MALNOVAJ KANTOJ.

Tradukita de Clarence Bicknell.

Ne povas mi malnovajn kantojn

Rekanti kiel foje;

La kor', la voĉo al mi mankus,

Mi plorus tro malĝoje.

En tiuj kantoj mia koro

Pasintajn tempojn trovas;

Rekanti ilin, aŭ rerevi

La revojn mi ne povas.

Ne povas mi rekanti ilin,

Kaj la malĝojajn ĉarmojn;

Iliaj melodioj vekus

El dorm' malnovajn larmojn:

Kvankam mi ne forgesas ilin,

Malĝojajn kaj dolĉegajn,

Mi tamen ne rekanti povas

La kantojn tro karegajn.

Ne, mi ne povas! la vidaĵoj

Revenas pri la horoj

De oraj revoj forflugintaj,

Pri jaroj de doloroj;

Sed, per rompitaj teraj ĉenoj,

L' anim', en libereco,

Rekantos eble tiujn kantojn,

Kaj dum la eterneco.

The Esperantist, Complete · 第 1128 / 1137 题