LA OFERO DE LA SKULPTISTO.

Tradukita de C. S. Bickell.

Skulptisto, kiu treege penadis sed trovis sin preskaŭ sen nutraĵo,

ĵus estis fininta laboron, je kiu li estis metinta ĉiujn siajn

esperojn.

Ĝi estis plastra modelo de bela virino, kaj la artisto enamiĝis en

la senvivan figuron sur kiu li elspezis tiom da tempo kaj laboro. Li

ja esperis, ke ĝi metus lin sur la vojon, kiu kondukas al la Famo

kaj al la Riĉeco.

Estis malvarmega nokto, kaj la malfeliĉa viro, tremetante pro

malvarmo en sia mizera subtegmento, maltrankviliĝis pri la

sendanĝereco de la modelo, ĉar la frosto estas pereiga malamiko al

la plastro.

Kun sopiro de laceco kaj kun ĝemo kiu trapasis lian maldikan korpon,

li demetis la eluzitan veston de siaj nevestitaj ŝultroj.

Ameme li drapiris la figuron per la malnova vesto, kaj, ĵetinte sin

teren apud ĝi, li dormadis.

Kiam la mateno venis, la frosta suno malfacile ĵetis siajn radiojn

tra la fenestro de la subtegmento kaj brilis sur du figuroj,

malvarmaj kaj senvivaj.

La skulptisto kuŝis morte glaciiĝinta apud sia bela kreitaĵo: li

donis sian vivon pro la arto, kiun li tiel amis.

Multaj artistoj, kortuŝataj pro la malfeliĉa sorto de nekonata

frato, monoferis sufiĉan sumon por fari bronzan modelon de la virina

figuro, kaj oni metis surskribon sur la pedestalon de la statuo,

rakontantan la malĝojan historion de la ofero de la skulptisto al la

Arto.

Dormu!

Words by Edward Metcalfe, Music by F. G. Rowe.

Dormu, Dormu en lulilo,

Paĉja, Panja korligilo;

Panjo ja apude sidas

Ci al panja am' konfidas.

Ci en sendanĝero estos

Panjo ja apude restos;

Laŭ infana elkonfido

Dormu kara mia ido,

Dormu, dormu, dorm',

dormu, dormu, dorm'!

Kovras ja flugilaj vestoj

Sur birdetoj en la nestoj

Sed flugiloj cin anĝelaj

Kovras en mallumo helaj:

Ci en sendanĝero restos

Ĉar anĝeloj apudestos;

Laŭ infana elkonfido

Dormu kara mia ido,

Dormu, dormu, dorm',

dormu, dormu, dorm'!

Dolĉa en lulil' trezoro,

Ŝlosilet' de panja koro,

Cin al brakoj mi konfidas

Kies ci vizaĝon vidas;

Ci en sendanĝero restas

Nia Patro apudestas;

Laŭ infana elkonfido

Dormu kara mia ido,

Dormu, dormu, dorm',

dormu, dormu, dorm'!

The Esperantist, Complete · 第 752 / 1137 题