Kiu kaj kio estas tiu ĉi fraŭlino? Nu, afero malklara kaj nebula.

Ie ekzistis iam edukejo por junaj knabinoj. Kaj en ĉi tiu edukejo

sinjorino Kamilo kaj fraŭlino Snob estis edukataj kaj instruataj

komune. Kaj el ĉi tiu tempo devenas ilia amikeco. Sed kia

kontrastego inter ambaŭ amikinoj: fraŭlino Snob aspektas, kvazaŭ

ŝi dormis dum siaj „universitataj studoj“ en polvoplena kesto,

kaj sinjorino Kamilo posedas ankoraŭ plenajn kaj rozkolorajn

vangojn. Sinjorino Kamilo vivgaja kaj bonkora, fraŭlino Snob osteca

kaj grumblema. Fraŭlino Snob estas do ĉi tie edukistino kaj

instruistino. Por karakterizo sufiĉu la fakto, ke ŝi estas

maljuneta virgino, kiu studis ĉe la universitato kaj pasie ŝatas

London-an operon...

Tagmezo proksimiĝas. Mia stomako murmuras. Mi sentas jam grandan

apetiton je tagmanĝo. Ĉu hodiaŭ estos io bona ... io speciala?

Efektive la homo ĉiam pensas nur pri manĝado. Sed ĉu estas mia

kulpo, ke la kuiristino Sabino en la domo de Fromaĝi estas fenomeno?

Kaj la manĝaĵoj, kiujn ŝi kuiras, fenomenaĵoj?...

„Ĉu eble vi ne scias, kion oni preparas hodiaŭ por tagmanĝo?“

mi demandas timeme.

Fraŭlino Snob levas siajn okulojn de la libro, kiun ŝi legas.

„Vi parolas nur pri manĝado, sinjoro!“ ŝi riproĉas mallaŭde

kaj daŭrigas la legadon.

Sed mi retenas ŝin.

„Nu, nu,“ mi diras humile kaj flate, „vi ja estas konfidatino

ĉe sinjorino Kamilo kaj certe povos informi min...“

Ŝi ĵetas evidente kondamnan rigardon sur min kaj diras:

„Kapreolaĵo. La dorso de juna cervo.“

Mi ekaŭskultas.

„Oho,“ mi diras. „Vi parolas pri kapreolo kaj cervo en unu

spiro. Tio ĉi ne estas al mi indiferenta. Kapreolaĵon mi tre

ŝatas, cervaĵon malpli.“

„Tio ĉi ja estas samaĵoj!“ ekridas pikece fraŭlino Snob.

„Kio?“ mi vokas mirigite. „Kapreolo kaj cervo ja estas bestoj

diversaj.“

Fraŭlino Snob levetas la nazon kaj asertas seke:

„La kapreolo estas ido de cervo!“

„Kio?“ mi demandas kaj rigidiĝas pro miro, „vi ŝercas, fraŭlino!

Ĉiu bubo kaj infano scias, ke cervo kaj kapreolo estas malsamaj

specoj.“

La skandalaj natursciencaj scioj de fraŭlino Snob svenigas min.

Ŝi silentas, nerveme foliumas en sia libro kaj ignoras mian

kontraŭdiron. Tia konduto tre kolerigas min. Ĉu mi povas toleri, ke

tia skandala eraro plu ekzistu kaj kiel fia lekanto plu kreskaĉu? Mi

devas elŝiri ĝin radike!

„Vi tre eraras,“ mi diras laŭte, „kaj vi konfesos mem...“

Tiam ŝi ekkrias triumfe:

„Kion vi volas? Mi ja studis ĉe la universitato!“

Pum! Kvazaŭ bombo frapegas en mian turmentatan cerbon tiu ĉi

„universitato“ kaj detruas senkompate ĉiujn miajn cervohipotezojn.

Ĉiam eksplodas tiu bombo, kiam fraŭlino Snob troviĝas sur erara

vojo. Ĝis nun neniu esploris, ĉe kiu universitato studis fraŭlino

Snob kaj -- kiajn studojn ŝi faris en tiu ĉi mistera loko. Sed

estas fakto, ke la „universitato“ estas bombo, kiun fraŭlino

Snob kutimas ekĵeti kontraŭ la senkulpajn kapojn de tiuj homoj,

kiuj kuraĝas kontraŭstari ŝiajn ofte absurdajn asertojn...

Mi eksilentas kun rezigno kaj fraŭlino Snob reklinas sin triumfe.

Antaŭ nelonga tempo ni parolis pri la mondpotenco de l’ antikvaj

romanoj. Fraŭlino Snob kuraĝis aserti, ke la romanoj akiris tiun

ĉi potencon pro tio, ĉar ili vivadis fidele laŭ la biblio. Kaj

kiam mi deklaris, ke la romanoj ankoraŭ tute ne konis la biblion,

ĉar tiu ĉi libro ankoraŭ ne estis presita, ŝi moke tiris supren

siajn brovojn kaj -- ekĵetis sian bombon! Kaj post tio neniu plu

kontraŭstaris, ĉar -- kiel ŝajnas al mi -- neniu el ni studis ĉe

„tia“ universitato...

Jes, nun vi scias, kia estas fraŭlino Snob! Sed estu certaj, ke mi

ne permesas, ke ŝi rabus al mi la apetiton je la kapreolaĵo per

tiaj aferaĉoj...

14.

Mi estas freneziĝanta!

La cervohipotezo de fraŭlino Snob ne volas elkapiĝi. Kaj kio estas

plej freneziga kaj stranga: neniu en la tuta domo volas diri al mi,

kiu pravas! Skandalo! Sed ĉar oni konsideras la universitatajn

studojn de fraŭlino Snob, oni pli inklinas al ŝia hipotezo. Ke

ĝenerale ĉi tiu hipotezo estas ankoraŭ problemo...

„Sinjoro profesoro!“ mi vokas laŭte kaj senspire kuras al la

arbareto.

La profesoro Sovaĝi ekhaltas mirigite. Lia senhara kapo brilas en la

suno kiel granda bilarda pilko. Lia frunto sulkiĝas konstante,

kvazaŭ li cerbumas ĉiam pri plej malfacilaj problemoj. Tial lia

vizaĝo aspektas ĉiam malserene...

„Kio okazis?“ li demandas scivole.

Fervore mi disvolvas al li la cervohipotezon de fraŭlino Snob. Ke li

decidu kaj ke volonte ni ambaŭ submetos nin al lia kompetenta juĝo.

„Tio ĉi estas afero, kiu ne apartenas al mia fako,“ li diras kaj

faras malgravigan geston. „Tio ĉi estas bagateloj, pri kiuj ne

penindas paroli. Sed jen estas aferoj multe pli gravaj. Kaj pripensu,

ke mi feliĉe povas hodiaŭ diri al vi, ke mi starigis novan gravan

hipotezon. Vi ja konas tiun pri Odyssevs, ĉu ne?“

„Mi opinias ĝin erara,“ mi diras sincere.

„Kio?“ li ekkrias incitite. „Vi ne kredas je ĉi tiu hipotezo?“

„Argumenti...“

„Hipotezon oni neniam povas argumenti,“ rediras la profesoro

mallaŭde. „Sed vi ja bezonas nur rigardi la novgrekan lingvon, kaj

vi trovas sufiĉajn argumentojn...“

„Nu, kaj la nova hipotezo?“ mi demandas scivole.

„Grandiozega, mi diras!“ li krias. „Pripensu, ke mi eltrovis

post longa scienca esploro de la latinaj praskriptoj, ke la romanoj

parolis la konsonanton ‚c‘ ne nur antaŭ a, o ktp. kiel ‚k‘,

sed nepre ĉiam kaj ĉie. Do ‚Kikerono‘, ‚Kezaro‘ ktp.“

„Tion mi ne kredas,“ mi diras. „Ankaŭ tiun ĉi hipotezon mi

opinias erara. Mi restas konvinkita, ke la antikvuloj parolis

‚Cicerono‘...“

„Vi estas grandega malsaĝulo, se vi ne kredas tion!“ krias

furioze Sovaĝi. „Oni parolas Kikerono, ĉu vi komprenas?!“

„Ne, Cicerono,“ mi vokas.

„Kikerono!“

„Cicerono!“

„Kikerono!“

„Cicerono!“

„Kikerono!“ kriaĉas la profesoro.

„Cicerono!“ mi rediris trankvile.

„Ki-ke-ro-no!“ li krias laŭte.

„Ĉu vi estas koko?“ mi demandas moke.

„Kikerono!“ respondas Sovaĝi.

Furioze li kuras en la arbareton, kie fraŭlino Snob -- gardu min

Dio! -- ripozas en hamako.

„Fraŭlino Snob!“ li krias senspire. „Oni parolas Kikerono!“

Fraŭlino Snob aprobe klinetas la kapon al la profesoro kaj diras kun

rideto: „Vi estas prava. Mi studis ĉe la universitato!“

Kiam mi ekaŭdas tion, mi forkuregas kun teruro, dum la profesoro kun

moko kaj triumfo postsendas al mi sian „Kikerono“...

Depost tiu tago la profesoro ĉiam kaj ĉie „kikerikas“ sian

novan hipotezon kaj mi devas konfesi, ke mia cervohipotezo tre perdis

jam je aktualeco.

Sed mi ĵuras, ke mi pendigos iam la profesoron ... je lia propra

hipotezo!...

15.

Du fumkolonoj leviĝas al paca vespera ĉielo.

La unua, la pli granda vekas en mi senton de oportunsereno. Ĝi venas

el kamena tubo de oblikve-kontraŭa domo kaj anoncas, ke oni preparas

en la kuirejo bongustan vespermanĝon. La kuiristino Sabino jam

delonge okupas en mia koro specialan lokon; ĉar ŝi kuiras bonege

kaj mirinde. Mi estas konvinkita, ke ŝi kuiras tute laŭ propraj

receptoj, kiujn ŝi mem eltrovis kaj elprovis kun genia kuiristina

spirito...

La dua fumkolono estas malpli agrabla. Kvankam ĝi ne penetras ĝis

mi, ĝi tamen kreas en mia stomako malagrablan senton. Ĝi devenas el

la pipo de mia amiko Tabakaĉ, la nenionfaristo. Jen, li staras, laŭ

sia maniero apogita je la aŭtomobileja pordo kaj tute profundiĝis

en interparoladon kun Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto...

Serena paca bildo, kiun mi ĝuas tra fenestro de mia ĉambro. Se mi

estus pentristo, mi nepre pentrus ĉi tiun belegan naturvidaĵon...

Ho jes, ĝuego estas vivi en la oazo de Fromaĝi. Oni estas ĉi tie

libera kaj senkatena. Ĉiu povas fari kaj ne fari, kion ajn li volas.

Al la ĉefaj manĝoj vokas sonorilo. Kiu venas, ricevas bonegan

manĝon, kiu forestas, simple ricevas nenion.

Fromaĝi eksperimentadas. Jam depost tri tagoj li ne aperis ĉe

tagmanĝo. Sovaĝi kove sidas super novaj hipotezoj. Li ankoraŭ

verkas sian libron „De praulo ĝis radiohomo“ kaj nun feliĉe

finis la „antaŭparolon“. Sinjorino Kamilo estas plene okupita

per la mastrumado. Fraŭlino Snob ankoraŭ aŭskultas London-an

operon (pro kio ŝi estas en konstanta batalo kun la profesoro, kiu

ne toleras muzikon) aŭ perdiĝas ie kun libro. Kaj fraŭlino Maria

aliĝas al mia societo. Kaj mi -- nu, mi estas ravita pri tio kaj

ignoras la multajn „shoking“, kiujn fraŭlino Snob ĵetas kontraŭ

mian kapon. Nu, al maljuna virgino oni tion pardonas volonte. Mi ja

estas tute certa, ke ŝi tion faras pro nura ĵaluzo!...

Depost kelkaj tagoj mi denove veturas aŭtomobile. Sinjorino Kamilo

minacetas per fingro kaj ridetas bonkore:

„Prefere ne faru tion, sinjoro Kovalo! Ĉar povas okazi io simila

kiel tiam...“

„Trankviliĝu panjo, jam mi atentos, ke li veturos tute malrapide

kaj malsovaĝe,“ diras Maria.

Kaj vere, mi veturas tre malrapide, depost kiam Maria sidas apud mi.

La aŭtomobilaj ekskursoj ja...

Diable! Mi devas terni. Kia odoraĉo?

Mi rimarkas, ke de malsupre fumkolono leviĝas tikle rektege en mian

nazon. La fumo venas el la pipo de Tabakaĉ, kiu, nenion suspektante,

starigis sin sub mia fenestro.

Kun teruro mi fermas la fenestron...

16.

Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Ĝi fluas de tegmentoj kaj muĝas

strange en la defluiloj. Lagetoj formiĝas en la korto, de kiu

forrifuĝis ĉiuj kokbirdoj.

Ni sidas en la komforte kaj agrable aranĝita legoĉambro: Maria en

balanca seĝo, mi en profunda, oportuna apogseĝo. Miaj rigardoj

glitas de la kameno, en kiu bruletas ruĝa hejmeca fajro, al la

masivaj kverkaj ŝrankoj, en kiuj staras libro apud libro en longaj

ordaj vicoj. Iliaj titoloj, kiuj ore brilas sur iliaj dorsoj,

evidentigas, ke ĉi tie loĝas granda sciencisto. Pri ĉio oni povas

trovi tie ĉi: ĉu pri medicino, ĉu pri naturscienco, ĉu pri

ĥemio, ĉu pri maŝintekniko... vere, eminenta sciencisto estas tiu

viro, kiu senlace sidas en siaj laborejoj kaj esploradas kaj

malkovras iajn novajn elementajn fortojn de l’ naturo... kaj

ĝojas, ke la mondo ne malhelpas lin, ke la homoj, kiuj ne komprenas

la signifon de l’ sciencoj, estas malproksimaj...

Dume tie sidas juna knabino, kiu sopiregas homojn. Ete balanciĝas

ŝia seĝo. Ŝi estas vestita per simpla modesta vestaĵo. Ŝi ne

konas la pompon, kiun surmetas moderna virino por inciti la pasion de

viroj. Kaj tamen aŭ -- ĝuste pro tio ŝi estas pli ĉarma kaj bela

ol ĉiu virino, kiun mi renkontis dumvive. Ŝi ne efikas per afektaj

incitiloj, ŝi estas vera ido de l’ naturo. Ŝi ne konas tiun

ridindan flirtan konduton kaj knabinan ridon, kiu rezultas el

malĉastaj avidoj. Libere kaj nature ŝi parolas pri temoj, kiujn la

ekstera mondo konsiderus ŝokaj. Kaj ŝia sopiro al ĉi tiu mondo?

Ĝi ne sekvas de iaj malnoblaj pensoj aŭ imagoj. Ĝin kaŭzas tute

nature la izoleco, en kiu ŝi elkreskis. Nenion ŝi scias aŭ

suspektas pri la malboneco de la mondo.

Mirinda infano estas Maria. Mi volus kompari ŝin kun libro, kies

paĝojn mi turnadas unu post alia. Kaj sur ĉiu paĝo mi legas novajn

mirindaĵojn. Kaj mi estas tiom mirigita kaj konfuzita de la infana

pureco kaj natura mondkompreno, kiun brile respegulas ĉiu paĝo, ke

mi ne kuraĝas marĝene noti kaj ŝanĝi la tekstojn laŭ vidpunkto

de hodiaŭa modernulo...

Pluvo plaŭdas kontraŭ vitrojn. Senmove mi sidas kaj aŭskultas

ĝian monotonan kanton. Kaj rigardante la belan knabinan kapon,

klinitan super libro, mi profundiĝas en melankoliajn verkistajn

revojn. Miaj verkoj, kiujn mi komencis hejme, nun kuŝas forgesitaj.

Semajnoj pasis kaj mi ankoraŭ ne pensas pri hejmena reveno. Laboro,

laborego atendas min en tiu dua mondo, laboro, famo, gloro ... kaj

tamen, tamen ... ne, ne, mi ne volas pensi pri tio. Mi timas, ke mi

devos reiri en ĉi tiun modernan mondon, el kiu mi venis, inter tiujn

malbonajn homojn ... mi timas kaj malgajiĝas pensante tion...

Ŝi ĉesas legi. Levante siajn brunajn okulojn kun tiuj longaj

revemaj palpebroj, ŝi rigardas en la pluvon. Poste ŝi diras:

„Mi legas libron, en kiu la aŭtoro skribas multon pri literaturo.

Sed kio estas literaturo? Diru al mi, klarigu tion, mi petas...“

Mi vekiĝas el miaj malgajaj revoj kaj respondas:

„Ĉu mi scias tion?“

„Eh, ne ŝercu!“ ŝi insistas. „Vi certe scias tion, vi ja mem

diris al mi, ke vi estas verkisto...“

Malrapide mi leviĝas. Mi fiksas miajn okulojn sur ŝian vizaĝon kaj

diras tre malgaje:

„La literaturo jam mortis.“

„Mi ne komprenas...“ ŝi diras konfuzite.

„Tion komprenos nur vera verkisto. Vi komprenos tion neniam ...

neniam!“

Mi paŝas al la fenestro. Dum momento silento regas en la ĉambro. Mi

rigardas fikse en la pluvogrizan ĉielon. Kaj mi sentas en mia

interno amaran doloron. Kiel mi komprenigu al ĉi tiu senkulpa kaj

nesperta hominfano tion, kio nun ondas en mia brusto? Kiel mi sentigu

al ŝi tion, kio vunde ŝiras mian koron?...

Mola blanka brako tuŝas mian ŝultron. Kaj mallaŭta kompatema voĉo

diras:

„Kial, diru kial vi ne volas klarigi al mi, kion la homoj komprenas

sub literaturo?“

„La homoj?“ mi diras malŝate. „Ili estas kulpaj, ke la literaturo

mortis. Iam, iam, antaŭ longaj tempoj, la homoj komprenis kaj

sciis, kio estis literaturo. Ili sentis, ke la literaturo estas

io, kio kondukas la homon sur pli altan kulturan nivelon. La

verkistoj iam klopodis per la potenco de sia voĉo veki en homoj

komprenon kaj emon je bono kaj belo. Ili edukis la homojn, ili tiris

ilin el la profundo de teraj zorgoj kaj malĝojoj en ĉielajn sferojn

de feliĉo kaj sereno, en kiuj ili mem migradis. Ili konstruis la

mondon per la literaturo, ili kreis en siaj verkoj lumajn figurojn,

ke la mondo aspiru imiton! Ho, feliĉaj tempoj, en kiuj verkisto

povis verki tiel, kiel li sentis en koro.

Sed la literaturo mortis. La homoj mem sufokis ĝin. Hodiaŭ la

granda mondo moke levas la ŝultrojn pri tiaj antikvaj verkistoj.

Hodiaŭ la homoj jam ne migras en tiuj altaj sferoj. Ha, kaj la

verkistoj? La verkistoj, la sklavoj de la moderna publiko, sidas en

mallumaj profundoj. Ili klopodas kaj devigite klopodas tiri la homojn

pli kaj pli profunden en voluptajn abismojn. Per ŝajna belo kaj

maskita bono ili plenigas siajn librojn kaj la homoj ĝojas kaj

aplaŭdas tiujn verkojn, kiuj plej lerte vekas malnoblajn

instinktojn. La verkistoj hodiaŭaj malkonstruas la mondon, ili

detruas ĉion, kio vere estas nobla kaj bela, kaj predikas modernan

moralon. Literaturo ili nomas tion. Sed mi diras, ke la literaturo

mortis...“

Mi silentas. Per grandaj miraj okuloj rigardas min Maria. Poste

mallaŭte kaj hezite venas de ŝiaj lipoj demando:

„Kaj vi, vi, kion verkas?...“

Delikate mi deprenas ŝian brakon de mia ŝultro. Kaj malgaje

rigardante en ŝiajn timigitajn okulojn, mi diras kviete:

„Ni ne parolu pri tio...“

„Kial ne?“

„Ĉar tio ŝiras mian koron...“

„Mi konsolos vin...“

„Ne, lasu...“

Maltrankvile mi paŝas de la fenestro kaj ŝanceliĝas laŭlonge de

la kverkaj ŝrankoj. Libroj, libroj staras tie ĉi ... nur bonaj

libroj, ĉar sciencaj ... nun mi komprenas la malŝaton de Fromaĝi

kontraŭ homoj ... ankaŭ mi malamas ilin ... kaj se mi devos reiri

al ili?...

„Ĉu mi kolerigis vin?“ demandas Maria. „Venu, estu gaja kaj

senzorga. Vi ne rigardu la vivon tra nigraj vitroj...“

Mi returnas min. Rideto kuras trans mian vizaĝon. Kial pensi pri

malserena morgaŭo? La hodiaŭo ankoraŭ estas bela. Mi tenu ĝin per

fortaj manoj. Revema nekonita sorĉo fluas de ŝia infana pureco. Ĝi

venas super min kiel nebulo kaj vualas ĉiujn miajn sentojn kaj

pensojn per sveniga dolĉo. Mi paŝas al ŝi. Mi metas miajn manojn

sur la tremantajn knabinajn ŝultrojn. Kaj dum miaj rigardoj

profunde penetras en ŝiajn brilantajn grandajn okulojn, miaj lipoj

formas unu vorton:

„Maria!...“

17.

Mi forlasas mian ĉambron. Kaj dum mi apogiĝas je la galerio enpense

kaj rigarde profundiĝas en la vastan vitran halon, parolas malantaŭ

mia dorso senlime kvieta voĉo de virino:

„Kara sinjoro Kovalo! Vi farus al mi grandan komplezon, se vi pli

zorgemus pri mia edzo. Sciu, ke Mateo sidas en sia eksperimentejo jam

depost tri tagoj kaj ne estas eligebla. Provu do, ellogi lin al

vespermanĝo.“

„Tio estos por mi plezurego“, mi respondas afable. „Li ja

laboras super mia ĉambro, ĉu?“

„Vi supozas prave, iru nur supren...“ kuraĝigas kun rideto

sinjorino Kamilo. Kaj haltante meze sur la ŝtuparo ŝi postvokas

min: „Kaj nepre ne forgesu la vespermanĝon!“

Heziteme mi haltas antaŭ pordo, sur kiu estas fiksita malgranda

ŝildo kun la litero R. Mi malfermas la pordon. Hu! En la sama

momento mi ŝancele falas en teruran mallumon. El dua ĉambro, kies

pordo estas duone malfermita, radias blanka lumo. Mi faletas trans

aron de grandaj aĵoj, kiuj kuŝas sur la planko, kaj fine

tramallumiĝas al ĉi tiu lumo.

Mi enpaŝas ejon, kies muroj estas malhelaj kaj vidigas nenion. Nur

en mezo de ĉi tiu nigra ĉambro staras granda blanke lakita ronda

tablo. De la plafono brilas intense blanka lumfonto, kiu staras sur

la tabloplato kiel granda blanka konuso. En ĉi tiun lumofacon subite

sian kapon metas Fromaĝi kaj rigardadas senparole kaj senmove per

siaj grandaj strigovitroj la platon.

Mi paŝas pli proksimen. Kvazaŭ hipnote pendas miaj rigardoj je ĉi

tiu blanka ebeno, sur kiu subite ekdancas iaspecaj misteraj ombroj.

„Ah, estas vi, juna amiko“, diras Fromaĝi rimarkante min, kaj

ŝovetas distrite siajn okulvitrojn. „Tre bone, ke ankaŭ vi

vizitas min. Vi travivos aferegojn, hometo! Rigardu nur, tio estas la

unuaj aperaĵoj, kiujn kreas la novaj aerooptikaj plataĵoj. Ili

estas nature treege intensigitaj per la radioaktiva lumo, kiun mi

funkciigis, ĉu vi komprenas?“

„Jes“, mi diras kaj komprenas nenion.

„Bone“, li daŭrigas. „La plej grandan malfacilaĵon kaŭzas la

merkatoraj montriloj. Ili ne funkcias ankoraŭ ĝuste. Sed provadi

oni devas, eksperimentadi, jes...“

Ankaŭ mi klinas mian kapon sur la blankan tabloplaton. Por konfesi

la veron, mi ne scias, pro kio mi faras tion. Pri kio do temas ĉi

tie? Kion signifas ĉi tiu ombrodanco?

Timeme mi ŝtelrigardas la vizaĝon de Fromaĝi. En tiu ĉi momento

mi ne scias, ĉu tie staras antaŭ mi frenezegulo aŭ efektiva granda

eltrovanto kaj malkovranto.

„Jes“, mi diras, por paroli ion, „la merkatoraj montriloj

ankoraŭ tute malfunkcias.“

„Oho!“ diras Fromaĝi kviete. „Malfunkcias, vi ne diru, sed ne

ĝuste funkcias, ĉu vi komprenas? Sed mi ĝustigos ilin. Pri tio ne

timu!“

Tion dirante, li paŝas al nigra muro kaj turnas kontakton.

„Rigardu tien ĉi!“

Mi levas la okulojn. Ĉi tiu muro estas kovrita de geografia kartego

de la terglobo laŭ projekto de Merkator. Mi rimarkas, ke delikata

plektaĵo de orbriletanta metalfadenaro estas fiksita super la

karto. Ĉi tiu orplektaĵo fulmas en la akra blanka lumo. Je unu

punkto ĝi densiĝas laŭ maniero de aranea reto. Kaj el ĉi tiu

aranea reto elstariĝas kelkaj montriloj kaj ĉiuj montras sur pli

malgrandan facon de la karto. Mi ekkonas, ke tio estas Palestino kaj

diras al mi, ke ĉi tiuj montriloj evidente estas la „merkatoraj.“

„Ili devas esti tiel malkomunigataj,“ parolas Fromaĝi kvazaŭ al

si mem, „ke ili ne estas plu influataj de la tavoloj, kiuj kuŝas

ekstere de tiuj per la plataĵoj influitaj“.

„Jes“, mi diras kaj ree klinas min senkomprene super la ombroĥaoson

sur la tabloplato, „ĉar en alia okazo estiĝas tia konfuzaĵo kiel

ĉi tie“.

„Vi estas tute prava!“ ekkrias Fromaĝi ĝojigite. „Vi estas

eksterordinare klara homo! Kompreneble, nesufiĉa izoligo nepre

kaŭzas tian konfuzegon, kian ni vidas tie ĉi. Sed, ju pli longe vi

rigardos, des pli vi komprenos el ĉi tiu ombroĥaoso!“

Kun pli granda atento mi rigardegas la tabloplaton. Kaj strange: mi

ekkonas diversaĵojn. Jen, ĉu tio ne estas homaj figuroj, kiuj

ekaperas el la dancetanta ombraro? Sed rapide, kiel ili venis, ili

denove disfluiĝas kvazaŭ en fumo. Poste ŝajnas al mi, ke subite

elstariĝas el la ĥaoso muroj de urbego...

En tiu momento Fromaĝi fortege ekboksas mian flankon.

„Ha!“ li kriegas subite. „Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin?“

„Kiun? Kiun?“

Lia mano montras kun ekscitita gesto sur ombraĵon, kiu estas klare

ekkonebla kiel rajdanto. Efektive, rajdanto en blanka flirtanta

mantelo.

„Ha!“ krias Fromaĝi ankoraŭfoje kaj preskaŭ metas sian nazon

sur la rajdant-fantomaĵon. „Ha, malfermegu nur viajn okuletojn,

juna amiko! Rigardu nur la ombron precize, kiu ĉi tie saltetas sur

la tablo...“

En tiu ĉi momento eksonas la sonora laŭta bato de sonorilo kaj

anoncas la manĝohoron.

Mia stomako krakas. Mi ekprenas la brakon de Fromaĝi.

„Ĉu vi aŭdas? La sonorilo sonas“, mi diras.

„Kiu sonorilo?“ li demandas distrite.

„La sonorilo, kio vokas nin al vespermanĝo,“ mi enoreligas al li

kviete sed insiste.

Li longe ekĝemas, deŝiras sian nazon de la rajdant-fantomo,

ŝovetas siajn okulvitrojn kaj rigardas min kun kvieta kompata

rideto:

„Jes, juna amiko, mizera estas la aranĝo, ke la korpo havas

bagatelajn pretendojn, kiujn ni sklave devas plenumi...“

Post tio li turnas kontakton. La lumo estingiĝas subite. Nigra nokto

ĉirkaŭas nin. Kroĉe tenante unu la alian ni ŝanceliĝas eksteren...

18.

Ni promenveturas: Maria kaj mi!

Preskaŭ ĉiun tagon mi eltiras mian veturilon, dum Karolo kun

diskreta rideto plenigas la rezervujon per benzino. Kaj poste ni

forflugas en la sunan lumon...

Verdire mi ŝatus veturi per aeroplano. Sed Fromaĝi ne permesas, ke

ni flugus sen Karolo. Kaj tio ĉi ne plaĉus al mi, nu kompreneble...

Sed mi trovis kelkajn kilometrojn malproksime de nia domo verdan

arbareton kun herbejo, kie plaŭdas vigla rivereto. Tien ni ekskursas

ĉiutage.

Kaj ripozante sur la flortapiŝo, ni sentas nin feliĉaj naturinfanoj.

La suno brilas varme tra la verdaj branĉoj. La rivero plaŭdas en

arĝentaj sonoj. Super ni la birdoj kantas amajn melodiojn. Kaj ni

revas...

„Maria“, mi demandas delikate, „ĉu vi ankoraŭ sopiras la

grandan bruan urbon?“

Ŝiaj belegaj okuldiamantoj rigardas min reveme.

„Ne! Ne!“ ŝi respondas mallaŭte. „Nun ne.“

„Mi scias, kion vi sopiris“, mi diras malrapide. „Mi scias, pri

kio vi revadis tage kaj nokte. Ĉu mi diru tion?“

„Diru, diru“, ŝi petas kun ardantaj vangoj, „sed tute mallaŭte...“

„Amon vi sopiris, Maria,“ mi diras kun tremanta voĉo. „Vi

serĉis homon, kiu povus ami vin kaj kiun vi mem amus. Maria, mi bone

laŭsentas viajn knabinajn revojn. Mi scias, kiom vi devis soifi. Kaj

diru, ĉu iam vi kisis viron?“

„Neniam“, ŝi spiras kaj ruĝiĝas.

„Neniam“, mi ripetas mallaŭte.

Ni silentas. Niaj koroj estas plenplenaj je konfesoj, kaj ni

silentas. Mi observas ŝin. Kaj dum mi rigardas ŝin, mi raviĝas je

ŝia beleco. Tamen mi ne kuraĝas tuŝi ŝin. Tiu ĉi knabino kuŝas

kvazaŭ pura rozo inter la multnombraj floroj. Se mi kisus ŝin, mi

rompus tiun rozon. Ĉu mi rajtas rompi ĝin? Nur hazardo venigis min

ĉi tien en la domon de Fromaĝi. Kio? Se alia venus, tiu havus

samajn ŝancojn kiel mi. La knabino, kiu kreskas sola en dezerto, ja

soifas lipojn de ĉiu viro...

Mi volas paroli al ŝi, sed mi silentas. Reve mi fermas la okulojn.

Mi ne scias, kiel longe mi tiel kuŝis. Sed subite mi sentas varman

spiron apud mia vango. Kaj kiam mi levas la palpebrojn, du malhelaj

okuloj tute proksime estas super mi. Ili ŝajnas al mi kvazaŭ

profundaj arbaraj fontoj. Kaj la ruĝaj lipoj, kiuj vane sopiregis

kisojn, flustras:

„Mi amas vin!...“

Kaj dum knabinaj manoj ekprenas mian kapon, lipoj freŝaj nekisitaj

premas en la miajn longan svenan kison...

19.

Mateo Fromaĝi sorĉas!

En malluma laborejo li prezentas siajn sorĉaĵojn. Kiam mi alpaŝas

mallaŭte, mi rimarkas Maria-n, kiu sidas sur seĝo meze en la

ĉambro. Ŝiaj grandaj okuloj rigardas blankege lumigatan muron.

Mallaŭte mi sidiĝas apud ŝi.

Malantaŭ ni Fromaĝi bruas post ekrano, el kiu tra truo estas

projektata la lumo sur la blankan ebenaĵon.

„Maria!“ mi diras mallaŭte. „Fine mi trovas vin. Ni ja volis

promenveturi.“

„Poste, poste, mia kara,“ ŝi respondas.

„Kial?“ mi demandas kun ekmiro. „Kion do vi volas ĉi tie?“

„Paĉjo prezentas interesegaĵojn,“ ŝi diras kaj rigardas kun

streĉita atento la blankan facon. „Atentu nur, mia kara, kaj estu

obeema. Li tuj montros al ni scenon el Jerusalemo dum tempo de la

krucobatalantoj...“

„Ah, efektive tio estas interesa.“

En tiu momento Fromaĝi krianoncas el post sia ekrano: „Tuj la

prezentado komenciĝos! Atentu!“

Kun granda atentostreĉo mi rigardas al la blanka faco.

Antikva urbo ekaperas: Jerusalemo! Alruliĝas amasegoj da soldatoj.

Ĉiuj ili portas potosimilajn kaskojn fermitajn. Ili svingas siajn

lancojn kun kuraĝa vervo. Tie kaj tie ĉi unu falas teren. Flirtas

en vento blankaj manteloj, sur kiuj brilas ruĝa kruco. Sur la muroj

de la urbo ekaperas defendantoj. Inter muraj elstaraĵoj ili kuras

kun fervoro tien kaj reen. Kaj ĉio ĉi okazas tute laŭnature. Vere,

amasegaj scenoj de giganta beleco!...

Ĉi tiuj mirindaj scenoj ravas min tiom, ke mi laŭte aplaŭdas pro

entuziasmo kaj ekkrias kun infaneca ĝojo:

Saltego trans jarmiloj · 第 2 / 11 段