Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._
Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas
natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn
pensojn. Kontraŭe mi diris ke mi ĉiam prenos la penson, kiu plej
altiras min ĉe la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi
parolos pri la vojoj.
Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre
bonan ĉevalon kaj estas tre lerta veturiganto.
Lia veturilo, el speco kiun en la Ŝtatoj oni nomas _Buggy_ estas tre
malpeza sed treege forta. Ĝi havis du altegajn radojn, kaj povadis
enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis
enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas _Sulky_
(kolereta), ĉar, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo.
Forveturante mi ĉiam tre miris ĉu ni revenos sen kelka malfeliĉa
okazintaĵo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo,
mi iris piede la morgaŭan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi ĝin
vidis mi apenaŭ povis kredi, ke mi ankoraŭ vivas. Tamen ni estis
trotantaj tre rapide kaj la ĉevalo eĉ ne faletis.
Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la
manieroj kaj kutimoj de sovaĝa gento, kiun, dum siaj marvojaĝoj, li
vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:--_Manieroj_, _neniom_;
_kutimoj_, _malagrablaj_.
Oni ankaŭ rakontas ke la fama Irlanda parolisto _Sir Boyle Roche_
foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia
forestado."
Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankaŭ pensas pri la
du supreskribitaj rakontetoj.
Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili eĉ estis fieraj
pri ili. Tamen ili ne ĉie estas formovintaj la radikojn de la arboj,
kiujn ili antaŭe dehakis, kaj foje la tuta malsupraĵo de la
arbtrunko ankoraŭ restas sur la vojo mem. Ĉiujn tiajn kontraŭaĵojn
la _Buggy_ supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur
la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min.
Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojaĝojn, la Amerikanoj
ĉiam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo
bonajn vojojn. Se en Eŭropo ni estus ricevintaj la fervojojn antaŭ
ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel
bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni ŝuldas al niaj praavoj
kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches).
Oni ankaŭ devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn.
Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al
Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili
loĝadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne
ankoraŭ parolas la lingvon Amerikan. (Mi diras _Amerikan_, ĉar
ĝi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu ĝi estas filo).
Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki.
"Sed la ĉevalo," mi diris, "ĉu ĝi restos senmove!"
"Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi ĉevalojn. Li
tre bone restos."
Kaj preninte la kondukilon li ĝin alligas al la antaŭa parto de unu
el la grandegaj radoj, tiamaniere ke ĝi estu iom prema.
"Nun," li diris, "se la ĉevalo antaŭeniros, la rado per sia
turniĝo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne
faros) ĝi certe rompus al li la makzelon. Se li ŝanĝos la movon
kaj iros malantaŭen, ankoraŭ la rado turniĝante tiros la
kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Ĉu vi ne tiel dresas en Anglujo
la ĉevalojn?"
"Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufiĉe
larĝaj por tiamaniere haltigi ĉevalojn. Tie ĉi mi certe ne plendas
pri la mallarĝeco de la vojo. Ne, mia malfacilaĵo estas ke mi tute
ne povas ie eltrovi vojon."
"Ho," li respondis, "la tuta plataĵo estas nia vojo. Ĉu vi deziras
unu pli bonan aŭ pli belan?"
Mi ĉirkaŭrigardis sur la verdan plataĵon kaj respondis, "Ne"; tiam
kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenaŭ ne dum daŭros la bela
vetero." ...
* * *
Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna
ponto per kiu la vojo trapasas la _Creek_'on.