„Jes“, mi daŭrigas, „ĉu vi povas imagi, kio okazus poste? Ni

venus al Julio Cezaro, en la epokon de Hannibalo, de la reĝoj, de la

fondo de Romo -- kaj plu reen en la grizan antaŭtempon, en la

primitivajn cirkonstancojn de l’ pratempo, en la antaŭdiluvan

tempon, kiam grandegaj saŭroj migradis en marĉaj ebenoj. Kaj ni

fikse restus en ĉi tiu marĉo. Poste pli kaj pli reen en la tempon

de l’ unua ekzistiĝo, de l’ ĥaoso, de mikse skuataj tergloboj,

de l’ fluida formo, de l’ protoplasmo -- de l’ nenio! Diru,

kion vi farus, se vi subite rimarkus, ke vi vivas kiel tia praestaĵo

sur peceto de protoplasmo??“

Tabakaĉ timigite rigardas min. Lia pipo estingiĝis. Li aŭskultas

kun malfermita buŝo. Evidente la perspektivo, kiun mi ĵus montris,

profunde emocias lin. Fine li balbutas:

„Kio do estas tiu ... tiu ... proto?...“

„Protoplasmo? Nu, ia speco de sensencaĵo, en kiu oni troviĝas

kvazaŭ ankoraŭ nenaskitaĵo kaj ne povas movetiĝi. Vi vidas, ke

estus terura stato. Ĉu entute vi konsciis, kion vi faris, kiam vi

ekmovis la plataĵojn?“

„Nu, certe, kompreneble“, rikanas Tabakaĉ.

„Ĉu vi eble volis forvojaĝi de ĉi tie?“ mi esploras fervore.

„Nu kompreneble“, ridas Tabakaĉ.

La afero interesas min. Kiajn opiniojn pri la antikva Romo havas

Tabakaĉ? Kion pensas pri ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ni, li, kiu estas

naturinfano netuŝita de la kulturo?

Mi sidiĝas komforte apud li. Kaj Tabakaĉ komencas siajn memorindajn

observojn pri la antikva Romo:

„Estas bela maskobalo, en kiun ni falis. Nur karnavaluloj

ĉirkaŭadas, kaj neniu el ili portas sufiĉan vestaĵon. Ĉe la

virinoj -- hm, oni tion toleras volonte, precipe se ili estas laŭ

speco de tiu Agrippinjo, al kiu hieraŭ mi pinĉis la vangojn -- kaj

ŝi rekompense ĵetis al mi rigardon -- nu, se mi nenion volus scii

pri la virinoj... Se ili nur ne havus tiel komplikitajn nomojn. Mi

petas vin: Agrippinjo? ĉu tio estas kristana nomo, aŭ Sempronja kaj

Eŭninjo aŭ Dio scias, kiel nomiĝas tiuj virinoj? Kaj la viroj!

Apud ni loĝas unu, tiu nomiĝas Namatamus aŭ Namatenus -- aŭ ĉu

mi scias -- oni tute ne povas tion memori. Sed se ilia imperiestro

ankaŭ nomiĝas kiel hundo, kiun ni iam havis, kompreneble ankaŭ la

nomoj de liaj regatoj ne povas taŭgi multe. Kaj ion ricevi ili ĉiuj

volas. Precipe nia dommastro, tiu sinjoro Sablohufo aŭ kiel li

nomiĝas. Hodiaŭ li igas donaci al si silkan ĉapelon, morgaŭ

lampon kaj postmorgaŭ supan poton. Kia avidulo! Kaj lia loĝejo

aspektas, kvazaŭ oni rabis al li ĉion. Jam lia dommastro aŭ Dio

scias, kiu li estas, tiu Quadratus aŭ kiel li nomiĝas, kondukis min

en lian loĝejon. Lageton ili havas en la salono kaj kolumnojn, sed

neniun tegmenton super tio, eĉ ne bonan liton, kiel ni kutimas.

Kaj la konstruaĵoj entute? Fulmotondro, ke pulo mordetu vin! La

sinjorina moŝto iam kunprenis min en iun domon, kie la kristanoj

loĝas, kiel oni diris al ni -- sed ni ne trovis ĝin, ĉar ni ne

povis komprenigi nin, sed tio estis domo, kompatema Dio! Ili insultas

pri niaj kazernoj, sed tiuj estas konstruitaj kaj havas ŝtuparon.

Sed la domaĉo, en kiun ni venis, tute ne havis ŝtuparon, sed nur

ŝtupetaron, kaj la muroj ne estis pli dikaj ol mia mano, kaj en la

tria etaĝo ĉio ŝanceliĝis kiel ĉe tertremo. Kaj mi volus scii,

pro kio ili havas tiom da temploj kaj neniujn preĝejojn? Kaj

terpomojn ili ankaŭ ne havas. Kaj neniun bieron. Kaj fumi la romanaj

azenaĉoj ankaŭ ne scipovas; se foje unu provas ĝin, tuj terurego

ekiĝas en lia stomako, tion ni ja spertis tuj komence. Entute la

romana naturo, tio certe estas bona naturo. Ĝi havas sanegan

fundamenton. Kion ili manĝas, estas duone kuirita kaj tute ne

rostita. Kaj la kvantoj da akvo, kiun ili miksas en la vinon! Oni

povas ricevi revolucion en stomako, nur rigardante ĝin. Kiel ili nur

povas plenigi siajn stomakojn per tiu akvo- kaj vin-miksaĵo? Kaj ili

parolas, oni tute malsaĝiĝas. Lingvaĉon ili havas! Ĝi sonas tiel,

kvazaŭ oni prenus hakilon kaj per ĝi hakaĉus sur kelkaj lignopecoj.

Al la Agrippinjo mi volonte volis komprenigi min, sed ne estis eble,

ni devis limigi nin je pinĉado, t. e. mi, kaj ŝi je palpebrumado.

Nu, pli multe ja dank’ al Dio ne okazis!

Kaj kiel avidaj ili estas! Kion unu el ni havas, ankaŭ ili volas

havi. Ili ĉiuj estas kiel nia dommastro Sablohufo, kiu estas tiel

akiravida, ke li tuj starigus sin surkape, kiam mi promesus al li

alumeton.

Kaj vidu, kara moŝto, plej malagrabla afero estas, ke ili ne havas

tabakon. La provizon de la moŝtaj cigaroj mi jam forfumis. Kaj nun

kion? Estas kompreneble do, ke mi ne volas plu resti ĉi tie, kie mi

ne povas aĉeti al mi tabakon. Diru, ĉu tio estas mia kulpo?

Kaj la soldatoj! Ĉiu marŝadas kvazaŭ li mem estas generalo, sed

pantalonojn ili ne havas. Kaj kaskon! -- kaskon kiel la kirasuloj.

Kaj la sklava mastrumo -- fi, diablo! Diru al mi, sinjora moŝto, ĉu

tio vere estas permesita, ke ili vendas la homojn kiel ĉevalojn kaj

poste povas fari per ili kion ili volas? Se tio estas vera, mi tuj

aĉetos al mi la Agrippinjon. Kaj en la cirkonstanco mi volus foje

iri, kie ili ludas kun la sovaĝaj bestoj kaj kie okazas la luktoj.

Sed min oni neniam kunprenas, se ie okazas io interesa -- kaj mi tiel

volonte vidus cirkon, kvankam mi aŭdis, ke ili tie havas ankaŭ

ekzekutojn, kion mi tamen ne vidus volonte. Entute, koncerne la

ekzekutadon, kiel mi aŭdis, la romanoj estas tre spertaj, ilia

imperiestro, kiu nomiĝas kiel hundo, tiu Nerono estas vera

ĉefmatadoro en la ekzekutado. Iam mi legis, ke li forbruligis la

kristanojn, sed tio certe ne estas vera, alie oni jam estus aŭdinta

ion pri tio. Kaj se ekzistas tiom da kristanoj, kial ili ne havas

preĝejojn, kaj kie do estas la papo, ke oni tute ne vidas lin, ĉu

li eble kaŝis sin? Vidu, sinjoro, tio pensigis min tiel, ke mi tute

ne povas kredi tion, kion mi vidas ĉi tie ĉe tia maskaĵaro, kaj ke

mi ne lasas trompi min kiel vi kaj la aliaj de nia sinjora moŝto,

kiu ja tamen nur sorĉas al ni, ke ni estis en Romo antaŭ ĉirkaŭ

mil jaroj...“

Mi eksaltas.

„Kio?“ mi ekkriegas kaj miaj vortoj kiel pluvo plaŭdegas sur la

kapon de la nenionfaristo. „Preskaŭ ŝajnas al mi, ke vi tute ne

kredas, ke ni vivas efektive en Romo dum Nerona epoko?“

Tabakaĉ palpebrumas ruze kaj respondas:

„Kompreneble, mi ne kredas tion. Mi ne estas tiel malsaĝa. Mi tre

bone scias, ke ĉio estas nur maskaĵaro, kiun la sinjora moŝto

aranĝis kun la karnavaluloj, nur por trompi nin! Jes, por trompi

nin!“

Tion dirinte, Tabakaĉ bruligas sian pipon kaj formarŝas triumfe...

44.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo.

„Tre estimataj gesinjoroj!“ salutas solene Fromaĝi. „Mi kunvokis

vin hodiaŭ al grava konferenco. Nia estado en Romo daŭras nun jam

kelkajn semajnojn kaj mi konstatas kun ĝojo, ke ni faris sur la

antikvan mondon impreson, kian ni ne kuraĝis esperi. Mi vere ĝojas,

ke mi plue povas konstati, ke ĉiu el ni restis sana kaj serena. Ke

ni sentas nin bone inter niaj romanaj amikoj. Kun des pli granda

bedaŭro kaj ĉagreno mi devas konstati, ke certa homo, kiun mi ja ne

bezonas nomi, montris denove sian malindon kaj impertinentecon!...“

„Mi postulas punon!“ krias Sovaĝi kaj pugnobatas la tablon.

„Mi petas silenton“, mi diras malaprobe.

„Estimataj gesinjoroj!“ daŭrigas Fromaĝi. „Mi povas laŭsenti

la indignon, kiu skuas vin ĉiujn. Vere puninda estas tiu homaĉo,

kiu amasigas krimon post krimo kaj kompromitas la dudekan jarcenton

en maniero senhonta. Sed memorante gravajn servojn, kiujn li faris al

mi, mi petas indulgon. Ne, mi ne kunvokis vin hodiaŭ por konferenci

pri tiaj malagrablaĵoj. Multe pli gravaj kaj serenaj taskoj atendas

plenumon. Lia imperiestra moŝto Nerono kaj liaj korteganoj estos

morgaŭ niaj gastoj! Do estas necese interkonsili pri bona kaj afabla

akcepto. Vi scias ĉiuj, kiel pompe kaj brile akceptis nin nia

imperiestro kaj ŝajnas, ke ĉiu el ni kunportis de la Palatino plej

agrablajn impresojn. Ni nun zorgu, ke ankaŭ Nerono forlasos nin kun

plena kontento. Kaj mi demandas vin: kion ni devas fari por prepari

la festenon inde kaj impone?“

Ĉiu silentas. Tiam mi leviĝas.

„Geamikoj!“ mi krias. „Nia kara estro kaj fidinda gvidanto

Mateo Fromaĝi estas prava, se li diras: ni devas zorgi, ke Nerono

forlasos nin kun plena kontento. Vi scias kaj spertis mem, ke la

festenaj manĝoj antikvaj multe diferencas de la niaj. Unue do estas

demando: ĉu ni havos sufiĉe da sofoj, kanapoj kaj similaj kuŝejoj

por niaj gastoj, ke ili dum la manĝo povos kuŝi tute komforte?

Ŝajnas al mi, ke ekmankos la sofoj. Tial mi proponas, ke ni

prunteprenu antikvajn divanojn de nia najbaro Sabellius Rufus.“

„Pri tiu ĉi afero mi jam meditis“, diras sinjorino Kamilo. „Mi

jam priparolis ĝin kun nia antikva najbaro. Bedaŭrinde Sabellius

Rufus volas pruntedoni siajn divanojn nur kondiĉe, ke ni invitos

ankaŭ lin...“

„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi.

„Sed paĉjo“, diras Maria, „ni devas cedi al li, se ni ne volas

ridindiĝi antaŭ niaj romaj gastoj.“

„Pri la divana afero“, mi diras kvietige, „ni certe iel

interkonsentos. Sed jen aperas antaŭ ni problemo multe pli grava:

kion manĝos niaj gastoj?“

„Jes“, diras sinjorino Kamilo, kaj en ŝia voĉo vibras la

grandaj mastrinaj zorgoj. „Mi mem bone scias, ke ni ne povas

prezenti tion, kion ni kutimas manĝi. Sed kion kuiri? Tro malmulte

ni konas la antikvan kuirmanieron.“

„Efektive“, mi diras. „La manĝa problemo estas plej grava. Se

ni ne sukcesos solvi ĝin feliĉe, la tuta festeno povas malsukcesi.

Mi do proponas, ke ni dungu por tiu vespero antikvan kuiristinon...“

Fromaĝi, kiu jam ŝvitas pro la malfeliĉo de la problemo, nerve

fingrokombas sian hararon kaj krias:

„Li estas prava! Li estas prava! Ni serĉu antikvan kuiristinon!“

„Bone“, diras Kamilo kaj aldonas la malesperan demandon: „Sed

de kie ni prenos ŝin?“

„Ni devas anonci en la loka gazetaro!“ vokas fraŭlino Snob kaj

estas tute fiera pro sia saĝa konsilo.

„Tia ankoraŭ ne ekzistas!“ mi rekrias kaj sendas venenan

rigardon.

„Sed mi scias tion!“ ŝi obstinas.

„Vi eraras!“

„Tute ne!“

„Malgraŭ ĉiuj viaj universitataj...“

„Trankviliĝu!“ kvietigas Kamilo.

Sed ni daŭrigas la komencitan disputon, dum ĉiuj aliaj interkrias.

Fromaĝi ekscitiĝis tiom pro la kuiristina problemo, ke li kuras

ĉirkaŭ nian tablon kaj gestas furioze. Estas ĝenerala tumulto...

Tiam Sovaĝi, kiu sidis ĝis nun mute ĉe la tablo, nerve fingrotamburas

sur la tablo, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo

kaj kokokrias:

„Mi petas la vorton!“

Ĉiuj eksilentas kaj Fromaĝi donas al li la vorton. Tiam Sovaĝi

leviĝas malrapide, ĉirkaŭrigardas en rondo kaj kruce metas la

manojn sur la bruston.

„Estimataj elektitoj de la homaro! (aplaŭdo). Mi intence alparolas

vin per tia titolo, kiu estas pli ol honora! Sed nun estas demando,

ĉu vere vi montriĝos indaj porti tian titolon?! (aŭdu! aŭdu!) Jes,

mi vidas viajn mirantajn mienojn. Sed aŭskultu, kion mi diros. Mi

konstatas, ke regas inter vi granda diverseco de opinioj. Tio ĉi

okazis jam ofte. Kaj vere estas ridinde, ke vi cerbumas pri la

kuira problemo, dum la solvo estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?).

Elektitoj de la homaro! Vi volas esti reprezentantoj de la dudeka

jarcento. Kaj estas via nobla tasko kaj sankta devo: _teni supren

la standardon de nia kulturo_! (brave!) Jes, ni devas montri nian

kulturon fiere kaj kuraĝe, kiel decas homojn noblajn kaj sentimajn.

Ni ne kaŝu nian kulturon, sed ni ĝin prezentu! Kaj mi do alvokas vin

ĉiujn: realigu la grandan kulturan mision en la antikva Romo kaj

akceptu Nerono-n kaj lian kortegon laŭ maniero kaj kutimo _kultura_!

Nur tiam, kiam ni senkaŝe kaj publike montros nian kulturon, la

antikva mondo komprenos nian grandecon. Mi do petas vin insiste

kaj ĵure: ne konformiĝu timeme al la antikvaj moroj! Ĉu Nerono

akceptis nin dudekajarcente? Tute ne, li akceptis nin antikve.

Kaj ni? Ni akceptos lin same, t. e. moderne. Jes, ili sidu sur niaj

seĝoj kaj per niaj manĝilaroj manĝu tion, kion kuiros nia ŝatinda

Sabino. Jes, mi eĉ proponas prezenti unuarangan menuon! Kaj,

estimataj gesinjoroj, kiam ni en tia maniero prezentos al niaj

antikvaj gastoj la dudekan jarcenton, ni ne nur rikoltos laŭdon kaj

aplaŭdon, sed ni montros per tio klare kaj publike, ke ni volas

plenumi nian grandan kulturmision en antikva Romo, ke ni ne timas kaj

ne hontas pri nia kulturo, _ke ni volas montriĝi veraj elektitoj de

la homaro_! -- Mi finis.“

Granda entuziasma aplaŭdo sekvas la paroladon de la profesoro.

Fromaĝi estas tute kortuŝita kaj dankas per emociaj vortoj:

„Karaj gesinjoroj! Miaj vortoj estas tro senfortaj kaj senbrilaj

por danki nian eminentan amikon Sovaĝi en konvena formo. Li ja savis

nin jam ofte el minacaj krizoj. Li sciis ĉiam trafi per majstra

spiritosago la kernon de l’ problemoj kaj proponi taŭgajn solvojn.

Ankaŭ nun li trafis tion, pri kio vane kaj ridinde ni cerbumis.

Akceptu nian plej koran dankon, amiko!“

Nun oni transpaŝas al la pli detala elekto de la menuo. Post

kelkminuta debato oni fiksas jenan menuon: sardinoj kaj marinita

angilo, kaviaro, konservaĵaj omaroj kun majonezo, bovaĵa gulaŝo

kun farunbuletoj, kukumo, mustardo, terpomoj en ĉiaj formoj (ni

intencas fordoni nian lastan provizon), paprikaj kokoj kun

vermiĉeloj kaj rizo, pulmrostaĵo kun garnituro, kolbasetoj kun

brasiko, pomkuko, kremtorto, glaciaĵo, fromaĝo, fruktoj kaj nigra

kafo. Ni trinkos bieron enbotelan, madejrovinon, hungaran kaj alian

vinon, konjakon kaj ĉiuspecajn likvorojn.

Post tio oni interkonsentas ankoraŭ pri diversaj aranĝoj de teknika

speco kaj Fromaĝi finas la konferencon per la memorindaj vortoj:

„Ni do venis al feliĉa interkonsento. Mi estas konvinkita, ke ni

preparis kaj decidis ĉion tiel, ke la homaro de l’ dudeka jarcento

ne hontos pri siaj elektitoj. La konferenco do estas finita. Sed

antaŭ ol ni disiros, mi volas laŭte voki al vi: nia altŝatata

imperiestra moŝto Nerono, _li vivu_!“

Kaj tion kriinte, li fermas la kunsidon...

45.

Mi staras sur la galerio kaj rigardas en la vastan vitran halon. Kaj

mi ne volas kredi, ke ĉio, kio okazas sub mi, estas efektiveco.

Kvazaŭ sonĝaj figuroj, kvazaŭ marionetaj pupoj, la homoj ŝoviĝas

unu tra alia. Helega lumo brilas en la granda kupolo kaj radias el

multkoloraj sennombraj elektraj lampetoj, kiuj ĉirkaŭas la galerion

kiel fajraj girlandoj. Kaj granda gramofono koncertas viglajn

marŝojn...

Nerono kuŝas sur nia plej bona sofo, kiun kovras blankursa felo. Li

ĝojas, ke li ne bezonas sidi sur seĝo. Li amuzas sin mokadi pri la

sidantoj.

Evidente la romanoj sentas grandan maloportunon. Unu blasfemas, alia

insultas. La maljuna Seneca (cetere brava drinkanto) dufoje jam

glitis malsupren de sia seĝo. La poeto Lucanus laŭte diras, ke la

sidado ĉe la tablo estas malinda traktado de la malsupra korpoparto.

Vitellius plendas, ke la sidado malhelpas satigi sin. Nur la eleganta

Petronius estas kontenta kaj opinias, ke la sidado estas tre

estetika.

Sinjorino Kamilo kaj Maria estas plene okupitaj por kontentigi la

gastojn. Ili estas jam en zorgo, ke elĉerpiĝos la brasiko. Ĉar

evidentiĝas, ke tiu estas plej ŝatata. Eĉ Nerono forgesas sian

diecon kaj enstomakigas terurajn amasojn da brasiko, kremtorto kaj

ĉampano. Ankaŭ la plendinta Vitellius malgraŭ la maloportuna

sidado englutas kvantegojn. Mi admiras sincere la antikvajn

stomakojn...

Dume Tabakaĉ ĉirkaŭiradas kiel policisto. Li ne toleras, ke la

karaj gastoj enpoŝigus ĉiuspecajn malgrandaĵojn ekz. salujojn,

tranĉilbenketojn, kulerojn aŭ likvorajn glasetojn. Sed por malhelpi

la ŝtelemon de la gastoj, ne sufiĉas eĉ liaj argusaj okuloj kaj

lia severa mieno. Jen, la maljuna Seneca ĵus prenaĉas belan

arĝentan tortotranĉilon...

Sinjoro Sovaĝi sidas apud Nerono. Li levas sin kaj havas grandan

paroladon en latina lingvo, bone preparitan. Li akcentas la gravecon

de l’ momento, en kiu unuafoje antikvaj homoj estas gastoj de l’

dudeka jarcento. Ke la hodiaŭa tago estas okazaĵo unika en la

historio de la mondo... Lia parolado tamen ŝajnas esti tre malklara

por la antikvaj cerboj. Nur kiam li komencas laŭdan himnon je

Nerono, ĉiuj laŭte aplaŭdas. Kaj Nerono mem estas tre kontenta.

Post tio respondas la poeto Lucanus en versoj, kiuj bedaŭrinde estas

por mi tute ne kompreneblaj.

Ankaŭ Karolo estas plene okupita. Li prenis sur sin specialan

taskon. Li starigis sur la galerio en kaŝita punkto filman aparaton,

por fotografi la bildojn kaj konservi ilian vivon por eterne.

„Ha, tio estos filmo!...“ li diras al mi kaj langoklaklas.

„Tian filmon certe la mondo ankoraŭ ne posedas!“

„Hm“, mi respondas, „vi fariĝos certe plej fama reĝisoro.“

„Kompreneble, kompreneble“, li murmuras, dum liaj okuloj ekbrilas

pro ĝojo kaj fiero. „Estas nur bedaŭrinde, ke oni devas filmi

kaŝe...“

Kaj li denove turnas kun fervoro je sia aparato.

Post la manĝo, kiam ĉiuj satiĝis, Fromaĝi aranĝas kinematografan

prezentadon. Pri tio nepre insistis Sovaĝi dirante, ke oni nepre

devas prezenti al la antikvuloj en bildoj la kulturon de l’ dudeka

jarcento.

Fromaĝi do kurigas diversajn filmojn, kiuj montras la vivon en

grandaj urboj kiel Londono, Parizo, Berlino, Vieno ktp.

La gastoj rigidiĝas pro mirego kaj timo, kiam ili vidas la vivantajn

bildojn. Kelkaj laŭte ekkrias. Ĉiuj opinias, ke novaj teruraj

sorĉaĵoj montriĝas antaŭ iliaj okuloj...

Tiam okazas stranga sceno. En Berlino montriĝas sur strato subite

aŭtomobilo. Ĝi kuregas kun venta rapideco kontraŭ la publikon, t.

e. kontraŭ nin. Nerono eksaltas kun sovaĝa krio kaj la kuraĝaj

korteganoj rifuĝas rapide. Kelkaj falas de la seĝoj kaj rampegas

sub la tablon. Nur Petronius saltas rapide antaŭ Nerono-n, kovras

lin per sia korpo kaj krias kun laŭta voĉo: „Protektu la dian

Cezaro-n!“ Kaj tiel okazas, ke la saĝa Petronius, kiu malamikas

konstante kun Tigellinus pro la imperiestra favoro, akiras

sukcesegon. Tigellinus rifuĝinte unua sub la tablon, tuj perdis la

favoron. Li koleregas nun al ni...

Poste oni kondukas la gastojn en la parkon antaŭ la domon. Ĉi tie

Karolo instalis mirindan elektran lamparon, kiu vekas ĝeneralan

admiron.

Karolo estas admirata ankoraŭ pli, kiam li prezentas sian arton en

celtabula pafado. Nerono entuziasmiĝas tiom, ke li mem volas pafi.

Ĉiuj ni nepre malkonsilas al li. Fromaĝi krias „arogantegaĵo“ kaj ne

permesas, ke oni donus pistolon al li. Nerono koleriĝas. La situacio

fariĝas minaca. Fromaĝi insistas. La romanoj maltrankviliĝas...

Tiam feliĉe la danĝeran situacion savas Tabakaĉ. Li grandanime

pruntedonas sian revolveron.

Estas aspekto mizera kaj ridinda, kiel Nerono timtreme tenas la

infanludilon kaj kiel li celas fermpremante konvulsie la okulojn. La

pafo ekkrakas. Kompreneble li ne trafis. Unue tio ja estis neebla kaj

due li pafis kun fermitaj okuloj. Sed liaj korteganoj kriegas

aplaŭde kaj parolas al li kredige, ke li trafis kaj ke li estas

majstro en la pafado. Tabakaĉ preteme „ŝargas“ la revolveron.

Sed subite Nerono ricevas atakon de cezara frenezo. Hazarde

Tigellinus staras izolita de aliaj. Nerono strabe rigardas lin kun

malica kontento, poste levas rapide la revolveron kaj pafas sur lin.

Tigellinus tuj falegas teren, kvankam li ja ne povas esti iel

trafita. Sed Nerono volas nun pafi sur ĉiujn korteganojn, kiuj

timigite diskuras. Sed Fromaĝi malpermesas al Tabakaĉ ŝargi

denove. Nerono pro tio furioziĝas. Li kriegas, ke li aranĝos en la

areno teruran pafadon sur homojn. Inter la korteganoj regas paniko...

Feliĉe la brasiko de l’ dudeka jarcento savas nin. En la stomako

de l’ dia Cezaro ĝi komencas efiki. Li volas tuj veturi hejmen.

Rapide mi puŝas lin en aŭtomobilon kaj veturigas lin al la

Palatino. Sed la kompatinda imperiestro fariĝas tiel stomakmizera

kaj ĝemegas tiel terure, ke mi rapide devas reveturi kaj venigi

kelkajn kuracilojn. Mi donas al la ĝemanto malavaran dozon da natro

kaj _nux vomica_, sed ne atendas la rezulton. Mi malaperas plej

rapide kaj esperas, ke miaj kuraciloj efikis bone...

Tiel mizere finiĝis la granda festeno.

Sinjorino Kamilo laŭte dankas Dion, ke la tuta gastaro forlasis nian

domon. Ni estas ĉiuj iom seniluziigitaj. Fromaĝi koleras, ke oni

permesis al Nerono manĝi tiom da brasiko. Ke el tio povas rezulti

granda malamikeco...

Plej seniluziigitaj estas la kuiristino Sabino kaj ĉambristino Cili.

Ili koleregas kaj rakontas verŝante larmojn de kolero, ke neniu

gasto donis trinkmonon, kvankam ili staris antaŭ la pordego kiel

admonantinoj kun etendita mano! Kaj kia aroganteco -- la poeto

Lucanus adiaŭe kisis Cili-n kaj dum la kiso ŝtelaĉis al ŝi

testudŝelan pinglon el la hararo...

Ni estas en granda embaraso. La stranga konduto de niaj gastoj

kontraŭ Sabino kaj Cili, kiuj ja havis plej multe da laboro, estas

vere hontinda. Kion fari?

Ni konsolas ambaŭ per riĉa mondonaco en la valuto de l’ dudeka

jarcento...

46.

Lydia, la bela junulino, kun kiu mi konatiĝis dum la lasta festeno

ĉe la imperia kortego, ofte vizitas min. Ŝia patro, la impertinenta

skribisto Menenius Piso, estas tiom malica, ke li sendas ŝin al mi.

Kun larmoj ŝi konfesis al mi, ke li volas vipigi ŝin, se ŝi ne

loge sciiĝos de mi, en kio konsistas nia forto. Mi fariĝis tre

suspektema. Kaj mi vere timas, ke la romanoj povus sciiĝi pri niaj

„kontaktiloj“, kies forpreno kaŭzus neatenditajn komplikaĵojn...

La romana junulino sentas grandan simpation por mia persono. Ŝi

estas pli saĝa kaj klera ol ŝia patro, kaj ofte ni promenas tra la

vasta parko de Sabellius Rufus kaj parolas pri seriozaj problemoj. Mi

mem perfektiĝas pli kaj pli en la latina lingvo kaj antaŭvidas, ke

mi parolos pli bonan latinon ol la plej klera scienculo de l’

dudeka jarcento.

Ofte ni ripozas sur ŝtona benketo sub pinio kaj rigardas en la bluan

spegulon de la lago, kiun bordas marmoraj rokoj.

En tiaj momentoj ni ofte silentas enpense, ĝis kiam vekas nin la

cinikulo, kiu spione rampas tra la parko. Li rikanas malbele kaj

ĵaluze, kiam li preterpasas. Aŭ li kutimas stari ĉe la laga bordo

kaj per viandopecoj nutri siajn amatajn murenojn...

La antikva idilio, kiu komenciĝas tie ĉi, estas kiel fantazia

kuriozaĵo. Kial mi ne havu amatinon de l’ antikva tempo? Mia koro

batas pli vigle, kiam mi rigardas la klasikan belon, pri kiu kantas

poetoj de antikvaj tempoj, kaj kiu viviĝis por mi en karno kaj

sango, en floranta knabina korpo. Kaj ia varmega febro skuas min,

kiam ŝia vizaĝo proksimiĝas al la mia, kiam ŝia varmega spiro

tuŝas miajn vangojn, kiam en ŝiaj okuloj kreskas ... kreskas io ...

iaj pasiaj revoj, kiujn mi neniam legis en okuloj de knabinoj

niatempaj...

Sendube en antikvaj tempoj oni amis alie ol hodiaŭ. Pli pasie ...

pli nature ... sen modernaj iaj incitiloj... ĉu mi scias?

47.

Menenius Piso notas:

2 tagojn antaŭ la kalendoj de junio.

Hieraŭ la dia Cezaro iris en granda procesio al la kapitolo en la

templon de Jupiter por konfidencii al la estro de l’ dioj en

patreca protekto sian vivon, kiu ŝajnas minacita per la ĉeesto de

la fremdaj barbaroj. Kiam la pompobrila procesio transpaŝis la

forumon, eksonis terura muĝegado en la aero, kiu pli kaj pli

proksimiĝis. La procesio ekhaltis, kaj ĉiuj rigardis timeme en la

ĉielon, sur kiu aperis grandega birdo, kiu almuĝegis kaj rondflugis

super la forumo; sed la monstro ne estis birdo, kiel baldaŭ

evidentiĝis, sed terura maŝino, sur kiu sidis du el la fremdaj

potencaj barbaroj kaj kun sovaĝa bruego ĵetigis en la aeron sian

fajron kun tondra kaj alispeca timegiga muĝego. La dia Cezaro

komence staris kiel lia ĉirkaŭularo rigidega, sed poste li vualis

sian kapon kaj ricevis svenatakon. La popolo ĵetis sin teren en

sovaĝa timo kaj kriegis, ke proksimiĝas dia punjuĝo. La terura

maŝino ĉirkaŭflugis la forumon, jen ĝi malleviĝis, jen leviĝis

kaj ĉio ĉi okazis kun tondro, fulmo kaj bruego.

Kion Ikarus iam vane akirpenadis por moko de Apollo, pri tio nun

sukcesis ĉi tiuj timigaj barbaroj, kiuj kvankam nur malmultaj, tenas

sian manon super ni kaj ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.

Do ilin servas ankaŭ la aero, kiel servas ilin la fajro kaj lumo;

ili entimigis la romanojn per neviditaj sorĉaĵoj kaj trompebriigas

ilin dum siaj festenaj manĝoj per ŝaŭmantaj trinkaĵoj kaj mieldolĉa

malhela fluaĵo, kiu verŝajne estas de greka deveno, ĉar ili nomas

ĝin _kafeos_ aŭ tiel simile. Kaj kelkaj el niaj sinjorinoj estas

tiel avidaj je ĉi tiu aĉa, malhela trinkaĵo, ke ili ofte vizitas

posttagmeze la domon de la barbaroj, por esti regalataj per ĉi tiu

trinkaĵo de la barbarestra edzino.

Saltego trans jarmiloj · 第 8 / 11 段