En Ameriko ĉiujn maljunulojn oni nomas "Onklo."

* * *

Ni aŭdas solenan _tik, tak_, oni nomas ĝin la horoloĝon. "Kiam oni

streĉas ĝin, Onklo Nikoĉjo?" demandas nia sola knabeto. "Ho, tio! oni

ĝin streĉis en la unua jaro de la mondo, Sonny (Fiĉjo)." Kiom da

miljaroj faladas tiu guto da akvo!

* * *

Ni vidis la fundon de la "senfunda profundejo"; ĝi havis nur kvin-dek

futojn da profundeco. Sed de _Bourne's Dome_ (la kupolo de _Bourne_), ni

_ne_ vidis la fundon.

Tiel kiel se ni estus starantaj ekstere ĉe fenestro ni ĝin rigardadis

tra longa fendaĵo, elstreĉantaj en ĝin niajn kapojn por pli bone

vidi, tuj kiam Onklo Nikoĉjo kiu estas suprenrampanta sur la eksteron

de la kupolo, trapuŝas tra negranda malfirmaĵo lumegigilon, kiu

lumegigas la mirindajn akvoskulptaĵojn de la flankaĵoj kaj de la

interno de la kupolo. Fine li faligis ĝin kaj tuj la ombroj forrabas de

niaj okuloj la belegan kupolinternon, sed falinte ĝi malkaŝas ĉiam

novajn belaĵojn sur la flankaĵoj. Ĉion lumigegante ĝi preterfalas

kiel strio da lumo nian fendaĵon, kaj postsekvante ĝin per niaj

rigardoj, ni vidas ke ĝi estas nun nur malgranda punkto da lumo, sed

ĉiam (ĉar Onklo Nikoĉjo faligas multajn lumegilojn) ĉiam, antaŭ ol

atingi la fundon de la putego ĝi estingiĝas. Mi ne atencos priskribi

la akvoskulptaĵojn. Se lertegaj koboldoj estus tien skulptintaj siajn

plej fantaziajn sonĝojn, ĝi estus tiel, kiel ĝi estas, belega,

teruriga, mistera, fantazia!

* * *

Ni eniras kavernon (en la kavernego estas multaj kavernoj). Subite oni

elstreĉas brakon kaj haltigas min. Ni staras ĉe la bordo de trankvila

maro, kaj radioj de la hela luno lumigas sur grandajn blankajn nubegojn

amasigitaj unu super la alia ĉe la horizonto de la maro. Mi aŭdas

elspiritan murmuron: "Kiel belege! Kiel belege!" Jes, sed tiuj lanecaj

nuboj estas solida ŝtonego, kaj la trankvila maro terurigega krutaĵo.

Vere tiu brako savis min de subita morto!

* * *

Proksime de la dometoj de ftizo suferintoj (ili ĉiuj mortis) ni trovis

kelkajn stipojn, sur kiujn, laŭ peto de nia gvidisto, ni ĉiuj

sidiĝas.

Tiam Onklo Nikoĉjo kolektas niajn kvardek lampojn kaj foriras, nin

lasante en vera mallumego.

Antaŭ kaj plej proksime de miaj okuloj mi metas mian blankan manumon

sed neniel mi povas ĝin vidi. La mallumo fariĝas solida kaj premas sur

nin tiel kiel se estus vivanta korpo. Mi pripensas tiun Egiptan mallumon

kiun oni povis palpi. Ĉiu voĉo mallaŭtas; oni parolas nur per

murmuroj kiuj, tamen, ŝajnas forkuri en la mallumon kaj kriegi la

vortojn al la Spiritoj de la Kavernego.

Subite--"Rigardu supren! Ho! rigardu supren!" Supren mi rigardas kaj mi

vidas--kion?

Nur ke oni estas formovinta la supron de la Kavernego, kaj ke mi sidas

ĉe la fundo de profundega fendaĵo. Senlime super mia kapo

altenetendiĝas ĝiaj du flankaĵoj. Estas meznokto, ĉar laŭ

diferencaj lumpovoj brilas en la trankvila ĉielo grandega stelaro. Ĵus

enirinte la videblan porcion de la ĉielo mi vidas kometon.

Trankvila ĉielo? Jes, ĉe tiu unua rigardo mi pensas, ke la nokto estas

treege trankvila, sed baldaŭ nigra, treege nigra nubego malrapide

surpasas la ĉielon kaj unu post unu englutas ĉiujn la helajn stelojn.

Ne, la stelaro venkas! La nubego pasas kaj, jen, ankoraŭ la steloj

trankvile briladas en pura, sennuba ĉielo.

Sed, kio? Kio okazas?

_La nubego revenas malantaŭen!_

Ho! Onklo Nikoĉjo, Onklo Niĉjo, pro kio vi faris tion? Vi forrabas de

mi la tutan iluzion. Eĉ se la nubego estas nur ombro de la mano de

maljuna nigrulo, ĉu ĝi devas iri malantaŭen?

Ĉio finiĝas. Onklo Nikoĉjo revenas. Ni reprenas niajn lampojn.

Ni realvenas la feran Pordegon.

Al Onklo Niĉjo ni adiaŭas kaj al la Kavernego.

Kaj mi? Jes ĉio finiĝas. Mi ankaŭ adiaŭas al la aminda Legantaro.

(Fino).

The Esperantist, Complete · 第 1131 / 1137 题