LA STATO KAJ ESTONTECO DE ESPERANTO EN BRITUJO.

Originale verkita de Colonel H. K. Gordon.

Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ĉe diversaj

lingvoj, kaj, vojaĝinte multejare eksterlande, mi penadis lerni

multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana,

Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, aŭdinte pri Esperanto, mi tuj

interesiĝis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine

jen estas arta lingvo, saĝa kaj praktika, kiu ne nur iras pli

malproksime ol iaj antaŭaj provoj tiun direkton, sed nepre ŝajnas

apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj

veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia ĝin superos.

Kvankam sendube ĝi mem devos pliboniĝi aŭ aliformiĝi laŭ la

ŝanĝaj bezonoj, komunaj al ĉiuj mondaj aferoj, al tiuj ŝanĝoj

ĝia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, ĝiaj

fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj.

La unua afero kiu frapis min estis tiu ĉi: ke Esperanto ne estas

triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn

banalajn aŭ utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj

praktikaj, kiuj en ĝi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si

mem havas la ecojn necesajn por povi tuj fariĝi tiu, kiun ĝi

pretendas vere esti, nome, _helplingvo internacia_.

Ni ĉiuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas),

iom koleriĝi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj

kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpiĝus, almenaŭ iaparte. En

tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj

de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ĉe "interkompreniĝo" estas

komence mortita, kaj la golfo, malfeliĉe por ĉiuj, pli larĝiĝas

ol kontraŭe.

Kaj tiu ĉi pripenso rilatas al ĉiuj aferoj de la vivo ĉe nacioj

kaj individuoj.

De la plilarĝa internacia vidpunkto, la malutilaĵoj estas gravaj,

kaj estas allasitaj tre longatempe.

Tiu ĉi aperas precipe ĉe aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel

ankaŭ ĉe socialaj rilatoj.

Interkonatiĝo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj

internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe

koncerniĝi.

Ni progresu metode.

Ne estas necese almeti veturilon antaŭ ĉevalo. Tiaj rezultatoj

fariĝos aŭtomate en sia propra tempo.

Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian

legantaron kaj aliajn personojn ŝati nian eltrovon, kiun ni ŝuldas

al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof.

Tiel kiel ĉe multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj

antaŭ publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri

ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu eĉ volas

aŭskulti sufiĉe longatempe por vidi ĝiajn punktojn, kvankam tio

ĉi ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado.

The Esperantist, Complete · 第 750 / 1137 题