Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo. La kuiristino, ĉambristino

kaj aŭtomobilisto forlasis la ĉambron. Ili deklaris, ke ili estas

pretaj partopreni la vojaĝon kaj ke ili volonte konsentos pri la

celo, kiun ni destinos en nia konferenco.

Nur Tabakaĉ restis. Li sidas sur honora loko. Tion speciale deziris

Fromaĝi, kiu ŝategas nun Tabakaĉ-on tiom, ke li toleras eĉ lian

fumon -- terure! Mi volis kontraŭ tio protesti, sed Fromaĝi tre

koleriĝis.

„Estimataj gesinjoroj!“ ekparolas Fromaĝi kun soleno. „Mi

salutas vin plej kore en la nomo de la tekniko! Kaj mi bonvenigas

speciale nian karan amikon Tabakaĉ, sub kies honora prezido okazas

nia hodiaŭa konferenco. Mi preparis ĉion tiom, ke ni povas nun

trankvile ekvojaĝi. Vi scias ĉiuj, ke per mia malkovro kaj la

netaksebla merito de sinjoro ... sinjoro ... kiel li...“

„Tabakaĉ!“ mi memorigas.

„... al kiu mi ĉi-okaze esprimas mian plej koran dankon, estas

eble penetri en iun ajn epokon de la pasinta tempo al iu ajn loko.

Kaj plue -- estas eble por ni vivi en ĉi tiu pasinta mondo helpe de

niaj ‚kontaktiloj‘. Do -- ekaperas la demando: kien kaj en kiun

tempon aŭ jaron ni vojaĝos? Saĝe kaj trankvile ni konsideru kaj

pripensu. Ni povas fari gravajn servojn al la historio, al la scienco

entute. Vere, ne estos facile trovi lokon sur nia vasta terglobo kaj

tempon en la pasintaj jarmiloj. Ĉar, estimataj geamikoj, ni same

povas sidiĝi sur la glaciejoj de la glacia epoko, kiel ni povas

miksiĝi inter la batalantojn de la pasinta lasta mondmilito. Ni

povas veturi en tempon, pri kiu raportas al ni la historio nenion. Mi

mem ne volas fari proponon; ĉar vere, mi tute ne havis tempon por

pensi pri tiu ĉi afero. Do -- mi atendas, ke vi proponos des pli

vigle...“

Ĉiu silentas. Nun en la decida momento neniu scias, kien vojaĝi. Mi

leviĝas. Mi permesas al mi proponi por pli detala elekto sekvantajn

celojn: vojaĝon al niaj pragepatroj Adamo kaj Evo kaj vojaĝon al la

kortego de la reĝino Elizabeto de Anglujo (la lastan mi proponas

tial, ke mi esperas ĉi-okaze vidi Marion Stuart, por kiu mia koro

sentas varman simpation!).

Ĉiu estas kontraŭ miaj proponoj. Tio min iom ĉagrenas. Nur

Tabakaĉ estas nek por nek kontraŭ. Mi suspektas, ke li entute ne

scias, pri kio temas ĉi tie. Ĉar li sidas kun ioma embaraso, kiu

bedaŭrinde estas tamen tro malgranda por deteni lin de la fumado. La

pipo pendas inter liaj dentoj kaj grandega fumkolono leviĝas serene

el ĝi. Kaj tra la fumkolono rigardas liaj okuloj malsprite. Mi

opinias, ke tia konduto nepre ne konvenas por honora prezidanto.

Kontraŭe de mi sidas profesoro Sovaĝi. Li tusetas, strabas el sub

la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj tamburas senpacience sur la

tabloplato per siaj ostaj fingroj.

„Mi petas la vorton!“ li kokokrias.

Kiam Fromaĝi donis al li la vorton, li eksaltas. La manojn li metas

kruce sur la bruston kaj parolas:

„Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Ŝajnas ke inter ni regas

granda hezitemo kaj maldecidemo rilate al la celo de nia vojaĝo. Ni

nepre devas veni al interkonsento, se entute la vojaĝo okazu. Ĉar

kiel informis min mia amiko Mateo, estas neeble, ke ĉiu samtempe

vojaĝu laŭplaĉe al sia celo: la unu al Palestino dum epoko de Kristo,

la alia vizite al Karlo la Granda kaj la tria eble al Mohamed, la

granda profeto. Ni devas vojaĝi komune kaj samtempe (brave!). Kaj

estas ridinde, ke ni cerbumas pri la vojaĝa problemo, dum la solvo

estas tiel simpla kaj evidenta (ĉu?). Estas kompreneble, ke

unuavice ni havas la sanktan devon: _teni supren la standardon de

la scienco!_ Malgraŭ ĉia respekto, kiun mi sentas por la tekniko

(li klinetas la kapon al Fromaĝi), mi devas -- kion mi konstatis jam

plurfoje -- ankaŭ hodiaŭ publike deklari, ke la filologio estas la

krono de ĉiuj sciencoj! Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! La

antikvaj lingvoj estas la bazo, la fundamento de ĉia scienca vivo.

Kaj tio estas la latina kaj greka lingvoj. Ke necesegas scii, kiel

la homoj parolis iam tiujn lingvojn -- tio verŝajne klariĝis al vi

per mia malgrava persono. Kaj mi ne volas preterlasi la okazon,

por esprimi al vi hodiaŭ mian plej koran dankon pro tio, ke vi

fidele subtenis min en la batalo kontraŭ la antaŭjuĝon, kontraŭ

la skandalan misuzon, kiu jam daŭras jarcentojn. Vi konas ĉiuj

miajn gravegajn hipotezojn, kiujn mi simbole volas esencigi en du

nomoj: ‚Odyssevs‘ kaj ‚Kikero‘. Karaj, tre karaj kunbatalantoj

(terura maldolĉo grimacigas la vizaĝotrajtojn de la profesoro),

vi scias, ke ni estas preskaŭ la solaj batalantoj, ke mi batalas

malproporcian batalon! Kaj tamen mi devas venki! Jes, lasu min venki

en ĉi tiu batalo! Lasu triumfi la filologion, la kronon de ĉiuj

sciencoj! La sorto decidu! Mi do petas vin vojaĝi kun mi en la

antikvan mondon!“ La profesoro skuegas sovaĝe sian kapon kaj finas

per kriaĉanta voĉo: „Nur la antikva mondo, kiu elparolis ĝuste

la latinan kaj grekan lingvon, estu la celo de nia vojaĝo!!“

„Oh jes!“ flutas fraŭlino Snob.

Fromaĝi gratulas la parolinton, ke li trafis la ĝustan celon. Post

tio li parolas kun embarasa hontemo pri la graveco de la du

starigitaj hipotezoj de Sovaĝi. Ke li nepre subtenas ilin kaj estas

gravega servo, kiun ni faros al la scienco entute kaj al la filologio

speciale, se ni konvinkiĝos per propraj oreloj, ke la hipotezoj

estas ĝustaj. Pri tio li jam nun ne dubas. Sed por la cetera homaro

ni argumentos ilin plej brile per nia vojaĝo. Fine li esprimas la

dankon en la nomo de la scienco al Sovaĝi pro liaj eksterordinaraj

meritoj kaj ne dubas, ke la vojaĝo alportos fruktojn ankaŭ en la

gravega laboro rilate la genian verkon „De praulo ĝis radiohomo“.

La aŭtoro havos okazon kolekti valoregan materialon. -- Fine Fromaĝi

mizere parolperdiĝas en balbutaĵoj.

Sovaĝi ankoraŭ staras, tenas la brakojn kruce sur la brusto kaj

silentas kiel venkinto. En tiu ĉi momento paraliza sento trakuras

min: la grandiozega malkovro de Fromaĝi estas mizeraĉa nenio

kompare al „Odyssevs“ kaj „Kikero“!...

La konferenco nun transpaŝas al la pli detala elekto de la vojaĝa

celo. Ĉiuj epokoj de Romo kaj Atheno intermiksiĝas konfuze. Tiam

Fraŭlino Snob energie interrompas la debaton. Mi estas konvinkita,

ke ŝi nenion scias pri la antikva mondo. Sed ŝi legis „Quo

vadis?“ Tial ŝi proponas Romo-n dum tempo de l’ imperiestro

Nerono aŭ pli vere dum tempo de „Quo vadis?“

La profesoro klinas konsente la kapon:

„Ĉi tiun proponon mi nepre subtenas. Dum epoko de la imperiestroj,

do ankaŭ dum la regado de Nerono oni parolis en Romo kaj greke kaj

latine. Ni do vojaĝu al Romo dum la regado de la granda imperiestro

Nerono!“

„Oh!“ pepas fraŭlino Snob kun ravo, „ni vidos la antikvan

Romo-n kun la belaj virinoj kaj herooj. Oh, ni vidos la Vinicion, kiu

estis tiel bela kaj forta kaj tiel pia!“

„Estimata fraŭlino Snob!“ mi diras moke. „Bonvolu permesi al

mi, ke mi esprimas al vi mian dubon, ĉu vi povos vidi la heroon

Vinitius, ĉar li neniam vivis!“

„Oh!“ krias fraŭlino Snob.

„Ne!“ mi daŭrigas senkompate, „li estas nur fantazia figuro de

la verkisto, iu nebulaĵo, iu neniaĵo!“

„Oh!“ denove krias fraŭlino Snob kaj en unu el ŝiaj okuloj

ekaperas stranga hela larmo.

Sinjorino Kamilo kvietigas:

„Estas ja eble, ke vivis iu Vinitius. Ne perdu la esperon!“

Mateo Fromaĝi petas laŭte silenton. Ke oni pritraktu privatajn

aferojn post la konferenco! Poste li leviĝas, ĉirkaŭrigardas kun

ĝojo kaj parolas:

„Do, karaj geamikoj, la celo estas fiksita. Kaj ŝajnas al mi, ke

ni elektis tre interesan lokon kaj tempon. Romo dum la regado de la

imperiestro Nerono! Kaj mi esperas, ke ĉiu volonte konsentos. Tamen

-- atentu! Unu el nia rondo ankoraŭ tute ne parolis. Tio estas nia

estimata honora prezidanto. Ankaŭ lian opinion ni nepre devas

respekti!“

Post tio li turnas sin al Tabakaĉ, kiu serenkontente fumaĉas sian

pipon kaj sidas oportune reklinita en la mole remburita seĝego.

„Kaj vi -- jes, kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

„Jes vi, kara Tabakaĉ, kion opinias vi pri la Nerona Romo? Vi

havas same unu voĉon. Kien vi vojaĝus plej volonte en la

pasintecon?“

Tabakaĉ elpuŝante densan fumonubon, frotetas sian nazon kaj kun

indiferentega kontento respondas:

„Al Bordeaux, sinjora moŝto. Ĉar mi opinias, ke la vino antaŭ

eble cent jaroj estis tie bonega.“

Ĉi tiu sincera respondo de l’ honesta Tabakaĉ eksplodas en la

konferenca kunveno kiel dinamita bombo. Ĉiuj eksaltas.

„Blasfemego!“ ekkrias la profesoro kaj etendas kondamne la

dekstran manon kontraŭ la pekinton.

Fromaĝi paliĝas. Li balbutas:

„Vi -- vi -- nu mi ne bezonas nomi vin -- vi estas malinda vojaĝi

kun ni. Senoficigi mi ne volas vin, memorante gravajn servojn, kiujn

vi faris al mi. Sed vi forlasos mian domon dum la daŭro de l’

vojaĝo. Mi konservos vian ‚kontaktilon‘ ĉe mi kiel sanktan

restaĵon. Vi ne estas inda porti ĝin sur la dorso dum la vojaĝo al

la Co-ujo, ĉar vi ne ... vi...“

Fromaĝi sidiĝas senforte. La doloro evidente emocias lin kaj

forprenas lian spiron.

Sed la profesoro anstataŭe kriegas:

„Forpelata estu vi el la sanktejo de l’ scienco! Malinda homo,

vi! For! For!“

Sed Tabakaĉ leviĝas indiferente kaj malrapide. Tro mola kaj agrabla

estas la sido. Ŝajnas, ke li ne konceptas la grandecon de sia krimo.

Kaj denove li devas sperti la malnovan veron: ke la homoj, kiuj

komence montriĝas flatemaj katoj, senmaskiĝas pli poste sendankaj

estaĵoj...

Kaj elbuŝiginte grandegan fumaĉantan nubon, kun flegma egalanimo

forlasas la kunvenon Tabakaĉ -- _honora prezidinto!_...

26.

Kiam tagiĝas, mi kuregas al Fromaĝi. Tiu turnas siajn okulvitrojn

al mi kun miro. Mi kriegas senspire:

„Aŭskultu! Se ni volas transigi domon kaj korton al la antikva

Romo, tuj ni devas nun veturi Romo-n kaj konstrui tie novan domon!“

Fromaĝi ridas:

„Pardonu, hometo, vi estas iom malsaĝa. Ŝajnas, ke via mizera

cerbo ankoraŭ ne perceptis la simplegaĵojn. Ĉar efektive ĉio ĉi

estas simplega kaj klara! Vi nur devas iom pensi kaj ĉio

evidentiĝos per si mem.“

„Bone“, mi konsentas ekscitite. „Sed diru al mi...“

„Silentu, hometo!“ diras Fromaĝi kviete. Li montras kun triumfo

plurajn brilegantajn plataĵojn. Ili estas fabrikitaj el la

metalfadenaro, kiu estas plektita super la mondkarto laŭ merkatora

projekto.

„Estas necese“, li parolas, „transigi nin en Co-emanon. Nur

tiamaniere ni povas fari la vojaĝon, restadi ĉe la fincelo kaj tie

vivadi. Kompreneble ni ne povas vivi ligite je metalfadeno, kiu

kontaktigus nin kun la aerooptikaj plataĵoj kaj R-radioj. Ni devas

izoligi nin. Tial mi konstruis -- por tiel diri -- ĉi tiujn

‚kontaktilojn‘. Ili estas fiksitaj je zono kaj porteblaj plej

oportune je dorso. La malgrandaj plektaĵoj per sia akceptopovo tenas

nin en konstanta rilato kun la Co-kreiloj, venas en emanan staton kaj

per ili -- ni.“

„Bone“, mi rediras. „Tion ĉi mi komprenas, sed laŭ tio ni

nepre devas nun unue konstrui en Romo domon...“

Denove ridetas Fromaĝi kaj metas fingron al sia frunto:

„En via cerbo aŭ mankas aŭ rompiĝis radeto! La tuta nia domo,

same kiel ni estos Co-emanigita, ĉu ne? Kiel do, vi infaneto, volas

konstrui domon en Romo? Je ĉiu paŝo malhelpus nin en la antikva

Romo la hodiaŭa Romo. Ni ne povus superi la korpecan malhelpaĵon de

la nuna Romo.“

„Sed ankaŭ ĉi tie ni trovos korpecajn malhelpaĵojn...“

„Tute ne!“ krias Fromaĝi frotante la manojn. „Ha, kie estas iu

malhelpaĵo?“

Tion dirante, li montras tra la fenestro, antaŭ kiu la erikejo ebene

etendiĝas en senfina vasteco.

„Tio sufiĉas por ni! Malplena aero, en kiu la Co-a vivo trovos

nenian malhelpon. Libere ni do povos moviĝi en la antikva Romo! Ĉu

vi nun estas kontenta?“

„Efektive“, mi konfesas trankviligite. „Mi nun komprenas ĉion.

Sed ankoraŭ diru al mi, kiel ni denove revenos el la Co?“

Fromaĝi faras malgravigan geston:

„Bagatelo! Mi nur bezonas rekure funkciigi la aerooptikajn

plataĵojn, kiuj efikas ankaŭ je la merkatoraj montriloj. Cetere

restu trankvila kaj kuraĝa, juna amiko! Ĉio estos bona! La saltego

trans jarmiloj ne rompos vian nukon!...“

Tion dirinte, li ekridas laŭte kaj gaje ...

27.

Oni preparas!

Profesoro Sovaĝi malfermis kurson de latina lingvo. Komence ĉiu

volis lerni. Eĉ Tabakaĉ, la „forpelita filo“, montris intereson

por ĉi tiu „novaĵo“. Sed Sovaĝi severe malpermesis al li enpaŝi

la domon. Fraŭlino Snob jam scias konjugi „_amo, amas_...“, kio

ŝajnas al ŝi plej urĝe lernota afero. Tamen la kurso ne sukcesas

multe. La „_ablativus absolutus_“ kaj „_accusativus cum infinitivo_“

estas problemoj tiel malfacilaj, ke ilin solvi nur kapablas fraŭlino

Snob per majstre ekĵetitaj universitataj bomboj. Pro tio ĉi kaj

aliaj kaŭzoj regas granda malkonsento kaj konfuzo. Ĝin pligrandigas

ankoraŭ la postulo de Sovaĝi, ke ni legu „_Caesar de bello gallico_“,

dum ni ĉiuj forte protestas kontraŭ tia legaĵo. Krome fraŭlino

Snob nepre volas scii, kiel oni esprimas latine „aŭtomobilo, opero,

aeroplano, flirti ktp...“ kaj la kompatinda profesoro ekscitiĝas

treege pro tio, ĉar li ne povas trovi la koncernajn esprimojn...

Mateo Fromaĝi tute droniĝis en la kalkulojn de l’ tempo kaj loko

por ĝuste konformigi la aerooptikajn plataĵojn kaj la merkatorajn

montrilojn. Kaj li malpermesis al ĉiu, eniri liajn laborejojn. Kaj

se li ne ĝuste kalkulos? Hahaha! Interne mi jam nun ridas imagante,

ke ni eble alvenos sur la norda poluso kaj renkontos tie sinjorojn

Nansen kaj Johansen, kiuj malfermegos okulojn kaj buŝojn pro mirego

pri tiuj strangaj „konkurantoj“ aŭ ... ni saltos en la Co-an

atlantikan oceanon kaj devos naĝi! Hahaha!

Tamen ĉiu estas konvinkita pri Romo de Nerona epoko. Bone. Mi ne

volas senbazigi ĉi tiujn iluziojn kaj mem estas scivolega.

Fromaĝi diris: „Ĉiu preparu sin por la vojaĝo laŭ sia maniero

kaj kompreno“, kaj tion dirinte, malaperis en siajn laborejojn. Lia

eldiro kreas grandan ĥaoson de opinioj plej diversaj.

Sinjorino Kamilo estas en zorgo: kion ni manĝos en Romo? Ŝi do

ordonas, ke oni aĉetu grandan provizon da konservaĵoj. Ŝi diras,

ke la kuiristino kuiros la kutiman manĝon (brave!), ĉar ŝi ne

estas kuirdresita pri najtingalaj langoj, pri murenoj gratigitaj per

sklavoj aŭ pri aliaj gastronomaj manĝaĵoj el la menuo de la

mortinta Lukullus...

Fraŭlino Snob estas ankoraŭ en pli granda zorgo: kiamaniere ni

vestos nin en Romo? Sciu, ke ŝi ie kaj iam aŭdis ion -- verŝajne

ĉe la „universitato“ -- aŭ legis tion en „Quo vadis“, ke la

romanoj portis togojn, sandalojn kaj aliajn strangaĵojn. Ŝi estas

tre ekscitita, ĉar ŝi ne estas sufiĉe informita pri la „tiama

modo“. Ke oni nepre devas jam nun aĉeti „antikvajn“ vestaĵojn,

ĉar ... ni ne povas kompromiti la dudekan jarcenton!...

Sed profesoro Sovaĝi, kiu interrompis la verkadon de sia libro „De

praulo ĝis radiohomo“ kaj volas atendi „ĝis kiam ni revenos en

nuntempon“, denove trafas la plej urĝan kaj gravan punkton!

„Estimataj kunvojaĝontoj!“ li krias al ni, kiuj staras maltrankvile

kaj senhelpe, ne sciante: kiel prepari sin por la vojaĝo. „Mi vidas,

ke vi denove ne trovas tion, kio estas plej necesa kaj urĝa. Imagu

nur al vi, ke vi alvenos en Romo. Kion vi povas komenci? Nenion.

Ĉar kio mankas? La mono! Jes, la mono. Ni nepre devas aĉeti

antikve-roman monon. Ni ne povas esti sen monrimedoj en la Romo

de l’ imperiestro Nerono. Nur kiam ni estos sufiĉe provizitaj per

antikva mono, ni povas riski la vojaĝon.“

Ĉiuj ni admiras la praktikan opinion de la profesoro kaj nepre

konsentas.

Maria havas tre bonan ekpenson: ke oni aĉetu plej diversajn,

modernajn artiklojn. Ke ni povos ilin vendi poste en Romo kontraŭ

valora Nerona mono.

Tuj ni sidiĝas ambaŭ kaj ekskribas grandegan liston de aĉetotaĵoj...

Ĉiu preparegas sin!...

28.

Vespere mi staras enpense antaŭ la domo. Mi rigardas sur la korton.

Trankvile kaj pace marŝas la anasaro al la proksima lageto. Kaj la

koko, starante sur sterkejo, batas per flugiloj kaj elsendas sian

lastan krion...

Mi ekcerbumas: ĉu ankaŭ tiuj bestoj vojaĝos al la antikva Romo?

Ili estos ja Co-emanigitaj same kiel la tuta domo ktp. Sed tamen, ĉu

ili vivos en la Co, same kiel ni? Tondre, tio estas problemo. Mi tuj

demandos Fromaĝi-n. Ah, bedaŭrinde, li ankoraŭ kalkulas. Do, mi

ne povas malhelpi lin -- ĉar povos okazi, ke efektive ni alvenus sur

la norda poluso...

Ekbruas aŭtomobilo: Karolo revenas de la urbo kun profesoro Sovaĝi!

Efektive, jen el post la arbareto ekaperas la veturilo, transveturas

kun venta rapideco la korton, ke disflugas la korta birdaro, kaj

haltas antaŭ mi...

Sovaĝi elmetas el inter kartonoj kaj skatoloj sian kapon kaj krias:

„Terure, preskaŭ nenie oni povas ricevi antikve-roman monon!

Skandalo! Krome, mi devis pagi fantaziajn sumojn. Mi malplenigis

ĉiujn vendejojn de la monerkomercistoj kaj antikvaĵistoj.“

„Vere malagrabla afero“, mi diras zorgoplene.

Post tio mi helpas Karolo-n malplenigi la aŭtomobilon, kiu estas

plenplena da aĉetitaĵoj.

Tuj mi komune kun Maria kaj fraŭlino Snob elpakas. Efektive, mi

devas konfesi, ke ni elektis ĉion tre bone kaj saĝe. Por citi

kelkaĵojn el la riĉega abundo; troviĝas ekzemple: elektraj lampoj,

gramofonoj, fotografaj aparatoj, vidaĵkartoj, papero, inko, plumoj

kaj krajonoj, reproduktaĵoj de modernaj bildoj, libroj pri la

antikve-romana historio (tiujn verŝajne elektis Sovaĝi!),

lernolibroj de la latina lingvo, vitraĵoj kaj porcelanaj

fabrikaĵoj, grandegaj virinaj ĉapeloj, ŝuoj, lipharbandaĝoj (!)

kaj raziloj, sun- kaj pluvombreloj, delikataj puntaĵoj kaj silkaj

ĉapeloj ... kaj kelkaj radioaparatoj!

Sed min interesas speciale la antikve-roma mono, kiun aĉetis

profesoro Sovaĝi kaj metis en cigarskatolon. Mi malfermas ĝin kaj

konstatas kun teruro, ke li aĉetis konfuze ĉiujn monerojn de la

imperiestraj epokoj. Jen ekzemple multnombraj moneroj de la

imperiestroj Trajan, Hadrian kaj Mark Aurel kaj aliaj posteuloj.

„Mi forte dubas, ĉu la vendistoj de Nerona epoko akceptos tiujn

monerojn“, mi diras moke.

„Ili devas!“ li rekrias.

„Krome ili ĉiuj estas tro foruzitaj“, mi daŭrigas.

„Tio estas al mi indiferenta“, li kriegas kolere.

„Tio ne estas indiferenta“, mi vokas ekscitite. „Ĉu vi konas

la antikve-romajn leĝojn? Ili povas rifuzi la monerojn kaj poste,

kion ni faros?“

Sur la galerio staras Fromaĝi kaj kun mirego rigardas la ĥaoson.

Sed ni diligente elpakas pli kaj pli multe. Skatolegoj ĉirkaŭas nin

kiel muroj. Papero, pajlo, kartonoj flugas ĉirkaŭ ni. Nubego da

polvo envolvas nin. La elpakitaĵoj leviĝas ture. Tutaj domoj da

paperaĵoj konstruiĝas ĉirkaŭ ni...

Dume Karolo elprovas tirharmonikon. Kaj fraŭlino Snob kurigas

gramofonan diskon el moderna opereto. Kaj la profesoro fingrumante je

unu el la aĉetitaj radioaparatoj ĵus „ekkaptas“ iun radiokoncerton...

Kaj Fromaĝi aŭdante la muzikan tumultegon kaj vidante la ĥaoson,

tordegas kun malespero siajn brakojn kaj kriadas:

„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!“

Post tio eksilentas ĉio. Fromaĝi malsuprenpaŝas la ŝtuparon.

„Sensencaĵo!“ li mallaŭdegas kaj piedbatas unu turon da porcelanaĵoj,

ke ĝi renversiĝas kaj disrompiĝas tintante. „Ĉion ĉi vi volas

kunpreni al Romo? Ĉu vi freneziĝis?“

„Mi havas antikvan monon!“ rekrias triumfe Sovaĝi kaj forte

skuas sian cigarskatolon, ke la moneroj tintegas en ĝi.

„Kaj ĉion ĉi ni volas vendi kontraŭ Nerona mono, paĉjo!“

diras entuziasme Maria.

Sed fraŭlino Snob etendas ekscitite libron. Mi ekkonas, ke estas

luksa eldono de „Quo vadis“.

„Oh!“ ŝi krias ravite. „Ni povas vojaĝi trankvile al Romo!

Tiu ĉi libro estos nia antikva Baedeker-o! Vivu ‚Quo vadis‘!“

Kaj ŝi svingas la libron tiel entuziasme, ke ŝi rulfalas en

grandegan malplenan skatolon...

29.

La vespero de nia forvojaĝo alvenis!

Tabakaĉ foriris tagmeze ien. Neniu postsigno estas trovebla. Vane mi

serĉis lin...

Ni bukas niajn brilegantajn „kontaktilojn“, kiuj estas ligitaj je

zonoj.

„Karaj geamikoj!“ ekparolas Fromaĝi. „En ĉi tiu solena momento

nur kelkaj vortoj! Unuafoje en la historio de la homaro okazas,

ke homoj de la dudeka jarcento vojaĝos en la pasintan tempon. La

homaro certe skuos la kapon kaj ne kredos tion, kion ni travivos.

Sed ni tion ne atentu! Ni estu feliĉaj kaj danku la sorton, ke ĝi

elektis nin por tiu ĉi aventurego, vere unike-giganta. Por ni ne

ekzistas plu malhelpoj tempaj aŭ lokaj kaj mi povas diri, ke

hodiaŭ en ĉi tiu nia silenta domo, malproksime de la homoj, la

tekniko festas unu el siaj plej brilaj festotagoj! Do ni diru

al la nuntempo koran ‚ĝis revido‘ kaj ekvojaĝu kun ĝojaj koroj!“

Post tio ni kuŝiĝas sur divanoj, kiuj estas starigitaj en rondo.

Ĉiun ekregas stranga bonhumora scivolemo. Ankaŭ la geservistoj

estas plenaj je atendemo.

La ordinara lumo estingiĝas. Brilas nur la Co-lumo.

Mateo Fromaĝi tenas en la mano la butonon de malgranda aparato, kies

turniĝo estas kvazaŭ nia vagonaro, kiu forkondukos nin. Li

komandas:

„Ĉiu okupu sian lokon!“

Silento ekregas en la ejo. Mi fermas la okulojn. Aŭdiĝas delikata

susuranta bruo. Ĝi ekflugas tra la ĉambro tiel mallaŭte kiel

papilio...

Mi sentas, ke mi fariĝas dormema. Momenton mi obstinas kontraŭ la

dormo, kiu peze metiĝas sur miajn palpebrojn, rondkuras en mia cerbo

kaj paralizas mian tutan korpon. Pli kaj pli profunde mi spiradas. La

silentego kaj spacego, en kiun mi ŝvebe falas, ŝajnas disfluigi

min. Jam mi ne sentas, kie estas piedoj aŭ manoj...

Mi nombras unu ... du ... tri ... per laŭta voĉo. Sed strange,

ankaŭ mia voĉo pli kaj pli malproksimiĝas. La vortoj apartiĝas

tiom, ke ili ŝajnas dise ŝvebi en la spaco ... mi sentas nur, ke

moviĝas miaj lipoj...

Kaj mi ankoraŭ memoras, ke mi ekĝemas profunde kaj poste ...

transdormiĝas en la Co-n...

30.

Mia korpo skuiĝas terure. Ĉiuj miaj ostoj klakas unu tra la alia.

Mia kapo pendolas senforte. Ha! Ŝajnas, ke mi partoprenas vagonaran

elreliĝon...

„Leviĝu! Leviĝu!“ kikerikas voĉo malagrabla kaj bone konata.

Mi malfermas la okulojn. Super mi kliniĝas la strigovitroj de Mateo

Fromaĝi, kiu ankoraŭ skuas maldelikate mian korpon tien kaj reen.

Kaj jen staras ankaŭ la kokokrianto, profesoro Sovaĝi kaj tiregas

miajn krurojn. Kaj ambaŭ ili faras tion kun tia fervoremo, ke mi

supozas, ke verŝajne ili freneziĝis. Mi sentas, kvazaŭ mi

vekiĝas post nokto dediĉita al la nigra kato -- alkoholo. Kion

signifas ĉio? La situacio ŝajnas al mi timige fremda. Mi serĉe

vagas en miaj memoroj. Fine mi restatiĝas tiom, ke mi sidleviĝas

kaj demandas dormebrie:

„Kaj la Co?“

„Ni estas meze en ĝi!“ ekkrias Fromaĝi, kiu kuras ekscitite en

la ĉambro tien kaj reen.

„Meze en ĝi!“ konfirmas laŭte la profesoro kaj kuras al la fenestro.

„Ha!“ li kriegas kaj montras tra la fenestro. „Antikva romano!

Malfalsa vivanta antikva romano!“

La krio elektras min. Per saltego mi staras ĉe la fenestro kaj

ankoraŭ ekkonas pinton de vestaĵo, kiu malaperas inter verdaj

arbetaĵoj.

Ŝanceliĝante, mi ekhaltas meze en la ĉambro. Ĉio ŝajnas turniĝi

ĉirkaŭ mi. Mi balbutas:

„Ĉu, ĉu ... ni estas ... en Romo?...“

„Nenia dubo!“ kokokrias Sovaĝi kaj ekpuŝas min kun stranga

petolemo, ke mi faletas denove al la fenestro.

Kaj Fromaĝi frapas mian ŝultron kaj el malantaŭe enoreligas:

„Ĉu vi jam ĵetis rigardon tra la fenestro? Kie restis nia vasta

erikejo, he? Ĝi forbloviĝis simple, ĉu ne? Kaj anstataŭas ĝin

belega parko. Kaj tie la marmora frontono, kiu leviĝas super la

pinioj? He, diru al mi, kio alia estus tio se ne Romo?...“

Post tio li repaŝas. Ravite li frotas la manojn.

„Romo, sendube Romo!“ li parolas. „Kaj sciu, kio estas plej

bela -- la _Co-a_ Romo!“

Mi trankviliĝis.

„Bone“, mi diras decide, „ni do alvenis, ni do elvagoniĝu! Sed

kie restis la sinjorinoj?“

„Ili tualetas.“

„Bone, ankaŭ ni iru lavi nin“, mi proponas, „kaj poste matenmanĝu;

mi ne sentas min bone. Ŝajnas, ke en mi furiozas postebrio. Krome

mia stomako krakas“.

Sed la profesoro faras malestiman geston:

„Lavi! Lavi kaj matenmanĝi! Alveninte en la antikva Romo! Estas

vera honto. Nur homo sen ia filologia sento povas demandi en tia

momento pri tiaspecaj superfluaĵoj!“

Sed mi turnas min al Fromaĝi:

„Aŭskultu! La afero efektive ne estas ŝercinda, se mi restos sen

lava akvo kaj matena manĝo. Supozeble ni hieraŭ drinkegis terure,

ĉar mi sentas, ke mia kapo zumegas.“

Fromaĝi ridetas.

„Nu“, li respondas gaje, „tio ja estas natura. Pripensu nur,

kian vojaĝegon vi faris. La organismo estas skuita...“

„Ĉu vi opinias? --“

„Kompreneble! Korpo kaj spirito estas ŝirataj el la normalaj

vivkondiĉoj, hahaha...“

Kaj li ekridas kun vizaĝo, kiu brilas pro kontentego...

31.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la tradicia ovala tablo.

Saltego trans jarmiloj · 第 4 / 11 段