Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:--

Trans la _Creek_'o oni metas du aŭ tri dikajn trabojn kiujn oni

enfiksas en la du bordojn.

Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte

suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan

tertavolon, kaj jen la ponto.

Barilojn ĝi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile

enveturi de ĝi en la rivereton.

Sed malgraŭ la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto

insistis traveturi la akvon.

"Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la ĉevalo; ĝi

ankaŭ iom purigos la radojn de la _Buggy_. Jen du dezirindaĵoj."

Tiajn saĝajn parolojn mi ne povis kontraŭdiri. Ni enveturis la

_Krikon_.

Mi skribis supre, ke la radoj de la _Buggy_ estas altegaj. Mi skribos

tie ĉi, ke la kuŝejo de la _Kriko_ estis profunda. Pli kaj pli la

akvo supreniris ĝis fine ĝi eniris eĉ en la veturilon mem.

Sentante subitan malsekiĝon ĉe la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili

estis en la akvo.

"Kion mi devas nun fari?" mi demandis.

Kaj trankvila voĉo respondis:--"Ho, metu viajn piedojn sur la

spruĉ-ŝirmilon." Kaj alligante al la precepto la ekzemplon, la

kuracisto levigis siajn krurojn al la nomita loko. Tion saman mi

ankaŭ faris kaj kun niaj kvar piedoj elstreĉitaj rekte antaŭ ni,

ni daŭrigis la traveturon. La akvo ankaŭ daŭrigis sian supreniron,

sed antaŭ ĝi atingis la seĝon de la _Buggy_ ni trapasis la plej

profundan parton de la rivereto.

Fine ni alvenis al la alia bordo kiu, laŭ sia kruteco, tre similis

al domtegmento.

Mi certe estus preferinta suprenrampi per miaj propraj kruroj sed mia

kunulo deziris, ke mi vidos kiamaniere Amerika ĉevalo povas

suprenrampi riverbordon.

Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis ĝuste malsupre sub (aŭ ĉu mi

diros post; estas malfacile diri en kia pozicio):--Ĉu iu el miaj

legantoj iam sidis malsupre sub forte suprenrampanta ĉevalo, kaj

rimarkis kiamaniere ĝi streĉas kaj ŝveligas ĉiun el siaj grandaj

muskoloj?

Ĉu li rigardis supren kaj vidis nur la bluan ĉielon, la supron de

la bordo, suprependentan arbon, kaj la fortikan korpon de la besto?

Ĉu li entenis la spiradon kiam ĝi faletis, glitis, kaj li sentis

malantaŭen rulon de la radoj (kiu tamen ŝajnas al li veran ruladon,

tiel longe la sekundoj daŭras); kaj fine elspiras elspiraĵon de

kontentiĝo kiam li trovas sin ankoraŭ en la akvo de la _Kriko_?

Ĉu li vidis la ĉevalon kun mieno honta komenci denove la saman

supreniradon? Ĉu li kurbis sin antaŭen por ĝin helpi? Ĉu li vidis

kiam per granda peno ĝi atingis per la antaŭaj hufoj la supraĵon,

dum ankoraŭ la malantaŭaj faletas kaj glitas sur la kruta kaj mola

deklivo?

Ĉu li sentis la ekskuon kun kiu la veturilo fine supreneksaltis;

entiris en siajn pulmojn longan spiradon kaj ĉirkaŭrigardis la

ebenan plataĵon tiel, kiel se li estus revidanta longe perditan

amikon.

Se jes, li komprenos mian priskribon, kaj li ankaŭ atestos, ke en

tia okazo, la suprenrampado de ĉevalo ne estas malsimila al tiu de

grandega hundo.

Tion mi iom longe priskribis pro kaŭzo ke ĝi tre bone montras la

fortecon kaj malpezecon de la veturilo kiun la Amerikanoj nomas

_Buggy_.

En alia veturado kun alia veturiganto kaj en alia regiono la _Buggy_

en kiu mi veturis enfosiĝis ĝis la akso en sablon.

Mia kunulo neniel maltrankviliĝis kaj la malpezega kaj fortega

_Buggy_ facile trapasis la sablan kontraŭaĵon.

Sed mi estas jam skribinta sufiĉon por montri, ke miaj veturadoj ne

estis tute sen intereso.

The Esperantist, Complete · 第 737 / 1137 题