EL "KORBO DE PENSOJ."

De Ant. Gr. Rubinŝtein,[115]

tradukitaj de Vs. Lojko (St. Petersburg).

En muziko nenion oni povas _argumenti_: nek belecon, nek malbelecon.

Se iu dirus: la naŭa simfonio de Beethoven estas abomena muziko,

oni povas nur turni al li dorson, sed argumenti, ke li diras

sensencaĵon--estas neeble. Grandan signifon havas muzika kaj

estetika klereco, disvolvanta kapablon diferencigadi en muziko belan

de malbela, sed signifo de klereco ankaŭ estas limigita, ĉar

subjektiva sento ĉiam ludas tie ĉi grandegan rolon. En tio ĉi

muziko havas komunajn trajtojn kun religio: _argumenti_, ke ekzistas

Dio, ankaŭ estas neeble. Feliĉaj en ambaŭ okazoj estas tiuj, kiuj

prave sentas.

* * *

Arto estas Evo, proponanta pomon al artisto. Kiu ekprovis tiun ĉi

acidan pomon, tiu perdas paradizon de anima paco kaj kontenteco. Kaj

kulpa en ĉio estas sukceso--tiu ĉi malica serpento.

* * *

Artisto, precipe artisto-kreanto, bezonas esti konfesita. Ne estas

devige, ke tiu ĉi konfeso estu universala; estas sufiĉe, se ĝi

eliras de negranda rondeto, eĉ nur de du-tri aldonituloj. En alia

okazo kreema spirito estas dismordetata per maldolĉeco de dubo pri

siaj propraj fortoj.

* * *

Por la publiko la vivo estas serioza fenomeno, la arto--amuzo; por la

artisto--male.

* * *

Mi mem al mi ŝajnas treege nelogika: en vivo--respublikano kaj

radikalulo, en arto--konservativulo kaj despoto.

* * *

Al mi ne unufoje venadis en kapon ideo verki muzikaĵon sub titolo

"Amo--temo kun variacioj," sed mi ĝis nun ne plenumis tiun ĉi

ideon. En pasintaj jaroj mi facile prosperadis verki temon, sed

mankis necesaj sciaĵoj por variacioj, nun do al mi estas facile

verki variaciojn, sed ne estas jam fortoj por temo.

* * *

Por muzika verkisto, kiun nun oni ne deziras koni, restas nur konsolo

en espero, ke--povas esti--ankaŭ en regiono de muziko oni sin prenos

iam je arĥeologiaj disfosoj.

* * *

En sentenco "Se juneco scius, se maljuneco povus" estas la "alfa" kaj

la "omega" de la tuta filozofio de la vivo.

* * *

Nur sanaj homoj povas esti ateistoj. Malsanuloj, suferantoj, povas,

kompreneble, por kelka tempo ekdubi je Kreinto, sed ne malkonfesi

lin. Espero nutras ilian kredon, kredo--esperon.

* * *

Junulo--pesimisto, laciĝinta vivi, estas inda je rido kaj mallaŭdo:

ja li ne havis eĉ tempon por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj

flankoj; sed maljunulo, restinta viveĝoja optimisto, ŝajnas al mi

ankaŭ stranga kaj negranda: ĉe li ja estis sufiĉa tempo por ekkoni

la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj.

* * *

Se homo devenas de simio, restas demando, ĉu atingis li nun, fine,

fizikan limon aŭ ĉu li estas kapabla pliperfektiĝadi kaj plu. Se

estas vera tio ĉi lasta, ĉu oni ne povas konsenti, ke en estonto

homo fariĝos eĉ anĝelo!

* * *

Sola vorto, kiu en la Angla lingvo ĉiam komenciĝas de granda

litero, estas--I, "mi." Kiel bonege karakterizas tio ĉi la

karakteron de Anglo!

* * *

Eminentaj personoj malofte gajnas ĉe proksima persona konatiĝo kun

ili.

* * *

Neprava estas tiu, kiu diras, ke oni devas decidiĝi je edziĝo nur

post tiam, kiam ambaŭ gepartoprenantoj tute ekkonis unu la alian.

Oni povas esti fianĉo kaj fianĉino dum longaj jaroj, sed tute

ekkoni unu la alian oni povas nur post la unua monato de edza vivo.

* * *

Pipro kaj salo aldonas gustecon al nutraĵo, batalado al vivo.

* * *

Se vi volas, ke vin oni bone akceptadu ie, venadu tien pli malofte.

* * *

Trufoj estas terpomoj de riĉuloj, terpomoj estas trufoj de

malriĉuloj.

* * *

"Ekstremaĵoj sin tuŝas"--estas ebla, tial, ankaŭ ligo inter Rusujo

kaj Francujo.

* * *

Plej granda feliĉo, kiu estas donita al homoj, estas lumo de

suno. Ho, lumo de la suno! Eĉ strange estas, ke homoj, vivantaj

sub blua suna ĉielo, havas tiujn samajn politikajn kaj socialajn

malkontentojn, kiel tiuj, kiuj estas aljuĝitaj vivi sub nuba ĉielo

kaj nebuloj.

The Esperantist, Complete · 第 790 / 1137 题