Insul' violkolora en la frumateno
Vidiĝas trans la blua mar' trankvila,
Sed baldaŭ per la vintraj nuboj iĝas nula,
Aŭ je someraj tagoj pro l' aer' nebula
Ĝi malaperas, al sonĝet' simila.
Kiom da revoj venas, ne plenumiĝotaj,
En la naivaj jaroj de juneco;
Kaj pli malfrue la spirito vane vagas
Por kapti iluziojn kiujn ĝi imagas,
Trans nia lando de la estanteco.
Ĉirkaŭe staras altaj montoj ne venkitaj,
Profundaj valoj, sen kultur' kamparo!
Malofte ridas niaj fratoj, ofte ploras;
Malmulte ĝojas ili, sed ve! tro laboras;
Ne revu ni pri io trans la maro.