Originale verkita de Clarence Bicknell.
Kataro foje la musaron
De l' ĉirkaŭaĵ' al balo
Invitis, la vesperon finan
De l' gaja karnavalo.
"Esperas ni," l' invito diris,
"Ke ĉiuj kun komplezo
Alvenos, de la oka horo
Vespere ĝis noktmezo."
La tre timemaj musoj tiam
Suferis per korbatoj;
Deziris ili balon iri
Sed dubis pri la katoj.
Kaj ili, post pripenso, skribis
"L' inviton honorindan
Akceptos ni, se vi promesos
Konduton tre amindan."
"Ĉar ni memoras, malfeliĉe,
Ke vi, je l' estinteco,
Kaj ni malpacojn ofte havis
Pro mank' de amikeco."
Respondis la katar', "Pro tio
Ne timu, gekaruloj,
Al nia diro vi konfidu,
Ni estas veramuloj."
"Sur niaj koroj la pasitaj
Malpacoj estas pezo,
Sed ĉion vi kaj ni forgesos
Ĉe l' bal', ĝis noktomezo."
La musoj do akceptis kore,
Kaj pri la preparadoj
Pripensis kaj diskutis ofte
Per longaj paroladoj.
La tago venis; kaj la gastoj
Je l' ĝusta horo oka,
Kaj ĉiu ĉiun eksalutis
Per kiso reciproka.
La katoj kun musinoj dancis,
La musoj kun katinoj;
Ĉirkaŭkurante ili ŝajnis
La radoj de maŝinoj.
La tempo pasis tre rapide;
La musoj kun fervoro
Pligrandiĝanta ĉiam dancis,
Nek pensis pri la horo.
Sed ĉesis la muzik' subite,
La direktor' sidiĝis,
La noktomeza hor' sonoris,
La ĝoja bal' finiĝis.
La musoj do antaŭen marŝis
Por centmil dankojn diri,
Sed la kataro tuj kriegis
"Ne devas vi foriri."
"Ni ankaŭ estas tre dankemaj
Kaj ĝuis la dancadon,
Sed nun ni ĝuos _vin_, karuloj,
Kaj bonan noktmanĝadon."
La musoj kriis, "Ho! perfidaj,
Bonfaron vi promesis,
Ĵurante ke vi la malpacojn
De l' estintec' forgesis."
"Sed vi akceptis," la kataro
Respondis, "kun komplezo,
L' inviton de la oka horo
_Sed ne ĝis postnoktmezo_."
Kaj tuj la musoj malaperis;
Ne restis eĉ la ostoj
Nur, kiel memorig' de l' balo
La pintoj de la vostoj!
_La homoj kiuj veron diras_
_Sen vortoj tute veraj,_
_Ol mensoguloj ili estas_
_Sendube pli danĝeraj._