Sunradio falis sur la sep glavojn, kiuj disŝiras la bruston de la

Sankta Virgulino Dolorata, kaj du gekolomboj flirtetis super la

kornicoj de l' templo, inter la densaj nuboj de bonodor-fumo, kiuj

suprenleviĝis el la bonodor-fumiloj, maldikiĝante tra la altaroj

kaj ogivoj. Genufleksinta, tre ĉasta kaj malĝoja, tenante

blankegajn manojn kunmetitajn en sintenado de petego, kaj la beletajn

okulojn turnitajn al la ĉielo, tiu, kiun mi amas kaj pri kiu mi

sopiras, preĝis kun tiom da fervoro kaj piemeco, ke estus malfacile

scii, ĉu ŝi petegis kompaton pri siaj grandaj kulpoj, ĉu ŝi

preĝis ardege por la feliĉeco de sia amo.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu tiun, kiun mi amas, kaj pri kiu

mi vane sopiras.

* * * * *

Mi amis ŝin en tiu mallonga intertempo per ĉiuj fortoj de mia

animo, per tuta sincereco kaj ekmovo de unua kor-inklino.

Kaj kiam la Diservo finiĝis, mi ekvidis, ke mia feliĉego ankaŭ

finiĝis, restante al mi nur la dolĉa-maldolĉa rememoro de tiuj

forflugantaj momentoj dum kiuj mi ekvidis la paradizon, ne povante

atingi ĝin.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon.

* * * * *

Tiu, kiun mi amas, kaj pri kiu mi sopiras, de longe forlasis min; sed

kiam ŝi forlasis min, ŝiaj belegaj okuloj renkontis la miajn, kaj

neniam plu mi povas forgesi ilin, neniam plu.

Ili estis, tiuj okuloj, tiel klaraj tiel puraj, tiel kvietaj, ke oni

dirus ilin faritaj el porcelano, kiel tiuj de la pupoj riĉaj.

Okuloj, tiaj, kiaj, ne havante la reveman esprimon de la suferantoj,

penetras en la profundon de l' koroj por ĵeti en ilin la ĝermon de

la pasio, kiu malsaĝigas kaj mortigas. Okuloj tiaj, kiaj delogas nin

kaj suprenlevas nin al la ĉielo; kiuj forpuŝas nin kaj instigas nin

al krimo.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu la marverdajn okulojn de la

virino, kiun mi adoras kaj amas.

* * * * *

Ŝi forlasis min, sed ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la

stelaroj, ĉu tereniĝas ĝermigante la teron, la brulantaj radioj

de l' suno, mi vidas ilin ĉiam fiksataj sur min, persistaj kaj

kruelaj, revivigantaj al mi la doloron perdi ilin, kaj la sopiron,

kiu kortuŝas min kaj doloras min, kiel malfeliĉulon. Sed mi

deziregas vidi ilin, efektive, denove, surverŝantajn sur mian animon

turmentitan la brilegon, kiu iluminas ilin kaj poste ... poste morti.

Kaj kiam, ĉe la lasta momento, la animo forkuros el la tera

elvolvaĵo, ili venu kompatemaj kaj malavaraj, doni al mi la lastan

oleumon de sia kiso farita el lumo.

--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon. Donacu al mi la

favoron havi en la lasta momento, kiel du vakskandelegojn, tiujn

adoratajn okulojn, kiuj forkuris de mi kaj sin impresas ĉiam sur

mian retinon, persistaj kaj kruelaj, ĉu brilas en la Supro la

konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas, ĝermigante la teron,

la varmegaj radioj de l' suno.

--Sankta Virgulino Dolorata, estu malsevera, estu kompatema.

Sola

(Al Donjo)

Sur placo bruega amaso da homoj

Ĝojas kaj ridas

Kontente.

En kaĝo firmita la birdoj pepetas,

Turnas, returnas

Petole.

Odoraj kaj belaj ekfloras la arboj:

Rampas la vermoj

Agemaj.

De fortepiano agorda per tremo

Vibras aero

La pura.

De ĉio, de ĉie, de l' tero ĉielen

Bruas la vivo

Ridanta.

Silenta, malĝoja, en mez' de feliĉo

Mortas sopire

Mi, sola!

Kiel knabo povas sin mem rekomendi

El "The royal star readers"

(Al la brazilaj knaboj)

1. Negocisto anoncis, ke li bezonas iun, kiu lin helpu en lia

oficejo, kaj proksimume kvindek knaboj sin prezentis petante la

oficon. Tuj li elektis unu el ili, kaj forpermesis la aliajn.

2. "Mi dezirus scii", diris unu el liaj amikoj, "kiaj estas viaj

motivoj por akcepti tiun knabon. Li ne montris al vi simplan leteron

de rekomendo."

3. "Vi tute eraras", diris la negocisto. "Li viŝis siajn piedojn,

kiam li eniris, kaj enirinte, li fermis la pordon; tio montras, ke li

estas orda kaj pura."

4. "Li tuj cedis sian seĝon al la maljunulo, kiu eniris kun unu el

la knaboj: tiamaniere pruvante, ke li estas tiel bona kiel pripensa."

5. "Li demetis sian ĉapelon, kiam li eniris, kaj li respondis miajn

demandojn rapide kaj konvene; tio pruvas, ke li estas ĝentila."

6. "Li prenis per la mano la libron, kiun mi surlasis sur la planko,

antaŭ la alveno de l' knaboj, kaj li ĝin metis sur la tablon, dum

ĉiuj aliaj paŝis super ĝi aŭ puŝis ĝin aparte; tio ĉi montras,

ke li estas zorgema."

7. "Li atendis pacience sian vicon anstataŭ repuŝi unu el la aliaj;

tiel mi sciis, sen pli da demandoj, ke li estas modesta."

8. "Kiam mi parolis kun li, mi rimarkis, ke liaj vestoj estas bone

brositaj, liaj haroj en agrabla maniero, kaj liaj dentoj blankaj kaj

puraj."

9. "Kiam li skribis sian nomon, mi vidis, ke liaj ungoj estas agrable

zorgitaj kaj neprovizitaj per pintoj kiel tiuj de kelkaj el la aliaj

knaboj."

10. "Ĉu vi ne nomas tiujn faktojn la plej bona speco de leteroj?

Mi juĝas, ke jes; kaj kion mi povas diri pri knabo, uzante miajn

proprajn okulojn dum dek minutoj, tio estas pli valora ol ĉiuj belaj

leteroj, kiujn li povas alporti al mi."

Rozoj, rozoj...

Iam matene mi vidis

Belan rozujon florantan;

Gaja, soleca rozeto

De ĝi alloge pendetis.

Blanka, pli blanka ol neĝo,

Pura, pli pura ol brilo;

Ĝin tre deziris elŝiri

Mi el ĝardena branĉeto.

Sed ĝardenisto kruela

En ĝin solvaĵon injektis,

Dolĉan, misteran. De tiam,

Ruĝa, la rozo fariĝis.

Kiel alloge sin turnis

Al mi belega la floro!

Arde mi volis ĝin tuŝi,

Krude per dornoj min vundis.

Pasis la tempo. Alvenis

Nova aŭroro printempa.

Ree ekfloris rozujoj:

Ne plu refloris la mia.

Tamen ne mortis la rozo.

Ŝanĝis nur ĝia koloro:

Flavaj sulkiĝis, ekfalis

Ĝiaj petaloj velkintaj.

Tiam la branĉo sin ĵetis

Sur min karese; kaj rozo

Dolĉe, dolĉege, tuj kuŝis

Sur ŝultro mia por kiso.

For! Tuj, rozujo kruela!

Blankan, mi amis respekti;

Ruĝan, deziris ardege;

Flavan... Rozujo malbela!

Kial ne lasis vi, ke mi

Ĝoje enspiru la virgan,

Ĉarman odoron de l' blanka?

Aŭ mi eksentu volupte

Kun pasiego kaj fajro

Brilan veluron de l' ruĝa?

Rozoj tre blankaj, tre puraj.

Rozoj, tre ruĝaj, tre ardaj,

Venu karese, multope!

Sed vi, rozaĉoj malbelaj

Jam sen odoro, velkintaj.

Ho! Kunfandiĝu en polvo,

Naŭza paŝtaĵo de l' vermoj.

La horloĝo

--Kioma horo? Ŝajne malrapidas

Horloĝo mia.

Ĝusta kun la via, tre ĝusta,

Deziras ĝin mi.

--Ne estu infano! Ne helpas,

Ke horloĝoj kune iradu.

Pli malpli rapide, aŭ ĝuste,

Ne revenas tempo estinta.

Preferinde ni ĝustigu la animojn.

Alproksimigu vian bruston al mia,

Metu la lipojn sur la miajn, ho, Donjo,

Korojn amantajn tre intimaj ni sentu.

Lulkanto

(Al Donjo)

Dormu, mia infano!

Havas koro amanta

Pli da vido akrega,

Ol la aglo fluganta.

Ĉio dormas sur tero;

Rozoj, vermoj, brutaro!

Dormas sablo arĝenta

Sub la kisoj de l' maro!

Dormu, mia infano!

Sur la volbo ĉiela

Brilas puraj la steloj,

Kaj mi gardas fidela.

En la nesto birdetoj

Krias, tremas timemaj;

Sed kviete redormas

Sub flugiloj amemaj.

Dormu, mia infano!

Dormu! Ne timu doloron

Gardas mi vin pli zorge

Ol avarulo trezoron.

Se mi estus riĉa...

(Rakonto laŭmemore verkita)

Antaŭ multaj jaroj vivis en malgranda urbo ŝuisto tre malriĉa, kiu

ne povis kompreni, kial ĉiuj homoj ne havas egalan sumon da mono.

Ĉiutage, de la mateno ĝis la nokto, li diradis:

--Mi laboradas senĉese, mi estas ŝparema, mi ne monludas, tamen

neniam mi havas monon, miaj poŝoj estas ĉiam kiel korbo truita. Ha!

Se mi estus riĉa!...

Kaj li vidadis preterpasi la lukse vestitajn personojn. Li aŭdadis

frazojn orajn: miaj juveloj, miaj kapitaloj, mia servistaro ktp. Li

ĉagreniĝis, tial, ke li ne povis paroli sammaniere, kaj tre

malfeliĉe li vivis.

Ian tagon, sidante sur lia ligna benketo, senarte farita, li ekkriis:

--Se la diablo mem volus doni al mi monon!...

Tuj eklumis fulmo, kaj aperis sinjoro ruĝe vestita, kiu diris al li:

--Bonan tagon, mia bona. Pri kio vi pensas tiel serioze! Kio estas al

vi?

--Pro kio tio interesas vin? Se almenaŭ vi donus al mi monon, multe,

multege da mono...

--Kial ne? Se vi preferas monon, ĝin vi havos. Mi donos ĝin al vi

ĉiutage.

--Vi ŝercas.

--Tute ne. Sed estas tri nepraj kondiĉoj: unue, vi diros al neniu

eĉ unu vorton pri nia afero; due, vi elspezos la tutan monon antaŭ

ol la suno subiros...

--Ĉu vi parolas senŝerce?

--Atendu momenton. Trie, se vi ne plenumos tiun ĉi interkonsenton,

via animo apartenos al mi.

--Konsentite, diris la ŝuisto, post momenta pripensado.

--Bone. Jen estas papero kaj plumo Subskribu la kontrakton per via

sango. Perfekte. Nun, eniru en vian domon, kaj ne forgesu unu vorton

el ĉio, kion mi diris.

Nova ekfulmo, kaj la ruĝe vestita sinjoro malaperis subite.

--Sendube mi revis. Tio ne estas ebla. Mono, multe, multege da mono

por mi? Ne, neeble!

Sed sur lia dika fingro briletis, kiel malgrandeta rubeno, guto de

sango. Tiam li leviĝis ŝanceliĝante, kaj malrapide direktis sin al

sia budo.

Sur la senarta ligna tablo kuŝis saketo velura. Li palpis, kaj

sentis ion malmolan, rondan. Tremante de teruro kaj pro espero, li

malfermis la saketon. Brilantaj moneroj el oro frapis liajn okulojn

mirigitajn. Kun la palpebroj senmovaj, larĝe malfermitaj, per

tremantaj manoj, li elŝutis la enhavon de la saketo, kaj la moneroj

diskuris disĵetante flavajn fajrerojn.

Oro! Oro! Oro! Ĝi estas mia! Riĉa! Mi estas riĉa, riĉega! Bone!

Ni kvietiĝu! Kion mi faros el tiu mono? Unue, mi bezonas vesti min

pli bone, loĝi en domo konvena, lui... lui, ne: aĉeti kaleŝon.

Due, manĝi bombonojn. Mi ne scias, ĉu ili estas bongustaj, aŭ ne.

Vere, neniam mi sukcesis manĝi bombonojn. Mi tuj iros... Ne, mi

devas tien sendi mian serviston. Sed, kie li estas? Ha! Tiu

malriĉulino, kiu loĝas proksime de mi, havas knabeton dekjaran.

Mi dungos lin, kaj mi pagos po 1 Sm. ĉiusemajne. Ja, tio estas

malŝparemo.

Kaj li komencis plenumi sian kontrakton. Li aĉetis ĉion, kion li

renkontis. Je la kvara horo posttagmeze restis ankoraŭ unu spesmilo.

--Almozon! Mi malsatas.

--Morgaŭ. Mi havas nur unu spesmilon, kaj mi bezonas fumi cigaron.

La sekvantan matenon, kiam li ellitiĝis, jam sur la tablo de lia

princa palaco kuŝis la infera donaco. Li matenmanĝis, kaj jungigis

la ĉevalojn al sia kaleŝo, kaj rekomencis elspezi la monon. En la

fino de la tago estis ankoraŭ multe da ĝi en lia monujo. Al lia

cerbo ne venis la plej simpla ideo pri la nepra elspezo de la mono.

Tiam li ekpromenis kun la monujo enhavanta la restantan monon. Meze

de granda publika ĝardeno, kiel hazarde, li faligis la monujon, kaj

revenis hejmen tre ĝoje. Tuj kiam li eniris, iu vokis lin.

--Sinjoro markizo, diris al li junulo, mi trovis tiun ĉi monujon,

kiu apartenas al vi.

--Ja, vi estas honesta homo. Mi estas kontenta je vi. Konservu ĝin

kiel memoraĵon de via bona ago.

--Pardonu min, sinjoro, ne pro via mono mi alportis la monujon. Mi ne

akceptas.

* * * * *

Ian tagon la policestro arestigis lin por klarigoj: oni murmuretadis,

ke li faras neleĝajn monerojn. Li prezentis specimenojn. La

spertuloj rekonis ilin leĝaj. Tamen li perdis multe da tempo antaŭ

ol la afero estis decidita. Tuj post la liberigo li trinkis iom da

brando por klarigi la ideojn. Li ne sukcesis. Tiam li drinkis. Li

ebriiĝis, kaj dormis ĝis la sekvanta tago.

Kiam li vekiĝis, bela kaj ridetanta sinjoro, frake vestita, salutis

lin, kaj tre afable diris:

--Mi havas ion por diri al vi, sinjoro.

Scivolonte li esploris la luksan ĉambregon, kaj terurigite li vidis,

ke ĉie estis oro, oro, multe da oro; sur la tablo, sur la lito, sur

la pargeto, sur la speguloj, ktp.

--Tra kie vi eniris? Kion vi deziras? Ĉu monon? Al ĉiuj diabloj la

mono!

--Ne pri mono, sinjoro, sed pri alia afero. Ĉu vi bonvolos doni al

mi aŭdiencon?

Post malĝentila oscedo, li diris:

--Bone! Sidiĝu senĝene. Mi aŭdas vin.

La sinjoro frake vestita ne akceptis la inviton. Li nur frapis sur la

plankon, kaj tuj sulfura fumo ekaperis, kaj la ruĝe vestita

donacinto de la mono sin prezentis al la kompatinda ŝuisto.

--Kio fariĝis la oro, kiun mi donis al vi?

--Ho ve! Mi drinkis, kaj mi dormis multe pli ol mi esperis. Mi ne

povis ankoraŭ elspezi la tutan monon, kiun mi ricevis hodiaŭ.

--Ne, sinjoro, vi eraras. Jam de tri tagoj vi ne elspezas la tutan

monon, laŭ nia kontrakto.

--Aŭskultu min, bona amiko. Mi aĉetis la plej multekostajn

objektojn, mi estas tre riĉega. Por diri al vi la veron, mi ne

scias, kion plu aĉeti. Mi ne volas vian oron: al mi ĝi ne donas la

feliĉon, kiun mi esperis. Forportu ĝin, kaj lasu min trankvila.

--Ne, tute ne. Vi ne aplikadis la oron, kiun mi donis al vi, en

konvena maniero. Vi forgesis, eĉ vi evitis, elspezon nefineblan, por

kiu ne estas sufiĉe da mono en la tuta mondo. Vi forgesis, vi evitis

la malriĉulojn. Neniam vi donis almozon. Neniam vi konstruis. Neniam

vi edukis. Neniam vi laboris. Oro estas mia plej bona perilo. Se mi

lasus vin kaj ne kunportus ĝin, mi perdus du gravajn posedaĵojn:

mian karan armilon kaj vin, malbonulon.

Fulmo timiga sekvis tiujn vortojn. La palacego fariĝis denove budo,

kaj en ĝia sola ĉambreto, sur la planko el tero, restis nur la

korpo senanima de la ŝuisto karbiĝinta.

Marmeze

(Al Donjo)

Ĉielo kaj maro! De tero nek ombro!

Ondegoj petolaj sinsekve la ŝipon

Ameme postvenas, proksimen alvenas,

Envolvas karese, momente haltiĝas,

Kaj tuj malaperas en sonĝo rapida.

Sur ĉiu ondeto

Vizaĝon la vian

Mi vidas kontente

Samtempe malĝoje.

Ĉielo la blua sin volbas sur maro,

Laŭŝajne grandega ombrelo,

Kaj suno brilanta trapasas, venkeca,

Heligas la maron, vivigas la mondon.

Kaj ĉio, la ondoj, ĉielo, la suno,

Prezentas verege imagon karegan,

La vian.

Sopiro! Malĝoja vorteto, kaj tamen

Amema!

Vero vera

(Al Donjo)

--Vin mi amas, kiel najtingalo

Amas la tagiĝon!

--Kaj mi ankaŭ... amas diademojn,

Riĉajn kaj brilantajn.

Pro ci, mia stelo, mi suferos

Dornojn, martirigojn!

--Kaj mi ankaŭ... pikojn de orpingloj

Suferados ĝoje.

--Kiel granda ŝildo, mia koro

Ŝirmos vin, feliĉa!

--Kaj mi ankaŭ... ŝirmos ĉion mian

Kontraŭ ŝteloj, raboj.

--Ciaj kisoj, cia bela buŝo,

Ĉiam min vivigos!

--Kaj min ankaŭ oro kaj moneroj

Certe tre ĝojigos.

--Ve! Se cia amo al mi ĉesos,

Certe tuj mi mortos!

--Kaj mi ankaŭ... ja mi baldaŭ dronos,

Ne havante monon.

--Koro bronza! Dum mi ĝoje vivas,

Nur pri vi pensante,

Revas pri la mono malŝatinda

Vi, suferigema.

--Ne koleru! Mi sincere

Amas vin pasie;

Sed... ne, ne postulu de virino

Pli ol ŝi don-povas.

Neĝa statuo

(Al Donjo)

Revante mi konstruis statuon

Sen similo en la tuta mondo,

Blanka kiel ciruso,

Brila kiel stelo.

Mi al ĝi belaĵojn ĉiujn donis.

Tiel bela estis ĝi, ke ravis

Vere min, la kreinton,

Ĝiaj formoj belaj.

Pasie mi ĵetis min rapide

Por ĝin preni arde kaj soife,

Por tuj ĝin ekanimi

Per avidaj lipoj.

Ho ve! La marmoro estis sonĝo;

Nur revaĵo la malglata formo,

El neĝaĵo farita

De ludemaj buboj.

Inter nuboj

Kia memorinda tago, tiu de la ekskurso al Pão de Assucar (Sukerpano),

la genuo de la Ŝtona Giganto, dum la neforgesebla 5a Brazila

Kongreso de Esperanto! Ĉiuj, kiuj ĝin ĉeestis, sentas ankoraŭ

hodiaŭ,--jam pasis tri monatoj!--la plezuron tiam ĝuitan, aldonitan

de la plezuro rememori agrablan temon. Meze de la vivo ĉiutaga,

proza, batalanta estis sendube vera ripozo spirita tia ekskurso, kie

regis la konfido, la amikeco, la senpriokupeco, ĉiu sin vidante

inter preskaŭ nekonatuloj, sed sin prezentante, sin konatigante per

la verda stelo, forgesante malamon, malĝojon, kontraŭaĵojn. Ĉiuj

sentis, ke ja ekzistas tio, kion oni nomas _Esperantujo_, por

esprimi lokon por paco kaj amo frata.

Tiel profundan impreson mi ricevis, ke ankoraŭ hodiaŭ spirite mi

revidas klarege la scenojn kaj la scenejon de unu el niaj plej belaj

numeroj de la programoj de niaj modestaj kongresoj. Kaj sub tia

plezuriga impreso plaĉas al mi rememorigi tian ekskurson, rakontante

al miaj legantoj (eble la multenombro estas vanta trograndigo)

kelkajn faktojn ne publikigitajn. Kiam la kongresanaro alvenis al la

stacidomo de Praia Vermelha (Ruĝa Marbordo), la vetero estis belega:

la ĉielo blua, sennuba, la aero freŝa, la tuta naturo ridetis

ĝoje: certe pro la kunhelpo de la graciaj samideaninoj. Ni restis

en ĝoja atendo dum preskaŭ unu horo ĝis la ek-supreniro. Kiam

ekveturis la unua grupo, mi rimarkis, ke unu el niaj plej belaj

samideaninoj trovas ĉiam motivon por daŭre esti en sama loko. Mi

observis la fakton, sed mi ne povis ĝin al mi klarigi. Post iom da

tempo mi ne povis min deteni, kaj mi demandis:

--Fraŭlino, kial vi ne supreniras?

--Mi tre timas, mi ne iros ĝis la supro. Mi restos tie ĉi. Mi

timas. Kion? Mi mem ne scias, sed mi timas.

S-ro Fridolino Cardoso, la afabla administranto de la aera fervojo,

kiu staris proksime, sin intermetis:

--Ĉu vi timas ian danĝeron pro la konstruado de la fervojo? Mi

certigas al vi, ke tute ne estas ia danĝero. Ne timu! Aŭskultu min

pacience!

Kaj la ĉarma fraŭlino aŭskultis pacience. Sed mi rimarkis ankaŭ,

ke por pli bone tion fari, ŝi turnis sin al la punkto fina de la

tramvojo, tiamaniere, ke ŝi povu vidi la venantajn personojn.

Sendube simpla koincido.

--Mi tuj montros al vi la pravon de miaj vortoj, daŭrigis S-ro

Fridolino. Vere, inter la deira stacidomo kaj la monteto _Urca_

estas longo je 600 metroj, kaj inter _Urca_ kaj _Pão de Assucar_, 800

metroj. Sed... vidu mem! La reloj estas faritaj el du metalfadenoj

paralelaj, fiksitaj ĉe la supra parto, kaj libera ĉe la malsupra.

--Do, la veturilo falos!...

--Tute ne! Pacienciĝu! Pezaĵoj el metalo, je 30 tonoj metraj por la

unua segmento, kaj je 33 por la dua, faras la streĉon neŝanĝebla.

Ĉiu veturilo estas sufiĉe ampleksa por 20 vojaĝantoj, sed por ilia

komforto vojaĝas nur 16. La veturilo pendas de reloj je 44

milimetroj de diametro, faritaj el ŝtalfadenoj, kaj posedas

rezisto-kapablon de 150 tunoj kontraŭ rompiĝo. La veturiloj estas

tiritaj de ŝtala ŝnurego kies rezisto-kapablo estas 26 000

kilogramoj. Sed maksimume oni bezonas nur 3000. Do, la nedanĝereco

estas klarega. La tuta vojaĝo daŭras 8 minutojn kaj duonon...

--Do, tute ne estas danĝera la vojo? interrompis la floro mirinda.

--Tute ne! Fidu tutanime!

--Bone! Ni iru!

Sed kiam la fraŭlino diris tiajn vortojn, ŝi sin jam estis turninta

al persono, ĵus alveninta, kiu tiel longe atendigis la gracian

samideaninon.

Tiam mi komprenis kiel la klarigo de S-ro Fridolino tiel bone efikis.

Mi decidis akompani la printempan paron, kaj ĝui la vojaĝon,

ĉirkaŭita de atmosfero juna kaj ama. Sed kiam mi volis eniri en la

vagoneton, S-ro Fridolino tre ĝentile malhelpis min, dirante:

--Jam enestas 16 personoj...

--Bone! rezignacie mi murmuretis. Ni lasu la 16 personojn, kaj ni

atendu nian vicon. Dume ni interparolu pri la 16 reguloj de la

fundamenta gramatiko, kaj ni ludu la rolon de la kvar personoj

ankoraŭ akcepteblaj.

Kaj mi ekmontris la gramatikon al S-ro Fridolino, kiu de tempo al

tempo diradis al mi: "Pardonu!" por doni ordonojn por la bona

funkciado de la vojaĝoj. Tiamaniere, li povis lerni nur unu vorton

en Esperanto, kaj nur unu formon gramatikan: "Pardonu!"

Fine mi lokigis min en la veturilo. Ni estis 20 personoj; sed la

administranto klarigis al mi, ke infanoj ne estas personoj, kaj pro

tio la kvar infaninoj kvinjaraj ne estas kalkuleblaj.

Kia belega panoramo! Kviete rulante sur la reloj, la pendanta

veturilo transportis nin al la supro de _Urca_. Super la

ekstremo suda de la urbo, ni estis kvazaŭ en aeroplano. Dekstre,

maldekstre, la panoramo estas impresiga. Ĉie maro, ĉie tero!

Insuloj, marbordoj, lumturoj, fortikaĵoj; la silueto malproksima de

la montaroj, kiuj plibeligas la belegan golfon _Guanabara_.

De _Urca_ ĝis _Pão de Assucar_ la veturilo rulas super la

abismo. La panoramo fariĝas pli kaj pli impresiga.

Kiam mi alvenis al la belvidejo, vasta kaj poezia, mi aŭdis s-inon F.;

--Helpu nin! Helpu nin!

--Kio okazas? mi demandis terurigita.

--Ni estas arestitaj!

Mi staris maltrankviligita. Mi vidis nek katenojn, nek policanojn,

nek modistinojn, nek florojn. Nur la muzikistaro ludis valson.

Sendube la sinjorinoj estis fiksitaj sur la benko per la akordoj de

la orkestro. Sed por tio oni petas helpon de kundancanto. Tiel mi

invitis s-inon F. por danci.

--Ne, ne! Ni estas arestitaj de la vento.

Efektive, la vento blovadis forte, kaj ne permesis, ke la sinjorinoj

stariĝas. Ok sinjorinoj, junaj kaj maljunaj, restis sidantaj silente

sur benko, batalante kontraŭ sinjoro vento! Kia forto... tiu de la

vento! Batali kontraŭ virino! Kion fari? Jen staris la demando,

kiun, pro mia konatiĝo kun tia sinjoro, mi solvis. Mi proponis

danci, denove. Fraŭlinoj kaj sinjorinoj rifuzis unuvoĉe. Se nur

promenante, la vento... Mi pravigis ilin, kaj mi dancis tute sola. Mi

ne scias, ĉu pro tio aŭ pro alia kaŭzo, la vero estas, ke la vento

kvietiĝis iomete. Eĉ tiam la sinjorinoj ne kuraĝis forlasi sian

rifuĝejon. Kun kia bedaŭro! Neniam oni dancis antaŭe sur la supro

de Pão de Assucar! Ĉu la geesperantistoj ne faros tion, malgraŭ la

vento? Por tia speco de batalantoj ne estas bariloj.

La aliaj gekongresanoj ĵus alvenas, kaj mi demandas:

--Kiu dancas? Kiu ne dancas?

Kaj mi formis du grupojn. El la nedancanta grupo mi faris muron

vivantan, kaj mi uzis ĝin, kiel ventoŝirmilon. Jen solvita la

problemo!

Ĉiuj ekdancis. Ankaŭ mi dancis kun tre gracia fraŭlino, unu el la

plej distingindaj esperantistinoj, al kiu mi klarigis la diferencon

inter venteto, vento kaj ventego.--La fraŭlino ekenuis. Tiam, mi

komparis la ventegon de la naturo kun tiu de l' koro, esperante, ke

la fraŭlino tuj komprenos min. Eraro! La fraŭlino tute ne konas la

ventegojn de l' koro! Feliĉa knabino!

Kiam ni finis la duan valson, ĉe la horizonto aperis malgranda

nubo.

--Baldaŭ ni estos ĉirkaŭitaj de nuboj, fraŭlino.

--Do, ni dancos inter nuboj?

--Jes. Sed mi opinias, ke ne estos tre agrable.

--Kial ne?

Mi klarigis al mia kunulino tion, kio estas nuboj, kaj tiufoje mia

klarigo estis interesiga. Ne dubu pri la klereco de nia samideanino.

Kaj ni restis inter nuboj, mi ne scias kiom da tempo. Mi lasas al via

sagaco, mia dubema leganto, diveni, de kia koloro estis la nuboj: ĉu

blankaj, ĉu nigraj, ĉu rozkoloraj.

Kiam mi malsupreniris, mi estis malĝoja. Mi estis pensanta pri la

revoj, nuboj kiujn ni starigas sur la ĉielo de nia vivo, kiujn la

suno de l' amo koloras, kiujn la vento de la malespero forpelas.

Confiteor

(Luiz Guimarães Filho)

Al maro, al astroj, al ventoj,

Al la plej hontema el floroj,

Konfesis mi amon la mian

Kaj mian kaŝitan turmenton.

La ne-diskretemaj homoj

Ĝin aŭdis de miaj du lipoj;

Mi diris al Di', al anĝeloj,

Per mia la voĉo poeta.

"Mi amas! Mi amas! Mi amas!"

Mi ĉie kaj laŭte ekkrias,

Al tuta la mondo mi diras.

Sed mi apud ŝi ekmutiĝas,

Ruĝiĝas, timetas, paliĝas,

Mi volas, sed diri ne scias.

Miraklo

En nokto malluma, sub vento terura,

La veloj ŝiritaj, la mastoj rompitaj,

Sur maro perfida, de ondoj ludilo,

Sen lumo, sen kredo, sen fido,

Gracia galero, beleta ŝipego,

Venkinta, fiera, kun ŝarĝo riĉega,

Humila hodiaŭ, hieraŭ vantema,

Sen gvido, al morto alkuras freneze.

Al kiu por helpo, por savo petegi?

Al kiu por amo? Al kiu sukcese

Sin turni? Ĉu sorto severa ne volas

Kompate, ke hejmen revenu ŝipanoj?

Okuloj ne vidas; oreloj nur aŭdas

La venton minacan, fortegan, mortigan.

Sopirojn profundajn la koroj elpremas,

Similaj al ŝtono de blanka tombejo.

Ventego blekegas senbride, kolere;

Sur ponto kruela aperas timeme,

Kun sekaj okuloj, la lipoj tremantaj,

Virino palega, kun filo sur brako,

Senscie kuraĝa ĉe l' vido de l' maro:

"Rapide pereu la ŝipo, pereu

La mondo, mortiĝu la suno, la steloj;

Saviĝu infano senpeka la mia."

Pliiĝas la vento, la ondoj multiĝas.

Rifaro avida atendas kaptaĵon.

Proksime, ankoraŭ cent metroj, rompiĝos

La homoj, virino, infano, galero.

Jam alproksimiĝas momento fatala,

Jam tuŝas la ŝipo la rifojn manĝemajn,

Pliiĝas la vento, la ondoj grandiĝas,

Fantomo terura finigos turmenton.

Tre alten, altegen, la ondoj leviĝas,

Portante ĉielen mizeran la ŝipon.

Kriego funebra superas ventegon,

Ventego kolera respondas terure.

"Patrino, vi diras, ke Dio ĉeestas

Sur kampo, sur astro, sur tero, sur maro.

Lin nun al mi montru, neniam Lin vidis..."

Ne finis la frazon infano senpeka.

* * * * *

Kun granda bruego, kun granda frakaso,

Mirinda ĵonglaĵo de granda lerteco,

Trans rifon saltegas fiera galero,

En golfo trankvila kviete ankriĝas.

Ami estas mia penso

Konstanta, senlaca, vigla,

Kiel la suno brila, eterna;

Hela, supera, mirinda,

Kiel radio de blua stelo;

Ami estas mia penso.

Ĉie la morto vidiĝas,

Sur la tero kaj sub la ĉielo,

Forta, terura, timinda.

En la mezo de ĉi-teruraĵoj

Ami estas mia penso.

Vivi estas ĝoje, brile,

Aŭ malĝoje, malhele, malriĉe;

Ĝu' sin miksas kun doloro.

Ne grave! Malgraŭ ĉio, antaŭen!

Ami estas mia penso.

Pasas la jaroj. Printempo

Ridema de longe forlasis min;

Venas vintro glaciiga,

Sed ne soligas min la espero.

Ami estas mia penso.

En la tombo, sub la plato,

La vermo; diros entuziasme,

Kun admiro tre sincera:

Ni ne tuŝu lin, amikoj miaj!

Ami estis lia penso!

Ama Stelaro · 第 2 / 3 段