LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.

La artikolo de D-ro Lloyd ne konvinkis min, ĉar mi opinias ke, por

uzi la imperativon, ne estas necese havi verbon esprimantan volon

deziron aŭ permeson. Sufiĉas ke tia ideo estas (mi ne skribas "estu")

en la penso de la parolanto. Nu, en la ekzemploj cititaj de D-ro

Lloyd, oni povas enŝovi la verbojn konformajn, ne ŝanĝinte la sencon.

"Li malkovris la manon, permesante ke la serpento tie mordu."

"La poŝto, volinte ke la leteroj estu tuj specigitaj, sendas

specigistojn."

"Ŝi estis tiel maldika, ke kiam ŝi deziris ke oni povu ŝin rimarki,

ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron."

Nur, mi neniam skribos: "Mi timas ke li venu," ĉar, kiel tre ĝuste

rimarkigis D-ro Lloyd, ne estas en la frazo la plej malgranda nuanco

de ordono aŭ deziro.

Mi konsentas ke tia maniero konsideri la aferon, devas ŝajni stranga al

gramatikistoj. Sed mi pensas ke ĝi entenas logikecon, kaj, kio estas

ankoraŭ pli grava, praktikecon. La reguloj kiuj regas la uzadon de

Subjunktivo en naciaj lingvoj (almenaŭ en la Franca) estas terure

arbitraj, tiel ke la gramatikistoj ne ĉiam konsentas pri ili, kaj ke

eĉ kleraj personoj tre ofte malobeas ilin. Tio ŝajnas pruvi ke tiu

modo estas tute senutila.

Kiel Esperanta profesoro, mi eksperimentis kiom malfacile estas doni

precizajn regulojn pri tiu modo, kaj kontraŭe kiom estas praktika la

principo donita en la paragrafo 218 de la Sintakso. Jen kiel mi klarigas

al miaj lernantoj la uzadon de la modoj.

La indikativo estas la modo normala. Oni devas uzi ĝin, kiam oni ne

havas motivon por uzi kondicionalon aŭ imperativon.

La kondicionalon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon,

enŝovi "supozinte ke" en la unuan propozicion, kaj "en tia okazo" en la

duan. Cetere la unua aŭ la dua propozicio povas esti Subaŭskultata.

Ekzemple (Paragrafo 169, Sintakso):

"Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn." "Supozinte ke li estus

riĉa, en tia okazo li havus multajn amikojn."

"Mi volus vin vidi!" "Supozinte ke tio ne malplaĉus al vi, en tia okazo

mi volus vin vidi."

"Se mi povus lin venki!" "Supozinte ke mi povus lin venki, en tia okazo,

kiel feliĉa mi estus!"

La imperativon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon,

enŝovi, en la frazon, unu el la verboj voli deziri konsili permesi

peti, k.c., kiuj montras volon pli malpli fortan. Mi jam donis

ekzemplojn pli supre.

Ŝajnas al mi ke, tiam, la du lastaj modoj ludas sian logikan rolon,

t.e., mallongigi la frazojn.

Mi bone scias ke oni povos trovi en Esperantaj libroj, eĉ en Zamenhofaj

verkoj kelkajn frazojn kiuj ne estas konformaj al tiuj reguloj. Sed ili

estas maloftaj, kaj tio, laŭ mi, ne pravigus la enkondukon de reguloj

arbitraj neklaraj kaj senutilaj.

(_Profesoro_) H. Sentis (_Grenoble_).

The Esperantist, Complete · 第 1129 / 1137 题