Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
"Ĉe la tablo vi trovos ke via plej proksima najbaro estas treege
silentema. Ĉiuj ni estos al vi tre dankaj se pri io ajn vi povos lin
interesigi. Sed vi devas komenci la aferon. Se vi ne unue parolos al li,
li certe ne parolos al vi."
"Ĉu estas tiel?" mi respondis. "Nu, mi mem estas silentema."
Mi vizitis akvosanigejon en unu el la Nordaj partoj de Anglujo. La
karakteron de mia tiea tablokunsidanto tiu ĉi fragmento de konversacio
sufiĉe montros. Tutan semajnon ni sidis flanko ĉe flanko kaj
interŝanĝis ne eĉ unu vorton. Lin mi estis decidinta ataki per lia
propra armilo. Mi uzis ununombron ĉar li posedis nur tiun solan armilon
de silento. Unu sentencon li fine elŝutis al mi: "Umph! ŝajnas ke ni
estas ambaŭ silentemaj."
"Jes," kaj kontraŭ _li_ mi refalis en unu silenton kiu daŭris ankoraŭ
tri tagojn. Eble mi devas diri ke mi "falegis" en silenton, se nur por
montri la profundegecon de tiu silento.
Li kapitulacis. Unu tagon kiam ni ĵus estis finontaj la tagmanĝon
subite li demandis: "Ĉu vi ludas la ŝakludon, sinjoro?"
"Jes, sinjoro, mi ĝin ludas."
"Bone! Mi pensis tion; vi tre scias silenti. Se vi konsentos ni ĝin
ludos kune."
Kaj ni faris tion, ludante ne unu solan ludon sed multajn ludojn. Mian
iam silentan kunsidanton mi trovis tre lerta, tre informplena kaj tre
aminda.
_El plenega karafo oni malfacile elverŝas la akvon._
Inter tiu aminda silentemulo kaj la Amerika babilulo, kia kontrasto!
Okcidenten rapidas la vagonaro. La Amerikano dum kelka tempo rigardadas
al mi. Subite li diras:
"Diru, fremdulo; vi estas _Britisher_, ĉu ne?"
"Pro kio vi pensas tion?"
"Ho, kredeble vi estas la sola viro en tiu ĉi vagonaro, kiu portas
flanelan ĉemizon."
[Memorante la varmegecon de la vetero mi mem miras pri tiu vestaĵo].
"De kie vi venas?"
"Vi diras ke mi estas Anglo; tial kredeble mi venas de Anglujo."
Anglon tia respondo estus tuj kaj tute silentigita. Ŝajne ĝi nur vekis
la sciamon de Amerikano.
"Ho, jes, ĝuste; sed de kie vi _nun_ venas?"
Tia direkta demando ŝajnis al mi neĝentila. Mi memoris la infanan
ludon "Direkta demandaro kaj malrektaj respondoj." Kaj ekkaptis min
spirito de kontraŭeco.
"Ĉar la vagonaro iras okcidenten," mi respondis per voĉo malvarma kiel
glacio, "mi supozas ke mi venas de la oriento."
Mi admiris lian persistecon. Neniel hontigita li senŝancele daŭrigis
la demandaron.
"Kien vi iris?"
"Okcidenten."
"Sed, sed--vi _Britishers_ neniam ŝajnas kompreni simplan demandon. Mi
intencis demandi, "Al kiu urbo vi _nun_ iras?"
"Jes; mi supozis tion. Ĉu estas multaj interesindaj urboj sur tiu ĉi
fervojo?"
"Ho, jes." Kaj li komencis longan, kaj (mi devas ĝin konfesi) tre
interesan priskribon pri sia lando kaj tute forgesis demandi kion mi
manĝis je la matenmanĝo.
Poste mi bedaŭris mian rezervemon. Mi rakontis al Amerikano pri la
scivolulo. "Ne," ŝi diris, "li ne estis scivolema. Li estis nur
bonkora, kaj vidante ke vi estas fremdulo li deziris helpi al vi. Se vi
estus dirinta al li viajn intencojn vi de li estus ricevinta tre utilajn
konsilojn. En la ŝtatoj ni havas multajn tiajn personojn."
Tiam mi hontiĝis pri mia malboneco kontraŭ li. Tamen ne estas ago de
saĝulo malŝtopi botelon per tranĉilego. La korktirilo agas iom malpli
direkte sed multe pli efike.
Tra la vagono konstante trapasas kolportistoj kiuj vendas la plej
diversajn objektojn. Mi jam antaŭe aĉetis libron. Kaj nun, kiam sur
tiun malmolan benkon mi vane serĉas lokon sur kiun mi povos restigi la
kapon, mi vidas vendiston de kapsubportiloj. Al li mi signalas, kaj sur
la postan parton de la benko li surfiksas ilon kiu laŭ formo similas al
treege malgrandigita dormĉambra spegulo. Al si per aksoj alfiksita
kvazaŭ duonkadro entenas la iom kurbitan subportilon sur kiun,
restiginte la kapon, mi sentas tiel kiel se mi ĝin metis sur la kusenon
de luksa seĝego.
Nun la kondukisto eniras por ekzameni la biletojn, kaj tie ĉi mi diros
parenteze ke Amerikano ofte aĉetas duone uzitan bileton. Ni supozu ke
vojaĝanto aĉetas de la fervoja kompanio bileton rajtigantan veturi de
A ĝis C, sed, pro ia kaŭzo li ĉesigas sian vojaĝon ĉe B. Ĉu li,
pro tio, devas perdi sian _rajton_ daŭrigi la vojaĝon de B ĝis C?
Neniel!
Li vendas la bileton (kompreneble ĉe tre malkara prezo) al (ni diru),
la plej proksima tabakvendisto, kiu siavice faras sian profiton vendante
ĝin al iu vojaĝonta ĝis C. Tiamaniere aĉetante bileton Amerikano
ofte vojaĝas tre malkare. Mi citas tabakvendiston kiel ebla aĉetinto,
ĉar ofte mi vidis anoncojn pri duoneuzitaj biletoj en la fenestroj de
tabakvendejoj, sed kredeble ili ne estas la solaj personoj kiuj aĉetas
kaj vendas tiajn biletojn.
Eble la sekvanta rakonteto lumigos sur tiun kutimon. Ĉar la onklino kaj
mi mem ofte interrompis la vojaĝadon por vidi la diversajn urbojn kiuj
troviĝas sur la vojo, mi komencis timi ke ni atingus la templimon de
niaj biletoj antaŭ ol atingi la finon de nia vojaĝo.
Mi, tial, iris al la stacidomo kaj trovinte biletiston montris al li la
biletojn kaj demandis: "Ĉu vi bonvolos diri al mi ĝis kiam mi povos
uzi ĉi tiujn biletojn?"
Jen lia respondo: "Nu, fremdulo, mi kalkulas ke vi povos ilin uzi ĉe iu
ajn tago dum la venontaj centjaroj."
Mi pensas ke tio plene klarigas la aferon. Biletoj estas (aŭ tiam
estis) transporteblaj kaj ne havas templimon.
Laŭ formo la biletoj estas longaj. Tiujn kiujn mi aĉetis estis strioj
de papero kiuj tre utilus por montri la pagon en libro. La ekzameno de
ili estas afero tre facila, ĉar ĉiu vojaĝanto portas la sian en la
bando de sia ĉapelo. La kondukisto ne bezonas demandi la biletojn, sed
foje li rektigas unu kiu estas kurbiĝinta aŭ kies surskribon li ne
povas facile legi. Se la vojaĝanto estas metinta sian ĉapelon sur la
retbreton li nur montras sur ĝin per la fingro, sed plej ofte la
kondukisto ne bezonas tiun montron. Ŝajnas al mi ke li scias al kiu
apartenas ĉiu ĉapelo.
Dum kelka tempo la fumo de la lokomotivo eniras la vagonon, sed la tago
estas tiel varmega ke oni ne kuraĝas fermi la fenestrojn. Sur la
paĝojn de mia libro fummakuloj kolektiĝas pli rapide ol mi povas ilin
forbrosi. Ili ankaŭ kolektiĝas sur la palajn vestojn de nigrulo, kiu
estas tre bele, eĉ elegante vestita. Subite li sin levas, el iu loko
eltiras broseton kaj zorgege sin brosas.
Tiun zorgan brosadon li refaras ĉiu kvarono da horo, ankaŭ donante al
si kelkajn intertempajn brosetojn, tiel ke, kiam finas la vojaĝo, oni
vidas multajn fumenigritajn blankulojn kaj unu belege kaj pure vestitan
nigrulon. Sur lia vizaĝo fummakuloj ne vidiĝas.
Mi dubas ĉu en la Sudaj Statoj estus permesite eĉ al tiel eligante
vestita nigrulo veturi en tiu sama vagono kun blankuloj. Ĉe unu suda
stacidomo mi vidis la avizon: "Salono de atendo por koloritaj virinoj."
_Klang!_ Sur la bolilego de ĉiu Amerika lokomotivo troviĝas granda
flavkupra sonorilo de kiu ŝnuro eniras en la lokomotivestrejon. Mi ofte
aŭdas tiun sonorilon ĉar se eĉ bovino eraras sur la rejlojn oni tiras
la ŝnuron.
_Klang, klang, klang!_ Ni trapasas negrandan urbon. Ĉevalojn,
veturilojn, virojn, virinojn, geinfanojn mi vidas, kiujn neniu barilo
apartigas de la ega kaj rapida vagonaro.
Kiel en Anglujo tramveturilo trakuras stratojn tiel tie ĉi la vagonaro
trakuras ilin. Nur la sonorilo, per laŭtega voĉo, kriegas: _Klang!_
Jen la vagonaro! _Klang!_ Flanken ĉiuj! _Klang!_ Mi rapidas! Mi ne
povas halti! Flanken! Flanken! _Klang, klang, klang!_
Mi ne diros ke mia koro estis en la buŝo sed certe mi pli trankvile
spiradis kiam ni estis ankoraŭ en kamparo.
Eĉ tiuj ĉi ordinaraj vagonoj enhavas lavejon kaj ujon de glaciigita
akvo, k.t.p. En la proksima fragmento mi esperas ion diri pri la
_Pulman'a_-vagono.