LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.

De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau.

Katene ĝemas la spiritoj

En purgatoriflamo:

Foriĝas grade malmeritoj

De pentoplena l' amo,

Kredeble, kiu penis tere

Por sin purigi vere.

Eĉ tie, ĉiu Marifesto

Senpena tag' fariĝas,

Kaj, dum benita tia resto,

Espero kuraĝiĝas--

Ĉar ĉiuj ĝuas l' interpacon,

Dipatrinodonacon.

Sed, foje, en purgatorio,

Eĉ sankta la reveno

De la Nomfesto de Mario

Ne ĉie iĝis beno--

Ĉar spiritvoĉo tiel ĝemis

Ke mil koreĥoj tremis!

Spiritoj kune al Ĉielo

_Te Deum_ himnon sendis,

Sed, Ĉefheroldo Miĥaelo

Ĝin aŭdis kiu plendis:

"Vi, kial kantas ne dankeme?"

Li diris kompateme.

Respondis la spirit' ĝemanta:

"Sendanka mi ne estas;

"Sed kvankam paco viviganta

"Ĉi tie kun ni restas,

"Ĝi nek forpelas mian penon,

"Nek donas al mi benon.

"Ĉar tere min aminta koro

"Bedaŭras nun kaj ploras,

"Kaj lian ŝarĝon de doloro

"Konstante mi memoras:

"Devenas mia la sufero

"El lia malespero.

"Se estus eble por mi iri...

"Se vidi lin mi povus!

"Kor-amon mian eĉ rediri...

"Li pli espere vivus!

"Pli pacience submetita,

"Li estus fortigita."

Tuj diris nun la Ĉefanĝelo:

"Punlim' mallonga via

"Finiĝos baldaŭ: en Ĉielo

"Dolor' ne estas ia!

"Ĉu devus tera stato lia

"Pli pezi ol la via?

"Permeso iri via estu:

"Nur unu terminuton

"Konsolu lin: ne kune restu

"Pli ol la templimiton...

"Sed al vi kostos kora l' amo

"Miljaron da punflamo."

Tilia ombro ŝirme falas

Sur par' de gefianĉoj;

Karese ili kunparolas

Sub la tremantaj branĉoj:

Trankvila, dolĉa la vespero

Invitas al l'espero...

Sed, jen! nordvento akre blovas

Tra la tiliarbejo...

Ĝemego sin terure levas

Ĝis la supernubejo,

Lasante juna edzo vidva,

Kun la edzin' senviva!

Ĉe l' pordo de l' purgatorio,

Ĝis Miĥael' staranta,

Atingis la terura krio

De la spirit' iranta

Por pagi koston de koramo:

Miljaron da punflamo.

"Anim' fidela, preteriru

"Kun la heroldo dia;

"En paradizon tuj eniru,

"Pro l' amo granda via:

"Dum minut-agonia faro

"Pasiĝis la miljaro."

Al floro papilio flugis, la folietojn ŝiris,

Suĉante tie unufoje, kaj tiam supreniris.

Lacerto el murtruo venis; pri io ĝi sopiris,

Sed nur rigardis unufoje, kaj tiam reeniris.

Sinjor' fraŭlinon belan vidis; li multe ŝin admiris,

Sed nur parolis unufoje, kaj tiam tuj foriris.

Ne estis en la flor' mielo; Nek suno en ĉielo;

Sen mono estis la anĝelo; Ho! kia ver-fabelo!

(Clarence Bicknell).

The Esperantist, Complete · 第 732 / 1137 题