(El Leo Belmont).--A. Grabowski.
Se havus mi forton kaj spiron de l' vento
De l' viv' aliiĝus fason';
Mi estus semanto de ama la sento,
Ŝiranto de ĉia malbon'.
Per polvo friponojn blindigus mi kure,
Falegus malver'-bastion'!
Mi kverkojn fierajn fleksadus terure,
Karesus je roza la kron'.
Mi plorus poeton, sur tomb', kun betulo,
Mi vipus la maron sen lac';
Sur vojo ŝtonegojn mi skuus, fortulo,
Ke muĝus la nokt' per minac'.
La poplon maljunan al dormo lulante,
Ridetus mi kun l' akaci';
Fluginte sur kampon, sonorus mi kante,
Ho! forton de l' vento al mi!
"LA FUMPOTĈAPELO."
De Martyn Westcott.
Ĉu mi sonĝas?--aŭ ĉu la malbelega fumpotĉapelo vere
malpopulariĝas? Ĝia nomo mem estas malbela Angle (_chimney-pot hat_).
Eŭfeme, ni povas ĝin nomi "silka ĉapelo," sed tiu ne ŝanĝas ĝian
malbelan formon! Kaj en la proksima centjaro sendube la idoj diros al
siaj geavoj--"Apenaŭ ni povas kredi ke personoj en tiuj tempoj portadis
tiajn absurdajn ĉapelojn! Ili similas la forntubon en la kuirejo! Kaj
ili nepre estis varmegaj kaj pezaj! Kiu ilin elpensis?"
Nu, la silka fumpotĉapelo estas la elpenso de fadenisto Londona. Jes!
la malbelegaĵo estas certe elpenso Angla. Mi ĝin multe bedaŭras, sed
mi deviĝos tion konfesi. La nomo de tiu eraranta komercisto estis
Hetherington--bona nomo Angla, kiel vi vidas.
Kaj rakonto de lia agado efektive aperis en la _Times_ de la jaro 1797!
La silka-ĉapelo ja ekzistis dum cent ok jaroj!
Nu, la ĉapela komerco estis tre malbona, kaj la dandoj de tiu epoko ne
aĉetus ĉapelojn tial ke ne ekzistis eĉ unu speco reale eleganta.
Hetherington estis fasonema komercisto, kaj liaj amikoj ofte petis ke li
ion tute novan elpensos. Fine li faris--fumpotĉapelon. Li laboris tute
sekrete ĝis la unua ĉapelo finiĝis. Tiam, tagon tre malfeliĉan por
ni, mi opinias, li montris la novan elpenson al siaj edzino kaj idoj.
"Ho! patro! sed kiel malbela ĉapelo!" ili ekkriis.
"Malbela!" li kriis, indignante kaj kolere.
La edzino kaj infanoj petis kaj petegis lin ke li ne foriru sur la
straton kun tia ĉapelo; sed li koleriĝis plie, kaj fine li lasis sian
domon, brue ekfermante la pordon!
Estas kredeble ke neniam ni estus sciintaj ĝuste la datumon, je kiu tiu
ĉi mallerta ago okazis, sed tuj kiam la fumpotĉapela komercisto iris
sur la straton, amaso da buboj kaj bubinoj lin tuj sekvis, ĉiam
kriegante. La geurbanoj ankaŭ lin sekvis, reciproke demandante ĉu la
bona komercisto freneziĝas? Kaj fine, Hetherington arestiĝis, tial ke
li kaŭzas tumulton en la publikaj stratoj! Kaj kiel la policanoj (aŭ
gvardanoj, kiel ili tiam estis) lin kondukis al la juĝejo, la hundoj
bojis, la infanoj ekkriegis kaj ĉiuj kredis ke li estas frenezulo. Nu,
la tiea magistrato estis la _Lord Mayor_,[122] antaŭ kiu Hetherington
estis kondukata.
La policanoj plendis ke la komercisto, per sia absurda kaj malbela
ĉapelo, timigis la infanojn, kolektis grandan amason, kaj ke malgranda
knabo kies nomo estas _Thomas Cordwainer_, trabatiĝis per la piedoj de
la amaso, kaj ricevis brakon frakasitan. Hetherington fiere konstatis ke
li estis Anglo, kaj ke pro tio li certe havas la rajton porti ian ajn
ĉapelon! La magistrato diris ke li unue tumulton faris, kaj ke, tial,
li deviĝos garantii plibonan konduton estontan per pago da livroj
kvincent!! Certe tiu estis tre severa juĝo! Mi kredas ke la komercisto
neniam perdis sian monon, ĉar poste multe da personoj aŭdis pri la
nova ĉapelo kaj baldaŭ la malbelaĵo iĝis tiel populara kiel eĉ
Hetherington volis....
Antaŭ malmultaj jaroj, nur la dandoj, sinjoroj, kaj profesianoj portis
tiujn ĉapelojn, precipe dimanĉojn. Malfrue, kiam ĉiuj kiuj estis
sendependaj ekĉesigis ilin porti, la komercistoj kaj komizoj alprenis
ilin kiel oficialaj kaj komercaj ĉapeloj. Ĉe multaj oficejoj Londonaj
la komizoj _deviĝas_ porti tiujn malbelajn ĉapelojn eĉ en la varmega
vetero....
Mi tute ne dubas ke, estonte, nur laboristoj kaj metiistoj portos la
fumpotĉapelon, kaj ĉe ili, ĝia vivado estos ja mallonga!
Ĉu mi sonĝas do? Ĉu la forntubo reale malpopulariĝas, aŭ ne? Ni
eklernas iom da higieno--ni scias bone ke la kapo bezonas ventolecon,
kaj ke tiuj pezaj ĉapeloj estas respondaj pri la senhareco de iuj el
ni; ni lernadas iom pri arto--kaj ni vidas ke la _f----o_ estas malbela,
malbelega; ni pli kaj pli deziras komforton, kaj ni tre bone scias ke la
_f----o_ estas tre malkomforta ... kion do? ni forlasu la
fum-pot-ĉapelon! Kiu aliĝos kun mi la Kontraŭ-Fpĉ-Brigadon?