VIRINO LA NEKOMPRENEBLA.

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T.

Fisher Unwin, la eldonisto.

Mi ne komprenas la virinojn.

Antaŭ ne longe, mi okazis gajni duonan livron pro veto je mia elekto

en la "Grand National," Nu, la ideo prenanta min, mi eniris lokon

iom superan je tiu kiun mi kutime favoras. Kiel mi diras, mi estis

ĝuigonta min, tiel mi mendis mian bifstekon dikan, parte rostitan,

kun iometo da grasaĵo, kaj mian glasegon da Burtona biero, kiel se

mi estis la Ĉefurbestro mem. Tiam mi ĉirkaŭenrigardis.

Estis du virinoj kiuj ĵus estis finintaj. Ili estis sidantaj farante

nenion. Estis kelnero kontraŭe je ili, sufiĉe proksima por povi

mordi ilin, kaj li ankaŭ estis faranta nenion. Baldaŭ sinjoro

alvokis lin, kaj li foriris. Tuj kiam li komencis servi iun alian,

ambaŭ ili ekkriis "Kelnero!" kiel se ili ne havis liberan momenton.

Baldaŭ li alvenis. Unu el ili diris, "Donu al mi la kalkulon,

kelnero." Li altlevis siajn ŝultrojn ĝis kie Angloj portus ĉapelon

kaj komencis pretigi la kalkulon.

"Du da pano kaj du da butero," li diris.

"Tute ne!" diris la ulino. "Estas du da butero kaj unu da pano."

Li korektis kaj donis al ŝi la kalkulon.

"Ho, vi malsaĝulo!" ŝi diris. "Mi volas du kalkulojn. Mia sinjorina

amikino pagos por ŝia." Tial li denove altigis siajn ŝultrojn ĝis

ili preskaŭ formovis la tegmenton de la restoracio, kaj elskribis du

kalkulojn. "Rigardu tie ĉi," diris unu el la virinoj; "vi kalkulas

al mi viandon, kaj mi ne havis viandon."

"Jes," diris la alia, "kaj vi kalkulas al mi 'entrée,' kaj mi ne

havis 'entrée.'"

"Estas tute same," diris la kelnero, "iu havis viandaĵon kaj iu

havis 'entrée,' kaj ambaŭ kostas egale, kaj mi ne memoras kiu havis

kian."

"Nu," diris unu el la ulinoj, "ni do devas interŝanĝi kalkulojn."

Kaj eĉ tiam ili ne estis kontentaj.

"Rigardu tie ĉi," diris unu el ili, "vi kalkulas al mi buteron kiun

mi ne havis, kaj vi ne kalkulas al mi panon."

"La mia estas malkorekta ankaŭ," diris la alia virino, "ĉar li

kalkulas al mi panon kiun mi ne havis, kaj forgesas pri la butero

kiun mi havis."

La malfeliĉa fremda kelnero kvazaŭ kunligis siajn brovojn bante,

penadante kompreni tion. "Vi diris al mi--unu da pano, kaj du da

butero," li diris.

"Jes," diris ŝi, "sed mi intencis diri--du da pano kaj unu da

butero--kaj iel vi devas kompreni sen sciiĝo."

"Ha!" diris la kelnero, "mi komprenas. Vi havis du da pano kaj unu da

butero, almenaŭ via amikino havis." Tiam li aliigis la du kalkulojn,

kaj konfuzis ilin pli ol antaŭe. Li disŝiris ambaŭ kalkulojn kaj

denove komencis. Post ĉirkaŭ la tria atenco li aparte bilancis

la kalkulojn por plaĉi ilin, kaj tiel baldaŭ kiel li faris tion,

unu el la virinoj malfermis sian monujon kaj diris ke enfine ŝi

pagos por ambaŭ, ĉar ŝi ŝuldas al la alia tridek pencojn, kaj la

dua kalkulo estanta tridek tri pencoj, se la alia pagos al ŝi ses

pencojn, egaliĝos, ĉar ses kaj tri faras naŭ.

Nu, la kelnero foriris, treege ŝvitanta, kaj parolanta lingvon

Italan, kun duonpenco kiel rekompenco. Tiam la du inoj komencis

diskuti pri kiom ŝuldis unu la alian. Kia? Ne, mi ne restis por vidi

la finon. Kiam mi eliris, unu el ili estis enpoŝiganta 127 pencojn

kaj kulpiganta la alian pro ŝtelado, kaj tiu ĉi estis diranta, "Se

mi reprenas la ŝilingon kaj la pencan poŝtmarkon kiujn mi donis

al vi, kaj vi donas al mi la diferencon inter tio kion vi pagis kaj

tio kion mi pagis hieraŭ, tiam vi ŝuldos al mi du pencojn, kaj mi

bedaŭras ke vi iam estis mia amikino."

Nu, kiel mi diris, mi ne komprenas la virinojn.

Se mi devas fari malplaĉecon, mi pliamas malpaciĝi kun viro

ol kun virino. Rilate virino, oni ne volas diri tion kion oni

opinias--almenaŭ, esprimi ĝin laŭ la maniero oni alie dezirus. Mi

havis bonan specimenon sur mia omnibuso antaŭ ne longe. Oni scias,

ke en kelkaj veturejoj, pakaĵetoj da kakao estis donacitaj sur la

omnibusoj. Tial, kompreneble, ĉiu virino alvenis je la konkludo ke

tiuj ĉi pakaĵetoj estis disdonitaj ĉiutage kaj sur ĉia omnibuso.

Tio estis la afero kun mia bonulino. Ŝi haltigis la omnibuson kaj

supreniris.

Post iom da tempo mi sekvis ŝin por ricevi ŝian monon kaj doni

bileton.

"Ho, vi agas malhonesteme!" ŝi diris.

"Kio estas via malsano?" diris mi.

"Kia," ŝi diris, "vi bone scias, kaj estas vane peni trompi min. Kie

estas mia kakao?"

"Mi ne scias," mi diris. "Sed kiel ajn vi faris tion, vi ne faris

tion per kakao."

Estas apenaŭ necese diri ke tiu ĉi sarkasma rimarko neatingis la

celon.

"Mi scias ĉion pri tio," ŝi diris. "Vi devas doni al mi specimenon

da kakao, kaj se mi konsentos trinki ĝin, mi povos veturi per tiu

ĉi omnibuso senpage."

"Vi estas preskaŭ prava," mi diris, "sed ne tute prava. Tio kion oni

donacas estas funto da teo, ekzemplero de la _Daily Telegraph_, kaj

unua klasa bileto por Nov-Jorko. Sed ne sur tiu ĉi omnibuso,--alia

omnibuso."

"Ho, nu," diris ŝi, "mi do estas sur la malprava omnibuso, kaj mi

eliros."

"Vi povos fari tion," diris mi, "tuj kiam vi pagas vian monon."

"Kial," ŝi respondis, "oni ne devas pagi kiam oni eniras la

malpravan omnibuson!"

"La omnibuso ne estas malprava," mi diris. "Estas vi kiu estas

malprava. Se vi estas veturinta nur duoncolon per tiu ĉi omnibuso,

mi devigus vin pagi."

Kaj ŝi pagis. Kiam mi eltrovas tiujn virinojn agantajn avare aŭ iom

tro avare, estas ĝojo kaj plezuro se eble kapti ilin. Sed, kiel mi

antaŭe diris, oni estas malhelpata; oni ne povas, se oni havas tiajn

delikatajn sentojn kiel miaj, utiligi la saman riĉecon de lingvaĵo

parolante al virino kiel parolante al viro.

Jes, ia viro ne volas esti iel malagrabla al virino. Eĉ malnova

Ike havas tian senton, kaj li tute ne estas sentemulo. Mi memoras

ke fojon Ike iris al la vaksstatuejo de Sinjorino Tussaud, dum

libertempa tago. Nu, li ne ŝatas trompiĝon. Tial li antaŭfaris

kelkajn demandojn. Oni diris al li ke ĉe la enirejo de la salonego

estis virino sidanta je ĉiu flanko kun tablo antaŭ ŝi, vendanta

programojn kaj katologojn, k.t.p. Unu el la virinoj estas reala,

kaj la alia estas vaksa, metita tie kiel ŝerco, kaj li devos zorgi

por ke li ne fariĝu malsaĝulo. Mi ne scias kiamaniere okazis,

sed lia spirito konfuziĝis pri kiu tablo havis la realan virinon.

Li alproksimiĝis la virinon kiun li imagis esti vaksa, levis

manplenon da katalogoj kaj ekfrapis ŝian kapon per ĝi, dirante,

"Se vi ne zorgas, iu forkuros kun tiuj ĉi." Kiam ŝi residiĝis kaj

diris al li ke li devas hontiĝi, kaj se li ne zorgos ŝi forpelos

lin,--neniam estis viro pli surprizata. Eble vi estos surprizata

ankaŭ kiam mi diras ĝin, sed estas fakto, kiel li poste sciigis

min,--li volis ke li ne estis farinta tiun eraron. Li diris, kaj

estis eksterordinara konfeso por tia viro fari, ke se ŝi estus

demandinta apologion li estus farinta tion!

Estas mirinde kiel kelkaj virinoj ne ŝajnas scii tion kio estas sia

afero, kaj tion kio ne estas. Antaŭ ne longe, estis maljunulino sur

mia omnibuso de tia speco--deziris sciiĝi ĉion pri ĉio.

"Kaj kiom oni pagas al vi, ĉiusemajne, mia viro?" ŝi demandis al

mi.

"Tri ŝilingojn kaj ses pencojn," diris mi.

"Kia?" diris ŝi. "Ĉu tio estas ĉio kion vi ricevas?"

"Ho, ne!" diris mi. "Kompreneble, ni havas tion kion ni ŝtelas."

"Nu, nu!" diris ŝi, "mi ĉiam aŭdis ke la omnibusistoj rabis la

kompaniojn. Kaj kiom estas la tuta sumo?"

"Sumas po 10 livroj ĉiusemajne," diris mi, "sed ne estas por longa

tempo. Post malmultaj monatoj, ni fariĝas eluzitaj."

"Eluzitaj?" diris ŝi. "Kiel?"

"Respondante al demandoj de personoj pri aferoj kiuj ne estas iliaj

aferoj, sinjorino."

Nu, tio silentigis ŝin iom da tempo, sed, estu benata, si baldaŭ

rekomencis! Ŝi estis unu el la naskitaj intervenantinoj, kiuj ne

estas facile haltigeblaj. Tamen ŝi forlasis min. Estis sinjoro

sidanta kontraŭ si, kiun ŝi poste ekzamenis, kaj mi simpatis je

li. Ŝi demandis el kie li elvenis, kien li iras kaj kial li faras

tion. Ŝi sciigis lin ke lia kravato ne estas rekta, kaj ke li estas

malsaĝa veturante sen ombrelo. Ŝi devigis lin konfesi ke li havas

onklinon en lunatikejo, kaj ke li mem portis artefaritajn dentojn.

Ŝi devigis lin rakonti al ŝi ĉion kion li precipe ne volis diri

al ŝi. Kelkfojojn li klopodis forigi ŝin kaj legi la ĵurnalon,

sed ŝi ne ĉesiĝis. Mi vidis ke li pli kaj pli maltrankviliĝis

pro ŝi, kaj samtempe estis tro ĝentila doni al ŝi tion kion ŝi

meritas. Fine li malespere ekspiris kaj saltis el la omnibuso, kun

tri penca bileto, kaj ne eĉ dupenca veturado plenumita. Ĉar ŝi ne

havis iun alian por enuigi, ŝi haltigis la omnibuson kaj eliris.

Kiam mi laste vidis ŝin, ŝi estis parolanta al la policano ĉe la

stratangulo. Kompreneble, ŝi eble estis petanta pri la vojiro, sed

pli eble ŝi estis demandanta kion li havis por tagmanĝado, lastan

Dimanĉon, kaj deviganta lin sciigi ŝin. Ŝi estis tia speco da

virino.

(_Daŭrigota_).

The Esperantist, Complete · 第 1024 / 1137 题