De Georges Courteline, tradukita de D-ro Philippet (Francujo).
_La kuracisto, la ĉapelon en mano._--"Sinjorino, ĉu tie ĉi ne
estas malsanuleto?"
_La patrino de l' malsanuleto._--"Jes, tie ĉi, doktoro; eniru do.
Ĝi estas mia knabeto. Imagu, ke tiu kompatinduleto, mi ne scias
kial, de hodiaŭ matene, ĉiumomente falas."
"Li falas?"
"Ĉiumomente, jes, doktoro."
"Teren?"
"Teren."
"Strange estas.... Kian aĝon li havas?"
"Kvar jarojn kaj duonon."
"Eĉ se la diablo enmiksiĝus en tion, je tia aĝo oni staras sur la
piedoj! Kaj kiamaniere komencis la afero?"
"Mi nenion komprenas pri tio," mi diras. "Hieraŭ vespere li tre bone
fartis kaj trotadis kunikle tra la apartamento. Hodiaŭ matene mi
iras por levigi lin, kiel mi kutimas. Mi vestas al li la ŝtrumpojn,
mi vestas al li la pantaloneton kaj mi ekstarigas lin sur liaj
piedetoj. Puf! li falas!"
"Eble pro falsa paŝo."
"Atendu! Mi eksaltas; mi relevas lin.... Puf! duan fojon li falas.
Unuvorte, doktoro (mi ripetas, mi ne scias kial), de hodiaŭ matene,
ĉiuminute li falas."
"Tio estas iom mirinda. Ĉu mi povas vidi la malsanuleton?"
"Sendube."
_La patrino eliras, poste reaperas portante la knabeton sur brako.
Li vidigas sur la vangoj kolorojn atestantajn pri eksterordinara
bonfarto. Li estas vestita per pantaloneto kaj kitelo tro larĝa, kiu
estas kvazaŭ amelumita per sekiĝinta konfitaĵo._
_La kuracisto._--"Kia belega knabo! Metu lin teren, mi petas." (_La
patrino obeas. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ankoraŭ unufoje, mi vin petas." (_Sama scenludo
kiel antaŭe. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ankoraŭ." (_Trian fojon la knabeto estas starigata
sur la piedoj kaj ree tuj falas_).
_La kuracisto revema._--"Estas neaŭdite...." (_Al la malsanuleto,
kiun la patrino subtenas sub la brakoj_).
"Diru al mi, amiĉjo mia, ĉu io vin doloretas ie?"
"Ne, sinjoro."
"La kapo ne doloras vin?"
"Ne, sinjoro."
"La pasintan nokton, vi bone dormis?"
"Jes, sinjoro."
"Kaj vi havas apetiton hodiaŭ matene? Ĉu vi volonte manĝus
su-supeton?"
"Jes, sinjoro."
"Tre bone (_kun kompetenta tono_). Ĝi estas paralizo."
_La patrino._--"Para.... Ho! Dio mia!" (_Li levas la brakojn al la
ĉielo. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ho ve! jes, sinjorino. Plena paralizo de la
malsupraj membroj. Cetere vi tuj vidos mem, ke la muskoloj de
la malsanuleto estas nun absolute sensentaj." (_Dum li tiel
paroladas, alpaŝinte al la knabo, li pretiĝas por fari la diritan
eksperimenton, kiam subite_): "Ho! ... Ho! ... Ho! ..."
_Poste eksplodante:_ "Per la sankta Dio! Sinjorino, kion vi rakontas
al mi pri via paralizo?"
_La patrino_ (_miregigita_).--"Sed, doktoro ..."
_La kuracisto._--"Mi ja nun komprenas, kial li ne povas resti stare
sur la piedoj. Vi metis al li la ambaŭ krurojn en la saman kruringon
de la pantaloneto!"