JEAN FORGE
SALTEGO TRANS JARMILOJ
Romano originale verkita
[Devizo: Ni fosu nian sulkon]
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1924 BY FERDINAND HIRT & SOHN, LEIPZIG
MADE IN GERMANY
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
ANTAŬPAROLO
Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi do
esperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj.
Romanoj de simila speco ekzistas diversaj en naciaj lingvoj. Ili
incitis mian fantazion, precipe ideoj de D-ro Oelwein, kies motivo --
kun lia afabla permeso -- estis parte mia gvidanto.
Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kaj
malkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj -- kion mi
nepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano -- _facile komprenebla
por ĉiu!_
Pri tio lasta mi klopodis speciale. Ke la romano do trovu multajn
amikojn!
_Jean Forge._
ĈEFAJ PERSONOJ DE LA ROMANO
Mateo Fromaĝi, eksperimentisto kaj inventisto
Sinjorino Kamilo, lia edzino
Maria, lia filino
Profesoro Sovaĝi, lia amiko
Fraŭlino Snob, edukistino
Tabakaĉ, nenionfaristo
Karolo, aŭtomobilisto kaj servisto
Cili, ĉambristino
Sabino, kuiristino
Sinjoro Kovalo, verkisto
ENKONDUKO
Horloĝo super mia skribtablo ekparolas per kvinobla bato:
„Kvina horo! Ĉu vi ne ĉesos skribi?...“
Tiam mi forĵetas la plumon kaj eksaltas. Enpense mi foliumas la
skribitajn paĝojn, kiuj kuŝas sur la skribotablo...
Kio? Ĉu estas eble? Ke mi sidis la tutan nokton super mia
manuskripto? Tion mi tute ne rimarkis kaj -- por konfesi la veron --
mi estus verkinta ankoraŭ ĝis tagmezo aŭ pli longe. Efektive,
forte ekkaptis min mia nova romano „La ombro“, kiun mi ĵus havas
„subplume“...
Kvina horo matene!...
Mi flankenŝovas la kurtenojn. Mi rigardas en la ruĝan matenon. Kion
fari nun? Dormi? Tio estus peko; ĉar belega somera tago staras
antaŭ la fenestro. Per rozaj fingroj karesas min la suno. Kaj la
naturo brilas en multkolora vestaĵaro. Birdoj trilas en la arboj.
Kaj blovas juna freŝa vento...
Kio do? Ĉu promeneti tra la juna tago? Per plenaj pulmoj spirante la
matenon, ektrinki novan energion kaj inspiron por la glora verko?...
Ha, ideo! Kompreneble.
Mallaŭte mi paŝas tra la dormeganta domo. Kun kuraĝaj paŝoj. Kun
gaja entreprenemo en la koro. Malsupren. Trans la korton. En
remizon...
Mi eltiras mian aŭtomobilon. Mi plenigas la rezervujojn per benzino.
Palpe glitas miaj fingroj super la motoron: en ordo ĉio!
Ekzumas la maŝino. La veturilo tremas kvazaŭ hundo ekkurema.
„Vi kuros, kara mia besto“, mi diras kun dorlota voĉo. „Vi
kuros en la junan freŝan tagon vete kun la vento!...“
Antaŭen!
Ekbruas la motoro. Ekbruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En
eleganta kurbo mi traveturas la pordegon de la korto. Transsaltas la
pavimon de senhomaj longaj stratoj. Veturas inter grandaj dormegantaj
domŝtonaĵoj, kiuj formas sufokan malvaston. Kaj liberiĝas fine:
aperas rekta ŝoseo!
Ekkrakas la motoro. Ekkuregas veturilaj radoj. Ekblovas forta freŝa
vento. Ĝi levas min...
Mi ŝajnas ŝvebi meze en la suna lumo...
* * * * *
Vespero venas.
Tutan tagon mi veturis. Senĉese sidis ĉe la direktila rado.
Trarapidegis sennombrajn kilometrojn. Trapasis vilaĝon post vilaĝo,
urbon post urbo...
Kie mi estas nun? Ĉu mi scias? Ie, ĉe voja kurbo la vento forportis
malice mian stratan planon. Ĉu mi bezonas scii, kien mi veturas?
Kiun straton mi devas elekti, kiun direkton? ... eh, afero enuiga!
Por mi estas ĉefaĵo, senti subrade novan rektegan ŝoseon...
Ha! Eksaltegas la montrilo de l’ takimetro! Ektondras la motoro.
Antaŭen kun triobla rapideco!...
La vojo kuregas kontraŭ min.
La pinte-akra antaŭaĵo de la veturilo tranĉas kvazaŭ glavo la
aeron. Furioze muĝegas la vento. Ĝi forŝiregus sendube mian kapon,
se mi ne kaŝus ĝin malantaŭ la duonronda ŝirmanta vitro. La
bruego de la maŝino kvazaŭ droniĝas en la venta fajfado. Mi estas
surda jam. Mi sentas nur la delikatan tremon, kiu vibras tra la
veturila torso, regule, kvazaŭ batas koro. Ŝajnas efektive al mi,
ke mia veturilo estas vivanta estaĵo...
Vilaĝo aperas ... infanoj ludantaj ... hundoj bojantaj ...
flugetanta kokaro ... averte kriegas mia sireno ... for ... antaŭen!
... pli rapide!...
Mi rapidegas plu. Ju pli longe mi veturadas, des pli kreskas mia
forto kaj libersenta certeco. Vojajn kurbojn mi veturas lude ... nur
sur du pneŭmatikoj ... apud mi disflugas ĉio flanken ... homoj ...
bestoj ... arboj ... herbejoj ... kampoj ... arbaroj ... pli rapide
ol filmo ruliĝas preter mi la multkoloraj bildoj...
Vespero venas ... mi maltrankviliĝas ... de tempo al tempo laco
pendiĝas salte je miaj palpebroj ... dum momento mi fermas la
okulojn ... sed tuj denove ekflamas en mia interno la deziro:
veturi! ... veturegi!...
Meze sur ŝoseo staras ruĝa globo. Kvazaŭ grandega purpura disko
troviĝas antaŭ mi la suno ... mi veturegas kontraŭ ĝin ...
freneze saltas la takimetro ... la vento fariĝas uragano...
La arboj ĉe la flankoj formas jam barilon, tra kiu brilas la verdo
de herbejoj ... mi vidas nur rubandojn multkolorajn, kiuj ŝoviĝas
al mi renkonte ... la ŝoseo fariĝas rubandego de griza tolo, kiu
tiriĝas sub mi ... ĉu mi veturas? ... ĉu mi staras? ... senmove
sur unu loko meze en ĉi tiu ĥaosego da koloroj?...
Mi flugas! Mi transiĝas en feliĉegan staton, en ebrian ŝanceliĝon
... mi balanciĝas ... kviete lulmoviĝas mia veturilo ... mi sentas,
ke la radoj forlasas la teron, ke ili pli kaj pli liberiĝas for de
la grundo...
Mi flugas ... for de l’ tero ... renkonte al la fajra globo! Ha, mi
sentas, ke mi rule grimpas sur ĝiaj longaj radioj pli kaj pli alten
... ke mi veturas sur ĝiaj radioj kvazaŭ sur senfinaj brilegantaj
reloj ... ke la pneŭmatikoj ruliĝas sur ĉi tiu rela vojo pli kaj
pli supren ... en sferojn de eterna lumo!
Mi estas libera kaj malpeza.
Miaj okuloj rigardas en la fajroglobon, el kiu fluas stranga varmego.
Kaj ĉi tiu varmego flame penetras en mian animon...
Mi volas kanti pro ĝojego kaj feliĉo...
Jam mi ne aŭdas la ĝemojn de l’ motoro ... jam mi ne aŭdas la
furiozantan orkanon, kiu muĝegas ĉirkaŭ mi kvazaŭ bolanta maro...
Mi vidas nur la lumon, al kiu mi rapidas ... la ruĝebrilan
arkaĵegon, de flamoj konstruitan, sub kiun mi enveturegas...
Kaj meze en ĥaoso da koloroj, kiuj min ĉirkaŭas kvazaŭ gigantegaj
muroj, en ondo de purpura lumo, mi leviĝas ... stariĝas ... etendas
vaste ambaŭ brakojn ... renkonte al la fajra disko...
Ĉirkaŭ mi kantegas la orkano potencan melodion...
* * * * *
Elteriĝas danĝeraĵo. Subite. Proksimiĝas rapidege.
Sed mi ne vidas la vojan kurbon, kiu nun minace kuregas kontraŭ
min!...
ĈEFA PARTO
1.
Subite mi scias, ke mi dormis. Iu vekis min ... aŭ io.
Aŭskultu! En la ejon, en kiu mi kuŝas, fluadas muĝanta maro da
muzikaj ondoj. Tonoj fluas tra la ĉambro. Antaŭ miaj spiritaj
okuloj ili formiĝas je lumaj ŝvebantaj anĝeloj. Kaj la anĝeloj
ŝutas sur min florojn, kiuj disvastigas svenigan bonodoron. Mi
trinkas tiun odoron, kiu metiĝas dolĉe sur miajn tempiojn...
La muziko plilaŭtiĝas. Ĝi venas de ie, el iu loko de la ejo. Mi
aŭskultas kun muta piemo. Virina voĉo kantas en alta soprano. Ĝi
kantas en lingvo nekonata. Poste respondas tenoro. Denove eksonas la
muziko. Mallaŭte ĝi ŝvebas laŭlonge sur la planko, supren al mi
kaj blovetas super mian korpon dolĉan senforton. Ŝajnas, ke ĝi
penetras en mian korpon, ke ĝi fluas de la plandoj supren tra miaj
membroj kvazaŭ ia saniga ondofluo...
Nur en mia kapo ŝajnas regi ĥaoso. Malantaŭ mia frunto la pensoj
kazeiĝis je granda malorda bulo. Kaj strange, ke tiu bulo ŝajnas
esti plumba; ĉar ĝi pezas tiom en mia kranio, ke mia kapo kvazaŭ
volas forkuri. Aŭ ĉu mi ne havas sub ĝi kusenon? Ha, mi sentas, ke
mia kapo pli kaj pli disiĝas de mia kolo...
Pordo malfermiĝas ie. Furioza vira voĉo krias:
„Kaptu vin diablo! Ĉesigu vian muzikaĉon! Mi devas supre
labori!“
La voĉo ruliĝas tondre tra la ĉambro. Sed virino respondas kun
indignego:
„Ho, vi estas malbonulo! Vi ne volas aŭskulti la belan London-an
operon!...“
„Pri via London-a opero mi mokfajfas! Ĝi estas ludata hodiaŭ jam
dekduan fojon. Mi forŝiregos al vi la antenojn de la tegmento aŭ
enkarcerigos vin ie kaj radiofonigos en viajn orelojn dum dekdu horoj
la ‚Relativecan teorion de Einstein‘, ĉu vi komprenas?!“
La muziko ĉesas. Pordo krakas. Ĝema krio el virina buŝo. Paŝoj.
„Kio okazis?“ demandas kviete alia virina voĉo. „Mi devas
peti, ke oni ne faru tian bruon. Vi bone scias, ke apude dormas
malsanulo...“
„Sed ĉu mi toleru tian arogantecon?“ respondas akrasone la alia
voĉo. „La profesoro estas homo netolerebla. Li eĉ ne volas
permesi, ke mi aŭskultu mian London-an operon...“
„Pst! Pli mallaŭte, kara Snob, prefere ni forlasu la ĉambron...“
Silento...
Nenio moviĝas. Nur malproksime, ekstere, ie sur korto krias koko...
La aero muĝas en miaj oreloj en monotona ritmo ... en ĉi tiun
muĝadon miksiĝas la dormema mallaŭta tik-tako de horloĝo, kiu
ŝajnas troviĝi apude ... tik-tak-tik-tak ... kun freneziga
reguleco...
Mi sentas, ke mi malleviĝas. Ke mi faladas pli kaj pli profunden
post ĉiu tik-tak de la horloĝo. Kun mi ĉio kunfalas. En senfundan
profundon, en nemezureblan mallumegan abismon malsupren... Vane mi
provas haltigi la faladon...
Mallumo kaj silento ĉirkaŭe...
2.
Krepuskas en la ĉambro. Mi ne scias, ĉu komencas tagiĝi aŭ
vesperiĝi.
Ĉu mi dormis ĵus? Verŝajne. Kompreneble mi dormis kaj havis
diversajn sonĝojn. Ah, kiel bone mi memoras la eksterordinaran
muzikon, la strangan interparolon de iuj personoj ... kuriozaj, vere
kuriozaj tiaj sonĝoj...
Estas jam tempo por leviĝi. Mi devas nepre paroli. Kial mi estas
tiel laca kaj malforta? Eh, sensencaĵo. Per unu salto ellitiĝi,
hop, kiel mi kutimas ... nu? Mi levas min kaj volas apogi min per la
maldekstra brako. Sed akra doloro tuj paralizas ĝin kaj mi refalas
senforte en la kusenojn.
Mi aŭdas mallaŭtajn proksimiĝantajn paŝojn. Kapo de juna
fraŭlino kliniĝas super mi. Paro de brunaj mirindaj okuloj
fiksiĝas en la miajn. Ŝiaj lipoj flustras:
„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“
„Ne, ne,“ mi respondas duonkonscie kaj estas konvinkita, ke mi
jam falis en novan sonĝon. „Sed kie mi estas? Kio okazis?...“
„Trankviliĝu! Vi estas ĉe bonaj homoj. Nenio okazos al vi,“ ŝi
respondas.
„Sed diru, ĉu mi sonĝas nun?“
„Vi ne sonĝas,“ ŝi respondas milde.
Ŝia respondo konfuzas min. Kaj mi demandas tre distrite:
„Ĉu mi estas malsana?“
„Trankviliĝu, vi resaniĝos. Vi devas dormi. Vi ne devas ekscitiĝi.
Nenion timu...“
„Mi estas malsana,“ mi ripetas malrapide kaj sentas grandan
kompaton pri mi mem. „Tre malsana kaj malforta. Kaj vi flegas
min...“
Ŝia gracia mano karesas mian varmegan frunton.
„Dormu, mia kara!“ diras la knabino mallaŭte kaj ŝiaj brunaj
okuloj ekbrilas kiel du mirindaj steloj.
Sub ŝia karesa ektuŝo, kiu metiĝas sur mian frunton kiel
malvarmetiga balzamo, miaj pensoj disflugas en la spaco. La krepusko
pli dense vualas miajn palpebrojn. La nigrohara kapo de la fraŭlino
malproksimiĝas kaj malklariĝas pli kaj pli. Kaj el longa distanco
atingas miajn orelojn la monotone sonantaj vortoj:
„Dormu, mia kara! Dormu!...“
3.
Teleroj bruas. Tranĉiloj kaj forketoj tintas. Manĝas pluraj
personoj. Apude, kiel ŝajnas.
Ĉu nun estas tag- aŭ vespermanĝo? Kion manĝas la homoj? Kiu sidas
ĉe la tablo? Kial oni ne donas al mi manĝon?
Dum momento ĉio silentas. Iu ŝmacas. Post tio diras voĉo kun
maĉantaj interrompoj: „Mi ne kredis, ke li transvivos. La hodiaŭa
homa organismo ne estas plu la sama kiel en pli fruaj tempoj. Ni
prenu kiel ekzemplon antikvan romanon! Jen, kia belega korpokonstruo,
kia muskolaro! Reiru ni plu ĝis la prahomo, pli kaj pli fortikaj kaj
potencaj fariĝas la figuroj --“
„Kiujn ni metus teren hodiaŭ per peceto da plumbo...“
„Estas malprogreso de l’ kulturo, ke tiel fariĝis, mia kara
Fromaĝi. Ĉi tiun malprogreson mi ne forgesos inde skurĝi en mia
verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘. Kio estas kulturo?“
„Tekniko,“ diras Fromaĝi.
„Sensencaĵo!“ ekkrias la alia kaj nervoze tintegas sur sia
telero.
„Mi petas, trankviliĝu, sinjoro profesoro!“ kvietigas voĉo de
virino. „Ni ne volas veki lin. La kompatindulo dormas. Li devas
kuŝi tute trankvile. Maria, ĉu vi renovigis lian kompreson?...“
„Li evidente havas fortikajn ostojn,“ parolas la profesoro
ŝmacante. „Ankaŭ al lia veturilo okazis nenio, escepte du
pneŭmatikoj, kiuj krevis. La barilon li -- por tiel diri --
distranĉis...“
„O jes!“ flutas malgaje voĉo al mi konata. „Kaj la belan
jasmenan laŭbon li veturdetruis...“
Ĉiuj ekridas.
„Sed kara Snob,“ diras la kvieta virina voĉo. „Konfesu mem,
kiel povus lokiĝi aŭtomobilo en ĉi tiu laŭbo?“
„Ĝoju,“ diras Fromaĝi, „ke vi tiam ĉi aŭskultis vian London-an
operon, alie li estus veturdetruinta ankaŭ vin -- aŭ pli ĝuste lia
benzinbestego. Ĉar li surteriĝis post grandega _salto mortale_ sur
la sterkejo...“
„Kaj nur elartikigis sian maldekstran brakon kaj vundigis sian
kapon je ŝtono...“
„Jes, hm, kiel utila okaze povas esti tia sterkejo...“
„La antikvuloj ne bezonis timi tiajn akcidentojn. Ili ankoraŭ ne
rapidegis per aŭtomobiloj tra la mondo,“ diras la profesoro. „Kaj
tion ĉi oni nomas kulturo! Estas ja efektive ridinda kaj malĝojiga
samtempe la fakto, kiom la hodiaŭuloj kove sidas super novaj
eltrovaĵoj! Kaj ilin uzante, ili ĵonglas per sia vivo, kvazaŭ ĝi
estas nur pilko por ludo. Ha, kaj plue: ĉie kien ajn mi rigardas,
malprogreso! Kio do estas la hodiaŭuloj? Maŝinoj ili estas,
konstruitaj de la spirito de nia tempo, de tiu spiritaĉo, kiu
regadas ĉie kaj forglutas ĉion, kio estas nobla kaj bela. Ĉu ankoraŭ
ekzistas hodiaŭ verkistoj, kiel estis Homero? Ĉu oni priskribas en
libroj ankoraŭ heroojn, kiel estis la dia heroo Odyssevs? Kion oni
verkas kaj legas hodiaŭ? Distaŭzitajn, neverŝajnajn, saturitajn per
tekniko historiojn, senspritajn vortobalbutojn de ridindaj homuloj!
Kie restas la versoj de Virgil, Horac, Ovid? Malprogreso, kien ajn
ni rigardas! Kaj en ju pli novajn tempojn ni venas, des pli ni
malproksimiĝas de la kulturo de l’ antikva tempo, kiu unu kaj sola
estas konsiderinda kiel vera kulturo! Kion ni nomas hodiaŭ kulturo,
estas malprogreso! _Tio estas fatala salto en la abismon de
spirita mallumiĝo!!!_“
Pugnobato sovaĝe saltigas ĉiujn telerojn kaj glasojn sur la tablo.
„Mi ne povas perdi tempon,“ la parolanto saltegas de la seĝo,
„por mia verko ‚De praulo ĝis radiohomo‘, mi ĉion ĉi enkapigos
al la homoj! Per flamantaj literoj mi enbruligos ĉion ĉi sur
iliajn fruntojn! Mi devas nun skribi --!“
Tion dirante, li forlasas la ĉambron.
„Oh!“ diras la alta fraŭlina voĉo, „li estas grandulo! Oh, mi
scias, ĉar mi studis ĉe la universitato!“
Post tio denove ektintas tranĉiloj kaj forkoj. La monotona telera
muziko ne permesas, ke mi ion pensu nun. Ĝi fortintas ĉiujn
demandojn el mia cerbo. Mi kuŝas kvazaŭ ligna ŝtipo. Kaj tamen
sentas agrablan lacan oportunon. Nur en mia kapo ankoraŭ pezas la
pensobulo...
Malrapide, agrablege tra miaj membroj rampas dormo. Ree parolas viro.
Sed lia voĉo sonas jam malproksime. Kvazaŭ li staras sur alta monto
kaj kvieta vento forblovas de lia buŝo la vortojn. Kaj mi tute ne
penas aŭdi aŭ kompreni lin. Alia voĉo parolas. Post tio ĉiuj
voĉoj intermiksiĝas. Teleroj tintas. Seĝoj bruas. Paŝoj rapidemas.
Malfermiĝas kaj fermiĝas pordoj! Malproksimege, en kilometra
distanco denove ekkrias la kokviro ... lia krio sone disperdiĝas
en dormema krepusko, en kiun trempiĝas ĉiuj miaj sentoj...
4.
Strigo sidas antaŭ mia lito. Ĝi observas min per grizaj okuloj,
scivole kaj esplore. Ĝiaj okuloj rigardas min senĉese, komence
kompate, poste sensente kun subita revema esprimo. Mi sentas strangan
maltrankvilon. Kion signifas tio? Mi forflugigos la strigon. Mi
provas movi mian maldekstran manon, sed tuj pikeganta doloro ekprenas
mian brakon, tiel ke mi ekĝemetas.
„Nu, nu, mia kara,“ ekparolas la strigo. „La krizon vi feliĉe
preterpasis. Tio ĉi ne gravas, se ĝi iom doloras ankoraŭ. Ĝi
dank’ al Dio ne rompiĝis...“
Mi malfermegas miajn okulojn kaj rimarkas kun miro, ke antaŭ mi
sidas viro, kiu portas okulvitrojn kun grandaj rondaj vitroj. Lia
tuta vizaĝo ridas, kiam li vidas mian pro mirego malsaĝan mienon.
Mi provas levi mian kapon.
„Aŭ-ha!“ mi dolorkrias. „Kion signifas tio?“
„Same nenion gravan!“ ridas la viro kun la strigosimilaj
okulvitroj. „Vi nur frapetis en vian kapon truon dum via beleta
aŭtomobilekskurso. Vi febris tre bele, sed tio ĉi estas nun for kaj
post kelkaj tagoj vi saltos ĉirkaŭ la domo kiel novbakita
Steinach-ulo...“
„Ĉu vi estas eble kuracisto?“ mi demandas mirigite.
„Tute kiel vi komprenas tion... La medicino apartenas ankaŭ al mia
fako, kompreneble,“ li diras palpebrumante.
„Kiu vi do estas?“
„Dio mia!“ li ekridas laŭte. „Konas nek mi vin, nek vi min.
Kiel vi eble ankoraŭ memoras, vi venis ĉi tien en maniero efektive
strangega, kaj mi apenaŭ kredas, ke oni ofte trovas tiajn
vizitmanierojn. Ĉar -- veturi per aŭtomobilo en freneza rapidego
tra la ĝardena barilo, traplugi per la pneŭmatikoj ĉiujn
florbedojn kaj fine enveturegi en laŭbon, tio ŝajnas al mi la pinto
de ĉia vizitoriginaleco. Malgraŭ ĉio ajn -- koran bonvenon en mia
ĉiam gastama domo!“
Forte li skuas mian dekstran manon.
„Aha!“ mi diras kun rideto. „Vi do estas la domestro. Pardonu
-- mia nomo estas Kovalo.“
„Fromaĝi -- Mateo Fromaĝi,“ li klinas sin. Ŝajnas, ke lia
propra nomo amuzas lin.
„Sed Mateo,“ diras virina voĉo kun kvieta riproĉo. „Kiel vi
povas turmenti nian malsanan amikon en tia maniero... Viaj paroloj
nur maltrankviligas lin...“
„Ĉu vi opinias, Kamilo?“ diras Fromaĝi malkuraĝete kaj subite
tute distrite ŝovetas siajn grandajn strigajn vitrojn. Poste li
eksaltas:
„Dormu, juna amiko! Tio freŝigos vin. Mi devas hodiaŭ ankoraŭ
multe labori. Fartu bone!“
Tion dirante, li klinas sian kapon al mi amike kaj foriras, kvazaŭ
li faris efektive malbonaĵon. Mi postrigardas lin. Lia figuro estas
konstruita malgrande kaj larĝe. Liaj movoj estas malkuraĝetaj kaj
mallertaj.
La pordo fermiĝas malantaŭ li. Denove ĉirkaŭas min profunda
silento. Mi estas sola en la ĉambro. La fenestroj estas kovritaj per
kurtenoj. Duonhelo pendas sur la muroj, sur la multekostaj
malhele-ruĝaj tapetoj. La silento, kiu subite ekvipas en mi tutajn
demandarojn, kuŝegas en la ejo kun pezanta indiferento. Ĝi
kaŭriĝas en la molajn remburaĵojn de la seĝoj. Ĝi ungoteniĝas
je la dika tapiŝo, por fari ĉi tie agrablegan dormon. Sed la
ekvipitaj demandoj metas min en ŝanceliĝantan maltrankvilon...
Kaj subite mi sentas la balanciĝon de la aŭtomobilo, tiun
ŝanceliĝon, kiu min transigis en tiu vespero en feliĉan revegon.
Ĉirkaŭ mi subite leviĝas ĉio. La malhela ruĝo de l’ tapetoj
eklumiĝas kiel tiam la purpura lumo de la sunarkaĵo, en kiun mi
veturegis -- kaj poste subite ĉirkaŭis min peĉonigra nokto, el kiu
levis min kviete anĝelomanoj de mirinda muziko...
Senforte mi refalas. Ĉio ĉi kuregas kontraŭ min, surbrustiĝas
kvazaŭ inkubo kaj kaŭras sur mi kun moke grimacanta trankvilo. Mi
volas kriegi, ke revenu tiu homo kun la grandaj grizaj strigokuloj,
ke li venu kaj rakontu al mi ion, ion ajn, por ke mi ne kuŝadu ĉi
tie tiel senhelpe... Sed mi ne kuraĝas, per mia voĉo ŝiregi la
silenton malsupren de la mutaj muroj. Sed mi devas fari ion... Kie mi
estas? Kiu estas la homo, kiu ĵus sidis ĉi tie? Kiaj estas la
homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu domo?...
Miaj okuloj ekpendas je blanka punkto, kiu troviĝas en la muro.
Aŭtomate mi levas la dekstran manon...
Sekundoj pasas. Mallaŭta susurado. Senbrue io malfermiĝas ie.
Elmuriĝas vira voĉo:
„Ĉu vi deziras ion, sinjoro?“
„Ne!“ mi rekriegas maltrankvile. „Diru nur, kie mi troviĝas!...“
Iu knabino ridas kaŝe. Sed la vira voĉo respondas serioze:
„Vi troviĝas en la domo de la instruitulo, eksperimentisto kaj
eltrovanto Mateo Fromaĝi!“
Post tio silentiĝas ĉio. Mi fermas la okulojn kaj profundiĝas en
kvietan dormeton...
5.
Pala vizaĝo fikse rigardas min. La haroj pendas super blankan
bandaĝon, kiu ĉirkaŭkuras la frunton. Sub tio du miraj okuloj,
kiuj malrapide elpaŝas el malhelaj kavoj. Kial rigardas min tiu ĉi
homo? Mi proksimigas al li mian kapon kaj observas lin severe kaj
moke. Li faras la samon.
„Sinjoro,“ mi diras kolere, „kiel vi kuraĝas rigardaĉi min
tiel malsaĝe?“
Pac! Ni retiregiĝas ambaŭ kun teruro kaj samtempe alridas nin. La
granda spegula vitro, kiu redonas mian bildon laŭnature, ete
pendolas sub la ekpuŝo. Estas frapante, kiel mi ŝanĝiĝis dum la
tagoj de mia malsaneco -- aŭ ĉu estas eĉ semajnoj? -- kaj mi
supozas, ke mi estis efektive danĝere malsana.
La mateno ĵus staras ruĝe antaŭ la kurtenoj de mia ĉambro. Ĝi
refreŝigas min al nova vivo. Ambaŭ brakojn mi volus etendi en
plenkonscio pri mia forto. Per granda ĉirkaŭpreno mi volus premi al
la brusto la unuajn ruĝajn radiojn, kiel mi kutimis pli frue. Sed
miaj brakoj ekpendas en malvigla senforto: la maldekstra en bandaĝo,
la dekstra trem-apoge sur seĝo. Sed la mateno vokas min per loga
voĉo. Kun penego mi vestigas min. Fine mi estas preta kaj malfermas
mallaŭte la pordon.
Mi paŝas sur galerion, kiu supre ĉirkaŭkuras. De ĝi oni povas
eniri ĉiujn ĉambrojn de la unua etaĝo. Mirinde skulptitaj
ŝtuparoj kondukas malsupren en grandegan halon, super kiu
arkaĵiĝas vastega vitra kupolo. Ĉi tiu rotondo pendas super mi
kiel grandega vitra kloŝo. Ĝi kreas en mi nepriskribeblan senton:
mi mem ŝajnas al mi kvazaŭ pulo en fromaĝa kloŝo kaj malgrandiĝas
sub la giganta ejego en neniaĵon. Mirinda koloraro traondas ĉi tiun
arkaĵon, tra kies vitraj muroj la matena suno enpaŝas kun brilego.
Mi iras el la domo. Grandaj ombrodonaj arboj staras tie ĉi.
Florantaj altaj arbetaĵoj. Ĝardeno, simila al parko, prezentas
idilian bildon. Ombroplenaj arbaĵejoj, allogaj kaŝejoj kun freŝa
verdo tiriĝas malantaŭ la legoma ĝardeno. Malantaŭ ĝi situas
ĉirkaŭ korto kelkaj domoj.
La suno rigardas tra la arboj. Ĵus ĝi komencas leviĝi. Kokviro
sidante gaje sur barilo, salute krias. Malrapide mi iras laŭlonge de
la barilo. Mi paŝas en la junan matenon kun malfortaj ŝanceliĝantaj
kruroj. En silenta kaŝejeto mi malleviĝas en la herbon. Tro multon
mi postulis. La malsaneco forprenis miajn fortojn. Ĝi fikse sidas
ankoraŭ en ĉiuj miaj membroj. Laco ĉirkaŭprenas min. Ekposedas min
kvazaŭ eta sveno, en kies brakojn mi falas senvole kaj senforte.
Facila ruĝeta nebulo malleviĝas sur min. Ĝi estas kiel spiro anĝela,
kiu ĉirkaŭblovas min per feliĉiga malvarmeto. Kaj tiu blovo alportas
voĉojn jubilantajn, kiuj supre en ruĝete-blua etero trile salutas
la junan tagon...
Memoro en mi leviĝas. Ie, en ĝardeno de lazareto, mi kuŝis kun
trapafita mano en la verdaĵo. Ofte mi aŭskultadis sub ombrodonaj
arboj la birdojn, kiuj kantis en blua etero. Kaj la suno staris
oblikve super mi. Mi fiksis miajn rigardojn en la bluaĵon,
rigardadis la malgrandajn blankajn nubojn, kiuj salutis min el
malproksime, kaj miaj pensoj pendiĝis je iliaj blankaj veloj...
Mi ne scias, kiel longe mi kuŝis en ĉi tiu dormeto. Subite mi
eklevetas min. Motoro zumas ie. Mi volas eksalti, sed miaj fortoj
malsufiĉas. Ĉu tio eble estas mia aŭtomobilo? Sed ne, mi ŝajne
eraras. Mia maŝino kuras multe pli laŭte kaj akre. Tio ĉi estas
stranga zumado, tiel delikata kaj diskreta, kiel la zumado de abelo
en distanco de unu metro.
Mi levetas la kapon. Ĉio kuŝas senmove. Sur la korto migras pace
anasaro. La vilao staras antaŭ mi en blindiga blanko. Sur ĝia
antaŭa ebena tegmento brilegas kaj arĝentas strangaj kolonoj.
Malantaŭ ili leviĝas delikata fumo en la bluan ĉielon. Jen, rava
multkolora bildo, kiun la arbetaĵo, post kiu mi ripozas, eltranĉas
el la pejzaĝo per mirinda verda kadro.
La zumado daŭras. Kaj subite ĝi plilaŭtiĝas je muĝado ...
leviĝas el post la tegmento ... ruliĝas kontraŭ min kun venta
rapideco ... ekkaptas min per ventega turniĝo ... mi kaŭre
kuntiriĝas kun teruro ... sed jam ĝi transpasis min ... siblegas
supren...
Mi rigardegas en la blueteron: aeroplano!
Ĝiaj portiloj fulmas en la suno. Majeste ĝi flugas super mi en
granda rondo. Ĝi ŝvebas en la etero kvazaŭ birdego kun rigidaj
flugiloj: Ĝia sunflugo simbolas liberecon kaj fieron. Kaj ĝia
voĉo, muĝegante tra la jun-mateno, ekkantas jubilan kanton de l’
tekniko...
Longan tempon mi postrigardas ĉi tiun brilantan birdegon, ĝis tiu
malaperas post la arbojn. Ankoraŭ mi aŭskultas ĝian zumadon, ĝis
ankaŭ ĝi perdiĝas super mi en la branĉaro...
La suno staras jam oblikve super mi.
Longe tiriĝanta fajfo sonas trans la korton. Ĉu oni eble serĉas
min? Aŭ oni fajfe vokas iun alian ... la kortohundon eble?...
Venteto blovas tra la arbopintoj. Ĝi incitetas apenaŭ aŭdeblan
simfonion de l’ folioj, kiu penetras muĝetante en miajn orelojn
kaj flustras en mian animon solenan harmonion...
Senmove mi kuŝas. Mi profundiĝas en ravajn revojn...
6.
La suno eklevas miajn palpebrojn per piketantaj radioj. Vespero
venis. Vere, mi preterdormis la tutan tagon. Ĉi tie, en la agrable
silenta verda kaŝejo. Mi frostetas. La malvarmeto, kiu vespere
elteriĝas el malseketa herbaro, rigidigis miajn membrojn. Malrapide
mi leviĝas.
Mi paŝas antaŭ la domon. Sed tie ĉi staras viro. Li star-apogas
sin je la pordo. Li havas pipon en la buŝo, fumegas kiel kamena tubo
de fabriko kaj rikanas kun gajete palpebrumantaj okuloj.
„Aŭskultu, kara homo,“ mi diras kun rideto. „Vi ŝajnas esti
la gardisto de la domo?“
Konsenta grunto respondas. Subite mi levas la nazon kaj flaretas. Mi
krias terurigite: „Vi ja fumas tabakaĉon?“
Li levas la ŝultrojn:
„Se mi ne havas pli bonan?...“
„Sed vi ja fumaĵigas la tutan domon!“ mi diras kun prava
indigno.
„Tio ne domaĝas,“ li diras trankvilege kaj elpipigas tutan
nubaron de ĉi tiu stranga tabakaĉa fumo.
Rapidege mi volas endomiĝi preter la pipulo. Sed mi puŝiĝas
kontraŭ brakon, kiu metiĝas antaŭ min kiel bariero, barante la
vojon.
„Kien?“ li demandas suspekteme.
„En la domon.“
„Ne permesas.“
„Kial ne?“
„Mi ne enlasas fremdulon.“
„Sed mi ja apartenas al la domanaro!“ mi krias kolere.
„Mi ne konas vin.“
„Do bonvolu min anonci al gesinjoroj Fromaĝi,“ mi diras pacience.
„Mi ne povas.“
„Ĉu neniu estas hejme?“
Li faras longan tiron el sia pipo kaj klarigas:
„Kio koncernas la inojn, ili ambaŭ flugis for, la profesoro
skribas libron kaj aperas nur, kiam sonoras al manĝo. La sinjora kaj
sinjorina moŝtoj estas supre. Ili sorĉas.“
„Sorĉas?“
„Jes, ili sorĉas.“
Senvorte mi rigardadas la fumanton kaj miregas. Jen originala
domgardisto! Li forpelas ĉiujn neagrablajn vizitantojn per ankoraŭ
pli originala tabakaĉa fumo. Mi sentas, ke ankaŭ mi devas cedi, se
mi ne pereu en ĉi tiu fumego. Ankoraŭ mi hezitas...
Tiam ĉi tiu stranga homo ekflugigas fumnubegon, kiu minace ruliĝas
kontraŭ min kaj fumaĵante forpelas min kiel trudeman insektaĉon...
7.
Mi ŝanceliĝas for. Mi marŝas trans la korton, kiu trempiĝas en
sangan ruĝon de l’ vespero.
Ĝis nun mi faris al mi neniajn pensojn: kiaj do estas la homoj, kiuj
loĝas en ĉi tiu vilao? Sed nun komencas aperadi demandoj unu post
alia: unue, kiel entute mi venis ĉi tien? Tion mi scias. Bone. Due,
kie situas ĉi tiu domo? Kia homo estas tiu Fromaĝi? Eltrovanto,
inventisto, instruitulo? Pri iu Fromaĝi ankoraŭ neniam mi aŭdis
ion.
Pordego malfermiĝas grincante. Juna viro, vestita per blua
laborjako, eliris. Per stupo li viŝpurigas siajn manojn de oleo.
Vidante min, li ridas kaj diras: „Bonan vesperon, sinjoro!“
„Kiu estas vi?“ mi demandas.
„Mi estas Karolo, la aŭtomobilisto kaj servisto.“
„Tio ĝojigas min,“ mi diras kaj trajtigas mian buŝon je embarasa
rideto. „Ĉu vi povas diri, kiel mi povas endomiĝi? Jen, antaŭ
la pordo staras homo, kiu fumas teruran tabakaĉon.“
„Ah, vi devas pardoni, estimata sinjoro,“ klarigas Karolo
fervore, „la afero estas jena: sinjoro Parkwer kaj la tabako estas
vera turmentado en ĉi tiu domo, malbonaĵo ĉiutaga, kiu daŭras
bedaŭrinde jam depost jaroj.“
„Kaj kian okupon li havas en ĉi tiu domo?“
„Nu, li estas ĉionfaristo --“
„-- sed faras nenion,“ mi aldonas bonhumore. „Li do estas pli
ĝuste nenionfaristo, haha!“
„Vi estas prava,“ diras Karolo ridante. „Li faras ion nur, kiam
oni promesas al li cigaron aŭ ion alian fumeblan. Sed ankaŭ ion
‚trinkeblan‘ li volontege akceptas...“
Sciavide mi aŭskultas la aŭtomobiliston, kiu faras sur min impreson
de normala homo. Mi demandas pri mia aŭtomobilo.
Li malfermas la pordegon de la domo, kiu estas vasta aŭtomobilejo.
„Ankaŭ via veturilo resaniĝas,“ li diras. „Pli grandaj riparoj
estis bezonaj, unue aksorompo, due difekto je la direktilo.“
El la granda kvadrato, en kiun subite la suno eniras flamante,
ekfulmas mia veturilo per grandaj rondaj lanternokuloj. Ĉi tiuj
okuloj ŝajnas direktitaj sur min. Kun detruitaj vitroj ili
rigardegas min grande kaj mire. Mutaj demandoj fluas el ili kaj
kuregas en senkomprena mirego: kio okazis? Kial vi enŝlosis nin en
ĉi tiun vastan ejon kaj traktas nin kiel kaptitojn? Kial vi ne
zorgis pri ni dum tiel longa tempo?...
La juna viro antaŭ mi parolas fervore. Li laŭdas la motoron, kiu
estas eksterordinare forta. Ke certe estas plezurego, flugadi per ĝi
tra la naturo...
Mi ne aŭskultas lin. Mi aŭdas nur la demandegojn de l’ rondaj
brilantaj okuloj. Mi vidas la deformitajn kot-ŝirmilojn, kiuj
malrekte kaj kurbigite pendas super la pneŭmatikojn. Mi paŝas pli
proksimen.
Mia sana mano glitas super la aŭtomobilon en delikata karesa
tuŝeto...
* * * * *
Sinjoro Tabakaĉ’ -- tiel mi baptas lin -- la domgardisto kaj
„nenionfaristo“ malaperis.
Mi trapenetras kun peno la fumegon, kiu kuŝas en sufoka denso en la
ŝtuparejo. Mi paŝas en la grandan vitran arkaĵon, kiun nun
plenigas purpura fajro. Volontege mi nun ripoze falus en angulo sur
unu el la multaj vulpaj kaj ursaj feloj. Mi plene fordonus min al ĉi
tiu fabela belego kaj reva atmosfero, kiu ĉirkaŭvolvas min en ĉi
tiu sunbrilegata arkaĵo per dolĉa sveno kaj agrablega ebrio. Sed mi
sufokas mian emegon. Mi ŝanceliĝas plu kvazaŭ laca papilio en suna
lumo. Laŭlonge de l’ ŝtuparo mi treniĝas supren kaj faletas en
mia ĉambro sur molan divanon. Mi estas lacega.
Ĉu oni rimarkis mian foreston? Certe oni serĉis min? Aŭ supozis,
ke mi dormis en la lito tutan tagon?
Malrapide mi senvestigas min kaj falas en dormegon...
8.
Mia lito balanciĝas kvazaŭ ŝipo sur Oceano, kiun ondovipas
ventego. Samtempe krakego kiel pafo el kanono. La fenestraj vitroj
tintas. La muroj de mia ĉambro ŝanceliĝas. Tremegas la tuta domo.
Timigite mi saltas el la lito. En unua momento mi pensas, ke tertremo
erartrafis ĉi tien. Kion signifas tio? Sed nun denove silentegas
ĉio...
La mateno pendas ankoraŭ grize je la kurtenoj. Tremante mi staras en
ĉemizo meze en la ĉambro kaj ĉirkaŭrigardas senhelpe. En la domo
regas trankvilo. Tio ankoraŭ plitimigas min. Neniu ŝajnas atenti
pri ĉi tiu pafego. Ĉu mi sonĝas?
Mi kuregas el la ĉambro, malsupren la ŝtuparon en la grandan vitran
halon. Sed ankaŭ ĉi tie moviĝas nenio. Timtremiga silentego! Eĉ
miaj paŝoj sonperdiĝas en la molaj tapiŝoj kaj felaĵoj...
Subite pordo malfermiĝas supre. Eksterordinare hela lumkonuso
ĵetiĝas en la halon. Kaj en ĉi tiu blanka blindiga lumo mi staras
senhelpe en ĉemizo kaj prezentas bildon de kompato.
Supre paŝas al la galerio Fromaĝi. Li estas volvita en blankan
kemiistan mantelon. Kaj dum li fikse rigardas malsupren per grandaj
okuloj sur mian blankan fantomon, kiu senhelpe baraktas per brakoj en
la lumkonuso, mi kriegas: „Kio okazis? Kio okazis?“
„Ĉu vi estas lunatika?“ li demandas mirigite.
„Ne!“ mi spiregas. „Sed io terura okazis en la domo...“
„Iru dormi,“ li konsilas. „Vi povas malvarmumiĝi...“
„Ĉu vi ne aŭdis la teruran ekkrakon?“ mi kriegas. „Io terura
certe okazis ĉi tie!“
„Ah, la eksplodo,“ li diras ridante. „Efektive, afero malagrabla.
Malatentaĵo. Preskaŭ tuta mia provizo da faruno monta perdiĝis
ĉi-okaze...“
„Kion do vi faras nun meze en la nokto?“ mi demandas mirfrapite.
„Kemiajn eksperimentojn,“ li diras. „Nun trankvile enlitiĝu...“
Tion dirinte, li malaperas. Kaj kun li la helega lumo. Kun klakantaj
dentoj mi palpas supren laŭlonge de l’ ŝtuparo. Mi eniras mian
ĉambron.
Dum kiam mi kuŝas en la lito, super mi aŭdiĝas mistera bruo. Poste
zumado de elektraj baterioj, kiu kantante flugas tra la ejo kvazaŭ
abelego. Ĉi tiu abelego ĉirkaŭzumas en mallumo mian kapon... pli
kaj pli laŭte kaj penetre... pli kaj pli proksime...
Kun terurego mi metas mian kapon sub la litkovrilon...
9.
Vespera duonhelo regas en mia ĉambro. La kurtenoj, pendantaj antaŭ
la fenestroj kiel ruĝe-flamaj teksaĵoj, trempas ĉion en malhelan
ruĝeton. Ree mi enbrakiĝas al dolĉa laco. Ŝajnas al mi, ke mi
migris dum tuta tago. Ke mi marŝegis trans montoj kaj valoj en
ardega suna varmeco. Ke mi ŝvitis kaj soifis. Ke mi treniĝis kun
brulantaj plandoj. Kaj ke mi nun, reveninte de ĉi tiu laciga
tagomarŝo, kun plene elĉerpitaj fortoj, lacega kuŝas kaj jam ne
povas fari eĉ unu paŝon...
Jes, mi sentas, ke mi riskis tro multe, ke mi tro multon postulis de
mia ankoraŭ malforta organismo. Sed ankaŭ hodiaŭ la suno logis min
en la arbareton kaj la verda kaŝejo akceptis min kiel bona patrino
sian infanon...
Super mia ĉambro mi aŭdas denove strangan bruadon kvazaŭ de
seĝoj. Post tio trasiblas nekutima fajfado la tutan domon, kvazaŭ
subite leviĝanta vento, kiu ĝemante kuras laŭlonge de la tegmenta
defluilo. Mi ekmemoras, kion diris Tabakaĉ: „Ili sorĉas!“
Mi ektremas. Mi subite rememoras la teruran nokton. Strangaĵoj
okazas tie ĉi. La hazardo ĵetis min inter homojn nenormalajn, kiel
ŝajnas. Kion ili intencas? Kial ili ne permesas al mi, simple
forlasi ilian domon? Kial ili retenas min?
Timema frostiga antaŭsento trakuras miajn nervojn: se mi ne forlasos
ĉi tiun domon, kie eksperimentas evidenta frenezulo, okazos
teruraĵoj. Mi mem travivos ĉion, kion supre la freneza homo
preparas kun mistera bruo...
Subita eksilento. Mallaŭte homo frapas pordon. La strigaj okulvitroj
de Fromaĝi fantome ŝoviĝas el malantaŭ pordo. Trans la krepuske-ruĝaj
ondoj, kiuj plenigas la ĉambron, ruliĝas ride lia voĉo:
„Hi, hi, forkuremulo vi! Revenis de la ekskurseto? Mi devos
enkarcerigi vin estonte!“
Senvorte mi rigardas lin. Lia malgranda figuro enĉambriĝas. Liaj
brakoj moviĝas kvazaŭ fiŝaj naĝiloj. Li ŝajnas naĝi sur min en
la krepuske-ruĝa trema brilo. Timigite mi levas min. Mia hararo
stariĝas hirte. Miaj piedoj komencas ŝanceliĝi. Iu ŝutis malice
pizojn sub iliajn plandojn.
„Ne!“ mi kriaĉas kun timego. „Mi ne restos tie ĉi. Mi dankas
vin pro via gastemo, sed tuj mi forlasos vian domon. Mi iros en la
urbon, en plej proksiman hotelon...“
Li respondas per laŭtega rido:
„En la urbon volas iri tiu ĉi hometo, hahaha! Kaj tuj, ankoraŭ
hodiaŭ. Vi estas tre humorema sinjoro...“
„Kial?“ mi demandas kun timvastigitaj okuloj.
„Nu, mia amiketo,“ li gaje diras kaj patrece frapas mian
ŝultron. „Ĉu vi ankoraŭ ne ĵetis rigardon tra via fenestro? Sur
la domaron, sur la homamasojn, kiuj puŝiĝas laŭlonge de l’
stratoj, sur la bruan svarmadon de la elektraj tramveturiloj, de la
aŭtomobiloj, de la veturiloj? Kaj vi ne aŭdis ankoraŭ la
sonorigadon, bruegon kaj kriadon de la urbego? Ne? Do, unu
momenton!“
Mistere lia malgranda figuro ŝvebas al la fenestro. Liaj brakoj
ŝiregas flanken la ruĝajn kurtenojn. Li malfermas la fenestron.
Antaŭ mi vastiĝas senfina nuda plataĵo. Vastega erikejo sen arboj
kaj arbetaĵoj etendiĝas antaŭ miaj okuloj kiel ebena, granda
senborda, glata lago, en kiun enakviĝas ĵus la suno en brileganta
vespera purpuro. Kvazaŭ vasta sabla maro, kiun ne povas ĉirkaŭpreni
la rigardoj, kvazaŭ ruĝa dezertejo de ebenaj dimensiegoj -- kuŝas
antaŭ mi la lando...
Fromaĝi staras malantaŭ mi. Li diras triumfe: „Ĝis plej proksima
urbo estas cent mejloj, miaj kara!“
Tion dirante, li ekfrapas gaje mian dorson...
10.
Efektive! Mi troviĝas en la domo de la eltrovanto, instruitulo
kaj eksperimentisto Fromaĝi! Tion mi eksentas ĉiupaŝe. Mi falegas
el unu surprizo en alian kaj palpas tra la domo kiel blindulo.
Kaj staras ĉiam denove antaŭ misteraĵoj. Mi surpriziĝas kaj
malekvilibriĝas tiom, ke ofte mi demandas min, ĉu mi mem ne estas
jam normala aŭ ĉu la domo, en kiun mi falegis per hazardo, staras
surkape? Ĉar verŝajne ambaŭaĵoj estas veraj, mi estas trankvila
kaj kontenta, ke mi entute vivas. Aŭ ĉu estas ĉio ĉi nur sonĝo?
Stato simila al dormo, en kiun mi falis? Kaj se ĉi tiu lasta supozo
estus ĝusta ... ĉu domaĝus iel?...
La regionon, en kiu mi troviĝas, mi komparus kun granda dezertejo.
Kaj la domon, en kiu mi loĝas, kaj la ĉirkaŭan belegan ĝardenon
kun agrabla ombroplena oazo.
„Kiel okazis, ke vi loĝas ĉi tie?“ mi demandas Fromaĝi.
„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ li respondas.
„Kion faras al vi la homoj?“ mi demandas kun miro.
„Ili malhelpas min.“
„Ah!“
„Mi ŝatas la trankvilon.“
„Kaj mi eniĝis en ĉi tiun trankvilon kiel trudema rompanto de
l’ paco --“
Fromaĝi levas la manon kiel policisto:
„Haltu, juna amiko!“
„Kiam mi resaniĝos, mi ne volas esti plu al vi ŝarĝo. Mi ne
volas profite elpremi vian gastemon kiel citronon...“
Tion aŭdante, Fromaĝi fariĝas furiozega. Sovaĝe li fingre kombas
sian hararon. Liaj okuloj ruliĝas minace malantaŭ la okulvitroj.
Malrapide li paŝas al mi. Li kriegas:
„Ĉu vi freneziĝis? Parolante tiel, vi ofendas min! Kiaj ideaĉoj
venis en vian kapon, vi hometo? Vi restos tie ĉi! Finita la
afero!“
Ekscitite li kuras tien kaj reen kun sovaĝaj gestoj. Post tio subite
lia mieno trajtiĝas gaje kaj li demandas ridante:
„Kaj vi ja tute ne volas foriri, ĉu ne? Ĉio ĉi estas malsaĝa
babilo. Ĉar sciu: vi imponas min! Ni estos bonaj amikoj.“
Li ekprenas mian sanan brakon.
„Venu kun mi!“ li diras kaj fortiras min. „Mi montros al vi
miajn laborejojn. Vi travivos aferegojn! Jes, aferegojn, ĉar
Fromaĝi estas ĵus malkovranta interesegan novaĵon, jes!...“
Senvole mi fortreniĝas tiregate de li...
11.
Knabino kun nigra hararo sidas kontraŭe de mi. Ŝiaj brunaj revemaj
okuloj rigardas min esplore. Miaj rigardoj perdiĝas en ili kvazaŭ
sendirektilaj ŝipoj en alklifiĝo. Mi leviĝas. Miaj tremantaj manoj
ekprenas ŝiajn ŝultrojn.
„Kiel nomiĝas vi?“ mi demandas la knabinon, kiu rigardas min
senparole kun brilegantaj okuloj.
„Maria,“ ŝi respondas mallaŭte.
„Ma-ri-a!“ mi ripetas kun rompita voĉo.
Mallume, malklare ekŝvebas memoro en mia cerbo. Ŝajnas al mi,
kvazaŭ mi kuŝas denove malsana kaj malforta. Kvazaŭ kapo kun nigra
hararo ekaperas antaŭ mi. Kaj brunaj okuloj kun longaj revemaj
palpebroj ridetas malgaje. Kaj blanka mano tuŝetas miajn ardantajn
tempiojn kun malvarmetiga kareso...
„Maria!“ mi diras, dum subita kortuŝo forprenas mian spiron.
„Do estas vi, kiu min flegis. Estas vi, kiu senlace sidis apud mi,
kiam mi ŝvebis en febro inter vivo kaj morto... Kiel mi danku
vin?“
Rideto konvulsias ĉirkaŭ ŝiaj ruĝaj lipoj.
„Mi faris tion volonte,“ ŝi diras reveme. „Mi ja nenion havas
ĉi tie por fari...“
Mirinda infano estas Maria. Kvazaŭ soleca belega floro ŝi
elkreskis, jen meze en la erikeja dezerto. Netuŝita de malnoblaj
avidoj de l’ moderna mondo estas tiu ĉi knabino...
„Kial vi estas tiom malgaja?“ mi demandas.
„Ĉar tie ĉi ne estas homoj,“ ŝi respondas.
„Kion vi volas de la homoj?“ mi demandas mirigite.
„Mi volas esti inter ili.“
„Ah!“
„Vivi! Vivi mi volas!“
Ŝi leviĝas kaj paŝas sur la malfermitan balkonon.
„Rigardu tiun sunon! Tie, kie ĝi malaperas, situas granda urbo.
Ho, mi scias, vespere oni lumigas tie multkolorajn lampojn, milojn da
kolorflamantaj lumoj, kiuj brilegas pli hele ol ĉi tie la steloj sur
la ĉielo. Kaj la homoj, feste vestitaj, sidas kun ŝerco kaj ridoj
en tiu lumomaro, meze en tiu brila, fabela brilego... Gaja muziko
lulas ilin en la ebrion de l’ vivo... Kaj mi?... Mi soife pereas en
tiu ĉi dezerto kaj seko, kiu ĉirkaŭas min! Mi malviviĝas en tiu
ĉi soleco, kiu ĉie ĉi kuŝas per pezanta sufoko...“
„Ne parolu tiel!“ mi diras petegante.
„Rakontu al mi pri la homoj!“ ŝi petas.
Tremante mi metas la manon sur ŝian ŝultron. Mi levas la malfortan,
maldekstran brakon kaj etendas ĝin.
„Jen, kie loĝas la homoj!“ mi diras obtuze. „Sed ili ne estas
tiaj, kiaj oni priskribas ilin en tiuj libroj, kiujn vi legis. Ili
estas malbonaj. Oni ne povas fidi ilin. Seniluziiĝo kaŝatendas en
tiu urbo! Kredu al mi: vi ĉiam elkreskis ĉi tie, sub la zorgemo de
via patrino, sub la eduko de fraŭlino Snob kaj opinias, ke la vivo
en la granda mondo prezentiĝas belege. Bedaŭrinde ne estas tiel.
Kion ajn vi serĉas, vi trovos ĝin en tiu mondo neniam...“
Mi eksilentas.
Denove venis vespero. La elrigardo, kiun ni ĝuas sur la belegan
ĝardenon kaj la proksiman arbareton, estas idilia. Ŝajnas al mi, ke
mi troviĝas en malgranda paradizo. En ĝi loĝas vere strangaj
homoj. Sed netuŝite de la tumulto de la granda moderna mondo, ĝi
pentras en mian animon malofte pacsolenan bildon. Mondeto por si mem
estas la oazo de Fromaĝi! Malgranda silueta tranĉo el dia
pranaturo, en kiu la aero ŝajnas saturita de dolĉa agrabla
revemo...
Mallaŭte leviĝas la krepusko el la arbareto. Ĝi rampas kaŝe
sur la vojoj de l’ ĝardeno laŭlonge de florantaj arbetaĵoj.
Solenvualajn ombrojn ĝi tiras super la balkonon...
Mi sentas sorĉan potencon, kiu transfluas sur min de tiu juna
stranga knabino. Ho, leviĝi mi volus en ĉi tiu krepuska horo de
feliĉega ravo kaj tiri al mia brusto tiun hominfanon! Ne impete mi
farus tion, sed tute kviete kaj delikate, kiel ŝajnas ordoni la
revema ombra horo ... sed io retenas min...
Sub ni staras la malluma ombro de l’ vespero. Super ni steleto
amike brilas. Ĉirkaŭ ni paca trankvilo. La proksimaj arboj klinetas
siajn pintojn en malvarmeta vespera vento. Paco ŝvebas tra la
domo...
Kaj la facila vento alportas melodiajn sonorilajn sonojn. Per
tremantaj flugiloj ili flugas tra la silento en egalaj sinsekvaj
intertempoj...
„Oni sonorigas al vespera manĝo,“ ŝi diras kaj eksaltas.
Kvazaŭ en sonĝo mi ŝanceliĝas de la balkono en la ĉambron...
12.
Ĉiuj ni sidiĝas al tablo. Karolo serve prezentas la manĝaĵojn,
kiuj alvenis el la kuirejo per elektra levilo. Ni vespermanĝas.
Ses personoj sidas ĉirkaŭ la ovala tablo: sinjoro Fromaĝi,
sinjorino Kamilo, fraŭlino Maria, mi, fraŭlino Snob kaj profesoro
Sovaĝi. Disvolviĝas sekvanta interparolo:
Fromaĝi entrepreneme: „Ĉu ni ne volas aŭskulti radiomuzikon aŭ
paroladon?“
Sinjorino Kamilo riproĉe: „Mateo, vi scias bone, ke tio nur
malhelpas la vespermanĝon.“
Maria petante: „Sed panjo, ni ja povas elekti muzikon.“
Fraŭlino Snob ravite: „O jes, London-an operon!“
La profesoro mallaŭdege: „Radiomuziko estas sensencaĵo. Ĝi sonas
ĉiam kiel foruzita gramofono! Mi protestas kontraŭ ĉia radiomuziko...“
Fromaĝi pacience: „Per tio ĉi vi ofendas miajn bonegajn radiofonojn.
Sed mi ne volas klarigi al vi, kiurilate miaj aparatoj superas
ĉiujn aliajn, ĉar pri tekniko vi ja komprenas nenion... Kion dezirus
vi, sinjoro Kovalo?“
„Al mi estas indiferente. Mi ĉion aŭskultos volonte,“ mi diras.
„Do bone, ni aŭskultu paroladon,“ diras Fromaĝi. „Estas nun
oka horo... Karolo, alportu de la radioprogramon, kiu estis radie
akceptita hodiaŭ matene. Certe ĝi kuŝas supre en ĉambro R...“
Karolo transdonas flavan slipon. Fromaĝi ĝuste ŝovas siajn
okulvitrojn kaj legas:
„Sed Mateo, manĝu unue,“ admonas sinjorino Kamilo. „La manĝaĵoj
ja malvarmiĝos al vi.“
„Mi proponas ‚Turboaeroplanoj‘ de profesoro Chester-New York,“
diras Fromaĝi kaj rigardas en rondo. „Se ĉiu konsentas?...“
„Ne!“ krias kvar voĉoj samtempe.
„Ni volas aŭdi ion pri nova modo,“ diras fraŭlino Snob.
„Tekniko nun ne konvenus,“ deklaras la profesoro.
Fromaĝi embarasite gratetas malantaŭ sia orelo.
„Hm,“ li diras. „Krome estas ĉi tie ‚La antikva greka poezio‘
de profesoro D-ro Mayer-Vieno.“
„Nepre!“ subite ekkrias la profesoro laŭte kaj per la osto, kiun
li estas primaĉanta, ekscitite gestas al Karolo. „Funkciigu!
Funkciigu!“
„1234!“ ordonas Fromaĝi kaj turnas la atenton denove al sia
telero.
„O, ni ne volas aŭdi grekaĵojn,“ diras ekscitite fraŭlino
Snob. Ŝia malgrasa figuro rotacias pro indigno sur la seĝo kaj
kolera rigardo trafas la profesoron.
„Ankaŭ mi proponus prefere ion alian,“ aldonas Maria.
„Nu, ni faru la komplezon al la profesoro,“ kvietigas sinjorino
Kamilo.
„Silentu!“ krias la profesoro. „Mi nenion aŭdas!“
Sed subite trafluas muĝado la silenton. Post tio parolas voĉo klare
kaj laŭte:
„... komenciĝis. Se ni parolas pri poezio, unue ni devas klarigi
al ni, kio vere estis poezio. Poezio estas versigo kontraŭe al
prozo. Sed ni esploru unue, kion oni komprenis pli frue sub
poezio. Ĉar estas ja evidente, ke ankaŭ la esprimo poezio kiel ja
multo alia en la sinsekvo de l’ tempoj iom post iom venis en tute
alian signifon, kaj kiajn ajn imagojn ni hodiaŭ ligas kun la esprimo
poezio, ili tamen estas tre malproksimaj de tio, kion oni en tiu
antikva tempo nomis poezio...“
„Estimataj gesinjoroj,“ diras la profesoro. „Kion tiu sinjoro
Mayer el Vieno surtabligas al ni, malhavas ĉian logikon. Mi nepre ne
povas konsenti pri lia teorio, kiun li disvolvas al ni ĉi tie en
altesonaj vortoj. Mi deklaras, ke tiu homo distrumpetas en la mondon
komplete falsan hipotezon pri la antikva poezio!“
„Silentu, mi petas“, diras Fromaĝi nervoze. „Oni ja ne komprenas
lin, se vi krias.“
„Ĉu oni povas aŭskulti trankvile tiajn senfundajn mallogikaĵojn?“
grumblas la profesoro. „Estas ja kvazaŭ...“
„Silentu!“ krias Fromaĝi kolere.
„... ludis la heksametro. Ĝi estas versa ritmo, kiu estis multe
uzata kaj ŝatata ne nur en la latina sed ankaŭ en la greka poezio
de l’ antikvaj tempoj. La antikvaj poetoj tre ŝatis apliki en siaj
verkoj la heksametron. Kaj certe ĉiu, kiu studis antikvan poezion,
konfesos, ke tiu ĉi versformo tre konvenas kaj vere mirinde taŭgas
por antikvaj lingvoj. La heksametro fariĝis baldaŭ populara kaj
mi trankvile povas aserti, ke ĝian taŭgecon pruvas kaj ĝian
popularecon fundamentigis la glora Homera majstroverko de l’
antikva greka poezio. La eraraj vagadoj de Odysseus estas bone
konataj tra tuta mondo...“
„Terure!“ ekĝemas la profesoro. „Li eĉ ne scias, ke la antikvuloj
parolis Odyssevs!“
„Tio ne rilatas la temon,“ rimarkigas Fromaĝi.
„Kion?“ bruas la profesoro sovaĝe. „Tio estas gravega hipotezo,
kiun mi starigis!...“
„Nu, ankaŭ mi ĉiam parolis Odysseus,“ mi interdiras.
„Neniam!“
„Sed Odyssevs sonas ja abomene,“ mi diras.
„... de la heroo Odysseus, vere majstra verko de Homero...“
interrompe parolas la radiofono.
„Odyssevs!“ korektas kriege la profesoro.
Kaj nun krias ĉiuj samtempe unu tra la alia:
„... sed oni ja nenion komprenas ... kaj kvankam la migroj de
Odysseus ... _Odyssevs_!! ... silentu! ... mi nenion aŭdas ... ni
ne volas aŭdi grekaĵojn ... eble parolado pri modo ... sed mi
nepre petas silenton ... devas konfesi, ke Odysseus ... _Odyssevs_!!
... ŝajnas, ke oni parolas Odysseus ... neniam! ... mi nenion aŭdas
... tio ne rilatas la temon ... ĉio je evs, ĉu vi komprenas?!
Basilevs, Zevs, Achillevs ktp...“
Estas laŭta vortosvarmego. La profesoro, kontraŭ kies kapon ĵetegas
D-ro Mayer el Vieno senĉese sian „Odysseus“, fine furioziĝas tiom,
ke li pugnobategas la tablon, eksaltas kaj elĉambriĝas vokegante
laŭte „Odyssevs“. Ni ĉiuj laŭte diskutas unu tra alia: Fromaĝi
insultante kolere, sinjorino Kamilo kvietigante, Maria senkulpigante,
fraŭlino Snob pepante kun indigno kaj mi kuraĝe subtenante la
Odysseus-hipotezon. Kaj ni -- ĉiu laŭ sia maniero -- interkrias
en la paroladon de D-ro Mayer el Vieno ... ĝis kiam Karolo kun
spiritregeco ĉesigas la radiofonon.
Jen, ni staras ĉiuj mute en duona rondo kaj fikse rigardas unu la
alian.
„Ĉu mi tuj ne diris, ke la radiofono nur malhelpas la vespermanĝon?“
diras riproĉeme sinjorino Kamilo al sia edzo. Tiu ĉi kun embaraso
gratetas sin malantaŭ orelo kaj nervoze ŝovetas la okulvitrojn.
„Domaĝe ... domaĝe ... ke ni ne elektis ‚Turboaeroplanoj‘
...“ li diras malkuraĝete.
La profesoro enmetas en la ĉambron sian kapon kun strange-malsaĝa
mieno.
„Ĉu tiu Mayer finfinis sian ‚Odysseus?‘“ li demandas.
„Jes, venu nur,“ vokas Fromaĝi ridante kaj denove estas tute
bonhumora.
Li enverŝas vinon kaj levas sian glason.
„Vivu la tekniko!“ li diras kun fiero.
„Vivu Odyssevs!“ rekrias la profesoro.
Gaje ektintas la glasoj...
13.
Mi ripozas en la jasmena laŭbo. Mi siatempe mem veturdetruis ĝin
per mia aŭtomobilo. Sed mi riparis kaj novstarigis ĝin per propraj
manoj. Per tio mi akiris ioman ŝaton ĉe fraŭlino Snob.