palankenon. Mi bone povas laŭsenti ŝian spiritan staton: ke tia
afero ankoraŭ ne okazis, dum ekzistas Romo!
* * * * *
Post pluaj du horoj, kiam la horizonto ruĝiĝis jam vespere,
Tigellinus, unua generalo kaj ministro, en akompano de pretorianoj,
transdonas al ni la inviton al la Palatino, Tigellinus, la homa
bestaĉo! Mallonghara grizkapulo kun glateca konduto kaj envia
rigardo. Kortegeca kaj sinjoreca. Sed en la salono de Fromaĝi mizere
disfluas lia sinjoreco kaj li balbutas pro senlima mirego.
Malkonstante kaj malkonfide moviĝas liaj okuloj tien kaj reen.
Fromaĝi tre ĝojas pro la imperiestra invito kaj forgesante tute la
antikvan tempon, li serveme prezentas skatolon da bonegaj cigaroj al
la romano. Kaj ĉar tiu rifuzas akcepti, Fromaĝi supozas, ke li
estas nefumanto. Rapide li alvokas Tabakaĉ-on, ke li prenu la
cigarojn kaj disdonu ilin al la pretorianoj, kiuj atendas antaŭ la
domo.
Tabakaĉ malaperas kun la cigaroj fulmrapide...
39.
Mi frotas miajn okulojn: ĉu mi dormas? ĉu mi sonĝas? Sed ne, estas
ja neeble. Ĉar la suno helege lumas super niaj kapoj.
Malrapide nia aŭtomobilo ŝoviĝas antaŭen. Ni veturas vizite sur
la Palatino-n. Ni ĉiuj estas en festena tualeto: la sinjorinoj en
rigida silko, la sinjoroj en frako.
Romo ŝajnas stari „surkape!“ La tuta urbo surpiede! Dekstre kaj
maldekstre apud nia vojo romanoj, viroj, virinoj kaj infanoj,
nubianoj, egiptoj, sirianoj, persoj, hebreoj, grekoj -- reprezentitaj
ŝajnas ĉiuj nacioj de la mondo!
Kiam ni proksimiĝas al la Palatino, ni enveturas grandegan spaliron
de pretorianoj. Vere, impona elmontro de potenco!
„Tuta potenco, kiu montriĝas tie ĉi“, diras Fromaĝi kun fiera
ĝojo, „disfluiĝas en nenion antaŭ niaj fortoj.“
„Vi estas prava“, mi respondas, „mi nur bezonas pafi unu
revolveron -- kaj ĉio diskuregas.“
„Jes“, aldonas Sovaĝi, kaj mi sentas, ke lia malnova venĝemo
vibras en lia voĉo. „Kio estas ili? Maskitaj paperaj pupoj, kiujn
ni disblovas kiel vento.“
„Nur ne faru novajn senpripensajn aĵojn!“ petas timeme sinjorino
Kamilo.
„Sed tio estis tiom amuza, panjo“, diras Maria petoleme.
„Ni devas venki per la personeco“, decidas instrueme fraŭlino
Snob kaj tion dirante, sidigas sin rekte kaj rigide. Ŝi ŝajnas
konvinkita pri la venko de sia propra personeco.
Sunbrilanta posttagmezo. Ĉie brilego kaj lumego. La pompo de l’
antikva tempo milkolore ondas ĉirkaŭ ni. Ie mallaŭta muziko de
plendantaj flutoj...
Ni estas meze en „Quo vadis“. Ĉirkaŭ ni la kortego de imperiestro
Nerono. Jen la apollobela Otho, jen la poeto Lucanus, la eleganta
Petronius, la dika Vitellius, la filozofanta Seneca, Vespezianus
kun la karakteriza kapo kaj jen la juna Titus, bela junulo, kiun
oni prezentas al ni kiel Nerva kaj kiun mi kutimas vidi sur
liatempaj moneroj kiel maljunulon, Tigellinus kaj ĉiuj aliaj
korteganoj, patricioj, oficistoj kaj soldatoj...
Fraŭlino Snob pinĉas mian brakon kaj deziras ekscitite, ke mi
montru al ŝi ŝian amatan Markon Vinicion...
Mi frotas miajn okulojn. Mi fikse rigardas en la sunbrilatan antikvan
ĥaoson, kiu vigladas ĉirkaŭ mi...
Ĉu estas sonĝo? Jes, estas sonĝo, gigantega fantazia sonĝo, kiu
fariĝis ĉi tie realo. Ha, en mia poŝo tintas moneroj de Otho,
Vespasian, Titus kaj Nerva, kiujn aĉetis profesoro Sovaĝi. Mi konas
la sorton kaj estontecon de tiuj, kiuj staras nun antaŭ mi! Mi konas
la sorton de la romanoj, de ilia mondregno, de ilia eterna urbego.
Ha, en mia spirito mi vidas, ke Romo brulas en venonta jaro, ke
Seneca banante malfermas tranĉe siajn vejnojn, mi vidas Nerono-n en
agonio, Vitelliuso-n ŝirata el la palankeno kaj dispecigata,
Titus-on detruanta Jerusalemo-n, Nerva-n kiel honoratan maljunulon
surpaŝi la tronon de la mondregno... Ha, mi estas do pli ol la
Pythia, pli ol la Sybilla...
Kaj kio ili do estas ĉiuj ĉi, kiuj moviĝas antaŭ mi en pompaj
vestaĵoj? Ĉu ili estas kadavroj? Ĉu ili estas misteraj fantomoj,
kiuj kuraĝas penetri eĉ en blindigan helon de l’ suno? Aŭ ĉu estas
ni tiuj fantomaj vaguloj, kiuj falis meze en ĉi tiun tempon? Kiu
tempo estas la ĝusta? Ĉu estas eble, ke preskaŭ du mil jaroj pasis
depost tiu ĉi serena posttagmezo, kies suno brilegas ĉirkaŭ ni?...
Nia aŭtomobilo haltas ĉe blanka ŝtuparego antaŭ marmoraj
kolonoj...
Eksonas laŭtaj ĝojegaj krioj de l’ popolamasoj. Mi malfermegas la
okulojn. Mi ektremas febre. Mi svenetas...
Imperiestro Nerono aperas, post li la imperiestrino Poppaea...
Saluton Nerono!... Saluton, Poppaea!...
40.
Menenius Piso notis:
Pro la miopaj okuloj de l’ dia Cezaro okazis, ke la fremdaj
barbaroj, kiujn pereigu la dioj, estis akceptataj honore sur la
Palatino. Ĉar la dia Cezaro volis vidi, kiel vidis Acte, kaj pro tio
li malŝparis sian afablon kaj bonvolon por la barbaroj.
Nun oni scias, kiuj ili estas kaj de kie venas iliaj misteraj fortoj.
Cinikulo, kiu vivas en la domo de Sabellius Rufus, en kies ĝardenon
falis la sorĉa domo el la nuboj, sukcesis sciiĝi, ke la barbaroj
estas kristanoj. Ĉar en unu el siaj ĉambroj ili havas la bildon de
la krucigita Dio, al kiu la kristanoj kutimas oferi.
Ho, ke la dioj punu tiun kristanan bandaĉon! Prava kaj ĝusta do
estas la opinio de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj homoj estas
armitaj per malpiaj supernaturaj fortoj kaj ekzistas en la mondo nur
por meti la hakilon al la kolumnoj de la ŝtatkonstruaĵo kaj
renversi ĉion ekzistantan. Estas do tempo plej urĝa, ke la edikto
kontraŭ la kristanoj, kiu bedaŭrinde ŝajnas forgesita, estu
renovigata, kaj mi tute aprobas la opinion de multaj al la dia Cezaro
amikaj personoj, ke venis nun la tempo eklabori per ĉiaj rimedoj
kontraŭ la troiĝanta malico kaj venena potenco de la kristanoj, se
aliokaze ne estu serioze minacata la romana ŝtato.
Do -- staris la kristansuspektaj barbaroj en la granda akcepta
salonego sur la Palatino kaj rikane rigardis nin. Vere, ili similis
al kotaj makuloj sur blanka silko, kiam ili staris en sia malbeleco
inter la belaj florantaj kaj altmoŝtaj, per belegaj festaj vestaĵoj
vestitaj kaj bonodorantaj noblaj romanoj! Ĉu efektive oni povas nomi
vestaĵo tion, kion tiuj fremdaj viroj kaj virinoj portas sur siaj
korpoj? Tiujn strangegajn nigrajn, malvastajn vesttubojn de la viroj
kaj tiujn malelastajn kaj rigidajn robojn de la virinoj? Kaj kial la
viroj portas blankajn kirasojn sur la brusto kaj ĉirkaŭ la kolo
rondstaraĵojn same el la ŝtofo de la kiraso? Unu el la virinoj[4],
havis la kolon kaj supran parton de la brusto nuda laŭ maniero de
niaj belaj virinoj, sed kio ĉe ni estas bongusto kaj ĉarmo,
evidentiĝas ĉe virino abomenego.
[4] Rim. de l’ trad.: „Fraŭlino Snob havas ĉe M. Piso specialajn
ŝancojn!“
Ili alportis por la dia Cezaro kaj diina Poppaea donacaĵojn, kaj la
imperiestraj gemoŝtoj bonvolis akcepti ĉi tiujn donacojn kaj eĉ
admiri. Ja, Poppaea metis sur sian diinan buklan kapon hiperborean
konstruaĵon el felto, silko kaj plumoj, pri kiu la barbaroj diras,
ke ĝi estas portata en ilia hejmlando nur de plej noblaj virinoj. Mi
devis turni min flanken por ne ekridi laŭte, kiam la imperiestrino
starigis la plumigitan monstraĵon sur la nobla kapo, en la mano
ruĝan ombrelon kun blankaj franĝoj laŭ speco de la ombreloj, kiujn
oni tenas superkape al la egiptaj pastroj dum iliaj procesioj, nur ke
ĉi tiu estas kunetirebla. Kaj la dia Cezaro lasis meti sur sian
nazon per la estro de la barbaroj la dratplektaĵon kun la facetitaj
ŝtonoj kaj poste elkriis ĝojigite, ke li fariĝis klare vidanta.
Post tio li akceptis aliajn donacojn, interalie kesteton, super kiu
flugpendis grandega funelo. Ĉar neniu sciis, kion signifis la aĵo,
la barbarestro petis pri la permeso pli detale montri la aĵon.
Momenton li turnis je ĝi, poste eksonis potenca voĉo el la funelo
kaj kantis akompane kun nevidebla muziko, ke ĉiuj ektimis pro la
sorĉo. Kaj ĉar la poeto Lucanus opiniis, ke devas sidi en la kesto
eta pigmeo, la barbaro malfermis la pordeton de la kesto, kaj
efektive enestis nur radetoj, kiuj intermikse kuradis, sed nenio
homa. Estis abomena sorĉego kaj la dia Cezaro mem paliĝis kaj
timtreme cedis, ĉar la muziko estis vere barbara, kaj la kanto
sonis malbelsone. Kaj ili diras, ke ĉi tiu bruado devenas de glora
kantisto, nomata _Carusos_. Poste la barbaro enŝovis rondan
plataĵon kaj anstataŭ la kanto eksonis el la sorĉfunelo terure la
blekegado de leono. Kiom ajn terurege estis aŭdi la blekegadon de
ĉi tiu sovaĝa bestego meze inter ni, ni ĉiuj kuraĝe eltenis, kaj
la dia Cezaro ridetis, kiel ja nur povas rideti saĝa viro pri
tiaspeca sorĉludilo...
* * * * *
Homoj!
Mi estas naturo trankvila. Mi ne ĵetas ŝtonojn kontraŭ kolegojn.
Tion mi ĝis nun ne faris. Sed kion raportis al vi ĉi supre mia
kolego Menenius Piso, estas tiel malvera kaj ofenda, ke mi laŭte
devas voki al vi: _ne kredu lin_!
Homoj, kiuj vi estas feliĉaj kaj enviindaj pro tio, ke vi povas legi
la raportojn de antikvulo, pripensu, ke vi tion devas danki precipe
al mia senegoista modesteco. Ĉi tiu modesteco detenas min simple
ŝuti polvon en viajn okulojn, kiel kutimas fari aliaj verkistaĉoj
kaj en tia fia maniero rikolti vian laŭdon kaj aplaŭdon -- ho ne!
Mia malegoismo instigis min akiri vian aplaŭdon honeste. Tial mi ne
fortenis de viaj okuloj la raportojn de mia kolego M. Piso, pri kiuj
mi ja povus simple silenti! Sed bedaŭrinde mi devas konstati
publike, ke mia antikva kolego same apartenas al tiuj verkistaĉoj,
kiujn mi supre aludis.
Homoj! Mi energie protestas kontraŭ la malveraĵoj kaj ofendaj
arogantaĵoj, kiujn distrumpetas fanfarone antikva skribistaĉo.
Estas malvere, ke la muziko, kiun ni prezentis al Nerono, estis
barbara aŭ malbelsona. Kontraŭe, ĉi tiu muziko estis mirinde bela.
Ĉar Fromaĝi enmetis en la gramofonon, kiun ni donacis al Nerono, la
plej bonan diskon, kiun ni havis. Tio estis la glora ario de Caruso
„Donna è mobile“ el „Rigoletto“.
Estas malvere, ke la korteganoj kuraĝe eltenis nian leondiskon, kiun
Fromaĝi enmetis poste, kaj ke Nerono ridetis. Kontraŭe, kiam la
leona blekego eksonis, ekregis preskaŭ paniko. Ĉiuj opiniis, ke la
leono troviĝas meze inter ni. Kaj estas vere, ke mi ĝis nun ne
vidis tian malkuraĝan teruron. Nerono kun kriego rifuĝis malantaŭ
siajn korteganojn. Kaj Fromaĝi devis rapide ĉesigi la gramofonon,
se ni ne volis riski malagrablaĵojn...
Homoj! Mi apelacias al via konscienco: konfesu mem, ke Menenius Piso
estas grandega impertinentulo!...
41.
Antikva bakhanalio!
Jen kuŝas la historia monstro Nerono. Kun dika vizaĝo, kiu ŝajnas
ŝvelita pro la ega duobla mentono. Kun kapharoj ruĝetaj kaj
maldensaj. Li kondutas kiel malfeliĉe senhelpa dika virino,
kun paŝoj el la tragedio, kun patosaj manmovoj. En la miopaj
kunepremitaj okuloj brilas sovaĝo kaj frenezo. Liaj nudaj grasaj
brakoj estas ringitaj kaj sur la kapo kuŝas ora krono. Sur lia nazo
-- la okulvitroj de Fromaĝi. Karikaturo el febra sonĝo!
Ĉu ĉio ĉi ne estas sonĝo? Jes, la imperiestra vizitakcepto
ŝajnas al mi febra sonĝo kun inkubo. Ŝajnas al mi, ke mi
ĉiumomente vekiĝos al pli agrabla efektivo. Viviĝas ĉirkaŭ ni la
riĉe kostumitaj figuroj de l’ Nerona epoko. Por ni ili estas duone
maskobalo, duone malvarma ŝtoniĝinta historio. Leviĝis antaŭ ni
la kurteno de l’ antikva scenejo, sur kiu ni mem ludas strangan
ĉefan rolon! Malfermiĝis la teatro de l’ historio, en kies fono
insidas krimego, brulo kaj morto!...
Ekstere brilanta posttagmeza suno. Interne -- malheligita salonego
kun multnombra lumigilaro. Mi tute ne scias, ĉu do estas tag- aŭ
vespermanĝo, kion prezentas al ni Nerono. La salonego aspektas
strange. Kaj la krepusko, kiu regas ĉi tie, frapas malserene miajn
okulojn, kiuj kutimas la elektran lumon.
Ripozaj kuŝejoj anstataŭ seĝoj. Neniaj manĝilaroj. Manprenoj en
la pladojn.
Fraŭlino Snob rifuzas kuŝi kaj meti la manojn en la pladojn. Ŝi
sidas sur la kuŝejo en rigida hieratika pozo. Ŝiaj lipoj premiĝas
ŝoke. Senĉese ŝi ĉirkaŭrigardas. Ŝi ne trovis sian belegan
heroon Marcus Vinitius, sed ĉeestas multaj indaj anstataŭantoj...
Mi rigardas miajn amikojn el la dudeka jarcento. Jen, ili kuŝas meze
en la brilantaj belaĵoj sur siaj kuŝejoj vere kiel kotaj makuloj.
La abomena malbeleco de niatempaj vestaĵoj montriĝas frapante.
Escepton eble faras Maria, kiu surmetis helruĝan someran vestaĵon.
Ŝi kuŝas apud juna belega romano, kiu vigle parolas al ŝi...
Jen, profesoro Sovaĝi. Li aspektas vere sovaĝe. Kun fiero li
klopodas konduti tute klasike. Oportune li etendiĝas sur sia
kuŝejo. Li manĝas kaj trinkas ĉion. Liaj fingroj kaj liaj lipharoj
gutas je graso. Li engorĝigas nemiksitan Falernan vinon. Lia nigra
frako, kiun li verŝajne farigis ĉe iu fuŝtajloro, vestas lin
malbone. Li etendas siajn malgraciajn botojn kun la malpuraj plandoj.
Ĉio ĉi ŝajnas al mi kria akuzo kontraŭ nia kulturo!
Fromaĝi deziras fiksteni la solenan manĝon ĉe Nerono por eternaj
tempoj. Karolo do alportas grandan fotografan aparaton kun la
plategaĵo. Profesoro Sovaĝi devas klarigi per arte studitaj frazoj
latinaj la celon de la aparato. Li faras tion kun ŝviteganta ruĝa
kapo.
Sed sur la vizaĝoj de la romanoj montriĝas timo. Antaŭ ili
troviĝas la mistera aĵo. Ĝi disstarigas siajn tri piedojn kaj ĝia
nigra truo rigardas fikse la grupon. Fromaĝi petas Nerono-n, ke li
akceptu imperiestran pozon. Sed Nerono kaŝis sin pro timo malantaŭ
Poppaea. Kun peno oni sukcesas venigi lin antaŭ la aparaton. Fine li
paŝas antaŭen. Li portas la okulvitrojn kun timiga grotesko. Liaj
okuloj moviĝas malkonstante tien kaj reen. Oni metas ĉirkaŭ liajn
ŝultrojn la trenaĵon en pentrindaj faldoj kaj donas al li liron.
Kaj nun li sidas, bildo de kompato, antaŭ la aparato kaj rigardas la
nigran truon, el kiu ŝajnas minaci terura danĝero.
Tiam profesoro Sovaĝi levas la dekstran manon kaj vokas laŭte la
kutiman fotografan frazon: „Mi petas serenajn mienojn!“
La societo klopodas rikani. Fromaĝi fotografas kaj danke klinas sin.
Karolo prenas la plataĵon. Li tuj veturas hejmen, por riveli ĝin
kaj plej rapide alporti pretan bildon.
Horoj pasas. Malrapide...
Mi estas jam dormema kaj laca. La impresoj hodiaŭaj estas tro
fortaj. Plej volonte mi nun kuŝus hejme en la lito kaj dormus. Kaj
forgesus pri ĉio, kio nun zumas ĉirkaŭ mi mistere kaj fantome.
Nebuloj kvazaŭ ŝoviĝis jam antaŭ miajn okulojn kaj mi jam ne
atentas apud mi Lydia, la belan filinon de Menenius Piso, kaj ŝiajn
sincerajn amklopodojn...
Fraŭlino Snob, en kies kapo evidente efikas la Falerna vino, jam
tute konformiĝis al la antikveco. Ŝi amvarmiĝis. Ŝi kuŝas meze
inter aro de junaj kaj maljunaj romanoj kaj rikanas bonhumore. Ŝi
tute ne komprenas la romanojn, kiuj evidente mokpetolas ŝin, kaj mem
povas respondi nenion...
Profesoro Sovaĝi estas tute ebria. Li ruliĝas al Nerono, kiu estas
ne malpli ebria, kaj krias laŭte: „Vivu la granda Kezaro!“ Post
tio li grunte rakontas al Nerono pri la verko „De praulo ĝis
radiohomo“...
Fromaĝi leviĝas kaj balbute invitas la imperiestron, la imperiestrinon
kaj la korteganaron al festena manĝo. Ĉiuj ridas kaj aplaŭdas. La
invito estas akceptata entuziasme. Jam fariĝas malfrua vespero...
Tiam aperas Karolo kun la preta fotografa bildo. Oni starigas ĝin.
La societo proksimiĝas. Unu preme puŝas la alian. Kaj dum ili
ŝanceliĝas duonebrie, kelkaj etendas montre siajn fingrojn, virinoj
ekridas akrasone kaj kvere, aliaj starante pli proksime ĉe la bildo
ekkrias pro teruro.
Nerono ŝanceliĝas al la bildo. Liaj okuloj rigardas ĝin fikse kun
esprimo de ebriulo. Kiam li ekkonas la bildon, li rulas la okulojn
malantaŭ la okulvitroj. Li fingromontras sur sian portreton kaj
ekridetas kiel infano. Sed subite li ektremas pro teruro. Li skuiĝas
froste. Liaj genuoj ŝanceliĝas senforte. Li vualas sian kapon...
Ĝenerala tumulto! La romanoj, kuraĝigitaj de la alkoholo, subite
montras minacan konduton. Unu el ili, gestante kun ekscito, komencas
agitan paroladon kontraŭ la barbaroj. La tumulto pligrandiĝas.
Fromaĝi forsavas sian bildon. Ni rapidiĝas por eliri. Nur kun peno
ni sukcesas elŝiri fraŭlinon Snob el la brakoj de ĝentila stranga
amemulo. Karolo kaj mi fortrenas profesoron Sovaĝi, kiu apenaŭ
povas stari pro ebrio.
Kaj dum kiam la homamasoj ĉirkaŭkrias nin kaj minace levas siajn
pugnojn, Karolo fajfigas la signalsirenon kaj nia aŭtomobilo salte
ekkuras en la sin premantan homaron...
42.
Krepuskiĝas.
Nia aŭtomobilo rapidegas en la densajn homamasojn. La vento, kiu
forte eksiblas ĉirkaŭ niaj kapoj, forblovas la latinajn kriojn de
la popolaĉo. Miraklo estas, ke ne okazas akcidento. Sed Karolo estas
tute sobra.
Ĉu ni estas ebriaj? Mi ne volas riproĉi, ke la sinjorinoj trinkis
tro multe. Sed ni ĉiuj estas ebriigitaj de la travivaĵoj kaj
impresoj.
Tamen -- ĉu fraŭlino Snob ne estas ebria? Ŝi subite leviĝas,
etendas sian brakon kaj krias:
„La koloseo!“
_La koloseo!_ Ĉu? Mi frotas miajn okulojn. Tio estus ja neebla.
Kaj tamen mi vidas la grandegan konstruaĵon antaŭ mi. Jen! Jen!
Ĝi elteriĝas en krepuskan ĉielon. Kaj strange: ĝi ne estas
antikvagriza kaj ruina kun la karakteriza rompa linio, konata al ĉiu
Rom-vizitinto. Sed nova, brila ĝi leviĝas en pura blanko en la
vesperan horizonton.
„La koloseo!“ krias ankaŭ mi kaj skuas la profesoron, kiu
ronkante kuŝas en la aŭtomobilo.
Tiam Maria ekpremas mian brakon kaj krietas:
„La tero tremas!“
Ĉu ni estas ebriaj? Mi malfermegas la okulojn. Antaŭ ni ekŝanceliĝas
konstruaĵoj. Leviĝas kaj malleviĝas tutaj stratoj. Kaj ĉio fluas
ĉirkaŭ ni en konstanta ŝanĝo. Kaj super la ŝanceliĝanta Romo leviĝas
imprese kaj impone la koloseo. Kaj la arkego de Konstantino!...
La tero tremas? Neeble. Nenie estas krako aŭ ruinfalo. Venas domoj,
malaperas. Leviĝas novaj siluetoj de konstruaĵoj kaj denove
forŝoviĝas. Kvazaŭ rapidaj scenoŝanĝoj en kinematografejo...
Timigite Karolo haltigis la aŭtomobilon:
„Mi ne povas veturigi. La vojo estas barita.“
Tondro! Ni erarveturis. Kiel estas eble? Ni jam kutimas la stratojn
de Romo sufiĉe kaj la vojo de la Palatino hejmen estas tiel bone
konata, ke ni konstatas kun mirego: ni troviĝas en tute fremda
regiono. Sed tiu ĉi regiono estas pli belega. Grandaj palacoj staras
tie ĉi, kie staris antaŭ horoj mizeraj argilaj kabanoj. Kaj terura
fenomeno de l’ naturo timigas nin: jen ĉirkaŭas nin krepusko, jen
nokto, jen brilegas sunhela tago. Kaj ĉio ĉi ŝanĝiĝadas kun
fantoma rapideco.
Sinjorino Kamilo tremas pro timo:
„Dio mia, la mondo pereas!“
„Ne, ne!“ mi diras. „La Co-vivo malordiĝis iel. Jen la kaŭzo!“
Karolo provas plu direkti la aŭtomobilon. Sed kiel misteraj
sorĉaĵoj aperas novaj muroj, baras la vojon kaj malaperas, cedante
al aliaj. Karolo blasfemas. Fine li krias:
„Ĉiuj eliru!“
„Ne!“ rediras Fromaĝi. „Restu sidantaj! Mi ankoraŭ konas la
direkton, ni devas veturi precize okcidenten. En tiu direkto estas
nia domo“.
Tion dirante, li montras per la mano. Li okupas la sidlokon apud
Karolo, elpoŝigas kompason kaj ekprenas la direktilon.
La aŭtomobilo plu veturetas singarde.
Subite Fromaĝi eksaltas, fingre kombas sian hararon -- la ĉapelon
li jam perdis antaŭe -- manfrapas sian frunton kaj krias kun terura
voĉo:
„Jam mi scias -- la aerooptikaj plataĵoj!“
Mi tuj komprenas. Iu mano tuŝis niajn aerooptikajn plataĵojn. Ili
verŝajne moviĝas kaj kun ili la jarcentoj. Tempoj postkuregas sin.
Epokoj ĉasas unu la alian kaj kurege pasas preter niaj miregantaj
okuloj. Kaj ni estas meze en la ĥaosego.
Mi ektremas. Ha! Efektiviĝis tio, kion antaŭdiris avertaj voĉoj en
ŝvitoplena nokto. Jes, ni fariĝis mizeraj fantomaĉoj. Ni vagas en
la Co-a mondo similaj al ombruloj kaj glitas inter kuregantaj
jarcentoj...
Ĉirkaŭ ni ŝanĝiĝas ĉio. Ne nur Romo aspektas en ĉiu minuto
alia, sed ankaŭ ĝiaj loĝantoj. Popolo ... legionoj ... militistaro
... procesioj ... brilas torĉoj en krepusko ... lumiĝas hela tago
... grupoj de homoj volas ataki nin, sed tuj ili redroniĝas en
pasintajn tempojn ... aŭdiĝas bruo ... eksonas muziko ... profunda
silento...
Kio? Ĉu jam venkis la kristanoj? Leviĝis el la katakomboj? Jen,
moviĝas solena procesio ... antaŭe kruco ... psalmojn kantantaj
virinoj kaj knaboj ... jen, viro kun ordonaj rigardoj en purpura
dalmatika vestaĵo ... kaj ĉio preterpasas ... malklariĝas kvazaŭ
spiro sur spegulo...
Ĝermanoj ... ĝermanoj ... tuta rivero ... surĉevale ... piede ...
en kurega paŝo ... ekscitaj krioj ... for!
Kaj la belego, kiu ĉirkaŭis nin ankoraŭ antaŭ sekundoj, malaperas.
Ekaperas vasta kampo. La aŭtomobilo saltegas antaŭen... Haltu!
Nova muro ... antikvagriza, putra kaj ruina, sed malhelpa...
Mi kuraĝas returni la rigardojn. Mi ekkonas la Palatinon, kiu ĵus
belegis per pompaj konstruaĵoj ... kiel griza ĝi nun ŝajnas al mi
... kaj la koloseo, ĵus rekta kaj brila ... ĉu ĝi ne montras jam
la rompan linion?... mallumaj turoj rondaj, cikloidaj ... mallarĝaj
stratetoj, fermitaj per ĉenoj... inter ili brilas torĉoj, bruas
armiloj ... homoj ribelas ... nova dezerto ... tomba silento ... kaj
nia aŭtomobilo jen saltegas antaŭen ... jen haltegas antaŭ novaj
baroj...
„Rapide hejmen!“ krias Fromaĝi energie. „Alie povas okazi, ke
ni estos ŝirataj el la Co...“
Fraŭlino Snob kuŝas svene sur la kusenoj. Sinjorino Kamilo fikse
rigardas antaŭen kiel frenezulino. Maria premiĝas al mi kiel
timigita birdo. Nur profesoro Sovaĝi ronkas en profunda dormo kun
feliĉa senzorgo...
„Ni supozeble estas jam proksimaj“, krias Fromaĝi, „kaj al mia
domo certe nenio okazis!“
Droniĝas la antikva Romo ... montriĝas alia ... pli malpura kaj
malnova ... malkultura ... jen militbrua ... jen tombosilenta ...
sufokiĝanta en kreskeganta herbaro ... sonoriloj sonas...
Tiam ekkrias Fromaĝi. Li staras antaŭ ni kaj montras antaŭen. Lia
longa hararo flirtas.
„Jen la domo!“ li kriegas pro ĝojo.
Efektive! Mi ekkonas nian domon. Sur ĝia tegmento trembrilas lumego,
kiun kaŭzas la rapidega moviĝo de l’ aerooptikaj plataĵoj. Ĵus
ĝi staras apud marmora ruinaĵo ... nun ĝi apogiĝas je malalta,
longetendita baziliko ... malantaŭe muro kun hirundovostaj dentoj
... pordego ... ruĝe ardanta horizonto ... pompa rajdantaro ... en
la mezo du rajdantoj de heroa aspekto ... al unu ruĝa barbo kovras
la kirason, la alia rigardas fiere kaj saĝe, portas specon de
infulo, lia vestaĵo estas blanka kaj purpura. Kaj dum ekfulmas, la
ruĝbarbulo returnas sin kaj montras al la fajra brilo. Li parolas en
peza latino, kiun tamen mi klare komprenas: „Mi ankaŭ donis al vi
la viron el Brescia, sankta patro; tie flamas li en mia tendaro. Nun
donu ankaŭ vi...“ For!...
Dum bruas krioj kaj armiloj, ni haltas antaŭ nia domo. Ni enkuregas.
Ni repuŝas la servistinojn kaj rapidegas sur la tegmenton.
„Arogantegaĵo!“ krias furioze Fromaĝi.
Jen staras Tabakaĉ kaj ekkonas nin kun teruro. Li paliĝis pro
timego kaj rigardaĉas kun senkomprena malsaĝo la malfeliĉaĵon,
kiun li kaŭzis.
Susura bruo. Rapidege moviĝas la aerooptikaj plataĵoj. Fromaĝi
volas haltigi kaj returni ilin. Sed mi petas indulgan prokraston.
Kaj starante sur la tegmento, ni ĉiuj rigardas mute la kuregantajn
epokojn. Estas belega unika aspekto. La scenoj ŝanĝiĝas fulmrapide:
Romo pereinta ... dezerta ruinejo ... sonorila sono ... krioj ...
fajra brilo ... milita tumulto...
„Tio sufiĉu!“ diras Fromaĝi senkompate kaj funkciigas kontakton.
La aerooptikaj plataĵoj ekhaltas ... momenton ... kaj poste
removiĝas susure en la Nerona-n epokon...
43.
Intervjuo kun Tabakaĉ!
Jes, mi ŝatas intervjui. Precipe homojn laŭ speco de mia kara
Tabakaĉ. Oni intervjuas hodiaŭtempe nur homojn eminentajn.
Kompreneble. Sed en antikva Romo ankaŭ Tabakaĉ estas eminentulo.
Ĉiu bubo kaj plenaĝa romano timegas lian „krakilon“, kiun li
ŝerce pafas por forpeli la trudeman popolon, kiu nepre deziras palpi
la „glaciiĝintan aeron“ de niaj fenestroj. Tiu ĉi „krakilo“
konsistas en infanluda revolvero...
„Mia kara Tabakaĉ“, mi diras kaj amike frapas lian ŝultron.
„Kial vi sidas ĉi tie kaj montras vizaĝon, kvazaŭ trafis vin
granda malfeliĉo? Diru al mi, kio instigis vin, movi la aerooptikajn
plataĵojn sur la tegmento? Feliĉega hazardo okazigis, ke la
plataĵoj moviĝis antaŭen. Sed ankaŭ la malo povis okazi. Tio ĉi
estus multe pli danĝera. Vi povis movi la plataĵojn reen. Kaj en
tiu okazo la jarcentoj kurus ne al nia tempo sed en kontraŭa
direkto, ĉu vi komprenas?“
„Ah!“ faras Tabakaĉ.