kristanojn, tiujn malamikojn de l’ ŝtato, al atako, ĉar la cinika
filozofo, kiu apartenas al la familio de Sabellius Rufus,
esplorsciiĝis, ke ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj kaŝloĝantaj
en netroveblaj kavernoj de Romo. La kuraĝa viro proponis al
Tigellinus siajn servojn kaj ĉar Tigellinus, kiu en sia konstanta
batalo kun Petronius pro la favoro de l’ dia Cezaro denove
malvenkis, estas malamiko de la kristanoj, oni povas esperi, ke li
rapidos entrepreni energiajn rimedojn kontraŭ la ŝtatsubfosanta
kristana bandaĉo kaj kontraŭ la potencaj barbaroj.
Ĉi tiuj kuraĝis kontraŭstarigi siajn malbenitajn kutimojn al la
niaj. Ili ne kontentiĝas, ke iliaj du veturiloj, movataj per mistera
forto rapidegante sen ĉevaloj, ĉiutage trakuregas niajn stratojn,
ke iliaj armiloj, el kiuj fajro tondras kaj fulmas, miloble superas
niajn armilojn; ja, ili eĉ vendis siajn porteblajn kaj kunemeteblajn
tegmentojn, sub kiuj ili ŝirmas sin kontraŭ la pluvo, al niaj
nobluloj kontraŭ multega mono, kaj kiam pluvas, oni povas vidi, kiel
konsuloj, senatoroj kaj aliaj altrangaj sinjoroj, kiuj metis sur la
kapojn la naŭzigajn altajn, nigrajn tuboformajn ĉapelojn,
promenadas kaj mokas pri la dia pluvo sub sia portebla tegmento.
Hieraŭ paroladis sur la forumo la oratoro Tullius Glabrio kontraŭ
la fremduloj, sed kiam ekpluvis, li malfermis sian porteblan
tegmenton kaj daŭris paroladi. Kia indigniga aspekto! Pri tia
krimego certe la Manes de l’ dia Cicerono estas profunde
kolerekscititaj.
Kaj niaj sinjorinoj estas kvazaŭ frenezaj kaj provas simie laŭfari
la abomenindajn vestaĵojn kaj kapkovraĵojn de la barbaraj virinoj.
Ili igas mortigi en siaj ĝardenoj la valorajn birdojn kaj ornamas
sian kapon per la plumoj l’ papagoj, pavoj kaj flamingoj.
Kaj ni ĉiuj samopinias, ke estas nun plej urĝa tempo, ekagi
ĉiuforte kontraŭ la fremdaj pereigantoj de niaj moroj kaj
minacantoj de l’ ŝtato; por tio Tigellinus estas taŭga viro...
48.
_Madame Lenormand rediviva!_
Ŝi reviviĝis en mia propra korpo. Kaj ŝiaj profetaj kaj aŭguraj
kapabloj loĝas ankaŭ en mia cerbo...
Iutage ni renkontis ĉe Petronius diversajn korteganojn de Nerono.
Tiam mi tiras flanken Vespasiano-n, kaj diras kun misterplena mieno:
„Nobla Flaviano. Sciu, ke al mi estas donita la alta donaco de
profeta kapablo. Aŭskultu do: vi fariĝos imperiestro de ĉi tiu
mondregno de l’ romanoj.“
Vespasiano rigidiĝas dum momento. Li paliĝas kaj ĉirkaŭrigardante
kun suspektemo li petas pli detalajn informojn. Mi enpoŝigis
hazarde kelkajn monerojn, kiuj devenas el la malsukcesinta aĉeto
de profesoro Sovaĝi. Ni kompreneble ne povas ilin elspezi en la
Romo de Nerono. Kun rideto mi elpoŝigas Aŭreus-on.
„Rigardu, jen estas via cezara kronita kapo. Kaj jen vi povas legi:
_Imperator Caesar Vespasianus Augustus, Pontifex maximus_ -- kaj
konsulo vi estas sur ĉi tiu monero jam en la kvara jaro. Kaj jen
estas ankaŭ viaj filoj, kiuj regos post vi, jen Titus, jen
Domitianus, ambaŭ kiel imperiestroj...“
Tion dirante, mi montras la koncernajn monerojn. La kompatinda
Vespasiano komencas pantalontremeti kiel maljuna virino. Avido kaj
freneza timo alternas en liaj trajtoj.
„Viro ... viro...“ li balbutas senkomprene, „de kie vi scias
tion?“
Sed mi daŭrigas kun kontenta rideto:
„Ne pasos longa tempo, kaj vi estos imperiestro. Kaj vi estos
feliĉa regnestro. Via filo Titus detruos Jerusalemo-n kaj vi ambaŭ
festos neviditajn triumfojn. Unue Nerono estos juĝate je morto...“
Tiam ekbrilas pasie la okuloj de Vespasiano kaj li murmuras:
„Nerono, Nerono mortos, tiu bestaĉo, tiu bestaĉo...“
Sed subite li ektimegas. Liaj okuloj ĉirkaŭkuras singardeme. Kaj
paŝante pli proksimen, li siblas:
„Ha, vin iniciatas Nerono, ke vi tiel parolu. Li stampobatigis ĉi
tiujn monerojn por ... por kapti min...“
Mi ŝajnigas egan ofendiĝon.
„Mi volis diri al vi ion agrablan“, mi respondas, „kaj nun vi
suspektas min en fia maniero, ho Vespasiano. Mi do preferas forlasi
vin...“
„Ne!“ rekrias la Flaviano, „ĉu vi povas ĵuri, ke via scienco
estas ĝusta kaj devenas de via mistera potenco?“
Mi ĵuras kun trankvila konscienco. Post tio li almozpetas:
„Donu al mi la monerojn ... mi aĉetos ilin ... mi donacas ĉi tion
al vi!“
Li ŝiras de sia brusto belegan ornamaĵon kun briletantaj ŝtonoj
kaj enmanigas ĝin al mi. Volonte mi donas al li la monerojn kaj
estas tre ĝoja kaj kontenta pri tiu ĉi interŝanĝo. Li forrapidas
kaj post nelonga tempo mi vidas, ke li parolas ekscitite kun Titus,
dum iliaj kapoj ardegas pro la sensaciaj novaĵoj...
* * * * *
Bedaŭrinde la ŝerco, kiun mi permesis al mi, havas terurajn
sekvojn.
Depost hieraŭ homoj svarmegas ĉirkaŭ nia domo. Ĉiu el ili volas
scii sian estontan sorton. La flavianoj iel diskonigis, ke ni konas
la estontecon -- kio ja fakte estas vera...
La maljuna Seneca nepre volas informiĝi, kiel longan tempon li
ankoraŭ ĝuos la vivon. Kaj li tute ne scias, kiel baldaŭ jam la
morto sidos sur lia nuko.
Du precipe interesaj sinjoroj ĵus konsultas nin. La unu estas
Amenhotep, la pastrestro de la Isis-kulto en Romo, la alia la glora
astronomo kaj matematikisto Manilius Carinus. La Isispastroj faras
tre bonajn negocojn per aŭgurado. Tial ilia ĉefpastro klopodas
ekscii de ni certajn sekretojn, por utiligi ilin poste.
„Adorindega patro“, mi respondas al liaj sennombraj demandoj.
„La afero estas por ni tute simpla, sed bedaŭrinde ne por vi. Kiel
vi jam aŭdis certe, ni venas el la lando de la estonteco. Estas do
nature, ke ni konas vian estontecon, kiu por ni estas pasinteco.“
„Noblaj fremduloj“, rediras la blankhara maljunulo, „pri tio ni
aŭdis jam, sed ni kiel saĝaj viroj devis opinii, ke tiu ĉi famo
estas infana rakonto transmonta. Sed mi petas vin, ke vi indulgu
klarigi viajn asertojn pli detale...“
Sovaĝi, kiu skribe kompilis en latina lingvo la necesajn klarigojn,
laŭtlegas patose pri la esenco de l’ Co, de la aerooptikaj
plataĵoj kaj de la merkatoraj montriloj. Ambaŭ romanaj saĝuloj
aŭskultas kun granda atento. Sed ŝajne ankaŭ ili komprenas
malmulton. Nur la astronomo, kiu ŝajnas koncepti eron de niaj
klarigoj, ekscitiĝas treege. Sed la ĉefpastro, kutimigita pri
diversaj ruzaĵoj, opinias, ke nia klarigo estas bonege elpensita
trompaĵo. Kaj li tuj demandas tute logike:
„Se vi do venkis la leĝojn de l’ dioj kaj de la tempoj per pli
altaj potencoj, kiuj servas al vi, estas evidente, ke vi konas nian
estontecon precize. Vendu do al mi vian sciencon!“
Mi konsente klinas la kapon.
„Ni povas bezoni nerona-n monon“, mi diras al Sovaĝi, kiu,
estante bonega konanto de la romana historio, afable helpas min.
Kaj poste ni vendas tutan kvanton da nia estonteca scio kontraŭ
valora antikva mono. Ni rakontas tiom pri la estonteco de la romana
imperio, ke ambaŭ romanoj turnadas la okulojn pro mirego kaj
elbuŝigas ravokriojn. Ili forlasas nin kun feliĉegaj mienoj kaj
ridetas ruze kiel aŭguristoj. Dume la profesoro ungoskrapas avide la
antikvajn monerojn...
Ankaŭ Nerono-n atingas la famo pri nia aŭgura kaj profeta arto.
Ankaŭ li deziras sciiĝi de ni ion estontan. Ni estas en granda
embaraso. Fromaĝi konsilas simple rifuzi. Sed mi trovas la solan
solvon: mensogi!
Kaj mi mensogas al Nerono belegaĵojn. Mi fantazias grandiozaĵojn.
Nerono estas speciale scivola pri la pli postaj grandaj regnestroj de
Eŭropo. Mi saĝe silentas pri la romanaj imperiestroj kaj mencias
nur la pli modernajn imperiestrojn i. a. Napoleono-n. Mi rakontas, ke
li estas potenca militisto, kiu kapablis almiliti multajn popolojn.
Nerono tre ĝojas pri miaj rakontoj kaj estas tre kontenta. Precipe
plaĉas al li Napoleono...
Sed Nerono scias danki en maniero, kiu vere konvenas al imperiestro.
Per palaca oficisto li sendas al mi grandan oran moneron, kiu similas
medalionon. Unu flanko montras la trafan portreton de Nerono kun la
okulvitroj kaj subskribo: _Imperator Caesar Nero Augustus_, la
dorsa flanko fantazian portreton de Napoleono kun laŭra krono kaj
subskribo: _Magnus Rex Barbarorum Napoleonus_.
Per tia belsenca donacaĵo dankas min Nerono.
Mi treege ĝojas. Tiu medaliono estas numismata kuriozaĵo! Ĝi estas
unika kaj valorega. Mi estas nun subite homo riĉega kaj senzorga.
Pro tiu ĉi raregaĵo akirbatalos la moneraj muzeoj de la tuta
mondo!...
49.
Nokto venis.
En mia ĉambro brilas ruĝa amplo, kiu pendas de plafono. Silento
fluas el ĝia ruĝa flamo. Nur tra fenestro malfermita mallaŭte
enĉambriĝas nekutimita duonlaŭta bruo de l’ urbego dormiĝanta.
Strange, strange ... tio ĉi ne estas la kutimaj sonoj de
tramveturiloj kaj aŭtomobiloj. Tio estas silenta sed potenca voĉo
de l’ antikva urbo... Kaj dolĉa bonodoro leviĝas el la plantejoj
de la granda parko ... kaj kun la bonodoro miksiĝas la varmego de la
suda nokto...
Mi sidas antaŭ mia skribotablo kaj premas miajn ardegantajn
tempiojn. Mia koro batas en tiaj noktoj pli vigle kaj mia spiro
haltas. La sorĉo de l’ antikva tempo ĉirkaŭfluas min per magia
forto ... mi fermas la okulojn kaj mute aŭskultas en la roman
nokton...
Kio? Mi ektremas.
Ŝajnas al mi, ke iu movis la portieron ĉe la pordo. Aŭ ĉu estas
iluzio? Mi turnas malrapide miajn okulojn. Mi leviĝas kaj iras al la
pordo. Mi flanken tiras la portieron. Sed mirigite mi ekhaltas.
„Lydia, vi?“ mi flustras.
Mute ridetas la juna romanino. Mi repaŝas por admiri ŝin. Ankoraŭ
mi ne vidis tian mirindan vizaĝon. Ŝajnas, ke tiu ĉi virino
hodiaŭ ne estas homo, sed fantazia imagaĵo de virgino, kiun kreis
la genio de dia artisto...
Mi ekprenas ŝian manon kaj tiras ŝin en la ruĝan brilon de la
amplo.
„Vi estas bela“, mi diras simple.
Sed post momento mi aldonas kun tremanta voĉo:
„Kial vi venis al mi en tiu nokta horo?“
„Mi venis por ami vin, fremdulo“, ŝi diras varme.
„Ami min?“ mi ripetas kaj fikse rigardas ŝin.
Mi staras mute kaj senmove. En mia kapo renversiĝas ĉio kaj la
realo ŝajnas fariĝi fabela rava sonĝo. Malrapide ... malrapide ...
kiel belega febro leviĝas en mia brusto amo ... ĝi kreskas pli kaj
pli kaj ŝanĝiĝas en maron de pasiaj flamoj, kiu muĝas kaj kantas
ĉirkaŭ mi...
Lydia demetas siajn vestaĵojn. Ŝi faras tion malrapide kaj
senĝene, dum mi rampe paŝas en angulon de la ĉambro. Kaj kiam ŝi
senhonte staras senmove en virgina pureco, mi kredas, ke staras
antaŭ mi statuo mirinde skulptita.
Mi krietas:
„Diru al mi, Lydia, ĉu vi estas virino ... nura virino?...“
Longa malhela hararo disligiĝis kaj kovras ŝiajn ŝultrojn kaj
lumbojn kiel vestaĵo kaj vualas ŝiajn fortikajn ruĝetajn mamojn.
La brakoj estas harmonie kaj belege konstruitaj. La larĝaj koksoj
disvolviĝas en riĉa abundo. Kaj en ŝia ruĝeta vizaĝo ardas
malhelaj okuloj kvazaŭ speguloj, kiuj elsendas misteran fajron.
Inter purpuraj lipoj ekbrilas blankega dentaro...
Neniam mi renkontis tian virinon ... mi ebrias ... mi etendas la
brakojn reveme, kvazaŭ mi volas kapti la belegan fantomaĵon, kiu
korpiĝis subite antaŭ miaj okuloj ... mia sango pulsadas en miaj
tempioj ... mi volas krii pro raveco, sed mi ne trovas vortojn por
esprimi miajn sentojn en latina lingvo...
Lydia kuŝiĝis sur molan divanon. Ŝia longe etendita knabina korpo
ŝajnas skulptita el marmoro. Kaj la lumo de la amplo spiretas sur
ŝian korpon delikatan rozkoloran vualon. La ruĝeta brilo ŝajnas
kisi delikate ŝiajn purajn mamojn kaj karesi lude ŝiajn abundajn
femurojn kaj klasikajn krurojn ... kaj ŝiajn genuojn, kiujn ŝi
kunepremas en virgina ebria timemo...
„Fremdulo ... fremdulo...“ ŝi flustras sindone „... vi, kiu
disponas pri senlima potenco, akceptu min, vian sindonan
sklavinon...“
Rigide mi staras. Ruĝaj ombroj dancas sur tapetoj. Ĉirkaŭ mi
leviĝas kanto de amo en murmuraj plendoj ... en jubilantaj ĝojegoj
... mia kapo bolas ... mia karno ekbruliĝis kaj suferas kaj plendas
... la ampla flamo fariĝas ruĝa suno ... iluzioj ŝvebas ĉirkaŭ
ĝi ... la pasia frenezo balancas min...
„Ĉu ... ĉu ... estas vere“, mi balbutas, „ke vi amas min,
Lydia?...“
„Mi amas vin, fremdulo. En mia tremanta korpo furiozas la potenco
de la amo. Mia brusto leviĝadas pro la dezirego kaj krevos, se vi ne
trankviligos ĝin...“
Mi ŝanceliĝas al la fenestro. Ĉu mi komprenas, kion volas tiu ĉi
knabino? Ĉu mi komprenas la antikvajn opiniojn pri la amo? Kio? Ĉu
estas eble, ke tiu ĉi knabino povas pasie ami homon de l’ dudeka
jarcento?... Mallaŭte atingas miajn orelojn ŝia malgaja voĉo:
„Ĉu vi ne volas ... ne volas akcepti mian amon, kiun mi oferas kun
humilo? Ĉu mia korpo, kiun vipas amaj pasioj, ne trovis plaĉon en
viaj diaj okuloj? Diru ... diru, fremdulo!...“
Ŝia voĉo ŝajnas skui miajn ŝultrojn kaj ŝiri min reen en la
ejon. Mi repaŝas kun palpantaj manoj kaj ŝanceliĝas inter la
dancantajn ruĝajn ombrojn. Kun grandaj frenezaj gestoj mi volas
paŝi al ŝi, sed mi haltas meze en la ejo kaj balbute krias:
„Vi!... Do estas vere, ke vi amas min ... kaj mi?...“
Ĉu mi indas forrabi kaj posedi la belon, kiun elspiras via mirinda
korpo?... Ĉu vi estas bildo, imagaĵo, fantazikreaĵo, kiun iluzias
mia cerbo?... Mi vidas viajn delikatajn formojn, vian knabinan
freŝan korpon, kiu vokegas aman kontentigon ... mi aŭdas la
murmurajn sonojn de via arĝenta voĉo ... mi vidas la infanan
rideton... Ĉu mi prenu ĉion?... Ĉu mi trinku la ruĝetan brilon de
via karno kaj delikatecon de via rozkolora haŭto? ... ĉu mi karesu
mian frunton je la bruetanta silko de via hararo? ... ĉu mi soife
premu miajn lipojn al via ŝveliĝanta brusto?...
Ruĝa krepusko disvastiĝas tra la spaco. En la ĉambro regas
atmosfero de revegoj, kiuj ĉirkaŭas min ... eniĝas tra buŝo,
nazo, okuloj kaj oreloj kiel ebriiga vino...
Ĉi tie en la ejo, en ĉi tiu nokta horo du mondoj skuiĝas unu
kontraŭ la alian. La praa sento de l’ homaro venkas ĉiujn barojn,
kiujn starigis kulturoj kaj epokoj! La praa sento de l’ homaro, kiu
eterne vivas, dum ekzistas homa vivo, ne konas interspacojn tempajn
aŭ ideajn. Ĝi marŝas kvazaŭ potencego tra la mondo. Ĝi vivas plu
tra generacioj kaj neniam mortas. Kaj dum kadavroj fariĝas cindro
kaj revenas en terecan staton, ĝi kreas el la homruinoj novan vivon.
Per ĝi ekfloras novaj homaj korpoj...
Mi falas sur miajn genuojn. Pli kaj pli proksimen mi ŝoviĝas sur la
mola tapiŝo al la knabina tremanta korpo. Mi sentas, ke larmoj
plenigas miajn okulojn. Mi volas halti, mi volas reiri, sed mi ne
kapablas kontraŭstari tiun potencegon, kiu senkompate vipas min
antaŭen...
Miaj lipoj moviĝas kvazaŭ preĝe:
„Lydia ... nenion timu ... mi ne tuŝos vian senkulpon ...
sanktaĵo vi estas por mi...“
Sed nun mi genuas tute proksime apud ŝi. Mia nazo flaras la
bonodoron, kiu fluas de ŝia floranta korpo kvazaŭ sveniga nubo...
Mi klinas mian kapon. Miaj lipoj tuŝetas la silkomolan haŭton de
ŝia ŝultro...
Kaj miaj lipoj flustras vortojn, kiujn sufokas singultoj:
„Mi ne komprenas la misteron, kiu kuŝas en via bela korpo ... mi
sentas nur, ke estas tiu praa potencego, kiu nin forĝas unu al alia
... kaj mi ne povas ... ne povas kontraŭstari tiun forton, kiu
frakasas mian propran volon...“
Ŝi kovras mian vizaĝon per siaj haroj kaj diras mallaŭte:
„Fine ... fine ... vi venis...“
Kaj dum kiam la brila amplo trempiĝas pendole en ruĝan krepuskon,
dum kiam mute kliniĝas ĉirkaŭ ni la ruĝtapetaj muroj, dum kiam
la purpuraj teksaĵoj vualmoviĝas antaŭ la fenestro kaj revemaj
amgravedaj ombroj flugetas fantazie tra la ejo kvazaŭ grandaj
papilioj -- varmega brako plektas mian nukon kaj trans purpuraj lipoj
venas dolĉaj ĝemoj...
Senforte miaj lipoj kispremiĝas en la ondantan bruston de l’
knabino...
50.
Grizaj zorgoj pezas super mia kapo. En la aero ŝvebas minaca
malsano. La cezara frenezo infektis nin ĉiujn. La frenezo etendas
kiel grandega vesperto siajn nigrajn venenajn flugilojn kaj, kiun ĝi
tuŝas, tiu jam estas perdita por ĉiam. Kaj la mistera malsano
kvazaŭ anima pesto ekmordas kaj korodas la menson.
Kaj mi mem ekprenas mian kapon, en kiu la pensoj jam delonge dancas
konfuze kaj malorde, kaj demandas min: ĉu ne estus bone, forlasi
Romo-n kaj reveni en nuntempon? Ha, mi timas, ke ni freneziĝos fakte
ĉiuj, kiam ni restos pli longe...
Miaj okuloj rigardas ofte fikse tra mia fenestro. Mi vidas la
marmorajn kolonojn de romanaj temploj, super kiuj etendiĝas pinioj.
Mi vidas homojn, kiuj paŝas tra la parko, vestitaj karnavale. Mi
aŭdas stratajn bubojn, kiuj kriaĉas nekompreneblajn latinajn
insultvortojn...
Mi rigardas kaj aŭskultas la strangaĵojn kvazaŭ en konstanta
sonĝo. Kaj mia menso estas nebulita. Nenion mi plu pensas. Kaj mi
sentas de tago al tago pli, ke mia estado en ĉi tiu domo, en ĉi tiu
sonĝa urbo estas vaga kaj fantoma...
En stranga stato mi troviĝas. Mi ne scias, kio estas realo, kio
sonĝo. Mi jam ne povas diferenci. Ĉu la antikva nokto, kiun mi
travivis kun Lydia, okazis fakte? Aŭ estis halucina ravo? Ĉu mi
fakte mortis por la dudeka jarcento kaj plu vivaĉas kiel Co-kreaĵo?
Frenezo kaptas min, dum mi pensas tion...
Teruro paŝas tra la stratoj. Ni disvastigas ĝin per niaj
senpripensaj agoj. Malutilis nin la aeroplano, per kiu Fromaĝi kaj
Karolo amuzveturis super la forumo. Fromaĝi volis fari ŝercan
surprizaĵon, sed la sekvoj kaj efikoj estas aliaj. La romanoj
komencas eviti nin timeme. Ili metas kaŝe siajn kapojn unu al alia
kaj preparas insidaĵojn. Jam delonge ili konvinkiĝis, ke ni estas
ribelontaj potenculoj...
Teruro paŝas tra la stratoj. Ĝi ĉirkaŭiradas en la urbo kvazaŭ
antikva fantomo kaj en granda rondo denove revenas al ni. Ĝi
ĉirkaŭas nian domon kaj demandegas: kio estos? kio estos?...
Revojaĝi! Revojaĝi plej rapide! Sed mi staras izolita. Ĉiuj aliaj
volas resti escepte Tabakaĉ. Ĉu ili estas jam perditaj por la
dudeka jarcento?
Ha, infektis ilin la cezara frenezo ... ilin ĉiujn! Kaj ne ekzistas
kuracilo por tiu ĉi malsano. Kaj mi? Mi mem febras kaj sentas la
rampan proksimiĝon de l’ frenezo...
51.
Fromaĝi malaperis en siajn laborejojn. Li estas nevidebla jam depost
tagoj. Kion li preparas? Ĉu ne funkcias eble?...
Fulmotondro!... Mi ekscitiĝas ... mi ŝanceliĝas ... ĉu? ... ĉu
eble ni ne povos revojaĝi?... Dio kompatema gardu nin!...
Mi frapas kun batanta koro al la pordo de Fromaĝi.
Neniu respondas. Mi metas mian orelon al la pordo.
Tik-tik, tik-tik-tik.
Diable, kio? Iu ŝajnas telegrafi laŭ signaloj de Morse. Kion
signifas tio?
Mi eniras. En unu angulo staras Fromaĝi. Li tenas en la mano
malgrandan elektran sendaparaton kaj senĉese donas signalojn. Tion
farante, li fikse rigardas al kontraŭa angulo, kie staras malgranda
akceptaparato kun antena kadro.
Dum kelkaj minutoj mi observas la telegrafadon. Poste mi rompas la
silenton.
„Mi venis pro gravaj aferoj“, mi diras.
Li silentas.
„Pardonu, mi volis demandi vin...“
Silento.
La konduto de Fromaĝi maltrankviligas min. Ŝajnas, ke li nek vidas,
nek aŭdas min. Li paŝas al la akceptaparato kaj eltiras telegrafan
rubandeton, rigardas ĝin fikse kaj fine levante kolere siajn
pugnojn, li krias:
„Eĉ ne unu streketo!“
Poste li returnas sin kaj sovaĝe fingrokombas sian longan hirtan
hararon. Lia vizaĝo montras embarasegon kaj malesperon.
„Kio estas?“ mi demandas delikate.
„Kio? Hahaha! Ja estas la stranga fakto, ke estas nenio,
_komplete nenio_!“
„Sed mi ne komprenas, kion vi volas. Mi venis por konsulti vin pri
gravega afero. Ni nepre devas eliĝi el la Co...“
„Ne!“ li rediras ekscitite kaj aldonas kun decida voĉo: „Provizore
ni restos ĉi tie, ĉu vi komprenas?“
„Sed ĉu vi ne vidas la pli kaj pli kreskantan danĝeron, kiu
minacas al ni flanke de la romanoj? Mi opinias, ke jam venis tempo
plej urĝa por forveturi...“
„Ni restos!“
„Bone“, mi diras ekscitite, „sed mi mem ne plu volas resti. Kaj
mi opinias, ke mi tre simple revenos en nuntempon. Per mia
aŭtomobilo mi simple transveturos la limojn de via Co-emana erikejo
kaj revenos tuj en la vivon de l’ dudeka jarcento“.
Fromaĝi rigardas min tra siaj grandaj okulvitroj kun moko.
„Haha! Vi do opinias simple veni en la dudekan jarcenton, kiam vi
transpaŝos la limojn de mia erikejo, kiu por ni estas Romo?“
„Kompreneble mi faros tion...“
Tiam Fromaĝi furioziĝas kaj krias:
„Vi estas granda azenaĉo, la plej granda de l’ Nerona epoko!
Evidentiĝas, ke mi foruzis mian arton je malinda malsaĝulo. Mi ja
elektis la erikejon por ne esti malhelpata per ĉiaspecaj objektoj de
nia tempo. Sed la Co-vivo etendiĝas ankaŭ transe de ĉi tiuj limoj
por ni, kiuj estas per niaj ‚kontaktiloj‘ en konstanta rilato al
la Z-radioj. Se vi transpaŝos ĉi tiujn limojn, vi venos ien alien
en la antikvan Italujon, sed certe vi puŝiĝos kontraŭ ĉiaj por vi
nevideblaj malmolaj objektoj el nia tempo. Rezultos teruraj
komplikaĵoj, do -- -- viaj pensoj estas sensencaj...“
Sed mi kontraŭdiras triumfe:
„Mi simple demetos ĉe la limo mian kontaktilon kaj tuj reiĝos en
la dudekan jarcenton.“
Fromaĝi skuas sian hirtan hararon:
„Sensencaĵo! Ha, ĉu vi scias, kian saltegon devos fari via
organismo por elteni tion! Estas ridinde: ovo volas esti pli ruza ol
kokino. Mi tre petas vin, ke vi konservu viajn idiotajn proponojn por
vi kaj ne ĝenu prudentajn homojn!“
„Fromaĝi!?“ mi ekkrias.
„Ne ĝenu min!“ li ĵetegas en mian vizaĝon.
Post tio li paŝas kurete en la ĉambro el angulo al angulo.
Embarasite li rigardas la aparatojn, per kiuj li eksperimentadis kaj
malespere gestas per siaj trolongaj brakoj. Poste li haltas antaŭ
mi.
„Ni devas resti en la Co.“
„Kio?“ mi kriaĉas kaj reŝanceliĝas.
Li rigardas min kun rideto.
„Ne por ĉiam“, li trankviligas. „Nur tiel longe, ĝis kiam mi
sukcesis solvi la radioproblemon.“
„Kion?“
„La radioproblemon. Ha, vi ĉiuj kompreneble ne rimarkis tion, kion
mi rimarkis. Vi estis tro okupitaj per la novaĵoj, kiuj impresegis
vin en la antikva Romo. Sed mi tion rimarkis kun vunda koro. Kiam mi
volis foje antaŭ Sabellius Rufus funkciigi niajn radiofonojn, ili
silentis! Jes, ili silentas depost la unua tago de nia eniro en la
Co-sferon. Ni estas fortranĉitaj tute de la dudeka jarcento. Ni ne
scias, kio okazas hodiaŭ en la moderna mondo. Mi tuj rimarkis, ke
tiu malfunkcia eraro konsistas en la Z-radioj. Ili estas malhelpaĵo
por la elektraj ondoj. Kaj eĉ plej fortaj ondoj ne kapablas
trapenetri la Z-radiojn. Tiu ĉi malperfektaĵo kaŭzas al mi
kompreneble grandajn zorgojn. Jam depost multaj tagoj mi
eksperimentadas por provi, ĉu ne estos eble konduki pere de
neŭtrala tavolozono la elektrajn ondojn el la dudeka jarcento en la
antikvan tempon.“
„Sed tio ĉi ja estas malgravaĵoj...“
„Tute ne! Estas vere, ke ni alvenis en Romo. Sed samtempe ĉesis
ĉiu kontakto kun la nuntempa mondo. Kaj ke tio ja estas nur duona
sukceso, vi certe konfesos.“
„Hm, sed mi opinias, ke ni kontentiĝu pri la sukceso ĝis nun
atingita kaj prefere forlasu Romo-n!“
„Ne! Ne! Neniam! Ni restos. Mi devos fini la verkon, kiun mi
komencis tiel sukcese...“
Kaj subite li mallaŭtigas sian voĉon. Li alpaŝas piedpinte kaj
kvazaŭ sekrete enoreligas al mi:
„Cetere, jam estas tro malfrue ŝanĝi miajn decidojn. Mi promesis
al Nerono, ke li aŭdos la dudekan jarcenton. Kaj sciu plu: _li
aŭdos la Londona-n operon_! Fraŭlino Snob petegis min kaj ŝi jam
disrakontis al ĉiuj korteganoj, ke ili aŭdos la Londona-n operon.
Jes, mi ne laciĝos en mia laboro scienca. Ni devos atingi la plej
altan ŝtupon de l’ teknika ŝtuparo, t. e. la rektan interrilaton
ekzemple inter Romo antikva kaj Romo moderna! Nerono aŭdos Londona-n
operon. Li aŭdos ĝin ne per simpla gramofono, sed per unu el miaj
radiofonoj, kiu libere trasaltos la tempan interspacegon. Tiam ni
vere povos festi teknikan triumfon!“
Mi ektremas.
„Sed ... sed ... mi pensas, ke ni rezignu pri tiu triumfo
provizore...“
„Neniam!“
„Sed nia situacio estas danĝera...“
„Ne ĝenu min!“
„La romanoj preparas ion...“
„Ne ĝenu min!!“
„Pro Dio, mi petegas vin...“
„Ne ĝenu min!!!“
Fromaĝi kriegas. Ostentacie li malfermegas la pordon. Mi
ŝanceliĝas el la ĉambro...
Zorgon kaŭzas al mi la kompatinda Fromaĝi, tre grandan zorgon. Mi
ektrovis ĵus ĉe li klarajn simptomojn de iuspeca frenezo...
52.
La cezara frenezo pli kaj pli infektas nin, homojn de l’ dudeka
jarcento. Kaj strange estas, ke ĝi evidentiĝas ĉe ĉiu en alia
formo. La silento, kiu regis en la domo de Fromaĝi, jam delonge
pasis. Bruo, malkonsento, familiaj scenoj anstataŭas ĝin.