojn.

Neniam ŝi havas sufiĉe da mono kaj pruntadas ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ

mian Nerona-n monon, kiun mi ŝparis al mi kun granda peno, ŝi jam

prunte rabis al mi...

* * * * *

Ofte mi sola vagas tra la stratoj de Romo sencele kaj maltrankvile...

Mi vidas la Jupiter-on de la kapitolo. Mi vidas, kiel li movas la

olimpajn brovojn kaj kiel la ambroziaj bukloj kovras liajn ŝultrojn.

Kiu vivanto povus same aserti, ke li vidis la kapitolan Jupiter?

Ankoraŭ hodiaŭ la homoj disputas, kiamaniere li malaperis el la

mondo. Ĉu dispecigita, je sonorilegoj fandita, aŭ transformita je

la statuo de l’ sankta Petro? Neniu sciiĝos la veron -- sed ni

povas ekscii ĝin. Ni ja bezonas nur plu paŝi tra Co-ujo...

Enpense mi iras trans la forumon.

„He! Bonan tagon, sinjoro Kovalo!“ vokas min konata voĉo.

Estas fraŭlino Snob, kiu promene veturas en sia palankeno, portata

de kvar nubianoj. La verdaj kurtenoj estas tiritaj malferme, kaj sur

la ŝvelaj remburaĵoj en romana vestaĵaro, kun sandaloj kaj alta

bukla harkonstruaĵo, kun pendanta valorega ornamaĵo ŝi kuŝas kaj

rikanas. Kaj apud ŝi -- fulmotondro! -- ripozas ŝia favorato, la

aktoro Glaŭkus, kiu estas adorata karulo de la roma sinjorinaro kaj

kiu ŝajnas esti Apollo kaj Herkules en unu persono.

„Ankaŭ en Romo?“ ŝi diras kaj kun indulga rideto etendas al mi

sian ringornamitan manon.

Plej volonte mi detirus de ŝiaj fingroj ĉiujn valorajn ringojn,

kiuj estas belegaj antikvaĵoj. Sed kiam mi ektuŝas ilin, mi

ektremas. Mi timegas superstiĉe, ke ankaŭ mi eble infektiĝos de

tiu frenezo, kaj rapide adiaŭas...

Enpense mi daŭrigas mian vojon. Pluveroj falas de la griza ĉielo.

La malvarmeto estas tre agrabla, ĉar la lastaj tagoj estis tre

varmegaj. Mi bedaŭras nur, ke mi forgesis kunpreni mian pluvombrelon.

Sed la nobluloj de Romo estas malpli forgesemaj. Ili disstreĉas la

pluvombrelojn, kiujn ili aĉetis de ni. La pluvombrelo estas nun

plej nova modo en Romo kaj treege moderna.

Mi renkontas Domitius Afer, la konsulon Licinus, la senatoron Flavius

Scevirus, la prefekton Flavius Sabinus, Sulpicius Afer -- ĉiuj

paŝadas fiere sub malfermitaj pluvombreloj, dum kiam la popolaĉo

postkrias ilin...

Mi rapidiĝas, ĉar la pluvo plifortiĝas. Distrite mi serĉas

kafejon, sed kompreneble ne trovas iun kaj ĝishaŭte malsekiĝas,

ĝis kiam mi alvenas hejme...

58.

_Circenses!_

La okazantaĵoj vetrapidiĝas. Hodiaŭ cirko, postmorgaŭ areno.

Nerono komencas aranĝi festojn, festenojn kaj invitas nin. Supozeble

li timas nian koleron kaj li volas ŝajnigi al ni sian bonvolon kaj

favoron. Sed ni scias, ke la interrilatoj inter ni kaj la kortego

akriĝas de tago al tago, ke la aero estas saturita de dinamito kaj

ke sufiĉas radiero por eksplodigi ĝin...

Mirinda estas tiu cirko kun siaj moviĝantaj homamasoj, kun

sennombraj alten ĵetataj brakoj, kun la svarmantaj kapoj kaj

kriegantaj voĉoj.

Ni sidas apud la imperiestra loĝio. Malantaŭ Nerono staras

gramofono, kiu ludas gajan operetan melodion. Ni rigardas mute la

unikan spektaklon, kiu nun prezentiĝas antaŭ niaj okuloj, unika en

la tuthomara historio: vetkuro inter aŭtomobilo de nia tempo kaj

kvadrigo de l’ antikva epoko!

Karolo direktas la aŭtomobilon. Ridete li mansignas al nia loĝio.

La majstroveturigisto Myrtillus, homo kiel Herkules, starigas apude

la kvarĉevalan veturilon. Kaj jen, la tradiciaj fiŝoj kaj globoj

atendas por esti forprenataj. Ĉiuj rigardantoj estas plene

ekscititaj.

Ektrumpetas signalo -- huj! ekkuras ambaŭ veturiloj...

Ekbolas antaŭ kaj post ni la homaro ... miksiĝas polvo, benzinodoro

kaj kriegoj ... frenezas aplaŭdoj ... bruas la popolo ... baraktas

brakoj, kapoj, korpoj ... kaj tra la ĥaosego fajfegas la

signalsireno de Karolo...

Karolo preterpasas unuafoje la Meta ... la bruo plilaŭtiĝas ...

haha!... la kvadrigo restas jam malproksime post la aŭtomobilo ...

moke kriegas la popolo kaj insultas la vere ja senkulpan Myrtillus-on

... Karolo fine haltas ĉe la celo ... li fiere klinas sin, dum oni

ŝutegas lin per aplaŭda muĝego ... la kompatinda kvarĉevala

veturilo kuŝas disrompita ie en la cirko ... la kompatinda Myrtillus

inter la ruinaĵoj kaj la kvar belegaj ĉevalviroj kuŝas surdorse

kiel skarabegoj kaj batadas per piedoj...

Karolo ricevas la oran palmon. Nerono eĉ ordonas, ke oni starigu

honore al li statuon apud la Meta.

Fromaĝi furiozas pro kolero: al li ankoraŭ neniu starigis

statuon!...

59.

„Tabakaĉ malaperis!“ krias Karolo kaj saltas el la haltanta

aŭtomobilo.

Sinjorinoj Kamilo verŝante riveron da larmoj kaj tordante la manojn,

rakontas:

„Li akompanis nin en aŭtomobilo al kolektiĝa loko de la kristanoj.

Sed oni malkovris ilin kaj tuj kaptis. Karolo kun levita revolvero

savis min kaj kondukis min al la aŭtomobilo, sed Tabakaĉ kun la

ceteraj kristanoj malaperis malantaŭ armita falango...“

„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi. „Ĉu mi ne malpermesis interrilati

kun la kristanoj? Nun la bombo eksplodis kaj kio nun? Mi demandas:

kio nun? kio nun?...“

Ekscitite li kombas sian hararon kaj daŭras krii:

„Ha, ke tiel okazis ... mi estas responda pri la sorto kaj vivo de

ĉiu el ni! Nerono jam delonge ne estas favora al ni. Li retenos tiun

homon kiel garantiulon.“

„Sed eble li mem revenos“, mi kvietigas, „oni ne supozu tuj

teruraĵojn!“

Fromaĝi estas furiozega. Li alkriegas Karolo-n, alkrias sian

edzinon, ke ŝi kompromitis lin per la kristanoj kaj fine kolerege

krias:

„Tiu malbenita homaĉo -- kiel li nomiĝas ja? -- li nur tedigas la

tutan Co-ekziston! Mi rifuzas entrepreni iajn paŝojn por lia

savo!“

„Sed se li kuŝas profunde en mamertina malliberejo?“ mi diras.

„Li kuŝu tie kaj putriĝu!“

Kaj kolerfurioze li forlasas la ĉambron.

Vespero venis, kaj Tabakaĉ ne aperas. Malgraŭ la malfrua horo mi

iras sur la Palatino-n, por eble sciiĝi ion pri nia nenionfaristo.

Singarde mi metis en ĉiun poŝon revolveron. Sed la Palatino ŝajnas

senkulpa pri la afero. Oni scias nepre nenion aŭ ŝajnigas scii

nenion. Ĝentila senkulpigado, malicservema bedaŭrado, promesado

entrepreni esplorojn. Nerono ne estas videbla, sed Tigellinus ĵure

certigas en lia nomo...

Kion fari? Sciante el „Quo vadis“, ke Petronius intervenis en

simila afero, mi iras al li, kiu ĉiam montris al ni amikecon.

Petronius estas mirigita, sed ankaŭ scias nenion. Mi petas lian

helpon kaj li promesas ĝin. Por intensigi mian peton, mi transdonas

al li originalan donacaĵon, ilustritan luksan eldonon de „Quo

vadis“.

„Nobla Petronius“, mi diras, „glora poeto de nia tempo provis

priskribi vin kaj vian bonegan menson en ĉi tiu libro. Akceptu ĝin

kiel antaŭdankan donacon“.

Petronius surprizite malfermas la libron, sed malica hazardo volas,

ke li ekrigardas la bildon, kie li „vivadiaŭas“ -- kaj la

bravulo aspektas iom deprimita...

60.

„Yes! We have no bananas ... bananas...“

La gramofono koncertas senĉese, starigite malantaŭ Nerono en la

imperiestra loĝio. Apud li sur honoraj lokoj ni sidas ĉiuj kaj

rigardas en la arenon.

Por honorigi nin, la dia Cezaro aranĝas grandan prezentadon en la

areno. Ĉiuj honoruloj de Romo kunevenis ĉi tie. Sinjorino Kamilo

unue ne volis viziti la prezentadon. Ŝi ploris kaj preĝis, ĉar

Tabakaĉ ankoraŭ ne reaperis. Sed fine ŝi decidiĝis veturi kun ni

kaj nun demandas ĉiun pri la sorto de Tabakaĉ.

Nerono ŝajnas esti en bona humoro. Li ritme movas sian kapon tien

kaj reen laŭ la gaja takto de la „bananas“.

Sed mi sentas, ke io pezas en la aero kaj ke nia situacio estas

eksplode streĉita. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj korteganoj lippremas

mokan rideton, kiam ili rigardaĉas nin. Kun kontento miaj okuloj

glitas super la arsenalon da pafarmiloj, kiujn singarde Karolo kaj mi

kunprenis.

Fromaĝi estas same ekscitita kaj nervoza. Ostentacie li metis antaŭ

sin du ŝargitajn revolverojn. Fraŭlino Snob estas vestita per

belega romana tualeto kaj intime kuŝapogiĝas al Glaŭkus. Ankaŭ la

ĉambristino Cili, kiu cetere ne malpli infektiĝis je ama frenezo,

havas apud si sian karulon. Profesoro Sovaĝi, kiu en lastaj tagoj

treege fieriĝis pro sia universitato, ankaŭ nun fiere kaj malestime

sulkigas la frunton kaj kruce metis siajn brakojn sur la bruston.

Saltego trans jarmiloj · 第 10 / 11 段