Al la Redaktoro.
Kara Signor' Redaktoro,
Estas ja al mi honoro,
Se vi havos la bonecon
Min permesi liberecon,
Vin sciigi per letero
Kiel sanas la Afero
Ĉe la fino de la tero.
Kvankam iom da ekanto--
Ne jam lerta parolanto--
Por ellerni la verkadon
Mi komencas versfaradon.
Malfaciloj ja aperas,
Tamen baldaŭ mi esperas
Ion skribi eldonindan
Se ne eble altŝatindan--
Kanton plenan de l' espero
Pro l' homaro kaj l' Afero.
Al vi, dume, kun rideto,
Venas tiu ĉi kanteto,
Aŭ, pli rekte, verkaĵeto.
Antaŭ pli ol unu jaro,
El Britujo, trans la maro,
Tien ĉi la lingvo venis;
Tiun tagon ja ni benis.
Al la Esperantistaro
Sin aldonis loka aro--
Klopodantoj sindonemaj,
Reciproke tre skribemaj
Sud-Insule jam loĝantaj
Estas dek-ses Esperantaj
Eklernantoj aŭ skribantoj,
Kaj du lertaj parolantoj.
Nord-Insule, ĉe Aŭklando,
Tiel mi sciiĝas, bando
Tri-dek-forta nun kunvenas
Kaj la lingvon lerni penas.
Ĉi-tie pro unu pero
Nun suferas la Afero.
Disigataj kaj ne grandaj
Estas urboj Nov-Zelandaj;
Sed en ĉiu grava loko,
Respondantaj al la voko,
Trovas sin el la urbanoj
Du aŭ tri samideanoj.
Ankaŭ tie ĉi ĝisnune,
De la publiko komune,
Nia lingvo tre-amata
Estas tute nekonata.
Kiam ĝi plikonatiĝos
Ĝi sendube disvastiĝos.
Tamen ĝi antaŭeniras
El mallumo nun eliras.
La vidaĵo pliboniĝas,
Kaj pli ofte nin aliĝas
Fervoremaj eklernantoj,
Novaj kundisvastigantoj.
Tiel faras ni ĉi-tie.
Ho! Samideanoj ĉie,
Senlace do klopodadu;
La devizon memoradu--
"Malesperu ni neniam,"
Ankaŭ jen--"Antaŭen Ĉiam."
Nun, sendante bondeziron,
Fari devas mi eliron
Kaj restadi, kun tut' mia
Koro, tre fidele via,
Kun saluto adiaŭa
Nau-mil-ses-cent-tridek-naŭa.
Edward Young.
_Westport, N.Z._