LA MUTULO DE KIRKMILLAR.

Norda Legendo.--Verkita de William Officer.

En la paroĥo de _Kirkmillar_ estas tre antikva kastelo. Ĝi nun

ruiniĝis; sed kelke da maljunaj personoj, ankoraŭ vivantaj, memoras

tempon, kiam ĝiaj muroj estis pli malpli sendifektaj.

Antaŭ multaj jaroj ĝi estis kredita esti la loĝejo de fantomoj; kaj

multe da strangaj rakontoj pri ĝi disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La

kamparanoj ĝin rigardis je tia teruro ke ili ne havis kuraĝon ĝin

preterpasi post la sunkuŝiĝo.

Je la tempo pri kiu ni skribas, loĝis--tiel diras la legendo--en

_Kirkmillar_ masonisto, ĉarpentisto, kaj botisto, kiuj estis ĉiamaj

kunuloj. Kune ili pasigis la vesperojn, interparolante pri siaj metioj,

kaj diskutante ĉiujn gravajn demandojn de tiu epoko. Ofte, ankaŭ, ili

vizitis la paroĥan drinkejon, por sin refreŝigi per glaso da viskio,

aŭ biero.

Unu nokton, dum ili sidis ĉe la drinkejtablo, la ĉarpentisto rimarkis

pri la antikva kastelo kaj ĝiaj teruraĵoj.

"Ĉu vi efektive kredas," diris la botisto, "ke estas fantomoj en la

kastelo?"

"Mi imagas ke ĉiu en _Kirkmillar_ kredas tion."

"Permesu al mi diri ke vi multe eraras. Mi tute neas la ekziston de

fantomoj, aŭ en _Kirkmillar_ kastelo, aŭ aliloke."

"Kion vi diras," ekkriis la masonisto. "Mi vetas ke vi ne iros en la

kastelon sole je noktmezo."

"Kiom vi vetas?"

"Dek ŝilingojn."

"Mi akceptas; kaj tuj gajnos la veton. Kioma horo estas nun?"

"Preskaŭ la dekunua."

"Nu, mi decidas fari la eksperimenton hodiaŭ nokte. Ni trinku alian

glason antaŭ foriri."

Post proksimume unu horo la tri homoj haltis mallongan distancon for de

la kastelo.

"Ĉu vi ankoraŭ intencas gajni la veton?" diris la masonisto.

"Certe. Estas nenio por timi," respondis la botisto, forpaŝante al la

kastelo.

Baldaŭ li malaperis en la mallumo; kaj liaj du kunuloj atendis la

rezultaton.

Post dek minutoj la _Kirkmillar_ preĝeja horloĝo ekbatis la dekduan

horon; kaj la masonisto kaj ĉarpentisto aŭdis nenaturajn sonojn, kaj

vidis strangajn lumaĵojn elveni el la ruinaĵo.

Horo post horo pasis; sed la botisto ne reaperis. Fine tagiĝis; kaj la

du homoj singardeme alproksimiĝis la kastelon. Kiam ili atingis la

larĝan enirejon ili tuj vidis sian kolegon. Li kuŝis sur la tero en la

granda vestiblo; kaj apud li staris kio ŝajnis esti fantoma virino

blanke vestata. Je la sono de iliaj piedfrapoj la fantomino malaperis;

kaj la botisto levis sian kapon.

Al ĉiuj iliaj demandoj li respondis per kapskuo; kaj de tiu tago li

estis tute muta. Li vivis multajn jarojn; sed neniam per rigardo aŭ

signo aludis al sia sperto en la kastelo.

Multe da _Kirkmillaranoj_ eldiris ke, kiam ili lin renkontis, ili vidis

la blankan fantominon subite malaperi de lia flanko; kaj kelkaj personoj

eĉ certigis ke, post lia morto, la sama fantomino ofte vizitis lian

tombon.

The Esperantist, Complete · 第 1115 / 1137 题