Stockholm.
Estimata Sinjoro,
Sendube vi aŭdis per "_Lingvo Internacia_" pri la ĝenerala situacio
de Esperanto ĉe la blindularo. Vi aŭdis pri la sindona, senlaca
laboro de Sinjoro Th. Cart; pri lia kreado unue de gramatiketo
kaj ekzercaro Esperantaj en _Braille_ kaj due de revueto al ni
legebla, kiu jam estas amata; vi aŭdis pri la loterio de Fraŭlino
Zabilon d'Her--la malegoista, kuraĝa virino--kiu celas progresigi
Esperanton ĉe la blindularo; kaj vi aŭdis, kiel unu post alia el
niaj samsortanoj aliĝas al nia deo.
Mi tial volas tie ĉi nur iom rakonti pri Esperanto ĉe la Angla
blindularo. Ĉar dank' al la gramatiketo de Prof. Cart, tradukita
bonege de S-ro Joseph Rhodes, Esperanto estas ankaŭ lernebla
al blindaj Angloj, se ili havas bonan scion de la gramatiko de
sia patrinlingvo. Ne malmulte estas jam farite por Anglaj blindaj
Esperantistoj: La _Braille'a_ gazeto "_Progress_" ofte enhavas
artikolojn kaj sciigojn pri Esperantaj aferoj, el kiuj multajn
skribis nia amiko Sinjoro W. Percy Merrick. Tamen Esperanto ne havas
grandan nombron da amikoj ĉe Anglaj blinduloj. Tio ĉi dependas
eble je pli ol unu cirkonstanco sed ĉefe je la fakto, ke ekzistas
neniaj Esperantaj vortaroj en punktskribo. Mi aŭdis tion ĉi el
diversaj flankoj, kaj en la Aprila numero de "_Progress_" tio sama
estis denove elmontrata. Kelkaj Svedaj amikoj tiam decidis fari
ĉion en siaj fortoj por helpi al siaj Anglaj kungefratoj. Kvardek
Kronoj estis tuj donataj. Tio ĉi estas malgranda sumo, sed ĝi estas
komenco de fariĝonta fondo por Esperant-Angla vortaro _Braille'a_.
Kaj nenia fino sen komenco.
Nia plano estas kolekti sufiĉan sumon por ebligi la presadon de la
libro nomita. Unu aŭ du Angloj jam promesis sian helpon. Dume ni
priesploradas, kie la vortaro devas esti presata por fariĝi sufiĉe
malmulte-kosta.
Mi skribis al vi tiun ĉi leteron, parte ĉar mi scias, ke ni havas
vian afablan intereson, parte ĉar mi pensis, ke eble iuj el viaj
Legantoj volus helpi al ni iamaniere. Mi estus tial al vi tre danka,
se vi volus fari resumeton de mia letero kaj presigi ĝin en via
estimata gazeto.
Kun granda respekto,
Mi estas, kara sinjoro,
Via fidele,
H. J. E. Thilander.