SANSKRITA LEGENDO.

Tradukita de A. Randall & L. K. Venner.

En la komenco, kiam Ajvashti venis al la kreo de la Virino, li trovis

ke, kreinte la Viron sia materialo elĉerpiĝis, kaj ke da malfluidaj

elementoj neniom restis.

Je tiu malfacilego, post multe da meditado, li jene faris:

Li prenis la Rondecon de la Luno, kaj la Kurbojn de la Rampaĵoj, kaj

la Teniĝon de la Rampantaj Kreskaĵoj, kaj la Trememon de la Herbo,

kaj la Maldikecon de la Kano, kaj la Floron de la Florkreskaĵoj,

kaj la Malpezecon de la Folioj, kaj la Maldikiĝon de la Rostro de

la Elefanto, kaj la Ekrigardojn de la Cervinoj, kaj la Kunvenon de

la Abel-amasoj kaj la Ĝojan Gajecon de la Sunradio, kaj la Ploremon

de la Nuboj, kaj la Ŝanĝemon de la Ventoj, kaj la Timemon de la

Leporo, kaj la Vanecon de la Pavo, kaj la Molecon de la Brusto de

la Papago, kaj la Malmolecon de la Diamanto, kaj la Dolĉecon de la

Mielo, kaj la Kruelecon de la Tigro, kaj la Varman Brilon de Fajro,

kaj la Babilemon de Garoloj, kaj la Kares-murmuradon de Kolomboj, kaj

la Hipokritecon de la Gruo, kaj la Fidelecon de la Ĉakavako, kaj,

kunmetinte kune tiujn ĉi, li kreis la Virinon kaj ŝin donis al la

Viro.

Sed, post unu semajno, la Viro venis al li kaj diris: "Sinjoro, tiu

ĉi estaĵo, kiun vi donis al mi, malfeliĉigadas mian vivon. Ŝi

senĉese babilas, kaj min turmentas pli ol estas tolereble, neniam

permesante al mi pacon. Ŝi okupas mian tutan tempon, ŝi senkaŭze

ploras, kaj ĉiam ŝi estas mallaborema. Mi venas por redoni ŝin,

ĉar mi ne povas kun ŝi vivadi."

Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li reprenis ŝin.

Tiam, post alia semajno la Viro revenis al li, kaj diris: "Sinjoro,

mi sentis la vivon esti tre izola tuj kiam mi redonis tiun estaĵon

al vi. Mi memoras ke ŝi dancis kaj kantis al mi, kaj mi memoras

la flankrigardojn de la okuloj, kiel ŝi ludis kun mi, kaj min

ĉirkaŭprenis, kaj ŝia rido estis muziko, kaj ŝi estis bela por

rigardi, kaj mola por palpi; tial do redonu ŝin al mi!"

Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li redonis ŝin.

Tiam, post nur tri tagoj, la Viro revenis denove al li kaj diris:

"Sinjoro, mi ne povas ĝin kompreni, sed, malgraŭ ĉio, mi

certiĝas ke ŝi estas pli turmento ol plezuro al mi, tial, mi

petas, reprenu ŝin."

Sed Ajvashti ekkriis: "Ho! Hontindulo, foriru! Mi tion ĉi ne suferos

plu; vi devas fari tiel bone, kiel vi povos."

The Esperantist, Complete · 第 814 / 1137 题