Ho, kompatindaj Esperantistoj! Ĉu ja povas esti vere ke ni, senkonaj
kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan
Pudingon sen la ĉefa enhavaĵo--sen la sekvinberoj?! Humilege ni
petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan
funton da sekvinberoj, anstataŭ ol permesi, ke ili estu duonigitaj
kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne
kontenta pro tiu ĉi, ni ankaŭ eluzis duonfunton da riboj.
Ni memoras ke, foje, ĉarma knabino diris al ni ke: "Kiso sen
lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska
pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!"
Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensaĵo kiel la unua, ni
tute konsentas pri ĝi, sed, pri la liphara-sala afero ni,
malfeliĉaj viroj, ne povas juĝi.
Nu do, vi feliĉaj legantinoj, kiuj ne ankoraŭ faris viajn
Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankaŭ unu funton da
sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj.
Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama
afabla legantino, S-rino Jem Ross Archibald, por la faro de
_Novjara Haketaĵo_ (Angle, _mincmit_).
_Materialo._--
1-1/2 funtoj da Riboj (Lavitaj kaj sekitaj).
1 da sekvinberoj (sen la grajnoj).
1/4 da Miksitaj Kanditaj Ŝeloj (dishaketitaj).
1-1/2 da Pomoj (ŝelitaj kaj senkoraj).
3/4 da Bovaĵsebo (haketu en pecetojn).
Triono da raspita muskato.
1/3 unco da Cinamono (pudrita).
1/3 unco da Zingibro (pudrita).
1/3 unco da Ĉiuj Spicoj (pudrita).
Duon-teokulero da kariofiloj.
3/4 funto da Mola sukero.
_Metodo._--Haketu ĉion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du
vinglasoj da brando. Metu la miksaĵon en botelojn, kovru ilin per
papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu
per ŝnureto.
_Kiamaniere ĝin uzi._--Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la
haketaĵo, malseku la randojn de la telero per lakto, pinĉu la
randojn poste kovru ĉion per pasteco.
Ŝmiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la supraĵo,
traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu.
Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ dudek minutoj, ĝis ĉiuj estos
palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj.