VERA HISTORIO DE FANTOMO.

Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano).

Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom

ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis

ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la

publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj

ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago

post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da

diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo

fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis

preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj

multe malhelpis la gemastrojn.

En la urbeto estis kuraĝa virino nomita S-rino P. kiu tute ne

timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn

timemulojn.

"Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?"

"Ne, S-rino P.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj

kreitaĵoj."

"Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por

vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?"

"Kion ni faros en la tombejo?"

"Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn."

Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo

la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj.

La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la

ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante

ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom

tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti

timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi,

kiam subite--ĥ-r-r-r-r!

Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta,

leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la

ĉielo.

Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la

vojon.

"Mario, revenu!" alvokis S-rino P. "Malsaĝulino ridinda, revenu!

Nur estas vesperto!"

Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita,

la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel

frenezulino, dum S-rino P. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu,"

pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos

enuiga sen la junulino."

Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub

ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj S-rino P.

komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam--jen la fantomo! Jen vere

la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto,

kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post

kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj

atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La

fantomo fine haltis, kaj sen observi S-rinon P. metis sin genue

sur la tombo kaj--preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla

inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis

fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de

sia patrino. Tiam vere S-rino P. treege ĝojis pri tio ke la kriema

Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en

tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela.

Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis

el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al

la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo

sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis

kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura

fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto.

The Esperantist, Complete · 第 834 / 1137 题