El min kovranta nokto, nigra ĉie
De unu lim' polusa ĝis alia,
Mi dankas kiajn diojn estu tie,
Pro la animo nevenkebla mia.
Ĉe prem' fatala de okaz' perforta
Mi ne tremetis, ankaŭ ne kriadis;
Ĉe la bategoj de malbono sorta
Vunditan kapon rekte mi tenadis.
Post la koler' kaj larmoj de la tero,
Terura ia ombro nur aperas;
Kaj tamen la minacoj de mistero
Min ne timigas, nek mi malesperas.
Do kiel ajn la leĝ' severa estas,
Aŭ kiel puna la skribaĵo sia,
De mia sorto mi la mastro restas,
La kapitano de l' animo mia.
_Tradukita de_ Ben Elmy.