KRISTNASKA PUDINGO.

Jem Ross Archibald.

[Dum miaj Esperantaj vojaĝoj, mi kun granda miro eltrovis, ke oni

tute nenion konis pri tiuj mirindaj pudingoj kaj kukaĵoj, kiuj tiel

prave fierigas ĉiujn Britajn korojn. Eĉ la necesega _Buno_ mankis,

kaj mi devis sendi specimenojn al Franca kolego, por ke ili allogu

lin viziti, kiel eble plej baldaŭ, tiun ĉi belan insulon.

Kiam do Legantino afable proponis sendi recepton por la faro de

Kristnaskaj Pudingoj, mi kontentege akceptis la bonvenan proponon,

sciante ke ne nur la inaj legantoj, sed ke ĉiuj kontente gustumos,

eĉ nur spirite eble, niajn naciajn manĝaĵojn.--_La Redaktoro_].

Fluidaĵo. Utila Tabelo. Sekaĵo.

2 Teokuleroj = 1 Pudingokulero = 1 unco (oz.) da Butero.

2 Pudingokuleroj = 1 Supokulero = 1 unco (oz.) da Sekaĵo.

6 Supokuleroj = 1 Teotaseto = 4 uncoj (1/4 funto) da Faruno.

2 Teotasetoj = Duonpajnto, aŭ

1 matenmanĝotaso = 8 uncoj (1/2 lb.) da Faruno.

N.B.--1 pajnto = ĉirkaŭ 1/2 litro; 1 lb. = 1 funto (1/2 kilo);

1 oz. = 1 unco (30 gramoj).

Farigu la pudingon kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko.

Prenu grandan poton kun bolanta akvo, ankaŭ du buteritajn pelvojn,

du pecetojn da buterita papero, kaj du pecetojn da kalikoto kaj

ŝnureto.

_Materialo._--

The Esperantist, Complete · 第 605 / 1137 题