Babilado de Alfonso Wachter (Riga).
Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas
konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia
amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj
tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj,
jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi
tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo.
Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn
sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi
ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek
ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn
dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia
flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la
paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo.
Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia
amebrieco--en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la
multenombraj staploj de traboj en plej karesa _kapo ĉe kapo_ kun
blanka pasero li vidis sian amatinon!
Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda
pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado,
kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis
profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron.
Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia
konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed
tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino
ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo
kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta
malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo
de la paserviraro.
Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco.
Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian
amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian
amiston.
Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo--ŝi, kiu estis la revo
de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis
sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj.
La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj
okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj
kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel
rigardas sub ŝtono miozoto.
En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de
betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino.
Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li
turnis baldaŭ la konversacion--kiu, ĝis nun tuŝis diversajn
trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn,
k.t.p.
Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis
ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis
malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por
serĉi siajn nestojn.
De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum
ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis
kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn.
Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele
gardis ĉe ŝi.
Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj.
Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne
povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo,
kuniĝis kondolence kun li.
Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la
fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi
al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo
de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia
konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia
tromemfido.
Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana
babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj
plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando
jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de
la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna
kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto!
Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por
eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis
kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan
landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando
elparolis:
"Aliaj urbetoj--aliaj knabinetoj!"