„Romanoj! Kviritoj! Vi do povas ĵuri je la hejmaj dioj, ke la dia

Kezaro estis Ĉezaro kaj la ne malpli dia Kikero estis Ĉiĉero?“

Lia voĉo ekscitiĝas kaj siblas la „ĉ“ kiel serpento. Ambaŭ

romanoj riverencas profunde.

„Mi ĵuras je Isis“, ridetas Sabellius.

„Kaj mi je Priap“, rikanas la filozofo.

Kvazaŭ estante jam mem antikvulo, li disŝiras sian vestaĵon pro

doloro kaj montrante sian nudigitan bruston (fraŭlino Snob proteste

forlasas la ĉambron!) li krias patose:

„Vi celis ĉi tiun viran bruston kaj vi trafis ĝin; finfinu vian

faron kaj parolu greke!“

La romanoj ne komprenas la nebulan sencon de ĉi tiu mistera

parolmaniero. Sed mi ektremas pro interna ĝojo: ankaŭ Basilevs kaj

Odyssevs ricevos nun la mortan baton. Kaj tuj mi demandas la

romanojn:

„Niaj noblaj gastoj ja parolas greke, ĉu ne?“

„Ĉiu klera romano parolas greke“, respondas Sabellius.

„Ekagu do“, krias la profesoro, „jen mia vira brusto! Enbatu

vian mortan glavon!“

„Ĉu do plaĉus al unu el vi, ĝojigi nin per greka parolado aŭ

per kelkaj versoj de Homero?“ mi tradukas la kriadon de la

profesoro el la Sovaĝi-a dialekto en kompreneblan lingvon.

La filozofo konsentas. Li sidigas sin sur angulon de la tablo,

ŝajnigas, ke li tenas en la manoj liron kaj deklamas el la

„Odysseus“. Estas stranga kantmiksaĵo, forte skandanta, tamen

bone komprenebla. La dia Odysseus estas flatata de la ĉarma nimfo

Kalypso, ke li forgesu sian nostalgion... La karpa buŝaĉo de la

filozofo akriĝas dolĉe kaj susuras la fatalon de Kalypso:

„Aej de malakojsi kaj ajmyliojsi logojsi telgej, aŭtar Odysseus...“

„Brave!“ ni ĉiuj ekkrias ĥore kaj aplaŭdas. „Vivu Odysseus!

For Odyssevs!“

La kapo de la profesoro kliniĝas sur lian heroan bruston. Li falas

en seĝon. La manojn li metas sur la kapon, kvazaŭ por ŝirmi ĝin

kontraŭ duŝo da teruraj kaj mortigaj vortoj. La filozofo eksilentas

kaj konsternite rigardas sian saĝulkolegon, kiu supozeble emociiĝis

tiom pro la versoj de Homero.

Ĉiuj ni ĉirkaŭas la profesoron kun kompato. Kaj Fromaĝi terure

embarasiĝas pro tio, ke la vojaĝo, kiun li ja ebligis, kaŭzas

tiajn malagrablaĵojn. Ŝajnas, ke en tiu ĉi momento plej volonte li

kurus kaj ekmovus la aerooptikajn plataĵojn, por ekspedi nin en

alian epokon...

Tiam la profesoro ekrektiĝas. Li starigas antaŭ sin glaseton kaj

enverŝas konjakon. Ekprenante la glaseton, li daŭras laŭte: „Do,

iru for ĉiu scienco kaj filologio, vivu sola la ĝuo!“ eltrinkas

kaj forĵetas la glason sur la teron, kie ĝi rompiĝas tinte.

La filozofo ektimegas tiom, ke li falas de la tablo. Li rampas al la

romperoj de la glaso. Kun doloraj vekrioj li kolektas la restaĵojn

de la multvalora ujo...

* * * * *

„Noblaj kaj altŝatataj gastoj!“ mi parolas solene. „Venis nun

la momento de disiro. Sed vi ne foriros el nia gastema domo kun

malplenaj manoj. Sciu, ke ni, kiuj estas potencaj fremduloj, scipovos

vin rekompenci tiel, kiel konvenas por noblaj romanoj. Kaj ni elpagos

al vi nun ia rekompencon por tio, ke ni tuŝis vian posedaĵan

rajton.“

Maria alportas paperon kaj inkon por noti la rekompencajn postulojn.

Nova ekmiro! Nova entuziasmiĝo! La papero skuas Sabellius-on el la

dormemo. Kaj la filozofo, kiu ŝtelprenaĉis mian krajonon, tiras

kiel infano serpentajn liniojn sur la senmakula blanko de l’

papero. Kiam mi demonstras skrabgumon, la filozofo genufleksas antaŭ

mi kaj petegas, ke mi permesu al li ĝian uzadon. Li krajonskribaĉas

sur la papero, forskrapas kaj denove kurigas kun infana fervorego la

krajonon trans la blankan supraĵon. Dume Sabellius spiregante kaj

ŝvitante penadas per inko pentri literegojn...

Dio kompatema! Ŝajnas, ke la „karaj gastoj“ estas ne forigeblaj.

Kion fari? La dudeka jarcento ekprenis ilin tiel forte kaj ame en

siajn brakojn, ke eĉ la rabobestaj ungoj de la profesoro ne kapablus

ilin elŝiri. Jam mi cerbumas pri tio, ĉu ne povus helpi la pipo de

Tabakaĉ? Ke ni simple forfumaĵus ilin laŭ la „eksploda“ maniero?...

Tiam sinjorino Kamilo kaj Maria alportas la donacojn. Kaj Fromaĝi

anoncas kun ĝojo, ke nun okazos la elpago. Li ĝojas kiel patro, kiu

pridonacas siajn infanetojn en vespero de kristnasko...

Sabellius Rufus ricevas sekvantaĵojn: kelkajn foliojn da papero,

plumon kaj boteleton da inko, du alumetujojn, forketon el

arĝentimitaĵo, akvan glason, silkĉapelon kaj ombrelon...

Ni prezentas al li pluvombrelon konvenan por sinjoro. Sed kiam li

vidas la sinjorinajn sunombrelojn, li petadas tiel longe kaj insiste,

ke ni fine permesas al li elekti anstataŭ simple-kolora pluvombrelo

rezedoverdan sunombrelon kun blankaj, pendantaj puntoj...

La filozofo ricevas unu paperfolion, krajonon, skrapgumon kaj silkan

ĉapelon.

Kaj nun okazas brua sceno: verŝante larmojn, li petegas ankaŭ

sunombrelon. Sinjorino Kamilo estas kortuŝita kaj ne povas vidi

larmojn. Ŝi volas doni la ombrelon. Sed la profesoro, kiu sentas

malamikan venĝemon kontraŭ la filozofon, krias senkompate:

„Neniam!“ kaj metas siajn ungojn super la ombrelojn, kiuj kuŝas

sur la tablo. Fromaĝi rigardas la filozofon kun kompato kaj kun

embaraso aŭdas la pasiajn porpetojn de sia edzino. Kvankam mi

tutkore cedus al la kompatindulo la ombrelon, tamen mi insistas: ne

donaci! Mi prave argumentas, ke ni senvalorigus per tio terure la

donacojn de Sabellius...

Mi diras al Sabellius, ke liaj donacaĵoj valoras 5000 sestercojn.

Aŭdante tion, li deklaras, ke li estas kontenta. Ambaŭ ili

troviĝas en ŝanceliĝa stato de alkoholo kaj ĝojo kaj deziregas

montri siajn trezorojn publike al la romanaro.

Kaj dum la suno subiras post la verdaj arboj, du homoj paŝas el la

domo. Brakon en brako ili ŝanceliĝas en la ĝardenon. Sur iliaj

vinruĝegaj kapoj tronas silkĉapelaj tuboj. Kaj la atendantaj

sklavoj akceptas ilin kun ĝojegaj krioj. Super la tubokronita kapo

de Sabellius tenas sklavo verdan sunombrelon kun blankaj puntoj

pendolantaj...

„Tio ĉi kreskigos bonajn fruktojn!“ diras Fromaĝi kaj ĉirkaŭbrakas

kun emocio sian edzinon.

Sed fraŭlino Snob, kiu subite reaperis, montras sur la profesoron

Sovaĝi, kiu tenas en la mano konjakan botelon, kaj blekas kaprine:

„Plej bona frukto estas la ĝuo, kiun trovis la profesoro!“

Tiu ĉi eldiro impresas malagrable. Ĉar per tio ŝi deklaras, ke la

ĝuo estas preferinda al scienco kaj precipe al la filologio...

Tabakaĉ estas malbonhumora. Antaŭ la pordo li kovras la memorigajn

postsignojn de la malfeliĉo, kiu trafis la sklavon de Sabellius, kaj

ŝutas segaĵojn kaj cindron kaj murmuras:

„Bela ŝerco postkarnavala, kiun aranĝis tiu ĉi sinjoro. Pli bone

estus, se tiuj du karnavaluloj komencus per la cindra merkredo kaj

manĝus haringojn, anstataŭ tuj droniĝi en alkoholon. Kaj fumi?

Dio kara! Mia bona tabako preskaŭ estus disŝirinta lian ventreton.

Eĉ fumi ili ne kapablas ... nu, venu nur al mi homo kaj ankoraŭ

rakontu al mi pri roma kulturo!...“

Kaj tion dirinte, Tabakaĉ elkraĉas malestime...

36.

Mi paŝas el la domo. Kie restis la korto? La legoma ĝardeneto? Kaj

la malpureta anasa lageto? Ĉio malaperis. Nia domo staras en belega

antikva parko. Pinioj levas siajn pintojn super la tegmenton. El

inter verda densaĵo brilas blua spegulo de lago, brilas blankaj

marmoraj kolonoj de antikvaj temploj...

Romo! Mi etendas la brakojn kaj spiregas la freŝan matenan aeron.

Kaj ĵus mi volas transdoni min al ravaj antikvaj revoj, kiam subite

io pikas en mian nazon. Ha, tio estas profanaĵo! Fumaĵi la belegan

antikvan matenon. Kolere mi postiras la fumon. Sed mia kolero

forflugas, kiam mi proksimiĝas. Ĉar serena bildo prezentiĝas

antaŭ miaj okuloj:

Ĉe la strato antaŭ la korta pordego sidas Tabakaĉ. Amasego da

strataj buboj ĉirkaŭas lin. Kun streĉitaj nervoj ĉiuj rigardas

lian pipon. Ili atendas sopire la momenton, kiam la pipo estas

finfumita. Tiam Tabakaĉ ŝtopas novan kaj -- ekbruligas alumeton.

Kiam li forĵetas la alumeton, tuj dek buboj ĵetegas sin komune sur

ĝin kaj interbatiĝas pro ĉi tiu valora memoraĵo. Kaj tiam

ekrikanas Tabakaĉ...

* * * * *

El la domo paŝas profesoro Sovaĝi. Post li la dika kuiristino kun

korbo sub la brako.

„Halo! kien je tiel frua horo?“

Li montras kun fanfarona gesto sur la straton:

„Al Romo! Ankaŭ nun laboru ĉiu! Mi devas iri aĉeti je la legoma

foiro. He, diru, kion vi farus, se la kuiristino ne povus kuiri kaj

ni ĉiuj devus malsati? Mi devas helpi kiel interpretisto. Ni aĉetos

ĉion: brasikon, karotojn, bulbojn...“

„Feliĉe revenu!“ mi postkrias.

Mi rigardas la strangan paron enpense. La profesoro ŝajne jam

resaniĝis de la „kikerika“ malsano. Certe -- ankoraŭ li grimacigas

moke sian buŝon, kiam la romanoj siblas la „ĉ“ aŭ almozpetanta greko

titolas lin humile „Basileus“. Sed li ŝajnigas gajan mienon. Li

ĝuas Romo-n, la romanojn, la urbon, la popolon kaj kio krome estas

ĝuebla. Tamen mi estas konvinkita, ke en la profundo de lia brusto

ankoraŭ sidas „Kikero“ kaj „Odyssevs“...

* * * * *

Homoj bruas ĉiutage antaŭ nia domo. Ili paŝdetruas terure la

plantejojn de Sabellius Rufus. Estas kompreneble, ke la romano

indignas pri tio. Tial ni devas ree kaj ree trankviligi lin per

malgrandaj donacoj. Hieraŭ vespere li portis hejmen tre kontente

malgrandan elektran lampon, kiu ĉe ni lumis belege.

Jen, li revenas kaj plendas, ke la lampo ne volas lumi en lia domo.

Hm, malfacila afero: ni ja ne povas instali ĉe li elektran lumon!

Sed Fromaĝi donas al li malgrandan poŝlanternon kun akumulatoro,

kaj nun li estas kontenta.

* * * * *

Ni volas veturi promene tra Romo: Maria, fraŭlino Snob kaj mi.

Estas rava spektaklo, kiam malfermiĝas la veturileja pordo kaj la

aŭtomobilo haltas antaŭ la domo. Amasego da krianta popolo

ĉirkaŭas nin. La sensacio estas fraŭlino Snob, kiu eliras el la

domo en aŭtomobilvestaĵo kun vualo kaj ŝirmaj okulvitroj. La

popolo aplaŭdegas ŝin kun senlima entuziasmo. Fraŭlino Snob dankas

kun indulgo pro la aplaŭdo kaj estas tre kontenta...

Hop ... hop ... ha, miaj ostoj!

Nia aŭtomobilo skusaltetas tra la stratoj. Malrapide ni devas

veturi. La stratoj estas tro malvastaj, la vojoj tro aĉaj kaj la

pavimo tro malglata.

Parto de la kviritoj diskuregas kun krioj. Alia pli kuraĝa parto

akompanas nin kiel honora gardistaro. Kaj strataj buboj posttrotas

nudpiede kaj -- ŝategas la benzinodoron. Mi grumblas pro la trudema

bando. Karolo malbenas pro la vojoj. Ke li post ĉiu veturo devas

ripari la pneŭmatikojn. Ankaŭ Maria montras malkontentan mienon.

„Nu“, mi konsolas, „ni poste elveturos sur la ‚Via Appia‘

aŭ sur la ‚Legionan Strategon‘. Tie ni povos rapidegi...“

Nur fraŭlino Snob estas kontentega pri la veturo. Ŝi foliumas en

ilustrita Baedeker-a gvidlibro (ne Quo vadis!) de la dudeka jarcento.

Kompreneble, ke la gvidlibro pritraktas Romo-n tia, kia ĝi estas

ankoraŭ videbla en la estanta tempo kaj ne priatentas la diversajn

epokojn...

Tondre! Mi ekscitiĝas. Ŝi volas nun viziti nepre la koloseon kaj

turmentas Karolo-n, ke li nepre veturu laŭ la plano! Mi vane provas

konvinki ŝin, ke tiu koloseo ankoraŭ ne estas konstruita...

Post duona horo, dum kiu ni vane serĉis la koloseon, ŝi insistas,

ke ni vizitu la varmfontojn de Caracalla kaj poste la triumfan

arkegon de Titus kaj Konstantinus. Poste eventuale ni povos halti ĉe

la tombo de Hadrianus kaj, se sufiĉus la tempo, viziti ankoraŭ la

vatikanon...

Mi ŝtoniĝas, kiam mi aŭdas tion. Mi volas kontraŭdiri, kontraŭstari,

protesti, sed tuj ŝi komencas bombardi mian senkulpan kapon per

sia mistera „universitato“, kiu ne perdiĝis dum nia vojaĝo en la

Co-n ... bedaŭrinde!

Mi do silentas kaj mute rigardas, kiel Karolo veturas tra Romo laŭ

ordono de fraŭlino Snob kaj kiel ni skusaltetas trans la roman

pavimon kaj vane serĉadas la „historiajn vidindaĵojn!“...

Aŭ-ha! Miaj ostoj! Kun honto mi konfesas, ke meze en la antikva Romo

mi palpas kun zorgo la ... sidan parton de mia korpo (pardonu!)...

* * * * *

Kiam ni lacaj kaj malsataj revenas je tagmezo, malĝojiga novaĵo

surprizas min: ne estos tagmanĝo!

La kuiristino ne revenis ĝis nun. Kaj ĉar ankaŭ Cili forkuris ien

-- mi aŭdas, ke ŝi vizitis sian antikvan amaton (jam!) -- kaj

sinjorino Kamilo kun Mateo foriris por rigardi la domon de Sabellius,

do neniu kuiris tagmanĝon. Belega ordo!

Mi koleregas...

* * * * *

La roma suno subiras purpure.

Tiam lace kaj ŝanceliĝe alvenas la profesoro kaj la kuiristino.

„Kio okazis?“ mi krias timigite, kiam mi vidas la ŝvitegantan

paron.

„Kanajla bando!“ diras la profesoro.

„Kial?“

„Ili eĉ ne havas terpomojn, tiuj homaĉoj!“ respondas akrasone

Sabino. „Sen terpomoj mi ne kuiros!...“

„Ni vagis sur la legoma foiro, serĉis de unu butiko al alia kaj

trovis nenion!“ diras la profesoro, kaj pro laceco sidiĝas sur la

ŝtupoj.

Tiam ekskuas min ridego.

Haha! La aŭtoro de „De praulo ĝis radiohomo“ volas aĉeti en

antikva Romo _terpomojn_!...

La kompatindulo falegis en teruran anakronisman abismon!...

37.

Homoj!

Avide vi legas ĉion, kion rakontas al vi samtempano en ĉi tiu

libro. Kun scivolego vi sekvas ĉiun linion, kiun skribas mi, simpla

filo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉu mi estas kapabla priskribi

ĉion, kion mi travivis en antikva Romo, tiel, ke vi ricevas veran

impreson kaj klaran imagon pri nia estado kaj vivado en epoko de

Nerono? Sciu, ke mi estas homo modesta. Ke mi ne volas pretendi

„raportan monopolon“, ke mi estas tiel malegoista, ke mi cedas

volonte kaj senenvie al alia raportanto...

Jes, ankoraŭ alia priskribis siajn impresojn en tiu tempo de nia

Co-vivo. Kaj kun plezuro mi sciigas vin, ke tiu ĉi alia ne estas

samtempano, sed homo de l’ Nerona epoko!

Homoj! Vi, al kiuj la favora sorto enmanigis tiun ĉi mian libron,

estas feliĉuloj vere enviindaj. Ĉar vi legos, kion legis ĝis nun

neniu vivanto de l’ dudeka jarcento: impresojn de antikva romano

pri la dudekjarcentuloj!...

Tiu ĉi romano estas Menenius Piso, la _illustrissimus scriptor_

(laŭ fraŭlino Snob: „ilustrita skribisto“), imperia kortegano.

Kiam imperiestro Nerono sciiĝis pri niaj skribilaroj, pri nia

„nekomparebla papiruso“, pri inko, plumo kaj krajonoj, li igis

prezenti al si per la „ilustrita“ Menenius Piso, kiun mi rapide

instruis, nian manieron de skribado kaj nian skribilaron. Post tio

li ordonis, ke ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas lian kortegon, estu

notataj senescepte sur nia papero per plumo kaj krajono. Preskaŭ

tuta nia provizo da papero elĉerpiĝis, ĉar la brava _scriptor_

pentris monstrajn kaj malregulajn literegojn per mallerta mano

de infano...

Li konservas siajn manuskriptojn kiel sanktaĵojn. Sed, kun helpo de

lia ĉarma filino Lydia, mi sukcesis havigi ilin parte al mi. Kaj

kvankam kun ŝvita peno, mi tradukas liajn notojn el latina lingvo.

Se la stilo estas iom stranga en kelkiu loko, pardonu tion kaj

konsideru, ke estas aŭtentika traduko el latina originalo.

Malfermu do okulojn kaj orelojn! Menenius Piso havas nun la vorton!

Je la idusoj de Marto 63.

Depost tiu tempo, en kiu fondiĝis Romo, okazis en la urbo

strangaĵoj multaj kaj diversaj. Saĝuloj pli bonaj ol mi notis

ĉion, kio okazis en daŭrado de tempoj, sed min favoregis la dioj,

ke mi povas noti el ĉiuj okazintaj strangaĵoj la plej strangajn. La

favoro kaj indulgemo de l’ dia Cezaro elektis min por tio ĉi. Mi

skribas sur stranga papiruso, kiu estas tiel blanka kaj glata kiel

hinda silko, kaj per grifelo, kiu konsistas el ordinara ligno, sed

havas animon de stranga metalo, kiu restigas sur la papiruso

skribstrekojn.

Signoj kaj mirakloj okazis jam multaj en ĉi tiu monda regno de l’

romanoj, kaj ĉiam ni sciis ilin aŭguri. Sed kiel aŭguri la signojn

kaj miraklojn, kiuj okazis nun kaj ankoraŭ okazadas ĉiutage?

Domo falis de la ĉielo -- mi ne trovas alian esprimon -- kaj staras

nun en ĝardeno de Sabellius Rufus. Barbaroj de nekonata deveno, viroj

kaj virinoj, estas posedantoj de ĉi tiu domo. Ili estas armitaj per

fortoj supernaturaj, kaj fumo penetras el iliaj buŝoj. Ŝajnas al mi,

ke estas barbaraj duondioj, kiuj aperis en naŭza formo de homoj.

Jes, naŭzaj estas ili kaj laŭ aspekto apartenas ili al malsupra raso.

Mizeraĉa estas ilia vestaĵo, abomenaj iliaj ŝuoj, kiuj ŝajnas apenaŭ

kovri ĉevalajn hufojn[1]. La virinoj estas malbelaj kaj malĉarmaj,

escepte la plej juna, la viroj pli naŭzaj ol la rubo kaj koto de la

popolaĉo. Estas unu inter ili, kiu aspektas kiel sovaĝa simio kaj

kondutas kiel filozofo el la lernejo de cinikuloj. Alia portas antaŭ

la okuloj diafanajn facetitajn ŝtonojn, kaj la dorsa kaj fronta

flankoj de unu el la virinoj estas diferenceblaj nur pro tio, ke ŝi

fronte havas vizaĝon kiel aliaj homoj[2].

[1] Rim. de l’ trad.: Iom nebula senco. En latina teksto: „Horribiles

eorum calcei sunt, qui pedes equorum vix tegere videantur.“

[2] Rim. de l’ trad.: Hura, fraŭlino Snob!

La nobla Petronius, kiu el malproksime vidis ĉi tiujn homojn,

opinias malestime, ke ili devenas de simia gento el nekonata interno

de Afriko, kaj ke iliaj laŭdiraj mirakloj estas senlime troigataj de

la malsaĝa kaj novigema plebejaro. Kaj la poeto Lucanus hieraŭ dum

gastmanĝo, kiun aranĝis Domitius Afer, laŭtlegis al ni spritajn

versaĵojn, en kiuj li moke komparas la barbarojn kun certaj pastroj

de Isis, kiuj faraĉas plej diversajn iluziaĵojn por trompi kaj

elprofiti malsaĝulojn.

La opinioj estas do diversaj. Mia honoro ĝis nun ne permesis al mi

rigardi ilin aŭ viziti ilian domon, kiel faras bedaŭrinde multaj

noblaj romanoj kaj romaninoj. Kaj poste oni rakontas diversaĵojn.

Ekzemple la barbaraj fremduloj asertas, ke li estas maljunaj preskaŭ

du mil jarojn kaj alportas al ni sian kulturon progresintan 20

jarcentojn. Ĉiu homo normala konsentos kun mi, ke tio estas

rakontoj el trans la montoj!

Certe, mi ne volas kaj ne povas nei, ke ili disponas pri miraklaj

fortoj. Ili havas du veturilojn, kiuj kuras tute sen ĉevaloj tre

rapide kaj veturante aŭdigas malbonajn sonojn, sed samtempe eligas

mirindan odoron. Al la fremduloj kiel iam al Prometheus, obeas la

fajro, ĉar ili kapablas sorĉi ĝin el malgrandaj skatoloj, kiujn

ili portas ĉe si, kaj ankaŭ povas ĝin ĵetegi en la aeron kiel

pereigan ĵetaĵon, dum kio eksonas timiga tondro. Oni diras, ke ili

havas multajn valoregajn strangajn artotrezorojn, kaj niaj sinjorinoj

ne povas sufiĉe kaj elĉerpe rakonti, per kiaj misteraj sorĉaj

fortoj iliaj sklavoj, da kiuj ili posedas nur malmultajn, scipovas la

kuiran arton.

Sed la alveno de ĉi tiuj barbaraj iluziistoj pezas kvazaŭ ŝarĝego

sur la Palatino kaj sur la kapo de l’ dia Cezaro. Vera terurego

ekprenis la dian Cezaro-n. Li kredas, ke la barbaroj rabos al li la

estrecon helpe de sia sorĉa potenco. Li sentas sin malcerta kaj

disvolvas grandegajn planojn en sia turmentata kapo. Jen li volas

fluigi ĉiujn akvojn de Romo kontraŭ la invadintojn, jen sendi la

legionojn kontraŭ ilin, jen li volas rifuĝi al Hispanujo.

Hodiaŭ antaŭ tagiĝo ni ĉiuj estis vekataj por konsili lin. La dia

Cezaro maltrankvile rapidadis de ejo al ejo, ni ĉiuj post li. Kaj li

plendis laŭte kaj vekriis, ke forlasis lin ĉiuj, ke forlasis lin

eĉ la dioj, kiuj sendis ĉi tiujn barbarojn por pereigi lin...

Tiam diris Petronius kun rideto:

„Ho, granda Cezaro, rigardu do mem ĉi tiujn barbarojn. El

malproksime vi povas juĝi nenion.“

Kaj la dia Cezaro haltis kaj respondis:

„Vi estas prava. Decas la viron, rigardi per kuraĝaj okuloj la

danĝeron.“

Kaj li ordonis, ke oni invitu la fremdajn barbarojn sur la

Palatino-n.

Ho, vi, dioj kompatemaj, en kies manoj kuŝas la sorto de nia urbo,

de nia vivo kaj de ĉio, kion ni posedas, mi alvokas vin solene:

malhelpu, ke ni estos punataj pro tiu ĉi petolaĵo senekzempla!...

38.

Grandioza festeno kuireja!

Nia dika kuiristino Sabino festas triumfegojn! Oni admiras ŝin, kiel

oni admiras en hodiaŭtempo ekvilibriston en varieteo. Ŝi estas tiom

ĝojebria kaj fiera, ke ŝi turniĝas sur siaj kalkanoj en rondo

kvazaŭ freneziĝinta planedo. Kaj tion farante kun ruĝegaj vangoj

kaj ŝvitanta frunto, kun distaŭzita hararo, ŝi rapidege sorĉas

mirindaĵojn...

La akvokonduko -- ah! -- kia sorĉaĵo! La gasaparato -- ah! -- kia

mirindaĵo! La konservaĵoj -- ah! -- kiaj belegaĵoj!

Romanaj sinjorinoj staras en la kuirejo. Sinjorinoj el la

aristokrataro! Kaj ĉiuj ili premiĝas ĉirkaŭ la elektra kuirfajrujo

kaj miras. Kaj kiam post minutoj estas manĝopretaj kelkaj porcioj

da bovaĵo el la konservaĵoj, la sinjorinoj rapideme metadas siajn

ringoornamitajn fingrojn en la pladojn. Dume la kuiristino faras

batitan kremon kaj garnas per ĝi grandegan torton.

Kun fulma rapideco malaperas la torto. El maĉantaj buŝoj sonas

vokoj de raveco. „Macte! macte!“[3] ili krias ĥore al la

kuiristino kvazaŭ al venkinto en gladiatora batalo...

[3] latine = belege, belege!

Cili estas jam ĵaluza. Sed ankaŭ ŝia vico venas: ŝi prezentas la

elektran gladilon kaj nian polvosorban aparaton...

Nur sinjorino Kamilo malĝojas. Ŝi estas malfeliĉa pro tio, ke

neniu priatentas ŝin, ke ŝi ne povas komprenigi sin nek kompreni

ion. Helpeme Sovaĝi provas interpreti. Sed ankaŭ li ne sukcesas:

tro fieraj estas tiuj romanoj sinjorinaj!

Jen, ili sidas en longaj vicoj. Kun kostumoj belegaj. Koloroj plej

diversaj kreas belegan harmonion. Kiajn studojn kostumajn kaj scenajn

povus fari ĉi tie niaj hodiaŭaj teatraj aŭ filmaj reĝisoroj!...

Precipe unu junulino vekas mian intereson. Ŝi portas rezedoverdan

kostumon kun rozkolora mantelaĵo. Belega estas la faldaro, laŭ kiu

la delikatega mola ŝtofo estas aranĝita. Grandega malhele bruna

buklohararo ondas sur ŝiajn klasikajn ŝultrojn kaj nukon, kiuj

ŝajnas skulptitaj el marmoro. La hararo estas ordigita en sennombraj

bukletoj; la tutaĵon ĉirkaŭligas purpura rubando, ornamita per

oraj globetoj. Kaj kun kia senĝeno ŝi montras siajn duonnudajn

sandalitajn piedojn! Mi estas ravita de ĉi tiu klasika belego...

Fraŭlino Snob, pri kiu neniu atentas, ne rimarkas tiun ĉi

malĝentilecon. Ŝi sidas senmove kaj rekte kvazaŭ englutinte

bastonon, kaj tute profundiĝas en la rigardadon de la tualetoj kaj

frizaĵoj...

La romanaj sinjorinoj babilaĉas. Latinaj vortoj zumas tra la

ĉambro. Unu krias tra alia. Kaj strange: la klaĉemo, tiu ĉi

frapanta eco de l’ virino, evidentiĝas ankaŭ tie ĉi!

Subite eksilentas ĉiuj.

Gracia sinjorino eniras. Ŝi salutas -- kiel ŝajnas al mi -- kun

ioma embaraso. La sinjorinoj disiĝas kaj faras spacon. Ili

resalutas parte kun respekto, parte kun moko. La ĵus enirinta

sinjorino, kiu estas vestita helblue kaj arĝente, evidente havas

plej noblajn kondutmanierojn. Ŝi rigarde serĉas la domestrinon. Oni

alkondukas al ŝi sinjorinon Kamilo-n kaj la romanino per mallaŭta

voĉo diras supozeble agrablaĵon, kiu estas nekomprenebla. Ŝi

ŝajnas esti tre miopa, ĉar ŝi metas preskaŭ la nazon sur ĉiujn

aĵojn, kiujn ni montras al ŝi.

Tiam fraŭlino Snob kun solena gesto donas al ŝi sian lorneton, per

kiu ŝi ĉiam estas armita. Kun timema miro la romana sinjorino

akceptas la lorneton kaj metas ĝin antaŭ la okulojn. Tiam subite

ŝi ekkrias pro ĝojo kiel blindulo, kiu subite reakiris sian

vidpovon. Feliĉego emocias ŝin. Kun laŭtaj scivolaj demandoj

ĉirkaŭas ŝin la aliaj sinjorinoj. Kaj tiel okazas, ke ankaŭ

fraŭlino Snob, pri kiu neniu ĝis nun atentis, subite fariĝis

persono de unuaranga graveco!

La fremda miopa sinjorino estas Acte, la eksigita amatino de

imperiestro Nerono. Ŝi loĝas ankoraŭ en la imperia palaco kaj

ĝuas certan influon.

Kiam Acte adiaŭas nin, ŝi redonas la lorneton kun tremanta mano.

Sed fraŭlino Snob reprenas ĝin senkompate. Kiel ŝi ja povus

fordonaci la lorneton, se ŝi posedas nur unu? Kaj ŝi nun ja bezonas

nepre la lorneton en antikva Romo, ĉar ŝi nepre volas trovi sian

Vinicion. Estas krome en la domo ja diversaj okulvitroj de Fromaĝi,

kiujn li ne uzas. Sed ni ne kuraĝas proponi al la bela Acte tiajn

monstrajn vitrojn!...

* * * * *

Post du horoj eleganta palankeno haltas antaŭ nia domo. Eliras

korteganino kaj senspire kuras en nian ĉambron.

Ke por siaj same miopaj okuloj la imperiestro postulas la „grandan

rimedon!“ Li aŭdis, ke ĝi helpis mirinde al Acte. Ankaŭ li

deziras vidi en sama maniero.

Fromaĝi krias:

„Arogantegaĵo!“

Sed mi klarigas en latina lingvo:

„Nobla sinjorino! Reiru kaj anoncu al la potenca imperiestro, ke ni

estas pretaj persone enmanigi al li la ‚grandan rimedon‘, se lia

indulgo bonvolos akcepti nian viziton. Ĉar la indiferenteco, kiun la

kortego evidente montras kontraŭ ni, estas ofenda...“

Saltego trans jarmiloj · 第 6 / 11 段