VIZITO AL LA KORTEGO ĤINA.

Speciale verkita por "The Esperantist" de H. T.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi havis la honoron ĉeesti ĉe aŭdienco

donata de la Bopatrin-imperiestrino kaj la Imperiestro de Ĥinujo al

grava admiralo, kaj venas al mi la ideo, ke mallonga priskribo pri

tiu-ĉi intervidiĝo povus iom interesi la legantojn de The

Esperantist.

La Ministro reprezentanta nian landon ĉe la Ĥina Kortego kaj la

Admiralo, kune kun siaj sekvantaroj, forlasis la Senditejon je la

naŭa horo matene, en portiloj portataj ĉiu per kvar portistoj kaj

antaŭenirigataj de gardistareto de kavalerio. La vojoj de Pekino,

kvankam plilarĝaj ol ordinare en Ĥina urbo, estas malpuraj kaj

odoraj krom en la ĉirkaŭaĵo de la Senditejoj, kie ili estas

tenataj en plibona ordo. Post oftaj haltoj, por ke la alportantoj

povu ŝanĝi la stangojn de la portiloj sur la alian ŝultron, ni

fine eniris "La Malpermesatan Urbon"--la eniro en kiun estas kutime

malpermesata al alilanduloj--tra orienta pordego, kaj trapasinte

kelkajn pordojn kaj kortojn, ni malsupreniris el niaj portiloj kaj

marŝis la restaĵon de la vojo.

Estis multe da Ĥinoj ĉirkaŭstarantaj, kiuj rigardis nin tre

scivoleme, kaj ni estis akceptataj de la Konsilantoj de la

_Wai-wu-pu_, aŭ Direktaro pro Alilandaj Aferoj. Pliaĝaj Mandarinoj

kun kiuj ni interŝanĝis ĝentilajn salutojn, tiam nin alkondukis al

la Ĉambrego de Aŭdienco. Tie ni nin trovis en modere granda kaj

altega ĉambrego, ornamita de oraj surskriboj Ĥinaj. En centro estis

tapiŝatan estradon sur kiu stariĝis speco de alta tablo portanta

kelkajn ornamojn do artefaritaj floroj. Malantaŭ la tablo sidiĝis

Ŝia Imperiestra Moŝto en tia maniero, ke nur estis videbla la kapo

kaj ŝultroj. Ŝi ŝajne havis nur kvardek kvin jarojn, sed vere

havas preskaŭ sepdek. La hararo estis aranĝita laŭ modo Manĉua;

de la fizionomio oni juĝis decidecon kaj forton; la voĉo estis

fortika kaj plaĉa. Facile estis kompreni kial tiu ĉi maljuna

sinjorino prenas la ĉefan parton en la registaro, kiam oni rigardis

la dolĉan kaj kvazaŭ malfortan Imperiestron, kiu, sidiĝanta ĉe

ŝia maldekstra flanko, sur malpli alta seĝo, kaj for de la tablo,

ŝajnis esti junulo de dekok jaroj, kvankam li havas pli ol tridek.

Ĉe ĉiu flanko de la ĉambrego sin trovas duoblaj vicoj de

Mandarinoj portantaj malhelajn purpurajn robojn, senornamitaj krom

per la ilustrita simbolo de rango, portata antaŭe kaj poste. Ĉiu

portis la oficialan kastoran ĉapelon kun plumo kaj butono, kaj ĉiu

tenis mallongan glavon per la maldekstra mano.

La Ministro prezentis la Admiralon al Ŝia Majesto kaj al la

Imperiestro, kaj la Imperiestrino, faranta respondon, parolis pri la

plezuro ŝi sentis akcepti oficiron de tia reputacio kaj invitis lin

supreniri sur la estradon. Ŝia Majesto faris afablajn informiĝojn

pri la vojaĝo de la Admiralo kaj sendis ĝentilajn salutojn al lia

Regnestro.

Kredeble la interparolado kondukiĝis per tradukisto, ĉar oni kredas

ke nune nek Ŝia Majesto nek la Admiralo scias paroli Esperanton,

kaj la Imperiestro ne malfermis la buŝon dum la tuta aŭdienco.

Estis rimarkinde ke en ĉiu okazo kiam estis necese ke la

Mandarino-tradukisto sin adresu al Ŝia Majesto, li devis genufleksi

ĉe ŝiaj piedoj. Kiel la maljuna sinjoro zorgis sin levi antaŭ ol

adresi sin al la alilanduloj, la interparolado tial estis iom longa;

oni povas kompreni ke li havis multe da ekzerco.

Fine finiĝis la komplimentoj, kaj farinte kelkajn malaltajn salutojn

ni eliris, kaj oni nin alkondukis en apudan salonon kie ni

partoprenis kelkajn refreŝigaĵojn kune kun la Konsilantoj de la

_Wai-wu-pu_. Ni tiam diris adiaŭ al ili kaj al la ĉefaj oficiroj de

la Kortego kaj foriris, havantaj la plezuran senton esti vidintaj la

plej interesantan virinon de la nuna epoko.

The Esperantist, Complete · 第 695 / 1137 题