EGIPTUJO KIEL VINTRA LOĜEJO.

Martyn Westcott.

Estas je tiu ĉi sezono de la jaro ke personoj riĉaj kaj riĉetaj, kaj

personoj de la libertempaj klasoj ekpripensas pri regiono, en kiu ili

povos pasigi komforte kaj plezure la vintron. Ekzistas granda, kaj, mi

opinias, ĉiame-grandiĝanta nombro da tiuj, al kiuj diris la kuracisto

"Vi devos vintrumi alilande." Inter tiuj estas multaj kiuj suferas nur

de enuo, fantazio malsana kaj manko da laboro difinita, sendube; sed

ankaŭ inter ili estas tiuj, kies brustoj estas "delikataj," kiuj devas

esti "tre zorgemaj," kaj suferas eble de renaj aŭ hepataj malsanoj. Al

ĉiaj tiaj personoj, kiel ankaŭ al la lacaj cerb-verkantoj, la

aŭtoroj, la dramaŭtoroj, la Parlementanoj kaj tiel plu, Egiptujo

vintre oferas klimaton ĉiam agrablan, kaj scenaron de tipo tute

nevidebla en Granda Britujo kaj la Kontinento Eŭropa kaj ankaŭ

objektoj posedantaj interesan historian malsuperan al nenia intereso en

la mondo. Estas en hodiaŭa Egiptujo multe da diverseco. La viro kun

gustoj modernaj trovos ĉe Kajro urbon kosmopolitanan plenan je

fremduloj interesigaj, kaj bonaj hoteloj; kaj tre apude, la antikvan

urbon de la Mamelukoj, kaj Kalifoj. Se oni preferas la allogaĵojn de la

vivo moderna antaŭ aferoj historic-interesaj ne disreviĝos je moderna

Kajro. Dum "la sezono" estas baloj, dancadoj, _bridge_-kunvenoj, tute

same kiel en ia alia urbo. Kaj kiam tiaj aferoj supersatas vin, jen

grandegaj monumentoj, la Piramidoj, la Sfinkso, kaj multe da temploj kaj

tomboj! La vojaĝanto kiu malsukcesas tiajn aferojn trovi interesaj,

certe bezonas fantazion! En Kajro mi ofte miregis, demandite "Ĉu estas

dezirinde vojaĝi laŭ la rivero? Kion oni faros tie?" ...

La senegala karaktero de la Nilo mem aparte, la urboj modernaj sur la

bordoj de ĝi, konstruitaj sur la sidoj kaj inter la ruinaĵoj de la

antikvaj urboj kvar ĝis dek-mil-jaraj, estas ja vidindaj. Tie ankaŭ

ekzistas hoteloj ĉiugradaj, kiuj ne estas tro altprezaj. Je pli ol unu

okazo mi aŭdis diri virinojn ke la dek-kvar-taga vojaĝeto sur la Nilo

estis inter la plej dolĉaj spertoj en siaj vivoj!

Kajron mem mi trovas enuiga; sed la granda rivero neniam lacigas. La

vivado en la riveraj vaporŝipoj estas plena je diverseco kaj intereso.

La tre oftaj ekskursoj azendorse tra la dezerto, kaj ĝia hela seka

aero, la mirindegaj antikvaj temploj kaj tomboj, kaj la dolĉa klimato

kune ĝuebligas la tutan vojaĝon kaj ĝin faras neforgesebla!

Plimultiĝa nombro da vizitantoj ĉiujare pasas preter _Assouan_, la

landlima stacio, por viziti _Kartum_ kiu grandiĝis mirinde sub Brita

protekto, kaj nun enhavas hotelojn kaj konstruaĵojn gravajn....

Ofte oni al mi petas detalojn praktikajn pri elspezoj kaj loĝejo en

Egiptujo dum la vintro. Kompreneble estas malfacile taŭge respondi.

Alveninte en tiu lando oni devas kalkuli tiom elspezi kiom li ĝenerale

elspezas, vojaĝante en la Eŭropa kontinento. La vojaĝoj en la

unua-klasaj vaporŝipoj estas sufiĉe altprezaj ĉar _Cook_ kaj la

_Anglo-Amerikana_ kompanioj havas tie monopolon. Ambaŭ ŝipe kaj lande,

tamen, zorgata de _Cook_, oni povas ĝui ĉion la plej bonan.

La azenoj estas bonegaj, kvietaj kaj facile-rajdeblaj de ĉiuj eĉ tute

sen rajda sperteco; kaj ĝenerale estas la gviduloj Arabaj sufiĉe

lertaj kaj ĝentilaj. Ekzistas tie ankaŭ bonegaj gvidlibroj, precipe

unu de _D-ro Wallis Budge_ verkita. La hodiaŭa Egiptujo ne nur estas

tenejo da antikvaĵoj senprezaj, tamen; oni povas egale tie vidi

modernajn triumfaĵojn de inĝenierado--tiaj kiaj estas la grandega

dig-ponto ĉe _Assouan_ antaŭ ne longe konstruita, kaj la pli eta digoj

ĉe _Assiut_--kaj multajn aferojn ankaŭ, interesaj sociologie.

Pri la klimato de Egiptujo mi devas iom paroli. La foresto da pluvo

certigas la sekecon de la aero, kaj la situacio geografia de la lando al

ĝi donas vintron varman. La temperaturo, tamen, malofte superas 80°

_Fahrenheit_ eĉ en la dezerto, kaj sur la rivero mem, nokte kaj

frua-matene, ofte estas preskaŭ malvarme, kompare (ekz., 60° F.). Tial

mi konsilas al ĉiuj kiuj intencas en Egiptujo vintrumi, ke ili kunportu

sufiĉe da varmega vestaĵo, precipe subvestaĵo--kaj ne atendu

somermezan hejton sur la ferdekoj de la vaporŝipoj. Novembro-Februaro

estas la plej bonaj monatoj, sed nur ĉe tiuj, kiuj malŝatas varmecon

someran estas malagrablaj Marto kaj Aprilo.

The Esperantist, Complete · 第 1118 / 1137 题