PRI LA MALSATO.

Originale verkita de E.W.

Mi estis dekunujara knabino, kiam Cindran Merkredon onklino mia kun

ŝia edzo, pastro, tagmanĝis ĉe mia patrino. Kompreneble la sola

nutraĵo estis salfiŝo, ovsaŭco kaj terpomoj. Ili multe parolis

pri la devo de la fasto, kaj pri la kuraĝo de kelkaj infanoj Turkaj

kiuj dum varmega fasta tago sin detenis eĉ akvon trinki, kvankam

ili tiel suferis ke pli ol unu el ili mortis pro soifo. Mi hontis

ke mi, kristanino, superiĝus de nekredantidoj. Mi silente promesis

ke dum la 40 tagoj de la granda fasto mi ne manĝos viandon. Laŭe,

Jaŭdon mi refuzis la viandon; tio plaĉis al mi ĉar mi ĉiam ĝin

kontraŭvole manĝis, sed tio multe ĉagrenis mian flegistinon

kiu estanta alireligiulino malamegis ĉiun kutimon Katolikan.

Ŝi memorigis al mi antikvan ordonon kiun mi tute forgesis, nome

ke ne manĝinte porcion fiksan de birdo aŭ de besto mi ne havos

torton, pudingon nek mem panon. Tial mi vere fastis. Vespere mi tre

malsatis kaj volis multon manĝi, sed ŝi diris ke mi havos nur

tiom kiom mi ordinare deziris. Simila estis la morgaŭa matenmanĝo

kaj la sekvantaj tagoj. Ĝis la kvara tago mi ne suferis, mi estis

lerta, feliĉa kaj fiera pri mia obstineco; ankaŭ mi kredis ke mia

patro estos fiera pri mia elteno, kiam en la granda Juĝatago li

ĉion scios. Poste mi grade perdis apetiton kaj mi ofte ne manĝis

eĉ la malgrandan pecon da pano kun sukeraĵo al mi donitan por

vespermanĝo. Mi devas konfesi ke pli ol ian frandaĵon mi ŝatis la

vidon de la ĉagreno de mia flegistino kiun mi tute neametis, ŝi

estis la unua Anglino kiun mi konis, kaj nur post jaroj mi lernis

estimi aŭ ami la geanglojn. Mia unua sufero estas ke mi preskaŭ

perdis la memoron; la ok aŭ dek lecionojn kiujn mi vespere per

granda peno lernis parkere mi nokte forgesis, kaj morgaŭe, tempo al

mi mankis ilin relerni, tial ke miaj bonaj instruistinoj koleriĝis

kontraŭ mi kaj min devigis plie lerni multe da paĝoj kaj elskribi

predikon. Mia dua sufero estas en la okuloj, tage mi malbone vidis

kaj nokte mi ofte vekiĝis per subitaj akraj doloroj, la palpebroj

tiel rigidiĝis ke iafoje al mi estas necese uzi fingron por ilia

fermo aŭ malfermo. Al neniu mi plendis ĉar mia avo estis terure

malsana, la kuracistoj ne havis esperon je lia vivo: mia patrino

estas ĉe li de frumateno ĝis vespero, mia onklino de vespero ĝis

mateno, kaj reveninte en iliajn domojn ili estas tiel lacaj kaj

malĝojaj ke estus kruele aŭ la unu aŭ alian maltrankviligi. "_Nia

Fraŭlino_" min antaŭe instruis ke estas malnoble iun dolorigi, mem

fremdulon, ke estas eĉ pli malnoble ne povi silente suferi. Poste

mia avo formoviĝis al ĉefurbo kaj mia patrino lin akompanis--nune

mi ne havis parkerajn lecionojn, mia instruistino pensis ke mia cerbo

tro estis klopodinta kaj ke mi iĝas idiota. Mi iris en la lernejo

sed mi nur aŭskultis; pli ofte mi kusiĝis sur la tero. Enfine mi

komencis senti severajn dolorojn internajn kaj tiam unue min frapis

la ideo ke mia malsaneco devenis el malnutro. Mi kredis min mortontan

kaj mi pensis kiel feliĉa kaj fiera estos mia Patro kiam Li min

vidos forlasi la gloran benitan suferantaron pro Lia amo, por stari

eterne apud Li en loko malpli honorinda. Foje mi pensis ke eble Li ja

mortis pro Lia religio kaj ke Dio min faris fasti por ke mi apud mia

Patro en ĉielo vivu. Baldaŭ mi memoris ke mi fastis ne por plaĉi

al Dio sed por superi infanojn Turkajn, kaj ankaŭ ke la superemo

estas peko. Turmentata de tiuj ĉi pensoj kontraŭaj mi ne povis

preskaŭ pli dormi.

Malfrue unu vesperon mia patrino hejmen ne venis, morgaŭe min

vidante ŝi ektremis kaj tuj sendis inviti nian kuraciston nin

viziti, sed antaŭ lia alveno mi dufoje svenis. Mi ne memoris kiom da

tagoj daŭris mia memvola fasto sed bone mi memoras ke la Paska festo

finiĝis kaj mi ne ankoraŭ povis kuri, ludi aŭ engluti nutraĵon

malfluidan.

Neniam mi bedaŭris tiun ĉi mian sperton ĉar pli malfrue ĝi

profitis al mi kaj al aliaj. Mi estis lerninta vidi la malsaton kaj

kompreni ĝiajn efikojn.

Unu Dimanĉon en la lernejo mi ekvidis blondan okjaran knabinon

kiu dormis: la kapo kusiĝis sur benko, sed la palpebroj nur duone

fermiĝis, kiam oni ŝin vekis mi vidis ke ŝi uzis fingrojn por

ilin levi kaj mi certiĝis ke ŝi ne havas sufiĉan nutraĵon. Post

du tajoj en komitata kunveno mi parolis pri la knabineto; la anoj

min mokis dirante ke ŝia patrino estas tute ne malriĉa kaj loĝas

en dometo beleta. Mi persistis kaj enfine bonkora magistrato je mi

kredis. Li ĝentile sin sciigis pri la aferoj de la vidvino kaj

eltrovis ke, perdinta preskaŭ tutan ŝian riĉecon kaj vendinta

arĝentaĵojn kaj juvelojn ŝi nune limigas al ŝi kaj al sia filino

por povi gardi ilian dometon; per lia influo la vidvino ricevis

pension kiu ŝin ebligis komforte vivadi.

Instruante muzikon al juna kamplaboristo kiu volis helpi al lia

fratino (la organistino de vilaĝa preĝejo); mi vidis motojn

spasmajn de la manoj. Mi do zorge rigardis lian vizaĝon kaj vidis

la duonfermitajn okulojn. Tiame mi estis juna kaj tre vivega, mi

ekkriis "Kiamaniere vi forĵetis vian monon por ke vi ne havas

sufiĉajn manĝaĵojn?"

Li ruĝiĝis, paliĝis kaj ekploregis. Kun iom da moko li konfesis

ke li penadas ŝpari antaŭ la fino de jaro sufiĉon da mono por

fari metilernanton lian frateton kiu ne havas la sanecon necesan por

terlaboro. Sekve amikino mia pruntis la monon kiu en du jaroj dankeme

repagiĝis.

Mi esperas ke, legante mian tute ne tro-grandigitan rakonton, iuj,

kiuj malsaton neniam suferis, lernos kompati la malsatulojn kaj

precipe la milojn da senhelpaj infanoj, mem da infanetoj kiuj tagon

post tago devas iri, malvarmaj malsataj, nevestitaj en lernejojn kie

ili pro lacecon, dormemon kaj doloron tute ne povas ion lerni.

Ĉu ne estas terure, ke en lando riĉa kaj civilizita tia turmento

vizitas la plej senkulpajn, la plej senhelpajn de la loĝantoj? Ĉu

ne estas terurige ke en lando kristana infanoj kruele malsatas kaj

subpremiĝas? Ĉu Kristo ne benis per beno speciala tiujn ĉi liajn

estaĵetojn?

Antaŭ tri jaroj la Londona Vegetara Societo komencis donaci al

kelkaj el la plej malriĉaj gelernejanoj sufiĉan kaj nutran manĝon

kies kosto estis nur unu penco. Dum la tri vintroj 400,000 de tiaj

manĝoj donaciĝis en Londono.

Miss F. I. Nicholson ĝoje respondos al demandoj adresitaj al

"Secretary of Children's Dinner Fund," Memorial Hall, Farringdon

Street, E.C.

The Esperantist, Complete · 第 949 / 1137 题