FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

En la unua porcio de tiuj ĉi Memoroj, mi diras, ke mi eliris sur la

lignan flank-promenejon. Tiun vorton "lignan" mi deziras akcentegi,

ĉar en tiu ĉi vilaĝo (se oni ekceptas du aŭ tri brikajn

konstruaĵojn) ĉio estas ligna.

Ligna flankpromenejo, kiu konsistas el lignaj tabuloj, altigitaj per

lignaj subportiloj, kondukas al lignaj vendejoj kaj lignaj domoj.

Mi loĝis en domo, kiu staras aparta, kaj de mia domo la

flankpromenejo etendas sin kiel ponteto super la verda kamparo, ĉar

tie ĉi la kampoj atingas la straton.

Inter tabulo kaj tabulo oni lasas negrandajn interspacojn por ke la

pluvo facile trapasu. Kompreneble la herbaĵo povas ankaŭ trapasi

_supren_.

Mi tre ŝatis mallevi la okulojn kaj rigardi tra la interspacoj la

verdaĵon kaj la florojn.

Sed ne sole la kampoj atingas la straton; la bestoj ankaŭ ĝin

atingas, kaj libere vagadas sur ĝi. Tie tre ofte mi vidas ilin

trankvile sin paŝti. Pro tio mi ne estas surprizata kiam mi vidas

_Boviston_ kaptante per ŝnurkaptilo, ĉevalidon.

"Boviston," mi diras, sed tiu ĉi ne estas akurata traduko de la

Amerika nomo "Cow Boy" (Bovina Knabo).

Al tiuj, kiuj ne konas tiun ĉi nomon, mi diros, ke la Bovina Knabo

tute ne estas knabo sed viro, kiu sur la Amerikaj herbejoj gardadas

la brutarojn.

Lia nepartigebla kunulo estas sia ĉevalido (Poney) kiu ankaŭ estas

altkreska ĉevalo, kaj li ĉiam kunportas grandan kaptoŝnuron kaj

turnpafileton, ambaŭ el kiuj li uzas lertege.

Tial la vorto "knabo" signifas "viro" kaj la vorto "ĉevalido"

signifas "ĉevalo."

La Bovisto kiun mi nun ekvidas nur sin amuzas ĵetante sian

ŝnurkaptilon de la flankpromenejo. Tre larĝa ĉapelo, ornamita de

pecetoj de flavkupro, kovras lian kapon; ĉirkaŭ liaj oreloj pendas

longajn harbuklojn, kaj sur liaj kruroj li portas grandajn botojn kun

spronoj. Vere tre stranga sed tre pentrinda figuro estas tiu de la

Amerika Bovisto--la Hispana _Vaquero_.

La drogisto estas elirinta el sia vendejo por kuraĝigi la Boviston.

Li ankaŭ portas tre strangan ĉapelon. Li havas ĉirkaŭ la kapo kaj

frunto kvazaŭ larĝan ledvindilon (se vi figuras ke li estas metinta

ĉirkaŭ la kapo banderolon de gazeto, sed ledan banderolon, vi

figuros tre ĝuste). En tiu banderolo estas fiksataj kvar maldikegaj

bastonetoj, subtenante malpezegan sunombreleton, kiun li povas altigi

aŭ klinigi laŭ sia deziro, dum la aero libere trapasas inter ĝi

kaj la supraĵo de lia kapo. Li tre laŭdas sian ĉapelon, tamen

ŝajnas al mi ke, por la salutado, ĝi ne estas tute konvena.

Kiam mi mem, kun mia larĝa sunombrelo estas alveninta al ili, ni

prezentas, mi supozas, tre rimarkindajn, eĉ eble ridindajn,

figurojn.

La vilaĝo staras sur flanko de monteto, kaj pense mi nun

malsupreniras la deklivon ĝis la rivero. Tiu ĉi ne estas la "Creek"

(rivereto) pri kiu poste mi parolos. Se la leganto trovos en sia

vortaro _Creek_, _Golfeto_, li ne miru. La uzo de la vorto _Creek_

por rivereto estas tute Amerika.

Ĝi estas vera rivero. Sed oni ne devas pensi pri klara akvo en kiu

oni povas vidi ĉiun ŝtoneton. Neniel! Mi parolas pri unu el tiuj

larĝaj malrapidegaj kaj malpuraj riveroj, kiuj ŝajnas ne kuri, sed

rampi.

Ĉu mi diros Irlandaĵon? Mi ofte deziras lavi la riveron!

Mi estas mem akvotrinkulo, kaj al tiu ne estas ĝojige trovi en sia

glaso dikan tavolon de ruĝa polvo; nek al siofulo estas plezure lasi

stari sian glason duonon da horo, por ke la polvo amasiĝu ĉe la

fundo.

Nature mi riproĉis al la kelnero: "Ĉu vi ne havas filtrojn?" "Ho

jes, certe. Tiu ĉi akvo jam estas filtrita. Vi devas ĝin vidi

antaŭ ol ni ĝin filtris!"

Foje, ĉe hotelo, mi vidis en la karafo ne sole polvon, sed ankaŭ

malbelegan kaj ege aktivan insekton. Ugh! Mi ne estis sufiĉe soifa

por trinki tiun akvon!

Tamen ĉe diversaj grandaj Amerikaj urboj mi trovis la akvon tre

bongustan. Oni boligas ĝin, densigas la vaporon, kaj reoksigenigas

ĝin.

Sur la rivero naĝas pramo en kiun mi eniras kune kun mia kunulo, kaj

tiamaniere trapasas la riveron. Alvenintaj ĉe la alia bordo, ni

elŝipiĝas, kaj, kun granda intereso interparolantaj pri miaj aferoj

ni ne rimarkas, ke ni eniris grandan kampon da maizo. Subite mi

ekvidas ke, krom la kreskaĵoj kaj la mallarĝa vojeto ĉe niaj

piedoj, ni povas nenion vidi. Starante sur la pintoj de la

piedfingroj mi elstreĉis supren ĝis la plena etendo, mian brakon

sed eĉ tiel mi ne povis tuŝi la supron de la kreskaĵo. Mi tute

komprenis kiamaniere oni povus sin perdi en tia gren-kampo.

Mi diris en la unua porcio, ke unu el la karakterizoj de la Ŝtatoj

estas la multegeco de la Insekta Vivo. Ĉe ĉiu paŝo mi havis la

senton tiel, kiel se ni subpremigas multegon da akridoj. Kredeble ĝi

estas nur senton, ĉar tiuj insektoj estas treege aktivaj, kaj mi

trovis ilin plej ofte ĉe la supro kaj ne ĉe la malsupro de miaj

botoj.

Mi sentis ke mi estas "Gulivero" kaj ili la "Liliputaj" ĉevaloj kiuj

sursaltas miajn piedojn. Mi devis imagi la rajdantojn. Certe mi

aŭdis sonon, kvazaŭ de multego da siblaj voĉoj.

Tiu sono estas por mi iom tro inspira, ĉar ĝi similas al tiu de la

son-serpento (rattle-snake), kvankam oni povas facile ilin distingi;

kaj mi ne tre ŝatas la bruon de la akridoj pri tio, ke foje,

vespere, mi estis postsekvata de son-serpento. La morgaŭan tagon oni

mortigis ĝin. Ĝi estis dekkvar futoj longe kaj havis dekkvar

sonorilojn (rattles). Se oni diras la veron, dirante ke ĝi ricevas

novan sonorilon ĉe ĉiu jaro, ĝi havis ankaŭ dekkvar jarojn.

Fine la farmamastro nin trovis vagantajn sur siaj kampoj, kaj afable

montris la ni la farmon, ĉiam klarigante la ĝustan koston de ĉiu

afero kiun li montras al ni.

Kelkaj Amerikanoj, se vi dirus al ili: "Kia ĉarma vidaĵo!"

respondus: "Jes, la tero valoras po kvin dolarojn la Ejkro"

(Acre = .40 da Hektaro).

Tiaj Amerikanoj demandos al vi la koston de viaj vestoj, via

poŝhorloĝo, de ĉio, kion vi portas.

Mi kredas ke se unu el tiaj Amerikanoj (ili estas nur _unu_ tipo de

la vere potenca raso) estus pendigota, li demandus al la pendigisto

la koston de la ŝnurego, tia estas la forto de la kutimo!

Tamen tiu scivolemo ne estas malĝentila, almenaŭ laŭ la intenco.

Kontraŭe, la scivoluloj estas tre bonaj, tre gastamaj, kaj faros al

vi multajn amindaĵojn.

Mi havas tre koran memoron de miaj Amerikaj amikoj.

The Esperantist, Complete · 第 699 / 1137 题