matenmanĝo, nun montras plej grandan apetiton.
Mi ĉirkaŭrigardas. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ni estas ŝanĝitaj.
Ĝoja atendemo regas ĉiun. Ĉiu estas pli freŝa kaj vigla kaj
montras serenan vizaĝon. Mi sentas en la sango agrablan pikpikadon
kaj ne povas sidi trankvile.
Fraŭlino Snob ŝajnas hodiaŭ malpli grumblema. Ŝi prilaboras ĵus
energie sian panon per butero kaj mielo. Kaj tion farante, ŝi diras
kun ĝuo:
„Tra la fenestro de mia ĉambro mi vidis en la ĝardeno belan junan
viron kun klasika kostumo kaj kun tiel belaj mirindaj kruroj kiel
marmora statuo...“
Sinjorino Kamilo ridante minacetas per la fingro:
„Mia kara! Mia kara!“
Fraŭlino Snob formetas panon kaj tranĉilon kaj rektigante sin, ŝi
koleretas:
„Kial? Kial mi ne diru tion?“
Tiam Mateo Fromaĝi ektintigas sian kuleron je telero kaj vokas:
„Mi petas silenton!“ Post tio li leviĝas kaj ekparolas:
„Karaj geamikoj! Ni feliĉe alvenis! Nia vojaĝo okazis sen iaj
malhelpoj. La antaŭdiroj de nia amiko Kovalo, ke ni eble maltrafos
la celon kaj erare alvenos en iu alia punkto de la terglobo -- ne
efektiviĝis! Mi elkalkulis ĝuste. Kaj ni fakte troviĝas en Romo de
Nerona epoko. La tekniko do akiris al si novan triumfon. La tekniko
do vivu!“
Ĉiuj eksaltas kaj gaje tintigas la glasojn. Post kiam ĉiuj sidiĝis
denove, mi eksaltas.
„Geamikoj!“ mi krias entuziasme. „Kio al homo normala ŝajnus
nekredebla kaj ridinda, kio ne estis ebla al iu alia vivanto -- tion
travivas kaj travivos _ni_! Romo, la celo de nia vojaĝo estas
atingita! Ankoraŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi kvazaŭ sonĝo, en kiun mi
falis, iu fantaziega revaro, kiu ĉirkaŭas min per sia sorĉo... Mi
salutas vin, Romo! Mi salutas vin, praurbo de l’ kulturo kaj belo!
Hodiaŭ ni, elsenditoj de la dudeka jarcento, ekloĝis en vi, por
glori vian antikvan kulturon (Sovaĝi: brave!). Esperu ni, ke ni
montriĝos indaj je ĉi tiu antikva kulturo, ke ni alportos al viaj
loĝantoj nur bonon! Jes, karaj geamikoj, grandioza estas la triumfo
de la tekniko, kiu ebligas ĉion ĉi. Sed la tekniko akiris ĉi tiun
triumfon ne per si mem. Ho ne! Homo devis esplori ĝin kaj konduki
ĝin per la genieco de sia spirito al tiu grandioza triumfo. Kaj kiu
do estas tiu geniulo, kiu senlace eksperimentadis tage kaj nokte? Kiu
do esploradis kaj malkovris la enigmon de la Co? Vere, nur homo kun
genia spirito kaj eminenta sciencisto kapablis tion akiri, kion
akiris nia kara amiko Mateo Fromaĝi! Estas do lia grandega merito,
ke ni hodiaŭ matenmanĝas meze en la antikva Romo. Lin ni danku do
antaŭ ĉio! Mi scias, ke li estas homo modesta. Ke li ne atentas la
grandan homaron, kiu lin metus sur tronon de gloro ĝis nun nevidita.
Ke li malŝatas la fanfaronemon, kiu regas en la granda mondo. Ke li
dediĉas sin en sia silenta domo al la profunda studo de la scienco
-- ne por poste esti levata en glorosferon per aplaŭdego de l’
homaro, sed por fari pozitivan laboron. Mi do ekkrias, alveninte en
la antikva Romo: _vivu nia amiko Mateo Fromaĝi!!!_“
Mia parolado vekas laŭtan eĥon de entuziasmo. Ĉiu krias „vivu“
kaj levas la glason. Fromaĝi mute premas mian manon kaj pro hontema
embaraso ŝovetadas siajn okulvitrojn. Nur la profesoro sidas,
strabas el sub la sulkigitaj brovoj kaj kokokrias: „Silentu!“
Post tio ankaŭ li leviĝas kaj ekparolas kun sovaĝaj gestoj:
„Estimataj kunvojaĝintoj!...“
Sed en tiu momento malfermiĝas la pordo. La kuiristino, svingante
kuiran kuleregon, kaj la ĉambristino tirante balailon kuregas en la
ĉambron. Ilin sekvas malpli rapideme Karolo. La virinoj krias
ekscitite samtempe:
„Ili volas nin mortigi!“
„Ili sieĝas la domon!“
„Ili atakos ĝin kaj mortigos nin ĉiujn!“
Karolo raportas:
„La afero estas danĝera. Furiozanta amaso da homoj ĉirkaŭas la
domon kaj ĝis nun ne atakis pro ia neklarigebla timemo, kiu evidente
retenas ilin. Sed tuj ni devas defendi nin.“
Ni ĉiuj eksilentas. Kaj nun ni aŭdas klare kriojn kaj tumulton. Ni
ĉiuj ektremas.
„Jen la armiloj!“
Tion dirante, Karolo metas sur la tablon diversajn pafilojn kaj
revolverojn, kiujn li alportis.
Instinkte mi ekprenas unu revolveron. Sed tuj la profesoro etendas
super la armiloj siajn rabobestajn ungegojn kaj ĵetas malamikan
rigardon:
„Ĉu vi freneziĝis?“ li furiozas. „Vi volas pafi kontraŭ ĉi
tiujn bonkorajn homojn?“
Fromaĝi kvietigas:
„Ne, ne, trankviliĝu. Nur ne pafu! Ni venas kiel amikoj. Ili
kompreneble timas nun tuŝi la domon, kiu ja supozeble ŝajnas al ili
kvazaŭ falinta de la ĉielo. Sed atendu momenton!“
Tion vokante li rapidas al plataĵo sur la muro. Sur ĝi estas
fiksitaj same kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj kaj ĉe la pordego de la
korto ĉiuj funkciiloj kaj kontaktiloj, kiujn ni povus bezoni. Li
rapide turnas unu el la butonoj. Tion farinte, li revenas al ni kun
rideto.
„Nun vi povas esti tute trankvilaj! Ni estas ŝirmitaj kontraŭ
ĉia atako. Sciu, ke zono da koncentritaj R-radioj ĉirkaŭas nian
domon kiel muro. Al neniu estas eble, trairi ĉi tiun nevideblan
muron. Kaj nun malsupren! Ĉiu venu kun mi!“
Li antaŭiras per paŝegoj, kiuj strange kontrastas liajn mallongajn
krurojn. Ĉiu sekvas lin. Kaj ekmoviĝas en malgranda procesio la
elektitoj de la homaro, por unuafoje kontaktigi la dudekan jarcenton
kun la antikva mondo...
Mi iras lasta. Ŝtele mi ĉirkaŭrigardas. Rapide mi ekprenas
revolveron kaj enpoŝigas ĝin...
32.
Homoj staras antaŭ la domo. Amasegoj: buboj, junuloj, virinoj, viroj
-- kaj ili ĉiuj levas la brakojn kaj kriadas. Kiam ni surpaŝas la
sojlon de la domo, la tumulto duobliĝas. Malkvietege ili etendas la
brakojn kontraŭ nin.
Ankaŭ ni estas ekscititaj. Nur fraŭlino Snob rigardas kun granda
trankvilo tra sia lorneto la ekscititan popolon. Mi estas konvinkita,
ke ŝi serĉas belajn junulojn.
Mateo Fromaĝi montras strangan malaplombon. Li kaŝiĝis tute
malantaŭ la dorso de Sovaĝi kaj perforte ŝovas lin antaŭen. Kaj
tion farante, li petegas kun infana senhelpo:
„Gvidu vi la diskuton, estimata profesoro! Vi estas inter ni la
sola, kiu bone scipovas la latinan lingvon.“
La profesoro paŝas antaŭen kun admirinda kuraĝo. Li metas kruce
siajn brakojn sur la bruston. Li penas eltiri sian kapon el inter la
ŝultroj por aspekti impone.
„Kion vi volas?“ li demandas en latina lingvo kun la fiero de
l’ dudeka jarcento.
Respondas malkomprenebla kriado. La profesoro sulkigas la brovojn.
„Mi nenion komprenas!“ li rekrias. „Unu parolu!“
Oni ŝovas antaŭen maljunan viron, kiu tuj komencas pasian paroladon.
La amasa ĥoro de tempo al tempo aplaŭdas lin per kriegoj ĉe
supozeble imponigaj esprimoj. Mi komprenas nur unuopajn vortojn
kiel „posedaĵo“, „Sabellius Rufus“, „sklavoj“, „fremdaj barbaroj“
(tio estas verŝajne ni!), sed la senco de la parolado estas al
mi malklara.
La profesoro returnas sin al ni kaj kokokrias:
„Tiu homaĉo ja parolas mizere. Li elbuŝigas abomenan lingvaĵon.
Sen iu orda vortokonstruo kaj stilo. La ‚_consecutio temporum_‘
li tute ignoras. Verŝajne estas iu vulgara dialektaĉo. Mi komprenas,
ke ni troviĝas en la ĝardeno de homo, kiun li nomas Sabellius
Rufus. Ke la sklavoj de tiu ĉi sinjoro bruas antaŭ nia domo, por
ke ni forlasu la lokon plej rapide. Tiu homaĉo eĉ minacas, ke li
persekutos nin per la pretoro!“
„Kion ni do faros?“ demandas ĉiuj timeme.
„Plej simple ni intertraktu kun tiu Sabellius Rufus mem“, mi
proponas kaj tuj laŭte krias al la homamaso: „Sabellius Rufus!
Sabellius Rufus!“
„Jen li venas!“ oni respondas.
La homoj disiĝas. Altkreska viro alpaŝas. Lin akompanas alia, kiu
verŝajne vokis lin. Sabellius Rufus estas riĉe vestita. Tiel
ŝajnas al mi. Kun miro mi rigardas lian ruĝan togon, kiu estas
faldita majstre, kaj lian senbarban karakterizan kapon kun okuloj,
kiuj palpebrumas fiere. La akompananto, kiu iras humile apud sia
granda sinjoro, paŝas antaŭen. Li tusetas pro embaraso kaj komencas
novan paroladon.
„Li estas speculo de mastrumestro“, murmuras klarige la profesoro,
„kiu venigis sian sinjoron.“
Subite la profesoro ekkuregas en rondo kaj krias kolere:
„Ne! Ne! Neniam! Ha, ili postulas, ke ni tuj foriru kaj forprenu la
domon. Ĝi staras sur valora florplantejo de Sabellius Rufus. Kaj ili
volas nin akuzi pri posedaĵa detruo kaj sorĉado, tiaj azenaĉoj!“
Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj postkuretas la profesoron.
Kun zorgoplena admona voĉo li krias:
„Diru al ili, ke ni estas lernavidaj fremduloj!“
La profesoro interpretas tion latine -- kun tia sukceso, ke la popolo
respondas per kriegado kaj ekscitiĝas tiom, ke ĝi atake ĵetas sin
kontraŭ nin.
Ni ĉiuj devas subite ridegi: kia spektaklo prezentiĝas! La homaro
haltas subite antaŭ ni. Retenas ĝin la nevidebla muro. La unuaj
homoj premegas sin antaŭen kaj tamen ne povas antaŭeniĝi. Ili
baraktas senhelpe per piedoj kaj brakoj antaŭ nevidebla malhelpaĵo.
Dume la malantaŭa amaso pelŝovas pli antaŭen, tiel ke la unuaj
estas en danĝero platpremegiĝi en la aero. Kia komika aspekto!
Sur la frunto de la profesoro perliĝas ŝvito. Tiom li varmiĝis pro
ekscito. Viŝante la ŝviton, li ĉirkaŭĵetas fulmrigardojn kaj
diras kun indignego:
„Bandaĉo! Ha, kiel ili fuŝparolas! Mia orelo, kiu kutimas aŭdi
nur klasikan latinon, apenaŭ kapablas kompreni. Kiel ili intermiksas
la vortojn! Kiel siblas ilia voĉo! Terure! Terure!...“
Petolego tentas min. Rapide mi elpoŝigas mian revolveron. Ses pafoj
sinsekve ektondras en la aeron...
Sinjorino Kamilo ekkrias. Fraŭlino Snob falas kiel ligna ŝtipo en
la helpopretajn brakojn de Maria.
Kaj la romanoj?
Kriego akresona ... repremiĝo barakta ... hombuliĝo ... terenfalo
... forkurego ... terura panika ĥaoso...
Nur Sabellius Rufus staras rekta, sed kvazaŭ surdigita, kun vizaĝo
blanka kiel faruno, kun tremanta pantalono...
„Kion vi faras? Kion vi faras?“ ekscitiĝas Fromaĝi kaj salte
kaptas mian levitan brakon.
Sed la profesoro kokokrias kun sovaĝa ĝojo:
„Bone! Pafu! Ĵetu kuglojn en tiujn kanajlojn!“ kaj aldonas
latine kun soneganta voĉo: „Fulmon ni tenas en niaj manoj! Ni
estas dioj!“
Milita furio ekkaptas lin. Antaŭen al batalo! Ha, kiel ili rifuĝas!
Kiel ili falas teren pro timtremo... Sovaĝa kuraĝo plenigas lian
bruston. Kun triumfa krio li kuregas antaŭen, por persekuti la
rifuĝantojn. Sed tiam li ĵetiĝas kontraŭ la nevideblan muron de
Fromaĝi. Li baraktas kiel granda skarabo kun etenditaj manoj kaj
piedoj kontraŭ la malhelpaĵo, kaj tion farante, li krias kiel
frenezulo.
Mateo Fromaĝi kolere tiregas sian hararon:
„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo! Kiel vi povas fuŝi en tia maniero
mian paceman eniron en la antikvan Romo-n! Sensencaĵo!“
Rapide li ĉesigas la Co-fluon, kiu ĉirkaŭas la domon. Post tio la
profesoro falegas teren kvazaŭ plumba bulo. Sed Fromaĝi ne atentas
tion. Li solene paŝas al Sabellius Rufus kaj donas al li la manon.
Kun penego serĉante la latinajn vortojn li diras:
„Nobla sinjoro! Nenio estas timinda. Ni estas civitanoj de alia
mondo. Ni volas montri al vi ĉi tiun mondon. En trankvilo kaj paco.
Se ni kaŭzis al vi iun ajn malutilon, ni rekompencos vin. Mi invitas
vin en mian domon!“
Volante reliberigi min, mi tuj helpas al Fromaĝi. Mi preparis antaŭ
la vojaĝo sekvantan alparolon en latina lingvo:
„Ni venas el lando de mirakloj. Misteraj fortoj estas kun ni. Vi
kaj la romanoj vidos kaj travivos aferojn eksterordinarajn, se vi
rilatos al ni paceme. Diru al la homoj kaj al viaj sklavoj, ke ni
estas homoj plej pacemaj en la mondo. Kaj feliĉigu nian domon per
via ĉeesto!“
Sabellius Rufus evidente komprenis nin. Li klopodas liberigi sin de
la timo kaj revokas siajn sklavojn. La terenfalintoj leviĝas, la
rifuĝintoj revenas malrapide. Sed ili haltas malproksime en respekta
duonrondo. Nur rikananta maljunulo en disŝirita malpura vestaĵo
starigas sin kuraĝe apud Sabellius Rufus kaj rigardas nin per vastaj
okuloj pli scivole ol timeme.
Mi montras mian revolveron kaj klarigas:
„En tiu ĉi aĵo do estis la fajro, kiun mi ĵetis en la aeron. Sed
ĝi malutilis al neniu; ĉar tio estas ŝerco.“
La profesoro alpaŝas. Li lamas forte kaj frotas sian dekstran
kruron. Li siblas kolere:
„Sed ne estis ŝerco, ke vi volis ataki nin!“
„Silentu!“ mi diras. „Ne interrompu nian pacan interparolon.
Por tiaj aferoj vi estas homo nekonvena.“
La profesoro metas kruce la brakojn sur la bruston kaj ĵetas mokajn
fulmrigardojn.
Kaj dum ni ĉiuj staras silente kaj fikse rigardas la romanojn,
Fromaĝi ripetas sian inviton. Sed la romano ankoraŭ hezitas. Tiam
mi krias kuraĝiĝe:
„Rigardu, nobla sinjoro! Nenio okazis. Neniu homo estas vundita,
neniu mortis!“
Tiam el malantaŭe aŭdiĝas tomba voĉo:
„Unu mortis!“
Ni ĉiuj ektimegas: kio okazis?
Efektive! Kvar viroj paŝas el la arbetaĵo. Kaj funebre sur portilo
ili portas homon senvivan. Dum ili proksimiĝas pli kaj pli, du
grandaj botaj plandoj ŝoviĝas al ni en profana malpureco. Kaj
malzorgita vestaĵo de nia tempo kovras tiun strangan kadavron. Mute
la portantoj metas teren la homaĵon...
Tiu ĉi sceno kaŭzas spirprenantan nervostreĉon. Ni rigardegas la
mortinton...
Malantaŭ mi ekridas kelkaj voĉoj.
Tondre! Ĉu estas eble?
Fromaĝi fingre kombas sian hararon kaj ŝovetas siajn okulvitrojn.
Kaj rigardante fikse la mortinton, li krias kolere:
„Arogantegaĵo!“
33.
Kaj okazis mirindaĵo!
La „mortinta kadavro“ (laŭ fraŭlino Snob) estas -- Tabakaĉ!
Haha! Elkraĉis lin la dudeka jarcento senkompate en la Co-n! Dum li
dorme kuŝis en la arbareto, li senvole fariĝis „korpeca malhelpaĵo“
en la Co-a mondo. Fromaĝi elektis ja por nia eksperimento la nudan
erikejon -- tute prave. Ĉar aĵoj troviĝantaj sur la eksperimenta
kampo devas esti materiaj malhelpaĵoj en la Co-a vivo. Se starus
domo sur la erikejo, ĝi same starus ankaŭ nun en la antikva Romo...
Revenis do la filo, kiun ni elpelis kun malŝato el la paradizo de la
Co. Li persistis ĝis triumfo. Kaj la favora sorto malfermis al li
denove la pordegojn de la sorĉa lando. Bonvenon Tabakaĉ!...
Karolo alportas rapide la rezervan „kontaktilon“, kiu komence
estis destinita por Tabakaĉ. Sub la efiko de la Co-fluo tiu
malfermas la okulojn, palpebrumas kaj ĉirkaŭrigardas senkomprene.
Post tio li faras manmovon al la brusta poŝo, el kiu -- mi
ŝtoniĝas rimarkante tion -- serene elrigardas lia pipo! Tondre!
Ankaŭ ĝi fariĝis „korpeca malhelpaĵo“.
La romanoj malpacienciĝas. Per gesto mi montras sur Tabakaĉ-on:
„Rigardu!“ mi diras. „Li ne mortis. Li nur pleniĝis je dolĉa
vino. Kaj li estas unu el niaj sklavoj, kiu sin kaŝis...“
„... kaj kiun ne maltrafos justa puno!“ aldonas Fromaĝi kun
kolerego. „Tiu homo pekis kontraŭ ni. Li fuŝe profanis la
sciencon! Tiu ... kiel li nomiĝas ja...“
„Tabakaĉ“, mi helpas.
„Jes, tiu Tabakaĉ do estas krimulo!“ Kaj turnante sin al
Tabakaĉ, kiu leviĝis kaj malsaĝe ĉirkaŭrigardas: „Iru en la
domon, vi homo!“ Sed ĉar li daŭrigas la paroladon latine, la
nenionfaristo, ne komprenante, restas sur sia loko.
Sabellius Rufus alpaŝas pli proksimen. Tion ĉi li komprenas:
malobeema sklavo! Facile li povos helpi kaj per ĉi tiu helpo eble
akiri la bonvolon de la fremduloj, armitaj ja per dia potenco.
„Mi sendos al vi, fremdulo, mian vipiston“, li diras serveme,
„aŭ transdonu la krimulon al mia sklavestro“.
Kaj per mansigno li vokas homon. La sklavestro alrapidas, kliniĝas
kaj parolas kun profunda respekto:
„Nobla sinjoro! Kun plezuro mi metos vian sklavon en la turmentilon,
aŭ ĵetos lin en la Tartarus-on, aŭ mi alnajligos lin al kruco, aŭ...“
Ni ĉiuj ektremas pro teruro. Fromaĝi pro timego ektiras siajn
hirtajn harojn kaj krias ekscitite:
„Ne! Ne!“
Tiam la rikananta maljunulo kun la disŝirita kaj malpura vestaĵo
aldonas ankaŭ sian konsilon:
„Transdonu lin nur al Barbatus, al la sklavestro de Sabellius
Rufus. Ne timu, ke li ne punos lin sufiĉe kaj konvene. Li estas
viro, kiu bonege kapablas kuraci obstinan animon. Per skurĝo kaj
bastono. Krome, tre avidaj estas la murenoj, kiuj naĝas en la lageto
de mia estro. Kaj bongustaj estas la murenoj...“
Kaj la maljunulo ŝmace lekas la lipojn.
„Ne! Ne!“ rediras Fromaĝi konsternite.
La allogaj bildoj el la antikva mondo ekinteresas la profesoron. Liaj
okuloj ekbrilas pro scivolemo kaj li demandas fervore la maljunulon:
„Kiu vi estas?“
„Filozofo.“
„Li vivas en mia domo“, klarigas Sabellius Rufus, „kaj mallongigas
al mi la malrapidemajn horojn“.
„Do, li estas gaja filozofo“, mi diras.
„Ĉu eble kinikulo?“ demandas la profesoro.
„Cinikulo!“ mi kontraŭdiras.
„Kinikulo!“ fulmrigardas min la profesoro.
Tiam la maljunulo metas la dekstran manon malantaŭ sian grandan
orelan konkon.
„Ŝajnas, ke mi ne aŭdas ĝuste“, li rikanas. „Aŭ vi, noblaj
fremduloj, parolas malĝuste. Certe -- mi apartenas al la ĉinika
lernejo...“
„Al kiu lernejo?“ demandegas la profesoro kun sovaĝa gesto.
„Al la ĉinika.“
La profesoro pugnofrapas sian frunton.
„Ankaŭ li parolas malĝuste!“ li ĝemas.
Post tio li turnas sin kun vizaĝo, en kiu trajtiĝas malesperego, al
la filozofo:
„Diru, vi kvirito, romano, homo fiera kiel Kezaro kaj elokventa
kiel Kikero! Diru, kial vi parolaĉas kvazaŭ lernanto forpelita
honte el la lernejo?“
Denove la cinikulo metas sian manon al la orela konko.
„Mi aŭdas barbarajn sonojn“, li mokas. „Ĉu vi eble volas esti
latine parolanta filozofo kaj saĝulo? Vi? Kiu vi havas kapon, kies
senhareco respegulas vian malsaĝon, kaj kiu vi grakas kvazaŭ
germana korvo? He, kie staris via lulilo, vi posteulo de Kikero?“
Sabellius Rufus kaj liaj akompanantoj ekridas moke. La profesoro
ekscitiĝas pro ĉi tiu ofendo treege. Vane li serĉas latinajn
vortojn. Lia kolero engorĝiĝas. Mi afable interhelpas:
„Pardonu, noblaj sinjoroj! Ni estas fremduloj, kiuj scipovas vian
lingvon nur malperfekte. Se la saĝulo apud mi eraris, diru tion,
Sabellius Rufus!“
Tuj la nomito respondas serioze kaj serveme:
„Vi parolas ja, kiel kutimas paroli fremduloj. Kaj la nomoj
‚Kezaro‘ kaj ‚Kikero‘ amuzis mian kunulon. Ankaŭ ‚kinikulo‘
ja sonas ne malpli amuze.“
„Kaj do, kiel vi parolas?“
„Ĉezaro, Ĉiĉero, ĉinikulo...“
Kvazaŭ pezaj ŝtonoj, ĵetitaj de malica mano, falas tiuj nomoj sur
la kapon de Sovaĝi. Ili falas tiel forte, ke li ŝajnas sidfaliĝi
teren sub iliaj trafoj.
Jen! Li kaŭras sur la ŝtupoj. Peze pendas lia kapa globo. Malamike
strabas la okuloj. Liaj manoj ungetenas liajn botojn. Ŝajnas, ke en
sia koro li konservas sian hipotezon „kikerikan“, ke li estas
preta ĝin defendi kontraŭ ĉiu atakanto...
La cinika filozofo faras per la mano super lia kapo geston de
kompato...
34.
La brava Sabellius Rufus enpaŝas nian domon.
Tuj li falas en la dudekan jarcenton. Kaj la impresegoj, kiujn faras
nia tempo sur lian mizeran cerbon de l’ unua jarcento, efikas
strange: perdiĝas lia fiero kaj nobla sinteno, sed ankaŭ lia
timemo. Ŝajnas, ke li fariĝis infano, kiu unuafoje vizitas
grandegan bazaron de infanaj ludiloj. Entuziasmigas lin la
ŝtuparejo, la granda vitra halo, la mebloj, la galerio, la bildoj.
Kaj li paŝas tra la ejoj kvazaŭ somnambulo, ofte ekhaltas, ekprenas
sian kapon kaj krias:
„Kia kulturo! Kia abundo da ĉielaj fortoj! Ŝajnas, ke ĉion ĉi
kreis dioj...“
Kaj la honesta filozofo, kiu sekvas kiel hundo, laŭfaras simie liajn
miron kaj gestojn kaj rikanante kriaĉas:
„Kaj ĉio, kio estas en ĉi tiu domo, ho Sabellius, apartenas nur
al vi! Ĉar la mirindaĵo kreiĝis sur via grundo kaj tero!“
Rapide ni klopodas senbazigi tiun strangan opinion. Fromaĝi provas
klarigi al la romanoj en malperfekta latina lingvo, kiamaniere ni
venis al Romo. Ke nia estado estas nur efemera... Tamen li ne
sukcesas konvinki ilin. Estas ja neeble klarigi kaj kredigi al ili la
funkciadon de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la Co. Pli efikas nia
promeso, ke la grundposedanto estos riĉe rekompencata. La okuloj de
Sabellius Rufus ekbrilas avide. La filozofo tuj ekpetas kun voĉo de
almozulo:
„Donu ankaŭ al mi iom da via dia abundo! Ŝajnas, ke mi paŝas
nudega inter silkaj brilantaj vestaĵoj...“
„Vi ricevos ambaŭ“, decidas Fromaĝi.
Ni eniras la manĝoĉambron. Ĉi tie la sinjorinoj akceptas honore
la antikvajn gastojn. Cili, la servistino, surtabligas malgrandan
lunĉon.
La romanoj manĝas kaj trinkas kun kreskanta raveco. La manĝilaro
estas por ili nova enigmo. Sabellius Rufus enmetas sian manon en la
kaviaron kaj la filozofo provas ŝteleti la manĝilaron, pri kio li
ne sukcesas dank’ al la argusaj okuloj de fraŭlino Snob, kiu
observas lin tre atente. Ili admiras ĉion kvazaŭ sanktaĵojn: la
pladojn, la telerojn, la glason...
Sinjorino Kamilo zorgeme enverŝas al ili ŝereon, kiu kaŭzas en
iliaj antikvaj gorĝoj komence gratadon kaj fortan tusadon. Sed kiam
iltei alkutimiĝis, ili trinkas glason post glaso. Nur konjako ne
trovas ilian ŝaton, sed anstataŭe delikata porsinjorina likvoro
trovas ilian indulgon...
Subite ĉe fino de la manĝo la gastoj eksaltas kun timego. Ni
bruligis niajn cigarojn. La elektra fajrobruligilo estas nova terura
sorĉo!
Ankoraŭ pligrandiĝas ilia timo, kiam mi ekbruligas kandelon per
simpla alumeto kaj proponas al la brava Sabellius ĉi tiun fajron kun
cigaredo. Li kontraŭstare baraktas per manoj kaj piedoj.
Dume la filozofo kun larmoj en la okuloj petas la alumetujon, kiun ni
donacas volonte al li. Post tio li bruligas alumeton post alumeto.
Tion farante, li rigardadas kun okuloj de ludanta infano la
bruliĝantan flamon...
Fine, kiam ni ĉiuj varme petis, Sabellius provas kelkajn ektirojn el
la cigaredo, sed tuj li ektusegas konvulsie. Ankaŭ la filozofo ne
fartas pli bone. Mi provas konsoli la tusantojn kaj klarigas, ke ĉi
tiu malgranda papertrunketo estas tute senkulpa aĵo...
Kvankam Fromaĝi protestas energie kaj fraŭlino Snob pepante indignas,
mi vokas en la ĉambron Tabakaĉ-on kaj aranĝas „fumprezentadon“.
Unuaranga sensacio: la nenionfaristo nubumata de la pipa fumo kvazaŭ
antikva ofera altaro! Kun buŝincensilo! (Bedaŭrinde nur, ke ĝi ne
samodoras kiel antikva incensaĵo!)
Sabellius, kiun la vino ŝancelas jam forte, nepre volas ekkoni la
efikon de ĉi tiu ofera fumo sur antikvulon. Li volas voki do unu el
siaj sklavoj. Li ŝanceliĝas al la fenestro kaj volas tra ĝi elmeti
sian kapon. Bum! Lia kapo kolizias kun la fenestra vitro, kaj li
ektimegas tiom, ke li sidiĝas sur la plankon kaj fikse rigardas al
la misteraĵo. Ni trankviligas lin. Kaj nun li palpas kaj karesas
senĉese la „glaciiĝantan aeron“ kaj metadas sian vinovarmegan
frunton sur la malvarman vitroplaton...
La sklavo aperas. Li falas antaŭ ni teren pro humilego kaj timo. Sed
piedbato de l’ honesta filozofo starigas lin denove.
Tabakaĉ donas al li la pipon, el kiu la fumo leviĝas dense kaj
morde. Kun drasta mimiko li klarigas la arton de fumado. La
kompatinda sklavo eksuĉas je la pipo. Tion farante, li tenas la
pipon per ambaŭ manoj, kiel oni tenus iun eksplodeman danĝeraĵon.
Li eltiras sian longan kolon kvazaŭ ansero. Lia tuta korpo tremas
kaj liaj okuloj ŝveliĝas. Sabellius kaj la filozofo garde staras.
Ili ne permesas, ke li ĉesus. Li ekŝvitas, spirĝemegas, freneze
turnas la okulojn. Tabakaĉ rigardas la fumanton kun malica ĝojo.
Kiam la fumprezentado atingas sian kulminacian punkton, rikanas
Tabakaĉ:
„Atentu! Tuj li eksplodiĝos! Li ne kutimas la fumadon. Li ne
eltenas ĝin.“
Per puŝego mi ekspedas la sklavon antaŭ la domon. Tabakaĉ estis
prava: antaŭ la pordo okazas la katastrofo!
Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis
novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li por tiu celo
la „venenan fumon“.
Sed Fromaĝi rekrias kolere:
„Arogantegaĵo!“
Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego kaj
fiero. Efektive: heroan faron faris lia pipo!...
35.
Horoj pasas -- unu post alia. Sed la romanoj sentas sin tiel bone kaj
agrable en la dudeka jarcento, ke ili tute ne intencas nin forlasi.
Precipe nia vino estas forta allogilo por iliaj antikvaj gorĝoj. Kaj
ili nun komencas fariĝi ebrigajaj. Ili parolas jam preskaŭ
nekompreneblan latinon kaj kantaĉas iajn stratajn kantojn -- mi
supozas iajn antikvajn ŝimimelodiojn...
Tial mi rapide forprenas la alkoholaĵojn kaj alportas akvon de
„Selters“, kiu tuj trovas ilian aprobon. Tian „tiklantan“
akvon ili ankoraŭ ne trinkis...
La pordo malfermiĝas. En la ĉambron paŝas per grandaj paŝoj, kiel
paŝis la tragediistoj de la antikva lernejo, la profesoro. Li
entiras sian kapan globon profunde inter la levitajn ŝultrojn. Kruce
metante siajn manojn sur la bruston, li tondras al la timigitaj
antikvuloj sian demandon: