KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentraĵeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.

Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la ĉirkaŭaĵo. La lastaj

birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun

senhalte super la vastaj Litovaj ebenaĵoj kiel tranĉiloj

penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallaŭteco staris nun

la nuda arbetaro sur Ŝeŝupodeklivaĵoj, nur kiam la vento

enturniĝis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie

kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj.

Mallumajn, grizajn nubojn respeguliĝantaj akvoj de Ŝeŝupo fariĝis

nun malhelaj, netravideblaj; ilia murmurado ŝajnis esti esprimo de

ĉagreno kaj plendo kaj ili fluis pli rapide kvazaŭ dezirante

forkuri de proksimiĝanta severa vintro. Ĉio aperis malplena,

forlasita, malgaja.

De granda ŝtono forblovis la ventego ĉiujn somerajn memoraĵojn.

Ĝi forblovis florojn tie disĵetitajn, forblovis rezedbukedojn

velkiĝantajn; forblovis ankaŭ la noktan kantistinon.

Ŝi nun sidis alligita al multepeza ligna benko en malĝoja

ĉambreto, tra kies etaj fenestretoj estis partoj de ĉirkaŭaĵo

videblaj. Sopire eraris ŝiaj rigardoj tien, kie la konturoj de altaj

riverbordoj desegniĝis de griza firmamento.

... Ho, tie plaŭdetis la ondoj de Ŝeŝupa rivero, tie leviĝadis

ĝiaj bordoj ... ho, tien tien!!

La benko kraketis, la ŝnuroj tranĉis sangruĝajn striojn en nudaj

brakoj, sed la katenoj tenis fortike; sovaĝe rigardis la knabino

apud si....

Jen subite, tra grizaj aŭtunaj nuboj, kiel por adiaŭiĝo

trarigardis la subiranta suno, origante la tutan ĉirkaŭaĵon. Ĝia

radio eniris eĉ en la malhelan ĉambreton eklumigante tie la lignan

krucifikseton starantan apud nigra preĝlibro sur la fenestra

tabuleto, ĝi ekheligis malmultan, malriĉan meblaron kaj kisis

kareseme la palan vizaĝon de en vana penado turmentiĝanta knabino.

La pensoj de la kompatindulino denove vagis eksteren: tie en la pura

aero ekbrilis ŝia sidejo, muskkovrita, alta ŝtono, tie la sama suno

kiu nun sendis sian lastan saluton al ŝi, kisadis ŝian vizaĝon

kiam frumatene la dolĉaj kantoj de birdaroj vekigadis la junan tagon

kaj sur la herbejo ekbrilis miliardoj da diamantoj. Tie la sama suno

kisadis ŝin adiaŭiĝante vespere kiam la ondoj dormeme murmuradis,

kaj la najtingaloj kantis, kaj nun alligita en surda putra ĉambro

ŝi ne povas kunkanti!

La benko kraketis, la ŝnuroj entranĉis en la blanka korpo, ruĝa

sango gutis sur la tero.... Vana penado!

Malrapidante estingiĝis la ora radio kaj iom post iom ekpaliĝis la

lasta rebrilo de jam malaperiginta suno. Malhele, funebre fariĝis

ree en la malgranda ĉambreto.

Kaj ekstere murmuris ĉagrene la Ŝeŝupo-ondoj pli rapide portante

siajn akvojn al la maro.

La frenezulino serioze ekmalsaniĝis. Ŝi, kiu tage kaj nokte sen

malutiliĝo elportadis ĉiujn veterŝanĝojn ekmalsaniĝis en varma

ĉambro. Ŝia farto jam ekmontris senespera kiam Leonid Leonidoviĉ

eksciis pri ĝi.

En nia lando loĝadas kuracistoj nur en malproksimaj urboj, tamen mia

amiko veturis tuj urbon kaj revenis kun kuracisto kiu difinis

seriozan pulmobrulemon.

Daŭris multajn semajnojn, kaj kelkfoje devis ankoraŭ veni la

kuracisto ĝis la knabino resaniĝis, ĉar al la brulemo aligiĝis

infektema, longedaŭra malsano. Sen helpo de Leonid Leonidoviĉ, kiu

tre ofte mem venadis por vidi la malsanulinon, kaj observi ŝian

flegadon, kiu ankaŭ pagis ĉiujn elspezojn, ŝi certe estus

mortinta. Ŝiaj parencoj estis tre malriĉaj kaj ili havis ankaŭ nur

malmulte da intereso pri la vivo de la kompatinda orfino.

Kvankam ĉiam ŝia spirita stato en la vintro pliboniĝadis, estis do

tre rimarkinde ke ŝi post ŝia malsaneco, kiam ŝi reakiris fortojn,

fariĝis preskaŭ tute prudenta. Ŝi ekkonis mian amikon kiel ŝia

bonfaranto kaj kisis unu tagon el propra volo liajn manojn. Ŝiaj

parencoj kaj najbaraj vilaĝanoj opiniis ke la grava malsano

liberigis ŝin de frenezeco, kaj kredis ke ŝi restos nun por ĉiam

prudenta. Tio komence ankaŭ ŝajnis efektiviĝi. Sed ju pli

proksimiĝis la printempo, des pli timetema, malparolema ŝi

fariĝis, des pli ofte eraris ŝiaj rigardoj en la bluan

malproksimecon kaj ankoraŭ kuŝis multaj blankaj neĝstrioj sur

nigriĝantaj kamparoj, kiam ŝi unu belan tagon estis malaperinta.

Saman tagon revenis alaŭdoj Litvalandon.

* * *

Pasante iam vespere apud granda ŝtono mi ekaŭdis subite la voĉon

de Leonid Leonidoviĉ. Ĝi sonis tute proksime kvankam mi la

parolanton pro densaj arbetoj ne povis vidi. Tute klare mi aŭdis

lian parolon:

"... foriris la tago por dormi, la horo de revido proksimiĝas.

Rozkolore flamas la okcidento, kaj baldaŭ ampleksos ĉion intima

krepusko, ŝirmantulino de geamantoj kaj tiam aperos ankaŭ ci,

amatulino. Ci venos, ci ja ne povas forlasi min ĉar ci konas mian

senliman amon, mian sopiron. Ci venos! El blua alteco ci

malsupreniros pura kaj bela kiel ĉielaj anĝeloj, por atesti ke ci

min amas, ke ci restadas la mia, la mia por la eterneco.

Ili diris ke ci ĉesis ami min, ne sciantuloj! ili ne scias, ke tio

estas ne eble. Ili parolas tiel, ĉar ili ne konas cin. Erariĝintoj!

kiun cia koro ekamis, tiun ĝi amos ĝis sia lasta bato. Neŝanĝebla

estas cia amo, ĉar ci estas sanktulino.

Ili diris ke ci estas mortinta. Ne eble! tiam ja ankaŭ mi ne vivus

plu--aŭ mia amo estus el la tombo vekinta cin. Nin ja nenio povas

disigi, ĉar niaj animoj estas kunigitaj kaj apartenas unu por la

alia--por la eterneco!

Ho! Ci aŭdis mian alvokon, ci aperas ... dankojn, dankojn, ora, ora

stelo mia!"

En tiu ĉi momento mi ekrigardis mian amikon, kiel li, starante sube

ĉe la rivero, eketendis siajn brakojn alten je la klara nokta

ĉielo, kie ĵus ekbriletis radiantaj steloj....

En la arbetaĵo kantis dolĉe la najtingalo, kareseme ventumis la

printempa mola aero, kaj de alta ŝtono eksonis nun la plendo de la

freneza knabino:

"_kass man' iĵ vardalo ir iĵ pravardelo._"

Mediteme mi revenis hejmen. Kiela stranga afero estas do la homa

koro, pensis mi, dume la dormo longe evitis miajn okulojn.

* * *

La rezedoj en mia ĝardeno estis ree ekflorantaj. Ilia raviganta

aromo estis la dolĉa saluto de veninta somero. Varmega estis la

vetero. Jam de kelkaj semajnoj radiis arda suno de sennuba ĉielo sur

la elsekiĝinta, soifanta tero. Per videblaj ondetoj tremetis la

aero, velkiĝante pendigis la kampfloretoj siajn kapetojn malsupren,

kaj sub ombro de branĉoj kun vaste malfermigitaj bekoj, malvigle

sidis la korvoj.

Unu tielan ardan tagon, en malfrua postmezataghoro mi foriris por

ĉasi anasidojn en densajn kanarojn de Ŝeŝupo. Mi ne scias kio tiun

tagon estis kaŭzinta mian fortan, internan maltrankvilecon; estis

miaj nervoj per longedaŭra turmentiganta varmegeco tro ekscitiĝintaj

aŭ estis io alia, sufiĉe, mi sentis strangan, neklarigeblan timon

kaj maltrankvilon, kvazaŭ mi antaŭsentus, ke io okazos.

Enfervoriĝinta en sukcesa ĉaso mi tute ne rimarkis, ke jam vespero

alproksimiĝis, kaj ke mallumaj nuboj, el sudo leviĝintaj, komencis

kovrigi ĉielon. Malproksima rulado de tondro nur rememorigis min ke

estas tempo pensi pri la reveno. Mi alfajfis mian hundon kaj rapidis

direkti miajn paŝojn hejmen.

Dume, ĉiam pli dense kovris nigraj nuboj la firmamenton, ĉiam pli

akraj fulmoj eklumigadis ĉielon, kaj la tondro eksonis pli laŭte,

pli forte. Mi rapidegis atingi proksiman altan bordon, apud granda

ŝtono, kie mi povis almenaŭ iom ŝirmi min de malbona vetero.

Jam en interrompoj ekbruis la unuaj ventpuŝoj, kaj grandaj gutoj

falis multepeze sur la teron, kiam mi alvenis tien. Firme apoginte

min al la krutaĵo, mi decidis atendi la preteriron de la

fulmatondro.

Subite la vento eksilentiĝis, pluvo ĉesis, kaj plenega senmoveco

aperis: nek la plej malgranda trunketo moviĝis, nek ia folieto

tremetis, ĉio staris rigide, senmove kiel ekŝtonigite, kvazaŭ la

tuta naturo pro ekteruriĝo kaj timo ne kuraĝis eĉ spiradi. Nur

sur la firmamento ŝoviĝis nigraj, masaj nubegoj, kiel minacaj

gigantuloj, fantomsimile antaŭen. Tiu ĉi momenta senmoveco estis

pli timiganta ol la antaŭa bruado kaj moviĝo. Instinkte oni sentis,

ke la eksplodo nun estas proksimega, neevitebla.

Jen kelkaj blankaj, zigzagaj fulmoj kaj akraj tondro-batoj donis

signalon, kaj la fulmatondro kun tuta potenco kaj forto nun

eksplodegis.

Estis terure grandioza naturmontraĵo. Surda bruado eksonis en la

aero, la mallumeco fariĝis plenega, nur por sekundoj per blanka

aŭ verda lumo ekheligadis, fulmoj la ĉirkaŭaĵon, igante postan

mallumon ankoraŭ pli nigran. La ventego furioze kriegis, arboj

bruis, kaj nuboj, malfermigante siajn kluzojn, verŝis muĝante siajn

akvojn sur la teron. Bato post bato sekvis, la ĉielo ŝajnis unu

fajra maro.

Sur la dekstra flanko, proksime de mia kaŝejo, troviĝis la granda

ŝtono. En la flagranta lumo de fulmoj mi por momentoj vidis ĝin,

kiel magia, nigra, alta turo preskaŭ vertikale super la rivero sin

leviganta. Siblado, fajfado, bruego, igis inferan muzikadon.

En ŝaŭmantaj kaskadoj ĵetiĝis de la krutaĵo muĝantaj riveroj

malsupren. La tero kun nuboj miksiĝis, ŝajnis ke la naturo ellasis

ĉiujn terurojn en ĉi tiu batalo de elementoj.

Mia kaŝejo, kiu nur mizere min ŝirmis, komencis fariĝi tre

maloportuna tamen mi ne povis forlasi ĝin.

Jen la akrega, blindiganta fulmo, super mia kapo la terurega,

krakadanta tondro, laŭtega, kordisŝiranta ekkrio, kaj en rebrilo de

tuj sekvinta fulmo mi ekvidis nigran virinan figuron kun vaste

svingitaj brakoj falegantan, la kapon malsupren, de la pinto de alta

ŝtono en la riveron.

Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi aŭdis,

la bruo de la vetero supersurdigis ĉion. Mi eksaltis el mia kaŝejo

ekkurante al la riverbordon. Sed tio ne estis facile. Mallumeco,

ekscitiĝo, densa arbetaro, branĉoj kaj radikoj, akvaroj fluantaj,

malhelpis ĉiun paŝon. Mi glitis, mi falis, mi rampis, kaj alveninte

fine al la rivero mi nek aŭdis, nek vidis ion, tial post mallonga

tempo, ekkoninte mian plenan senpovon por ia helpo, mi rapidegis

atingi la plej proksiman kolonion.

Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la

rivero. La vetero estis dume kvietiĝinta sed pro la densega

salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, fariĝis nia laboro tre

malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa serĉado, nur

sub la granda ŝtono ĉe la riverbordo ni trovis ĉapelon kaj

surtuton de Leonid Leonidoviĉ.

Tagiĝis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la

korpon de malfeliĉa knabino kaj kune, firme ĉirkaŭprenita de ŝiaj

brakoj--la korpon de mia amiko.

Ambaŭ mortintaj, droniĝintaj.

* * *

Estis klare: la kompatindulino ekteruriĝinta aŭ konfuziĝinta pro

proksimega enbatiĝo de fulmo, abismiĝis suben de sia alta

sidejo.--Leonid Leonidoviĉ surpriziĝinta dum sia vesperpromenado de

la fulmatondro kaŝiĝis ankaŭ ĉe la granda ŝtono, sed aliflanke

kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.--Kiam li rimarkis

falintan en la Ŝeŝupon knabinon, li, estinte bona naĝanto,

forĵetis sian ĉapelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron

por savi ŝin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino

kun timiĝo de ekdroniĝanto firme ĉirkaŭprenis lin, kaj sin

alkroĉinte je li estis la kaŭzo, ke li ne povis naĝi. Tiamaniere

ili ambaŭ trovis en la terura nokto sian pereon....

* * *

Klare radiante leviĝis sur sennuba lazura firmamento la suno

promesante belegan someran tagon.

Sur verda herbaro paceme kuŝis mia amiko kaj apud li, inter

malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda

ŝtono.

En la branĉaro de kviete moviĝantaj bordsalikoj ludis junaj

sunradioj.--Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidoviĉ mi rimarkis

oran medalioneton. Demetigante ĝin mi trovis en ĝi bukleton de

molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj

nuancoj....

Mi remetis la medalionon, alfortiginte ĉirkaŭ la kolo de la

mortinto la ligilon. Super la vizaĝo de mia amiko flugetis ĵus la

sunradio--kiel lasta feliĉa rideto....

Ĉiujare, kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas la aeron en mia

ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.

The Esperantist, Complete · 第 733 / 1137 题