Karolo festas novajn triumfegojn. En sportvestaĵo li marŝas kiel

estro de la _morituri_ en la arenon. Kompreneble li ne estas

_moriturus_, sed prezentas sin kiel pafartiston. Li pafas sur

lignajn figurojn, ĉar li rifuzas pafi vivantajn figurojn, kiel

Nerono deziras. La publiko muĝege aplaŭdas lin, kaj li ricevas

novan oran palmon. Li estas ruĝa pro fiero. Tiajn triumfojn li

ankoraŭ ne akiris.

Kiam li kunpreninte siajn pafilojn sidiĝas apud mi, mi diras:

„Ŝargu tuj la pafilojn -- ni ne antaŭvidas, kio okazos.“

Karolo rigardas min kun miro, sed enmetas novan kartoĉaron.

Mi iom timis la sangajn ludojn kaj buĉadojn en la areno. Mi supozis,

ke la nervoj de la dudekjarcentuloj ne eltenos tiajn prezentaĵojn.

Sed strange, ĉiu terursento subite malaperis. Agrabla pikpikado

kuras tra miaj vejnoj kaj tute sen teruro mi rimarkas, kiel la

bestaĉo eliĝas el atavaj profundoj.

Ha! Ni mem fariĝis bestaĉoj. Ni ŝanĝiĝis je sovaĝaj estaĵoj.

Ni kriegas, piedfrapas kaj bruegas kun la ekscitita popolo.

Malsupre kuŝas sanga gladiatoro apud sia triforko kaj baraktas. La

venkinto, lia kirasita kontraŭulo metas sur lin sian pezan piedon

kaj rigardas atendeme supren.

„Morton! Morton!“ krias la popolo, dum kiam ĉiuj dikfingroj

estas turnataj malsupren.

„Morton!“ kriegas ankaŭ ni, Fromaĝi kun hirte flirtanta hararo,

la profesoro kun ŝaŭmanta buŝo, fraŭlino Snob kun histeriaj

kriaĉoj. Kaj ni turnas la dikfingrojn malsupren. La dudeka jarcento

estas kuntirata en la sangan ĥaosan tumultegon. Disŝiriĝas

la standardo de l’ humaneco kaj kulturo. Ĉio fariĝas sanga

malefektivo, kalejdoskope rondumas, turnas niajn kapojn, forprenas la

konscion, spirsufokas nin kaj vipas sangavidon...

La lasta numero de l’ programo proksimiĝas. Ni estas jam lacaj kaj

elĉerpitaj kaj deziras foriri. Jen ni aŭdas, ke la lasta numero

montros la kulminacion de l’ programo: lukton kun sovaĝaj bestoj!

Ni restas kaj rigardegas kun vastiĝantaj okuloj. Ni aŭdas la

blekegon de la bestoj, kiu sonas el la kaĝegoj.

Sed kia bildo prezentiĝas? Nia sango glaciiĝas en niaj vejnoj. Mi

ne volas fidi miajn okulojn. Groteska bildo malgraŭ la tragika

ĉirkaŭaĵo: en la arenon oni trenas homaĵon malobeeman kaj forte

obstinantan -- la tuta areno ĝojkriegas -- la homo baraktanta --

Tabakaĉ! -- ha! -- Tabakaĉ, kiu perdiĝis kaj nun reaperas --

malice kaj mistere retenita por ĉi tiu programnumero -- Tabakaĉ,

starigota kiel antikva martiro kontraŭ sovaĝaj bestoj. --

La pensoj ekradias en mia cerbo kiel elektraj onderoj ... jen tute

supre ŝoviĝas leono kun mallevita kapo laŭlonge de la muro ...

tigro sekvas ĝin ... malsupre luktas Tabakaĉ, kroĉiĝas je

muskolaj brakoj kaj kriegas ... ni eksaltas...

„Pafilojn!“ mi krias ordone, „ekprenu la revolverojn!“

Karolo rapidas al la balustrado ... ekcelas ... pafoj tondras tra

areno ... la leono falas ... la tigro renversiĝas...

Fromaĝi kun pala vizaĝo alkriegas la imperiestron:

„Mi postulas tujan liberigon de mia sklavo kaj kontentigon!“

Sovaĝi ekscitite kreas novan latinan vorton:

„Satisfactionem peto! Satisfactionem peto!“

Sed la gramofono respondas moke:

„Bananas ... bananas...“

Moke rikanas ĉiuj romanoj. La maskoj estas deĵetitaj. Kaj nin

ĉirkaŭas nur malamo. Nerono deprenas la okulvitrojn, purigas ilin

detale, ree surnazigas ilin kaj rigardas la ekscititan Fromaĝi-n kun

okuloj palpebrumantaj pro plezuro. Poste li turnas al li ostentacie

la dorson. La publiko aplaŭdas per novaj ĝojkriegoj.

Dume Sovaĝi renversas la gramofonon kaj krias per ĉiuj voĉkapabloj:

„For la Kezaro-n!“

Oni devas savi Tabakaĉ. Karolo kuregas malsupren. De la balustrado

mi pafas pafon post pafo en la arenon. Ankaŭ Sovaĝi kaj Fromaĝi

pafas ... krako ... polva vaporo ... paniko ĝenerala ... timaj

vokoj ... rifuĝo de l’ gardistoj ... Karolo liberigas Tabakaĉ ...

trenas la martiron al ni...

„En la aŭtomobilon!“ mi ordonas kaj ni kuregas malsupren. Malantaŭ

ni la sinjorinoj. Ni premegas nin en la veturilon. La motoro

ekkrakas. Fromaĝi ankoraŭ pafas el sia revolvero. Jen vidiĝas

fraŭlino Snob, duone mortanta pro timo, sed ŝi ĉirkaŭprenas

Glaŭkuso-n per fortaj brakoj.

„Eniru! Eniru!“ ni vokas ĉiuj.

Sed fraŭlino Snob ne volas. Ŝi volas havi sian Glaŭkuso-n kaj sian

palankenon kun la kvar nigraj nubianoj. Ŝajnas, ke ŝi nenion volas

plu scii pri la dudeka jarcento.

Eksaltegas la aŭtomobilo -- ni intermikse faletas -- ni forrapidegas

-- diablo kaptu fraŭlinon Snob! -- kurantaj pretorianoj -- kriaĉanta

popolaĉo for! -- ĉio rapide malantaŭiĝas -- Tabakaĉ estas redonita

al ni! -- li sidas sur la planko de la aŭtomobilo, tenas sian

dolorplenan kapon kaj terure ĝemas -- haltu! -- eliru en la domon

-- komuna premeto -- ekfunkcias la aera muro -- ni estas savitaj!

Sed kie restis fraŭlino Snob?

„Kaptu ŝin diablo!“ koleregas Fromaĝi, „ni solaj forvojaĝos!

Ŝi restu en la Co!“

Fromaĝi preparas ĉion por la forvojaĝo. La merkatoraj montriloj

estas konformigataj. La funkciigilo por la aerooptikaj plataĵoj

estas kontrolata. En ordo ĉio!

Ekstere la persekutantoj kolektiĝas. Ili kribruegas, ĵetas

ŝtonojn, kiuj resaltegas de la nevidebla muro... Fromaĝi decidiĝis

forveturi. Sinjorino Kamilo verŝas larmajn riverojn pro fraŭlino

Snob kaj elpetas indulgan prokraston. Bone, kvin minutojn! Fromaĝi

paŝas sur la sojlon antaŭ la domon, tenas la horloĝon en la mano.

Ni apude staras kun nove ŝargitaj pafiloj. La aera muro estas

malfunciigata por ne malhelpi fraŭlinon Snob.

La homamaso ĵetiĝas antaŭen -- pafoj -- krioj -- kvar minutoj! --

nova atako -- pafoj -- kelkaj falas teren -- paniko -- tri minutoj!

-- nova kriegado -- aperas palankeno en fono -- ventmoviĝas strutaj

plumoj sur tegmento palankena -- homamaso baras vojon -- ni ekpafas

kiel frenezuloj en la homan bulon -- unu minuto! -- la nubianoj

alkuregas -- kvin minutoj!

Ni elŝiras fraŭlinon Snob -- ŝiaj brakoj kuntiregas Glaŭkuso-n

duone sufokitan -- Karolo energie puŝas ĉiujn en la domon -- ni

kuregas al la sofoj -- Karolo premas Glaŭkuso-n sur la remburaĵojn

apud fraŭlino Snob -- ekstere kriaĉas la popolo en freneza tumulto

-- aŭdiĝas en la ĉambro susuranta delikata bruo -- ekbrilas Co-a

lumo -- moviĝas la plataĵoj aerooptikaj -- kurege preterpasas la

jarcentoj -- rapidegas -- rapidegas -- en dudekan jarcenton -- dum ni

malleviĝas en dorman profundon. -- -- --

FINO

La domo dormegas kvazaŭ sorĉita kastelo.

Malrapide kaj mallaŭte mi paŝas de la galerio malsupren. Mi

ŝanceliĝas tra la granda vitra halo. Mi miras: kia malordo regas

tie ĉi! Seĝoj renversitaj, tapiŝoj malpurigitaj, vazoj kaj boteloj

disrompitaj, ĉio kuŝas intermikse ĥaose sur skrapita pargeto...

La matena aero akceptas min per eksterordinara freŝeco. Roso pendas

je folioj de arbetaĵoj vekiĝantaj. Birdoj kantas...

Mi ĉirkaŭrigardas kun miro: jen kuŝas mebloj renversitaj sur la

korto, kiujn disvendis fraŭlino Snob. Kaj jen mi vidas niajn pluv-

kaj sunombrelojn en terura stato. Tie kaj ĉi tie dissemitaj estas

ĉapeloj, vestaĵoj niatempaj, meblopartoj, plejmulte detruitaj kaj

eluzitaj. Sur sterkejo kuŝas gramofonfunelo ... kaj ĉio, kion ni

kunprenis en la Co-an vivon, retroviĝas, same kiel malaperis ĉio

antikva, escepte la raportoj de Menenius Piso, kiujn mi tradukis sur

papero per krajono niatempa...

Finiĝis do nia glora Co-a aventuro. Forvaporiĝis el mia kapo la

cezara frenezo. Mi spiras plenpulme la aeron de l’ dudeka

jarcento...

Sur la korto paŝas sinjorece la kokviro ... paceme migras anasaro al

lageto, sur kiu naĝas silka ĉapelo...

Mi ŝanceliĝas trans la korton. Iu magia magneto tiras miajn piedojn

al la aŭtomobilejo. Mallaŭte mi malfermas la pordegon. Mi karesas

mian veturilon. Kontrolas la benzinan rezervujon, la pneŭmatikojn,

la motoron ... en ordo ĉio!

Ekzumas la motoro. Ekruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En granda

duonrondo mi ĉirkaŭveturas la arbareton.

Mi levas la okulojn. Lastan fojon mi turnas mian kapon al la blanka

vilao, sur kies tegmento mute staras la arĝentkolonoj...

Kaj poste ... antaŭen! Ektondras la motoro. La pneŭmatikoj rotacias

kun freneza rapideco. Kaj kiel sago pafita de arko mi flugas trans la

vastan erikejan maron...

Kaj elakviĝas ruĝa globo. Duonronde ĝi leviĝis antaŭ mi kaj

sendas purpurajn longajn radiorelojn, kiujn mi surglitas.

Mi flugas. Mi flugas al la suno ... levite per la freŝa vento de la

juna tago! Mi flugas al la ruĝa globo, kiu leviĝas pli kaj pli ...

kreskante al mirinda fajro...

Kaj jen! Ĉu ne aperas en lumo suna turoj de urbego?

Hejmen! Hejmen!

Reen al homaro!

En la bruan dudekan jarcenton!

Adiaŭ revoparadizo!

Adiaŭ loĝantoj de rava sonĝa oazo!

A--di--aŭ--! A--di--aŭ--!

Notoj de transskribinto:

Ankoraŭ restas diversaj malkutimaj vortoj, kiel en la originala

teksto. Provizon de mankaj citiloj kaj aliajn interpunkciajn

ŝanĝetojn mi faris senrimarke. Mi registris aliajn ŝanĝojn per

html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Saltego trans jarmiloj · 第 11 / 11 段