El "Romano de Infano," de Pierre Loti.
Esperantigis Edmond Privat, ĉefredaktoro de la revuo: "Juna
Esperantisto."
Mi volus provi nun diri la impreson, kiun faris al mi la maro, kiam mi
ĝin unuafoje vidis.
Tiu ĉi estas vespera impreso; oni apenaŭ povis vidi, kaj tamen la
aperinta figuro estis tiel forta, ke ĝi unufrape por ĉiam gravuriĝis.
Kaj mi ankoraŭ retrospektivan tremfroston sentas, tuj kiam mi
tutspirite pripensas tiun memoraĵon.
Mi alvenis vespere, kun miaj gepatroj, en vilaĝon de la _Saintonge_
marbordo, en domon de fiŝkaptistoj luitan por la bansezono. Mi sciis ke
ni tien venis por io nomata "la maro," sed mi ĝin neniam vidis jam
(linio de sablaj montetoj kaŝis ĝin al mi, pro mia tre malgranda
kresko) kaj mi estis tre malpacienca ĝin koni. Post la vespermanĝo, je
la eknoktiĝo, mi do forkuris sola eksteren. La aero malvarmeta,
maldolĉa, odoris ion nekonatan, kaj stranga bruado, samtempe mallaŭta
kaj vastega, fariĝadis malantaŭ la sablaj montetoj, kien kondukis
vojeto.
Timigis min ĉio, tiu nekonata vojeto, tiu krepusko falanta el kovrita
ĉielo, kaj ankaŭ la soleco de tiu angulo de la vilaĝo.... Tamen,
armite per unu el tiuj grandaj subitaj decidoj, kiajn prenas kelkfoje
plej timemaj bubetoj, mi foriris rapidpaŝe....
Sed, subite, mi haltis frostita, tremante pro timo. Antaŭ mi, io
aperis, io malhela kaj bruanta, aperinta ĉiuflanke samtempe kaj
ŝajnanta ne havi finiĝon; moviĝanta spaco, kiu donis al mi la
mortigan kapturnon.... Sen ia dubo _tio estis ĝi_; nek unu minuto da
ŝanceliĝo, nek eĉ da mirado _ke ĝi estas tiel_, ne, nur teruro; mi
_rekonis_ kaj tremadis. _Ĝi_ estis malhelverda, preskaŭ nigra; _ĝi_
ŝajnis senfirma, perfida, englutanta; _ĝi_ moviĝis kaj ruliĝis ĉie
samtempe, kun ŝajno de funebra malboneco. Supere, etendiĝis unupeca
ĉielo, malhelgriza, kiel peza mantelo.
Tre malproksime, nur tre malproksime, je nekalkuleblaj profundaĵoj de
horizonto, oni ekvidis ŝiraĵon, lumaĵon inter la ĉielo kaj la akvo,
longa fendo malplena, flave helpala....
Por tiel _rekoni_ la maron, ĉu mi ĝin jam estis vidinta?
Eble, senkonscie, kiam, estante aĝa kvin aŭ ses monatoj, min oni
kondukis en la _insulon_, ĉe praonklino, fratino de mia avino. Aŭ ĉu
ĝi estis tiel ofte rigardata de miaj maristaj praavoj, ke mi naskiĝis
havante jam en la kapo malklaran rebrilon de ĝia grandegeco? Ni restis
momenton unu antaŭ la alia, mi de ĝi ensorĉata. De tiu unua
intervidiĝo sendube, mi havis la nekompreneblan antaŭsenton, ke iam
fine ĝi min prenos, malgraŭ ĉiuj miaj ŝanceliĝoj, malgraŭ ĉiuj
voloj kiuj provos min deteni.... Tio, kion mi sentis antaŭ ĝi, estis
ne nur teruro, sed ĉefe nedirebla malgajeco, impreso de ĉagrenega
soleco, de forlaso, de ekzilo.... Kaj mi reforiris kurante, kun vizaĝo
tre malĝoja, kredeble, kaj la haroj turmentataj de la vento, kun treega
rapideco por alveni al mia patrino, ŝin kisi, min premi kontraŭ ŝi;
konsoligi al mi mil animturmentoj antaŭaj, neesprimeblaj, kiuj premegis
mian koron, vidante tiun grandan spacon verdan kaj profundan.