Originale verkita de F. A. Meigh.
La persisto de la Skotoj ĉiam estas figurata al ni dum nia juneco
per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ĉiuj scias kiel la
malfeliĉa reĝo rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la
araneo ŝpini teksaĵon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon,
la reĝo decidiĝis ankaŭ fari trian penadon forpeli la malamikojn.
Kompreneble li ankaŭ sukcesis.
Mi devigis memori tion ĉi kiam mi vizitis Skotlandon antaŭ kelkaj
tagoj.
Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombŝtonojn ĉe
Stirlinga preĝej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime
al mi.
Apenaŭ mi formovis, kiam ok aŭ naŭ malgrandaj nudkruraj infanoj
alvenis kaj, ekvidante la vespejon, komencis ĝin inciti per
bastonoj.
Kompreneble la vespoj malŝategis tiun ĉi malafablan agon, kaj
montris sian koleregon pikantaj la krurojn kaj vizaĝojn al la
sieĝantoj. Subite estis serio da teruraj kriegoj, kaj la infanoj
devis rapide reeniri la urbon, kriegante dum la forkuro.
Post mallonga tempo ili revenis kune kun plifortigaĵo de malgrandaj
infanoj, kiuj estis armitaj per bastonoj kaj ŝtonoj.
Ili denove incitegis la vespejon kaj la vespoj, nun fariĝintaj tute
koleregaj, elflugis simile al nubo. Tiuj knaboj, kiuj ne estis jam
rekompencitaj pro sia klopodo, preterpaŝis mallongan interŝpacon
kaj atakis la vespejon per ŝtonoj. Kelkaj infanoj frotadis la
brakojn kaj vizaĝojn, sed ĉiuj, senescepte, kriegis tiel laŭte
kiel permesas la pulmoj.
Estis neniel senkuraĝa roto kiu muzike revenis en la urbon. Malgraŭ
la fakto, ke iliaj vizaĝoj estis ŝvelitaj ĝis la patrinoj povis
apenaŭ rekoni siajn proprajn idojn, la malgranda armeo preterpasis
la stratojn promesante plenan venĝon je la vespoj la sekvantan
matenon.
Eĉ Bruco mem povus juste fieriĝi de siaj posteuloj, pro la maniero
je kiu ili estis lernintaj lian lecionon pri persisto.