De G. O. Messerly.
Mi alvenis tien ĉi post unutaga vojaĝo de Trinidad, per vaporŝipo
de la "Royal Mail Company."
Ni unue atingis Carupanon, haveno sur la "Costa Firme," kie ni trovis
la maron tre maltrankvila. Samtage ni lasis tiun ankorejon por veni
al Margarito, Venezuela insulo lokita ĉirkaŭ kvindek mejlojn norden
de la Venezuela ĉeflando.
La vidaĵo estas bela kaj la marbordo estas poezia tiam, kiam oni
kontempladas ĝian belecon kaj vastecon, kaj la belecon de la
malproksimaj montoj.
Sennombraj velŝipoj de perlfiŝistoj estas videblaj. Ili serĉas kun
pacienco la ĉefan riĉecon de tiu ĉi insulo, kaj ilia nombro
kreskadis kaj kreskadis tiel rapide, ke mi pensis ke ili estis
nekalkuleblaj.
La ĉi tieaj perlfiŝistoj uzas la _arrastra_ aŭ skrapilon, kiu
kolektas en sako ĉiujn perl-ostrojn kiujn ĝi trovas antaŭ ĝi sur
la fundo de la maro. Poste la fiŝistoj suprentiras la skrapilon kaj
elektas la pli grandajn ostrojn. Tiuj ĉi estas malfermataj kaj la
viando estas metata en kaldronon kaj kuirata ĝis kiam ĝi iĝas
kvazaŭfluida.
La supo estas poste forĵetata, kaj la perloj, kiuj restas sur la
fondo de la kaldrono, estas lavataj en malvarma akvo. Tiam la perlo,
la plejamata juvelo de belaj sinjorinoj, aperas brilanta sed ...
multekosta!
La Margarita popolo, kies raso estas miksaĵo de Kariba kaj Kaŭkaza
sango, estas bonkora.
Iliaj devizoj estas _Hoy_ (hodiaŭ) por ricevi, kaj _Mañana_
(morgaŭ) por pagi; sed alimaniere ili estas honestaj kaj aktivaj
komercistoj. Iliaj ĉefaj komercaĵoj estas Perloj, Kafo, Maizo, kaj
Kapra-haŭtoj, kaj ili faras grandan komercadon kun Trinidado kaj
Curaçao.
Mi mem estas, mi kredas, la unua Venezuelana Esperantisto sed ne la
sola, ĉar mi jam varbis kelkajn, kaj mi ĉiam klopodas!
La plej malbonaj malamikoj de nia lingvo en Venezuela certe estas la
literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, kaj ŝ ĉar iliaj sonoj estas tute neŝatataj
de la loĝantoj de la patrujo de Bolivar.