ĈAPITRO III.

"Ĉu vi iam verkis romanon?" diris la maljuna sinjoro, vekiĝante

subite el sia dormetado. Mi nomas lin "maljuna sinjoro," pro tio, ke

li ne diris al ni sian nomon dum nia vespermanĝa interparolado.

"Ne, mi neniam revis pri tia afero," mi respondis, ridetante, sed

tamen iomete surprizita je lia subita demando. "Ĉu vi estas verkinta

unu?"

"Mi verkis du aŭ tri librojn pri miaj vojaĝoj," li respondis; "sed

mia ambicio estas produkti plenekscitegan romanon kun mirindega

fundamento, sed jen mia malfacilaĵo; mi ne povas elpensi tian

fundamenton!"

"Kiam mi rememoras la fabelojn kiujn vi rakontis al ni dum la

vespermanĝo mi estus pensinta, ke tio estos facila afero."

"Ha! eble vi tiel pensas," diras la maljunulo, "sed neniom da miaj

aventuroj, strangaj kiel estas kelkaj el ili, povis fondi efektivan

bonan fundamenton, pri rabado, falsaĵo, memmortigo, mortigo, k.t.p.

Sed, parolante pri mortigoj, ĉu mi ne aŭdis vin diri al via frato

iom pri revolvero kiun vi aĉetis?"

"Tre eble vi aŭdis," mi respondis. "Mi aĉetis unu hodiaŭ matene,

kaj ĝin havas kun mi en la vagono. Ĉu vi estas juĝanto pri tiaj

armiletoj?"

"Nu, mi ne povas nun diri ke jes; ĉar mi ne vidis iajn da la plej

novaj elpensaĵoj, sed mi estas manpreninta sufiĉe multajn dum miaj

plijunaj tagoj, kaj ilin trovinta tre utilaj kunuloj en kelkaj lokoj.

Mi estis pensanta aĉeti unu por Vilĉjo. Ĉu ĝenus vin montri al mi

la vian?"

"Tute ne," mi respondas, deprenante de la breto pistolujon, kaj

malligante la ŝnureton de la paketo. "Nu! kien do mi metis la

ŝlosilon? Ho! mi memoras, neligate en unu el miaj poŝoj," mi

daŭrigis. Kaj elprenante nombron da aĵetoj el mia poŝo kaj metante

ilin sur la kontraŭan sidejon apud la maljuna sinjoro, mi fine

trovas la ŝlosilon kaj malŝlosas la skatolon.

"Mi devas surmeti la okulvitrojn," diras la maljunulo, "ĉar la lumo

de tiu ĉi lampo ne estas kiel eble plej bona"; kaj, konvenante

la agon kun la parolo, li enmetis la manon en la flankpoŝon de

sia vesto, sed eltirante ĝin, lia monujo falis sur la plankon de

la vagono. "Per Ĵovo! mi devas zorgi pri tiu!" li diras ridante,

samtempe malleviĝante kaj ekkaptante la monujon, kiun li metis sur

la sidejon apud li. Tiam, almetante la okulvitrojn, li prenis la

pistolujon el miaj manoj, kaj komencis ekzameni ĝian enhavon. "Tre

utila, beleta kaj tuta," li daŭrigis, elprenante la pistolon, "la

skatolo ŝajnas enhavi ĉiun necesaĵon, kaj ankaŭ duojn da ĉiuj

partoj kiuj povas eble malordiĝi. Kiel vi ĝin ŝargas?"

"Ho! tute facile!" mi respondis. "Premu la risorton ĉe la flanko,

kaj la ŝargujo elfalos; tiam oni povas momente enmeti la kartoĉojn;

repuŝu la ŝargujon en ĝian lokon kaj ĝi alligiĝas per si mem.

La pistolo ankaŭ havas riglilon, kiu ŝlosas la tirilon, por ke ĝi

estu sendanĝere portata en la poŝo. Ĝi ŝajnas al mi esti lerta

elpensaĵo. Kion vi pensas pri ĝi?"

"Ĝi estas multe pli oportuna ol tiuj farataj kiam mi estis junulo,"

li diris, enmetante du aŭ tri kartoĉojn en la kartoĉingojn, kaj

remetante ĝin.

Rigardinte la turn-pafileton kelke da momentoj, la maljunulo subite

faligis la manojn sur siajn genuojn, kaj ŝajnis esti perdata en

pensado.

"Hura! brave!" li ekkriis post paŭzo, "la ĝustaĵo! Kia belega

fundamento! Atendu momenton ĝis mi ĝin elverkos."

Efektive mi ekpensis, ke mia kunulo estas freneza, ĉar tie li sidis,

rigardegante rekte antaŭen, kaj tute senmova.

Post intertempo da kelkaj minutoj, li ekparoladis al si mem--"Jes,

tio estas ... ne, tio ne bona, li povis eltiriĝi el ĝi, kaj pruvi

... ne, li ne povis, ĉar kiel li povis montri ... jes, li povis,

ĉar sia frato eble ... ne, ĉar la hotelportisto ... jes, estas tute

prave kaj fareble."

"Atentu! aŭskultu!" subite li diris, rigardante min, sia vizaĝo

radianta pro ekscitego. "Ĉu tiu ĉi ne estas efektive belega kaj

tremiga fundamento por romano? Aŭskultu dum mi rapide skizas la

ĉefokazaĵojn--Mi renkontas vin kaj vian fraton en hotelo--ni

estas nekonataj--mi, en la apudesto de la hotelportisto, sciigas

vin, ke mi havas en mia monujo tricent livran bankbileton--Ni, vi

kaj mi, forveturas sole en la sama vagono al Brighton--Vi kunhavas

turn-pafileton, kaj vi ĝin montras al mi--Nu, kiel do vi povis iel

pruvi, ke vi ne estis mortiginta min, supozinte, ke mi" ... (tie ĉi

la maljuna sinjoro komencas ĉirkaŭsvingi la pistolon, kaj tiom

ekscitiĝi, ke mi ekkriis:--

"Por amo de Dio, memoru ke la pistolo estas ŝargita!"

"Ne timu," daŭrigis li, ridante, "supoze, ke mi ĝin ŝargu, kaj

okaze mortigu min." ...

Krakego! ... Kriego! ... Kaj la vagono pleniĝas de fumo! Mi falas

sur la sidejon, defrapata de teruro, kaj tute nekapabla doni al la

malfeliĉulo la plej malgrandan helpon, ĝis kiam mi estas vekata de

lia voĉo:--

"Rapide! ... paperon kaj krajonon!" "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas

mortonto, se mi ne skribe atestos ke mi pafis min mem hazarde?_"

Meĥanike mi elŝiras folion el mia poŝlibro kaj ĝin donas al li

kune kun krajono. La fumo grade malaperas, la vagono pliheliĝas,

kaj mi vidas la malfeliĉulon sidantan sur la kontraŭa sidejo, kun

lia kapo apogata sur lia maldekstra mano tra kies fingroj malrapide

tragutetadas la sango.

"Subtenaĵon por la papero!" li spiregas.

Mi metas la skatolon de la fatala revolvero sur liajn genuojn, kaj

tenas la paperon dum li skribas per mano tremanta: "_Sciante ke mi

havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi

okaze pafmortigis min dum mi ekzamenadis turn-pafileton apartenantan

al Sinjoro_ ..."

"Kio estas via nomo?" li preskaŭ neaŭdeble demandas.

Antaŭ ol mi povas respondi, la krajono ekfaletas el lia mano, kaj

lia kapo falas antaŭen super la paperon.

Mi suprenlevas lin, sed terura tremetado ekkaptas lian korpon,

kaj mi ekvidas ke liaj lastaj momentaj estas alvenontaj. Li penas

paroli sed la vortoj mortas sur la lipoj. Li almontras al la papero,

kiu kuŝadas sur la planko; lia kapo falas malantaŭen; unu lasta

elspiraĵo, kaj li trapasas la limon!

(_Daŭrigota_).

The Esperantist, Complete · 第 953 / 1137 题