Karaj gelegantoj, mi rakontis al vi la lastan fojon, historion pri
porkino, kiu sciis kalkuli siajn idojn. Hodiaŭ mi parolos al vi pri
alia besto.
Unu el miaj amikoj, pasia ĉasisto, havis hundinon bonan, belan kaj
tre fidelan. Ian tagon la hundino, kiu estis graveda, de malproksime
sekvis sian mastron, kiu ne volis kunkonduki ĝin por ĉasi. Kiam ĝi
estis sufiĉe malproksime de loĝejo, ĝi montriĝis al sia mastro,
kiu estis tre malkontenta ĝin ekvidante. Li ne volis reveni hejmen
kaj daŭrigis sian vojiron ĝis sia kampara domo; proksime de tiu
domo estas arbareto.
Kiam li alvenis al la domo, li ne vidis plu sian hundinon, li ĝin
alvokis voĉe kaj fajfe por ke ĝi revenu, sed senutile; la hundino
ne revenis.
Kiam eknoktiĝis, mia amiko revenis hejmen. Tie li informiĝis pri
sia hundino; sed ĝi ne estis reveninta. Kiam estis la horo por
kuŝiĝi, li aliris al la ĉevalejo, kie ordinare kuŝas la hundino,
ĝi ne estis ankoraŭ reveninta. Tiam oni lasis la pordon de la korto
malfermita, por ke, se la hundino revenu nokte, ĝi povu aliri sian
kuŝejon.
Mia amiko, tre maltrankvila pri sia hundino, matenfrue leviĝis, kaj
tuj aliris la ĉevalejon kie li vidis la hundinon kun _sep_ hundidoj.
Li tre miris, kaj tute nesciis kio estis okazinta.
Sed la mistero estis post nelonge klarigita: oni estis vidinta la
hundinon sur la vojo al Loudun kun unu hundido en la buŝo. Tiu kiu
estis ĝin vidinta miris, kaj li ĝin spionis. Li rimarkis, ke la
hundino rapidas al Loudun, kaj ĉar li konis la beston, li aliris al
la kampara domo de mia amiko. Post nelonge li vidis la hundinon, kiu
rapide revenas; li vidis ke ĝi eniras la arbareton, kaj poste, li
vidis la hundinon, kiu forkuras al Loudun kun ankoraŭ unu hundido en
la buŝo.
La kamparano tiam eniris la arbareton kaj esploris ĝin. Li fine
eltrovis la lokon kie estas la hundidoj. Li kaŝiĝis kaj atendis.
Post nelonge la hundino revenas kaj prenas unu el siaj idoj. Ĝi
revenadis ĝis ĉiuj forportiĝis.
La kamparano aliris Loudun'on kaj rakontis la aferon al mia amiko,
kiu decidis, pro la sindonemo de la patrino, ke li ne mortigus eĉ
unu idon.
La loko kie la hundino estis naskinta siajn idojn estis je kvar
kilometroj (du kaj duono mejloj) de Loudun, vojaĝo je ok kilometroj
(5 m.) estis do necesa por ĉiu hundido.
La hundino faris do, en unu nokto, 56 kilometrojn (35 m.).
Tiu besto sciis do ke ĝi havis sep idojn, kaj ĝi lasis neniun el
ili.
_Ĉu estas eble ne admiri tiun patrinan sindonemon kiam oni vidas
virinojn, kiuj mortigas siajn infanojn!_