Maria metas sian manon sur mian buŝon:
„Silentu! Ĉu vi freneziĝis?“ ŝi diras ekscitite. „Dio mia,
se tion aŭdos paĉjo!“
„Ĉu do mi ne laŭdu la filmon?“ mi kriegas kun kolero. „Jes,
vivu la kinotekniko! Kiaj scenoj de homamasoj! Jam delonge mi ne
vidis tiel bonegajn kinematografajn bildojn, sed hodiaŭtempe oni
faras tiajn scenojn en Parizo mirindege --“
La bildoj malaperas. Estingiĝas la blindiga lumo. Kutima helo
lumigas la ĉambron. Silentiĝas ĉio.
Ambaŭ ni turnas la kapon al la ekrano, malantaŭ kiu troviĝas
Fromaĝi. Li elmetas tra la truo sian kapon. Grande kaj rigide
rigardas nin liaj okulvitregoj. Malorde lia hararo pendas sur lian
frunton. Kaj lia voĉo ruliĝas kontraŭ nin kun tondra rido:
„Pravegas vi! Belega filmo, hahaha --!“
Post tio li rampe paŝas el post la ekrano. Denove li rigardas min
tra siaj grandaj vitroj. Li stariĝas piedpinte kaj frapetas mian
ŝultron. Tion farante, li enoreligas al mi konfidence:
„Vi estas grandioza azenaĉo, mia kara!“
20.
„Karaj infanoj!“ diras Fromaĝi kaj fingre kombas sian hararon.
„Ĵus vi vidis la sieĝon de Jerusalemo. Kaj sciu, ke tio ne estis
filmo, sed efektiveco!“
„Li ankoraŭ ne kredas tion, paĉjo!“ diras Maria.
Mi montras embarasan rideton:
„Sinjoro Fromaĝi, vi klarigis al mi tiujn ĉi aferojn ankoraŭ
neniel! Kiel do mi komprenu tiujn mirindaĵojn?“
La okuloj de Fromaĝi ekbrilas.
„Vi estas prava! Efektive, mirindaĵoj ili estas, kiuj ĵus
prezentiĝis al niaj okuloj. Sed ni esploru la aferon ĝisfunde! Ni
rigardu, kiel fartas la aerooptikaj plataĵoj supre; ilia moviĝo nun
post estingo de la Co-lumo devas esti senfunkcia.“
„De la Co-lumo?“ mi ripetas konfuzite. „Kion signifas ĉio? La
aerooptiko, la merkatoraj montriloj kaj nun la Co-lumo ... mi
freneziĝos! mi freneziĝos!“
„Nu, nu“, ridas Fromaĝi. „Kiel mi klarigu tion al vi?“
„Mi helpos, paĉjo“, diras Maria. „Jam li konceptos...“
„Bone!“ konsentas Fromaĝi, „antaŭ ĉio ni nun rigardu la plataĵojn;
jen la ĉefaĵo, ĉio cetera sekvos.“
Tion dirante li ekprenas niajn manojn, kvazaŭ ni efektive estas
infanoj, kaj tiras nin sur la koridoron. Subite li ekhaltas. Li levas
la nazon. Ĉirkaŭflaretas kun ĉagreno en la aero kaj sulkigas
malserene la frunton.
„Karaj infanoj!“ li diras malgaje. „La malbenita pipulo denove
estas proksima kaj vagaĉas tie ĉi. Kiel li nomiĝas ja?“
„Tabakaĉ!“ mi diras serioze.
„Li fumaĉas denove. Vere, tiu homo kaŭzas multe da ĉagreno...“
Komforta ŝtuparo kondukas nin supren. Silente ni surpaŝas la
tegmenton.
La suno staras varmege super ni. Ĝiaj radioj kaptiĝas inter la
sennombraj arĝentaj kolonoj, kies stangaro enaeriĝas kun
trembrilanta fadenaro. Vere, strangegan bildon prezentas tiu ĉi
tegmento. Kaj ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en centra stacio por
senfadena telegrafio. Dometoj iaj, en kiu, staras aparatoj, estas
konstruitaj tie ĉi. Vidiĝas funeloformaj akceptiloj por iaj
atmosferaj influoj.
Fromaĝi rapidemas al aĵo, kiu aspektas kiel gardista dometo. Ĝi
konsistas nur el latunaj stangoj, kiuj estas interligitaj per
trembrilantaj metalfadenaj plektaĵoj. Neniajn fenestrojn ĝi havas.
El ĉiuj flankoj la aero povas penetri libere al interno kaj influi
la vitrajn plataĵojn, kiuj tie estas vicigitaj en rondo kvazaŭ
ĉirkaŭ speco de bobeno.
„Venu tien ĉi!“ vokas Fromaĝi.
„Tio estas la aerooptikaj plataĵoj“, klarigas Maria. „Ĉar
paĉjo trovis la punkton, kiun li serĉis, ili nun ne moviĝas. Kiam
li serĉas la punkton, ili turniĝas.“
Mi metas miajn rigardojn sur la plataĵojn kaj diras nenion.
Sed Fromaĝi frotas siajn manojn kaj konstatas kun ĝojo:
„La Co-a tavolo, kiu kovras ilin, ne difektiĝis. Mi do ne bezonas
renovigi ĝin. La lumo briladas tra ili, ĉu vi komprenas?“
Post tio li ekturnas butonon kaj diras:
„Do, nun brilas la lumo malsupre.“
Tion dirinte, li turnas sin al ni kaj parolas klarige:
„Vi devas scii, ke estas ankoraŭ tre komplike, krei Co-n.“
„Ĉu?...“ mi diras senkomprene.
„Kaj tiun Co malkovris paĉjo!“ krias Maria admire.
„Kaj ne nur la Co-n mem, sed ankaŭ ĝian aplikon“, aldonas
Fromaĝi, „tio signifas: unu specon de ĝia apliko, ĉar ĝiaj
aplikeblecoj certe estas miloblaj!“
Mi staras kaj rigardegas ambaŭ homojn, kies certega sinteno mirigas
min. Mi ne komprenas, kion ili parolas... Miaj genuoj tremas ... io
peza premegas mian kapon, en kies malantaŭa parto sentiĝas pikado.
Estas preskaŭ la sama doloro kiel tiam, kiam mi malsanis. Kaj mi ne
kapablas nun klarigi al mi, ĉu ĝi devenas eble ankoraŭ de mia
malsaneco aŭ ĉu kaŭzas ĝin la suno, kiu ĉi tie kaptas je mia
kapo per ardegantaj radioj.
Sed Fromaĝi ŝajnas tute ne rimarki mian animan malekvilibron. Li
diras:
„Ĉar vi do vidis ĉion, mia juna amiko --“
„Kaj kvazaŭ ekkonis la kernon de la afero --“ daŭrigas Maria
ekprenante mian brakon.
„-- do mi estingas denove la lumon kaj ni iru malsupren“, finas
Fromaĝi kun triumfo, ekturnas ree la kontakton kaj gaje ekprenas
mian duan brakon.
Mi ŝanceliĝas senforte. Mi estas rompita korpe kaj spirite. Ili
trenas min malsupren la ŝtuparon kvazaŭ malfortan malsanulon. Kiam
Fromaĝi rimarkas mian rompitecon, li diras viglige:
„Kuraĝon juna amiko! Nenio okazos al vi!...“
21.
„Helpu --! Helpu --!“
La krio, kiu devenas el la gorĝo de fraŭlino Snob, elektras min.
Mia energio, kiu ĵus sur la tegmento disbloviĝis kvazaŭ pulvoro,
nun ekpuŝegas min antaŭen.
„Kio okazis?“ ekkrias Fromaĝi kaj kuregas la ŝtuparon malsupren.
Ni sekvas lin kun venta rapideco.
Sed kion signifas tio? Ŝajnas ke la domo brulas! Ni kuregas kontraŭ
muron de fumo, kiu morde penetras en niajn okulojn. Ha, tio estas la
pipo de Tabakaĉ!
„Arogantegaĵo!“ kriegas furioze Fromaĝi.
Tra la fumo barakte ŝanceliĝas fraŭlino Snob. Malespere ŝi tordas
la manojn super sia kapo. Ŝajnas, ke ŝi luktas kontraŭ sveno.
„Savu lin! Savu lin!“
„Kiun?“ ni rekrias konsternite ĉiuj samtempe.
„Ta-ba-kaĉ!“ ŝi spiretas, strabe rulas la okulojn kaj malleviĝas,
kaptite de sveneto, sur la stupojn.
Sed Fromaĝi staras ĉe la sojlo de sia laborejo. Li etendas la
manojn kun tragika gesto. Li krias:
„Ha! Arogantegaĵo! Homaĉo, vi kuraĝis per via pipa fumo profani
la sanktejon de l’ scienco! Vi kuraĝis penetri ĉi tien, vi
malbonulo! Senhonta estaĵo, vi!...“
Kun kontentego mi sentas, ke degeliĝas mia glaciiĝinta cerbo. Ĉar
viviga rido leviĝas el profundo de mia animo kvazaŭ suno. Serena
bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj.
De la karto, projektita merkatore, la briletanta fadenplektaĵo
dekroĉiĝis parte. Ĝi pendas super korpo de viro, kiu kaptiĝis iel
en la fadenaro. Ho, kompatinda Tabakaĉ! Kvazaŭ malpura muŝego li
pendetas en la brilanta aranea reto. Li jen fermas, jen malfermas
sian buŝon kiel karpego. Kaj tion farante, li rigardas nin per
malsaĝega rigardo. Kvazaŭ kontraŭstare li premas konvulsie la
manon kontraŭ la muran karton.
La helpokrioj de fraŭlino Snob kunvokis ĉiujn domanojn. Ĉiuj ni
fikse rigardas senvorte la strangan spektaklon.
Fromaĝi volas ĵetegi sin kontraŭ la malfeliĉulon kun furiozaj
krioj. Sed sinjorino Kamilo retenas lin kviete. Ankaŭ mi protekte
starigas min antaŭ la pendantan muŝegon kaj diras kun minaca voĉo:
„Mi ne toleros, ke okazos ia malbonaĵo al mia kara Tabakaĉ!“
Dume Maria deprenas kun delikata mano la metalfadenan reton.
Sinjorino Kamilo kun helpo de la dika kuiristino eltrenas
Tabakaĉ-on. Tiu rigardas nin kun okuloj pro timo vastiĝintaj.
Ŝajnas ke li estas senkonscia. Rapide kaj zorgeme oni apoge kondukas
lin al la laborseĝo de Fromaĝi. Li sidfaliĝas en la seĝon,
klinas la kapon flanken kaj aspektas tute kiel dormiĝonto.
Ĉiuj ni staras kaj ne scias, kion komenci. Nur Fromaĝi kuretas per
siaj mallongaj kruroj tien kaj reen. Liaj trolongaj brakoj rotacias
en la aero kvazaŭ ventmuelilaj flugiloj. Liaj hirtaj haroj flirtas
en ekscitita malordo. Kaj liaj okuloj rondruliĝas malantaŭ la
grandaj strigovitroj. Li indigne krias al la dormanto:
„Vekiĝu, vi, homo -- kiel vi nomiĝas ja?“
„Tabakaĉ“, mi helpas.
Tiam sinjorino Matildo alpaŝas kaj diras kviete:
„Ho, kompatinda Tabakaĉ. Li ja estas tute senpensigita kvazaŭ
hipnota, unue li maldormiĝu...“
Fromaĝi subite ektremas.
„Ha!“ li krias, poste turnas sin al ni. Li kunmetas la manojn
kvazaŭ al preĝo kaj balbutas:
„Karaj geamikoj! Se efektiviĝas en tiu ĉi momento tio, kion mi
antaŭsentis --“
Interrompante sin, li kuregas al Tabakaĉ. Li ŝiras liajn ŝultrojn
tiom, ke la kapo de la bedaŭrindulo pendolas inter la ŝultroj kiel
infanluda baloneto je ŝnuro kaj enoreligas per fortega voĉo:
„Vekiĝu! Vi! Leviĝu! Vi, homo -- kiel vi nomiĝas ja?“
„Tabakaĉ“, mi respondas.
Sed helpo proksimiĝas en figuro de fraŭlino Snob, kiu ankoraŭ pala
pro la antaŭa sveneto, nun eniras kun glaso da akvo. Fromaĝi
malĝentile ŝiregas ĝin el ŝia mano kaj elverŝas la tutaĵon sur
la „pekozan“ kapon de Tabakaĉ. Tiu malfermas la okulojn, glutas
kelkfoje, subite vigliĝas, rigardas nin laŭvice. Poste li leviĝas
kun embaraseto kaj ekstaras antaŭ ni kun humila pentemo.
Fromaĝi rigardas lin kun emocio kaj, kiel ŝajnas al mi, kun amaj
rigardoj. Post tio li paŝas antaŭen, faras ordonan geston:
„Repaŝu, vi ĉiuj!“ kvazaŭ ni estas sangavidaj leonoj, emaj
forŝiri el la manoj de Fromaĝi Tabakaĉ-on, kiu subite fariĝis por
li valoregaĵo. Li starigas sin antaŭ la pekinto. Li ŝovetas la
okulvitrojn kaj parolas kun profunda admiro:
„Mia kara --“
„Tabakaĉ“, mi helpe diras.
„Jes, mia kara Tabakaĉ! Mi suspektas, kie vi estis ĵus. _Kiel unua
vi eniris la Co-an vivon!_...“
22.
Soleno regas en la ĉambro. Mute staras homoj en rondo. Iliaj mienoj
esprimas parte kompaton, parte miregon. Preĝeja atmosfero
ĉirkaŭblovas nin. Ŝajnas, ke super niaj kapoj ŝvebas nevideble,
tamen potence, io grandioza, io, kio estas ankoraŭ nekomprenebla,
sed ĝuste pro tiu sia nekompreneblo fluas kun mistera forto. Mi
sentas, ke io prepariĝas tie ĉi, ke ĝi evidentiĝos nun el la
buŝo de Tabakaĉ, je kies lipoj pendas ĉies rigardo.
Kaj ekparolas Fromaĝi kun solena voĉo:
„Kara Tabakaĉ! Vi estas al ni ĉiuj kara homo. Vi estis unua en la
Co-a vivo. Rakontu do, kion vi vidis kaj travivis. Ni volas scii la
veron! La veron! En la nomo de la scienco, al kiu ĉiuj ni servas, mi
postulas la veron! Kaj por ke ĝi elvenu trans viaj lipoj pli facile,
prenu tion, Tabakaĉ!“
Tion dirante kaj elparolante la nomon kun eksterordinara moleco, li
enverŝas el botelo, kiun zorgeme alportis sinjorino Kamilo,
likvoron. Tabakaĉ avide kaptas la glaseton kaj eltrinkas ĝin per
unu gluto.
„Kaj nun rakontu! Post via rakonto vi ricevos duan“, solene
promesas Fromaĝi.
Tabakaĉ rikanas kaj lekas tre kontente siajn lipojn. Li metas ĵure
la manon sur la koron:
„Sinjora moŝto, nur la puran veron! La fulmo tuj trafu min, la
diablo disŝiru min en la aero milpece, se mi ne diros la veron.
Ruĝa hundo mi estu --“
„Haltu!“ interrompas Fromaĝi. Liaj okuloj fajras pro malpacienco:
„Faktojn! Faktojn!“
Tabakaĉ riverencas humile kaj raportas:
„Jam delonge mi estis scivola pri la sorĉaĵoj de la sinjora
moŝto. Kaj mi volis unue rigardi tra la ŝlosila truo, sed vidis
nenion. Kiam mi aŭdas, ke la gemoŝtoj iras sur la tegmenton, mi
rapidas en la ĉambron. Sed vidas nur la reton kun metalfadenoj kaj
la geografian karton. Nu, mi pensas, kio estas tio? Kaj scivole mi
iom palpumas -- sed la reto restas en mia mano kaj mi iras malantaŭ
ĝin, ĉar mi pensas, ke tiel mi povos alkroĉi denove la reton. Sed
-- kiam la reto pendas sur mia brusto, mi aŭdas tian strangan
zumzumon kaj vidas, ke hela lumo penetras en la ĉambron, mi ne
scias, de kie. Pikpikado trakuras min. Mi volas forĵeti la reton,
sed ne povas, ĉar mi estas kvazaŭ paralizita, poste io trakuras
mian kapon -- mi terure ektimas kaj pensas, kio okazas, ĉu mi
dormiĝas aŭ ne...“
„Mi turnis sur la tegmento la butonon, funkciigis la lumon, kaj la
Co fluis tra la reto --“ turnas sin Fromaĝi klarigante al ni.
„Jes, io fluas tra la reto kaj fluas en min, kaj mi pensas, nun mi
dormas, ĉar mi tuj komencas sonĝi -- jes, mi sonĝas kaj tamen mi
ne dormas...“
„Ha, li nomas ĝin sonĝo!“ diras Fromaĝi kaj demandas: „kaj
kion vi vidis en tiu ĉi -- sonĝo?“
„Tre multajn homojn, grandajn amasegojn. Ili parte marŝas piede,
parte rajdas sur ĉevaloj. Kaj ĉiuj estas tre sovaĝaj. Ili
svingadas siajn lancojn, ke mi devas salti dekstren kaj maldekstren,
ke ili ne trafu min. Mi premas mian dorson al muro, de kiu la homoj
sendas sagojn kiel sovaĝuloj. Kaj efektive ili estis sovaĝuloj.“
„Kaj poste?“ demandas Fromaĝi kun tremanta voĉo.
„Subite ĉio estis finita. La lumo estingiĝis, sed mi ankoraŭ ne
povis moviĝi, kiam la gemoŝtoj venis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis,
ĉu estas mi aŭ ĉu ne estas mi, ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi ne sonĝas,
aŭ kio do okazas al mi...“
Longa silento ekregas post la rakonto de Tabakaĉ. Mi sentas, ke miaj
genuoj komencas tremi. Kion sonĝis tiu homo, tute similas al la
kinematografaj bildoj -- tondre! Per ambaŭ manoj mi ekprenas mian
kapon, en kiu komencas danci la ideoj en freneza rondo. Konfuzego
rotacias en la cerbo. Ĝi turniĝas kvazaŭ muela ŝtonego kaj
pulvorigas ĉiun klaran penson...
Tra la solena silento mi aŭdas la voĉon de Fromaĝi:
„Vi estas brava homo, Tabakaĉ, aŭ kiel vi nomiĝas ja. En via
memoro konservu tiun ĉi momenton, ĉar ĝi estas la plej grava
momento en via vivo...“
Fromaĝi ne finas la frazon. Emocio forte ekskuas lin kaj forprenas
lian spiron. Li ŝanceliĝas al ni...
„Homoj!“ li krias kun sufokita voĉo. „Vi travivis ĵus la plej
gravan momenton de mia malkovrita epoko! Ankoraŭ mi ne kapablas
esprimi per vortoj, kio ĵus okazis!...“
Ni estas ĉiuj same emociitaj. Nur Tabakaĉ staras senkomprene kaj
ŝtelrigardas al la likvorbotelo. Kaj ankaŭ li devas sperti la
malnovan veron: ke multon oni promesas, malmulton plenumas. Sed tiam
ĉi rimarkas Fromaĝi liajn admonajn rigardojn. Li rapidas al la
tablo.
„Prenu, prenu!“ li diras kaj kun larmobrilaj okuloj ŝovas la
tutan botelon sub la brakon de Tabakaĉ.
Kaj Tabakaĉ rikanas pro kontento, ke vidiĝas liaj flavaj dentoj. Li
riverencas iel mallerte kaj -- pafas sin for!...
23.
Ĉiuj ni sidiĝas al ovala tablo.
Mi rigardas ĉiun sidanton laŭvice kaj konstatas, ke ĉiu montras
alian mienon: Fromaĝi solenegon, sinjorino Kamilo fieron (pro la
nova malkovraĵo de sia edzo), Maria entuziasmobrilon, fraŭlino Snob
ofendeton kaj grumblemon (verŝajne pro la okazintaj malagrablaĵoj),
la profesoro senkomprenan malsaĝegon (pardonu!) -- kaj mi? Mi tute
ne montras iun esprimon. Ĉar sur mia vizaĝo aperas mikse teruro,
konfuzo, scivolo, ekscito, emocio kaj anima distaŭzo...
Neniu parolas. Kaj ŝajnas, ke Fromaĝi nun ekludas la rolon de
Tabakaĉ. Ĉar li klinadas la kapon, kvazaŭ dormiĝanto. Kaj jam li
parolas en duona dormo:
„Tiu estis la unua, kiu vivis en la Co-a vivo. Kiel unua homo li
eniris la Co-ujon.“
Fraŭlino Snob rimarkas seke:
„La sorto vere povis elekti pli indan reprezentanton de la
homaro...“
Sed tiu rimarko efikas sur Fromaĝi kiel bombo -- eĉ pli forte ol la
„universitata“. Li eksaltas subite kaj diras kun profunda emocio:
„Mi ne permesas, ke oni parolas pri li en tia maniero. Li estas nun
al mia koro tre proksima!“
Tiam eksplodas mia scivolego.
„Geamikoj!“ mi vokas ekscitite. „Indulgu min! Ni sidas ĉi tie
kiel malsaĝuloj. Ĉirkaŭas nin mallumaj misteraĵoj. Ni rigardas en
malplenecon. Ĉiaj varioj de la Co vagas fantome ĉirkaŭ ni! Ni
sufokiĝos pro nescio!...“
„Ni ĉiuj rajtas pretendi klarecon“, kvietigas sinjorino Kamilo.
„Mateo, parolu -- kaj klare!“
Fromaĝi fingrokombas sian hararon, rigardas kun embaraso en rondo
kaj rediras malespere:
„Ĉu mi kapablas fari tion? Maria, diru vi ion...“
Maria diras kun voĉo, kiu tremas pro la grandiozeco de l’
klarigota problemo:
„Ĉu mi kapablas tion? Sed mi volas helpi. Kaj mi komencas per tio,
ke mi diras: sur la tero perdiĝas nenio. Ĉio restas. Okazas simile,
kvazaŭ ni fotografas en iu ĉambro: ĉio fiksiĝas sur la plataĵo,
eĉ plej malgrava aĵo. Kaj tiamaniere nenio perdiĝas en la vivo:
faroj, agoj, okazintaĵoj -- ili ĉiuj restas kaj -- por tiel diri --
estas fotografataj de la vivo...“
„Per la Co-tavoloj!“ interrompas Fromaĝi. Post tio li rapide
paŝas en la ĉambro. Li rondkuretas kun klarigantaj gestoj ĉirkaŭ
nia tablo kaj plu parolas:
„Kio do, estimataj gesinjoroj, estas tio, kio kvazaŭ absorbas ĉi
tiun vivon? Kio estas tio, kio konservas la vivon por ni nevidebla en
la grandega arĥivo de la naturo? Ĝi estas kvazaŭ fotografita sur
sennombraj tavoloj. Tiujn tavolojn kompreneble ne imagu al ni iel
korpecaj, iel materiaj. -- Ili similas eble al iaj vibroj de la aero,
al iaj novaj ondolongoj -- por paroli radioteknike -- kaj tamen ili
ne estas aero, sed Co! --“
Li ekhaltas kaj ripetas krie: „Co-o-o!“ kaj frapante sian
bruston, ke ĝi resonas obtuze: „Kaj mi malkovris ĝin! Mi
malkovris la Co-n, mi! mi!“
Post tio li plukuras ĉirkaŭ la tablon. Maria anstataŭas lin
dirante:
„Do, tio estas la Co, kiun malkovris paĉjo. Ni havas naturajn
fortojn de diversa speco, kiuj libere efikas ĉirkaŭ ni. Ni konas
nur malmultajn el ili, ekzemple la elektron. Unu el tiaj fortoj estas
Co, kiel paĉjo nomis ĝin, ĉar iun nomon ja devas havi tia aĵo,
kvankam ĝi ne estas aĵo...“
„Silentu! Viaj fuŝklarigoj estas tro komplikitaj!“ li mallaŭdas.
„La afero estas simplega: mi malkovris la Co-n en radiuma radiaro.
Mi sukcesis apartigi la Co-radiojn tiel, ke ili efikas kiel la
X-radioj. Por mallongigo mi nomas ilin la R-radioj. Nun daŭrigu!“
„La R-radioj do“, plu diras Maria kun fervoro, „estas la elfluo
de Co-a ekzisto, kiu ekstere vagas ie, kaj estas la pruvilo por ĉi
tiu ekzisto; ĉar estas kompreneble, se...“
„... se ekzistus nenia Co, do ekzistus ankaŭ neniaj R-radioj, tio
estas ja klara kaj evidenta!“ interrompas Fromaĝi malpacience.
„Nature! Estis do nur solvota la tasko: akiri certajn bildojn el la
Co-ekzisto aŭ Co-vivo, kiu jam pasis kaj tamen ekzistas ankoraŭ.
Oni devis ĝin nur ĝuste apartigi aŭ izoligi. Kaj paĉjo -- ĉar la
radiumo ja estis la mediumo de la apero de la R-radioj -- konstruis
radioaktivajn vitrajn plataĵojn, kiuj -- por esprimi ĝin vulgare --
fotografitaj en la Co, do kvazaŭ fotografitaĵojn daŭrige
fotografas -- por ni videblaj --“
„Sensencaĵo! Fuŝbabilaĵo!“ ekkriegas Fromaĝi kaj ektiras pro
malespero sian hirtan hararon. „La afero estas simplega: Co-vivo
venas sur miajn plataĵojn -- estas direktata kombine kun la R-radioj
en la ĉambron -- R- kaj X-radioj ĵetas komune la bildon sur la
lumigitan facon -- komence ĝi estis la tabloplato, poste la muro --
la Co-ujo viviĝas antaŭ niaj okuloj, eĉ se ĝi estas malnova dudek
mil jarojn. Pa! Per du vortoj mi klarigis la aferon!“
Ankaŭ Maria ekscitiĝas. Ŝi krias kun ruĝaj vangoj, kiuj ardas pro
entuziasmo:
„Kaj ĉar la tuta terglobo partoprenas ja en la Co, paĉjo starigis
la geografian karton por konatiĝi kun la Co laŭplaĉe el ĉiu
punkto de la terglobo. Kaj por kvazaŭ elaerigi la Co-n en unu loko,
kiun oni celas, li faris la metalfadenan plektaĵon, per ĝi tegis la
karton kaj faris la plektaĵon Co-aktiva kaj fiksis sur la karto la
koncernan punkton...“
„... kalkulita laŭ merkatora projekto, ĉar oni povas laŭ ĝi
kalkuli plej facile...“
„... pro tio la merkatoraj montriloj...“
„... kaj jen mi pensis pri Jerusalemo...“
„... li do prikalkulis la punkton...“
„... ĉar mi volis havi scenon interesan el antikva tempo...“
„... kaj krucbatalantoj efektive montriĝis antaŭ la muroj de
Jerusalemo...“
„... sur via belega kinematografa filmo!!“
Fromaĝi celas min per tiu ĉi frazo. Sed tuj li daŭrigas:
„... mi ĉiam antaŭsentis, ke ne nur la okulo de la homo...“
„... sed ke ni korpe devos vivi en la Co...“
„... kaj tiu homo ... kiel li nomiĝas ja?...“
„Tabakaĉ!“ mi krias rapideme.
„... montris al mi la vojon!...“
„... la korpo devas fariĝi Co-aktiva...“
„... li fariĝis Co-aktiva per la metalfadena reto...“
„... kiu falis sur lian korpon...“
„... vivis dum momento en la Co-ujo...“
„... kiam paĉjo funkciigis sur la tegmento la R-radiojn...“
„... vivis inter la krucbatalantoj antaŭ Jerusalemo...“
„... ĉar li estis Co-aktiva...“
„... li eniris kiel unua la mondon de l’ Co!...“
Fromaĝi ekscitiĝas pli kaj pli. Ni ĉiuj saltas de la seĝoj. La
giganta problemo, kiu disvolviĝas antaŭ niaj okuloj, ŝancelas nin
en ebrian staton...
Fromaĝi faras grandan paŝon antaŭen. Li etendas la dekstran manon.
Lia voĉo krias raŭke:
„Ankaŭ ni vojaĝos en ĉi tiun mondon!“
„En la kvaran dimension!“ kokokrias la profesoro.
„Hahaha!“ ridegas Fromaĝi. „En la kvinan, en la dekan, en la
centan dimension, mia kara! _Ĉiuj ni faros la grandiozan saltegon
trans jarmiloj!_ Ni ĉiuj vojaĝos en la grizan pasintecon, kiu
mortis kaj por ceteraj homoj estas historio! Ni penetros en tiujn
pasintajn profundojn -- kaj tamen ne en mortan mondon, sed en veran
viglan vivon! Kaj ni vojaĝos ĉiuj: mi vojaĝos, Kamilo vojaĝos, la
tuta domo, la tuta domanaro kaj ĉiuj niaj karaj geamikoj!“
La profesoro salte stariĝas sur seĝo:
„Vivu la Co!“
„Vivu la vojaĝo!“ bruas ĉiuj responde.
Sed mi kriegas freneze:
„Feliĉan vojaĝon!“ kaj -- elĉambriĝas.
Ekstere mi metas mian ardegantan kapon sub la malvarman fluon de la
akvokonduko...
24.
Nokto!
Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj --
tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj
vastiĝas ... mi tremegas tutkorpe...
Pensoj rampas el mallumo, nevideble, kaŝe ... kaj per malvarmegaj
ombraj brakoj ili premas miajn ardegantajn tempiojn ... ili
ĉirkaŭvagas min kiel kaŝaj ombrotigroj sian rabaĵon...
Ha! En mia ŝveliĝanta kapo kuŝas dinamito! Mi sentas, ke ĉiumomente
eksplodos mia kapo, ke ĝi kreviĝos kvazaŭ sapveziko, ke ĝi disflugos
milpece al ĉiuj muroj de mia ĉambro kaj disfluiĝos en la ... Co!
_Co! Co! Co!_...
Kion diris Fromaĝi?
Ke ni vojaĝos en la Co-n! Ke ni profundiĝos en la pasintecon...
Ha! Ni ĉiuj vojaĝos en la Co-mirindujon. Ni transsaltos la leĝojn
de la vivo. Ni transsaltegos tiujn de la tempo. Kio okazis, denove
viviĝos por ni. Ni mem vivos en la historio, kiu fariĝos por ni
nuntempo!
Ha! En ĉiujn tempojn, en ĉiujn epokojn ni penetros. Ni vidos, kion
vidis neniu hodiaŭulo! Kaj ni esploros malcertaĵojn. Ni promenos en
la marĉoj de l’ pratempo. Ni vizitos la fabelan Atlantidon. Ni
esploros la misterojn de la faraona lando. Kun plezurego ni rigardos,
kiel oni konstruas la piramidojn kaj -- eventuale helpos. Ni admiros
la brilegon de Susa kaj Ekbatana, ĉeestos en la Athena teatro la
unuan prezentadon de l’ „Antigone“. Ni matenmanĝos kun Sokrates kaj
Plato. Ni sciiĝos, kie restis la urboprotekta Pallas de Praxiteles
aŭ la Jupiter de la Kapitolo. Ni vidos Hannibal-on kaj Cezaron kaj
la lastan batalon de la gotoj! Esploros la misterojn de la Borgia,
admiros la ortrezoron de Montezuma, veturos sur la unua lokomotivo
de Stephenson, helpos lin per fakaj konsiloj, aŭskultos prelegon
de Schiller, vizitos Napoleon-on...
Ho, ĉesu fantaziego! Mi freneziĝas, pensante plu. Mia kapo efektive
eksplodos. Sveno ekbalancas min...
Gigantaj, gigantegaj estas tiuj perspektivoj!
Sed la pensoj ne ĉesas turmenti min. Ili alkuregas pli kaj pli
rapide. En tutaj aroj. En novaj formoj. Kvazaŭ frenezaj koboldoj kun
burleskaj vestoj nun ili saltas ĉirkaŭ mi. En groteska fantaziodanco
ili kirliĝas kun diablaj grimacoj. Kaj iliaj flirte flugetantaj
brakoj baraktas ekscitite. El iliaj buŝoj penetras mokokrioj:
Hihi! Vi volas riski la saltegon trans jarmiloj? Hihihi! Ĉu vi
neniel timas? Vi saltos en la pasintan mondon, sed kiu garantias, ke
vi revenos en la nunan tempon? Se malfunkcios io aŭ ne okazos
laŭdezire, vi restos en la Co! Vi devos vagi en la Co-a mondo kiel
mizera fantomaĉo. Vi ne plu estos homo, sed eterna jam ombrulo! Ni
avertegas vin!...
Glacie miaj fingroj ungotenas la litkovrilon...
* * * * *
Kiam griziĝas la mateno, mi ruliĝas el sub la lito.
„Mi vojaĝos en la kvaran dimension! Mi riskos la saltegon!“
Tion kriante kun decida voĉo, mi pugnobatas mian lavan tablon kun
tioma energio, ke rompiĝas mia akvoglaso...
25.
Tabakaĉ -- honora prezidanto!
Mi diris ĉiam: en la domo de Fromaĝi ĉio estas ebla. Ridindegaĵoj
kaj strangaĵoj alternas. Ĉiu tago alportas novan sensacion!
Mateo Fromaĝi kunvokis ĉiujn domanojn al vojaĝa konferenco. Ĉefa
punkto de la tagordo: la celo de la vojaĝo.