Originale verkita de J. T. Haxton.
Estas la mezo de la sezono en la antikva griza urbo apud la maro. La
bela ĉefstrato brilas per la helaj someraj vestaĵoj de la virinoj,
kaj la krioj kaj fluetanta ridado de infanoj falas dolĉe sur la
oreloj.
Tiu ĉi strato, kiu prave fierigas la anojn de St. Andrews, estas en
somero vere vidindaĵo. Ĝi estas longa, sed ne tro; larĝa, sed ne
tro; ne tro ebena, ne tro rekta, ornamata de florvazegoj, flankata de
nun foliplenaj tilioj kaj de multe da puraj, bonezorgataj butikoj.
Ĉe unu fino estas la antikva pordego, bone konservata, kie oni
prezentis al reĝo Karlo II. en 1650 la arĝentajn ŝlosilojn de la
urbo.
Ĉe la alia fino estas la restaĵo de la vasta katedro, kiu
detruiĝis dum la Reformiĝo, kaj estas eĉ nun nobla en ĝia ruino.
Meze de la strato estas la Pastro-kolegio, la Universitata
Biblioteko, la Poŝtoficejo, la Urbestrejo kaj la Urbopreĝejo.
Eble la ĉefa rimarkindaĵo pri la strato, kiel eĉ pri la tuta urbo,
estas la stranga mikso de la antikva kun la moderna.
Sed kiel ni promenas laŭlonge tiu ĉi admirinda strato "sub la
tilioj," ni vidas virojn pretigante du veturilojn por veturi la unu
al Crail (Krel) malgranda marborda urbo malproksime ĉirkaŭ dek
mejlojn, la alia al Dura Din, bela valeto.
La vojaĝontoj apudstaras. Jen feliĉaj geedzoj kun bela filineto;
jen malagrabla, gala, maljuna fraŭlo; jen la ĝojega mezaĝa viro,
kiu ŝercas kaj kore ridas kun siaj amikoj, jen la nerva virino, kiu
senkonfide ektremas pro ĉiu movo de la ĉevaloj.
Fine, ĉiu enestas kaj ĉio estas preta kaj, kun ĥoro de amikaj
adiaŭoj ili forveturas, la radoj gaje bruetante sur la ŝtonoj.
Sed ni devas trovi la vojon al la herbejoj aŭ "Links," ĉar ĉio en
St. Andrews ekzistas pro la ludo Golf. De longega tempo tiu ĉi ludo
ludiĝis sur la famaj herbejoj, kiuj estas sendube la plej bonaj en
la mondo. Tie ĉi junuloj kaj maljunuloj--mi ja devas diri gejunuloj,
ĉar tiom da fraŭlinoj ludas nun la "reĝan kaj antikvan
ludon"--trovas sanon kaj forton, ludante sian amatan ludon.
Homoj venas de ĉie, proksime kaj malproksime, por peli la "fajfantan
pilketon" sur la herbo. Tion ĉi ne povas kompreni tiu, kiu vidas la
ludon unuafoje. Ĝi ŝajnas esti tre facila kaj neinteresa. Estas
necese, ke oni prenu la bastonon kaj penadu irigi la pilkon por
eltrovi kiom da arto estas en la ŝajnsimpla ludo.
Tion ĉi kiam oni eltrovas, preskaŭ senescepte oni decidas ke oni
devas akiri tiun ĉi arton. Tiel komencas la "Golfa febro!"
Sed en St. Andrews, golfo ne estas nur ludo. Per ĝi centoj da viroj
trovas okupadon--servante la ludantojn; konservante la herbejon;
fabrikante la ludilojn; portante la bastonojn; instruante lernantojn.
Vivu do la Reĝa Ludo!
Proksime al la golf-ludejo estas la marbordo, kie grandaj amasoj da
infanoj ludas, konstruas sablokastelojn, rajdas sur azenoj, kaj sin
banas en la maro.
Apud la maro kaj en la moderna kvartalo de la urbo sin trovas multaj
belaj domoj, sed en la antikvaj partoj la antikvisto trovas feliĉan
ĉasejon.
Ĉar St. Andrews estis iam la eklezia ĉefurbo de Skotlando, kaj tial
enhavas ruinojn de multaj preĝejoj, kiuj tenas ĉirkaŭ si memorojn
pri la Skotaj religiaj malpacoj. Oni ankoraŭ montras la lokojn, kie
la sorĉistinoj droniĝis kaj kie la turmentitoj bruliĝis.
Resume, por ĉiu, la scienculo, la antikvaĵ-amanto, la gaja
plezur-serĉanto, la resaniĝanto; ĉiu trovos ion plaĉan en tiu ĉi
griza, malnova, universitata urbo ĉe la rando de la Norda Maro.